Ĉ 19 Ĉe la Ĉefepiskopejo.

Du arkifeliĉaj devotinoj estis Irlando kaj Skolastiko. Fileaso, ankaŭ li, estis feliĉa, ĝis ia grado : la vivo ekde nun aspektis al li gaja per eternaj festenoj. Koncerne ĝui perfektan amon, li certe trovus ekster sia nova hejmo kelkan agrablan aventuron.

La ideo reiri al stabo de fajrosoldatoj de la urbo fakte venis al li unu aŭ du fojojn.

- Fileaso, mia knabo, li diris al si, vi estas metanta vin en malbonan situacion… Vi estas tute stulte registrota kiel dizertinto… Estas malbonan ideon kiun vi havis konsentante esti la kapelpastro de tiuj du frenezaj maljunulinoj…

Sed la instinkto de glutemeco kaj la perspektivo de senokupa ekzistado plenplena de kaĵolaĵoj remastris lin, superante lin sur la pesilo. Kaj plie, ne estas ĉio pensi reiri al fajrobrigado; kiel li reirus tien ? Ĉu li sin prezentus en sutano ? Necesus al li klarigi la kialon de ĉi tiu kostumo, respondi al senfinajn demandojn pri kial.

Unue, ridindeco por li, ridindeco kiu ĉiam restus kun li en lia kompanio; liaj kamaradoj ne maltrafus oportunecon por nomi lin pastron, por doni al li moknomojn tiel multaj kiel malkomplezajn. La vivo estus neebla por li.

Poste, la sutano kiun li estis devigita surmeti ĉe prezidanto Mortero, ne sin trovis tie sekve de miraklo; Fileaso apenaŭ kredis pri mirakloj. Estis do iu parokestro kompromitita en tiu domo.

Nekapabla imagi ke pastro estas amanto de la prezidantino, li atribuis al Eglantino la ĉeeston de ĉi tiu sutano. La eta senindulino ! Ŝi fakte aspektis tre kortuŝita kiam li alvenis. Li atribuis ĉi tiun konfuzon al la ŝereo de la burĝino. Temis, evidente, pri ĝeno kiun lia alveno okazigis.

Mallonge, por klarigi al siaj superuloj sian alivestiĝon, en la okazo se li sin prezentus al fajrobrigado, necesus al li rakonti ĉion; estus enketo; oni malkovrus la pastron; li estus por li terura malamiko. Fileaso tute fajfis pri religio; tamen li diris al si, ne sen ia kialo, ke oni ĉiam pentas malamikiĝi kun viroj en nigra robo.

Krome, estis tiu malbona tonsuro kiun li havigis al si. Pri tio li ne povus prezenti iun ajn kredindan klarigon. Estis evidente ke li sidigis sin en veran embarason; sed estis pli danĝere eliri el ĝi ol resti en ĝi.

Ĉu li ne havis laŭregulajn paperojn ?… Jes; sed se la vera Grusofskio sin prezentus ĉe la ĉefepiskopo kaj sin trovus frontalfronte kun li ?…

Neeble sin turni al iu flanko aŭ al alia. Fileaso naĝis en oceano da malagrablaĵoj. Fine, li faris decidon, li restos parokestro, okazos tion kio okazos. La paperujo kiun li estis tenanta, indikis al li la posedanto de lian sutanon. Ĝi enhavis kelkajn malgrandajn paperojn kiujn li juĝis tre kompromitaj. Domaĝe ! Li antaŭenirus. Lia alivestiĝo daŭrus mallonge aŭ longe, tio ne gravis al li. Se iam lia vera personeco estus malkovrata de la pastroj, li tiam minacus ilin per skandalo, kaj tutcerte, estus ili kiuj rapidus reguligi lian situacion.

Li faris ĉi tiun decidon la postmorgaŭon de sia metamorfozo. Lia surprizo estis granda kiam, tagmeze, la poŝtisto alportis al li leteron. Estis sur la koverto : "Sro pastro Vasilio Grusofskio, 13 strato Koperniko". La letero surhavis stampon de la ĉefepiskopejo.

- Do vi z-iris al la ĉefepiskopejo por diri ke vi gastigis min ĉe vi ? li demandis al la du devotinoj.

- Sed ne, sinjoro pastro, respondis unuvoĉe la maljunaj fraŭlinoj.

La vero estas ke ili rakontis al ĉiu kiu volis aŭskulti ke ili gastigis polan pastron. La aliaj fraŭlinoj de ilia pia societo, ĵaluzaj, ripetis la anekdoton al la preposto de la paroko, kiu rapidis informi la ĉefepiskopejon. Li, la preposto, ofendiĝis. Skolastiko kaj Irlando ofte donis al li malgrandajn donacojn por tiu aŭ tiu bona servo, kaj li bonege komprenis ke la farendaj donacoj de nun estos profite al pola pastro.

- Mi vidas tio kio estas, diris Irlando.

- Mi ankaŭ, diris Skolastiko.

- Estas fraŭlino Varoketo, la standard-portantino…

- Ĝuste.

- Kiu rakontis siamaniere ke ni akceptis, niahejme, ĉi tiun bonan pastron Vasilion, kaj kiu volus kaŭzi al ni malagrablaĵon.

- Nu, Fraŭlinoj, rapidis diri Fileaso, mi ne restos ĉe vi; mi ne volas z-esti kaŭzo ke mi kompromitu vin…

- Sed tute ne ! kriis la du fratinoj.

- Fetiĉo malfermis la leteron. Oni invitis lin veni tiun posttagmezon mem al ĉefepiskopejo.

- Ni akompanos vin, diris entuziasme Skolastiko kaj Irlando.

Ili haste tagmanĝis.

- Ha ! Tiel estas ! kriis Irlando.

- Vere ! Oni volas forpreni de ni la pastron ! kriegis Skolastiko.

- Ni vidos la ĉefepiskopon mem !

- Ni parolos kun li !

- Kaj la konkludo estos…

- Ke la pastro ricevos ĉi tiun vesperon mem…

- Permeson esti nia kapelpastro…

- Ĉu ne, Irlando ?

- Jes, Skolastiko !

Rapidege oni sin vestas kaj oni iras al ĉefepiskopejo.

- Kiu scias kiel ĉio ĉi finiĝos ? diris al si la tonsurita fajrosoldato.

Ni alvenas. La pastro montras sian leteron. Juna diakono alkondukas lin ĉe unu el la ĝeneralaj vikarioj.

- Estu firma ! diris al Fileaso la du maljunaj fraŭlinoj kiun la diakono invitis atendi en ia vizitejo.

La ĉefvikario estis malantaŭ skribotablo ŝarĝita per paperaĉoj. Li petas la falsan pastron sidiĝi kaj komencas la konversacion :

- Sinjoro pastro, li diris, jen pluraj tagoj de kiam vi alvenis en Parizon, kaj vi ne jam venis prezenti vin al ĉefepiskopejo…

"Bonege, pensis Fileaso, mi tuj ricevos admonon; sed mi scias valoran informon : ĝi estas ke la individuo kiun mi anstataŭigas, ne estas konata de la stabo de la vertoĉapuloj".

Kaj, pripensinte tion, li respondas laŭte :

- Mi devas klarigi al vi, sinjoro ĉefvikario… Mi z-estis malsana ekde la unuaj tagoj de mia alveno…

- Jes, respondis severe la alia, ŝajnas ke vi allasas vin al drinkado…

"Nu, do ! pensas Fileaso, jen ke ĉi tiuj du maljunulinaĉoj rakontis ĉion al la klaĉulinoj de sia paroko !…

La ĉefvikario daŭrigas :

- Sen fraŭlinoj Duverpinoj, vi estintus skandalaĵo…

- Sinjoro ĉefvikario, ili trokr... ili trokrandigis, mi ĵuras al vi…

- Trograndigis, korektis la alian… Ne gravas, sufiĉas… Miaj informoj estas bonaj… Estas vere ke vi estas rekomendita al Sro pastro Romualdo Pugkato, de Sankta Ĝermano la Palisumito; sed se vi ne korektos vian konduton, Sro pastro, tute certe, rifuzos ekzerci sian influon en via favoro.

Fileaso turnis sian ĉapelon en siaj manoj.

- Vi nur malfacile parolas france laŭ tio kion mi vidas; sed ĉu vi bone komprenas ĝin ? pridemandis la ĉefvikario.

- Perfekte, sinjoro ĉefvikario.

- Do, vi bone komprenis la signifon de miaj rimarkoj ?

- Jes, sinjoro ĉefvikario.

- Nun, io alia… Kion vi intencas fari en Parizo ?

Fileaso restis silenta, kun larĝe malfermita buŝo.

- Ĉu via intenco estas resti ĉe la fraŭlinoj Duverpinoj kiuj, ŝajnas, esprimis sian intencon gardi vin kiel sian kapelpastron ?

- Sinjoro ĉefvikario, mi estas t-al via dispono… t-al tiu de monsinjoro ĉefepiskopo… t-al tiu de ĉi tiuj fraŭlinoj…

Dirante tion, li aspektis tiel konsternita ke la ĉefvikario ne sukcesis reteni tiun pripenso : "Vere, la knabo tute ne estas danĝera".

Post tio, li ordonis enkonduki la fraŭlinojn Duverpinojn. Skolastiko kaj Irlando eniris farante profundajn riverencojn, kaj tuj komencis paroli, ambaŭ samtempe, sen atendi ke la ĉefvikario donu al ili parolrajton.

- Sinjoro ĉefvikario !…

- Tio estas komploto !…

- Ni volas kapelpastron !…

- Kaj, ĉar ni feliĉe trovis lin…

- Oni ĵaluzas nin !…

- Pastro Vasilio instruas al ni la polan…

- Ni jam konas Kristnaskon : Vaqui l’houro…

- Kaj, niaflanke, ni instruas al li la francan…

- Li konfesprenos nin…

- Li akompanos nin en niaj pilgrimadoj…

- Estas la parokestro de nia paroko kiu faris al vi raporton kontraŭ li…

- Estis fraŭlino Varoketo kiu kalumniis la pastron antaŭ la parokestro…

- Oni diris al vi ke ni renkontis pastron Vasilion ebrian…

- Tio estas mensogo !

- Ĝi estas hontaĵo !

- Se oni ne konsentas justecon, ni parolos al monsinjoro mem…

- Ni alvokos nian fraton, la prezidanton…

- Ĉar ni volas nian kapelpastro…

- Ni bezonas lin !…

- Jen !…

Ĉi ĉio estis eldirita per unu spiro de la du maljunulinoj, sen enspiri. La ĉefvikario estis konsternita de tiu fluo de paroloj. Li fakte ricevis raporton kontraŭ la pola pastro. Lia intenco estis ordoni al li ekloĝi en iu ajn modesta hotelo kaj atribui al li kiel flanka pastro la unuan trovitan parokon. La klopodo de la fraŭlinoj Duverpinoj tre ege skuis lin.

"Hej ! Hej ! li diris al si mem, ĉi tiuj du frenezaj maljunulinoj estas koleraj… Se ni rifuzas al ili sian kapelpastron, ili kapablas ne plu doni ion al la eklezio… Ili incitos la prezidanton Morteron… Fine, ili estas malbelaj ĝis timigi… Neniu timenda skandalo rilate al ameto… Kaj plie, se ĉi tiu polo sinkas en drinkadon, pli bone estas ke li ebriiĝu hejme ĉe devotinoj kiuj kaŝos liajn ekscesojn…"

Li faris al si ĉiujn ĉi tiujn pripensojn en malpli ol sekundo. Tiam, li levis la kapon por diri :

- Fraŭlinoj, ni havas ĉe la ĉefepiskopejo neniun antaŭjuĝon kontraŭ via protektito, kiel vi ŝajnas kredi, kaj por pruvi al vi ke vi eraris, mi donas al Sro pastro Grusofskio, ekde hodiaŭ, la rajtigon servi vin kiel kapelpastron… Li nur diros siajn mesojn en la paroko… ĝis kiam monsinjoro permesos al vi havi hejme privatan oratorion…

Fileaso ege miris. Ĉi tiu neesperita sukceso plenumis liajn dezirojn.

Irlando kaj Skolastiko ĵetis sin al la genuoj de la ĉefvikario kaj impete kisis al li la manojn.

Tiu ĉi rapide forpermesis la fraŭlinojn Duverpinojn kaj ilian kapelpastron.

- Ni atingis la venkon ! diris triumfe Skolastiko malsuprenirante la honoran ŝtuparon de la ĉefepiskopejo.

- Kaj ni havos nian privatan oratorion ! aldonis Irlando.

- Tamen, konkludis Fileaso, kia bela sukceso ĝi estas !

La du maljunaj frenezulinoj estis tiel feliĉaj ke ili decidis tuj alkonduki la pastron Grusofskion al tajloro por prenigi de li mezurojn por alia sutano, ĉar tiu kiun li havis, tute ne taŭgis al li. La fajrosoldato konfidence sciigis al ili ke estis maljuna provinca parokestro kiu, vidante lin ĉifone vestita, donacis ĝin al li dum lia eksterordinara piedvojaĝo de Varsovio al Parizo.

Ĝuste kiam la triopo transiris la sojlon de la ĉefepiskopejo, kaleŝo haltis antaŭ la portalo. Plenaĝa sinjorino, malalta, dika, kun ruĝa vizaĝo, elveturiĝis. Tuj kiam ŝi vidis la junan pastron flankitan de Irlando kaj Skolastiko, ŝi rapidis renkonte al li, ekzamenis lian vizaĝon, kaj sin ĵetis al lia kolo, ekkriante :

- Ho ! Tiun vizaĝon !… Permesu al mi kisi vin, sinjoro pastro… Vi tute estas la portreto de mia nevo !

Antaŭ ol Fileaso havis tempon defendi sin, la sinjorino metis sur ĉiun vangon sonoran kison.

- Kion tio signifas ? demandis Skolastiko kaj Irlando, konfuzitaj.

- Sed mi komprenas nenion, diris la falsa Grusofskio ankaŭ surprizita. Sinjorino, mi ne havas la honoron koni vin, li aldonis alparolante al nesindetenema matrono.

- Mi bone scias tion, respondis tiu ĉi; sed tio ne gravas… Venu tamen viziti min iam… Estas mirige kiel vi similas al mia nevo !

Kaj, vigla kiel sciuro, ŝi rapide supreniris la ŝtuparon kiun la triopo ĵus malsupreniris.

Irlando, Skolastiko, kaj ilia kapelpastro estis tre scivolitaj.

- Kiu estas ĉi tiu sinjorino ? ili demandis al pordisto kiu montriĝis sur la sojlon de la granda enirpordo.

La pordisto kliniĝis kaj mallaŭte diris al ili kun mistera mieno :

- Estas sinjorino la Markizino de Intrigejo.

Last edited: 27/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment