Ĉ 20 La Konfesado de Eglantino.
- Ho ho ! Ĉi-foje, ni ja vidos ĉu li eniros !
Tiu kiu tiel parolis, ne estis alia ol pastro Romualdo Pugkato. Li estis ankoraŭ profunde afliktita de la trompo kiun lia preposto faris al li. Kiel pastro Folulo eniris liahejmen ?
Ursulo ĵuris al li, tra ĉiaj cindroj, ke ŝi malfermis al neniu ajn krom Sino la prezidantino, ke neniam, neniam ajn, ŝi pruntedonis la ŝlosilojn de la apartamento al preposto de Sankta Ĝermano la Palisumito. Ursulo ne kapablis mensogi.
Tamen, pastro Pugkato trovis sin alfrontita al nenegebla fakto. Ĝuste kiam li sin pensis sola kun la bela Marta, lia superulo ekaperis el ĉambreto. Do, pastro Folulo havis falsajn ŝlosilojn.
La morgaŭon mem post sia promenado en Parnasmonto kiel fajrosoldato, la vikario ŝanĝigis ĉiujn serurojn de sia apartamento. Kaj la postmorgaŭon dum li atendis Eglantinon, li ĝoje ripetis al si ĉi tiun frazon : "Damne ! Ĉi-foje, ni ja vidos ĉu li eniros !"
Je la naŭa matene, Eglantino alvenis. Ŝi estis tute konfuzita. Devi konfesi enuigis ŝin.
Kamparana knabino, ŝi ricevis sian unuan komunion kaj frekventis preĝejon ekstreme malmulte. Dekkvinjara, ŝi estis sendita al Parizo kie ŝi rapide perdis iom da sia naiveco, kaj de kiam ŝi surpaŝis la grundon de la ĉefurbo, ŝi ne eĉ unufoje iris en konfesejon.
Ĉi-foje, ne eblis eviti la taskon. La pastro apenaŭ ellitiĝis; li finis sian sinlavadon. Antaŭ malgranda spegulo, li finis sin razi. Ursulo enirigis la beletan servistino.
- Estas la fraŭlino kiun vi atendas, ŝi diris.
Pugkato tuj iris renkonte al Eglantino.
- Envenu, kara infano mia; sidiĝu.
Li faris signon, Ursulo retiriĝis.
- Nu, diris la pastro sin gargarante per akvo kaj parfumita vinagro, vi parolis hieraŭ pri pastra moŝto al kiu vi konfesdonis…
- Jes, sinjoro pastro.
- Kiu estas ĉi tiu pastra moŝto ?
- Kapuceno.
- Nu !… Kapuceno ne elpelita, tiam… ĉar, ekde ĉi tiuj abomenindaj dekretoj, kapucenoj fariĝis iom maloftaj…
- Kiel vi diras, sinjoro pastro.
- Kaj ŝanĝi konfesprenanton ĝenas vin, ĉu ne ?
- Jes ja, ĉar ĝi devas esti…
- Vi vidos, infano mia, ke mi ne estas tre malbona konfesprenanto… Eble mi impresas al vi kiel ogro… Jen tio kio erarigas… Mi estas tute bonkaraktera konfesprenanto…
Li frotetis siajn vangojn per vizaĝpudro.
- Ĉu vi ŝatus iom da vizaĝpudro, infano mia ? li demandis subite proponante al ŝi sian tamponon.
Eglantino estis konsternita. Ĉi tiu konfesprenanto ŝajnis al ŝi stranga. Ŝi balbutis kelkajn vortojn. La pastro ekprenis ŝian hartufon kaj venis froteti ŝiajn vangojn…
- Jen beletaj freŝaj vangoj ! li diris; ili estas rozaj… Kiel vi nomas vin, infano mia ?
- Eglantinon, Sro pastro.
- Iu flornomo !… Donu al mi viajn manojn…
Li prenis ilin de ŝi.
- Ili estas tiel ĉarmaj kiel ĉio.
Poste, abrupte :
- Kiom da, li diris, kiom da tagoj de kiam oni ne plu konfesdonis, fraŭlino Eglantino ?
- Diable, Sro pastro… Mi ne plu bone scias… Devis esti unu monato…
- Ho ! Ho ! Necesos nun konfesdoni pli ofte ol tio… Afabla knabineto kiel vi ne devus pasigi pli ol ok tagojn sen veni apud sian konfesprenanton… Ĉu vi volas ke ni komencu ?
- Jes, sinjoro pastro.
- Necesas diri "Jes, patro".
- Jes, patro.
- Bonege… Surgenuiĝu… sur ĉi tiun kusenon… Ne, fine, sidiĝu apud min sur la kanapon… Ni tuj senceremonie faros konfeson… Vi vidos ke mi ne estas ogro…
Li sin metis sur la kanapon kaj altiris ŝin apud si.
- Nu, diru la konfespreĝon…
- La konfespreĝon… Kio tio estas ?
- Kio ! Ĉu via kapuceno ne igis vin diri la konfespreĝon ?
Eglantino estis tre embarasita. Ŝi de tiam tute forgesis la detalojn de tiu ĉi ekzerco kiu estas nomita konfeso. Trafe maltrafe, ŝi respondis :
- Ne, mia antaŭa konfesprenanto igis min tuj rakonti miajn malgrandajn pekojn…
- Estu, diris pastro Pugkato, tre akordiĝema. Ni faros kiel li. Ni forigu la konfespreĝon kaj ni iru tujtuj… Ĉu vi estas mensogulino ?
- Iomete, Sro pastro…
- Diru : patro mia… Ekde via lasta konfeso, kiomfoje vi mensogis ?
- Diable ! Mi perdis la kalkulon.
- Kaj pri glutemeco ?… Ĉu vi faris la pekon de glutemeco ?
- Ho ! Jes… Sinjorino havas ŝereon al kiu mi fojfoje diras kelkajn vortojn.
Dirante tion, ŝi ridis, montrante belegan vicon da blankaj dentoj.
- Vi havas tre belajn dentojn, knabineto… Montru ilin ankoraŭ iom plu… Ridu… Elmetu la langon… Ĝi estas tre ĉarma, ĉi tiu eta lango…
Eglantino pensis ke ŝi ĉeestis kun stranga konfesprenanto. Pastro Pugkato pasigis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion.
- Parolu al mi sen deteniĝo, sen trompo, li daŭrigis, kaj ni babilu pri la ĉarma peko… Ĉu vi kelkfoje faras ĝin, la ĉarman pekon ?
Eglantino ruĝiĝis.
- Necesas nenion kaŝi al via konfesprenanto.
- Sed, sinjoro pastro !…
- Ne estas "sed" kiu validas… Vi devas ĉion diri al mi… Sincere kaj tuthoneste, ĉu vi ne havas amanton ?
- Sed, sinjoro pastro !…
- Nomu min mian patron, fulmotondro !
- Mia patro fulmotondro, la peko pri kiu vi parolas…
- Diru mian patron, sen pli…
- Mia patro sen pli…
- Ŝtipkapulino !… Mia patro… kaj nenio pli… Mia patro !…
- Mia patro, la peko pri kiu vi parolas…
- Nu ?
- Estas, ke…
- Ĉu vi ne faras ĝin de tempo al tempo ?
Eglantino opiniis ke la vikario estas tre trudiĝema. Post hezito, ŝi diris :
- Nu, ne.
- Tatata… Knabineto, necesas ne mensogi dum konfeso.
- Patro, mi certigas vin…
- Certigu nenion… Ĉu vi ne havas amanton ?
- Ne, patro.
- Ne la plej etan fajrosoldaton ? Ne la plej etan Fileason ?
Eglantino eksaltis.
- Fajrosoldaton… Fileason… ŝi murmuris. Kiel vi scias ?
- Mia eta Eglantino, via konfesprenanto estas la reprezentanto de Dio… Dio scias ĉion… Liaj reprezentantoj scias ĉion… Vi vidas ke ne utilas kaŝi ion ajn al mi…
- Vere ! Vi mirigas min !
- Do, ĉu vi konfesas vian amanton ?
- Jes, patro.
- Friponino !… Kaj ĉi tiu amanto, kion li faris ?… Ĉu li kelkfoje malagrafis vian korsaĵon ?
Metante ĉi tiun demandon, la konfesprenanto malagrafis korsaĵon de sia konfesantino. Tiu ĉi sin montris iom kontraŭa.
- Lasu min fari, diris la vikario, necesas ke mi klarigu al vi tio kio estas kaj tio kio ne estas peko.
- Tamen, patro…
- Lasu min trankvila kun viaj tamenoj… Kaj aŭskultu vian konfesprenanton, kiu estas la reprezentanto de Dio… Necesas ne konfuzi mortindan pekon kun veniala peko… Pardonebla peko ne havas grandan gravecon… Tiel, ni supozu ke mi estas via amanto… Nune, mi kisas vin inter viaj du mamoj, tio estas nur pardonebla peko… Nun, mi kisas vin sur la nazon, sur la okulojn, sur la mentonon, sur la buŝon… ĉi tiuj estas ankoraŭ pekoj de malgranda graveco…
Li kisis kiel li diris. Subite, li fariĝis serioza. Li ĵus memoris ke ne nur por amuziĝi ke li konfesprenis Eglantinon.
- Kaj ĉi tiun fajrosoldaton, li diris, vi akceptis lin ĉe vi antaŭhieraŭ nokte, ĉu ne ?
- Jes, patro mia, respondis Eglantino komprenante nenion pri ĉi tiu sagaceco de sia konfesprenanto.
Pastro Pugkato sin sentis tute komforta por pridemandi. Li sciis ke la servistino ne rekonis lin, kiam li eskapis en fajrosoldato. Eglantino, aliflanke, tute ne sciis kiu estis la viro en kalsono kiun ŝi palpis en la malluma ĉambreto apud la fumsalono. Li dirigis al si la antaŭnomojn de la fajrosoldato, la kompanio al kiu li apartenis; li petis Eglantinon, sub ĵuro, promesi al li antaŭsciigi lin kiam Fetiĉo reaperos apud ŝi. Li tamen ĵuris al ŝi ke li provizos lin per rimedoj por kontraŭbatali tenton.
- Veniala peko, li diris, estas la plej eta afero; sed mortinda peko, kia abomeno kiam ĝi estas plenumata kun civilulo aŭ soldato !… Ĉi tiu makulo sur la animo estas tre malfacile por forviŝi... Kun ekleziulo, tio estas multege pli simpla, pro tio ke oni ĉiam estas certa ricevi bonan absolvon.
Li sin pretigis klarigi al Eglantino la detalojn de mortinda peko. Subite, la pordo de la ĉambreto malfermiĝis, la sama kiu donis eniron antaŭ du tagoj al la preposto Folulo, kaj, kiel tiame, la preposto Folulo aperis, pli kaj pli incitema.
Kiel, diable ! li ĉifoje denove sukcesis eniri liahejmen ?
- Mia kara vikario, diris la parokestro farante spitgeston al Pugkato, vi tuj bonvolos lasi al mi ĉi tiun novan konfesantinon.
Pugkato fariĝis purpura. Aŭskultante nur sian koleron, li sin ĵetis al la pastro Folulo kaj donis fortikan pugnobaton meze de lia vizaĝo.
La parokestro, surprizita de ĉi tiu neatendita atako, tuj rebatis siavice pugnanta. Estis stranga vidaĵo, ĉi tiuj du pastroj kiuj pugnobatis unu kontraŭ la alia per sia tuta forto, je granda mirego de Eglantino kiu ne sciis kiun partion elekti.
Folulo estis alta kaj maldika; Pugkato estis malalta kaj dika. Ambaŭ posedis konsiderindan muskolan forton. La batalo do estis sufiĉe longa. Dum la parokestro kaj lia vikario plej bone interŝanĝis pugnobatojn unu la alian, Eglantino, profitanta de la tumulto, forŝteliĝis, ne sen averti la mastrumistinon de la pastro Romualdo pri tio kio okazis.
Ursulo alvenis kaj sin ĵetis inter la batalantojn.
- Sinjoro preposto ! Sinjoro pastro !… Ĉu vi pensas ?… Kion diros la najbaroj se ili aŭdos vin ?
La du ekleziuloj haltis. Ili rimarkis ke la beleta knabino, objekto de ilia dezirego, malaperis. Ili hontis.
La parokestro estis la plej malmilde traktita. Li pasigis manon sur la ripojn. Fulmotondro ! Li estis tute disbatita. Ankaŭ Pugkato estis sufiĉe kontuzita. Nek unu, nek la alia plendis pri la ricevitaj batoj; nur unu afero ĉagrenis ilin : la foriro de Eglantino.
- Diable ! diris la vikario al parokestro, vi estas stranga pafilo !… Pro viaj manieroj, vi estas la kialo kial mia konfesantino foriris…
- Se vi estus saĝa, respondis Folulo, ŝi ankoraŭ estus ĉi tie, kaj vi viavice havus la belan infanon.
- Pardonu, mi ne akceptas ke, sub preteksto ke vi estas mia superulo, vi penegu por konfiski miajn klientinojn…
- Ho ! Se ni povas diri tion !… Jen bela afero !… Vi ne komprenas la ŝercon…
- Mi trovas la ŝercon tre malbona… kaj mi estas decidita ne toleri ĝin…"
- Romualdo, vi malpravas… Ni perfekte povintus interkonsenti… Male, vi estas ridinde ofendiĝema…
- Ne estas ofendiĝemo… Ĉu mi enmiksiĝas en viajn aferojn ?
- Mi neniam malhelpis vin…
- Ĉu mi ŝtele eniras en vian hejmon por ĝeni vin kiam vi plenumas viajn devojn kiel konfesprenanto ?
- Mi ne diras tion…
- Nu, via konduto, sinjoro preposto, ne havas nomon…
- Nu, nu, Romualdo, trankviliĝu… Mi pardonas vian boksadon… Nu ! Ĉu mi ne havas sufiĉe bonan karakteron ?
- Dable ! Konfesu ke, se vi havas bluaĵojn sur via korpo, vi meritis ilin… Kaj ĉu vi kredas ke mi nenion ricevis ?… Vi havas pugnon terure kruda !
- Do, ne plu rankoru kontraŭ mi… mi volis ridi; mi ne pensis ke vi ricevos ĝin tiel malbone.
- Ĉar tiel estas, mi konsentas paciĝi… Vi rekonos de mi ĉi tiun meriton : funde, mi ne havas malbonan karakteron, mi ne estas rankorema.
- Estas vere.
- Konsentite ?
- konsentite !
La du vobiscumoj(1) etendis la manon por manpremo.
- Bonege, diris Ursulo, kiel mi tio ĝojigas min vidi sinjoron preposton kaj sinjoron pastron repacigitajn !… Ĉu vi scias ke vi perforte agas kiam vi komencas !… Ha ! Se vi nur povintus vidi unu la alian !… Se ne estus risko de skandalo, kiu vere timigus min, mi ridintus…
Post tio, la mastrumistino eksplodis en ekridon. Nenio estas komunikebla kiel gajeco. La preposto kaj lia vikario, forgesante siajn kontuzojn, rigardis unu la alian dum momento kaj siavice travivis belan atakon de rideksplodo. Dum unu minuto estis ĝenerala rido.
- Se ni trinkus glason da io por revigligi nin ? rimarkigis Romualdo. Kion vi pensas sinjoro parokestro ?
- Dankon, tio ne estas por rifuzi.
Ili fariĝis plej bonaj amikoj en la mondo. Ursulo iris preni el la telermeblo botelon da altkvalita maturigita madejro, kaj ili tintigis al amikeco.
Ĉar la madejro estis bongusta, ili ne restis ĉe unu glaspleno. Ĉe la fino de la botelo, la du ekleziuloj falis en la brakojn unu de la alia.
- Ursulo, diris la preposto, ne pretigu tagmanĝon por mia vikario; mi elkondukos Romualdon…
- Mi ŝatus, respondis la vikario.
- Mi baldaŭ konigos al vi, kara mia, iun restoracion kiu sin specialigas pri duonkuirita anaso kun trufoj… Vi certe aprezos tion…
- Kaj poste ?
- Poste, por sigeli nian amikecon per nerompebla maniero, mi prezentos vin al unu el miaj amikinoj, sinjorino la markizino de Intrigejo.
- La markizino de Intrigejo ! respondis Romualdo… Strange ! Ŝajnas al mi ke mi konas tiun nomon.
La novaj amikoj rearanĝis siajn sutanojn kiujn la lukto videble ĉifis, kaj forlasis la domon de la vikario.
Ursulo ĝojis pri tio ke ĉio finiĝis kiel eble plej bone.
Kelkajn momentojn antaŭ la eliro de la du pastroj, ĉe la momento kiam Eglantino foriris, alia ekleziulo preterpasis la domon. Estis Fileaso kiu, akompanata de Irlando kaj Skolastiko, ĵus prenigis ĉe najbara tajloro mezurojn por proviza tuniko. Li ekvidis sian plej amatinon kaj vigle forturnis la kapon por ne esti rekonata. Eglantino, fakte, tute ne atentis pri li. Koncerne Fileason, li rimarkis la loĝejon el kiu ŝi eliris, kaj fariĝis certa ke li ĉiam estis kokrita de la servistino kun la vikario kies altvaloran paperujon li posedis.
(1) Latina vorto signifanta "kun vi" kaj devenanta de la kompleta tradicia kristana beno "Dominus vobiscum" kiu signifas "La Eternulo estas kun vi".
Last edited: 27/12/2025
Add a comment