Ĉ 06 La Parfumoj de la Muzo.
Dum ni estas en Marsejlo, ni restu ĉi tie iom pli longe. La jaro, dum kiam kolonelo Kampistrono edziĝis kun fraŭlino Paŭlino de Beloneto, estis markita de alia geedziĝo kies historio estas necesa por ke niaj legantoj bone komprenu la ceteron de ĉi tiu rakonto.
La ĉefurbo de la Rodanaj Enfluejoj estas fama, ĉiu scias tion, pro sia fenomena kvanto da necesejoj. Oni ne povas fari paŝon en Marsejlo sen renkonti unu el ĉi tiuj establaĵoj, kies necesecon ni devas konfesi, sed kiuj tamen en la focea urbo tro abundas. Ĉie oni vidas belajn butikojn kun dolĉe koloraj fasadoj kun ĉi tiu surskribo ĉe la supro : "Necesejoj, 5 cendoj". En Marsejlo, tio kostas nur kvin cendojn. Tio estas la ĝenerala leĝo de oferto kaj mendado : ju pli forta estas la konkurenco, des pli la entreprenoj devas malaltigi siajn prezojn. Iru al la Placo de la Granda Teatro en Marsejlo, via rigardo estos mirigata de la multenombra amaso da senodoraj necesejoj kiuj sin prezentas al urĝigitaj klientoj. Laŭlonge de la kajoj kiuj ĉirkaŭas la havenojn, estas sinsekvo de similaj establaĵoj; tie, la ŝildoj portas surskribojn en ĉiuj lingvoj de la globo; kortuŝa atento al maristoj de tiom diversaj naciecoj kiujn ĉiutage alportas milo kaj milo da ŝipoj. Sur la Aleoj, sur la Kanabejo, sur la Esplanado, malantaŭ la Borso, finfine ĉie, la sama multeco da higienaj urinejoj, ĉiu laŭdanta per dikaj literoj la superecon de sia sistemo. Sed estas ĉefe sur la Korso ke la necesejoj de Marsejlo furioze konkurencas; en tiu loko de la urbo, ili cetere estas pli luksaj ol ĉie aliloke : lavabo ĉe la elirejo, etaj gasbruliloj por rebruligi cigarojn, ŝu-senkotigejo, papero laŭvole,… mallonge, ĉiuj oportunaĵoj.
En 1874, du el ĉi tiuj domoj de la Korso intermilitis. Ili estis situantaj unu vidalvide al alia. La unua, Al Voluptaĵoj de Oriento, havis la klientaron de la generalo komandanta la sieĝostaton; la maljunulino ĉe la vendotablo, fervorega legitimistino, dum memorinda tago, metis florkronon sur la kapon de la generalo Elŝteliĝo, venkinto de la ribelego kaj restaŭranto de la ĉiujara procesio de la Sankta Koro. La alia domo, Al Meditadoj de Lamartino, ankaŭ furoris, sed pro kialoj el tute malsama rango. Dum Al Voluptaĵoj de Oriento ŝuldis sian sukceson al politiko, La Meditadoj de Lamartino ŝuldis la sian al la juneco de la fraŭlino de la vendejo. Unuflanke, aristokrata klientaro, aliflanke, klientaro de adorantoj. Irante al Voluptaĵoj de Oriento, la konservativuloj de la urbo plenumis sanktan devon, ili iel manifestaciis favore al reĝeco kaj religio; kontraŭe, la junaj galantuloj kiuj amasiĝis kaj ofte eĉ baraktis ĉe la enirejo de La Meditadoj de Lamartino, omaĝis la belecon de fraŭlino Pamelo Dejasmeno.
Georgo Lapaco kiu tiuepoke estis fraŭla kaj estis nur dudektrijaraĝa, neniam malsukcesis, kiam li venis en Marsejlo por vidi sian onklon Kampistronon, fari sentimentalan pilgrimadon ĉe Pamelo.
Alia adoranto de la fraŭlino — sed tiu ĉi obstina kaj loĝanta en la urbo — estis la juna poeto Faramondo Lakrispa. Faramondo Lakrispa estis du jarojn pli aĝa ol la nevo de la kolonelo. Li profesie estis ŝuisto, kaj replandumante siajn botojn, li verkis versojn. Sed kiajn versojn ! Liaj amikoj asertis ke, post Viktoro Hugo, li estis la unua poeto en Francio; kaj li, kiu konsideris sian talenton kiel multe pli supera ol tiu de la aŭtoro de La Pentopunoj, diris :
- Kia domaĝo por Hugo ke ĉi tiu jarcento ankoraŭ havas dudek ses jarojn por vivi ! Post dudek ses jaroj mia gloro estos forviŝinta la lian, kaj estas mi kiu lasos mian nomon al la jarcento !
La vorto estas aŭtentika. Nia ŝuriparisto ne kredis sin malpli ol tio. En monda historio, la deknaŭa jarcento, li asertis, estus nomata la jarcento de Faramondo Lakrispa. La juna Faramondo, brunhara, variolmarkita, barba kiel diablo, longhara laŭ merovida kolharoj, faris ne nur versojn kaj ŝuojn, li ankaŭ okupiĝis pri politiko. Pri ĉi tiu vidpunkto, li ĵuris al si ĉiam esti pli progresema ol iu ajn; la radikaluloj estante ĉe la pinakla pinto de universala balotado, li tiam sin titolis kolektivisto kaj konsideris Luizon Blankon kiel senvaloran reakciulon. La nadlo de lia politika kompaso ĉiam turniĝis al troigo; lia literatura muzo estis Pamelo.
Kiom da oftaj kaj longdaŭraj haltoj li faris ĉiun vesperon ĉe La Meditadoj de Lamartino ! Tagoj kiam la ŝuriparado bone enspezigis, li alvenis provizita de belega bukedo. Lia koro forte batadis kiam li alproksimiĝis al la domo kie tronis la belulino; li pensis sveneti kiam li ekvidis la dolĉe rozkoloran fasadon de la butiko kaj tiun aldonitan ŝildon elstarantan sur la straton : "Haltu ĉi tie ! Ne iru transen !" Li donacis sian bukedon kaj komencis konversacion:
- Ĉu la aferoj estas bonaj ekde hieraŭ ?
- Ne malbonaj, sinjoro Faramondo. La sano estas bona, kaj la komerco plenprosperas. Ni havas hodiaŭ, kompare al enspezo de hieraŭ, kreskon de ok frankoj, tio kio reprezentas pliiĝon de cent sesdek kapoj. La Voluptaĵoj de Oriento estas ebriaj de kolero. Paĉjo sciiĝis de Vitalo, la likvoristo, ke nia konkurenculo pentrigos sur sian ŝildon la subtitolan surskribon : "Ĉi tie estas Paradizo; transen estas Infero". Kiam ni establiĝis, ĝi kalkulis ke ni faru malbonajn aferojn; sed ĝis nun, ĝi ĵaluze strebadis… Kaj, krom tio, ĉu vi estas kontenta, vi ?
- Mi ne havas por plendi rilate al materialo. Hodiaŭ mi ricevis gravan mendon de turkaj babuŝoj por ĉionvendejo en Parizo. Estis via bofrato, la ĉapelisto, Sro Sublimo, kiu peris ĉi tion por mi. Bedaŭrinde, mi ne estas ekipita por tio; mi ne faras grandkvante. Mi transdonos la mendon al kolego kaj tiel mi facile gajnos bonan provizion.
- Jam delonge mia plejaĝa fratino ne plu skribis al mi.
- Sro Sublimo, ŝia edzo, diras al mi en sia letero, ke ĉiuj fartas mirinde.
- Ha ! Des pli bone !
- Pri politiko, mi ĉiutage gajnas terenon. Ĉi-matene, mi ricevis viziton de delegitaro de la Kolektivista Rondo de Plandum-Skrapilo, kiu petas al mi prelegon pri Socia Likvido. Mi kredas ke ĉe la venontaj balotoj, mi povos kandidatiĝi kun bonŝancoj por sukceso.
- Sinjoro Faramondo, mi estas tre kontenta konstati ke ĉio laŭdezire sukcesas al vi.
- Ĉio ?… Ve !… Ne !…
- Kio mankas por via feliĉo ?
- Ho ! Vi bone scias tion, kruelulino… Mankas al mi tiu vorto kiun mi atendis ekde jarcentoj, mankas al mi tiu konsento kiun mi petegas ĉe viaj genuoj, mankas al mi tiu "jes" kiun vi rifuzas al mi, kvankam mia flamo estas pura; ĉar, vi scias tion, ne estas al honto kiun mi volas konduki vin, kiel viaj aliaj adorantoj; ne, estas per la plej legitimaj ligiloj, kara Pamelo, ke mi volus ke ni estu ligitaj…
- Pli mallaŭte, sinjoro Faramondo, mi petegas vin… Estas, malantaŭ ĉi tiuj aĵuraj septoj, klientoj kiuj povas aŭdi nin.
Efektive, dum ĉi tiu dialogo, klientoj en- kaj el-iris. La ordinara servado estis plenumata de servistino; estis nur en kazoj de granda homalfluo kiam Fino Pamelo streĉis siajn fortojn. Estis cetere rekonenda merito al ŝi, ŝi ne estis mallaborema kaj volonte partoprenis en la laboroj.
Sed Faramondo Lakrispa malmulte zorgis pri esti aŭ ne aŭdita de la klientoj de la establaĵo. Li elprenis el sia poŝo paperrulaĵon.
- Jen, kruelulino, aŭskultu, li diris, la versojn kiujn vi inspiras al mi. Jen la poezio kiun mi verkis hieraŭ vespere, forlasante vin kaj sub la radioj de la pala luno.
Kaj li pretiĝis por deklami :
Frunto en la nubo kaj piedoj en la…
- Pli mallaŭte, sinjoro Faramondo, pli mallaŭte ! rekomencis Fino Dejasmeno.
La poeto rekomencis, iom mallaŭtgante la tonon :
Frunto en la nubo kaj piedoj en la abismo,
Klariono de la Idealo, mi trumpetas la vekiĝon;
Sed, bruligita de Amo, la Amo kiu min detruas,
Mi sentas mian koron sekiĝi kiel tuko en la suno.
Ĉe ĉi tiu verso, la poeto estis interrompata de eksplodo de plorĝemoj kiu venis de ĉambreto dekstre de la vendotablo. Oni rapidas tien, frapas la pordon…
- Kio okazas, sinjoro ? Ĉu vi malbonfartas ?
- Ne, sinjorino, respondis tra la septo larmoplena voĉo, estas ĉar mi estas sentemulo; mi ne kapablas aŭdi poezion sen ke tio plorigas min.
Ĉi tiu sentemulo estis Sro Garuto, la onklo de la kolonelino, maljuna bonulo de sepdek kvin jaroj. Elirante el la bonan ĉambreton, li viŝis siajn okulojn kaj direktis profundan riverencon al Faramondo Lakrispa. La poeto volis daŭrigi sian legadon. Ĉe tiu momento, fluo da klientoj rapidis en la establaĵon. Ĉar la servistino ne estis sufiĉa por la servo, Pamelo forlasis sian sidlokon. La lirika ŝuisto tiam metis sian manuskripton sur la vendotablon.
- Fraŭlino, li diris kun peteganta rigardo, mi petegas vin, legu miajn versojn, ĉar vi ne volas aŭskulti ilin.
- Sinjoro Faramondo, mi ne petas pli bonan; sed vi mem vidas ke devo vokas min.
- Estu, sed kiam la mendopremo estos pasinta !…
Li estis metonta la piedon sur la sojlon de la butiko kiam li ŝanĝis sian opinion. Li returniris kaj, kiel vulgara kliento, petis ĉambreton.
- Al numero 13, sinjoro Faramondo, respondis la klara voĉo de Fino Dejasmeno.
La establaĵo reakiris sian kutiman fizionomion. Oni nur aŭdis la bruojn kiujn oni konas, meze de kiuj la ĉambreto numero 13 aparte altiris al si la atenton; sed ĉi tiuj ne estis ordinaraj sonoj. La amsopira poeto, kiu nur restis por ŝajnigo, eligis vespirojn kiuj fendus la animon de roko. La bela Pamelo, ĉifoje, estis vere kortuŝita.
- Kiel li amas min ! ŝi pensis.
La klientoj daŭre envenis, seninterrompe vice venanta unu post la alia; la publiko konstante renoviĝis. Nur la numero 13 restis fermita, kaj la suspiroj kiuj eligis el ĝi, estis pli kaj pli kortuŝaj.
Unu el la klientoj prezentiĝis, kun afektema mieno, kaj premis la manon de la bela Pamelo. Li tute mallaŭte eldiris kelkajn vortojn. Fino Dejasmeno tute laŭte respondis al tio per ĉi tiu ordonema frazo :
- Ĉesu, sinjoro Georgo !
Al kio la kliento respondis :
- Ho ! Nur tiu beleta bukedo da violoj kiu estas sur via korsaĵo !
La sopirĝemoj de numero 13 subite ĉesis; la ĉambreto tuj malfermiĝis kaj Faramondo aperis. Li faris kvar paŝojn, rigida, seka, kunpremante la lipojn, metis siajn kvin cendojn sur la vendotablon kun ofendita mieno, kaj eliris frapfermigante la stratpordon.
La kliento kiu petis bukedon da violoj, ekridis; sed Pamelo interrompis lian gajecon.
- Nu, ŝi diris, per viaj ridindaj manieroj, jen ke vi estas kialo kial Sro Faramondo kolere foriras !
Kaj, kun nediskutebla gesto, ŝi aldonis :
- Ĉar vi havas nenion por fari, ĉar vi venis ĉi tien nur por diri flirtaĵojn al mi, forlasu ĉi tiun lokon, sinjoro, kaj ne plu remetu piedon en mian domon !
Ha ! Estas ke, finfine, ŝi amis sian lirikan ŝuiston, la junulinon de la necesejo.
Georgo Lapaco foriris, ŝpinante projekton pri venĝo. Li tuj iris al la Focea Rondo kie lia onklo estis unu el la kutimuloj. Ĵus, la kolonelo finis partion de visto.
- Kio okazas, nevo mia ? demandis Kampistrono. Vi havas vizaĝon tute konfuzitan.
- Mi ĵus ricevis kruelan ofendon.
- Des pli bone !… Duelo… Necesas duelo al vi… mi nur konas tion, pro Dio !
- Sed, onklo mia, estas virino kiu…
- Virino ?… Diable !… Tio ŝanĝas la aferojn…
- Estas la fraŭlino de la vendotablo ĉe La Meditadoj de Lamartino.
- La domo de la Korso ?
- Jes, onklo mia.
- Vi tion meritas… Tio instruos vin ne atenti pri miaj konsiloj… Kion mi diris al vi, kiam vi alvenis en Marsejlon ?… Mi diris : "Atentu, Georgo ! Estas ĉe La Voluptaĵoj de Oriento ke la tuta konservativa partio iras; neniam kompromitiĝu en alia loko"… Mi antaŭsciigis al vi, ĉu jes aŭ ne, fulmotondro ?
- Certe, onklo mia… sed…
- Ne estas sed… La Lamartino estas klubo de aĉaĵo de konspirantoj, ĝi estas fonto de ribelego, pro Jupitero !… Se la generalo aŭskultus min, li subskribus dekreton por ordoni la fermadon.
- La sinjorino de la vendotablo havas amanton nomatan Faramondon.
- Mi scias tion… Faramondo Lakrispa, kolektivisma ŝuisto, kiu estas variolmarkita kaj kiu verkas versojn, kun longaj haroj…
- Ĝuste, onklo mia.
- Tre malbone taksita, pro Dio ! Denuncita al polico… Mi scias tion… Li organizis societon sub la nomo de Societo de Marsejlaj Damoj por la rehabilitado de la Violo.
- Vi pravas, onklo mia… Li asertas ke la violo estas bonapartista emblemo, kaj ke se ĉiuj sinjorinoj surhavus bukedon da ili sur siaj korsaĵoj, ni ne plu kuraĝus ornami niajn butontruojn per ili… Ĉi tio ne havas komunan sencon !… Nu, jen; estas la fraŭlino de La Meditadoj de Lamartino kiu estas prezidantino de la Societo.
- Perfekte… Morgaŭ vespere, la Damoj de la Violo donas balon ĉe la Eldorado…
- Onklo mia, vi estas admirinde informita…
- Kompreneble !… Nu, aŭskultu tion kion vi faros, kaj ĉi-foje obeu min, mil milionojn da mil milionoj !… Jen mia rajtigilo… Vi tuj iros al la generalo… Vi diros ke tio estas urĝa… Kun mia rajtigilo, la pordoj estos larĝe malfermitaj por vi… Vi klarigos la aferon al la generalo, kiel La Meditadoj de Lamartino estas fonto de ribelego… la poeto Faramondo Lakrispa iu danĝera socialisto… kaj tiel plu… Mallonge, ke li fermigu la butikon kaj ke li arestigu la ŝuiston.
- Dankon, onklo mia.
Post tio, Georgo Lapaco kuras al la divizio. Li montras la rajtigilon de la kolonelo. Oni enkondukas lin. La generalo ĵus eltabliĝis.
- Kio tio estas ? li demandis. Ĉu denove konspiro ? Enirigu ĉi tiun junulon.
Georgo Lapaco eniras.
- Priatentu la elirejojn, ordonas la generalo al servosoldato… Nun, junulo, rakontu al mi vian historion.
- Mi venis, generalo, sendita al vi de la kolonelo Kampistrono.
- Komprenite… Urĝas, vi diris ?
- Jen, generalo… Temas pri ŝuisto kiu verkas versojn…
-Kion vi frenezumas al mi nun ?… Ŝuistoj ne verkas versojn…
- Pardonu, generalo, kiam ili estas poetoj…
- Poeto, poeto… Vi kvazaŭdiras ŝuiston kiu kantas plendokantojn… Jes, mi konas tion… Mi legis kelkajn plendokantojn… Kaj poste ?
- Ĉi tiu ŝuisto organizis Societon kies rekonigilo estas bukedo da violoj kiujn sinjorinoj portas ĉe la korsaĵo kaj la viroj ĉe la butontruo…
- Tre bone, tio estas tre bone !… La violo, bonega emblemo…
- Estas, li diris, por rehabiliti ĉi tiun floron… La prezidantino de la Societo estas fraŭlino Pamelo Dejasmeno…
- Atendu, junulo, mi tuj skribos notojn.
Kaj la generalo komencas skribi :
- Pamelo Dejasmeno… Kion ŝi faras, ĉi tiu Pamelo Dejasmeno ?
- Ŝi zorgas pri necesejo sur la Korso…
- Sur la Korso… necesejo…
- Fronte al La Voluptaĵoj de Oriento…
- La Voluptaĵoj de Oriento… Daŭrigu… Kie estas la konspiro en ĉio ĉi ?
- Mi alvenas al ĝi, generalo… La ŝuisto, la poeto de la violoj, ŝatus edziĝi al fraŭlino de la necesejo…
- Tre bone, mi komprenas… Sed, la patro kontraŭas tion ?…
- Sed ne, generalo, mi ne diras tion…
- Ne gravas… Patroj ĉiam kontraŭas kiam oni edziĝopetas iliajn filinojn al ili… Mi scias tion kion mi diras… Kiel vi nomas lin, ĉi tiun ŝuiston kiu volas edziĝi kun necesejo ?
- Faramondo Lakrispa…
- Bone… Mi skribas… Faramondo… Kial li estas nomita Faramondo ?
- Be ! generalo… sendube ĉar lia patro…
- Ha !… Do li ankaŭ havas patron, ĉi tiu Faramondo Lakornula ?
- Certe, generalo…
- Kial vi ne diris tion ?
- Sed, generalo, ĉi tiu detalo tute ne gravas…
- Kiel "tio ne gravas" ?… Tio estas la plejĉefaĵo… Kaj la patro Lakornula, ĉu li rajtigas la geedziĝon de sia filo Faramondo kun la necesejo ?
- Mi ne scias tion, generalo…
- Necesintus informiĝi.
- Mi ripetas al vi, generalo, ke tio nenion ŝanĝas al la afero… Kaj fine, ne temas pri Lakornula, sed pri Lakrispa…
- Kion vi nun frenezumas ?… Do, ne temas pri lia patro ?
- Mi pardonpetas ?
- Se la filo estas nomita Faramondo Lakornula kaj se la patro estas nomita Lakrispa, tiam via ŝuisto ne plu estas la filo de sia patro…
- Sed, generalo, mi ne diris al vi ke la filo estis nomata Lakornula… Mi diris al vi : Faramondo Lakrispa…
- Tio nenion ŝanĝas en mia rezonadon; la afero estas inversa, sed estas la sama afero… Ni do diras ke estas la filo kiu estas nomita Lakrispa… Lakrispa Faramondo… Ĉu ĉi-foje tio estas bona ?
- Jes, generalo…
- Kie estas la konspiro ?
- Temas pri la balo…
- Kiu balo ?
- Balo kiun donos morgaŭ la Damoj de la Violo…
- La fraŭlino de la necesejo ?
- Jes, generalo… Ŝi estas prezidantino…
- Kiel ŝi estas nomata, vi diris al mi ?
- Pamelo Dejasmeno…
- Fakte, mi bone skribis ĝin… Ŝi surhavas bukedon da violoj kaj ŝi kantas plendokantojn…
- Sed ne, generalo... La plendokantoj estas la ŝuisto…
- Ne gravas, estas la sama afero; ili ja ambaŭ kantos plendokantojn, ĉar estas konsentite ke via ŝuisto edziĝos kun la necesejo…
- Pardonu, generalo, li ne jam edziĝis…
- Jes, estas vere; vi diris al mi ke la patro kontraŭas tion…
- Ne, generalo, mi diris al vi, ke…
- Ĝuste, vi parolis pri balo…
- Tio estas, generalo…
- Do, la patro ne plu kontraŭas, ĉar li donas balon ?…
- Mi petegas vin pardoni min, generalo, se mi insistas… Ne estas la patro kiu donas balon…
- Nu ! Vi ne kredigos min ke estas la filino… Kiam patro havas filinon por edzinigi, estas li kiu invitas siajn amikojn kaj konatojn al siaj vesperfestoj.
- Konsentite, generalo; sed tio ne estas la kazo. En la kazo pri kiu temas, la balo estas organizita de la Societo…
- Kiu societo ?
- Mi diris tion al vi : la Societo de Violoj.
- Estis mia ideo, la fraŭlino de la necesejo… Tamen, ŝajnas al mi malfacile kredi ke oni donos balon en necesejo.
- Vi pravas, generalo, ĉi tiu vesperfesto okazos en la Eldorado.
- Mi pli bone ŝatas tion… Ni resumu… Ni do diras ke via fraŭlino de La Voluptaĵoj de Oriento, unuflanke…
- Generalo, la fraŭlino zorgas pri La Meditadoj de Lamartino.
- Vi diris al mi La Voluptaĵoj de Oriento… Mi bone scias tion, diable ! Ĉar mi skribis tion.
- Mi petas al vi pardonon, generalo, mi sendube malbone klarigis min. La Voluptaĵoj de Oriento estas la legitimisma establaĵo…
- Diable ! Vi ekscias al mi nenion novan. Estas tie kien mi iras.
- Male, La Meditadoj de Lamartino, domo tenata de fraŭlino Pamelo Dejasmeno, estas…
- Ĝi estas la kunvenejo de la Violoj.
- Ĝuste, generalo… Kaj la balo de la Eldorado, jen la konspiro…
- Minuton !… Ni diras ke ekzistas konspiro… ke la patro Dejasmeno kontraŭas tion ke lia filino Pamelo edziniĝu kun Societo de Violoj… mi volas diri vendiston de plendokantoj nomatan Lakrispa Faramondo kies patro, kiu ne estas lia patro, estas ŝuisto…
- Permesu, generalo…
- Lasu min sekvi la fadenon de la afero… Ni ankaŭ diras ke La Meditadoj de Lamartino estas invitataj de la Societo de la Violoj al balo organizita ĉe la Eldorado, sed ke tie eksplodos konspiro… Ha do, kiuj estas la kontraŭuloj de la Societo de la Violoj, kiuj iros al la koncerna balo ?
- Mi unue, generalo. Necesas ĉiapreze ke mi malebligu ĉi tiun geedziĝon.
- Kio ! Vi ?… Kion tio gravas al vi ?
- Mi estas la rivalo de Faramondo Lakrispa.
- Oho ! Jen tio kio ŝanĝas ĉion !…
- Certe, generalo.
- Do, vi estas la rivalo de la vendisto de plendokantoj ?
- Jes, generalo.
- Ĉu vi estas kontraŭulo de la Societo de la Violoj ?
- Kompreneble.
- Kaj vi volas, dank’al balo de la Eldorado, malebligi la geedziĝon de necesejo.
- Estas ja tio… Mi iros al tiu balo intence pro tio.
- Perfekte !… Mi nun komprenas kial kolonelo Kampistrono sendis vin ĉi tien.
La generalo sonorigas. La servosoldato aperas.
- Tuj venigu leŭtenanton Kaprido, mian sekretarion, kun kaporalo kaj taĉmento.
Kiam la leŭtenanto alvenis, la generalo sidigas lin.
- Kaprido, mi komisios al vi delikatan mision, li diras. Estas konspiro kontraŭ junulo pri kiu interesiĝas kolonelo Kampistrono, mia amiko… Kampistrono estas bonapartisto, tio estas lia afero; mi ja estas por la reĝo, tio estas mia afero… Krom tio, ni samopinias… Ĉu vi konas La Voluptaĵojn de Oriento, Kaprido ?
- Jes, generalo.
- Kaj La Meditadoj de Lamartino ?
- Ĝi estas transe.
- Nu, la Lamartino, kiu estas la bonapartista establaĵo…
Ĉe ĉi tiu vorto, Georgo Lapaco ekkrias :
- Sed, generalo…
- Sufiĉas, sinjoro, vi ne plu havas la parolon…
Kaj sin turnante al Kaprido :
- La fraŭlino de Lamartino, mi diris, estas ĉe la kapo de Societo por la disvastigo de la violo, kiu estas, kiel vi scias tion, la emblemo de la Bonapartistoj. Ŝi estas nomita Pamelo Dejasmeno, kaj ŝia patro ne volas ke ŝi edziniĝu kun junulo nomita Faramondo Lakrispa, sub la preteksto ke li kantas plendokantojn, tio kio ne estas kialo, kaj ankaŭ sub la preteksto ke la fianĉo Lakrispa ne estas legitima infano, konsiderante ke lia patro al li estas nomita Lakornula…
- Pardonu, generalo, interrompis Georgo Lapaco.
- Silentu, diable ! Mi ripetas viajn proprajn parolojn… Aŭskultu min, Kaprido… Vi komprenas ke la dua preteksto ne pli valoras ol la unua. Ne estas lia kulpo de ĉi tiu knabo, se lia patro ne legitimis lin… Vi do iros, ekde morgaŭ matene je la unua horo, trovi Sron Dejasmenon, la patron de la necesejo… Vi diros al li ke kolonelo Kampistrono, mia amiko, interesiĝas pri la edziniĝo de lia filino kun la juna Lakrispa kiu organizis la Societon de la Violoj…
Georgo Lapaco bolis pro senpacienco.
- Ha ! Nu, kriis la generalo, ĉu vi ĉesas barakti sur via seĝo ?… Mi daŭrigas, Kaprido… Vi ankoraŭ diros al patro Dejasmeno ke, kvankam la opinioj de la kolonelo kaj tiuj de la juna Faramondo ne estas miaj, mi plezure vidus plenumiĝi ĉi tiu geedziĝo… Nun, estas alia afero… Ĉi tiu alia junulo, ĉi tiu kiu estas la rivalo de Lakrispa, organizis ĉe la Eldorado balon por kontraŭstari al legitimajn korelverŝojn de niaj du geamantoj…
La nevo de Kampistrono ne kapablis elteni tion.
- Ho ! generalo, mi ne povas tiel lasi interpreti miajn…
- Pro Dio de Dio ! Ĉu vi lasos min trankvila, fulmotondro !… Estas vi mem kiu deklaris, antaŭ du minutoj, ke vi iros al ĉi tiu balo por kontraŭstari la geedziĝon de via rivalo, kaj ke tio estis la konspiro denuncita de la kolonelo…
- Jes, generalo; sed…
- Sufiĉe !
La kaporalo kaj lia taĉmento eniris.
- Kaporalo, ordonis la generalo, kaptu por mi ĉi tiun vireton kaj metu lin en la fortikaĵon Sanktan Nikolaon.
Kion ajn Georgo diris, la taĉmento kuntiris la nevon de la kolonelo.
- Ĉu tio estas ĉio, generalo ? tiam demandis la leŭtenanto Kaprido.
- Ne. Vi ankaŭ iros morgaŭ porti ĉi tiun bileton al Kampistrono.
Kaj la komandanto de la sieĝostato skribaĉis ĉi tiujn kelkajn liniojn :
"Kara amiko mia, mi komprenis la aferon. La rivalo de via protektito estas en punĉambro. Morgaŭ, mi lin estigos tute senkomunikiĝan, por ke li ne povu interŝanĝi kun iu ajn. Ni esploros sian kazon nur post unu monato. Vi bone faris transdonante ĉi tiun knabegon al mi. Krom ĉi tiu afero de geedziĝo, li ŝajnis al mi tre danĝera".
Dek kvin tagojn post la klopodo de la leŭtenanto Kaprido al patro Dejasmeno, klopodo kiun neniu komprenis ion ajn, la lirika ŝuisto edziĝis kun sia muzo. Koncerne la kolonelon, li trovis ke lia nevo bone povintus veni danki lin, kaj li ne alimaniere miris pro lia foresto. Estis nur post unu monato, kiam la senkomunikeco estis finita, ke li eksciis per letero datita de la fortikaĵo Sankta Nikolao pri la eraro de la generalo.
Li iris vidi la maljunan galoniton. La klarigo estis iom konfuza; sed almenaŭ, Kapristrono fine komprenigis sin, kaj lia nevo estis liberigita.
La junaj geedzoj pasigis ĉe La Meditadoj de Lamartino veran mielmonaton. Kaj la generalo, profunde furioza pro sia miskompreno, sin venĝis kontraŭ la unua respublikana gazeto, kiun li trovis, al kiu li trudis pro preteksto de botoj, malpermeson de vendo sur publika vojo.
Last edited: 25/12/2025
Add a comment