Ĉ 14 Amikoj kaj Konatoj de Laripeto.
Hiakinto Aperturo, ido de pordisto, regule ricevis matene sian ĉiutagan pugbaton; tio kio ne malhelpis lin ricevi plian dum nokto, kiam Sino Agatino, devigita elitiĝi por fari tizanon al sia edzo, konstatis ke la supoza heredonto sin forgesis en sia lito.
Estas tio kio okazis la vesperon kiam Neostero Bakitpano, akompanata de Balbutado, regalis per bierglason Laripeton en la kontraŭa bierejo.
Tiu tago estis plena de eventoj, kiel ni vidis. Ĉiu, ĝis la kolonelino inkluzive travivis sian incidenton. Tiel kiel ĉiu certe divenis tion, la antaŭtagon vespere, Kampistrono rapidis rakonti al Paŭlino pri sia heroaĵo.
- Vi scias, li diris al ŝi tuj forpermesinte Laripeton, ĉi tiu nova luanto havas koramikinon en la domo…
- Ha ! Ha ! diris Paŭlino malkviete.
- Jes, antaŭ nelonge, eltirante sian naztukon, li faligis el sia poŝo vizitkarton…
- Kion vi diras al mi, Bonaventuro ? Vizitkarton ?
- De sinjorino Bakitpano…
- Ha, ba !
- Kaj, sur la dorso, estas rendevuo por morgaŭ je la tria…
- Kaj ĉu vi legis ĉi tiun amleteron ?
- Certe… kaj mi bone vidis ke ĝi estis de la plumistino… Eĉ se ne estus ŝia nomo sur la dorso de la ammesaĝo, mi tamen komprenintus de kie ĝi venis…
- Ĉu vi do konas la manskribadon de Sino Bakitpano ?
- Ne… Sed logiko, pro diablo !… Ni ne estas besto… Ne estas pro la reĝo de Prusujo ke ĉi tiu knabo venis ekloĝi ĉi tie… sen marĉandi… Li pagas multe pli multekosta ol ĝi valoras, lia apartamento… Mi vetas ke ĉi tiu fripona Laripeto havas amintrigon kun la plumistino…
- Kion vi faris kun ĉi tiu karto ?
- Mi transdonis ĝin al ĝia adresato.
- Vi ?
- Jes, mi… Ĉu tio mirigas vin ?…
- Ne, tio amuzas min…
- Ĉar kutime mi ĉiam krias pri junuloj kiuj piedpremas la geedzajn platbandojn de aliaj ?… Sciu do ke ne ekzistas regulo sen escepto… Ĉi tiu Sro Laripeto, mi diris tion al vi, gajnis je la unua fojo miajn simpatiojn… Mi metas lin ekster la reguloj… Plie, vi scias, se Bakitpano estas kornulo, li tion meritas… Li incitetas min, tiu besto, li kaj lia spiritismon… Ĉu li sufiĉe tedis nin dum sia lasta vesperfesto, per sia kutimaĉo voli igi nin turni sian tablon kiu ne moviĝis !… Se iu meritas esti kokrita, estas li, pro Dio !
Post ĉi tiu bela pripenso, Kampistrono deziris bonan nokton al sia edzino kaj iris enlitiĝi.
Vi imagas, kara leganto, kiom Paŭlino estis embarasita dum la tuta tago. Ŝi estis plenkontenta ke ŝia edzo ne rekonis ŝian manskribon; sed ŝi ankaŭ timis ke la maniero kiel Kampistrono donis la amleteron al Roberto, erarigus lin kaj kredigus al li je amdeklaro de Sino Bakitpano. Fakte, ŝi neniam skribis al junulo; ŝi sin riproĉis pro tio ke ŝi hastege agis, pro tio ke ŝi prenis por doni sian rendevuon, la unuan kartonpecon kiu enfalis en la manon. Ŝi estis kiel muso sub balailo. Ne eblis forigi la kolonelon tiun tagon; estas tiam kiam li komprenus ke la edzo pri kiu temis, estis li. La malbonsorta Paŭlino ne sciis al kiu sanktulo preĝi : ŝi deziris ke Roberto pensu ke estis ŝi kiu alvokis lin, kaj dezirante tion, ŝi timis, pro la ĉeesto de Kampistrono, vidi sian deziron plenumiĝi; aliflanke, ŝi ne povis pensi, sen esti kaptita de atako de ĵaluza kolero, pri la ebleco de vizito de Roberto al Sino Bakitpano.
Tia estis la stato de maltrankviliĝo en kiu la kolonelino pasigis sian posttagmezon. Vespere, ŝi estis komplete furioza pro vidi ke Laripeto ne aperis. Laripeto, inverse, tute ne suspektis la malagrablaĵojn kiujn li okazigis al sia kara Paŭlino.
Li pensis tiun vesperon pri sia estonta kosmografia lernantino, kaj li ĝojis pri tio ke Sro Bakitpano oferis sin kiel bruloferon, tute preparita por la ofero.
La morgaŭon, ĉirkaŭ la oka matene, li malsupreniris la ŝtuparon por iri aĉeti siajn gazetojn kaj spiri iom da freŝa aero, kiam li vidis Sinon Agatinon ripeti sur la gluteoj de la juna Hiakinto la ekzercon de la antaŭa vespero. Li haltis kaj silente montris de malproksime al la ido de la pordisto belan blankan moneron. La knabo, kiu kriaĉis, ĉesis siajn kriojn kaj larmojn. La dudek soldoj kiuj ekaperis ĉe la horizonto, reprezentis en liaj okuloj, pli gravan kompenson ol la batado kiun li suferis.
Kompreneble, Sino Agatino nenion vidis pri ĉi tiu pantomimo; ĉar, en la pozicio kiun ŝi okupis por pugbati Hiakinton, ŝi turnis la dorson al Sro Roberto.
Laripeto preterpasis. Minuton poste, la infano venis kuniĝi al li sur la trotuaro, dirante :
- Bebo tre saĝa, bebo fekis en la lito.
- Tre afabla, bebo, respondis Laripeto donante al la infaneto la promesitajn dudek cendojn. Bebo aĉetos multajn bombonojn per la blanka monero de la sinjoro.
Post tio, li malsupreniris laŭ Bulvardo Sankta Mikaelo.
Tiun matenon, li ne devis rehejmeniri. Li eĉ tagmanĝus en la urbo se li ne devus reveni por doni al Pelagia ĝian kaĉon.
Dum li forestis, senfine alta sinjoro sin prezentis ĉe la loĝejo de patro Aperturo.
La pordisto estis krieganta laŭ forta maniero.
- Pardonu min, sinjoro, demandis la maldika kaj grandega persono, ĉu ne estas ĉi tie kie loĝas junulo kun struto ?
- Hu ! Hu ! respondis la pordisto kriegante.
La senfina sinjoro ripetis sian demandon. Ĉi-foje, patro Aperturo atentis; ĉar li diris rulante siajn okulojn kiel lotgloboj :
- La kunulo de Pelagia ?… Iu fripono kiu faris ĉiujn krimojn ?… Jes, estas ĉi tie… Kion vi volas de li ?… Hu ! Hu !… Li ne longtempe restos, nu !… Ni baldaŭ nuligos lian lu-kontrakton... Hu ! Hu ! Hu !
- Dankegon pro la informo, rebatis la alta privatulo kiu estis neniu alia ol Sinjoro Ŝipvendisto. Estas ĉio kion mi volis scii. Mi revenos.
Kaj li foriris, albatiĝante al senkrurulo kiu enŝoviĝis ĝis la pordistejo kaj siavice demandis :
- Ĉu Sro Roberto Laripeto estas hejme ?
Frapiĝante kontraŭ la senkrurulo, la anglo ĝentile pardonpetis :
- Pardonu, sinjorino, li diris al la kriplulo.
Sinjoro Ŝipvendisto estis tre miopa. Li vidis nur ion konfuzan kiu svingiĝis, kaj, ne ekkonsciante pri sekso de kiu povis aparteni ĉi tiun ion, li tuthazarde nomis ĝin sinjorinon.
Koncerne patron Aperturon, la afero estis tute alia. Li malgaje rigardis la ĉielon kiam la senkrurulo vokis lin.
Subite vekita el sia revado, li kredis pri magia apero. La kriplulo aspektis al li kiel sorĉisto eliĝanta el la grundo, sed sorĉisto kiu aperintus nur ĝistalie.
Li eligis krion kaj respondis al la senkrurulo, vigle metante la manon antaŭ siajn okulojn :
- Lari… Laripeto ?… ne estas tie !… ne… ne estas tie !… For… foririnta sen di… diri kien !…
Kiam la pordisto remalfermis la okulojn al taglumo, la senkrurulo malaperis. Patro Aperturo ŝanceliĝis sur siajn gambojn.
- Agatino ! li kriis, Agatino !
Lia edzino alkuris.
- Ĉu vi vidas tiun lokon... tie ? - kaj lia fingro estis etendita al loko kie estis antaŭ nelonge la senkrurulo, - ĉu vi vidas, ĉu ne ?
- Jes… Nu ?
- Nu, antaŭ nur minuto, la grundo ĵus malfermiĝis tie… kaj sorĉisto eliris por demandi al mi la luanton de la interetaĝo !…
- Vi freneziĝas…
- Ne, mi ja scias tion kion mi diras… same kiel antaŭ momento, estis alia persono… krom se li ne estis alia… kiu metis à mi la saman demandon… Kaj tiu estis tiel longa kiel grandega magia bastono…
Agatino levis la ŝultrojn kaj reiris en sian loĝejon. Patro Aperturo daŭrigis, monologante :
- Kompreneble, tiu malbonaŭgura Laripeto sorĉis la domon… Jen homoj kiuj eliras el la tero por peti lin… Ĉu estas ja du individuoj kiuj parolis al mi ? Aŭ ĉu estis la sama individuo, iu sorĉisto el kaŭĉuko kiu unue longiĝis kaj poste platigis sin ?…
Li atingis ĉi tiun punkton de siaj pripensoj. Subite, li ekvidis antaŭ si ses belajn nigrulojn, ses zuluojn kiuj ĵus alvenis, havantaj kiel solan kostumon nur siajn naciajn ŝortoj, kaj kiuj unuvoĉe petis Sron Roberton Laripeton.
La patro Aperturo kredis vidi legion da diabloj. Tute freneziĝanta, li rapidis al ŝtuparo, kriante sen scii tion kion li diris :
- Li ne plu estas !… Li mortis… Li reiris al infero !… Iru serĉi lin !
Kaj, per kelkaj paŝolongoj, li atingis la subtegmenton, malfermis la pordon, refermis ĝin post si per riglilo, kaj ĵetis sin malantaŭ stakon da malnovaj forlasitaj kofroj, tremetante per la ĉiuj siaj membroj.
La zuluoj — amikoj kiujn Roberto konis en Kaburbo — estis konsternitaj de tia akcepto; tamen, ili kredis kompreni ke oni diris al ili ke Sro Roberto mortis.
Ili retiriĝis, vigle kortuŝitaj de ĉi tiu malagrabla novaĵo.
Dum ili transiris la sojlon de la kaleŝa pordego, Pelagia kiu sin aerumis ĉe la fenestro, vidis ilin kaj komencis eligi ĝojajn kriojn kaj bati la flugilojn. La tenera besto rekonis samlandanojn. La zuluoj sin turnis.
- Nu ! Struto ! diris unu en ilia landa lingvo.
- Sendube tiu de Sro Laripeto…
- Bedaŭrinde !… Kompatinda Sro Laripeto !…
- Ĝi estas forlasita, ĉi tiu malfeliĉa struto…
Pelagia baraktis ĉe la fenestro, tio kio haltigis la preterpasantojn; fine, ĝi elanis, superpaŝis la fenestrobreton, kaj saltis, sufiĉe peze estas vere, sur la straton.
La zuluoj, pensante ke Roberto dankemis ilin el la ĉielo, kunprenis Pelagian.
Last edited: 25/12/2025
Add a comment