Ĉ 22 La Framasonistinoj de Amo.
Ni forlasis antaŭ momento la preposton Folulon sciigante al Ursulo ke li kunprenis sian vikarion por tagmanĝi kun li; la preposto de Sankta Ĝermano la Palisumito promesis al Romualdo prezenti lin post la tagmanĝo al sinjorino el siaj amikinoj, la tre fama markizino de Intrigejo.
Necesas do al mi rakonti al leganto tion kio okazis de tiu promeso ĝis la momento kiam ni retrovis Folulon, civile alivestitan kaj kantantan en la Bosko de Bulonjo : "Vivu la ŝaf, ŝaf, vivu la ŝafeto !"
La du pastroj, reamikiĝintaj, formanĝis la bongustegan duonkuiritan anason kun trufoj, pri kiu temis, kaj mi mirigos neniun asertante ke la menciita anaso estis akompanita de abundaj kaj diversaj vinoj.
Preposto kaj vikario estis multe ebriaj kiam ili eltabliĝis. Sed ili vidis multe pli, kaj ili estis firmaj sur siaj gamboj, la uloj, eĉ kiam ilia kapo estis en la nebuloj de ebrieco.
- Intrigejo ! Intrigejo ! ripetis la pastro Pugkato, ŝajnas al mi ke mi konas tiun nomon !
- Eblas; la reputacio de la markizino etendiĝas tre for.
- Ha ! Mi rememoras. Estis iam irante al ĉefepiskopejo kiam mi renkontis ĉi tiun sinjorinon… Jes, fakte estas tio… Mia memorado estas ĝusta… Mi iris… ne, mi volas diri, mi eliris… sinjorino, jam plenaĝa, saltis al mia kolo kaj kisis min ekkriante : "Pardonu min, sinjoro pastro; sed la impulso estis pli forta ol mia volo ! Vi tute estas la portreto de mia nevo !"…Mi pensis esti traktanta kun iu frenezulino kaj ne plu pensis pri tio. Vespere, rehejmenirante, kiam mi demetis la zonon de mia sutano, mi konstatis ke ĉi tiu sinjorino, dum sia brakumo, lerte ŝovis sub mian zonon, ĉe la plej strikta loko, unu el siaj vizitkartoj… Ĉi tiun karton, mi konservis ĝin en paperujo kiun mi bedaŭrinde perdis antaŭ du tagoj.
La parokestro ne sukcesis reteni sin ridi pri tiu rakonto.
- Imagu, kara Romualdo mia, ke mi konatiĝis kun la markizino laŭ tute similaj cirkonstancoj.
- Tio estas stranga.
- Ne, tio pruvas ke la markizino havas multajn nevojn; ĉar mi supozas ke ni eĉ ne iom similas, vi kaj mi.
- Kaj… ĉu ni estas bone akceptitaj ĉe sinjorino Intrigejo ?
- Kun etenditaj brakoj.
La du pastroj vigle paŝis laŭ la strato de Renno. Ili haltis antaŭ respektinda domo, salutis preterpasante la pordiston kaj supreniris al dua etaĝo.
La parokestro sonorigis laŭ certa maniero. Servistino en blanka antaŭtuko venis malfermi.
- Eniru, sinjoroj, ŝi diris.
Ŝi enkondukis ilin en malgrandan, blue remburitan salonon. Ĉi tiu ĉambro distingiĝis per multaj sofoj. Ili sidiĝis. Post kelkaj momentoj, drapiraĵo leviĝis, kaj matronino, la mastrino de la domo, aperis.
- Markizino, diris la parokestro prezentante sian vikarion, la pastro Romualdo, mia plej bona amiko, profunde deziras esti inicata en niajn ĉarmajn misterojn.
- Prezentita de vi, respondis la Intrigejo, sinjoro pastro estos unuvoĉe akceptita.
- Sinjorino markizino, balbutis Pugkato, tio estas tro da honoro.
La Intrigejo ridetis.
- Mi tuj servigos al vi kafon. Dum vi trinkos ĝin, ni ekplenumos antaŭzorgojn de la ceremonio.
Kaj ŝi retiriĝis. Romualdo estis agrable scivolemigita.
- Kio estas ĉi tiu ĝoja komedio kiu estas preparota ? li demandis kiam li estis sola kun sia preposto.
- Kara mia, mi ne diris al vi ĉion.
- Mi tion suspektis.
- Sed mi juĝis vin, kaj mi scias ke vi ne perfidos niajn sekretojn.
- Kiajn sekretojn ?
- Vi vidos… Paciencon ! Paciencon !… Sufiĉu nun al mi diri al vi ke vi baldaŭ estos akceptita ĉe la Framasoninojn de Amo.
- Kio estas ĉi tio ?
- Ĝi estas speciala speco de framasonismo, iu ina framasonismo, kreita ekskluzive por la pastraro…
La okuloj de Pugkato brilis kiel karbunkoloj. La servistino servis la kafon : ses tasojn sur granda pleto.
- Kial ses tasojn ? demandis Romualdo.
- Nu ! Ĉu vi ne devus unue tintigi la glasojn kun viaj kvar baptopatrinoj ?
- Miaj kvar baptopatrinoj ?
- Vi ne vidis la lastan el viaj surprizoj.
La vikario stariĝis kaj paŝadis tra la blua saloneto…
- Folulo, kara mia, vi estas admirinda… Mi agnoskas vin kiel mia mastro, li diris entuziasme.
Kaj li paŝis tien kaj reen, tiel feliĉa kiel eble. Subite, ni aŭdis de malproksime voĉon, tiu de la markizino, kiu kriis :
- Hoj ! Hoj !… Alkarazo !… Lipharoj !… Sankta-Fierulino !… Papilio !… Hoj ! Hoj !…
Romualdo pridemandis per la rigardo sian superulon.
- Ili estas, diris tiu ĉi, viaj baptopatrinoj kiuj oni sciigas al vi.
Kvar junulinoj, elegante vestitaj de brile koloraj negliĝoj, eniris kapriolante.
- Kie estas la profano ? ili demandis.
Folulo levis sian kruron ĝis bona alteco kaj saltetis dum momento sur unu piedo; post tio, li montris sian vikarion kiu ne povis kredi tion.
- Ecce homo(1) ! li diris serioze.
Kaj la kvar junulinoj ekkantis, saltetante :
Estas, estas viro,
Estas viro kiun ni bezonas !
La preposto de Sankta Ĝermano la Palisumito ĉesigis ĉi tiujn dancetojn per solena gesto :
- Kavalirinoj de la Rozkrucismo, ni trinku je la sano de la neofito.
Ili prenis, ĉiuj kvar, siajn duon-tasojn kaj tintigis ilin kontraŭ tiun de Romualdo pli kaj pli mirigita. Poste unu el la kavalirinoj venis familiare sidiĝi sur la genuojn de la vikario, donis al li kison sur ĉiun vangon, kaj diris al li :
- Romualdo, hundeto mia de ĉi tiu tago, mi, Alkarazo, kavalirino de la Rozkrucismo, mi baptas vin mian baptofilon !
Venis sekve la vico de la dua el ĉi tiuj strangaj virinoj.
- Romualdo, hundeto mia de ĉi tiu tago, mi, Lipharoj, kavalirino de la Rozkrucismo, mi baptas vin mian baptofilon !
Poste venis sinsekve la tria kaj la kvara, unu post la alia, dirante "Mi, Sankta-Fierulino" aŭ "Mi, Papilio", la cetero de la formulo ne ŝanĝis. Kaj ĉiufoje, la sama ceremonio; ĉiu sidiĝis sur la genuojn de la vikario kaj kisis lin sur ambaŭ vangoj.
Ĉi tiu bonega Pugkato estis en stato de plena emociiĝo.
- Mirinda ! li murmuris, mirinda pro sia nekredebleco ! Vivu la Framasonistinoj de Amo !
Ni trinkis glaseto da konjako, kiun ĉi tiuj sinjorinoj malplenigis per unu gluto.
- Nun, hundĉjo baptofilo, diris Alkarazo, ni tuj vindos al vi la okulojn, kaj vi trairos la devigajn provadojn…
- Provadojn ?
- Jes, ŝpico mia, provadojn sen kiuj oni ne povas esti akceptita kiel kavaliro de la Framasonistinoj de Amo… Nu, Romualdo, fermu viajn beletajn okulojn… ni tuj metos al vi okulbendon.
Pugkato sin lasis fari. Li bonkore fermis la okulojn, etendis la kapon antaŭen. Lipharoj volvis en bendon naztukon el fajna batisto. Alkarazo ligis ĝin tiel ke la vikario tute nenion povis vidi.
- Ne streĉu ĝin tro forte, li diris.
- Kun tio ! rebatis Papilio, kun tio, ŝpico mia, ni ĝenos nin !… Se ni ne streĉus ĝin, vi eble ne ĝenus vin ĵeti ekrigardon sub la bendo, ĉu ne ?
Alkarazo ligis per firma nodo.
- Nun, ordonis Sankta-Fierulino, senorientigu la profanon !
Oni rapide igis lin fari kvin aŭ ses rotaciojn ĉirkaŭ si mem, tio kio rezulte tute perdigis la vikarion pri la vojo kiun oni baldaŭ igos lin sekvi.
- Kuraĝon ! flustris Folulo en la orelon.
Ĉarma mano prenis la dikan manon de la neofito, kaj la promenado komenciĝis. Li transiris senfinan nombron da koridoroj, turniĝanta dekstren, poste maldekstren, iranta antaŭen, reiranta malantaŭen, supreniranta, malsupreniranta.
- Mi ne plu scias kie mi estas, li rimarkigis alparolante al sia gvidantino.
- Fermu vian bekon, baptofilo mia, diris la flutvoĉo de unu el la kavalirinoj de la Rozkrucismo; vi laŭplaĉe babilaĉos kiam ni donos al vi permeson.
Pugkato diris nenion pli, sed li kisis la manon kiu gvidis lin tra la mallumo.
- Mil dankojn pro la kareso, murmuris forta vira voĉo.
Estis la preposto kiu sekvis sen bruo la neofiton kaj kiu ĵus parolis, admirinde falsante sian organon. Pugkato, ne rimarkante la falsadon, pensis ke lia gvidanto apartenis al vira sekso kaj tiam ne sukcesis reteni sin vidigi malbelegan grimacon.
Tuj li aŭdis ĉirkaŭ si kelkajn sufokitajn ridojn. Oni haltis. Tiam aŭdiĝis laŭta bruo de rigliloj kaj dikaj seruroj, tute kiel en serioza framasonismo — se ni eĉ povas aldoni la adjektivon "serioza" al institucio kie estas ankoraŭ praktikitaj ridindaj provadoj pri kiuj ĉiu pli malpli aŭdis.
Cetere, tiel kiel ni vidos per tio kio sekvos, la Framasonistinoj de Amo zorge kopiis la tutan ridigan ritaron de vera framasonismo.
La gvidistino frapis kelkajn neregulajn batojn kontraŭ pordo, kaj Pugkato aŭdis virinan voĉon, nekonatan de li, kiu diris :
- Ŝajnas al mi ke iu ĵus frapis sur ĉi tiun pordon laŭ tre stranga maniero. Fratino de Gvatado, metu do vian nazon al luko por vidi tion kio ĝi estas.
Dua voĉo : Tre respektinda Fratino Bruskambilo, li estas profano kiu sendube volus esti inicita en la misterojn de la Framasonistinoj de Amo.
Unua voĉo : Certiĝu pri tio.
Voĉo de gvidistino (ina voĉo) : Fratinoj miaj, ĉu plaĉus al vi ebligi aŭdiencon al profano, baptofilo de kvar baptopatrinoj kiuj ĉiuj estas kavalirinoj de la Rozkrucismo ?
Unua voĉo : Estu, enkonduku lin.
Nova bruo de rigliloj kaj dikaj seruroj. Oni kuntiras Pugkaton antaŭen.
- Kliniĝu, estas volbo, oni diras al li.
Li sin klinas; tute ne estis volbo. Sed, dum li havas la nukon klinitan, li sentas freŝan aeron; estas tri aŭ kvar Framasonistinoj kiujn li ne vidas, kiuj blovas sur lian kolon.
- Diable ! Ĉi tie estos malvarmete ĉi tie, pensis la vikario.
Li antaŭeniras kelkajn paŝojn pli. Oni haltigas lin. La voĉo de la sinjorino aŭ fraŭlino kiun oni nomis Bruskambilo, denove aŭdiĝas.
- Profano, kio estas via nomo ?
- Romualdo Pugkato.
- Via profesio !
- Konfesprenanto… specialigita por beletaj konfesantinoj… Tute je la dispono de la Framasonistinoj de Amo kiuj, mi certas pri tio, devas ĉiuj esti adorindaj.
Aproba murmuro akceptas ĉi tiun respondon.
- Bone, diras la respektinda Fratino Bruskambilo, vi estas decidita, laŭ tio kion mi vidas, esti akceptita inter ni…
- En via sino, sinjorinoj, interrompis Pugkato kun rideto… en la sino de via ĉarma societo.
- Sed, atente pripensu pri la klopodo kiun vi faras. Vi estas travivonta terurajn provadojn. Ĉu vi opinias vin sufiĉe kuraĝan por alfronti ĉiujn danĝerojn al kiuj vi estos elmetita ?
- Kiel do ? Estos kun la plej granda plezuro ke mi alfrontos ilin !
- Tiam mi ne plu respondecas por vi, serioze konkludis Bruskambilo.
Poste, alparolante al gvidistino, la prezidantino aldonas :
- Fratino Timinda, kunkonduku la profanon el nia templo, kaj antaŭ ol revenigi lin al ni, igu lin iri ĉien kie devas pasi la mortonto kiu aspiras koni niajn sekretojn.
Oni piruetigas Pugkaton, kaj jen li denove paŝanta post sia mistera gvidantino.
- Etendu la kruron, oni diras al li, estas truo.
Kaj Pugkato etendas sian kruron. Li stumblas pro serio da neatenditaj malglataĵoj. Ĝi estas movebla pargeto sur kiu estas najlitaj lignopecoj, kiu oni glitigis antaŭ li.
Poste li supreniras malkrutan deklivon. Post kvar aŭ kvin paŝoj, li stumblas; li estis sur baskula tabulo. Feliĉe, lia mispaŝo estas sendanĝera; ĉar li falas en la brakojn de kelkaj fraŭlinoj kies vizaĝojn li profunde bedaŭras ne povi admiri. Li hazarde kisas unu el ili; oni ridas. Evidente la Framasonistinoj de Amo estas gajaj.
Post du minutoj da ĉi tiu malebena promeno, Pugkato estas petita sidiĝi. Li ne konjektas ke li tute ne forlasis la ĉambron kaj ke oni tutsimple promenigis lin en ĉiuj direktoj… Dum ĉi tiu paŝado, liaj oreloj estas surdigitaj de infera frapobruo; estas la frasonistinoj kiuj batas kontraŭ la pargeton per ĉio kion ili povas kapti.
La profano ripozas.
Voĉo de Bruskambilo : Profano, diru al ni kial vi elpensis la deziron esti akceptita inter la Framasonistinoj de Amo.
Pugkato : Estis mia parokestro, la pastro Folulo, kiu ankaŭ estas mia amiko, kiu venigis min ĉi tien, sinjorinoj. Ĉar li alkalkulas inter viaj kavaliroj, tio estas ke oni devas amuziĝi en via kompanio… Amuziĝi, mi ne petas aliaĵon.
Bruskambilo : Perfekte… Ĉu vi bonvolus tiel afable klarigi al ni tion kion vi pensas pri falsteloj ?
Pugkato : Mi tute ne pensas pri tio. Falsteloj lasas min tute indiferenta. Koncerne stelojn, mi nur ŝatas la agrablajn mienojn, kaj mi fieras malhelpi ilin foriri kiam ili estas apud mi.
Bruskambilo : Ĉu vi kredas ke la tero rotacias ?
Pugkato : Jes, kiam mi drinkis iom tro.
Bruskambilo : Kia estas via opinio pri virinoj ?
Pugkato : Kiam virino estas beleta, ŝi havas ĉiujn kvalitojn… Malbelajn ?… ni ne bezonas !
Bruskambilo : Kion vi farus se subite vi fariĝus reĝo de granda reĝlando ?
Pugkato : Mi dekretus la tujan forpelon de ĉiuj malbelulinoj.
Bruskambilo : Ĉu vi opinias ke la luno estas loĝata ?
Pugkato : Vere, mia opinio ne estas jam formita pri ĉi tiu temo. Mi tamen emas kredi ke la luno ne estas loĝata.
Bruskambilo : Se vi estus laiko kiel vi venĝus vin kontraŭ via plej abomena malamiko ?
Pugkato : Mi tuj edzigus lin al filino de histeria pordistino, por ke li estu turmentata de la plej terura bopatrino.
Bruskambilo : Ĉu vi kredas je la diablo ?
Pugkato : Mi kredas je rozkoloraj diabloj.
Multaj aplaŭdoj akceptis ĉi tiun spritaĵon. La vikario estis en vervo.
- Profano, daŭrigis Bruskambilo, oni vin kondukos kontraŭ muron en kiu estas plantita pinglo; se vi sukcesos trovi la pinglon serĉante ĝin nur per la dentoj, vi estos liberigata de via bendo dum dek minutoj kaj akceptata kontempli angulon de la paradizo de Mahometo.
- Mi estas sub viaj ordonoj.
Jen nia Pugkato kontraŭ la muro. Oni ligas al li la manojn malantaŭ la dorso, kaj li serĉas la pinglon pri kiu oni parolis al li.
Ne estis pinglo. Kompense, la muro kontraŭ kiu li frotas sian muzelon, estas tute ŝmirita per bruligita korko, kaj en malmulte da tempo, la vikario havas la nigran vizaĝon kiel karbisto.
Ridoj de la ĉeestantaro. Kia gajeco tiu de la Framasonistinoj de Amo !
Finfine, oni metas pinglon sur la ekranegon kiu servas kiel muro, kaj Pugkato trovanta ĝin, ekkrias :
- Nu ! Deprenu la bendon ! Jen tio !
Anstataŭ ĉia respondo, oni kuntiras lin el la ĉambro. Oni kondukas lin en alian ĉambron; oni forigas la naztukon kiu senigas lin de lumo, kaj oni metas lin antaŭ spegulon. Vidante lian ŝmiritan vizaĝon, Pugkato estas la unua kiu ridas.
Dudekkelk da beletaj framasonistinoj kiuj estas tie, ridas kun li. Pugkato volas kisi ilin.
- Ne, ne ! Ne nun ! Kiam vi ne plu havos karbon !
Oni alportas al li poton da akvo, tualetsapon, pelvon kaj bonodoran spongon. Fininte sian tualeton, li estas permesata kisi ĉi tiujn sinjorinojn.
- Kiel vi trovas ĉi tiun malgravan ceremonion de la unuaj provoj ? demandas Folulo kiu petolas kun kavalirino de la Rozkrucismo.
- Agrablega ! Ĝuplena ! Eksterordinare adorebla !
- Kaj ĝi ne finiĝis ! Diris plie la parokestro. Konfesu, kara mia, ke nia framasonismo estas pli gaja ol tiu kies sidejo estas sur la strato Kadeto(2)…
- Ĝi estas ĉefe pli alloga…
- Ĉe la framasonoj, la profano estas enŝlosita en ĉambreto nigre tegita, kun skeletoj kaj kranioj; sur la muroj, malgajaj kaj minacplenaj surskriboj. Ĉi tie, male, oni vidas la vivon laŭ petola flanko : admiru ĉi tiujn beletajn junulinojn, ridetantajn kaj avidajn je kisoj…
Pugkato plene samopiniis kun sia preposto. Li konis nenion pri la uzataj inicadoj inter la disĉiploj de la Granda Arkitekto de la Universo; sed li opiniis ke ĉio devis esti sensenca kompare kun akcepto ĉe la framasonistinoj de Amo.
Li volupte etendiĝis sur la sofoj de la salono. La kavalirinoj de la Rozkrucismo, liaj baptopatrinoj kaj iliaj amikinoj venis por inciteti lin, diris al li afablajn vortojn, faris al li mil kaj mil koketadojn.
Ĉefe unu, malgranda brunulino kun vigla okulo, kiun oni nomis Blanka-Ĉien, havis la privilegion supereksciti lin ĝis la plej alta grado.
Ŝi venis al li kaj, post esti amike frapetanta lin sur la tonsuro, diris :
- Dika verda lacerto mia, se vi estus tute afabla, vi kondukus min al arbaro kiam la ceremonio tute finiĝos.
- Mi nenion pli petus, respondis Pugkato; sed unue necesos al mi ŝanĝi mian kostumon.
- Nenio povus esti pli facila, la markizino havas laikan vestaron por la amataj pastroj kiuj bonvolas akompani nin en la urbon.
Neniam konfesantino nomis Pugkaton "ŝian dikan verdan lacerton". La vikario estis en la plej perfekta ĝojego. Tuta horizonto de nekonataj plezuroj malfermiĝis antaŭ li.
La markizino certigis lin ke li povus interŝanĝi sian sutanon kontraŭ redingoto kaj pantalono laŭ la lasta modo, ke ŝi havis vestejon, oni ne kapablus pli bone provizita.
Oni ridis dum plena duonhoro atendante daŭrigi la sekvaĵon de la provadoj. La Intrigejo malkorkis ĉampanon por festi la aniĝon de la pastro kiel kavalir-lernanto de la Framasonistinoj de Amo; ĉar kavalir-lernanto estis la grado, kiu estis atribuota al vikario de Sankta Ĝermano la Palisumito. Oni tintigis la glasojn je la sano de la novulo.
Post tio, la respektinda fratino Bruskambilo, sen montri sin, kriis tra vando :
- Hej ! Kuraĝon ! Ni tuj daŭrigos la sekvaĵon de la provadoj !
En palpebruma daŭro, Pugkato havis duafoje la okulojn vinditaj, kaj, sen multe da promenado, estis rekondukita al la ĉambro de inicado. Tie, li estis petata sidiĝi; sed ĉi-foje, oni subite forigis la seĝon kaj li falis laŭ sia tuta longeco sur la plankon, je la ĝojego de la ĉeestantaro.
Romualdo opiniis ke la provo mankis da agrableco; sed ĉar li estis bonhumora, li restariĝis kun rideto sur la lipoj.
La respektinda fratino Bruskambilo denove parolis :
- Profano, vi estis aparte favorata; ni permesis al vi vidi angulon de la paradizo de Mahometo. Tio estas favoro kiun vi devas malkontesti… Ĉu vi estas preta doni al ni pruvojn, sed seriozajn pruvojn, de via dankemo ?
- Tiom kiom vi volos. Ĉu necesas ke mi kisu la honorindan prezidantinon ?
Ĉi tiu fripona Pugkato estis ĉiam preta kisi.
- Ne ! rebatis Bruskambilo. La tempo de agrablaj provadoj finiĝis. Ni petas de vi seriozan promeson, ununura. Ĵuru al ni neniam plu malobservi vian voton de ĉasteco.
- Ha ! Nu, ne, ne kredinde ! kriis Romualdo kiu ne atendis ĉi tiun skermobaton. Ĉion kion vi volos, sed ne tion !
La ĉeestantaro eksplodis en frenezaj aplaŭdoj. La neofito respondis ĝuste.
- Do, daŭrigis la neperturbebla Bruskambilo, ĉar vi ne volas renovigi vian ĵuron de ĉasteco, vi estas do preta malagnoski vian katolikan kredon ?
- Mi zorgas pri katolikismo kiel pri neĝo !… Ĝi estas bona por la naivuloj, ĉi tiu balancilo… Koncerne nin, ni predikas ĉion kion ni volas, sed ni agas nur laŭ nia propra plaĉo.
- Ĉu vi aliĝus al islamanismo ?
- Jes, ĉefe se estas vi, kara nekonata prezidantino, kiu estas islamanismo.
- Ĉu vi konsentas iĝi islamano ?
- Kompreneble ! Islamano en la koro kaj la animo, mi tuj postulas malgrandan haremon da hurioj.
- Vi havos ĝin; sed oni ne iĝas islamano sen sperti ian bapton… Vi komprenas min.
- Perfekte. Ĝi ankaŭ estas la bapto de la judoj, kaj la katolika kalendaro festas ĉi tiun umon je la dato de la unua de januaro.
- Nu, ĉu vi akceptas ?
La pastro hezitis dum sekundo; poste li brave daŭrigis :
- Konsentite, mi akceptas… mi akceptas ĉion, kondiĉe ke mi havos kiel eble plej frue mian lokon en la profeta paradizo.
Du framasonistinoj alportis gigantan tondilon kaj svingis ĝin, bruege knarigante ĝin. Papilio tiklis dum momento la nazon de la vikario per ansera plumo. Poste, subite, la bendo falis, kaj Pugkato konstatis kun kontento ke la terura tondilo estis re-eningigita.
Li staris inter siaj kvar baptopatrinoj, meze de rondo formita de kvindekkelke da framasonistinoj, dezirinde beletaj, en seksallogaj negliĝoj, volupte pozantaj. Antaŭ li, neglekteme kubutapoganta sur la genuoj de la parokestro Folulo, troviĝis Bruskambilo, kiun li ne povis vidi dum la ĉampana paŭzo.
Bruskambilo havis la plej friponan vizaĝeton kiun oni povus revi. Ŝi estis kaŝtanhara, kiel Marta Mortero; sed ŝi posedis multe pli allogan belecon. Ŝia iomete kuspa nazeto eksterordinare esprimis verajn bubaĵojn.
Ŝi ŝajnis esti en plej bonaj rilatoj kun la parokestro de Sankta Ĝermano; ŝi ludis kun lia pastra kolumo kaj donis al li fingrofrapetojn sub la mentono. Ĉi tiu vido revigis Pugkaton.
Li ŝatintus, en tiu momento, havi ankaŭ li sian Bruskambilon. Ekvidante Blanka-Ĉien, li estis sin ĵetonta al ŝia kolo, kiam Papilio, Sankta-Fierulino, Alkarazo kaj Lipharoj retenis lin.
- Haltu, filĉjo ! diris unu el la baptopatrinoj. La provadoj estas finitaj; sed restas al vi ĵuri al ni…
- Kian ĵuron ?
- La ĵuron de malfideleco, diris serioze Bruskambilo sidrektiĝante sur sia postaĵo.
Ŝi estis sur la honora loko.
- Proksimiĝu, Romualdo, ŝi diris, kaj surgenuiĝu antaŭ mi.
Pugkato bonvole obeis.
- Nun, kisu mian pantoflon; Bruskambilo, mia nevo, pli valoras ol la Sankta Patro.
La vikario ekprenis la piedon de la respektinda fratino kaj kisis ĝin tra la aĵuraj maŝoj de la rozkolora ŝtrumpo.
- Stariĝu ! denove ordonis Bruskambilo.
Per unu salto, Romualdo stariĝis. Tiam okazis la sceno de ĵuro.
- Gracia neofito, diris la prezidantino de la kunveno, la Framasonistinoj de Amo konsentas akcepti vin en sian Societon kiel kavalir-lernanton. Neniu el ili petas de vi fidelecon, male; vi ĵuros al ĉiuj ĵuron kiu estas speciala por ni; vi devontigos vin esti malfidela al ĉiu aparte profite al ĉiuj ĝenerale. Nu, ĉu vi konsentas doni al ni vian parolon de malhonoro ?
- Mi donas ĝin al vi.
- Bone. Ĉu vi ĵuras kunkonduki por vespermanĝi en privata ĉambreto la Framasonistinojn de Amo ĉiufoje kiam okazos al vi renkonti ilin en la urbo, jen solaj jen duope ?
- Mi ĵuras tion.
- Bone. Kiam vi renkontos tri framasonistinojn, vi ne estos devontigata proponi al ili vespermanĝon; sed vi devos aranĝi rendevuon kun ĉiu el ili por ĉiu el la sekvaj tri tagoj. Ekde la ĉifero kvar, vi havos neniun devon al ili.
- Ho ! Kvar framasonistinoj ne timigas min.
- Tio laŭdas vin… Mi daŭrigas… Ĉu vi ĵuras disvastigi la principojn de la Societo kaj alporti al ĝi bonajn rekrutojn, tiel bone el via sekso kiel el nia ?
- Mi ĵuras tion.
- Ĉu vi ĵuras ne malkaŝi niajn misterojn al iu ajn ?
- Mi ĵuras tion.
- Perfekte. Ĉu vi ĵuras veni almenaŭ unufoje ĉiujn du semajnojn en ĉi tiu templo, kiu estas nomita Templo de Kupido ?
- Mi ĵuras veni tien almenaŭ ĉiujn ok tagojn.
- Admirinde. Ĉu vi ĵuras ĉiujare pagi al unu el ni, kiun la sorto elektos, vojaĝon por plezuro kaj por esploro de la belecoj de la naturo ?
- Mi ĵuras tion kaj estas preta pagi mian unuan vojaĝon.
Bruskambilo stariĝis kaj etendis manon sur la vikarion :
- Romualdo Pugkato, mi nomumas vin kavalir-lernanton de la Framasonistinoj de Amo. Ekde nun, ni cidiros al vi kaj vi cidiros al ni. Ni estas viaj patrinoj kaj vi estas nia nevo. Ĉefe, bone memoru la gravan vorton kiu malfermos al vi en ĉiuj urboj la templojn de la Framasonistinoj de Amo.
- Kio estas ĉi tiu vorto ?
- Ĝi estas prononcata levante ortangule la dekstra kruro… Aŭskultu la gravan vorton, kaj memoru ĝin… KRAK-MIKMAK(3)…
Ĉiuj framasonistinoj tuj stariĝis kaj, levante la kruron je bona alteco, ripetis : Krak-Mikmak !
Poste ili tenis sin man-en-mane kaj dancis senbridan rondon ĉirkaŭ la "gracia neofito", kiel Bruskambilo nomis lin. En ĉi tiu gaja sarabando, oni renversis seĝojn kaj unupiedajn tabletojn, kaj oni eligis barokajn kriojn; la preposto Folulo batis la takton kaj kantis : "Vivu la ŝaf, ŝaf, vivu la ŝafeto !"
Subite, la Intrigejo aperis :
- Sur lokon, miaj nevinoj ! Sur lokon, miaj nevoj !… Restas al ni spertigi la novan kavalir-lernanton pri la tuŝado.
Okazis ĝenerala halto kaj novaj krioj : "Tuŝado ! Tuŝado !" Serioza kaj meditema, la markizino alproksimiĝis al Pugkato kaj prenis lian manon :
- Mia nevo, ŝi diris, kiam vi volos scii ĉu vi traktas kun vera framasonistino, vi kaptos ŝian maldekstran manon kaj per via dekstra mano vi kvarfoje gratos ŝian manplaton. Se siavice la sinjorino kvarfoje tiklos vian mankavon, mallaŭte dirante al vi "Krak-Mikmako", estas ĉar ŝi estas vera framasonistino… Nun, estas noktomezo, la laboroj estas plenumitaj, kovru la templon !
Kelkajn momentojn post ĉi tiu stranga kunveno, Folulo, flankita de Bruskambilo, kaj Romualdo, flankita de Blanka-Ĉie, ambaŭ demetinte la sutanon por surmeti laikan kostumon, rapidis en landaŭo al la Bosko de Bulonjo.
Survoje, la du framasonistinoj kompletigis la instruadon de la nova kavalir-lernanto. Ili sciigis al li mil apartaĵojn kiuj estus tro longe por malkaŝi al li dum la kunsido. Li tiel sciiĝis kial, en la societo, oni nomis unu la alian nevo kaj nevino; tio permesis al framasonistino sin ĵeti al kolo de la unua alvenanta ekleziulo. Ŝi dirus al li : "Ho ! Estas mirige kiel vi similas al mia nevo !" Se la pastro sciis la sekreton, tio tuj evidentiĝis; la tuŝadon sur la manplato. Simile, iu pastro, kavaliro de la mistera ordeno, povis kisi sur strato beletan knabinon kaj dirante al ŝi : "Ho ! Kiel vi similas al mia nevino !" Danke al tiu konvencia frazo, li tuj sciis kion atendi.
Pugkato promesis al si provi la eksperimenton kiel eble plej ofte. Lia preposto asertis al li ke la ordeno de la Framasonistinoj de Amo havis membrojn en ĉiuj klasoj de la socio; tia bela sinjorino, kun deteniĝema mieno, tre ofte respondis per kvar gratadoj sur la mano al respektinda ekleziulo kiu ĵus erare kisis ŝin, prenante ŝin por unu el liaj nevinoj.
Ni vidis, en privata ĉambreto de restoracio en la arbaro, la parokestron Folulon formanĝantan kun du frandemulinoj de pomoj; ili estis Blanka-Ĉie kaj Bruskambilo. Pri Romualdo, kiel li malaperis ? Kie li estis ?
Kredu, legantoj, ke ĉi tiu mistero estos klarigita.
(1) Latina esprimo signifanta "jen la viro".
(2) Tie, ĉe la nro 16, stariĝas la Muzeo de Framasonismo.
(3) En la franca, ĉi tiu vorto povas pensigi "sekretan amaferon".
Last edited: 28/12/2025
Add a comment