Ĉ 18 La Albumo de Laripeto.
Afablaj legantoj kaj ĉarmaj legantinoj, estas bone ke vi sciu ke moŝto Laripeto decidis, ekde la tago kiam li havis sian revitan nombron (belulinoj nro 1, nro 2, kaj nro 3), skribi siajn impresojn pri kokrado.
Malsuprenirante de ĉe Sino Mortero, li aĉetis belan albumon, skribis sur la unua paĝo ĉi tiun frenezetan devizon :
Ĉiu luno finiĝas per lunarko,
Ĉiu lunarko finiĝas per kornoj;
poste li eklaboris. Li volis teorie trakti laŭ ĉiuj siaj aspektoj la aferon kiun li estis aliflanke praktikonta kontraŭ siaj tri kunluantoj, la plumisto, la prezidanto kaj la kolonelo.
Ni ĉi tie kaj tie donos kelkajn paĝojn el ĉi tiu albumo. Jen la unua eltiraĵo :
KLASIFIKADO DE KOKRITOJ.
I..La Dorlotita Kokrito.
Personaĵoj : La ventro estas elstara, la vizaĝo graseta, la vizaĝkoloro ruĝvanga, la mieno plaĉa, la frunto alta, la okulo gaja. La feliĉego eligas el lia tuta persono.
Tuj kiam li aperas en societo, oni ridetas; li memkontente sin kontemplas, kaj mem ridetas al ĉiuj kun ĝojiga gracio.
Li estas la plej feliĉa homo sur la tero. Neniam iu dubo vekiĝis en lia menso pri la virto de lia edzino, kiu cetere havas nur bonkorecon kaj atenton al li. Tamen, li tia estas, kaj eĉ tre forte; sed pri tio li nenion scias. Ĉio kion li scias, estas ke la malmultan tempon kiun li pasigas hejme, li estas dorlotata kiel dika Angura kato.
Kiel li suspektus sian malbonŝancon, tial ke lia malbonŝanco estas por ĉiuj, inkluzive de li mem, vera ŝanco ?
II..La Taŭzita Kokrito.
Ne parolu pri edziĝo al ĉi tiu.
- Kia stulta invento ! li respondus.
Kaj, fakte, por ĉi tiu trompita edzo, la malfeliĉo komencis fali sur lian kapon nur en la tago kiam li havis la malsaĝan ideon preni edzinon.
Tamen, ŝi estis ĉarma, lia edzino, en la unuaj tagoj de ilia kuniĝo; sed bedaŭrinde ankoraŭ, sinjorino estas tre kaprica. Iun belan matenon, ŝia karaktero komplete ŝanĝiĝis. Post la instalado de juna pentristo en la domo, ŝi fariĝis malafabla al sia edzo. Tiu ĉi provis ribeli ĉe la unua skoldo, sed sinjorino estas kapabla ĉion estri. Kaj de tiam, de mateno ĝis vespero, sinjoro estas malmilde traktata tiagrade ke li rapidege forkuras al klubo tuj kiam li kredas ekvidi nubon ĉe la horizonto.
Li ne memoras sen amareco la belajn tagojn de sia mielmonato; sed ĉar li perdis ĉian esperon vidi finon de la dolora periodo, li terure bedaŭras la feliĉan tempon de sia fraŭleco.
III..La Imaga Kokrito.
Li ne estas tia; sed li fine estos tia. Tage kaj nokte, li sekrete observas sian edzinon kiun tiuj suspektoj jam komencas meti en tre malbonan humoron.
Li vane garde staras dum pluraj horoj ĉe la pordo de sia edzino, li vidas eniri aŭ eliri de ŝia hejmo neniun kies vizito povus esti suspektata; sed tio ne trankviligas lin.
Por elprovi la fidelecon de sia edzino, li mem skribas al ŝi amdeklaron kiun li subskribas per antaŭnomo de kuzo kiun li malfidas, li eĉ iras ĝis fiksi rendevuon. Sinjorino bruligas la leteron kaj malpermesas al kuzo transiri ŝian pordon kiu ne komprenas la motivon de tiu konduto. La imaga kokrito ĉion spionas; sed li ne estas post tio eĉ ne iom kontenta. Nenio kapablas forpreni el lia cerbo la ideon ke la tuta universo konsentas trompi lin.
Li anoncas longan vojaĝon de du aŭ tri monatoj; li foriras matene kaj neatendite revenas je la dekunua vespere. Lia edzino, kiun li trovas sola, sin montras tre surprizita pro tiu subita reveno. Li klarigas tion nur renversante ĉiujn ŝrankojn kaj malorde faligante ĉion en la domo. Li trovas nenion, kaj anstataŭ ol esti konvinkata, estas kolera ĝuste pro tio ke li trovis nenion.
Tiu !... oni neniam igos lin perdi la ideon ke li estas kokrito. Li jam ne estas tia, sed li estos tia.
IV..La Rand-orita Kokrito.
Li scias tion, li certas tion; li estas kiel Tomaso, li metis la fingron en la vundon. Sed tio estas al li egala; li trovas avantaĝon en tio.
Lia edzino estas beleta, li ekspluatas ŝian belecon. La ĉarmoj de lia edzino transformiĝas por li en riveron Paktolon.
Lia komerco prosperas, klientoj svarmas ĉirkaŭ lia vendotablo. Li estas komplezema, li fermas la okulon. Li eĉ proponas bierglasojn al amikoj de sia kara kaj tenera edzino.
Lia aspekto estas gaja. Liaj vestaĵoj ĉiam estas laŭ la plej nova modo. Lia horloĝĉeno estas ornamita per brilaj brelokoj. Li tiel bone fariĝis la animon de sia kokriteco ke neniu plu kuraĝas ŝerci pri li. Li mem parolas pri siaj kornoj, kiujn li fiere nomas "abundokornojn".
V..La Filozofa Kokrito.
Li estas ĉagrenita viro. Li hazarde eksciis tion iun belan matenon; tio afliktis lin.
Dum dek vin tagoj, unu monato, li esperis revenigi sian edzinon al pli bonaj sentoj; li instigis ŝin kaj eldiris al ŝi longajn patosajn paroladojn pri geedza fideleco. Sed, baldaŭ sin konvinkite ke liaj klopodoj estis senutilaj kaj ke li vane strebis al elokventeco, li rezignis pri ĉiu plua provo kaj kuraĝe rezignaciis.
Vespere, li promenas sian reveman frunton en la koridoroj de teatroj, kelkfoje ĵetante melankolian rigardon flanken al loĝioj apartigitaj per kradaĵo.
Li suferas pro sia malbonsorto, sed li kuraĝe eltenas ĝin. Bona poento por la rezignacia kokrito.
VI.. La Ribelema Kokrito.
Pli ol ĉagrenita, tiu ĉi. Furioza ! Furioza !! Furioza !!! Li trovas la ŝercon supere malbona.
Liaj amikoj vane admonas lin, diras al li ke viro devus esti fiera kaj feliĉa kontribui - eĉ nerekte - al feliĉo de siaj similuloj; li ne volas prudentiĝi, li kontraŭstaras, li krias, li furiozas, li ne kapablas kutimiĝi al tio.
Se iu rimarkigas lin ke la adorantoj de lia edzino estas ĉiuj tre bonmanieraj homoj, el la plej bona mondo, en gravaj pozicioj, kaj ke li eble estas sur la vojo al riĉeco kaj honoroj, li faras scenon, diras ke oni mokas lin, kaj majstre deklaras ke la vorto "honoro" ne havas saman signifon singulare kiel plurale.
Se li ne strangolas sian malmulte ĉastan edzinon, tio estas ĉar li timas la asizan kortumon; tial, por sin venĝi, li kelkfoje iras, pro ĉagreno, okulumi la gambojn de fama dancisto.
En balotaj tagoj, la ribelema kokrito ĉiam voĉdonas por la legitimista kandidato, cele al energia protesto kontraŭ la disdivido kaj komuneco de bienoj.
VII..La Kokrito kiu certas pri tio.
Ĝi ne estas ulo, ĝi estas specio, genro, ĝeneralaĵo. Tamen, la kokrito kiu certas pri sia amafero, devas eniri en ĉi tiun kolekton, estus nur por alkonduki la kokriton kiu dubas pri tio, kaj la kokriton kiu ne kredas pri tio.
Tiu ĝeneralaĵo de kokritoj ne estas tre multnombra; ĉar la trompitaj edzoj estas la lastaj kiuj scias tion. Tamen, la genro estas senfine subdividita en sennombrajn subgenrojn : estas la kokritoj kiuj ploras kaj la kokritoj kiuj ridas, la kokritoj kiuj kantas kaj la kokritoj kiuj ĉantaĝas, la kokritoj kiuj protestas kaj la kokritoj kiuj provas atingi pli altan pozicion.
Honoron al ĉiuj ! Kvankam per malsamaj roloj, ili sendistinge partoprenas en la feliĉo de la homaro.
VIII..La Kokrito kiu dubas pri tio.
Ĉu li estas tia ? Aŭ ĉu li ne estas tia ? Tia estas la problemo kiun li senĉese metas al sia obtuza cerbo, kaj kiun, de mateno ĝis vespero, li strebas solvi.
Lundon, li diras al si : "Kiam mi edziĝis kun ŝi, ŝi estis senkulpa kiel Agnesa".
Mardon : "Jes ! Sed Agnesaj faras malbonon sen scii tion".
Merkredon :"Tamen, ne ! Tuj kiam kulpo estas farita, neeblas kaŝi ĝin".
Ĵaŭdon : "Jes ! Sed virinoj instinkte estas tiel trompemaj !"
Vendredon : "Tamen, ne ! La mia estas drako de virto".
Sabaton : "Jes ! Sed kio necesas por farigi mispaŝon ? Bagatelon, legi romano, vidi kapitanon de husaroj".
Dimanĉon : "Feliĉe, mi certas pri ĉiuj miaj amikoj !… Kaj kiu scias ? Nia sekso estas tiel perfida kiel la alia".
Kaj tiel plu. Tio rekomenciĝas ĉiusemajne.
Konkludo : Ĉu li estas tia aŭ ĉu li ne estas tia, la kokrito kiu dubas pri tio ĉiam fine freneziĝas.
IX..La Kokrito kiu ne kredas tion.
Jen la vera reĝo de la kokritoj. Li ĵurus per sia animo por pruvi ke li estas la sola obstaklo al la kronado de sia edzino kiel virgulino.
Liaj amikoj — el speco kiu ne jam estas tute perdita — unue tion flustris al lia orelo. Li sin turnis sur la kalkanoj.
Oni tion kriis al li, oni tion ripetadis al li. Li majeste respondis ke li sin nomis Cezaro, kaj ke la virto de lia edzino estas super ĉia suspekto.
Tiam, sen pli da rimedoj, oni organizis malgrandan insidon por ĉi tiu viro kun neŝancelebla fido. Oni enirigis lin meze de galanta rendevuo de lia flirtema edzino; oni sin aranĝis por ke li alvenu ĝuste ĉe la momento kiam amanto genuiĝis antaŭ lia edzino… Li prenis lin por botisto prenante ŝiajn mezurojn.
Vivu la reĝo de la kokritoj !
Last edited: 27/12/2025
Add a comment