Ĉ 24 Rakonto de Krimo.

Folulo bone kondutis rilate al prezidantino Marta Mortero en la privata ĉambreto de la restoracio en la Bosko de Bulonjo. Li tiel bone kondutis ke li tute forgesis Bruskambilon kaj Blanka-Ĉien.

Ni scias, ke la preposto sin forlasis al abundaj trinkaĵoj. Tamen, la ĉeesto de lia konfesantino, sola en tia loko, ne malsukcesis intrigi lin, kaj li volis pridemandi ŝin.

Estis vane; ŝi rifuzis respondi al li. Ĉio, kion ŝi diris al li, estis ĉi tio :

- Mi petegas vin, sinjoro pastro, foriru. Iam ajn iu povus veni. Mia reputacio estos kompromitita. Mi petegas, foriru !

- Ĉu estas via edzo kiun vi atendas ?

- Mi neniun atendas… sed foriru, mi petegas vin !

Tra la vaporoj de sia ebrieco, Folulo sufiĉe klare vidis la situacion. Ne estis tute certe la prezidanto kiu povis iam ajn veni. Marta havintus neniun kialon por ne diri tion. Tiukaze, ĉar la edzino de Sro Mortero kulpis pri adulto, estis same bone ke ŝi kulpu pri malfideleco kun li, Folulo.

Kaj sen plia maniero, li riglis la pordon de la privata ĉambreto por ne esti ĝenata. Necesis ja ke Marta rezignaciu. Tamen, ŝi volintus esti cent futojn subtere kiam, je iu momento, iu frapis la pordon.

- Sankta Dio ! ŝi pensis, estas Roberto… Kia honto !… Mi neniam plu kuraĝos reaperi antaŭ li…

Folulo kaj Marta restis profunde silentaj. La persono kiu frapis denove frapfrapis la pordon; poste, ricevante neniun respondon, foriris.

Dume, la kolonelo Kampistrono, siaflanke treege ebria, plenumis la bezonojn de postulema naturo. Kiam li rearanĝis siajn ŝelkojn kaj butonumis sian veŝton, li eliris el la kamero, ĝoje spirante eksteren la freŝan aeron. Li ne faris kvar paŝojn en la koridoro, kiam du junaj knabinoj saltis al lia kolo, ekkriante : "Jen li, Nikolao ! Ha ! Ha ! Ha !

Kaj ili kuntiris lin per vigla forto en salonon.

- Fraŭlinoj, diris Kampistrono lasante sin perforte regi, ĉu vi estus sufiĉe afabla klarigi al mi tion kion signifas via konduto ?

Bruskambilo parolis :

- Mia eta patro, vi tintigos glasojn kun ni, kaj poste ni klarigos al vi ĉion kion vi deziros.

Blanka-Ĉie tiris la sonoril-ŝnuron. Kelnero aperis.

- Tri pipromentaj likvoroj, mendis Bruskambilo.

Nubo trairis sur la frunton de la kolonelo.

- Kaj mia edzino kiu estas tie en apuda ĉambreto ! li diris al si.

Poste, post pripensado, li aldonis, ankoraŭ funde de sia koro : "Sufiĉas ! Mi invokos la timon de cerba kongesto, kiel la vespero ĉe la kafejo de Madrido".

Estis fakte mallonga rakonto pri la kafejo de Madrido. Iun vesperon, li manĝis tie glaciaĵon kun Paŭlino. Subite, malĉastema fantazio vibrigis lian koron de emerita oficiro. Li diris al sia edzino :

- Atendu min du aŭ tri minutojn, legante la Tohuvabohuon… Mi iras ĝis la pasejo Ĵufruŭa… Ĉu vi komprenas min ?

Tio estis trompo. Li ne iris, la kanajlo, al la necesejo po dek kvin cendoj de la pasejo. La vero estis ke li ĵus vidis pasi beletan malĉastulinon kies vido kaŭzis sur li subitan sed fortan impreson.

Post kelkaj paŝoj, li kuniĝis kun la juna sinjorino kaj subdiris du vortojn al ŝia orelo.

Tiaj rapidaj amaferoj ne pludaŭras. Ĉi tiuj proksimaj stratoj abundas je tre gastamaj hoteloj kies ĉambrojn estas luataj pohore aŭ eĉ po kvaronhore.

Post dek kvin minutoj, li revenis al la Madrido kie Paŭlino ankoraŭ legis la Tohuvabohuon. Li estis tamen senspira, la kolonelo.

- Vi foriris longatempe, ŝajnas al mi, rimarkigis Paŭlino.

- Ne parolu al mi pri tio… Mi kredis ke mi restus tie…

- Kio do okazis al vi ?

- Mi preskaŭ havis cerban kongeston… Feliĉe, mi havis forton por rapide kuri ĝis la bulvardo kaj iom promeni en la freŝa aero… Tio bonefikis al mi… Mi estis trafita nur de timo…

- Estas vere ! Via vizaĝo ŝajnas tute kongestita…

La klarigo ŝajnis sufiĉa al Paŭlino, ŝi tute ne suspektis ke ŝia edzo ĵus ŝiris la geedziĝan kontrakton per forta nedaŭra malfideleco.

Nu, estis tiaspeca afero kiun la kolonelo esperis ripeti. Li trinkus kun la du neatenditaj belulinoj, kaj li kulpigus sian prokraston de kelkaj minutoj pro timo de cerba kongesto.

Li tute ne suspektis, la fripono, ke la situacio ne plu estis la sama. Unue, li estis jam iom ebrieta; poste, li traktis kun du ulinoj kiuj ne emis liberlasi lin.

Ili petegis al kelnero lasi la botelon. De tio rezultis ke ili ne kontentiĝis trinki nur unu solan etan glason. Ili trinkis, retrinkis, kaj ankoraŭ trinkis.

Ĉiufoje kiam la kolonelo leviĝis kaj iris sonorigi por alvoki la kelneron kaj pagi la trinkaĵojn, Bruskambilo kaj Blanka-Ĉie sin ĵetis al li kaj kisis lin.

- Ho ve ! Kiel vi urĝiĝas !

- Ni kredus ke ni tedegas vin !…

- Male, karulinoj miaj; sed necesas al mi ke mi forlasu vin…

Li ne maltimis diri ke li devis rekuniĝi kun sia edzino. Jen tio kio ne emocius la du koketulinojn ! Ili estintus kapablaj rekonduki lin por vidi ĉu tio estis vera kaj adresi multajn komplimentojn al sinjorino ! La kolonelo residiĝis do kaj ankoraŭ trinkis.

Ili cetere estis tiel ĉarmaj; ili incitetis lin per tiel agrable maniero; ili donis al li tiel afablajn nomojn. Estis sufiĉe por perdi la kapon. Kampistrono fine perdis ĝin.

- Sufiĉas ! Okazu tio kio okazos, li konkludis. La aventuro estas ĝuplena. Mi estas ĉi tie, mi restas ĉi tie.

Bruskambilo aŭdis ĉi tiujn lastajn vortojn.

- Mi estas ĉi tie, mi restas ĉi tie ! Li estas Makmahono ! ŝi mallaŭte diris parolante al Blanka-Ĉie.

La kolonelo mendis ĉampanon. Kiam li estis bonhumora, li rapide konkerintus noblan plumtufon. Paŭlino tiam estis tute forestanta el liaj pensoj. Li ne pli pensis pri ŝi kvazaŭ ŝi neniam ekzistintus.

- Nu, amata marŝalo, kriis Blanka-Ĉie, diru kiu estas tiu el ni kiun vi amas !

- Mi amas vin unu kaj alian.

- Postulemulo.

- Ĉu vi kisos ĉiun el ni ?

- Mil tondrojn, mi ĵuras tion !

- Ni vetu ke ne !

- Ni vetu ke jes !

Kaj jen la kolonelo kiu stariĝas kaj volas kisi la du ĝojigajn junulinojn. En sia impeto, li albatiĝas la tablon; ĝi renversiĝas, ĵetante al la planko glasojn kaj botelojn, kiuj falante okazas supermezuran bruon.

Sed tio ne estas ĉio. La tablo, falante, malkovras kadavron kiu estis kaŝita sube. Fakte, kuŝas senmova korpo sur la planko : korpo de sinjoro kiu, kvankam vestita de laika kostumo, havas sian kapon markitan de tonsuro, distinga signo de pastroj.

Ĉe tiu teatrofrapo, Kampistrono perdas la malmultan saĝon kiu restis al li. Li rezignas pri siaj amsopiraj impulsoj. Li diras al si ke li estis kuntirita en embuskon. Ĉi tiuj knabinoj plenumis krimon; ili volis ebriigi lin por respondecigi lin pri la kulpo. Kia brila ideo !

Li rapidas al la pordo, duturne ŝlosas ĝin, metas la ŝlosilon en sian poŝon, iras al fenestro kaj kriegas :

- Murdo ! Helpu ! Murdinto !

Bruskambilo kaj Blanka-Ĉie volas silentigi lin.

- Ha do, vi frenezas, ili diras. Restu do trankvila !

Sed li :

- Senindulinoj ! Vi trempis viajn manojn en la sangon de tiu viro !… Vi intencis ŝajnigi min kiel krimulon… Ho ! Friponinoj !…

- Vi estas freneza, respondas Bruskambilo.

- Li estas nia amiko Pugkato, aldonas Blanka-Ĉie.

- Li ne estas mortinta.

- Li ruliĝis sub la tablon ĉar li estis plenplena kiel ostro.

Ha, jes ! Ne eblas reprudentigi la kolonelon, kaj li blekas eĉ pli laŭte : "Murdo ! Helpu ! Murdinto !"

La tuta personaro de la establaĵo alkuras. Kampistrono malfermas la pordon. La kelneroj kaj klientoj pelmele eniras. Du urbopolicanoj alvenas.

- Ekkaptu la krimulinojn, krias la kolonelo ekzaltita.

- Kiujn krimulinojn ?

- Ĉi tiuj senindulinoj, ĉi tiuj banditoj !

Lia fingro montras Bruskambilon kaj Blanka-Ĉien.

- Jen la kadavro !

Kaj li montras al Pugkato, kiu kuŝas tie, ne pli moviĝanta ol limŝtono. La kelneroj, la klientoj, la policistoj ridas. De unu al alia ili flustris :

- Estas preposto kiu faris siajn ŝercojn kaj ebriiĝis.

Profitante de la kverelo kaj ne volante esti kompromitita en ĉi tiu skandalo, Folulo diligentis forkuri kun Marta. La kolonelo daŭre baraktis obstine. Li atestigas la ĉielon ke oni rifuzas doni justecon, ke la urbopolicistoj malplenumas sian devon ne arestante senprokraste Bruskambilon kaj Blanka-Ĉien; li insultas ĉiujn. Mallonge, estas li kiun oni arestas.

- Jen la elfarado de la krimo ! li krias kiam la policanoj kuntiras lin. Ili sukcesis, la fiulinoj, kredigi ke estas mi kiu estas la murdinto !… Kaj estas tio kiun oni nomas justeco ?… Ho, malfeliĉo !

Ili enŝlosas lin en fiakro. La urbopolicistoj rekrutas kolegon. Kampistrono estas ŝnurligita kiel seka kolbaso de Arlezo. Ili alkondukas lin al plej proksima policejo.

Samtempe, ili kunportas Pugkaton tien. Tiu ĉi estas lasita sur benketon. Li duonmalfermas okulon kaj eligas suspiron. Ili malligas Kampistronon. La kolonelo sin ĵetas surgenuen antaŭ la benketo.

- Li agonias, sinjoro komisaro, li diris… Je la nomo de tio kio estas plej sankta por vi, pridemandu la mortanton antaŭ ol li fordonu la animon… Mi timas nenion… se li povas paroli, li nomos al vi la murdintinojn… Vi vidos ke ne estas mi !

- Sufiĉe ! respondas la komisaro. Lasu nin trankvilaj !

La ebrieco de Kampistrono eniris en kareseman periodon. Li plorĝemas super Pugkato.

- Mia amiko, mia bonega amiko, li ĝemas, diru al ili ke estis la du virinoj kiuj ponardis vin.

Poste, restariĝante, li digne aldonas :

- Mi estas senkulpa pri la sango de ĉi tiu justulo ! Krucumu min, se vi volas; sed la posteularo rehabilitos min, kiel ĝi rehabilitis Lesurko !

Pugkato, tamen, fine malfermas la okulojn; li kredas kompreni ke li estas murdita; li murmuras kelkajn vortojn :

- Intrigejo… la Framasonistinoj… Folulo… la terura ĵuro… Blanka-Ĉie… Krak-Mikmako… Mi estos venĝita… Ne finmortigiu min… Mi diros ĉion… Mi min dediĉos al Islamanismo… Mi sentas ke mi mortas… Ho ! La murdintoj !… Vivu Bruskambilo !

Post tio, la komisaro, plene informita, ordonas enŝlosi la du drinkulojn en apartan ĉambron ĉe la policejo, atendante ke ili finu fordormi sian vinon.

Last edited: 29/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment