Ĉ 23 Magneta Potenco de Sro Bakitpano.
Paginte al sia fiakr-koĉero sufiĉan kvanton da horo, pliigitan de malavara trinkmono, Roberto pensis pri Sino Bakitpano, kun kiu li ekiris por tiu agrablan ekskurso al la arbaro kaj kiu forlasis la kaleŝon ekde ĝia unua halto.
Li senpacience atendis scii la kialojn de tiu neatendita malapero kiu estis enkonduko de du anstataŭigoj. Sen perdi tempon, li iris ĉe la plumistino. Li sonorigis. La servistino malfermis.
- Kion deziras sinjoro ?
- Mi ŝatus paroli kun Sro Bakitpano; mi venis pro afero.
- Sinjoro ne jam revenis, sed sinjorino ĉeestas.
- Bone ! Ekkiam temas pri aferoj rilate al domo, mi povus tiel bone paroli kun sinjorino.
Laripeto eniras en la salonon. Gilda alvenas.
- Roberto !
- Sinjorino, ĉu vi klarigos al mi ?…
- Mia amiko, vi certe trovis min tre stranga !… Kaj tamen, ne, vi sendube komprenis vidante malplenan fiakron…
- Komprenite, kion ?
- Vi demandas tion ?… Sed ĉu vi ne estis plenkontenta ne plu trovi min tie ?…
- Gilda, kiu povas igi vin supozi ?…
- Ĉu mi ne estis kompromita ?… Ĉu ĉio ne estis perdita ?…
- Kio estis perdita ?
- Via honoro !… La mia !…
- Kara amikino mia, kun la tuta respekto kiun mi ŝuldas al vi, mi permesas al mi diri al vi ke vi deliras… Per kio nia komuna honoro kompromitiĝis pro halto, cetere tre mallonga, kiun mi faris ĉe Sro Balbutado ?
- Kaj mia edzo, do ?… Ĉu vi ne renkontiĝis kun Neostero ĉe via advokato ?
- Mi ? Tute ne.
- Ĉu vi ne vidis mian edzon tiun posttagmezon ?
- Ne !
Post tio la klarigo ambaŭflanke aperas. Gilda rakontas al Roberto ke ŝi vidis sian edzon veni, ke Sro Bakitpano eniris ĉe la numero 25 de la strato Bonaparto, ke ŝi pensis ke li estis troviĝonta vidalvide kun Laripeto ĉe Balbutado, poste akompanonta lin ĝis la veturilo, kaj ke ŝi juĝis prudente forŝteliĝi por eviti skandalon.
Nun informite, Roberto siavice rakontas, ke li estis tre surprizita… trovi la fiakron malplena, li diris, ĉar li ne vidis en la kabineto de sia advokato eĉ ombron de Bakitpano. Li kompreneble, sin gardas paroli pri la anstataŭantino de Gilda aŭ pri la aliaj okazaĵoj de la tago. Li longe atendis, li asertis; poste, ne vidante ŝin reveni, li forliberigis la veturilon kaj malĝoje piediris sola parton de la planita promenado.
La plumistino renovigas siajn pardonpetojn al Roberto. Oni rendevuas por la morgaŭo por regajni la perditan tempon.
Tiam, Sro Bakitpano alvenas, akompanata de Balbutado. La plumisto estas en senkompara ĝojo : li ĵus faris mirindan malkovron. Kio estas ĉi tiu malkovro ?
Sro Bakitpano ne nur kredas al spiritismo, li ankaŭ kredas al besta magnetismo. La turniĝantaj tabloj ne sufiĉas al li; li ankaŭ bezonas somnambulojn. Nu, Neostero, kiu jam estis konvinkita ke li estas spiritisma mediumo, kapabla elvoki spiritojn, nun kredas ke li krome estas magnetisma mediumo, kapabla endormigi siajn samtempulojn.
Efektive ekzistas tra la mondo homoj kiuj havas ĉi tiun strangecon : ili imagas ke ili havas en la okuloj torentojn da fluido kaj ke, per la sola potenco de siaj rigardoj, ili kapablas faligi la aliajn en dormo.
Mi malfermas parentezon : Ĉu vi konas la rakonton pri la du mediumoj, tiel sprite raportitan de mia amiko Karlo Lareĝo ? Eble ne. Mi tuj ripetos ĝin al vi.
Ĝi okazis, asertas Lareĝo, dum la tempo de Ludoviko-Filipo. Estas unue iom da policaĵo en ĝi, sed ne atentu pri tio.
Sentaŭgulo estis arestita, oni suspektas lin pri venenado de ĝendarmo kiu enflaris tabakon, kaj pri strangolado de bonulino kiu havis flavan hundon, ŝparaĵojn, kaj estis sepdek sep jaraĝa. Li volis nenion konfesi. Male, li asertis ke la ĝendarmo estis lia amiko, kaj ke li intencis agnoski la bonulinon kiel sian filinon.
Tio ŝajnis eksterordinara. La okazaĵo atingis la orelojn de la reĝinon Amalion, kaj oni decidis, laŭ ordono de la reĝo, ke oni endormigus la akuziton kaj ke li estus pridemandata dum lia magnetisma dormo.
Mediumo estis alvokita; sed, malgraŭ liaj klopodoj, li nenion sukcesis akiri. La akuzito, anstataŭ dormi, komencis danci.
La polica prefekto, tremanta pri sia posteno, petis duan mediumon. Ĉi tiu ne estis pli feliĉa, la akuzito, dum oni ŝargis lin per fluido, komencis plenumi ĵonglitaĵojn per la ĉapelo de la komisaro ĉeestanta la provadojn.
La dua mediumo diris : "Mi bone komprenas kial mi ne sukcesis; estas mia kolego, tiu ulo kiu venis antaŭ mi, kiu stultigis mian subjekton". Tiu ĉi rebatis : "Pardonu ! La fluido estis tuj efikonta; bedaŭrinde, mia kolego, tiu kiu sekvis min, malfaris mian tutan laboron".
Pro manko de pruvoj, la akuzito estis liberigita, kaj Ludoviko-Filipo enpuŝis sian pluvombrelon en la ventron de la komisaro. Kelkaj jaroj pasis post ĉi tiu okazaĵo, kaj neniu plu pensis pri ĝi.
Tamen, iun belan tagon, la du mediumoj renkontiĝis laŭ stranga maniero. La unua, kiu malsukcesis en magnetismo, fariĝis perukisto; la dua riĉiĝis per lampŝirmiloj.
Ĉi-lasta, kiu komforte vivis, senatente eniris en la unuan trovitan butikon, sidiĝis en brakseĝo kaj petis esti razita.
La posedanto, la unua mediumo, pretigis sian sapon, kaptis la pacienton kaj komencis sapumi lin, kiam subite kaj sen diri ion, la du viroj rekonis unu la alian. Ekde la afero de la murdisto, ni facile komprenas tion, ili estis senpardonaj malamikoj.
Sen paroli, la du viroj tremetas de kapo ĝis piedoj. La sama penso turmentas ilin, endormigi la kontraŭulon por pruvi al li sian superecon. Ili rigardas unu la alian rekte en la okulojn. La fluido elverŝiĝas unue laŭ simplaj fluetoj, poste laŭ kaskadoj; fine ĝi estas torento, oceano.
La lukto estas eltenebla nek por unu nek por la alia, kaj la du ĉampionoj de magnetismo reciproke endormiĝas. Homoj eniras, eliras, parolas, krias, demandas; nenio respondas, nenio ektremas, nenio moviĝas, krom la perukisto kiu daŭrigas sian movon de sapumado.
Ĝenitaj, la klientoj eliras kaj iras aliloken por trovi la servojn kiujn ili deziras. La butiko dezertiĝas; oni ne plu prizorgas ĝin. Neniu plu venas, krom tamen la pordisto, kiu alvenas iun matenon por peti la lupagon.
Hororo !… Ekde du monatoj dum la perukisto frotis sian klienton, li eluzis al li lian kapon, kaj eĉ la dorsapogilon de la brakseĝo. Koncerne lin, li ne nur eluzis sian razpenikon, sian manon kaj sian brakon, sed ankaŭ duonon de sia ŝultro.
Antaŭ tia spektaklo, la pordisto, kaptita de teruro, sentas la kvaston de sia ĉapo stariĝi pro timego sur sia kapo kaj subite freneziĝas. Li ekkuras al malantaŭa ĉambro kaj, en atako de furioza frenezo, sidiĝas ĉe la piano kaj ludas la plej fantastajn melodiojn.
La bruo unue tremigas la klienton, kiu komencas moviĝi kaj finfine decidiĝas stariĝi, dum la perukisto daŭre turnas la stumpon de sia brako.
La plej strangaĵo estas ke, elirante, la senkapa mediumo metis tridek cendojn sur la vendotablon, dirante : "Adiaŭ, sinjorinoj kaj sinjoroj". Ekde tiam, oni neniam plu vidis lin.
Koncerne la perukiston, li fine elĉerpiĝis piede de la pordisto, falante mortinta pro konsterniĝo.
Nu ! Kiel plaĉas al vi la aventuro ? Vi probable diros ke ĝi estas bona ŝargo. Estu. Almenaŭ, ne iru diri tion antaŭ unu el tiuj konvinkitaj naivuloj kiujn mi parolis antaŭ nelonge.
Li respondus al vi :
- Kial ŝerci ? Tio povis perfekte okazi.
Kaj, fakte, magnetisma mediumo neniam dubas pri io ajn. Balbutado havis dikan blankan katon, punktitan sur la kapo de longa nigra punkto en formo de mortlarmo, kaj kiu, pro tiu kialo, ricevis la nomon Tie-Kuŝas. Tiun tagon, la plumisto fikse rigardis Tie-Kuŝasn, kiu tiam fermis la okulojn. De kio Sro Bakitpano konkludis :
- Mi estas magnetisma mediumo, tio estas klara !
Sed Balbutado siaflanke rimarkis ke ankaŭ li kiam li rigardis sian katon, tiu ĉi fermis la okulojn. Siavice, li diris :
- Bakitpano, ni ambaŭ estas magnetismaj mediumoj !
De tiam, ambaŭ formis revon : trovi subjekton. Neostero kondukis sian amikon Anselmon al sia hejmo.
- Ni manĝos vespermanĝon kune, li diris, kaj ĉe deserto ni provos endormigi mian edzinon.
Ili trovis Laripeton kiu ĵus finis siajn klarigojn kun Sino Bakitpano kaj kiu estis forironta. La plumisto ankaŭ retenis lin por vespermanĝi.
Dum la manĝo, ili diskutis pri spiritismo, senfinan temon de konversacio de Neostero. Roberto aprobis ĉiujn strangajn ideojn de sia kunluanto. Post la kafo, Sro Bakitpano informis sian edzinon kaj Laripeton pri sia malkovro koncerne sia magnetisma potenco.
- Estas do pro tio, sugestis Roberto, ke mi sentis min malfortiĝi ĉiufoje kiam vi fikse rigardis min.
Vi imagas kiom lerte la edzo de Gilda kaptis la okazon : li havis sian subjekton.
- Sinjoro Laripeto, li diris, permesu al mi, mi petegas vin, fari sur vi mallongan eksperimenton.
- Volonte, respondis la afabla ŝerculo.
Senprokraste, la plumisto komencis siajn manmovojn. Roberto iom post iom fermis siajn palpebrojn. Sro Bakitpano triumfis.
Li svingis la brakojn, tenis la manojn je kelka distanco de la frunto de Laripeto, kaj skuis ilin. Balbutado imitis ĉi tiun agmanieron. La magnetizita subjekto movis la lipojn kaj eldiris kelkajn nekoherajn vortojn. Gilda subridis, komprenante la komedion de sia instruisto de kosmografio.
Roberto estis rigida kiel aŭtomato.
- Ni pridemandu lin, diris Sro Bakitpano.
- Ne jam; la parolo ne estas klara; eble li ne havas sufiĉe da fluido.
- Ĉu vi kredas ?
- Tio estas mia opinio.
- Ĉiukaze, iom pli da fluido ne povos malutili al eksperimento.
Jen ili kiuj rekomencas siajn manmovojn.
Balbutado, ĉefe, rondiras ĉirkaŭ la seĝon sur kiu Laripeto sidis, malŝparante grandajn gestojn. Bakitpano, siaflanke, donas sian tutan energion. Oni ne kapablas eĉ iom imagi la kolosan kvanton da fluido kiu certe liberiĝis el la du oficantaj mediumoj.
- Ĉi-foje, tio devas sufiĉi, diris Balbutado.
La plumisto fiere ekstari fronte al sia subjekto kaj, kun serioza mieno, komencis pridemandi lin :
- Transportu vian penson al alia flanko de la akvo. Mense promenu sur la bulvardo de la Italoj. Kion vi vidas ?
- Mi vidas virojn kaj virinojn kiuj iras kaj reiras… Estas sekretario de ambasado kiu trinkas porcelanan glason ĉe la kafejo Riĉo… Li legas gazeton… La apuda sinjoro fumas havancigaron… La du viroj rigardas unu la alian… La sekretario de ambasado diras "ne estas la unua fojo ke mi renkontas tiun vizaĝon"…
- Enŝovu vian rigardon en la poŝojn de la surtuto de la sinjoro kiu fumas havancigaron… Kion vi vidas en tiuj poŝoj ?
- Paperujon.
- Kaj kio estas en la paperujo ?
- Bankbiletoj.
- Nombru ilin.
- Unu… du… tri… kvar… Estas en la paperujo kvar biletoj ĉiu de mil frankoj.
Bakitpano radiis.
- Ĉu ne ? li diris sin turnante al sia edzino. Mi diris tion al vi !
La advokato volis enmiksiĝi. Siavice, li ĵetis iom da fluido al Laripeto kaj pretiĝis meti demandojn al li.
- Iru pluen, li ordonis. Daŭrigu ĝis Sankta Ĝermano en Lejo. Eniru en la pavilonon Henriko la IVa. Kion vi distingas ?
Sed Laripeto restis senesprima. Balbutado ripetis sian demandon. Neniu respondo. Li sin turnis, mirigita, al Bakitpano.
- Mi vidas tion kio tio estas, diris ĉi-lasta. Ĉi tiu subjekto apartenas al mi; li estas submetita rekte al mia magnetisma potenco… Vi havas neniun influon super li… Jen, vi vidos, ke li obeos al mi.
Kaj li ripetis je sia propra konto la demandojn de Balbutado :
- Iru al Sankta Ĝermano en Lejo. Promenu dum sekundo sur la teraso. Ĉu vi estas tie ?
- Jes.
- Kio estas la establaĵo ĉe la rando de la teraso, dekstre alvenante de la stacidomo ?
- Hotelo-restoracio.
- Ĉu ne estas ŝildo ?
- Jes.
- Legu ĝin… Mi ordonas tion al vi.
- Pavilono Henriko la IVa.
- Eniru tien.
- Jen mi estas.
- Supreniru al la unua… Kion vi vidas ?
- Sinjoro kaj sinjorino kiuj vespermanĝas… La sinjoro estas maljuna…
- Kia estas la sinjorino ?
- Juna… Bela… Brunulino… Ŝi ventumas sin…
- Ĉu ŝi babilas kun la sinjoro ?
- Jes… La sinjoro ridas pro tio kion ŝi diras… Li estas tre malbela, ĉi tiu maljuna ordenita viro.
- Do li havas ordenon ?
- La rubandon de Gregorio la Granda.
- Transportu nun vian spiriton tien kie vi volas… foren… foren… ankoraŭ pli foren… Transiru la maron… Haltu… Ĉu nenio kaptas vian atenton ?
- Jes… alta palmo… la serpento dormas, volvita sur si mem… Tie, arabo pasas… Ho ! La kamelo mispaŝis… Ĝi restariĝas… La nubo disŝiriĝas… Kia fulmo !… Estas timige… La kamelo saltas en la dezerton… Ho ! Ankoraŭ tondro… la arabo estas fulmobatita.
La plumisto eligis ĝojan ekkrion :
- Estas mirinde… Kiu ankoraŭ kuraĝus nei magnetismon ?… Estas sensacie… Pensi ke ni ĵust ĉeestis, ĝuste en ĉi tiu momento, dramon kiu okazis milojn da leŭgoj for de ni !… Ĉu vi estas nun konvinkita, Gilda ?
Sino Bakitpano realigis superhomajn strebojn por deteni sin ridi. La plumisto subite frapis al si la frunton.
- Denove ideo kiu trairas mian cerbon ! li diris… Somnambuloj vidas ne nur la nunon kaj la pasintecon, sed ankaŭ la estontecon… Kio se mi pridemandus mian subjekton pri kelkaj estontaj eventoj ?
- Bona ideo ! aprobis Balbutado.
La plumisto prenis floron kiun li havis ĉe la butontruo kaj metis ĝin inter la manojn de Laripeto.
- Post kvin jaroj de nun, je la sama tago, kion faros la persono kiu ĵus tuŝis ĉi tiun floron ?
- Atendu momenton… La persono kiu antaŭ nelonge portis ĉi tiun floron ?… Atendu… Mi transportas min… Mi vidas ponton… Viro transiras la ponton… Li estas nigrulo… Li familiare donas sian brakon al sia amiko… La persono kiun vi ordonis al mi sekvi, estas la amiko de la nigrulo… Ili iras laŭ maldekstra bordo de la rivero kaj malsupreniras al la bordo… Nu, ili eniras en malgrandan domon… La ŝutroj estas verdaj… Oni alligis la hundon al piedo de la lito…
- Kiu hundo ?
- La hundon de Eŭstakio.
- Kiu estas ĉi tiu Eŭstakio ?
- La ĝardenisto de la Vilao Sankta Miagloro.
- Kie estas ĉi tiu vilao ?
- Sur la flanko de monteto.
- Kiu flanko de monteto ?
- La flanko de monteto de la bluaj vinberujoj.
- Bluaj vinberujoj ?
- Jes, la folioj de la vinberujo estas bluaj… la vinberoj estas ruĝaj kiel papavetoj… Estas virŝafoj en la ebenaĵo.
- Strange ! Strange !… Revenu al la hundo de Eŭstakio, kiu estas alligita al la piedo de la lito… Ĉu la nigrulo kaj lia kunulo estas en la ĉambro ?
- Jes… la hundo kiu bojis, ĉesis tuj kiam la nigrulo eniris… Ili prenas la kaseton…
- Kiun kaseton ?
- La kaseton kiu estas sur la unupieda tableto.
- Kaj kion enhavas ĉi tiu kaseto ?
- La trezoron.
- Kio ! Ŝtelon ?
- Ne, la trezoro apartenas al ili.
- De kie ĝi devenis ?
- De la kelo.
- Ĉu estas de la kelo de tiu domo kiu estas ĉe la bordo de tiu rivero ?
- Ne.
- De kiu kelo, do ?
- Atendu… mi revenas… Estas la domo en kiu loĝas en Parizo, la persono kies floron mi tenas…
- Mi ?
- Jes, vi.
- Ĉi tiu domo ?
- Jes… Estas emerita kolonelo sur la tria, magistratano sur la dua… La pordisto estas rabia…
- Estas bone tio, murmuras la plumisto… Kaj la trezoro de la kaseto kiun la nigrulo kaj lia kunulo prenas, devenas de la kelo de la domo en Parizo ?
- Ĝuste.
- Ĉi tiu trezoro fakte estas la posedaĵo de la nigrulo ?…
- Kaj de lia kunulo… Ĝi apartenas al ambaŭ… Mi vidas oron, diamantojn, juvelŝtonojn… Ho ! la milionoj ! La milionoj kiun ĉi tiu kaseto enhavas !…
Ĉi tiu neatendita revelacio vigle interesis la plumiston Bakitpano. Li volis koni la vera fino de la afero. Tial li denove provis por ekscii la precizan lokon kie troviĝis en sia kelo la granda trezoro, pri kiu li renkontiĝus post kvin jaroj kun nigrulo.
Sed la seanco sendube lacigis la magnetizitan subjekton, ĉar liaj klarigoj fariĝis de tiam konfuzaj, kaj la plumisto ne sukcesis eltiri el li aliaĵon ol interrompitajn frazojn tiel kiel ĉi tiu :
- Ĉiam la hundo ĉe la piedo de la lito… La nigrulo tenas la ŝtupetaron… La kelo estis tre profunde fosita… La rivereto bobelas… Estas nimfeoj… Mi vidas la kuraciston tranĉi branĉon de la granda sikomoro… La kaseto estas funde… Ili ambaŭ estas milionuloj… Kompatinda Terezo !… Ŝia infano ĝemadas sur la monto… La muro disfaliĝas… La trezoro estas savita !…
La du mediumoj fine vekis Laripeton, kiu estis tre surprizata ekscii ke li parolis dum sia dormo.
Last edited: 29/12/2025
Add a comment