Ĉ 21 La Odiseado de akurata Fiakro.

Gilda Bakitpano ricevis de Laripeto sian unuan lecionon pri kosmografio, kaj ŝi deziris vizitadi plenan kurson.

Je la tria posttagmeze, dum ŝi havis ĉiun kialon kredi la plumiston en sia butiko de la strato Sankta Denizo, ŝi sendis sian servistinon serĉi por si fiakron kaj elirante diris :

- Mi ne revenos antaŭ la sesa; mi iras promeneti en la arbaron de Bulonjo.

Kaj efektive, saltante en la kaleŝon, ŝi kriis ĉi tiujn vortojn al la koĉero :

- Ĝustatempe… Konduku min direkte al Elizeaj Kampoj, pasante tra la bulvardo Sankta Ĝermano.

La ĉevalo ektrotis. Kiam la fiakro atingis la intersekcon de bulvardo Sankta Ĝermano kaj strato Lernejo de Medicino, la plumistino vigle frapis la internan fenestron :

- Koĉero ! Koĉero ! Haltu momenton !

La veturigisto obeis. Juna viro, kiu estis neniu alia ol Roberto, rapidis al la pordo. Li malfermis kaj sidiĝis apud la beleta plumistino.

- Permesu al mi ŝanĝi vian itineron, sinjorino kara, li diris. Mi devas dum momento viziti moŝton Balbutadon por ekscii kiel progresas mia proceso rilate al Pelagia. Tio ne multe malproksimigos nin de la cetero de la vojo kiun ni devas fari por iri al Elizeaj Kampoj.

- Kiel plaĉas al vi, sinjoro Roberto. Ne gravas pri kiu vojo ni sekvos, kondiĉe ke ni estu kune… Mi tiom timis ke vi ne estu ĝustatempe por la rendevuo !…

- Ho ! Kia maljusta timo !

Kaj li diris al la koĉero :

- Antaŭ ol iri al la Elizeaj Kampoj, vi haltos dum momento ĉe la nro 25 de la strato Bonaparto.

La veturilo ruliĝis pluen.

Ĝi ja estis reale rendevuo. Roberto ne perdis sian tempon. Antaŭhieraŭ li unuafoje vidis Sinon Bakitpanon, kaj ni scias ke vespere la vokfrapaj spiritoj diris : "Morgaŭ". Tiu morgaŭ ŝajne estis bone uzata, ĉar la tago kiu sekvis ĝin, vidis kaleŝan promenadon.

Kion oni faris en ĉi tiu veturilo ? Ili mallevis la rulkurtenojn por ne timigi preterpasantojn, kaj ili sin kisis reciproke laŭ la ĉarma maniero, la kosmografio permesas tiajn intimaĵojn.

Post momento, la veturilo haltis. Ili alvenis ĉe la nro 25 de la strato Bonaparto. Roberto malfermis la pordon kaj saltis sur la trotuaron.

- Mi apenaŭ bezonos kelkajn minutojn, li diris al Gilda, la tempon por supreniri, diri du vortojn al moŝto Balbutado, kaj malsupreniri.

Gilda do restis en la fiakro. Sed, apenaŭ Laripeto enŝoviĝis en la longan aleon de la domo, kiam la plumisto Bakitpano aperis ĉe la fino de la trotuaro.

Ĉu ja estas li ?… Jes, estas li, sen ia dubo… Gilda perfekte rekonas Neosteron kiu antaŭeniras, trankvila, majesta, kun ŝveleta ventro antaŭigita… Sed kien li iras ? Ĉu necesas demandi tion ?… Ankaŭ li iras al sia amiko Balbutado… Gilda sin kaŝas kiel eble plej bone funde de la fiakro… Ŝi sukcesas ne esti vidata; Sro Bakitpano haltis dum sekumartanndo, ĵetis nur distritan ekrigardon al fiakro, kaj siavice, eniris ĉe la nron 25.

Tiam ŝi sin forlasis al serio da pripensoj. Ĉu ĉia danĝero pasis ?… Ne… Neostero kaj Roberto certe renkontiĝos ĉe Balbutado… Ŝi estas pagata por koni la plumiston : ŝi scias kiom algluiĝema li estas.

Li alkroĉiĝos al Laripeto, li malsupreniros kun li, Roberto ne sukcesos sin liberigi de li, ili ambaŭ alvenos al la kaleŝo. Se Roberto volos preterpasi pluen, kuntirante la plumiston, la koĉero imagos ke ni volas friponi lin kaj protestos. Kiel ajn li elturniĝos, Laripeto estos devigata veni kun la edzo al fiakro, kiu ŝirmas la kulpan edzinon, kaj la sekreteco estos eltrovata.

Kiel malimplikiĝi ? Gilda ekrimarkas ke la koĉero ĵus forlasis sian sidlokon por iri transe trinki glaseton ĉe la vinvendisto. Ŝi ne hezitas, rapide forlasas la kaleŝon kaj foriras, flugtuŝante la butikojn. Ŝia amafero estas rezignita, sed Sro Bakitpano suspektos nenion. Koncerne Roberton, kiam li trovos la fiakron malplena, li komprenos.

Nu Sino Bakitpano eraris en sia kalkulado.

Estis efektive ŝia edzo, la plumisto, kiu ĵus eniris ĉe la nron 25 de la strato Bonaparto; sed li ne iris ĉe Balbutado. En tiu sama domo ankaŭ loĝas la substituito Sankta Briego. Sro Bakitpano estis vizitonta ĉi tiun prokuroron cele bone pretigi favore al unu el siaj komizoj kiu estas procesigita pro tio ke li forte tanadis la haŭton de gastejestro. Estas nur elironte el la substituito ke li iros manpremi sian amikon, la advokaton spiritiston.

Krome, la Providenco, kiu direktas siajn okulojn al ĉio, kiel ĉiuj scias, igos ke Laripeto estos fininta sian viziton kaj estos jam foririnta kiam la plumisto sonorigos ĉe la pordo de Balbutado. Do, nia amiko Roberto tute ne suspektas pri la ĉeesto de Sro Bakitpano en la domo. Li informiĝas ĉe sia advokato, pensante pri la bela Gilda kiu atendas lin, li kredas, sube en la fiakro. Balbutado donas al li ĉiujn informojn kiujn li deziras : ĉar la asigno de Laripeto kontraŭ Sro Tardio estis transdonita post tiu de la posedanto, oni faros aranĝojn por kunigi la du aferojn, tiel ke ĉio estu kune pledita. Roberto sin deklaras kontenta; li salutas la advokaton kaj sin forpelas de li.

Malsuprenirante la honoran ŝtuparon de la domo, li ĝoje frotas al si la manojn. Post seriozaj aferoj, jen la plezuroj kiuj prepariĝas.

La fiakro ankoraŭ estas tie, senmova antaŭ la portalo; la koĉero estas sur sia sidloko, ĉar li finis sian mallongan halton ĉe la vinvendisto; la pordo estas fermita, la rulkurtenoj estas mallevitaj kiel antaŭ nelonge. Li malfermas kaj… eligas krion de surprizo.

Ĉi tie, mi alparolas al leganto, kaj mi metas demandon al li : "Divenu kiun krion eligis Laripeto malfermante la pordon de la fiakro ?"

La Leganto. "Pro Jupitero ! Ne estas malfacile por diveni. Sino Bakitpano forŝteliĝis. Laripeto do kriis : Nu ! Neniu ! aŭ Kien ŝi kapâblis iri ? aŭ eĉ Ho, do ! Ĉu Gilda forlasis min ?"

La Aŭtoro. "Vi ne pravas".

La Leganto. "Roberto tiam estis diranta : Nu ! Mia amantino sentis ian urĝan bezonon".

La Aŭtoro. "Ne, kara amiko mia".

La Leganto. "Fulmotondro ! Mi eraris pri fiakro !"

La Aŭtoro. "Dirlididi, ankoraŭ tute ne estas tio".

La Leganto. "Tiam, mi donas mian langon(1) al Princoj de Orleano, al ĉio kiu estas plej ‘malestimindaj’ en la mondo".

Vi pravas, leganto. Tial mi ne plu tenos vin. La fiakro ne estis malplena; virino troviĝis kaŭre en ĝi, kaj Laripeto, vidante ŝin, ekkriis : "Marta !"

Al kio Sino Mortero — ĉar ŝi fakte estis la prezidantino — respondis : "Roberto !"

Post tio, dialogo komenciĝis :

- Kio, Marta, vi ĉi tie ?

- Ekzemple ! Do ĉi tiu fiakro estas via ?

Kaj ili rigardis unu la alian, mirigitaj, konfuzitaj, Laripeto ĉefe tute nenion komprenanta de ĉi tiu anstataŭigo de persono. Fine, li decidis peti klarigon :

- Jes, kara amiko mia, ĉi tiu fiakro estas mia… Sed kiel vi eniris ?

- Ho ! Dio mia, estas tute simple… sed… envenu… vidu, la koĉero estas malkvieta pro tio ke vi restas tie, babilanta ĉe la pordo…

Fakte, la koĉero scivolis kial lia kliento hezitis enveturiĝi. Li sin turnis klinante sin, kaj demandis :

- Ĉu ni ankoraŭ iras al Elizeaj Kampoj, burĝoj ?

Post sekundo da pripenso, Roberto respondis :

- Jes… iru…

Kaj li relokis sin en la veturilo.

- Do vi iris al Elizeaj Kampoj ? pridemandis la prezidantino.

- Sed… sinjorino !… jes… diris Laripeto iom ĝenita.

Li pensis en si mem :

"Kio diable okazis dum mi estis ĉe Balbutado ?… Ĉu Marta kaj Gilda vidis unu la alian ?… Ĉu ili havis diskuton kune ?… Ĉu ĉi tiu Marta, kiu havas inferan aŭdacon, forsendis la plumistinon kaj sin metis sur ŝian lokon ?… Estas ke ŝi kapablas tion !…"

Vorto de la prezidantino venis ĵeti iom da lumo sur ĉi tiu kaoso kaj trankviligis Roberton.

- Do vi permesas al vi promenadojn… tiel… tute sola… sen inviti vian karan Martan ?… Nu, tio estas afabla !

Laripeto eligis kontentiĝan elspiron. La prezidantino ne vidis la plumistinon; jen tio kio almenaŭ evidentiĝis el tio kion ŝi ĵus diris. Ŝi riproĉis lin pro tio ke li promenis sola; do estis neniu en la fiakro kiam ŝi eniris. Restis por klarigi du aliaj punktoj de la mistero : kiel kaj kial Gilda foriris; kiel kaj kial Marta sidiĝis en lia veturilo. La unua punkto estis klarigota ekde la unua intervidiĝo kiun Roberto havos kun Sino Bakitpano. Koncerne la duan, li povis tuj klarigi ĝin.

- Vi ne respondas, Roberto, diris la prezidantino.

- Kion vi volas ke mi diru al vi ? La vetero estas bonega… Ĉio instigis min al promenado… Estas en la arbaron ke mi intencis iri… Diable, se mi povintus pensi ke eblus al vi eskapi dum posttagmezo, mi prenus la agrablan liberecon aranĝi rendevuon kun vi.

- Bonege, mi akceptas viajn pardonpetojn.

La kaleŝo ruliĝis, transirante en tiu momento la ponton de la Sanktaj Patroj. Marta alprezentis sian vangon al Laripeto.

- Kiel signo de pardono kiun mi konsentas al vi , mi permesas vin kisi min.

Roberto, profitanta de la permeso, kisis la prezidantinon, sed tute ne sur la vango. La kiso estis redonita al li kun uzuro.

- Nun estas al vi, kara Marta mia, li diris post kelkaj sekundoj da karesoj, estas al vi, mia tute amata, la tasko klarigi al mi kiel kaj por kiu vi eniris en mian fiakron.

- Mi diris al vi antaŭ nelonge ke nenio estis pli simpla… Dio mia, jes, ĝi estis tiel simpla kiel eble… Mi pasis sur la strato Bonaparto. Veturilo venis en inversa direkto… Mi ekvidis vin interne… Mi svingis manon por saluti vin… Vi ne vidis min… La veturilo daŭrigas foriri… Sed, dum mi scivole returniĝis, jen ĝi kiu haltis antaŭ la numero 25, kaj vi eliris… Mi returne iris laŭ miaj paŝoj… Vi estas tute lerta, kara Roberto mia… Antaŭ ol mi atingis vin, vi malaperis en la domon. Tiam ideo trairis mian cerbon… Se mi farus surprizon al mia amiko Laripeto ?… Mi atendis dum minuto antaŭ butiko, rigardante la montrofenestron… Mi vidis la koĉeron kiu forlasis sian sidlokon kaj kiu iris al la vinvendisto. Mi profitis lian foreston… kaj bum ! jen mi en la fiakro… Mi mallevis la rulkurtenojn, por ke via surprizo estu pli neatendita kaj pli kompleta kiam vi revenus… Vi ne invitis min al via promenado… Mi forlasis la inviton… Kaj jen… Vi estis tre surprizata, ĉu ne, kiam vi vidis min ?

Ŝi eligis ĉion ĉi dum unu spiro, kaj Roberto aŭskultis ŝin sen interrompi ŝin.

- Jes, li respondis kiam ŝi finis, mi estis tre surprizata trovi vin ĉi tie, kaj agrable surprizita, vi povas kredi tion… Mi danku vin pro via bona inspiro !

Li kisis ŝin ankoraŭ pli forte. Ni tiam laŭiris la Luvron.

"Ŝi ĵus elpensis por mi fabelon… Se tio kion ŝi diris al mi, estus vera, ŝi vidus Gildan antaŭ ĉio, kaj ŝia raporto komprenigus tion al mi".

Kaj poste, li subite memoris ke se li, Roberto, estis surprizita trovi Martan en sia fiakro, la prezidantino siaflanke eligis ekkrion de miro kiam li malfermis la pordon : "Roberto ! ŝi diris… Ekzemple ! Do ĉi tiu fiakro estas via ?"

La prezidantino forgesis ke ŝi, dum kelkaj sekundoj, montris la plej perfektan konfuziĝon.

Roberto ŝajnis kredi la mensogan fabelon rakontita de Marta. Kial kontraŭdiri ŝin ? En sia menso, li nun certis ke iu tempodaŭro pasis inter la foriro de Gilda kaj la alveno de la prezidantino en la veturilo. La du virinoj certe ne vidis unu la alian. Ĉio kio eble estis vera en la raporto de Marta, estis la halto de la koĉero ĉe la vinvendisto; estis dum ĉi tiu foresto, ke la anstataŭigo kiun la koĉero ŝajne ne suspektis, devis okazi. Por esti elpensinta fabelon, Marta devis sin trovi en ia situacio kiun ŝi ne volegis diri al li kaj kiu devigis ŝin rifuĝi ĉe la unua disponebla loko; ŝi profitis veturilon kiu estis tie, sen koĉero kaj sen vojaĝanto, kaj ŝi volis forlasi ĝin tuj kiam la danĝero kiu alvenigis ŝin tien, estus pasinta; kaj li, Roberto, sendube alvenis tro frue.

Tia estis la rezonado kiun Laripeto konstruis interne de sia animo. Finfine, kio gravis al li ? Li komence decidis mallongan promenadon al Citero. Nu, ĉu la promenado ne okazis ?

Ni diru per kvar vortoj, ke la rezonado de la sagaca Roberto estis tute ĝusta.

Ne estis simpla kaprico kiu kondukis la ĉarman Martan en la fiakron de Laripeto. Kelkajn momentojn post la diskreta foriro de Gilda, Sino Mortero pasis sur la strato Bonaparto, piediranta sur la kontraŭa trotuaro al tiu apud kiu estis parkita la malplena veturilo. Alveninta fronte al numero 25, la prezidantino transiris la straton. La substituito Sankta Briego loĝis, ni diris, en la sama domo kiel la advokato Balbutado. Nu, Marta havis tiun tagon amrendevuon kun la substituito. Dum ŝi vojiris, kuspante sian jupon kaj lasante vidi graseta pecon de suro, ŝi subite ekvidis la prezidanton, sian edzon, kiu alvenis sur la kontraŭa trotuaro. Subita penso trafis Martan kiel fulmo. Tri tagojn antaŭe, ŝi rimarkis la malaperon de letero adresita de ŝi al Sankta Briego; ŝi suspektis ke Sro Mortero estis la aŭtoro de ĉi tiu malapero. Ni ne forgesis la ruzon de la rando de la ĉapelo, ruzon malkovrita de Sino Sublimo. Kaj jen kiam la prezidanto ĝustatempe troviĝis sur la strato Bonaparto, je kelkaj paŝoj de la domo kie loĝis la kokranta substituito ! "Ne plu da dubo, li spionas nin !" pensis la prezidantino. Ŝi ne povis eniri antaŭ sia edzo en la loĝejon de Sankta Briego; Sro Mortero haltigus ŝin dum ŝia preterpaso; ŝi estintus tre embarasata por pravigi sian ĉeeston en tiuj ĉirkaŭaĵoj kaj ĉefe por pravigi sian eniron en la suspektatan loĝejon. Ĉu ŝi subite repaŝus malantaŭen ?

Ĉi tiu tro hasta retiriĝo, dum ŝi trairis tutmeze de la strato, altirintus la atenton de la preterpasantoj. Oni ne atentas pri iu kiu iras laŭ sian propran vojon, dum oni neeviteble rimarkas tiun kiu subite ŝanĝas direkton. Ŝi do provis resti nerimarkate, daŭrigante la fatalan trairon; ŝi deturnis la kapon, ŝi sin kovris kiel eble plej bone, oblikvante tiamaniere ke la senmova fiakro kaŝu ŝin de la rigardo de Isidoro Mortero kiu ankoraŭ antaŭeniris. Tiam ŝi havis ĉi tiun inspiron : rifuĝi por momento en la veturilon malplenan kaj sen koĉero, por doni al sia edzo tempon preterpasi. Sed apenaŭ ŝi sin lokis kiam la pedika koĉero residigis sin sur sian sidlokon, kaj ŝi pripensis pri tio kion ŝi diros al li por klarigi ŝian mallongan sed strangan restadon en la fiakro, kiam la pordo kun la mallevita rulkurteno malfermiĝis kaj Roberto Laripeto aperis. Ni scias la reston. Estis pro pura hazardo, ke la prezidanto, libera pli frue ol kutime, promenetis direkte al strato Bonaparto. La respektinda magistratano tute ne suspektis ke lia edzino, foririta por rikolti kun Sankta Briego la vinberarojn de Venuso, estis pro stranga cirkonstancaro, rikoltonta ilin kun lia kunluanto.

Roberto kaj Marta do troviĝis en identa situacio.

Laripeto diris al si : "Mi klarigos min al Gilda".

Kaj la prezidantino : "Mi klarigos min al Sankta Briego".

Dume, ili estis proksime de la obelisko, kiu staris rekte kiel kandelo vidalvide al Magdalena preĝejo.

La prezidantino kliniĝis al orelo de Roberto kaj flustris kelkajn vortojn kiuj eligigis de ŝia amanto ĝojan eksplodon de rido. Kaj denove estis serio da ardaj kisoj. Ili kisis unu la alian laŭ modo de kolomboj, beko kontraŭ beko; mi eĉ dirus ke ĉi tiu bekado havis ion biblian kaj ke ĝi memorigis pri la homoj de Genezo, dum la akcidento kiu interrompis la konstruadon de la fama Babela turo.

Tri kvaronhoron pli poste, la veturilo, laŭ ordono de Laripeto, haltis antaŭ unu el la kafejoj-restoracioj de la Bosko de Bulonjo. Tio signifis ke la koĉero ne lacigis la ĉevaleto kaj ke ili vojiris sen skuoj, per malrapidaj paŝoj.

Ĉar estis skribite ke ĝi estos tago de surprizoj, la koĉero havis la sian kiam li vidis la vojanĝantojn elveturiĝi.

"Nu ! li pensis, ŝajnis al mi ke mi havas blondan vojaĝantinon, jen ŝi kiu estas kaŝtanhara !"

Estis varme.

La veturilo estis parkita. Ili supreniris al privataj ĉambretoj de la unua etaĝo kaj oni mendis bierglasegojn.

Preskaŭ ĉiuj ĉambretoj estis okupitaj. El la fenestroj tute malfermitaj, sed tra kiuj la okulo ne povis penetri tiom ili estis provizitaj de foliaro, eliris konfuzaj eksplodoj de mil gajaj kanzonetoj, sen enkalkuli la stultaĵojn; interalie akra voĉo kiu kriegis :

Vivu la ŝaf, ŝaf,
Vivu la ŝafeto !
Kies lano,
Kies lano,
Kies lano kaj kotono !

Ĉi tio signifis nenion, ĉi tio estis ege stulta; sed ĉi tio ridigis la kunulinojn de la kantanto, kaj ili ĥore kantis tiun idiotan rekantaĵon. Oni ankaŭ aŭdis iliajn kriĉantajn voĉojn.

Estis gajeco sur ĉi tiu fripona unua etaĝo.

- Bone ! diris subite Roberto, ni forgesis la koĉeron; estas kutimo servigi al li trinkaĵon.

Kaj li pretiĝis sonorigi por alvoki la kelneron. Ha ! Kaj jes, la sonorilo ne funkcias. Laripeto eliras, lasante Martan dummomente en la ĉambreto, kun pordo duonfermita; neniu en la koridoro.

- Kelnero ! li kriis.

La kelneroj ne venis. Li malsupreniris kelkajn ŝtupojn de helikforma ŝtuparo. Du aliaj ĉambretoj estis malfermitaj; el unu eliris la kolonelo Kampistrono kun la okulo tre brila; el la alia, alta plumpa diablo kiu albatiĝis la murojn zumante.

La kolonelo informiĝis pri la loko kie estis situita la senodora kamero; koncerne la altan plumpan diablon, li kantas: "Vivu la ŝaf, ŝaf, vivu la ŝafeto !" kaj piruetinte sur sia piedo, li eniris en la ĉambreton kiun Roberto ĵus forlasis.

Marta scivolis kiu estis tiu entrudulo; ŝi kredis esti jam vidinta ie lian vizaĝon.

- Sinjoro, vi konfuzas la pordojn, ŝi diras.

- Diable ! Mia konfestino ! krias la alia.

Estis la parokestro Folulo, civile alivestita kaj ŝercanta. La sanktulo estis gaje ebria. Li ne plu pensis pri la afabla kompanio kiun li ĵus forlasis, kaj volis kisi la prezidantinon.

Malbona situacio por Marta ! Iru do prudentigi iun ebrian bigoton. Se ŝi krius, la skandalo nur estus pli granda. Li rakontus belajn aferojn, la parokestro de Sankta Ĝermano la Palisumito !

Kaj Roberto, kiu revenos !… Sed Roberto ne revenis. Ĉe la momento kiam li resupreniris la helikforman ŝtuparon kaj sin direktis al sia ĉambreto, li estis kaptata de Paŭlino Kampistrono kiu serĉis sian edzon, kiu ne diris kien li iris.

- Vi ĉi tie, sinjoro Roberto ! Kion vi faras tie ?

- Kaj vi ?

- Mi estas kun mia edzo…

- Jes, estas vere, mi videtis lin antaŭ nur momento.

- Kie li estas ?

- Tien, funde.

Kaj la fingro de Laripeto montris pordon fine de la koridoro, pordon sur kiu estis tri ciferoj, el kiuj du nuloj.

- En ĉio ĉi, daŭrigas Paŭlino, vi ne diris al mi kia bona vento alportis vin ĉi tien.

Nia Roberto estis sufiĉe embarasita.

- La vetero estas belega… Mi prenis veturilon kaj venis trinki bierglasegon en la arbaro…

- Kun kiu publikulino, monstro !

- Mi ?… Kial vi diras tion al mi ?…

- Ĉar vi estas abomeninda jupĉasisto…"

- Ho ! Se oni povas tiel kalumnii kompatindan amanton !

- Ĉu vi estas sola ?

- Certe, jes.

- Ĉu ne estis vi kiu antaŭ nelonge faris tiel laŭta bruegon per tiu sensenca kanto pri lano kiu estas kotono ?

- Neniam en mia vivo !

- Vi ĵuras tion al mi, Roberto ?

- Vi do ne konas mian voĉon ?

- La voĉo nenion signifas… Ĵuru al mi ke vi plenumis nenian malfidelecon kontraŭ via Paŭlino.

- Mi ĵuras tion.

Ĉi tiu dialogo okazis mallaŭte.

Paŭlino ĉifis punton; ni scias ke la kolonelino estis nervoza. Subite, fripona deziro kaptis la eksan internulinon de la Sankta-Nomo de Jesuo : forlasi tie sian edzon kaj foriri kun Roberto.

- Sinjoro Laripeto, mi foriras kun vi en via veturilo.

- Kaj via edzo ?

- Kio gravas al vi ?… Tio estas mia afero, tiu detalo.

- Sed tamen…

- Estas mi kiu estras, sinjoro, obeu !

Ĵus, du kapoj de beletaj malĉastulinoj aperis en la duonmalfermo de la pordo. Roberto iris rekte al ili.

- Fraŭlinoj ?

- Sinjoro ?

- Ĉu vi estas solaj ?

- En tiu momento, jes.

- Ĉu vi ŝatas ridi ?

- Ĉiam.

- Ĉu vi vidas tiun pordon tie, ĉe la fino de la koridoro ?

- Tio estas la…

- Precize

- Nu ?

- Estas tie interne maljuna emerita marŝalo…

- Makmahono ?

- Ne… Li estas milionhava marŝalo…

- Ĉielo !

- Kaptu lin.

- Por kio fari ?

- Tion kion vi volos… Mi forlasas lin al vi… Li estos feliĉa kiel reĝo donaci al ĉiu el vi juvelaron…

Post tio, Roberto kaj Paŭlino elŝteliĝis. Sur la ŝtuparo, Laripeto subŝovis duon-luidoron en la manon de knabo kiu supreniris. Minuton poste, la fiakro veturigis ilin reen al Parizo.

- Ĉi-foje, diris al si mense la koĉero, mia vojaĝantino bruniĝis.

Roberto donis la adreson "bulvardo Sankta Mikaelo, 47". Estis do ankoraŭ la sama sinjorino, ĉar estis de tie kie la fiakro foriris. Ĉi tiu koĉero verŝajne rigardis la hartuberojn, kaj ne la vizaĝojn de la sinjorinoj.

Koncerne Laripeton, li scivolis kian bonan fabelon li estas la morgaŭon rakontonta al Marta por klarigi sian malaperon.

Iom antaŭ ol alveni al sia adreso, Roberto elveturiĝis, pagis por la horoj kiujn li havis je sia konto, donis malavaran trinkmonon, kaj la fiakro veturigis la kolonelinon tute sola al la destinita domo, kies patro Aperturo estis pordisto.

Ne necesas diri ke la vojo de la Bosko de Bulonjo al bulvardo Sankta Mikaelo estis bone uzata de la kolonelino kaj ŝia amanto. Ili havis ekde longe tiom multe da aferoj por diri unu al la alia !

(1) La franca esprimo estas "doni sian langon al kato", ĝi signifas "rezigni la divenadon".

Last edited: 31/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment