Ĉ 13 Iu Kapelpastro por du Devotulinoj.

Romualdo Pugkato ne jam atingis finon de siaj maloportunaĵoj.

Ni estis somermeze, kaj je la sepa ankoraŭ estis plena taglumo. Ne necesis pensi baldaŭ reveni al sia eklezia hejmo : nepre necesis atendi la noktiĝon.

Li do vagis dum kelka tempo laŭ la stratoj, hazarde paŝanta, prefere elektante la plej trafikatajn vojojn por resti nerimarkita. Li tiel supreniris laŭ bulvardo Sankta Mikaelo kaj poste laŭ bulvardo Parnasmonto. Kun tio, li sentis kruelegan malsategon kiu turmentis lian stomakon.

Li traserĉis en sia poŝo. La monujo de la fajrosoldato, kies kostumon li surhavis, estis malmulte provizita; ĝi enhavis nur du frankojn kaj ok soldojn. Ne sufiĉis por esperi regali sin per festeno.

Li nun perfekte komprenis tion kio okazis. Estis la servistino kiu havis la fajrobrigadiston. Ŝi postulis lin per la nomo de Fileaso. Sendube, ŝi donis al li lian sutanon, lian belan novan sutanon, kiu enhavis, en iu poŝo, amason da altvaloraj paperoj, kaj sen paroli pri monon. Kaj estis ĉi tiu Fileaso kiu diboĉetis anstataŭ li !… Je tiu horo, li certe lacertumis, majeste vestita en la kostumo de la sanktoleito de Disinjoro… Kaj li irus al pia restoracio en la kvartalo Sankta Sulpicio, por pagi al si, per la mono de Romualdo, abundan manĝaĵon akompanita de frandaj vinoj !… Kaj li legus la sekretojn de lia paperujo, la adresojn de siaj konfesantinoj, la rekomendajn leterojn kiujn skribis al li diversaj nurtitolaj episkopoj favore al junaj pastroj kiujn oni petis lin lokigi en Parizo !… Estis interalie pola freŝbakito kiun li prizorgis… Ĉiuj paperoj de la metilernanta parokestro ĝuste estis en la paperujo de pastro Pugkato… La pastro vidis multegon da nuboj amasiĝi ĉe la horizonto, kiuj finfine eksplodos laŭ malagrabla maniero por li.

Kaj plie, tio tute ne taŭgis al li, la kostumo de fajrosoldato. Li sin sentis malkomforta ene de tiu uniformo. Ĝi jukis lin ĉe la kolo, ĝi ĝenis lin ĉe la akselumoj, kaj ĝi sulkiĝis en la dorso.

Tamen la malsatego ronĝis lin. Li eniris ĉe la unuan vendiston de vino.

- Fajrobrigadisto, diris la estro, ne estas vestohokoj; sed tio ne gravas. Demetu tamen vian kaskon. Estas tiel varme. Mi tuj metos ĝin sub mian vendotablon.

- Dankon, ĝi ne ĝenas min. Mi neniam demetas ĝin. Estas nur afero de kutimo, nu !

La fakto estas ke Pugkato ne volis montri sian tonsuron.

Li mendis por si omleton kaj terpomojn. La ŝajna kuiristo faris por li ion abomenan. Kia kontrasto kun la kuirarto de Ursulo !

Por deserto, li elektis Grujeron. Pensu do ! Temis ne elspezi pli ol kvardek ok soldojn; alie, la estro postulus ĉe la plejproksima fajrostacio. Neniu rekonus lin. Li estus devigata doni sian nomon. Tio kaŭzus veran skandalon.

Kiam li petis la fakturon, la estro sciigis lin ke la sumo estis tridek sep soldoj. Li transdonis du frankojn kaj lasis la reston por la kelnero. Kia bonŝanco ! La kvardek soldoj kiuj restis al li, ŝajnis al li riĉaĵo. Certe, li ne elspezos ilin dum vespero.

Li serioze remetis sian monujon en poŝon, kiam sur la bulvardo, tondris krioj : "Fajro ! Fajro !"

- Fajro, diris la vin-komercisto… Fajrobrigadisto, tio koncernas vin !

- Al diablo la fajro, murmuris pastro Pugkato funde de sia koro.

Kaj ĉiuj klientoj unuanime esprimis sian aprobon.

Tamen, temis pri montri memfidan mienon, kaŝi malbenon kaj fari bonan mienon.

- Kie, la fajro ? li demandis. Kie tio, ke mi vidu ?

- Al la strato de la Gajeco, respondis pluraj voĉoj.

Romualdo sin ĵetis direkte al strato de la Gajeco.

Sed se la vikario alivestita kiel fajrobrigadisto opiniis malagrabla la aventuron, inverse la fajrobrigadisto alivestita kiel vikario benis la Providencon kiu tiel neatendite donis al li sutanon.

Unue, por esti juste, konvenas diri ke Fileaso Fetiĉo estis tre embarasita pro sia aspekto. Kiam li transpasis la sojlon de la domo, kie la patro Aperturo estis la pordisto, li sin sentis malkomforta en ĉi tiu uzita vesto.

Li ! parokestro !… Jen kiu estis ekstreme sensenca. Kiam li estis bubo, li ofte servis la meson en Aubajno, sia naskiĝurbo; sed li neniam pensis ke iam okazus al li surmeti sutanon. Ĉi tiu tuniko, kvazaŭ ĝi estus tiu de Nesso, bruligis liajn ostojn. Li komprenis ke lia irmaniero, ne tre flua, ne estis en akordo kun la ŝmira karaktero kiun lia kostumo sugestis.

Tamen li sin priatentis kiel eble plej bone, zorgis pri sia sinteno. Instinkte, li haste forlasis la kvartalon de la lernejoj, kie la studentoj rigardis lin kun mokema mieno kaj kie la studentinoj montris celante al li diversajn gestojn el la katalogo de la parizaj bubaĉoj; li spiris nur kiam li atingis la straton Sankta Sulpicio, sur kiu ok butikoj el dek estas tenataj de vendistoj de bigotaĵoj.

Enŝovante la manon en iu el la poŝoj de la nigra robo, li ĝoje konstatis ke ĝi enhavis monujon el ŝtalaj maŝoj kiu ŝajnis bone provizita. En la alia poŝo, tre profunda, troviĝis tre dika paperujo el ledo plenŝtopita per paperoj.

Ĉi tiu malkovro sufiĉis por rekuraĝigi lin.

Maltime, li eniris en la unuan restoracion kiu sin vidigis al li, restoracion kies vendotablon estis okupata de maljunulino kun okulvitroj kaj bukloj. Li iris sidiĝi en unu el la plej malproksimaj anguloj de la granda manĝoĉambro. La servado estis plenumata de knabinoj kun malsprita mieno. Unu el ili demandis al li :

- Ĉu sinjoro pastro deziras tagmanĝi laŭ la karto aŭ laŭ fiksa prezo ?

Li respondis :

- Laŭ fiksa prezo.

- Du frankoj ? Du frankoj kaj kvindek ? Tri frankoj ? Kvar frankoj ?

Tiu lasta cifero ŝajnis al li esti tiu de mirinda diboĉo.

- Kvar frankoj ! li diris.

Li finfine ne malpravis; ĉar en hoteloj por ekleziuloj, oni die bone manĝas por decaj prezoj. La ekleziaj sinjoroj konsistigas postuleman rason, kiun restoraciestroj kutimas prizorgi. Ili cetere prezentas bonegan klientaron; mono kostanta al ili nur laboro de imago kaj friponaj artifikoj, la sutan-portantoj ĉiam havas bone provizitajn monujojn kaj kontante pagas.

Fileaso bonapetite manĝis la manĝon kiun oni servis al li. Neniam li imagis ke oni povu doni al homo tiom da pladoj, eĉ por la prezo de kvar frankoj, kiuj jam ŝajnis al li sufiĉe alta. Apetito venas dum manĝado kaj soifo dum trinkado. Li lasis nenion sur la teleroj kaj malplenigis sian botelon ĝis la lasta guto, eĉ li mendis boteletojn da supera vino kiel suplementon.

Englutante trinkaĵon kaj manĝaĵon, li ekzamenis sian monujon kaj sian paperujon. La monujo enhavis naŭ luidorojn kaj iom da moneroj; la paperujo, diversajn paperojn kiuj ŝajnis al li tre interesaj ĉar li eligis plurajn : "Ho ! Ho !", "Eh ! Eh !", "Ha ! Ha !", montrantaj admiron miksitan kun gajeco.

Aro da paperoj, kolektitaj en ununura koverto kaj kun nomo de "Pastro Vasilio Grusofskio, de Varsovio", sukcesis igi lin longe pripensi. Oni dirintus ke stranga ideo ĝermis en lia cerbo.

Li denove mendis boteleton da supera vino. Poste li prenis la kafon, kaj kiel digestigaĵon, plurajn glasetojn da konjako. Dank’al diversaj suplementoj, lia fakturo superis dek frankojn.

Li pagis kaj foriris. Li piediris dum almenaŭ kvaronhoro. Kiam li estis ekster la kvartalo de la "vertoĉapo", li eniris ĉe barbiron kaj petis esti razita en la malantaŭa ĉambro. La Figaro ne faris problemon.

Restinta sola kun la mastro, li diris al li :

- Mi ne estas pli preposto ol vi; sed mi estas artifikanta ŝercon. Pro tio necesas ke viaj klientoj ne vidu min. Vi afable tuj razos min, kaj poste vi faros al mi belan tonsuron, ĉar sen tonsuro ne ekzistas preposto.

La barbiro volonte obeis. Li estis bonulo. Li opiniis ke la ŝerco estis bona.

- Jen, li diris al Fileaso tuj kiam la tonsuro estis finita, vi aspektas kiel episkopo; via kapo aspektas kiel perfekta pugo de simio !… Sed, mi konsilas al vi ne amuzi vin brakumi tro da boteloj : vi jam havas malfortan sunfrapon(1). Troigante la aferon, vi riskus esti arestita.

Fileaso dankis la Figaron pro ĝia frata konsilo, malavare pagis lin, kaj reekvojiris. La konsilo de la artista barbiro estis prava; la bedaŭrindaĵo estas ke nia ĵus tonsurita viro tute ne sekvis ĝin.

Li estis tiom feliĉa esti ĉi-foje tute simila kiel parokestro ! Lia "pugo de simio" ŝajnis al li la plej bona pasporto kiun li povis elmontri.

Ĉar estis infera varmeco, li malprave troigis sensoifigaĵojn kiujn li senfine variigis en ĉiuj tavernoj kaj trinkejo kiun li renkontis.

Je la deka, moŝto Fetiĉo estis tute ebria, kaj lia irado malfirma, estanta aparte rimarkita pro sia kostumo, li kuntrenis post si bandon da knaboj kiuj kantis al li, "Sankta Spirito, malsupreniru en nin" laŭ eksterordinare akutaj tonoj.

Li paŝis longan vojon ekde sia eliro de ĉe la prezidanto Mortero. Kiam li havis blekegantan akompanantaron da mal bone kombitaj stratbuboj, li estis en unu el la stratoj de la kvartalo Passio.

Incitita de ĉi tiu muziko, li sin turnis kaj provis vangofrapi la bubaĉojn; tiuj ĉi, lertaj kiel sciuroj, sin metis neatingeblaj de lia mano kaj kriaĉis eĉ pli laŭte.

La situacio estis kriza.

Siluetoj de stratpolicistoj vidiĝis ĉe la horizonto. La bona amiko de Eglantino havis mil kaj unu ŝancojn iri pasigi la nokton ĉe la policejo; sed estas Providenco por drinkuloj.

Dum Fileaso baraktis meze de la bando da knaboj, maljunulino intervenis favore al li.

- Ĉu vi ĉesas, sentaŭguloj, ŝi diris, turmenti ĉi tiun kompatindan pastron ?

- Ho ! Ho ! Ĉi tiu strigo, kiu venas kanti por la korvo(2) !

Kaj la bando kunigis la maljunulinon en la tumulton. La stratpolicistoj alvenis.

- Kio tio estas ? Kio tio estas ? ili demandis.

- Ĝi estas parokestro kiu estas ebria ! kriis la bando.

- Silentu, malpiuloj ! rebatis la maljunulino. Vi mensogas, sakrilegioj !… Sinjoroj policistoj, ĉi tiu respektinda pastro estas emociita, estas vere; sed estas la insultoj de ĉi tiuj senkreduloj, kiuj perdigis al li la saĝon… semo de komunumanoj, ja !

Fileaso volis siavice paroli; sed la maljunulino kiu perfekte ekkonsciis pri lia stato kaj volis eviti skandalon, forte pinĉis al li la brakon, mallaŭte dirante al li :

- Ŝŝ !… Lasu min fari.

La policistoj, malmulte zorgemaj pri arestado de pastro kiun devotulino defendis, disigis la knabojn kaj instigis la maljunulinon preni veturilon por revenigi la ebrian paroĥestron. La maljunulino alvokis fiakron.

- Kie vi loĝas ? ŝi demandis al Fileaso.

- Mi ne scias… t-alveninta en Parizon hodiaŭ… piede… trolacigita… iom trinkis por resaniĝi…

- Jes, tio estas komprenita, sinjoro pastro; sed kie estas via hotelo ?

- Neniu hotelo… Mi, pola pastro… t-alveninta ĉi-matene… trolacigita… iom trinkis por resaniĝi… piede alveninta el Varsovio…

Komprenante ke ŝi ne sukcesos eltiri ion alian, la maljunulino, kiu estis bonkora, ekprenis heroan decidon.

- Koĉero, 13, strato Koperniko ! ŝi kriis.

Ĝi estis ŝia propra hejmo.

- Ni benu Dion, Irlando ! ŝi diris alparolante al dua kadukulino kiu venis malfermi la pordon al ili kiam ili alvenis, kaj kiu estis la vivanta foto de sia karikaturo.

- Kio estas ? respondis Irlando.

- Ni benu Dion, fratino mia !

- Kial ?

- Mi ne perdis mian tagon… Imagu… Revenante de mia adorado ĉe la kapelo de la Sinjorinoj de la ĉieliro de Maria, mi renkontis ĉi tiun respektindan pastron… Sidiĝu, sinjoro pastro… kiu esti turmentata de malbona traktado fare de malinda homamaso…

- Mi, pola pastro, murmuris Fileaso, t-alveninta hodiaŭ el Varsovio…

- Ripozu, sinjoro pastro, diris Irlando.

- Jes, kara mia, daŭrigis la protektantino de la tonsurita fajrobrigadisto, li estas pola pastro; li piediris milojn da leŭgoj… li alvenis ĉi-matene elĉerpita pro laceco… Li cedis al la legitima tento reakiri fortojn… kompatinda viro !… ne necesis multe por meti lin en malbonan staton…

- Mi scias, estas kiel la malsateguloj; unu buljono kaŭzas al ili misdigeston…

- Nu, jen… Bando da malpiuloj faris ludon de li… Mi prenis lian defendon… kaj, nu, ĉar li ne havis hotelon, mi alvenigis lin ĉi tien… Ni gastigos lin sub nia tegmento, ĉu ne, Irlando ?

- Ni zorgos pri li, Skolastiko.

Ili faris teon por Fileaso kaj pretigis ĉambron por li.

Irlando kaj Skolastiko estis du ĝemelaj fratinoj, same fraŭlaj unu kiel la alia, malgraŭ siaj altaj aĝoj. Ilia patrino, Sino Duverpino, perdis sian edzon, la patron de la du devotulinoj, reedziniĝis kun notario, Sro Mortero, kiu estis la patro de la prezidanto kiun ni konas. Fraŭlinoj Daverpinoj do estis, per sia patrino, la pliaĝaj fratinoj de la edzo de Marta. La frato kaj la du fratinoj renkontiĝis nur tre malofte. Irlando kaj Skolastiko vivis solaj, sen servistoj, kune prizorgante sian hejmon.

Skolastiko cedis sian ĉambron al la pola pastro kaj dormis tiun nokton kun sia fratino Irlando.

La morgaŭon matene, Fileaso tute malebriiĝis. Li malfacile rememoris la okazaĵojn, zorge relegis la paperojn de la grava paperujo, kaj formis al si planon.

Li tute ne estis stulta, la fajrosoldato.

Je la naŭa, oni timeme frapis la pordon de lia dormoĉambro, kaj voĉo diris :

- Ĉu sinjoro pastro ellitiĝis ?

- Jes, kara sinjorino… Mi petas vin pardoni t-al mi… Post momento, mi estos kun vi…

Irlando remarkigis al sia fratino ke parolante la pastro aŭdigis erarajn tojn.

- Estas vere, respondis Skolastiko, sed estas laŭdinde de polo sin esprimi france, eĉ kun eraraj toj.

- Ni estas treege subevoluintaj en Francio, ni ja… Ni ne scias eĉ unu vorton de pola.

La pastro bonvolis sin montri. Kun kia festo li estis atendita, tute ne bezonas diri tion. Oni preparis por li mirindan unuan matenmanĝon : ĉokoladan lakton, superdolĉan, kun buteraj kornaj bulkoj. Fileaso ege surpriziĝis pri tio.

Poste estis vico de la pridemandoj. Nenio estas pli scivolema ol devotino, krom du devotinoj. Feliĉe, Fileaso estis ege babilema kaj havis viglan imagpovon.

Verdire, li apenaŭ sciis tion kio estis Pollando. Li aŭdis rakonti ke ĉi tiu lando estas rilate al Rusio, tio kio Alzaco-Loreno estas rilate al Germanio, tio estas lando vigle aneksita per forto.

Li estis grandioza per aplombo. Li deklaris esti nomita Vasilio Grusofskio. La du maljunaj fraŭlinoj avide aŭskultis lin.

- Ni estas persekutataj en Varsovio, li rakontis al ili, kaj tiom multe persekutataj, ke tio transpasas la plej romaneskajn emagaĵojn… Tiam mi diris al mi : "Mi kufiĉe tiel havas. Mi iras fari mian turneon tra Francio". Sed, pensu, ni ne estas riĉaj, ni kompatindaj pastroj de Pollando… Mi t-aliris piede… Do, komprenu la movon, kiam mi surpaŝis la grundon de la franca alilanda patrujo, tio skuis mian koron… Mi estis konfuzita de laceco… Mi trinkis glaseton por resaniĝi… Tio estis z-eraro…

- Ni ne parolu pri tio, diris Skolastiko indulge… Estas agnoskite ke la poloj facile cedas al ĉi tiu speco de drinkado… Kaj, koncerne vian apartan kazon, kara pastro, ne nur vi estas pardonebla, sed plie ni estas dankaj al dian Providencon, kies manon ni vidas en ĉi tiu aventuro; ĉar sen ĉi tiu bezono kiun vi spertis, ĉefe sen tio kio sekvis, ni hodiaŭ ne havus la feliĉon posedi vin.

- Tamen, mi denove petegas vin akcepti miajn bedaŭrojn… La afero estanta dirita, ni ne plu parolos pri ĝi, sufiĉas !… Koncerne la persekutadojn, ĝi z-estis frenezo… En Parizo, ti-kie mi alvenis z-hieraŭ, mi havas rekomendojn por la ĉefepiskopejo kaj por parokestroj, el ĉi tiu dikventra specio…

- Kion vi diras ?

- Mi diras : specio de dikventraj parokestroj… Pardonu, senkulpigu min, vi komprenas, mi, kompatinda pola pastro, mi ne parolas france laŭ la eleganta maniero de homoj el la alta societo… dikventra specio, tio estas por diri mondumaj prepostoj, prepostoj kiu havas bonan adresaron, vi scias !

- Influaj prepostoj.

- Dankon, estas tio kion mi volis diri; sed la vorto, ĝi ne venis al mi…

Skolastiko siavice ekparolis :

- Sinjoro pastro, Irlando, kiu estas mia fratino, kaj mi, ni interdiskutis ĉi-matene pri via persono, kaj jen tio kion ni decidis, kun via aprobo… Ni delonge serĉas spiritan mentoron, kiu konstante loĝus ĉe ni; tion kion la kastelestrinoj nomas kapelpastron… Ni promesis al ni, profitigi de ĉi tiu situacio nur malriĉan klerikon, kiel la kompatindaj flankaj pastroj kiuj estas ligitaj al parokoj… Ĉar la dia Providenco kondukis vin al ni, estas vi kiu estos nia kapelpastro… Ĉu vi akceptas ?

- La honoro, sinjorinoj…

Irlando korektis :

- Fraŭlinoj, sinjoro pastro. Ni estas fraŭlinoj…

Fileaso rekomencis :

- La honoro, fraŭlinoj, kies per kiu vi superŝutas min, ĝi estas super miaj fortoj… Tamen, ne estas por tiu celo ke mi venis z-al Francio… Tamen, konsiderante la bonkorecon per kiu vi proponas al mi kontinuan gastigon, al mi, kompatinda pola pastro, mi kredus malatingi ĉiujn miajn devojn rifuzante, almenaŭ pri mia alveno en Parizo, akcepti la noblecon de viaj respektivaj sentoj de kristana karitato… Tamen, mi petegas vin rimarki…

- Estas dirite, vi akceptas, interrompis Skolastiko; ekde morgaŭ, ni alportos viajn dokumentojn al la ĉefepiskopejo por reguligigi vian situacion kaj akiri de Lia Eminenca Moŝto la rajtigon konstante gastigi vin ĉe ni.

- Diable ! pensis Fileaso, tio ŝanĝas la aferojn; ni ne lasu ĉi tiujn du maljunulinojn plenumi malprudentaĵon en sia fervoro.

Kaj li laŭte diris :

- Pardonu, karaj fraŭlinoj, miajn paperojn, nepre necesas ke estu mi kiun mi persone portu ilin al la ĉefepiskopo, ĉar mi devas rekte paroli z-al miaj dikventraj parokestroj…

Li grave aldonis :

- Diplomatia misio de la ĉefepiskopo de Varsovio !

La du devotinoj rezignaciis.

- Estu, daŭrigis Irlando; sed tiam, antaŭ ol iri viziti monsinjoron, antaŭ ol fari la plej etan taskon, vi bonvolos havigi al vi kelkajn ripoztagojn… ĉar, post tia vojaĝo…

- Estos kiel vi deziros…

Irlando kaj Skolastiko estis kontentegaj, levitaj en la sepan ĉielon.

La pastro demandis, en kio konsistos liaj oficoj; li iom malfidis, timante trakti kun du ardaj maljunaj fraŭlinoj kiuj, sub preteksto esti kapelpastro, volis sin regali per amanto.

- Vi faros por ni piajn voĉlegadojn, diris Skolastiko, vi diros meson por ni kiam ni iros vojaĝi…

- Ha ! Ni iros vojaĝi…

- Sed jes, kara pastro; dank’al Dio, ni havas malgrandan riĉaĵon kiu ebligas nin veturi dum la bela sezono… Vi akompanos nin en niaj pilgrimadoj…

- Al Lurdo, ĉu ne ?

- Perfekte.

- Des pli bone ! Mi ĉiam deziris iri vidi tiun aferon…

- Vi prenos niajn konfesojn.

- Mi pardonpetas ?

- Mi diras ke vi prenos niajn konfesojn… ĉar vi estos nia spirita mentoro…

- Estas ĉar… necesas diri al vi… mi eble ne kapablos… En Pollando, oni ne prenas konfesojn kiel en Francio…

- Ni priinformos vin…

- Tiam, mi diras nenion pli…

- Ni finos vian francan instruadon; ĉar, dirante ĉi tion sen ofendi vin, karan pastron Vasilion, vi ne jam tre ĝuste parolas nian nacian lingvon…

- Ĉu vi kredas ?

La du devotinoj havis senmalican rideton.

- Kompense, vigle diris Irlando, vi instruos al ni la polan.

Fileaso eksaltis.

-Ĉu vi volas ke mi instruu al vi la polan lingvon ?

- Jes, kara pastro.

- Fulmotondro ! diris al si mem la fajrosoldato, jen io kio estos por mi tiel facila kiel por sturgo ludi klarneton.

Li gratis al si la kapon kun tre embarasita mieno.

- Vi vidos, diris Skolastiko, ke ni estos bonaj lernantinoj.

- Diable ! Diable ! pensis Fileaso, kion mi povus instrui al ili anstataŭ la polan ?

Subite, lia frunto radiis.

- Mi havas ideon, li daŭrigis en si.

La du devotinoj rimarkis ke li parolis al si mem.

- Ĉu vi serĉas, diris Irlando, iun Varsovian himnon kiun vi igos nin kanti por komenci nian edukadon ?

- Estas tio, mi havas vian aferon… Aŭskultu ĉi tion… Ĝi estas grava himno kiun la poloj kantas dum Kristnasko…

Kaj li komencis bleki ĉi tiujn strangajn parolojn(3) :

Vaqui l’houro
Que nous faou goba deis mouscos,
Counpagnouns, vaqui leis tavans,
Rantanplan !
Counparen ouno ballo d’estoupo,
Ouno barriquo de guintran,
Rantanplan !
Adieou, paouro Natou,
As lou nas coumo ouno banasto !
Adieou, paoure Vincen,
As mangea la coustantello !
As mangea,
As mangea,
La coustantello !
Un ! dous ! Trés !
Zébédé !

Jen la tempo
Kiam ni devas gluti muŝojn,
Kamaradoj, jen venas la tabanoj,
Rantanplan !
Preparu bulon da stupo.
Barelon da gudro,
Rantanplan !
Adiaŭ, kompatinda Natou,
Via nazo estas kiel korbo el vimeno.
Adiaŭ, kompatinda Vincento,
Vi manĝis la bovfemuraĵon !
Vi manĝis
Vi manĝis
La bovfemuraĵon !
Unu, du, tri,
Zebedeo !

Irlando kaj Skolastiko aŭskultis kun admiro.

- Kaj kion signifas ĉi tiu himno ? ili unuvoĉe demandis.

Necesis obei kaj traduki. Fileaso viŝis al si la frunton per sia naztuko; la sola ideo transigi sian kanton al himno venigis al li malvarman ŝviton.

Fine, li cedis al deziroj de la du frenezaj maljunulinoj.

- Vaqui l’houro, jen la tempo…

- Nu, sed estas tre facile por lerni la polan, diris Skolastiko.

- Jes, estas kelkaj vortoj ĉi tie kaj tie, kiuj similas al la franca… sed ne ĉiuj estas tiaj…

Jen la tempo, mi diris, kiun ni faou, kiam la infano, goba deis muscos, naskiĝis sur la musko… komprenu, sur via musko, ĝi estas sur la pajlo de la stalo… ĉar ĝi estas kristnaska himno…

- Fakte, pola poezio estas pitoreska…

- Compagnouns, kompano, denove facila vorto… Ĉi tio direktiĝas al la paŝtistoj… Vaqui leis tavans, jen la Eternulo…

- Ĝi estas tre bela…

- Rantanplan… Tio estas el ĉiuj landoj… Rantanplan !… Coumparen... ĉi tio direktiĝas al la Magoj… Coumparen, tio signifas monarkoj… ouno ballo, stelo… d'estoupo, leviĝis… Ouno barriquo, ĝi brilas… de guintran, en la firmamento…

Skolastiko kaj Irlando havis larmojn en la okuloj, tiom ili estis mirigitaj. Fileaso pli kaj pli viŝis al si la frunton.

Li daŭrigis :

- Adieou, ho Dio mia… paouro, protektu… Natou, la mondon… as lou nas, donu al ni… coumo ouno, kunan… banasto, benon… Adieou, ho Dio mia… paouro Vincen, protektu la homaron… as mangea, ili manĝis… la coustantello, la pomon de Eva… Un ! Dous ! Très ! unu-, du-, tri-foje… Zébédé !…

- Zébédé ?

- Ĉi tiu vorto estas malfacile tradukebla… La pola lingvo havas, kiel tio, trisilabajn vortojn, kiuj diras multajn aferojn… Zebedeo, Disinjoro, venu elaĉeti nin !…

Irlando kaj Skolastiko fali genue kaj kantis, levante la manojn al la ĉielo :

Un ! Dous ! Très !

Zebédé !

(1) Tiu franca esprimo signifis "esti iomete ebria, esti trinkinta iom.
(2) Korvo estas slanga vorto por nomi iun pastron.
(3) Ĝi estas provenca kanto (kun sia esperanta traduko) kiu havas nek kapon nek voston, kaj kiun kantas la marsejlaj fiŝkaptistoj. "Coustantello" estas la nomo kiun la marsejlaj dommastrinoj donas al peco da bovfemuraĵon.

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment