Ĉ 15 Batalo per Stampita Papero.
- Damnaj mil milionoj ! ekkriis Roberto Laripeto kiam, enirante hejmen tagmeze, li konstatis la foreston de sia struto.
Per unu salto, li estis ĉe la pordisto. Agatino ne vidis la zuluojn. Ŝi troviĝis en la plej fora ĉambro de la domo, okupata pretigi lesivon, dum momento kiam la nigruloj de Kaburbo kaŭzis al ŝia edzo la teruran timon kiun ni scias. Ŝi do ne sciis tion kio okazis. Ne vidante sian laŭleĝan Aperturon, ŝi pensis ke li iris kaŭterizigi sin. Tamen, ŝi fine opiniis ke li bezonis longan tempon.
Kiam Roberto neatendite eniris en sian loĝejon, postulante sian struton, Agatino respondis al li per dolĉacida tono :
- Mi ne estas taskita varti ĝin, vian struton… Ĉu mi scias tien kie ĝi estas ?…
- Sinjorino ! kriegis Laripeto kiu estis furioza, iu trude eniris mian hejmon per falsa ŝlosilo kaj forprenis Pelagian… Mi tuj volas Pelagian, aŭ mi metos plendon ĉe la polica komisaro !
- Mi ja fajfas pri via Pelagia ! rebatis la pordistino. Se estas Aperturo kiu malaperigis ĝin, li vere havis bonan ideon…
- Kie estas cia edzo ?
- Tio ne estas via afero !
- Ho ! Mil tondroj ! Malbenita pordistino, ci multe pagos pro ĉio ĉi !
- Diru do, vi, mi malpermesas al vi cidiri al mi !…
Roberto eliris el la domo, pelis siajn piedojn, kaj kuris al Balbutado.
La advokato afektis sian plej solenan mienon, kaj, post esti rakontigita la aventuron al si, konkludis :
- Evidente, estis la pordisto kiu malaperigis vian struton; sed pri tio, li certe estas nur la instrumento de la posedanto… Estas kontraŭ la posedanto kiun vi devas procesi… Antaŭe, tamen, por ne senpripense meti asignon, taŭgus alvokigi la pordiston antaŭ la polica komisaro, por akiri informojn… Ni scios tion kia fariĝis la kompatinda besto; ĉar patro Aperturo certe mortigis ĝin kaj eble eĉ dispecigis ĝin.
- La kanajloj ! diris Laripeto.
La junulo sekvis la konsilon de la advokato. La pordisto kiu reaperis hejmen ĉirkaŭ la unua posttagmeze, estis alvokita je la tria antaŭ la komisaro de la kvartalo.
Ĉi tiu magistratano, al kiu Balbutado asertis ke patro Aperturo malaperigis Pelagian, ne havis la spiritviglecon unue peti informojn al siaj kolegoj de la najbaraj kvartaloj. Se li tiel agintus, li sciintus ke ses nigruloj kaj unu struto estis viditaj dum mateno, inter la oka kaj la naŭa, suprenirantaj al Ruĝmonto kaj pasantaj, interalie, tra la avenuo de Orleano.
Li kontentiĝis per pridemandado de la pordisto kaj de lia edzino.
- Kion vi faris kun la struto de Sro Roberto Laripeto ? li demandis al la mordeman geedzojn kiujn la interveno de la aŭtoritatoj forte kvietigis.
- Sinjoro komisaro, diris patro Aperturo, mi ĵuras al vi sur la cindro de mia filo Hiakinto, kiu estas tio kion mi havas el la plej kara en la mondo, ke mi ne eĉ scias nur la unuan vorton pri tio kion vi volas paroli al mi.
- Krepeno, diris Sino Agatino alparolante al sia edzo, vi scias pli ol vi volas diri; ne metu nin en embarason pro maloportuna birdo, pri kiu finfine la justico fajfas… Vi tordis ĝian kolon, mi komprenas tion, mi aprobas vin… Tio ne gravos, kiam vi konfesos tion… La sola afero kiu riskas puŝi vin en katastrofan embarason, estas persisti trompi sinjoron komisaron.
- Sed mi diras al vi ke mi estas fremda, kiel infano kiu ĵus naskiĝis, al la malapero de ĉi tiu malbena struto !…
- Vi obstinas, Krepeno… Vi malpravas, vi pentos pro tio… Mi, sinjoro komisaro, mi tuj rakontos ĉion al vi… Tiu luanto indigne trompis nin; li permesigis al li sur sia lukontrakto havi birdojn en sia hejmo… Sed pensu do ke neniu, en la ĉielo aŭ sur la tero, povintus imagi ke li volis deĵeti ĉe ni fumpretigistinon da pipoj kun ni... Tiam, ĉi-matene, Aperturo absintiĝis(18) de la oka kaj duono ĝis la unua posttagmeze…
- Do vi trinkas absinton(18) ? diris la komisaro sin turnante al la portisto.
- Pardonu min, sinjoro komisaro, vigle diris Agatino antaŭ ol ŝia edzo sukcesis malfermi la buŝon, mi volas diri ke absintiĝis(1), ke li eliris eksteren dum la tuta tempo, kiun mi klarigas al vi… nu !
- Ho ! via edzo forestiĝis(18) ?
- Ĉarmita(18), se vi volas, sinjoro komisaro… Kaj kiam li reaperis, mi diris al li jene : "Ho ! Vi longtempe butikumis, Krepeno, sed vi ne perdis vian tempon…" - "Mi estis en la subtegmento, kiun li respondis". "Vi klabis la struton de la interetaĝo; la luanto estas furioza; vi tre bone faris". "Li diris ne, kaj li rakontis al mi ke li ne tuŝus tiun beston por la tuta oro de la mondo, eĉ ke li vidis regimenton da diabloj…"
- Certe, sinjoro komisaro, daŭrigis siavice la pordisto, mi diris la veron al Agatino, kiel mi nune diras ĝin al vi… Bonkore !… Mi ne tuŝis la struton… Sed, ĉi-matene, mi havis aperaĵojn en mia korto…
- Aperaĵojn ? Kion vi nun rakontas al mi ?
- Vere kiel estas nur unu bona Dio ! sinjoro komisaro… Mi balais la korton… Bum ! La tero malfermiĝas, tie en loko kie estas nur pavimo kaj konsekvence neniu klappordo… kaj mi vidas antaŭ mi altan sorĉiston, altan kiel ĉio… poste, puf, li platiĝas… Mi parolis al li dum li ankoraŭ estis en la truo ĝis duono de la korpo… kaj li petis al mi Sron Laripeton… Post tio la tero refermiĝis kaj mi troviĝis frontalfronte kun ses grandaj tute nigraj diabloj, kiuj certege falis el la infero… Tiam, mi forkuris laŭ la ŝtuparo kaj kaŝis min en la subtegmento malantaŭ la kofroj… Kompreneble ! Mi timis ke okazus al mi ian malagrablaĵon… Mi ne moviĝis dum pluraj horoj…
Agatino senpacienciĝis.
- Krepeno, vi malpravas volante misprenigi lunon por fromaĝo à sinjoro… Konfesu ke vi strangolis la struton kaj ke pasigis vian tempon por malaperigi ĝin… Oni ne gilotinos vin pro naŭza besto, sankta funelo !
La komisaro ne sukcesis eltiri ion pli el patro Aperturo.
Kiam la pordisto kaj lia edzino estis foririntaj, li sciigis siajn impresojn kun Balbutado kaj Laripeto.
- Mia opinio estas, li diris, ke la pordisto mortigis iel ajn ĉi tiun struton kiun vi nomas Pelagian; li ne kapablas pravigi la uzon de sia tempo inter la oka kaj duono matene kaj la unua posttagmeze… Lia edzino, kiu evidente devas koni la bonulon, ankaŭ estas konvinkita, siaflanke, ke li estas kulpa… Sed kion vi povas fari kun tio ?… Se vi metas plendon por estigi deliktpunan agon, ĉi tiu pordisto havas verajn ŝancojn esti malkondamnita; li ne ŝajnas ĝui plenecon de sia menso… Estus pli bone por vi komenci, kontraŭ li kaj la respondeca posedanto, pure civilan agon kiu povus alporti al vi kompensaĵojn.
Balbutado havis la saman opinion. Asigno estis vespere redaktita, per kiu Sro Tardio, la posedanto, estis instigata redoni Pelagian aŭ alie esti kompense pagenda tridek mil frankojn. Balbutado taskis al si la aktivigon de la proceduro. Laripeto ĵuris ke li ne kontentiĝus per la kompensaĵoj, sed ke li venĝus tiun aŭdacan agon per rimarkinda venĝo. Balbutado konsilis al li kvietecon kaj instigis lin viziti la prezidanton Morteron por provi gajni lian favoron.
Laripeto revenis siahejmen. Surprizo atendis lin tie. Estis alkroĉita al lia sonorilŝnuro majesta folio de stampita papero. Sro Tardio invitis lin aperi antaŭ la civila tribunalo por aŭdi deklari la nuligadon de lia lukontrakto.
- Ne kredinde ! Tio estas la kulmino de aplombo ! ekkriis Roberto. Li invokas Pelagian por forpermesi min kaj li malaperigas ĝin !… Tiu ĉi estas tro nekredebla… Jen tio kio decidigas min paroli kun la prezidanto… Mi ja vidos ĉu ĉi tiu viro, tiom partia kiom li estas, rifuzos doni al mi justecon.
Kaj li tuj supreniris senhalte ĝis la dua.
La prezidanto ne jam revenis de la tribunalo, kaj lia edzino ĵus havis diskuton kun pastro Pugkato.
La vikario de Sankta Ĝermano la Palisumito, kiun ni lasis ĉe la momento kiam la antaŭtagon vespere li sin direktis kurante, alivestita kiel fajrosoldato, al strato de la Gajeco, tute ne deziris partopreni por estingi la raportitan fajregon. Li iris direkte al okazaĵo, sed kun la preciza intenco oblikvi laŭ la unua favora strato kaj poste kviete reveni al sia hejmo.
Vidu la malbonŝancon ! Li renkontis kamaradon. Tiu ĉi kondukis lin al incendio. Neniu el la fajrosoldatoj kiuj batalis kontraŭ la fajro, konis lin; sed en Parizo, la fajrobrigado estas tiom granda ke iu simpla soldato povas resti nerimarkita.
Dum du horoj, oni devigis lin pumpi, grimpi ŝtupetarojn, ĉenlabori, oni ordonis al li sapei trabon; mallonge, oni altrudis al li mil taskojn kiujn li trovis tute malagrablaj.
Finfine, kiam ili mastris la fajron, li sukcesis enŝteliĝi en la homamason, sub preteksto iri transdoni ordonon, kaj li forŝteliĝis. Estis noktomezo kiam li revenis siahejmen.
Ursulo, lia servistino, kiu estis kutima al vagadoj de sia mastro, enlitiĝis sen atendi lin. Ĉar li ne havis siajn ŝlosilojn kiuj estis en la posedo de Fileaso, li diskrete sonorigis ĉe la pordo de sia loĝejo.
- Kiu estas tie ? demandis Ursulo.
- Estas mi, mi perdis miajn ŝlosilojn.
- Ĉu vi bonvolas atendi momenton, sinjoro pastro ?… Mi tuj vestos min kaj lumigos por vi…
- Sed ne, malfermu tuj.
- Estas ĉar mi estas en noktoĉemizo.
- Tio estas tute egala al mi… Malfermu kaj ne ekbruligu vian kandelon… Mi konas la vojon, diable !
Ursulo do malfermis, la pastro eniris, kaj danke al la mallumo, lia servistino tute ne vidis en kia stranga kostumo li revenis. La pastro senbrue senvestiĝis kaj zorgege kaŝis la uniformon de Fileaso en ŝrankon.
- Tio povos esti utila al mi, li pensis, por fari petolojn dum la venonta karnavalo… Koncerne mian propran kostumon, mi devos nur surmeti morgaŭ mian lastan sutanon kaj tuj mendi iun duan novan kiun mi surmetos kiel eble plej baldaŭ… Ursulo mem nenion suspektos.
Tio kio ĝenis lin estis la perdo de lia paperujo kiu, krom la malgranda dosiero de la pola pastro, enhavis tre gravajn paperojn. Pastro Vasilio Grusofskio ne malfruus veni postuli siajn rekomendajn leterojn, siajn atestilojn kaj sian pasporton. Kion li respondus ?
Do, dum Laripeto redaktis, kune kun Balbutado, sian asignon kontraŭ Sro Tardio, pastro Romualdo Pugkato estis akceptata de sia konfesantino, Sino Mortero.
- Kara Marta mia, li diris al ŝi, mi multe suferis hieraŭ pro vi… Unue, la ruzaĵo de mia preposto… poste, ĉi tiu devigita alivestaĵo kiun mi devis surmeti… Ha ! se vi scius kian suferadon ! Kian suferadon !… Mi rakontos al vi ĉiujn aventurojn de mia vespero, iam kiam ni havos pli da tempo… Ni venu al plej urĝa… Mi absolute volas scii kiu estas ĉi tiu fajrobrigadisto kies kostumon mi prenis kaj kiu, cetere, foriris kun mia sutano…
- Romualdo, mi ĵuras al vi…
- Ke li ne estas unu el viaj amantoj… Konsentite… Necesa do ke vi malkovru honore al kiu li moviĝis ĉi tie hieraŭ en kalsono, kaj ke vi konigu al mi lian nomon kaj lian adreson…
- Li povis esti ĉi tie nur por Eglantino…
- Ĉu via servistino ?
- Jes… Sed Eglantino estas lerta knabino… Neniu vidis ŝian fajrosoldaton foriri… Ni havas neniujn pruvojn kontraŭ ŝi… Ŝi ne konfesos…
- Diable !… Tamen necesas.
- Vi estas bona, vi !… Vi pensas ke nur sufiĉas diri : necesas…
- Fine, Marta, vi komprenas ke mi ne povas iri al stabo por demandi la personan adreson de la fajrosoldato Fileaso… Ĉar mi aŭdis flustri lian antaŭnomon…
- Kaj kial vi ne irus al la stabo ?
- Kun tio !… Kian kialon mi donus ?…
- Vi havas sufiĉe fekundan menson por elpensi pretekston…
- Estu; sed kun la malbonŝanco kiu persekutas min, mi riskas trovi min vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun la koncerna Fileaso, kaj se eĉ malmulte tiu fajrobrigadisto estas malpiulo, la klarigo kaŭzos skandalon en la stabo… Ne, la situacio estas tro delikata… Se vi ne taskas al vi, Marta, solvi ĝin, necesas ke vi devigu vian servistinon veni konfesdoni al mi; mi ja sukcesos lerte eldemandi al ŝi.
- Pri tio, mi konsentas kun vi.
Eglantino estis tuj alvokita.
- Mia filino, diris sinjorino Mortero, ekde hodiaŭ, mi volas ke vi prenu sinjoron pastron Pugkaton kiel konfesprenanton…
- Estas multe da honoro kiun sinjorino faras al mi, doni al mi konfesprenanton per sia bonvolo, kaj eĉ ankaŭ ŝian… sed mi jam konfesas al respektinda patro kiu povus ofendiĝi, se mi forlasus lin sen kialo, kaj vi komprenas, sinjorino, ke…
La vero estas ke Eglantino tute ne konfesis kaj tute ne volis tion. Ŝiaj burĝoj estantaj devotaj, ŝi rakontis ekde la komenco ke ŝi havis kiel spiritan mentoron iun monaĥo el la najbara monaĥejo.
Sino Mortero interrompis sian servistinon :
- Eglantino, vi faros al mi plezuron, mi ripetas tion al vi, konfesdoni al sinjoro pastro Pugkato.
- Bone, sinjorino, respondis la servistino vidante ke ne eblis kontraŭstari.
La pastro ekridetis :
- Mia infano, mi morgaŭ matene atendos vin ĉe mi por via unua konfeso.
Li tiam salutis la prezidantinon kaj serioze eliris. En la vestiblo, li renkontiĝis kun Laripeto al kiu Eglantino ĵus malfermis la pordon kaj kiu anoncigis sin.
Je la nomo de Roberto, la prezidantino ŝajnis trege malkvieta.
- Diru al ĉi tiu sinjoro ke Sro Mortero ne ĉeestas, ke mi ne ĉeestas, ke neniu ĉeestas…
- Sed, sinjorino, li diras ke li atendos, kaj ke tio kion li havas por sciigi al Sro prezidanto, estas el la plej alta graveco…
- Ĉu li tamen volas paroli kun mia edzo ?
- Jes, sinjorino.
- Enirigu lin tiam, kaj diru al li ke sinjorino Mortero konsentas akcepti lin atendante ke Sro prezidanto revenu.
- Bone, sinjorino.
- Kia maloportunaĵo ! murmuris la prezidantino parolante al si mem.
Kiam Roberto sin trovis sola en la ĉeesto de Marta, kaj kiam, volante esprimi sian peton, li levis la okulojn al ŝi, li saltis malantaŭen kaj ne sukcesis deteni tiun krion :
- Sinjorino Ŝipvendisto !…
- Ŝŝ, sinjoro Roberto !… Mi petas ! petegis la prezidantino.
(1) Tio estas amuza vortludo. La verkisto franse konfuzigas tri vortoj preskaŭ similaj per la sono, sed tute malsamaj per la senso : absinto / foresto / ĉarmo.
Last edited: 25/12/2025
Add a comment