Ĉ 07 Pelagia.
Kiam la pordisto, post esti diranta al la gastoj de la kolonelo ke Pelagia englutis liajn okulvitrojn, klarigis al ili tion kio estas la menciita Pelagia; kiam Sino Bakitpano, rekonsciiĝinta, ricevis la certigon ke ŝi ne plu havis ion por timi ĉi momente, konsiderante ke Sro Roberto Laripeto enfermiĝis kun Pelagia en sia interetaĝo; kiam Kampistrono forpermesis ĉiujn, li diris al sia edzino, kun kiu li restis sola :
- Nu, konsiderante la klarigojn, ne estas mi kiu iros provoki disputon kun la nova luanto pro lia kunulino… Mi opinias ke ĉi tiu knabo rajtas… Kaj pensi ke mi kredis pri asocio de du estuloj diboĉe vivantaj !…
- Kiel vi jam nomas lin, Bonaventuro, ĉi tiun novan luanton ? demandis la kolonelino ŝajnigante esti forgesinta la nomon dirita de Placido…
- Li estas nomita Sro Roberto Laripeto… Li devas esti parenco de spahi-leŭtenanto kiun mi konis en Konstantino, kaj kiu estis nomita Bernardo Latripeto… Estas nur unu-litera diferenco en iliaj du nomoj; ilia parenceco ne devas esti tro malproksima… Prakuzoj, sendube… Ne gravas, necesos ke mi konatiĝu kin li… Post ĉio kion ni eksciis, mi estas konvinkita ke li estas gaja filistro, kaj mi ja ŝatas gajajn homojn, pro Dio !
La kolonelo estis tute feliĉa. Li verŝis al si glason da konjako, ekbruligis cigaron, kaj kuŝiĝis sur sofon.
- Ĉu vi ne pensas enlitiĝi, Bonaventuro ? demandis la kolonelino.
- Vere, ne… mi ankoraŭ fumas cigaron…
- Tamen estas la deka.
- Mi ne ĝenu vin, Paŭlinon… Se vi estas dormemanta, vi povas iri en vian ĉambron… Mi iros en la mian pli poste.
- Ho ! Ne estas ĉar mi endormiĝas… Mi akompanos vin dum via cigaro, se mia ĉeesto agrablas al vi…
- Kiel do !
La kolonelo fumis per mallongaj elspiraĵoj, rigardante la delikatajn rubandojn de blua fumo kiuj eskapis el la tabako; absorbita de ia revado, li rememoris la diversajn okazaĵojn de la vespero. Lia mano retrovis la numeron de la Figaro, kaj maŝine, li denove ekrigardis la korespondon kiun li provis deĉifri ĉe la momento de la tumulta alveno de la Bakitpanoj.
- Ĉeftamburisto, duonluno, fortikaĵo, li ripetis, jen io kio estas milita… Estas nur ĉi tiu damnita ekino kiun mi ne komprenas… Kion diable ili volas diri per sia ekino ?… Kion vi opinias, Paŭlino ?
Sino Kampistrono iomete ruĝiĝis.
- Ekino, ekino, ŝi respondis, ĝi estas dornoprovizita konkulo kiun oni abunde trovas en la ĉirkaŭaĵoj de Marsejlo.
- Jes, mi ja scias… Sed tio tute ne akordiĝas kun duonluno… Ĉu vi faros al mi la plezuron legi tion, Paŭlino ?
Li transdonis al ŝi la gazeton. La kolonelino laŭvice legis la indikitan eltiraĵon :
- Korespondo… Ĉeftamburisto. Mi estas en la fortikaĵo. La ekino forigita el la duonluno.
- Nu ? diris Kampistrono.
- Mi ne komprenas.
- Duonluno(1) estas malgranda fortikaĵo, kvazaŭ kurtina defendo !… Sed jen, ne estas kialo por ke estu ekinoj aŭ ĉia alia konkulo en duonluno !…
- Tamen, Bonaventuro, mia opinio estas ke fakte temas en tio pri unu el tiuj konkuloj kiuj…
- Tute neniam !… Tio havus nenian sencon…
Li pripensis dum kelkaj sekundoj, poste, subite :
- Mi komprenas ! Mi komprenas !… Mi trovis la ŝlosilon al ĉi tiu milita korespondo… Li estas sapeisto…
- Sapeisto ?
- Perfekte… Sapeisto kiu skribas al unu el siaj amikoj, kiu estas Ĉeftamburisto…
- Ha ! Ba !
- Estas klare, eĉ tre klare, mi estas stultulo pro esti ne trovanta tion pli frue. Ekino, ĝi estas ĉapo el felo, la ĉapo kiun surportas la sapeistoj…
- Ĉu vi kredas ?
- Kia demando ! Kun tio ke mi ne konas ĉion kio rilatas al armeo, ĝis la plej eta butono de gamaŝo !…
- Nu ?
- Li estas sapeisto kiu informas kamaradon ke li estas translokigata. Li estis en duonluno, li moviĝas al fortikaĵo… "Mi estas en la fortikaĵo"… Ĝi estas per ĉiuj literoj… Kaj li metis en la gazeto ke oni forigis lin el la duonluno, por ke lia amiko la Ĉeftamburisto sciu tion…
Paŭlino ne sukcesis deteni ĝojan ekridon.
- Vi ŝajnas moki min, pro Dio !… Ni vetas ke mi divenis la enigmon…
- Mi vetas tute nenion… Mi kredas ke temas pri konkulo; vi, vi pensas ke temas pri ĉapo de sapeisto… Kion vi volas ke tio faru al mi ?
- Tio devas fari al vi… Tio devas fari al vi… Tondro kaj trumpetado, ni vetu dudek frankojn… Vi respondas nenion ?… Tiu kiu ne diras vorton konsentas… Nu, kiu estos la arbitraciulo de la veto ?… Ĉu ni prenu Placidon kiel arbitraciulon ?… Ne, li diros kiel mi; mi ne havos meriton por gajni… Sro Mortero ?… Sro Bakitpano ?… Ili ne volos fari al si klopodon, nun kiam ili reeniris hejmen… Ha ! Ni turnu nin al nova luanto…
- Bonaventuro, vi ĉiam estas sama kun viaj vetoj… Kia kutimaĉo !… Ĉu vi pensas ke homoj sin sentas komfortaj estantaj petaditaj de vi pro tiaj bagatelaĵoj ?… Lasu do la novan luanton trankvila…
- Ne, ne… Tio estis bona ideo kiun mi havis… Ĉi tiu Laripeto estas gaja knabo; mi malpacience deziras konatiĝi kun li, ĉar li jam plaĉas al mi… Mi antaŭtempe certas ke ni ambaŭ komprenos unu la alian…
Post tio, Kampistrono sonas al Placido.
- Placido, rigardu al interetaĝo tra la fenestro kiu eliras sur la korton.
- Jen, Kolonelo, mi rigardas.
- Ĉu estas lumo ĉe la interetaĝo ?
- Jes, Kolonelo.
- Bonege, tio signifas ke li ne jam enlitiĝis… Placido, vi tuj malsupreniros al nova luanto… Vi diros al li ke la kolonelo Kampistrono de Beloneto invitas lin suprenveni al sia loĝejo se tio ne ĝenas lin… Vi aldonos ke mi estus tre flatita konatiĝi kun li ekde ĉi-vespere, kaj konsulti lin pri io tre interesa.
Ĉi foje, Paŭlino ŝanĝis de koloro.
- Ha ! Dio mia ! ŝi pensis, kio okazos ? Invito farita en tiaj vortoj !… Li imagos ke mia edzo scias ĉion… Li eble konfesos… Aŭ plivole, ne; li parolos pri nia renkontiĝo kaj provos klarigi ĝin… Mia edzo suspekos… Mallerta vorto povos komprenigi la signifon de ĉi tiu malbenita korespondo… Ha ! Dio mia ! Dio mia ! Kia malfeliĉo !
Vidante sian edzinon konfuziĝi, la kolonelo leviĝis kaj venis al ŝi.
- Ho ve ! li diris, vi estas nekredeble impresebla… Ĉu estas ĉi tiu Pelagia kiu timigas vin ?
- Sed, amiko mia, mi ne estas timigita…
- Pardonu, mi bone vidas tion… Vi estas tute konsternita…
- Vi eraras, Bonaventuro, mi bone fartas.
Kampistrono sin turnis al Placido :
- Iru ĉe Sron Laripeton, li diris; sed petu al li suprenveni sen sia Pelagia… pro sinjorino. Placido eliris. Kvin minutojn poste, Sro Roberto Laripeto eniris; li ŝajnis akre malkvieta.
- Mi milfoje petegas al vi pardoni min, kara sinjoro, komencis la kolonelo, pro libereco kiun mi prenis maloportunante vin dum ĉi tiu horo…
Dirante tion, li salutis Roberton kaj prezentis al li Paŭlinon.
- Sino Kampistrono de Beloneto, mia edzino, kiu same kiel mi deziras konatiĝi kun vi…
- Sinjorino kaj sinjoro, mi vere estas konfuzita…
- Permesu al ni… Post la ridinda sceno de antaŭ nelonge, ni ne sentis nin kapablaj atendi ĝis morgaŭ por sciigi al vi kiom ni ĝojas havi vin kiel kunluanton…
Roberto estis sufiĉe embarasita.
- Sidigu vin, mi petegas vin, daŭrigis la kolonelo. Ĉu vi akceptus glason da brando de ĉampano ?… Mi havas ĝin kiu estas rekte senditan al mi de Konjako… ia nektaro… Jen, frandu ĉi tion.
Kaj li verŝis trinkaĵon al la junulo, pli kaj pli surprizita.
- Mi mirigas vin, ĉu ne ?… Ja, mi estas tia… Iom abrupta… Mi ja rekte iras al celo… Eks-militisto, vi komprenas… Ni estas tre sinceraj(2), ni… Tre senŝajnaj pri aferoj, tre senŝajnaj pri ĉio… Ne, pardonu, mi volis diri tre veramaj(9)… Fine, kvadrata(9) aŭ ronda(9), estas la sama afero…
La kolonelo konfuziĝi en siaj klarigoj. Paŭlino multe maltrankviliĝis.
- Sinjoro kolonelo, diris Roberto, mi jam konis multajn militistojn, kaj ilia abrupteco — ĉar vi nomas abruptecon, tion kio estas nobla senbrideco — ĉiam aparte ĉarmis min.
- Dankon, vi estas tre bona… Permesu ke mi premu vian manon.
Ili interŝanĝis manpremon.
- Jen do, daŭrigis Kampistrono, kial mi prenis la liberecon maloportuni vin… Vi senkulpigos min, ĉu ne ?
- Tio estas ke via afableco tute feliĉigas min.
- Unue, la plezuro, la hasto konatiĝi kun vi… Poste, estas veto…
- Mi ne tute komprenas.
- Mia edzino kaj mi, ni ĵus vetis rilate al korespondo titolita "Ĉeftamburisto", kiu aperas en la hodiaŭa Figaro.
Laripeto ne ŝanĝis la mienon.
- Mem legu ĝin, aldonis la kolonelo transdonante la gazeton al Roberto kaj montrante per la fingro la diskutatan eltiraĵon.
Laripeto legis.
- Nu ? li demandis.
- Paŭlino asertas… Paŭlino estas la antaŭnomo de mia edzino…
- Pardonu, amiko mia, interrompis la kolonelino, mi tute nenion asertas. Mi simple diris al vi ke mia opinio estis ke temis pri…
- Konkulo… estas tio kion mi estis klarigonta al la sinjoro… Jes, sinjoro, mia edzino asertas ke la ekino en ĉi tiu korespondo estas konkulo !… Vi scias, tiaj bestoj plenaj de pikiloj… kiujn ni trovas ĉe la marbordo… ĉefe en Mediteraneo…
- Efektive, mi vidas tion de ĉi tie.
- Mi penadas klarigi al Sino Kampistrono…
- Klarigi kion ?
- Ke ĉi tiu korespondo, kiu esence estas milita, tio estas sen ia ombro da dubo… Fortikaĵo, ĉeftamburisto, duonluno… Ke ĉi tiu korespondo, mi diris, estas faro de sapeisto… sapeisto kies subskribo estas kaŝita sub ĉi tiu ekino… ekino, fel-ĉapo de sapeisto... Kion vi pensas pri tio ?
Laripeto estis konsternita.
- Mi ja pensas… Fakte, mi ne scias tion kion mi pensas…
- Mi tuj ekirigos vin sur la ĝustan vojon… Ĝi estas sapeisto kiu translokiĝas; de duonluno de kie li retiriĝas, li pasas al fortikaĵo, kaj li informas unu el siaj amikoj, ĉeftamburisto, kiu estas abonita al Figaro… Ĉu vi nun komprenas ? Ĉu estas tio ?
La junulo etendis la manon al Kampistrono.
- Miajn gratulojn, Kolonelo, vi estas genio de sagaceco… Mi ne trovintus la ŝlosilon de la enigmo; sed, skorzonero, fakte estas tio…
Kampistrono triumfis.
- Konkulo, tio nenion signifus…
Kaj, alparolante al sia edzino, li aldonis :
- Paŭlino, mi ne influis sinjoron… Konfesu ke vi perdis la vespermanĝon…
- Kiun vespermanĝon ?… Vi vetis dudek frankojn…
- Ne gravas… Estiel gajninto, mi ŝanĝas la vetaĵon… Vi do perdis vespermanĝon, kaj ni proponos ĝin al sinjoro honore al Pelagia, la tagon kiam vi ne plu timos ĝin.
- Kiel ! obĵetis Roberto kiu ne estis ĉe la finon de siaj surprizoj, ĉu sinjorino timas Pelagian ?
- Ho ! Sinjoro, mi petegas vin, ne kredu eĉ vorton de tio kion diras Sro Kampistrono.
- Ta, ta, ta… Kiam mi sendis Placidon petegi sinjoron bonvoli permesi al ni maloportuni lin, vi estis tute konfuzita… Ne diru ne !… Via vizaĝo trairis ĉiujn kolorojn de la ĉielarko… Estas kiel Sino Bakitpano… Kiel ŝi estis terurita antaŭ nelonge, la kompatindulino !… Kaj la patro Aperturo tiam !… Ha ! Sinjoro Laripeto, vi povas fanfaroni pri tio ke vi metis la domon supre malsupren per via Fumpretigistino de pipoj !…
- Kion vi volas ? Estas unu el tiuj strangaj sed lojalaj amikecoj kiujn oni ne povas disiĝi.
La kolonelo proksimigis sian seĝon al tiu de Roberto kaj diris :
- Ĉu vi konservos ĝin ĉe vi ?
- Jes.
- Mi avertas vin ke la prezidanto, la luanto de la dua, morgaŭ devos plendi al la posedanto… Li antaŭ nelonge diris ke tio estis maldeca kaj ke domo kiu mem respektas…
- Li povos diri tion kion li volos… Pelagia estas en mia hejmo; la lukontrakto, kiun mi subskribis, estas efektive ankaŭ subskribita de la posedanto; la prezidanto povas malkonsenti, Pelagia restos.
- Ĉu vi havas ĝin de longe ?
- Ekde tri jarojn.
- Kaj, se ne estas trudiĝemo, ĉu ĝi estas juna ?
- Pri tio, vi komprenas, mi neniam vidis ŝian naskiĝakton…
- Tio estas memkomprenebla; sed fine vi povas pli bone ol mi taksi ŝian aĝon…
- Ŝi devas esti inter dek kvin kaj dek ok jarojn aĝa… Mi alportis ĝin de Kab-urbo…
- De la Kabo de Bona Espero ?
- Ĝuste. Mi devis lasi ĝin en Londono. Dum la marvojaĝo, ĝi alligiĝis al mi, pro la zorgoj kiujn mi donis al ĝi, kaj ĝi ne volis forlasi min.
- Nu, nu, ĝi devenas de la lando de la zuluoj ?
- Ĝi estas pursanga zuluo.
- Ĉu inteligenta ?
- Mirinde inteligenta… Tio kio pruvas ke ĉi tiu raso estas forte kalumniata… Matene, ĝi petas de mi sian laktokafon… Ne kredinde, ekzemple, tiom kiom da pano ĝi englutas !…
- Ĉu ĝi trinkas bieron, fortan likvoron, kiel ni ĉiuj ?
- Ĝi manĝas kaj trinkas ĉion…
- Estas eksterordinare.
- Ĝi tre bone dormas nokte.
- Pri tio, ĉu estas vere ke ili dormas kun malfermitaj okuloj ?
- Kiu rakontis al vi ĉi tiun bonan rakonton ?… Mi vidigos ĝin al vi, kiam ĝi dormos; vi konstatos ke ĝi havas la palpebrojn fermitajn.
- Ĝi do havas okulojn kun palpebroj ?
- Fakte, jes… Kaj eĉ palpebrojn kun okulharoj ?
- Mi vere miras… Alia afero : Pretigado de pipoj, tio estas ŝerco, ĉu ne ?
- Tute ne, ĝi estas pura vereco… Sed, estas mi kiu kutimigis ĝin al fumado… Ĝi estas tiom glutema ke ĝi malŝparintus miajn tutajn rentojn en nutraj elspezoj… Tiam, ĉar tabako, fumata po fortaj dozoj, kontraŭas la apetiton, mi donis al ĝi pip-lecionojn… Ĝi ekŝatis tion… Ĝi fumas kiel lokomotivo… De mateno ĝis vespero, ĝi ne forlasas sian pipon…
- Sed tiu tabakokonsumo, tio devas multege kosti al vi ?
- Male, tio enspezigas min. Pipoj bone pretigitaj estas multekoste pagotaj.
- Nu, do !
- Mi tre serioze parolas al vi. Estas tabakvendejoj kiuj provizas per fummaterialojn tiu kiu volas fumpretigi por ili novajn pipojn; sed necesas kontentiĝi per malbona tabako kaj produkti zorgan fumpretigadon… ekzistas eĉ pipfabrikistoj kiuj pagas por ĉi tiu laboro…
- Kaj Pelagia ne timas malbonan tabakon ?
- Marilando aŭ kantino, por ĝi, tio estas tute sama… Ĝi ne estas postulema… Ĝi perfekte fumpretigas… La plejĉefaĵo estas ke la pipoj estu kiel eble plej dikaj…
- Kial ?
- Se ili estus malgrandaj, ĝi englutus ilin… Tio iam okazis al ĝi.
- Mallonge, mi vidas ke ĉi tiu fumpretigado de pipoj estas tre reala profesio.
- Stato kiu permesas al Pelagia ne tro dependi de mi.
Dum la kolonelo kaj Roberto babilis, Sino Kampistrono, sub preteksto iri dum momento al sia ĉambro preni ion ajn, forlasis la salonon; ŝi skribaĉis du aŭ tri vortojn; poste ŝi revenis, prenis de meblo skatolon da havancigaroj, kaj, tenante la karton per unu fingro por tiel tiamaniere algluigi ĝin al la skatolo, transdonis la tuton al Laripeto, dirante kun afabla mieno :
- Permesu al mi, sinjoro, ripari forgeson de mia edzo. Preskaŭ ĉiuj sinjoroj fumas; vi do devas esti fumanto. Bonvolu mem elekti cigaron.
Ŝi faris siajn disponojn por ke la vizitkarto, kaŝita de la skatolo, falu per si mem en la manon de Roberto. Sed la junulo, kiu ne estis antaŭavertita, lasis ĝin gliti, kaj ĝi falis sur la tapiŝon. Elektinte cigaron kaj metinte la skatolon sur la tablon, Roberto metis manon en sian poŝon. La kolonelino kredis ke li havis la leteron kaj ke li enmetis ĝin. Reale, Roberto prenis por detranĉi la finon de sia cigaro, poŝtranĉilon kiun li havis sur si.
- Bone ! pensis Paŭlino, jen poŝtranĉilo kiu oportune aperas por pravigi lian movon al poŝo.
Ĉe tiu momento, oni fortege sonoris ĉe la pordo. Kampistrono rigardis sian edzinon :
- Ni tamen nun atendas neniun.
- Estas Pelagia, diris Roberto. Mi rekonas ĝian sonorigmanieron… Ĝi estas hejme trovinta manieron malfermi. Mi certe forgesis duturne ŝlosi ĝin, kaj ĝi komencis serĉi min…
- Ĉi tio estas nekredebla !
- Tuj kiam mi forestas, ĝi estas malkvieta, ĝi kuras post mi ĝis ĝi trovos min, se ĝi povos eliri… Ĝi havas sagacecon, flarkapablon kiu estas mirinda… Mi certas ke ĝi venis rekte ĉi tien.
La sonorilo ankoraŭ sonoris.
- Placido estas endormiĝinta sur seĝo en la servistejo, diris la kolonelo, kaj kiam li dormas ja, ni povos kanonpafi !
Roberto rapidis al pordo.
- Mi iras, li diris.
- Bonan vesperon, sinjoro, diris la kolonelino riverencante, mi adiaŭas.
Fakte, ŝi riverencis kaj sin direktis al sia ĉambro, dum Roberto, irante al la enirejo, redonis al ŝi ŝian riverencon.
- Vi malprave timiĝas, diris la kolonelo kiu rilatigis la foriron de sia edzino al la alveno de Pelagia.
Laripeto estis en la koridoro, same kiel Placido, kiu fine vekiĝis. La kolonelo, stara, tiam rimarkis ĉe la piedo de la seĝo de Roberto, karton sur la tapiŝo. Li kliniĝis, plukis ĝin, kaj legis.
Averse estis : Sinjorino Gilda Bakitpano. Kaj reverse, ĉi tiuj du krajonitaj linioj : "Venu morgaŭ je la tria, mi forigos mian edzon".
- Diable ! diris la kolonelo al si. Jen kial la junulo ne marĉandis pri la interetaĝo; li havas amaferon kun la plumistino. Estas fakte ke ŝi ne estas malbela, Sino Bakitpano… Sed, li estas malserioza, la amanto… Estas prenante sian poŝtranĉilon aŭ eltirante sian naztukon, ke li faligis sian korespondaĵon.
Ĉi tiu monologo, tute intime eligita, daŭris apenaŭ dum kelkaj sekundoj. Dum tiu tempospaco, oni malfermiĝis al Pelagia. Ĝi majeste eniris, etendante sian kolon al Roberto Laripeto kaj eligante plendajn etajn klukojn.
Ĝi estis belega struto de Kab-urbo.
- Sufiĉe pri tio, Pelagia ! diris Roberto. Ni restu trankvilaj…
Sed la bona besto tamen volis montri sian amikecon al la junulo. La kolonelo, kun vizitkarto enmane, estis en admiro.
- Ĝi estas la reĝino de la strutoj ! li murmuris. Mia edzino estas stulta pro tio ke ŝi timis… Kiom ĝi pezas ?
- Tridek ok kilogramojn.
- Mirinde ! Neimageble ! Sensacie !
- Nun, kiam ni havis la plezuron konatiĝi kaj kiam vi vidis Pelagian, vi permesos al mi, kara kolonelo, retiriĝi.
- Mi dankas vin pro la honoro suprenveni al mia tria etaĝo, kiun vi faris al mi… Estos plezuro revidi vin, kara sinjoro.
Li estis rekondukanta lin. Subite, li memoris la amleteron kiun li tenis enmane. La leganto komprenis ke por skribi ŝian rendevuon, Paŭlino bone atentis ne preni sian vizitkarton kaj uzis la unuan trovitan, konvinkita ke, ricevante ĝin el ŝia mano, Roberto scius kion atendi.
La kolonelo forpermesis Placidon, kaj manpremante sur la sojlo Laripeton, li palpebrumante diris al li :
- Feliĉa knabo, pro Jupitero !
- Kiel ! diris mirigita la alia, feliĉa pro kio ?
- Donjuano !
- Mi pardonpetas ?
- Delogisto ! Plago de la edzoj !
- Pardonu ?
Roberto ne sciis tion kion tio signifis. La kolonelo palpebrumis kaj ridis kiel feliĉulo.
- Sed fine kion ĝi signifas ? mallaŭte demandis Laripeto.
Mallaŭte, kaj ridante ankoraŭ pli, la kolonelo respondis al li, enŝovante la bileton en lian manon :
- Fare de Sino Bakitpano, la beleta plumistino de la unua… Petolulo, vi estas !
La juna kuracisto malfermis bekon tiel larĝe kiel tiu de sia struto. Pelagia kviete atendis sur la interŝtuparo.
Kampistrono, per amika kaj familiara movo, puŝis Roberton kaj aldonis, reakirante iom da seriozeco :
- Ĉar mi estas en la sekreto, fidu al mia diskretecon... Mi estos muta… tombo !… Ne iu vorton, eĉ al mia edzino !… Ŝi nur babilus… Kalkulu kun mi.
Kaj li fermis la pordon, plena de milda gajeco.
(1) Alia vorto estas "ravelino", ĝi aperas en Reta Vortaro, sed ne en PIV.
(2) En la franca teksto, "sincera" estis "ronda", kaj "verama" "kvadrata". La verkisto sin amuzis ĉar fakte Rondo tute ne estas Kvadrato, tamen, france, Ronda kaj Kvadrata povas esprimi la sama ideo de sincereco, de rekteco.
Last edited: 25/12/2025
Add a comment