Ĉ 08 La Amo en Triobla Partio.

Feliĉega sur ĉi tiu tero, la bonŝanculo kiu havas nenian tuberon en sia vivo !

Kvankam Roberto Laripeto estis la plej gaja el la bonvivantoj, la plej gaja el la gajaj kunuloj, li havis sian tuberon. Ĉi tiu tubero estis nomita Sinjoro Ŝipvendisto de la Falsa Golfo.

Stranga individuo, ĉi tiu individuo. Li estis anglo kaj plurfoje milionulo. Li posedis en Kab-urbo diamantminejon.

La patro de Roberto Laripeto estis unu el liaj proksimaj amikoj. La klaĉuloj de Kab-urbo asertis ke estis mistero en la rilato inter Sro Laripeto, la patro, kaj Sinjoro Ŝipvendisto de Falsa Golfo. Fakte, iam ili kune ekspluatis la diamantminejon kies la anglo fariĝis porĉiame posedanto.

Sinjoro Ŝipvendisto estis altalta bonulo, tiom alta ke oni kredis lin sen fino. Kiam li suferis migrenon, li devis resti dum horo en sia piedbano por doni al la sango tempon por malsupreniri de la kapo al piedfingroj.

Ĉi tiu senfina persono havis filinon kiu vere estis la plej perfekta kreitulo kiun oni povis revi. Treege beleta, diable sprita, kaj bona kiel pano, ŝi havis nur unu difekton : tiun de esti nomata Briseis. Ŝia patro, fanatika admiranto de la maljuna Homero, donis al ŝi ĉi tiun antaŭnomon.

Pro kio, vi estas demandonta al mi, sinjoro Ŝipvendisto estis tubero en la vivo de Roberto Laripeto ? Pro tio, ke nia anglo enmetis en sian kapon edzinigi sian filinon al la juna kuracisto.

Ho ! Roberto trovis ŝin ĉarma, adorinda. Sed unue, li neniapreze volis lasi trudi al si edzinon; kaj poste, li tiom profunde abomenis la Iliadon kaj la aliajn grekajn poemojn, kiuj frenezigas vin kiam vi estas en la lernejo, ke li ne sukcesintus kutimiĝi nomi sian edzinon "Brizeison" ĉe la momento de am-elverŝo.

Tiom Laripeto kontraŭis ĉi tiun geedziĝon, tiom same sinjoro Ŝipvendisto insistis pri tio. Kaj nia ulo estis obstinemulo de unua klaso.

Kiam Roberto vojaĝis de Londono al la Kab-urbo kaj de la Kab-urbo al Londono, sinjoro Ŝipvendisto sin aranĝis, ĉe ĉiu vojaĝo, por vojiri sur la sama pasaĝerŝipo kiel la filo de sia forpasinta amiko.

Vespere, dum ĉiuj pasaĝeroj spiris bonan aeron sur la ferdeko, li alvokigis la ŝipkuraciston. Roberto alvenis.

- Nu ! Kio ? Kio okazas al vi ? Ĉu vi estas malsaneta ?

- Tute ne. Mi deziras babili kun vi pri miaj geedziĝaj projektoj.

- Mi ne volas edziĝi.

- Vi malpravas, Roberto. Mia filino estas riĉa; mi donas al ŝi doton de du milionoj; ŝi estas beleta, inteligenta, naturdotita; ŝi perfekte taŭgus al vi; ŝi havas korinklinon al vi. Nu, Roberto, lasu vin esti devigita; diru jes; mi certigas vin ke vi estos la plej feliĉa el la edzoj.

Laripeto imagis ĉiuspecajn bonajn kialojn por rifuzi la proponojn de Sinjoro Ŝipvendisto. Li rekonis en Fino Brizeis ĉiujn imageblajn kvalitojn, sed li estis, li diris, decidita neniam edziĝi. Beleco, bonkoreco, spriteco, riĉeco, nenio kapablis igi lin rompi la promeson kiun li faris al si mem.

La anglo estis afliktita, sed ne perdis kuraĝon. Li sekvis Roberton ĉien. Vane Roberto provis eskapi de li; Sinjoro Ŝipvendisto persekutis lin, alkroĉiĝis al liaj paŝoj, kaj ekaperis apud li ĉe la momento kiam li malplej atendis tion.

Mi diris ke pri amo la kuracisto konfesis strangan teorion, pruntitan el libro de Sro Alfredo Naketo. Jen ĉi tie la okazo detali la menciitan teorion.

Malfermu la libron de Sro Naketo, kiu estas titolita : Religio, Posedo, Familio, kaj vi vidos ke la filozofo kaj klera senatano de Vaŭkluzo koncedas ke viro povas sincere ami samtempe plurajn virinojn.

Sro Naketo, metinte tiun principon ke ekzistas tri tre distingeblaj specoj de beleco : fizika beleco, sentimentala beleco kaj intelekta beleco, diras jenon (3a studo, ĉapitro II) :

"Ĉu eblas ke amo manifestiĝu samtempe de viro al pluraj virinoj aŭ de virino al pluraj viroj ?… Unuatempe, ĉi tiu ideo pri samtempeco en amo ŝajnas monstra pro sia kontraŭstaro al niaj moroj, kontraŭstaro kiu finfine estas nur en la publikeco de la afero… Tamen, se estas vere ke la ekvilibro de la diversaj funkcioj neniam renkontiĝas, ĉu ne povas okazi al viro trovi en virino preskaŭ perfektan fizikan komplementon, sen esti same bone kompletigita de ŝi intelekte kaj sentimentale, kvankam funde ĉi tiu alia komplemento sufiĉe ekzistas por ke la pasio de ĉi tiu viro estu amo ?… Ĉi tio ne ŝajnas al mi dubinda.

"Se ĉi tiu unua fakto eblas, ĉu ni ne povas ankaŭ koncedi ke la sama viro povu renkonti en alia virino inversajn kondiĉojn, tio signifas preskaŭ perfektan intelektan aŭ sentimentalan komplementon, kunigitan kun fizika komplemento tro malforta por sufiĉi por li, kvankam sufiĉe forta por kelkfoje ebligi la kuniĝon inter tiuj du estuloj ?

"Sed tiam, ĉi tiu viro, anstataŭ sukcesi tute kompletiĝi per unu sola virino, kompletiĝus per du malsamaj virinoj. La amo en li duigus".

Sro Naketo daŭrigas sian rezonadon kaj finas per tiu konkludo : tio estas ĉar samtempeco en amo havas nenion nelogikan aŭ kontraŭnaturan.

Nu, ĉar li identigas tri tre distingeblaj specoj de beleco, rezultas ke viro povas tre sincere ami samtempe almenaŭ tri virinojn.

Roberto Laripeto estis aprobanto de ĉi tiu sistemo.

- Virino, li diris, estas tre beleta, sen tamen esti aŭ stulta aŭ malica; mi povas ami ŝin pro ŝia fizika beleco. Iu alia estas troe bona, sen tamen esti aŭ malbela aŭ stulta; mi povas ami ŝin pro ŝia sentimentala beleco. Fine, iu tria estas tuttute sprita, sen tamen esti aŭ malica nek malbela; mi povas ami ŝin pro ŝia intelekta beleco. Sume : tri samtempaj amoj kiuj ne kontraŭdiras unu la alian.

Aliflanke, nia juna kuracisto esence plejŝatis sian liberecon; la sola ideo de geedziĝo sendigis al li froston en la dorso.

Cetere, pro sia teorio pri tri samtempaj amoj, neeblis al li edziĝi en Eŭropo, poligamio estanta malpermesita ĉie krom en Turkio; sed Roberto ne ŝatis la islamulinojn.

Ne volante sin meti en situacion de esti iam devigata edziĝi, li decidis havi amrilaton nur kun virinoj jam vere edziniĝintaj.

La vesperon de sia duopa tagmanĝo kun la kolonelino ĉe Isnardono en Marsejlo, li diris al si, vorante per la okuloj la ĉarman Paŭlinon :

- Jen mia intelekta belulino, amo numero unu.

Restis al li trovi siajn du aliajn komplementojn - por uzi la terminon de Sro Naketo - fizikan belecon kaj sentimentalan belecon, amojn numero 2 kaj numero 3. Necesis al li krei en sia ĉirkaŭantaro triopon da kokritoj.

Paŭlino, forlasante lin, rifuzis doni al li sian adreson en Parizo. Roberto ne hezitis. Li komencis kontroli la ĝustecon de la malmulto kion konfidis al li la belulino : nome ke ŝi estis nomita Paŭlino Kampistrono de Beloneto kaj ke ŝi estis la legitima edzino de emerita kolonelo. Por ĉi tiu kontrolo, li nur devis lerte pridemandi la nutraĵvendistinon plej proksiman al la domo loĝata de la Garutoj. Poste, kiam li tute certis pri la identeco de sia amo numero 1, li rapide veturis al Parizo, antaŭiĝanta la alvenon de Paŭlino. Malfermi la jarlibron Didot-Bottin, preni en ĝi adreson de agentejo de konfidencaj informoj, kuri al la agentejo kaj forlasi ĉe la direktoro sumon de kvindek frankoj, dirante :

- Mi bezonas tre urĝan informon : kie loĝas en Parizo Sro Kampistrono de Beloneto, emerita kolonelo ?

Ĉio ĉi daŭris apenaŭ unu horon.

La morgaŭon, li ricevis de la direktoro de la agentejo, kiu iris ĉerpi siajn informojn el la ministerio pri Milito kaj el la Honora Legio, bileton jene redaktitan :

- Petita adreso : Bulvardo Sankta Mikaelo 47, tria etaĝo.

Kiel li ĝoje frotis al si la manojn tiun tagon !… Ho ! Sino la kolonelino rifuzis konigi al li ŝian hejmon ! Dum vespero de la 5a de junio, ŝi diris al li kun dolĉega lipgrimaco :

- Ne, sinjoro, ne, vi ne scios mian adreson… Ne estas ĉar mi estis frivola ĉi-vespere ke necesas ke mi daŭrigu mian kulpon… Izolita peko apenaŭ ekzistas; sed ripetata peko estas krimo…

- Kaj mi, kara Paŭlino, mi diras al vi ke mi volas esti krimulo ĝisfine, ĉiam, kun pligravigo de multaj rekulpiĝoj…

- Silentu, vi estas sentaŭgulo.

Ŝi diris al li ĉi tiun vorton de sentaŭgulo tiel afable !…

- Ĉu vi malpermesas al mi la aliron al geedza fortikaĵo ? li rebatis. Ĉu vi ne eĉ donos al mi staban mapon montrantan la topografion, la pozicion ?

- Serĉu, Parizo estas granda.

Tia estis ŝia lasta vorto, kiun ŝi akompanis per ĝoja ekridego.

Li serĉis kaj ne uzis longan tempon por trovi. "Mi estas en la fortikaĵo", legis la kolonelo fluglegante sian Figaron; ĉar, dank’al dua elspezo de kvindek frankoj, Roberto estis informita de la agentejo de konfidencaj informoj, pri ĉiuj kutimoj de Kampistrono. Kaj Paŭlino pensis kun malforta timo miksita kun plezuro :

- Jam en la fortikaĵo !… Li bone fartas, mia amiko Roberto !…

Sed, tio kio ĵetis lin en konfuzon, estis la misio de Placido. La kolonelo deziris konatiĝi kun li, kaj tio tuj. Kion tio povis ja signifi ? La intervidiĝo rapide trankviligis lin.

Sed estis skribite ke li eliros el unu surprizo nur por fali en alian. Apenaŭ li hejmiĝis en sia apartamento, kaj jam li ricevis de edziniĝinta sinjorino rendevuon por la morgaŭo ! Kaj estis la kolonelo mem kiu servis kiel peranto inter ĉi tiu amantino kaj li ! Nenio estis pli stranga.

Reveninte hejmen, li kuŝigis Pelagian. Poste li sidiĝis apud sia lampo, plurfoje turnante la misteran karton inter siaj manoj.

- Sinjorino Gilda Bakitpano, li diris, mi konas neniun kun ĉi tiu nomo. Ne eĉ unu Bakitpanon en mia pasinteco…

Li traserĉis en ĉiuj siaj studentaj memoroj. Eble li havis kelktagan amafereton kun iu Gilda, dum tempo kiam li vizitis kursojn ĉe la Fakultato; sendube ĉi tiu Gilda de tiam edziniĝis; kiel malprudulino flirtanta kun la junuloj de la Latina Kvartalo, ŝi falis inter la brakojn de plumisto. Nur povis esti tio. Ĉi tiu nomo Gilda ne revenis al lia menso; sed tio tute ne estis mirinda, liaj memoroj pri amafero estis tre konfuzaj, ĉefe tiuj de tiu epoko. Gilda certe havis pli bonan memoron : li ja ne ŝanĝis sian nomon; li ankoraŭ estis nomita Roberto Laripeto; nu, li ne estis forgesita, kaj oni insiste petis lin.

Por kio finfine, turmenti sian cerbon ? La morgaŭon, li scios kie li staras. Li enlitiĝis, agrable absorbata.

La morgaŭon, precize je la tria posttagmeze, li sonorigis ĉe la pordo de la Bakitpanoj. Plaĉa servistino venis malfermi kaj, sen demandi lian nomon, rekte iris al salono kie estis la beleta plumistino.

- Sinjorino, estas la sinjoro de la struto !

- Sola ? demandis Sino Bakitpano emociita.

- Jes, sinjorino, sola.

- Bonege… Enkonduku ĉi tiun sinjoron.

Roberto riverencis. Sino Bakitpano resendis al li lian riverencon kaj montris al li seĝon, dirante :

- Vi sendube venas, sinjoro, por petegi min ne interveni ĉe la luiganto por devigi lin ĉesigi vian lu-kontrakton, kiel faros Sro Prezidanto Mortero ?

Laripeto ne aŭskultis la demandon; li zorge ekzamenis la plumistinon; li trovis ŝin beleta, beleta, sed ŝiaj trajtoj ne revenis al lia memoro : "Tute nekonata, li pensis".

Sino Bakitpano ripetis sian demandon, tre surprizita tamen pro ne esti komprenita. Ĉi-foje, Roberto respondis :

- Sinjorino, mi venis por tio kaj por io alia… Sinjoro, via edzo efektive forestas, ĉu ne ?

- Jes, sinjoro; li estas ĉe sia butiko sur la strato Sankta Denizo; sed kial vi demandas tion al mi ?

La plumistino estis scivolema, sed ne maltrankvila; ĉar Laripeto tute ne aspektis danĝera. La juna kuracisto elprenis el sia biletujo la vizitkarton kiun la kolonelo transdonis al li la antaŭtagon, kaj prezentis ĝin al Sino Bakitpano laŭ ĝia presita flanko.

- Mian vizitkarton ! diris la sinjorino.

- Bonvolu legi tion kio estas skribita dorsflanke, diris Roberto.

Sino Bakitpano turnis la karton, legis kaj diris :

- Ho ! Ne kredinde !…

Roberto silente konsideris ŝin.

- Fizika beleco, amo numero 2, li mense konkludis.

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment