Ĉ 17 La Pasinteco de la Numero 3.
Vi scias ke Marta estis holandino. Ni precizigu. Ŝi naskiĝis en Amsterdamo, sed ŝi forlasis sian landon tre frue. Ŝia edukado okazis parte en Francio, parte en Anglio.
Marta estis esence ludema persono, kaj por kontentigi siajn tiel multajn kiel ŝanĝiĝemajn kapricojn, ŝi fajfis pri la kodo de la eleganta maniero.
Ŝia patro edzinigis ŝin al komercisto el Liono. Post tri jaroj da geedzo, ŝi malaperis el la urbo kun vojaĝa komizo de parfumvaroj. La vojaĝa komizo de parfumoj siavice forlasis ŝin iun belan matenon en Londono. Tie, ŝi edziniĝis al puntofabrikisto, sen zorgi scii ĉu ŝia unua edzo estis mortinta aŭ ankoraŭ vivanta.
Ĉi tiu dua geedzeco daŭris kvar jarojn. Ĝi finiĝis per forrabo en kiu ŝipkapitano estis kunaganto.
Ĉe la kabo Bona Espero, tria geedzeco : la edzo, ĉi-foje, estis Sinjoro Ŝipvendisto, vidvo kiu havis plenkreskan filineton nomitan Brizeisan kaj kiu posedis diamantminejon. Nu, la amligiĝo estis mallonga : dek unu monatoj tute precize.
Reveno al Eŭropo, kaj kvara edziĝo, dum la ŝipirado, kun pasaĝero kiu freneze enamiĝis al la flirtema Marta. Ĉi tiu estis portugalo. Li posedis riĉaĵon de dek kvin milionoj, perlaboritan per la sklavkomerco. Li invitis la tutan ŝipanaron kaj ĉiujn vojaĝantojn al la geedziĝo. Li pagis la kostojn de ŝiphaltado en Lisbono, kie okazis la geedziĝo, kaj ili denove ekveturis. Jaron pli poste, la portugalo siavice estis demetita.
Finfine, Marta sin donis kiel edzinon al prezidanto Mortero, kiu certe tute ne suspektis ke lia ĉarma edzino jam havis kvar edzojn, ĉiujn fortikajn kaj bonfartajn.
En Kab-urbo, Marta estis okaze vidanta kelkfoje Roberton Laripeton; sed tiutempe, la junulo estis kuracisto surŝipe de anglaj pasaĝerŝipoj kaj li restis surtere nur tre mallonge.
Li tamen ĉeestis la geedziĝon de Sinjoro Ŝipvendisto de la Falsa Golfo, amiko de lia patro, kun tiu fripona holandino, kiu nomigis sin fraŭlinon Martan De Ganton. Post la geedziĝa vespermanĝo, la anglo diris al Laripeto :
- Se vi estus saĝa, ni hodiaŭ farintus duoblan geedziĝon…
- Kiel tio ?
- Vi kompreneble edzinigus kun mia filino Brizeis !
- Ha ! lasu min en paca vivo ! respondis Roberto.
Kiam li revenis post vojaĝo, Marta jam komencis laciĝi de sia tria edzo. Ŝi trovis lin tro alta, kaj lia miopeco estis neeltenebla. Ĉiumomente li kisis nigrulinojn, pensante trakti kun sia edzino.
Iam Marta iris ĉasi; ĉar ŝi estis tre maltimema. Ŝi surmetis viran kostumon por esti pli komforta, kaj ŝi kure foriris tra la arbaro. Ofte ŝi eniris profunden en la landon kaj tiel kuris en danĝeron.
Ŝi akompanigis sin de neniun ajn. Lerta pri pafado, ŝi neniam malsukcesis alporti iun belan ĉasaĵon.
Tiun tagon do, ŝi sekvis la randojn de la Kaiskama, kiu estas la granda rivero kiu servas kiel limo de la angla kolonio. Ŝi longtempe kuris, mortigis multajn koturnojn, kaj ŝi ripozis ne for de la riverbordo, en ombro de giganta eŭkalipto.
Dum ŝi sin allasis al revado, ŝi subite aŭdis branĉojn krakantajn en la proksimaĵo; tio estis paŝo de alia ĉasisto. Mirigita, ŝi sidiĝis; ĉar ŝi pensis neesploritan ĉi tiun teritorian parton, kie ŝi havis plezuron sin riski.
- Kiu estas tie ?
Li estis Laripeto.
- Nu, sinjoro Roberto !
- Mi mem.
- Kion vi venas fari ĉi tie ?
- Mi enmetis en la kapon revenigi pelikanon… Sed ĝis nun, mi vidis ne eĉ unu plumon de iu el tiuj abomenindaj birdoj… Kaj vi, sinjorino Ŝipvendisto, ĉu vi faris bonan ĉasadon ?
- Jes.
- Ĉu vi ripozas ?
- Jes... Haltu momenton kaj rezignu vian pelikanon… Ni babilos… Ĉu vi bonvolus ?
- Mi bonvolas.
Kaj jen niaj du geĉasistoj kiuj rakontas unu al la alia siajn mallongajn historiojn. Roberto sciigas al Marta pri ĉiuj siaj ekskursoj ĉe la marbordo. Marta informas Laripeton pri ĉiuj malfacilaĵoj en sia hejmo.
De kialo al tialo, ili interŝanĝis unu aŭ du galantajn dusignifajn vortojn. Roberto tute ne havis similaĵon kun la biblia Jozefo, kaj sinjorino Ŝipvendisto, inverse, estis gisita en la sama muldilo kiel la edzino de Potifaro. Kaj plie, ili sentis ĉarmon de intime konatiĝi en la soleco de la arbarego.
Subite, malbonaŭgura plaŭdado aŭdiĝis proksime, en la rivero, kaj timiga krokodilo aperis, kun la nazo super la akvoj.
Marta kaj Roberto, kiel bone ni pensas, sekve ne plu pensas pri galanteco. Ili estas facilmovaj; fulmtuje ili grimpas en eŭkalipton.
Sinjoro Krokodilo, kiu promesis al si tagmanĝi da niaj du ĉasistoj, leviĝas kiel ĝi kapablas por atingi ilin, klakigante siajn grandegajn makzelojn.
- Ĝi estas tiel malbela ! diras Marta kiu ĉiam havas la ridigan vorton. Ĝi tute estas la portreto de mia edzo kiam li montras siajn longajn dentojn !
Tiu krokodilo estis ruza. Vidante ke ne eblas al ĝi atingi la alton kie troviĝis niaj nesingardaj junuloj, ĝi komprenis ke ĝi pli bone gajnus faligi la arbon.
Sekve, ĝi batis per siaj tutaj fortoj kontraŭ la eŭkalipto, mordante la ŝelon, dispecigante ĉion kio estas atingebla de ĝi, kaj plie farante inferan bruegon.
- Malbona pesto ! rimarkigis Roberto, se ĝi tiel daŭrigas, ĝi baldaŭ difektos nian fortikaĵon… Ĉu vi havas pulvon kaj kuglojn, sinjorino Ŝipvendisto ?
- Jes, sed tio neniam penetros la kirason de ĉi tiu ulo.
- Tio dependas. Temas celi ĝuste.
- Kien ?
- Celu al kolo, al loko kie estas nek kap-ostoj nek skvamoj… aŭ celu al okulo…
- Komprenite.
Niaj du ĉasistoj ŝargis siajn fusilojn kiel necesis por tia grava ĉasbesto kaj pafis. La kajmano eligis dolorkrion, sed ĝi ne forlasis la sieĝon de la eŭkalipto. Ĝi estis obstina krokodilo.
- Hej ! Hej ! Dika patro mia, diris Roberto, ŝajnas ke ni trafis vin, sed ne sufiĉe bone; ĝi eniris, sed estas pli bona pafo farenda.
Paf ! Paf ! Ĉe la dua salvo, Moŝto Krokodilo aŭdigis plendan hurladon, kaj estis ĉio. La abomeninda besto estis morta.
- Jen stranga pelikano ! konkludis Sino Ŝipvendisto.
La du ĉasistoj malsupreniris de sia arbo. Ĉiu danĝero estis finita; sed ili ne plu estis en humoro por daŭrigi la konversacion interrompitan de la alveno de la kajmano. Kolego tre bone povintus siavice eliri el la perfideca rivero.
Ili do reiris al urbo. La morgaŭon, malgranda grupo da nigruloj venis forpreni la mortintan krokodilon kiun Roberto kunportis al Londono.
La leganto nun komprenas kial, vidante la prezidantinon, Laripeto ekkriis : "Sinjorino Ŝipvendisto !" kaj kial la prezidantino petegis lin ne aldoni vorton. Kvankam ili neniam kune mordis la pomon — kaj ni vidis ke malmulte mankis — Sino Mortero kaj la luanto de la interetaĝo konis unu la alian.
Roberto, kiam li elsurpriziĝis, diris al si mem :
- Bonŝanculo kiun mi estas !… Ŝi estas la kremo de la bonaj knabinoj, ĉi tiu kara Marta… Ŝi estas nek stulta nek malbela, male… Jen mia numero 3.
La prezidantino prenis liajn manojn :
- Sinjoro Roberto, ĵuru al mi ke vi ne venas ĉi tien kiel malamiko !
- Mi ! Kiel malamiko !… Kial tio ?
- Mi ne scias… Mi pensis… Vi diris ke vi tamen volas paroli kun Sro Mortero, kaj tio pri afero de ekstrema graveco… Mi pensis ke vi vidis min antaŭ nelonge kaj ke vi volis riveli al prezidanto ke li nuntempe ne estas mia sola edzo…
- Trankviliĝu, sinjorino; mi venis ĉi tien por pledi kontraŭ la posedanto de ĉi tiu konstruaĵo kaj konvinki Sron prezidanton, ke mi ne estas najbaro pli malagrabla ol alia. Sed, ĉar mi havas la plezuron renkonti vin, mi ĵuras al vi ke vi povas fidi mian diskretecon…
- Dankon, Roberto…
- Kompense, mi petegas vin permesi al mi nomi vin mian karan Martan, kiel tio eskapis el mi iun vesperon en Kab-urbo, sur la bordo de Kaiskama, kaj mi petas al vi la favoron iam daŭrigi certan interparoladon komencitan sub la ombro de eŭkalipto…
Kaj kiu estis interrompita de krokodilo, aldonis Marta ridante.
Last edited: 26/12/2025
Add a comment