Créer un site internet

Ĉ 10 Babilado de Plumistino.

Sinjorino Bakitpano eksaltis, ni rakontis, kiam Laripeto montris al ŝi ŝian propran vizitkarton sur kies dorso estis skribitaj ĉi tiuj signifaj vortoj : "Venu morgaŭ je la tria, mi forigos mian edzon". Ŝi vigle protestis.

- Sinjoro, ŝi diris, mi ne komprenas ĉi tiun malbonan ŝercon… Vi akiris, mi ne scias kiel, unu el miaj vizitkartoj, vi mem krajonis ĉi tiujn liniojn sur ĝi, kaj vi aŭdacas voli kredigi al mi ke mi difinis rendevuon kun vi !…

Laripeto dum momento estis embarasata, kaj estis sufiĉe da kialo por tio. Li donis sian honoran vorton ke li mem estis la unua viktimo de ĉi tiu trompo. La plumisto volis nenion kredis pri tio.

- Sinjoro, ŝi insistis, diru do al mi de kiu vi ricevis ĉi tiun strangan amleteron.

Ha ! Jes, efektive ! Nomi la kolonelon estis riski fari al si danĝeran malamikon… Kiu scias ĉu Sino Bakitpano ne irus rompi la fenestrajn vitrojn ĉe Kampistrono ?… Ĝi estus malkonkordo kun la kolonelo, ĝi estus ekde tiam neebleco por Roberto eniri ĉe la edzo de Paŭlino.

Kaj cetere, kion pensus la kolonelino pri lia konduto ? Ŝi rajtus ridi antaŭ lia nazo kiam li revenus oferti al ŝi sian koron. Koron de papiliulo, ŝi certe dirus; koron kiu flugetas hazarde de unu al alia.

- Sinjorino, respondis Roberto post longa hezito, mi komprenas ke oni mokis min, sed mi ne povas venĝi min per denuncado de la kulpulo…

- Kial do ?

- Pli bone valoras ke mi silentu…

- Vi do preferas ke mi ne kredu vin ?… Mi fakte estis tre afabla aŭskultante vin. Via provo estas vere impertinenta !

- Sinjorino, mi asertas al vi…

La plumistino ekstaris kaj montris al Roberto la pordon. Ĉi-foje, Laripeto ne pli hezitis.

- Nu, sinjorino, li diris, la persono kiu transdonis al mi ĉi tiun bileton je via nomo, estas… la kolonelo…

- La kolonelo Kampistrono ?

- Li mem, hieraŭ vespere… Kaj nun okazu kio okazos. Oni ne diros ke mi ŝajnis kiel stulta ŝerculo en la okuloj de beleta virino.

Sino Bakitpano eksplodis per rido.

- Sinjoro, ŝi diris, mi kredas vin… La kolonelo !… estas la kolonelo… Li vere kapablas tion !… Mi komprenas ĉion… Vi estas nova luanto… vi estas juna… eleganta… Li estas ĵaluza kiel tigro pri sia Paŭlino… Tuj kiam li vidas junulon aperi ĉe la horizonto, li timas fariĝi… kiel mi diru ?… fariĝi… nu, vi komprenas min… Kaj tiam… mi imagas la aferon… li havis la ideon krei por vi amaferon kun mi… por savi sian fronton… Ho ! Vere, tio estas tre amuza… Permesu al mi ridi…

Kaj ŝi ridis kiel eta frenezulino. Roberto reakiris sian memfidon.

- Tio estas, sinjorino, li diris, vi pravas, tute pravas… Tiu kolonelo estas maljuna ŝerculo…

- Ha do, kaj kion vi opinias pri ŝi, ŝia kolonelino ?… Ĉar, finfine, tio estas ĵaluzo kiun nenio rajtigas… Ŝi multe pretendas pri si, ĉi tiu sinjorino Kampistrono… Fine, ŝia edzo tre malpravas konsideri ŝin kiel belulino…

Dirante tion, la plumistino memkontente sin admiris en spegulo.

- Vere, respondis Roberto, sinjorino Kampistrono estas nur tute ordinara… Mi konas belulinojn kiuj multe pli superas ŝin…

- Ho ! Ni ne multe pli meritas pro esti pli bela ol tiu eta fierulino… La prezidantino, kiu ne estas tio kion oni nomus beleta, estas senlime pli bela ol sinjorino Kampistrono.

- Mi ne kapablus decidiĝi; mi neniam vidis sinjorinon Morteron.

- Vi vidos ŝin… Ŝi sufiĉe ofte eliras… Jen unu kiu ĉiam estas foriranta… Kien ŝi tiel iras ĉiumomente ?… Tio estas mistero…

En si mem, Laripeto diris al si :

- Fek ! Ĉi tiu plumistino tre ŝatas klaĉi pri siaj najbarinoj.

Fakte, Sino Bakitpano estis neelĉerpebla. Ŝi rakontis al Roberto la historion de ĉiu el siaj amikinoj. Unu horo rapide fluis en tiu konversacio de klaĉado. La junulo, kiu ĝuis aŭdi la belulinon babilaĉi, fine lerte pridemandis ŝin pri ŝia edzo, la plumisto.

- Neostero ? respondis Sino Bakitpano. Ho ! Li estas bonega homo… Li estas ravita pri vi, sen koni vin… Li estas kontentega havi en sia domo la kunulon de struto… Tiu kiun li havas en sia butikfenestro, estas nur pajloŝtopita struto… Vi plenumis liajn dezirojn venante loĝi ĉi tien kun via Pelagia…

Roberto provizis per ĉiuj eblaj informoj pri sia birdo de Kab-urbo.

- Nu, konkludis la bela Gilda, estu certa ke mia edzo tuj interesiĝos pri via scion… Baldaŭ, vi estos inter ni, mi certas pri tio… Ĝuste, ni havas invitkunvenon ĵaŭdon… Li invitos vin…

- Sinjorino, mi plezure akceptos ĉi tiun inviton, kvankam ĉi tiu konatiĝo estas al mi multe pli agrabla ol ĉiuj imageblaj vesperfestoj… La ĉarmo de ĉi tiu duopa kunesto, kombinita kun la strangeco de mia prezento…

Sino Bakitpano interrompis lin.

- Vi scias, ŝi diris, mia edzo ne estas ĵaluza… Mi ĉi-vespere rakontos al li pri via vizito… Mi ne parolos al li pri la ŝerco de la kolonelo, kompreneble; sed mi diros al li ke mi havis la honoron vidi vin… ni diru : pri via struto…

- Ha ! Sro Bakitpano ne estas ĵaluza ?… Tamen, tiom la kolonelo ne pravas esti tia, tiom via edzo malpravas tute ne esti tia…

La plumistino ridetis pro ĉi tiu komplimento kaj daŭrigis :

- Neostero, sinjoro, havas malbelan difekton : li taksas sin la Apolonon de la Belvedero; li estas konvinkita ke li estas unu el la plej belaj viroj de la raso… Ekde kiam li estas spiritisto, ĉar li estas spiritisto, li enbatis en sian kapon ke li posedas en si la animon de Ĝentil-Bernardo, la alloga poeto de la pasinta jarcento.

- Ĝi estas tre senpeka manio…

- Estu, sed ĝi aspektigas lin ridinda. Li mem prezentis al mi ĉiujn siajn amikojn. Ho ! Li havas neniujn timetojn; ne ĉar li fidas min, sed ĉar li tuj sin komparas al iu ajn, kaj tio por konkludi al sia avantaĝo…

Parolinta pri sia edzo, Sino Bakitpano malfermis ĉapitron pri sia onklo.

Ŝi havas onklon nomatan Trofimon Belzingon, kiu estas astronomo. Tio kio ĉiam mirigis la plumistinon estas ke ŝia onklo Trofimo neniam konsideris edziĝi; li estas obstina fraŭlo; oni eĉ ne konas amrilaton de li.

- Strange ! murmuras Roberto. Male, la studado de kosmografio senlime favorigas al ĉirkaŭaĵoj.

- Nu, kiel vi diras tion !… Ĉu hazarde vi estus astronomo, kaj ĉu la kontemplado de astroj inspirintus al vi gajajn pensojn ?…

Kiel ni vidas tion, Sino Bakitpano malsovaĝiĝis. Ĉi tiu fripona Laripeto havis talenton tuj serenigi ĉiujn virinojn kun li.

- En la lernejo, li respondis, mi dum momento firme studis kosmografion. Nokte, en la dormejo, mi ellitiĝis kaj iris zorgi tra la luko pri la pozicio de la Granda Ursino; dum la vespera studado, de la 5a ĝis la 7a, dum miaj samklasanoj fumadis cigaredojn en nekonataj anguloj, mi restis stare en la malvarma korto por sekvi Orionon kaj Siriuson en iliaj elipsaj movoj. Kiel adoleskanto, kiomfoje mi restis antaŭ la ĉiela mondmapo, anstataŭ studi la du terajn hemisferojn ! Mi ne interesiĝis pri geografio… Mi vizitis kelkajn kursojn pli poste ĉe la Observatorio… Ho ! Sinjorino, kiom da malprudaĵoj en astronomia scienco !

- Mi neniam konjektus tion…

- Ĉiam konjunkcioj de astroj… steloj kiuj leviĝas vespere kaj subiras matene… Ĉu vi opinias ke tio estas donenda temo de studado por junuloj ?… Kaj plie Venuso kiu pasas sur la sunon, kaj la suno kiu havas strangajn makulojn… Kaj la luno kiu afektas prudulino malantaŭ la nuboj kaj kiu finfine tamen aperas, malkaŝante siajn kurbojn !… Kaj Virgo kiu postkuras Centaŭron, kiu estas parte homo kaj parte ĉevalo !… Kaj Fiŝoj, kiuj vivas koste de ĉiuj Plejadoj de la zodiako !… Kaj tiuj diboĉemaj nebulozoj kiuj kune kuŝiĝas !… Sincere, ĉu ĉio ĉi ne estas farita por inversigi al vi la cerbon ?

- Sinjoro Laripeto, diris la bela Gilda ĉarmita, venas al mi ideo… Ĉu vi ŝatus doni al mi lecionojn pri kosmografio ?

- Mi bonvolas… sed kial ?

- Por ke mi ne aspektu senscia kiam mia onklo Trofimo vespermanĝos ĉe ni kaj babilos pri la astroj… Ĉu vi ŝatus ?… Kiam estos mia unua leciono ?

- Diable, ĉi tiu propono tiel neatendita… Mi petas pripensi ĝin.

Envere, Laripeto estis kontentega; sed, li diris al si ke, nunokaze, konsiderante la eksterordinaran incidenton de lia eniro ĉe Sino Bakitpano, estis utile por li igi sin iom dezirata.

- Mi sciigos al vi mian respondon, kara sinjorino, hodiaŭ mem…

- Almenaŭ ne skribu al mi !… Letero, tio perdiĝas, tio troviĝas… Nu, mia edzo, kiom malmulte ĵaluza kia li estas, povus konsideri kiel suspektinda, korespondadon inter ni kaj imagi aferojn kiuj ne estus.

- Efektive…

- Ankoraŭ ideon !… Konstateble, hodiaŭ, la ideoj multiĝas en mia cerbo… Vi loĝas sur la interetaĝo, kaj ni sur la unua; nur ĉi tiu planko disigas nin. Per via irbastono, frapu vian plafonon : unu bato por la litero A, du batoj por B, tri batoj por C… kaj tiel plu…

- Komprenite.

- Post tio, sinjoro Laripeto, mi ne plu retenas vin, iru enŝlosi vin en via ĉambreto por meditadoj kaj pripensu.

- Sinjorino, mi ja havas la honoron…

Li retiriĝis kun ceremonia riverenco kaj mallaŭte aldonis :

- Vi estas ĉarma !

Vesperon, dum la vespermanĝo, okazis la unua korespondado. Ni scias ke Bakitpano kaj Balbutado atribuis ĝin al vokfrapaj spiritoj.

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment