Créer un site internet

Ĉ 12 Reciproka Metamorfozo de Fajrosoldato kaj Vikario.

Eglantino estis gajulino. Ŝi havis neniun amaferon kun la ĉapelisto Sublimo; sed ŝia negrava peketo vivis sub formo kaj ŝajno de fajrosoldato, Fileaso Fetiĉo.

Ŝi akceptis lin ĉefe kiam Sino Mortero iris konfesi. Tio donis al ŝi almenaŭ du horojn kiujn ŝi povis uzi kaj uzegi.

Tiun tagon, Fileaso fulmetis kiel ĉampano. Li estis vigle gaja kaj havis anakreonajn ideojn.

- De kiom longe la burĝino eliris ? li demandis al servistino.

- Sinjorino eliris antaŭ ĝuste unu horo kaj kvarono…

- Pro rato ! Karulino mia, ni do havas nur tridek kvin minutojn por ni !… Necesos bone uzi ilin…

Kaj li kaptis Eglantinon ĉe la talio kaj donis al ŝi du dikajn kisojn sur la vangojn.

- Fileaso, vi ĉiam havas impetan viglecon !…

- Lasu min fari, Eglantino mia… Kondiĉe ke ĝi estas kun bona kialo, vi ne devas malinklini.

- Jes ja ! Sub preteksto de bona kialo, sinjoro, vi jam afable senfoliigis mian bukedon da oranĝfloroj(1)… Nu, ĉu vi ŝatus trinki glaseton da ŝereo ? Sinjorino antaŭ nelonge ricevis ses korbojn da ĝi… Ĝi estas velura… Dum mi atendis vin, mi trinkis kelkajn gutojn je via sano !

Tio kion Eglantino nomis kelkajn gutojn ekvivalentis duonon de botelo. Ŝi komencis kun boteleto, kaj, ĉar ŝereo estis franda, ŝi sin allasis verŝi multajn glasplenojn. Nenio estas tiel perfida kiel hispana vino; oni imagas trakti nur kun siropon, tiel ĝi estas dolĉa; poste, puf ! oni estas tute surprizita troviĝi ebria kvazaŭ oni eltrinkis multe da konjako. Tia estis la kazo de Eglantino; ŝi estis iom ebrieta.

Dum ŝi iris preni la komencitan botelon, Fileaso, deklarita malamiko de la varmo — estis varme — demetis sian kaskon, sian mantelon, sian veŝton.

- Nu do, kia sinteno ! ekkriis la servistino kiam ŝi revenis kun pleto, la boteleto kaj du glasetoj.

- Ĝi estas vestaĵo al kiu mi estas kutima, rebatis Fileaso kurbiĝante. Pro la intensa varmego de la plensomero kiu alproksimiĝas, mi opinias ke la vestaĵo de la homaro devus esti limigita al simpla kalsono.

- Uf ! La hororo !

- Sed, adorinda diino, por respekti la postulojn de pudoro, la sekso al kiu mi apartenas, postulas kompletan kalsono, en kiuj mi estas tute envolvita.

La sceno okazis en la fumsalono de la prezidanto. Rigardanta al ĉi tiu fumsalono estis malluma kamero kiu utilis kiel diversa formetejo kaj havis nur unu solan pordon.

Subite, la porda sonorilo sonoris !

- Jam, sinjorino ! diris Eglantino incitita… Fileaso, kaŝu vin !

Kaj, en malpli da tempo ol necesas por skribi ĝin, ŝi puŝis lin flanken, enŝovis lin en la murŝrankon de la kamero, kaj kolektante la uniformon de la fajrosoldato, inkluzive la pantalonon — ĉar la malamiko de la fajro konservis nur lian ĉemizon, liajn ŝtrumpetojn, liajn ŝuojn kaj lian kalsonon, denove pro la varmo — ŝi ĵetis dise-mise ĉiujn ĉi tiujn vestaĵojn en la kameron de formetejo. La kasko falis sur amason da malpuraj lavaĵoj, tio kio estis bonŝanca, ĉar sen tio, ĝi farintus grandan bruon.

Poste, relokinte la glasojn kaj la boteleton, ŝi iris malfermi la pordon. Ne estis la sinjorino. Estis pastro Romualdo Pugkato, vikario kaj konfesprenanto de la prezidantino. Li estis solena.

Eglantino sentis tremegon. La vikario !… sed la sinjorino diris ke ŝi ĝuste iris konfesdoni ĉe li !…

- Ĉu sinjorino Mortero revenis ? demandis la sanktoleito de Disinjoro.

La servistino estis konsternita.

- Ne, sinjoro pastro, ne jam… mi pensas ke ŝi ne malfruos reveni…

- Bone, mi atendos ŝin en la salono.

La salono apudis la fumsalonon, apud kiu, en unu el la murŝrankoj, estis enŝovita la fajrobrigadisto Fileaso. Eglantino sidis sur braĝo. La vikario, kiu konis la domanojn kaj kiu tie sentis sin hejme, ne lasis la servistinon enkonduki lin; li brave iris al la salono.

Estis apenaŭ du minutojn post kiam li sidiĝis, kiam la sonorilo denove sonoris. Ĉi-foje, estis la prezidantino. Ŝi rapide iris al salono.

- Nu, pastro, ŝi diris, kia vi fariĝis ?… Mi estis tiel surprizita, post mia konfeso, ne plu trovi vin viahejme !… Sinjoro preposto ankaŭ ege miris, la kara viro !… Vi ofendiĝis !… Vi forkuris kvazaŭ vi estis persekutata de la diablo !

- Kara Marta mia, la situacio ne estis eltenebla por mi… Estis lertaĵo de mia preposto, mi ne rajtas plendi… Li estas mia superulo, kaj plie, mi kulpis… Sed kiel via konfeso okazis ?

- Hej ! Hej ! Li tre bone konfesprenas, la pastro Folulo.

- La fripono !

- Mi ankoraŭ estos lia konfesantino.

- Ĉu vi ne plu konfesdonos al mi ?

- Mi ne diras tion… Anstataŭ unu kutima konfesprenanto, mi havos du…

- Vi estas kruela !

Ne, kara pastro mia, mi ne estas tiel kruela kiel vi volas diri… Kaj la pruvo estas ke mi tute forgesis ĉu li donis al mi absolvon aŭ ne…

- Diable !… Estas ke tio estas kazo neantaŭvidita de la teologio… Ĉu konfesantino povas ricevi du sinsekvajn absolvojn ?… La patroj de la Eklezio neniam decidis pri ĉi tiu punkto.

- Iu plia absolvo… ŝajnas al mi ke tio ne povas maltaŭge agi.

La pastro Romualdo estis superekscitita.

- Bone, mi donos al vi ĉi tiun plian absolvon.

- Konsentite. Mi tuj iros al mia ĉambro, ŝanĝos miajn vestojn, kaj mi estos kun vi.

La pastro Romualdo pli kaj pli estis superekscitita.

Kiam la prezidantino revenis al salono, surmetinte bluan silkan enhejman robon de princino, li ne plu estis tie. Li estis en la fumsalono… kaj en kia kostumo !… Tre certe, la enmiksiĝo de la parokestro en liajn aferojn frenezigis lin… Iu vikario, iu sanktoleito de Disinjoro, tio estas serioza homo, li ne devas konduti kiel fajrosoldato… Kaj tamen, se en tiu momento oni eltirus Fileason el lia murŝranko kaj se oni metus lin en la ĉeeston de Romualdo, oni ne kapablus diri kiu el la du estis fajrosoldato kaj kiu estis vikario.

Jes, tamen; la ministro de Dio distingiĝis per sia tonsuro. Marta tute hontis.

Puf ! Jen la sonorilo de la enirpordo kiu triafoje eksonoras. Eglantino malfermas. Estas Sro la prezidanto, akompanata de Sro Tardio, la posedanto de la loĝejo.

Fulmtuje, la pastro estas pelita en la kameron de formetejo, kaj la sinjorino ĵetas al li ĉion kion li lasis fali sur la mebloj. Post tio, afable, ŝi iras renkonti sian edzon.

- Bona Isidoro !… De kie vi venas ?… Ŝajnis al mi ke la aŭdienco ne devis malfrue fini hodiaŭ…

- Mi estis libera sufiĉe frue, sed mi vizitis Sron Tardion, kaj mi insistis por venigi lin ĉi tien por ke li povu mem juĝi tion kio estas lia nova luanto de la interetaĝo.

- Jes, mi scias… Vi volegas ke Sro Tardio nuligu lian lu-kontrakton…

- Damne ! Mi ne volas struton en la domo !

La proprietulo kliniĝis, salutis la sinjorinon, kaj diris :

- Efektive, ni estis trompitaj, la pordisto kaj mi… Ĉi tiu Sro Laripeto menciigis ke li rajtus havi birdojn en sia hejmo… Kiu povintus pensi ke per birdo li diris struton ?

- Ne gravas ! aldonis la prezidanto. Necesas ĉesigi.

Sino Mortero ektremetis aŭdante la nomon Laripeton.

- Vi diras, ŝi demandis, ke ĉi tiu nova luanto nomiĝas Laripeto ?

- Jes, amikino mia… estas almenaŭ tio kion diris al mi Placido hieraŭ vespere, la ĉambristo de la kolonelo… Ĉu vi ne aŭdis lin ?

- Vere, ne !… Mi babilis kun Sro Belvalo kiam Placido parolis al vi pri ĉi tiu fumpretigistino de pipoj… Mi vere ne atentis pri la nomo kiun li menciis.

- Ĉu vi hazarde scius kiu estas ĉi tiu persono ?

- Ne, ne, mi ne diras tion… Estas la unua fojo kiun mi aŭdas prononci tiun nomon… Ĝi ŝajnas strange al mi… Laripeto… Tio devas esti pseŭdonomo… Neeblas nomi sin Laripeton…

Ŝi elbuŝigis tion kun ekstrema parolflueco. Kiam ŝi finis, ŝi mordis al si la lipojn kvazaŭ ŝi estus embarasita pro tio ke ŝi petis ĉi tiujn informojn.

Dum ĉi tiu kolokvo, komencita en la koridoro kaj finita en la skribejo de Sro Mortero, Eglantino rapidis al malluma kamero de formetejo. Tie ŝi koliziis kun viro en kalsono.

- Malvirta Fileaso ! ŝi diris. Kial vi forlasis la murŝrankon ?

- Mi ne estas Fileaso, respondis obtuza voĉo.

Eglantino palpis lin.

- Sed jes… Ne ŝajnigu vin stultulon… Mi bone sentas ke vi ne havas vian uniformon…

- Mi ne estas Fileaso, ripetis la voĉo. Ne insistu por scii mian nomon… Estas dudek frankoj por vi, se vi neniam diru eĉ vorton pri ĉi tiu aventuro… Tiu kiun vi serĉas ne venis en ĉi tiun kameron.

Eglantino pli-malpli bone komprenis kun kiu ŝi traktis. Duoble konfuzita de la ŝereo kaj de ĉi tiu neatendita implikaĵo, ŝi haste kaptis amason da vestaĵoj el la angulo kie ŝi ĵetis la vestaĵojn de la fajrosoldato, kaj facilmove transiriis al la murŝranko. Fileaso Fetiĉo ankoraŭ estis tie, duone sufokita.

- Jen, Fileaso, diris la servistino, jen via uniformo… La pordo de la servistoŝtuparo estas malfermita… Rapidu… Por certigi vian foriron, mi iras doni okupon al Sinjoro kaj Sinjorino.

La fajrobrigadisto dankis Eglantinon, kiu forkuris. Sed kia estis lia embaraso kiam li konstatis ke lia amatino, en sia hasto, transdonis al li sutanon kaj ĉapelon de preposto ! Tamen ne estis tempo por prokrasti. Sekundoj valoris horojn. Li rapide surmetis la eklezian uniformon, gratulante sin pri sia senbarba vizaĝo, sen bruo elŝteliĝis al la servistoŝtuparo, kaj rapidege fuĝis.

Eglantino sukcesis okupigi siajn burĝojn. Ŝi iris rakonti al Sro Mortero ĉarlatanaĵon el la alia mondo : laŭ tio ke la luanto de la interetaĝo havis ne nur struton, sed ankaŭ li alportis serpentojn kaj ke oni vidis unu sur la ŝtuparo, ktp., ktp.

La prezidantino profitis de tio ke la servistino donis tre multvortan ateston - pri kiu la posedanto prenis notojn - por elŝteliĝi dum minuto kaj reiri siavice al la malluma kamero.

- Ĉu vi ankoraŭ ĉeestas, pastro ? ŝi mallaŭte demandis.

- Sed jes, kaj mi ne scias kiel mi elturniĝos.

- Tuj revestu vin kaj sen bruo transloĝiĝu tra la servistoŝtuparo.

- Estas ke mi ne plu trovas mian sutanon…

- Nu ! Kio do estas tio ?

La prezidantino eltiris el angulo amason da vestaĵoj. La vikario alpaŝis al la sojlo de la kamero kiu ricevis de la fumsalono sian malmulte da taglumon.

- Kostumo de fajrobrigado, li diris mirkonsternite.

- Iu fajrobrigadisto ! ripetis Sino Mortero.

- Jes ja, jen la kasko…

- Vere ! Ne estas la tempo provi kompreni… Mi ĵuras al vi, Romualdo, ke mi havas nenion komunan kun ĉi tiu nova okazaĵo… Alivestiĝu kiel fajrobrigadisto, kaj foriru… Mi petegas, foriru !

Pastro Pugkato rezignaciis. En malpli ol du minutoj, li surmetis la uniformon de Fileaso; poste, por igi sin nerekonebla, li ekvidis karbokeston kiu staris tie kaj nigrigis al si la vizaĝon.

Kun kapo ŝirmita de la kasko de Fetiĉo, li direktiĝis al servistoŝtuparo kiam, ĉe la momento kiam li transiris la vestiblon, la prezidanto alvenis rekondukanta Sron Tardion.

- Fajrosoldato ! ekkriis la magistratano.

Feliĉe, Eglantino ĉeestis, ĉiam preta doni replikon :

- Jes, sinjoro, temas pri kamentuba fajro… Kamentuba fajro kiu komenciĝis en la domo… Sed ĝi estingiĝis nun… Ĝi estingiĝis, ĉu ne, fajrosoldato ?

- Fakte, gesinjoroj, ĝi estingiĝis… vi havas nenion plu por timi… Cetere ne estis ĉi tie ke estis fajro… ĝi estis sur la kvara… Sed fine, pro antaŭzorgo, mi venis vidi… Estu nun sen timo… ĝi estingiĝis !

Kaj, seninsiste, li salutis la ĉeestantaron kaj malsupreniris laŭ la ŝtuparo.

Eglantino, scivoleme, demandis al si kial ŝia Fileaso ŝmiris sian vizaĝon, kaj kial li falsis sian voĉon; senutila antaŭzorgo, ĉar li ne estis konata de la geestroj.

(1) Pli krude, tio signifas malvirgigi.

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment