Ĉ 09 La Vokfrapaj Spiritoj.
- Mi diras al vi ke ili ĉiuj estas monstroj !
Tiel sin esprimis Sino Sublimo, la ĉapelistino, parolante pri viroj; kaj estis al ŝia pli juna fratino, Pamelo Lakrispa, ke ŝi tiel parolis.
- Ĉiuj monstroj !… Ĉiuj, senescepte !… Rigardu, ekzemple, mian edzon, Aŭgustenon… Jen iu al kiu oni donus la bonan Dion sen konfeso, ĉu ne?… Nu, li havas aminterrilatojn kun la domservistino de la prezidanto Mortero… Ili sendas sian korespondadon en la interna rando de la ĉapelo de tiu respektinda magistratano… Mi malkovris la aferon… Ŝi estas nomita Eglantino…
- Nomo de sorĉistino !
- Ŝi skribas al Aŭgusteno ke ŝi sonĝas pri li kaj ke ŝi malpacience deziras rakonti al li siajn sonĝojn…
- Tio estas aŭdaco !…
- Ĉio ĉi okazis antaŭ mia barbo(1)… mi volas diri, antaŭ mia nazo… Mi nenion povis vidi… Tial nun mi fariĝis ekstreme suspektema… Mi ne plu lasas al li pretekston por skribi… estas mi kiu redaktas la tutan poŝtaĵon de la domo… Li ne plu rajtas tuŝi plumon, inkujon… Mi eĉ redaktas la fakturojn… Mi forigas paperon de ĉie…
- De ĉie ?
- Jes. Mi ne volas ke li havu eĉ unu folion de ĝi sub la mano… Tiamaniere, ĉia korespondado neeblas al li.
Kaj Sino Sublimo rakontis al sia fratino Pamelo ĉion kion ŝi elpensis por malhelpi ĉian ajn komunikadon inter sia edzo kaj tiu sireno Eglantino.
Pro kiu okazo la eks-fraŭlino de La Meditadoj de Lamartino estis en Parizo ? Jen :
Ŝia edziniĝo kun la lirika ŝuisto estis ruiniga por la establaĵo de la korso en Marsejlo. Faramondo, tuj kunigita de la geedzaj ligiloj, forlasis sian ŝuvendejon kaj dediĉis sin tute al sia edzino.
Tio estis admirinde logika. Sed, kiam la klientaro de la necesejo eksciis ke la fraŭlino pasis al rango de edzino, la Lamartino estis rapide forlasita. Ĉiuj dandoj kiuj venis flirti ĉirkaŭ la vendotablo de La Meditadoj, forlasis ĝin en malmulte da tempo. Ili ne plu havis kialon vizitadi la lokon. Faramondo forlasis la alenon por preni la malgrandan balailon el hundherboj, kaj li ĉiam ĉeestis, majesta, tenanta kiel sceptron la instrumenton kiu montris lian novan oficon. Pamelo estanta dublita de edzo laŭleĝe legitimita de la Urbodomo, la klientaro devis nur direkti siajn omaĝojn al aliaj lokoj.
Aldonu al tio ke la generalo Elŝteliĝo, kies konduto ŝajnis nekomprenebla al la juna paro, tute ne maltrafis oportunecon por superŝuti per ofendoj la geedzoj kiun li kreis pro miskompreno.
En Marsejlo, la necesejoj vendas gazetojn, same kiel tabakvendejoj. Ili vendas ĉiutagajn gazetojn kvazaŭ ĉe kiosko. Neniu en la focea urbo forgesis faman dekreton de la komandanto de la sieĝostato, dekreton jene formulitan :
"Artikolo 1. - Ekde ĉi tiu tago, la gazeto La Egalrajteco, kies redaktistaro konstante incitas civitanojn al malestimo de aŭtoritato, estas malpermesata sur publika strato.
"Artikolo 2. - Estas rigardataj kiel entenataj en la kampo de publika strato : stratvendejoj, kioskoj, tabakvendejoj kaj necesejoj.
Spite al tiu decido, La Meditadoj de Lamartino, kiu kredis ĝui la favorojn de la urba registaro, daŭrigis vendi diversajn malpermesatajn gazetojn; kaj iun belan matenon, la milita prokuroro komunikis al ili apartan dekreton ordonantan la fermon de la establaĵo dum tri monatoj.
Tio estis ruiniĝo.
Kiam, post ĉi tiu tri-monata malpermeso, la domo de la Korso remalfermis siajn pordojn al publiko, ĝi konstatis ke ĝi transpasis al stato de Saharo aŭ Granda Dezerto. Neniu mortonto plu sin riskis en ĝiajn budojn. La geedzoj Lakrispaj deklaris bankroton.
Estas tiam kiam Faramondo, akompanata de Pamelo, translokiĝis al ĉirkaŭaĵoj de la ĉefurbo. Li ekloĝis en Kliŝio-la-Gareno kaj rekomencis la riparadon de la botetojn de siaj samtempuloj. Ĉi tiuj retrospektivaj detaloj estas por klarigi la ĉeeston de Sino Lakrispa en Parizo, ĉe Sino Sublimo. La du fratinoj nun vidis unu la alian unu- aŭ du-foje semajne.
La ĉapelistino klarigis do al sia pli juna fratino ke necesis malfidi al tiuj monstraj edzoj, kaj rakontinta siajn malfeliĉojn, ŝi instigis ŝin priatenti la lirikan ŝuiston kiu, laŭ ŝia opinio, certe ne pli bone valoris ol la plejparto de la virseksuloj.
Ŝi atingis ĉi tiun punkton de siaj konsiloj, kiam la patro Aperturo, la pordisto de la 47, sin ĵetis en la butikon kriante :
- Kompatu min, Sinjorino Sublimo, mi estas trafita de rabio.
Kaj li bojis, sed per bojado de hundo kies voston oni piedpremis. La du virinoj instinkte retropaŝis.
- Uf ! Tio pasis, diris la pordisto… Jen kvar tagoj de kiam mi ne plu vivas… Mi estis mordita de ribelo da hundoj, kiujn punlaboruloj, malpermese forkurantaj, enfermis en mia korto… Mi kaŭterizigis min de la apotekisto; sed mi kredas ke mi alvenis tro malfrue… Mi estas trafita de rabio.
Kaj li reen eliris, eligante funebrajn ululojn.
La du virinoj estis iom skuitaj de ĉi tiu okazaĵo. Ili babilis pri ĝi. Ili kompatis la patron Aperturon, sed konkludis ke li estis viro kiun necesis atenti. Se, hazarde, li ververe estis trafita de rabio ?…
Dum la horo antaŭenfluis, Pamelo deziris bonan tagon al sia fratino kaj retiriĝis. Aŭgusteno Sublimo ĉe tiu momento revenis, elfarinte komision. Apenaŭ li malfermis la buŝon por diri vorton, kiam lia edzino surloke ŝtonigis lin per minacplena rigardo.
- Bone ! ŝi diris. Mi ĝojas ke vi alvenas, sinjoro. Vi tenos la butikon dum mi iros porti du biletojn de kvindek frankoj al Sro Bakitpano.
Sro Sublimo estis konsternita antaŭ tia akcepto.
- Skorzonero ! li pensis, sinjorino mia edzino estas tre malafabla ĉi-vespere. Ekde hieraŭ, ŝi ne plu estas la sama. Ĉu ŝi eksciis ion ?…
La ĉapelisto sendube havis, ĉar li tiel rezonis, peketon sur la konscienco. Eglantino havis nenion komunan kun tio; sed certe, li ne estis sen timo kaj sen riproĉo. Tial li klinis la kapon kaj sin detenis rebati.
Sino Sublimo elprenis el tirkesto du bankbiletojn kaj eliris. Ŝi transiris la straton. Momenton poste, ŝi sonorigis ĉe la plumisto.
- Ĉu Sro Bakitpano revenis ?
- Jes, sinjorino, respondis la servisto.
- Mi alportos por li…
- Bone, sinjorino; bonvolu preni la penon…
Neostero Bakitpano alvenis de sia butiko sur la strato Sankta Denizo. Li kunvenigis kun li la advokaton Anselmon Balbutadon, kun kiu li konatiĝis en spiritista rondo; ĉar ankaŭ li kredis je la transmigrado de animoj, je kirladaj kapricoj, kaj je amaso da tiaspecaj malseriozaĵoj.
Tuj kiam la vizito de la ĉapelistino estis anoncita, li rapidis al la salono, akceptis la sinjorinon laŭ tre afabla maniero, kaj kontraŭ ŝiaj du kvindek-frankaj biletoj, transdonis al ŝi cent orajn frankojn, plus dek soldojn.
La plumisto havis en sia skribotablo grandan kolekton da bankbiletoj : ili ĉiuj estis de kvindek frankoj.
Li prenis la du biletojn de Sino Sublimo kaj rigardis ilin memkontente, metante ilin antaŭ lamp-lumon.
Balbutado estis iom mirigita.
- Ĉu vi kontrolas ĉu ili ne estas falsaj biletoj ? li demandis.
- Ne, mia amiko, ne. Sino Sublimo ne kapablas trompi min. Tio kion mi rigardas sur ĉi tiuj biletoj estas la figureto kiu estas desegnita per helaj nuancoj en la paperpasto.
- Ĝi estas kapo de Merkuro, diris Balbutado.
Bakitpano levis la ŝultrojn.
- Ĉu vi kredas tion ?
Kaj, metante eĉ pli firme unu el la biletoj antaŭ la lamp-lumon :
- Atente ekzamenu la trajtojn de la persono kiun la desegnisto gravuris sur ĉi tiun papermonon…
- Nu ?
- Ĉi tiu pureco de linioj, ĉi tiu vizaĝo de atena beleco, ĉi tiu vizaĝo plena de milda sereneco, ĉu ĉio ĉi signifas nenion por vi ?
- Ne, vere !
- En ĉi tiu kapo, ĉu vi rekonas neniun el viaj amikoj ?
- Diable, mi kredas ke la desegnisto volis reprezenti Merkuron, la dion de komerco…
- Eble; sed, pro providenca koincido, ĉi tiu Merkuro estas ĝuste mia portreto, kiam mi estis dudek-tri-jaraĝa.
Balbutado preskaŭ falis dorsen.
- Nu, ba ! li murmuris.
Grave, Sro Bakitpano malfermis fotalbumon kiu kuŝis sur unupieda tableto :
- Komparu, li diris montrante portretkarton; jen kiel mi estis dum mia junaĝo, kiam mi ne jam havis haron sur la mentono; ĉar, necesas diri al vi, la barbo venis al mi tre malfrue.
Dirante tion, li moŝtumis(2). Tio estis unu el la kutimaĉoj de la plumisto. Li imagis al si ke la Merkuro kiu estas desegnita en la paperpasto de la biletoj de kvindek frankoj estis frapanta portreto de lia junaĝo. Tial li pasiege kolektis tiujn bankbiletojn. Li revis lasi al sia filo, se li havus lin, sian tutan riĉaĵon en papermono de kvindek frankoj. Li donis po kvin soldoj por ĉiu bileto de tiu sumo al kiu ajn alportis ĝin al li.
Li estis mergita en admiro kiam Sino Bakitpano venis por doni alian direkton al siaj ideoj.
- Neostero, ŝi diris aperante ĉe pordo, la vespermanĝo estas servata.
Kaj ŝi aldonis kun rideto direkte al Balbutado :
- Sinjoro, bonvolu esti sufiĉe afabla por veni al manĝoĉambro ?
Post tiu invito, ili altabliĝis. La manĝo estis ordinara. Balbutado estis malmulte nova gasto. Bakitpano amikiĝis kun Anselmo, tutsimple ĉar tiu ĉi dividis liajn ideojn pri spiritismo. La plumistino, kontraŭe, estis profunde dubema; tio kio faris la malesperon de Neostero. Sed li intencis venki ŝian nekredemon kaj konverti ŝin.
Vespermanĝante, ili babilis. La konversacio temis dum momento pri Pelagia. Bakitpano ĝojis ekscii ke la nova luanto de la domo venis peti lin dum la tago, faris mallongan halton ĉe li, kaj pledis pri la afero de la struto. Kiel plumisto, li estis entuziasma admiranto de la fumpretigistino de pipoj, kies plumaro estis brilega. Gilda deklaris al sia edzo, ke post la klarigoj kiujn donis al ŝi ĉi tiu sinjoro Laripeto, ŝi konsentis ne plu timegiĝi antaŭ Pelagia.
- Karunjo mia, diris Bakitpano kisante sian edzinon, vi estas anĝelino. Mi tiom ĝojis pro proksimeco de ĉi tiu struto !… Via timego ĵetintus konfuzon en mia ĝojego. Ho ! Kiel feliĉa mi estas ke ĉi tiu Sro Laripeto komprenigis al vi ke lia birdo prezentis nenian danĝeron !…
Kaj, vidante ke Gilda estis bonhumora, la plumisto aldonis :
- Estas kiel por spiritismo. Mi certas ke vi ŝanĝos vian opinion pri tio. Vi ne kredas nek al turniĝantaj tabloj nek al vokfrapaj spiritoj. Daŭrigu, vi finfine ŝanĝos vian opinion.
Sino Bakitpano rebatis :
- Mi ne petas pli bone ol kredi, Neostero, sed mi neniam vidis eĉ unu el viaj eksperimentoj sukcesi.
Balbutado opiniis utila esprimi sian opinion.
- Sinjorino, li diris, nenio mirigas en tio. Spiritismo postulas blindan kredon. Maloftas ke spiritoj manifestiĝas kiam en la kompanio troviĝas unu sola persono kiu ribelas kontraŭ nia kredo. Kiam ni estas solaj, Bakitpano kaj mi, ni turnigas ĉion kion ni volas. La obelisko sur la placo de Konkordo ne rezistus kontraŭ nia volo. Sed kiam ni provis konvinki vin, vi batalis interne kontraŭ la spiritoj kiujn ni alvokis… Diable, sub ĉi tiuj kondiĉoj, fenomeno preskaŭ neeblas.
Li ĵus eldiris ĉi tiujn lastajn vortojn. Subite, seka frapo tondris; oni dirintus ke iu frapis sub iliaj piedoj. La plumisto kaj la advokato streĉis la orelon.
- Hm ! Kion tio signifas ? ili diris unuvoĉe.
Estis momento da silento.
- Ŝŝ ! ordonis Neostero.
La plumistino ruĝiĝis. Bato denove estis frapita; ĝi ŝajnis eliĝi el la pargeto. Poste tria bato, poste kvara…
- Dek sep frapoj ! ekkriis Bakitpano, dek sep sinsekvaj frapoj !… Ĝi estas spirito… Silentu !
Oni aŭdintus zumon de muŝo. La bela Gilda ŝajnis tre ĝenata.
- Dek sep frapoj, rekomencis Balbutado. Ĝi estas la deksepa litero de la alfabeto… M…
La pargeto refariĝis silenta. Subite, ankoraŭ dek naŭ sinsekvaj frapoj tondris. Bakitpano stariĝis kaj premis sian orelon al la planko.
- Dek naŭ frapoj ĉi-foje ! li murmuris. Tio signifas O…
Post nova tempodaŭro, oni denove frapis. Dudek unu frapoj. Balbutado nombris sur siaj fingroj la literojn de la alfabeto.
- R…, li triumfe ekkriis.
Poste okazis ankoraŭ ok sekaj frapoj.
- G…, diris Bakitpano.
Unu frapo, nur unu.
- A…
Dudek ses frapoj.
- Ŭ… Tio estas !… Ho ĝojo ! Ho feliĉo !… Vokfrapa spirito manifestiĝas… Li klare parolis; li diris : Morgaŭ… Gilda, ĉi-foje vi ne plu povos nei la mirindaĵon.
Gilda estis konfuzita.
- Ĉu vi tute ne povas erari, Neostero ?
- Ne, ne, deklaris la plumisto. Ĉi tiuj misteraj batoj estis tre klaraj… Mi certas esti ĝuste nombranta la literojn… La spirito kiu parolis al ni, klare diris : Morgaŭ.
- Vi frenezas, amiko mia, vi imagas neeblajn aferojn !…
- Mi imagas tute nenion, Bakitpano rebatis. Mi konstatas ke ni estas en la pozicio de la respektinda Fokso, la patro de spiritismo. Vokfrapa spirito montriĝas ĉe ni. Ne eblas nei ĉi tiun neatenditan intervenon de iu animo kiu interesiĝas, se ne pri vi, almenaŭ pri mi.
La plumisto ĝojegis. Li ankoraŭ kelka tempo aŭskultis, sed neniu bruo plu aŭdiĝis.
- Morgaŭ, diris la spirito, konkludis Balbutado. Laŭ mi, ne estas iu dubo… Oni transtombe anoncas al ni ion por morgaŭ…
- Kio tio povus esti ? demandis Bakitpano. Verŝajne temas pri iu averto pri la nova luanto kaj lia struto…
- Aŭ ĉu temas pri iu granda feliĉo kiu trafos vin morgaŭ ? deklaris Balbutado.
- Jes, tio devas esti.
Sino Bakitpano subridis.
- Ĉiaokaze, daŭrigis Bakitpano, la vorto donita de la vokfrapa spirito estas nediskutebla… Ĝi estas pruvosigno kiu vere ĝustatempe okazas… Gilda, ĉu vi ankoraŭ neos spiritismon ?
La plumistino nenion respondis.
Malmulte poste, Balbutado malsupreniris al la interetaĝo, akompanata de sia amiko Neostero; ambaŭ deziris konatiĝi kun la juna kuracisto kiu, ili diris, havigis bonŝancon al la domo… La advokato proponis siajn servojn en la okazo, se la luiganto ekprocesus lin cele al ĉesigo de lia lu-kontrakto. Laripeto deklaris ke li estas kontentega pro ĉi tiu klopodo kaj ke li ne hezitus, se necese, uzi la helpon de elokventeco tiel afable proponita.
Post tio, ĉiuj tri iris trinki bierglason al la kontraŭa bierejo, kaj kiam, Balbutadon foririntan, Laripeto kaj Sro Bakitpano revenis hejmen, ili renkontis en la korto la patron Aperturon kiu eligis bojadojn; sur la sojlo de la pordistejo, lia legitima Agatino konscience pugbatis la junan Hiakinton, plengorĝe kriante :
- Ho ! Kia porko de infano !… Imagu, sinjoroj, ke ĉi tiu senindulo ĵus denove fekis en la lito.
(1) Franca esprimo, vortalvorte tradukita kaj signifanta "antaŭ mia nazo".
(2) Pli valorigi sin, provi impresi.
Last edited: 25/12/2025
Add a comment