Ĉ 16 Ribelema Kolektivisto.
Nu, en la vespero de la reciproka metamorfozo de la fajrosoldato kaj la vikario, la polica komisaro de la kvartalo de Luvro havis multe pli alie strangan ŝarĝon ol tiu kiu estis la morgaŭon alfalonta al lia kolego de la Sorbono.
Nia marsejlano Faramondo Lakrispa, la ŝuisto poeto, ekloĝis, ni diris, en Kliŝio-la-Gareno. Tie, li malkaŝe deklaris siajn kolektivistajn opiniojn; ĉar, tiutempe, li ne jam estis anarkiisto. Tio devis okazi, sed pli poste.
Nune, li kontentiĝis proklami la kolektivecon de la grundo, la subgrundo, ktp. Kolektivismo estas tre facila : "Ĉio apartenas al ĉiu".
Tiel, mi supozas ke mi estas kolektivisto. Mi invitas min ĉe mia sametaĝa najbaro, mi sidiĝas ĉe lia tablo, kaj manĝas pecon de lia omleto. Mia najbaro ne devas protesti; li rajtas veni fari same ĉe mi. Sed, se mi estas ruza, mi aranĝas min por neniam manĝi miahejme kaj senĉese tag- kaj vesper-manĝi ĉe la aliaj.
Faristo de koloraj vitroj por rigardi sunajn eklipsojn iras ĉe tajloron. Li mendas por si vestokompleton, provas ĝin, kaj liverigas ĝin al si. Monaton poste, la tajloro alportas lian fakturon.
- Kio tio estas ? diras la fabrikanto de koloraj vitroj por eklipsoj… Fakturon… tio estas tute senutila !… Adician sumon !… ĝi ne havas komunan saĝon… Sciu, sinjoro, ke en kolektivismo ne plu estas monero, kaj konsekvence, ne plu da fakturoj aŭ ciferoj… Ni forigis kapitalon…
- Sed tiam, demandas la konfuzita tajloro, kiel mi estos pagata por miaj varo kaj mia klopodo ?
- Kiam okazos suna eklipso, se vi scivolas vidi ĝin, vi trankvile venos ĉe mi, vi petos al mi kolorajn vitrojn, mi devigos min doni al vi unu aŭ du vitrojn, laŭ tio ĉu vi estas unuokula aŭ ne… kaj miavice, mi havos neniun lukron por postuli de vi.
Estas facile kompreni el tio, ĝis kia grado kolektivismo estas malmulte implika solvo pri la socia temo.
Ĝis nun, la respublikanoj diris : "Al ĉiu laŭ tio kion li produktas". La kolektivistoj ŝanĝis tion. "Al ĉiu laŭ siaj bezonoj", jen ilia nova formulo.
Faramondo Lakrispa detalis al ĉiu kiu volis aŭdi lin, ĉu proze ĉu verse, la belecojn de la sistemo; tio kio ne malhelpis lin prezenti fakturojn de replandumado al siaj klientoj. Sed li suferis, li diris, interne de sia animo, pro devi konformiĝi al rutino.
La bela Pamelo, lia laŭleĝa edzino, petis lin tiun tagon akompani ŝin al urbo por kelkaj aĉetadoj. Ni vidis ŝin ĉe Sro Sublimo.
La du geedzoj aranĝis rendevuon ĉe iu samlandano kiu havis sian butikon sur la placo de la Borso. Forlasante sian fratinon, la ĉapelistinon, Pamelo rapidegis al la interkonsentita loko. Faramondo alvenis kelkajn minutojn poste.
Sino Lakrispa rimarkis ke ŝia edzo eligis apartan odoron, odoron al kiu ŝia nazo ne trompiĝis.
- De kie vi venas, Faramondo ? ŝi diris flarante lin.
- Mi ?… Ha ! Jes; mi estis kaptita de urĝa bezono, kaj mi iris al Generalo Kambrono.
La generalo Kambrono estis establaĵo situanta apud la Borso kaj el la sama ĝenro kiel La Meditadoj de Lamartino de Marsejlo.
- Diable ! diris Pamelo, certe vi longe staris tie.
Post tio, la Lakrispa paro iris senpretende vespermanĝi restoracio de tridek-du soldoj. Poste ili iris al magazenoj de Luvro, celo de ĉi tiu ekskurso en Parizo. Sinjorino havis sufiĉe multajn bagatelojn por aĉeti.
La magazenoj de Luvro ĉiam estas, ni scias tion, plenplenaj de amaso da aĉetantoj kaj gapantoj; la eniro estas senpaga, kiel en ĉiuj grandaj novaĵ-vendejoj de la ĉefurbo. Oni povas vagadi dum plenaj horoj sen esti devigata aĉeti nur por kvin cendoj de rubando.
La senokupaj sinjorinoj ne mankas iri kaj veni tra ĉi tiuj senfinaj galerioj. Ili povas elekti tion kion ili deziras kaj decidiĝas nur bone konante la aferon.
Do Pamelo iris kaj venis, akompanata de sia edzo, la poeto kaj kolektivista ŝuisto. Subite, sinjorino diris en la orelon de Faramondo :
- Ĉu vi vidas tiun pastron kiu sekvas nin ekde dek minutoj ?
- Jes.
- Ĉiufoje kiam la homamaso iom densiĝas, li alproksimiĝas al mi, kaj…
- Kaj kio ?
- Li palpas miajn rondaĵojn.
- La impertinentulo !
Faramondo estis ĵaluza. Li subobservis la sutan-portanton, kaj ĝuste kiam tiu ĉi permesis al si, por la dudeka fojo, la trointimaĵojn denuncitajn de Pamelo, li eksaltis sur la malĉastan parokestron.
Nia viro ribelis; sed Faramondo ne intencis ke tio tiel okazu. Li kriis, li faris bruegon. La scivolemuloj interpuŝiĝis. Oni scivolis kio tio estas. La ŝuisto poeto klarigis tion. Interveno de la ordigaj servoj.
Inter la homoj kiuj tie promenis, estis ja la generalo Elŝteliĝo. Li rekonis la geedzojn kies geedziĝon li stulte aranĝis kaj kontraŭ kiuj li ĉiam tenis rankoron. Li laŭvice kriis, li baraktis; nekoheraj paroloj eligis el lia buŝo. Ĉio kion la policanoj povis kompreni, estis ke tiu medalita maljuna sinjoro estis senatano kaj ke li partianiĝis por la pastro.
- Bone, ili diris, ĉiuj sin klarigos ĉe la policejo.
Kaj jen Faramondo, Pamelo, la malĉasta parokestro, kaj la maljuna galonito antaŭ la kvartala komisaro. La ŝtatoficisto reĝustigas siajn okulvitrojn kaj informiĝas pri la okazaĵo.
- Sinjoro komisaro, ekkrias Faramondo, ĉi tiu jena pastro profitis de la homamaso por palpi la rondaĵojn de mia edzino…
- Mi, malprave akuzata… palpis nenion… respondas la sutan-portanto sin esprimante kun embaraso.
- Jes ja ! diras vigle Pamelo. Sinjoro pastro plurfoje metis kulpan manon sub mian brakon por atingi miajn mamojn…
- Pro Dio ! muĝas siavice la generalo… Bona pastro… malbona komunumano… Vidis nenion… sed certa ke bona pastro estas kalumniata…
- Mi estas honesta ŝuisto, diras Faramondo…
- Ne vere, interrompas Elŝteliĝo… vendisto de plendokantoj… edziĝis kun necesejo… bone scias tion, mi, pro Dio !… Estas mi kiu fermis Lamartinon !
- Bonvolu ne ĉiuj paroli samtempe, diras la komisaro.
Kaj, alparolante al medalita maljunulo :
- Vi diras, sinjoro ?
- Mi, senatano… ekstrema dekstro… ordonis sieĝstaton… bombardis Marsejlon… Bum ! Bum !… Vendisto de plendokantoj erare akuzas kompatindan pastron… ĉar Lamartino estas kolektivisma fonto…
- Kaj kion vi vidis, sinjoro Senatano ?
- Vidis tute nenion… ne scias pri kio temas… Sed, tio ne gravas… Mi, generalo… emerita… tridek kampanjojn… neniujn vundojn… defendas la prepostojn kontraŭ komunumanoj, pro Dio !
Faramondo, siavice deklaris siajn nomojn kaj kvalifikojn. Lia edzino kaj li denove formulis la akuzon. Ili estis klaraj kaj precizaj. La pastro estis ruĝa kiel koko. Li verdiĝis kiam la komisaro demandis al li lian nomon kaj lian devenlokon.
- Mi estas nur pasanta ĉi tie… Tre gravaj kialoj, li diris, devigas min silenti pri kiu mi estas…
Ĉi tiu deklaro ne celis helpi lian kazon. La komisaro, escepte, ne estis el tiuj al kiu sutano impresas. Aliflanke, li sentis neniun inklinon al kolektivistaj teorioj.
Per kelkaj vortoj, plenaj de takto kaj delikateco, li diris al Faramondo ke li konsentis protokoli pri la malĉasta parokestro, sed ke la plendo venanta de kolektivisto, subtenanto de komunumo en ĉio, havis strangan flankon.
La generalo kiu, pro ia eksterordinara hazardo, estis en unu el siaj tagoj de klarvideco, premis sur sentema punkto.
- Bravo ! li kriis. Kolektivista virino, bona por disdivido… Preposto pravis… Kolektivistaj cicoj por ĉiuj, pro Dio !
Kaj li postulis la liberigon de la petola pastro kaj la malliberigon de la ŝuisto, aldonante ke se la komisaro ne obeus liajn neprajn ordonojn, li, Elŝteliĝo, irus ekde la morgaŭo al la senatejo peti la metadon en sieĝstato de la kvartalo de Luvro.
La komisaro ridetis kaj certigis al generalo ke ĝi estos plenumita laŭ liaj deziroj. Post ĉi tiu deklaro, la maljuna galonito foriris, tordante sian lipharojn kaj ripetante :
- Tre amuza !… Necesejo arestita… Preposto palpis la cicojn de Lamartino… Vivu religio !… Kolektivistoj mortpafitaj… Eks pri la vendistoj de plendokantoj !…
Malgraŭ tio, la komisaro zorgis ne plenumi sian parolon; li lastfoje admonis la pastron por sin konigi, kaj, antaŭ liaj neklarigeblaj rifuzoj, li deklaris ke li retenis lin mallibera.
Faramondo kaj Pamelo foriris el la oficejoj de la ŝtatoficisto, pripensante ke la observo de kolektivismo povis, en certaj kazoj, havi malagrablaĵojn.
Last edited: 25/12/2025
Add a comment