Ĉ 11 Du Konfesprenantoj por unu Konfesantino.

Prezidantino kiu ne konfesdonus, estus fenomeno. Marta Mortero do havis konfesprenanton : pastron Romualdo Pugkato, vikarion de Sankta Ĝermano la Palisumito.

Li estis ŝvelronda dikulo kun ruĝa vizaĝo, inter kvardek kaj kvardek kvin jaroj. Li trinkis kiel funelo kaj sanktoleis la ekster-geedziĝon al ĉiuj siaj konfesantinoj. La prezidantino ne estis escepto el la regulo.

Ĝuste, la pastro atendis ŝin siahejme, dum nia amiko Laripeto prezentis al la plumistino sian manieron kompreni kosmografion. Estis proksimume la kvara vespere.

- Ĉu ŝi ne venos ? diris al si la galanta tartufo… Estus la unua fojo kiam ŝi igus min atendi… Ŝi venos…

Por pasigi tempon kaj ankaŭ por bone penetriĝi de siaj devoj, la pastro Pugkato atente relegis ĉapitron de la Moeĥialogio(1). Ĉi tiu libro, kies titolo signifas "kurso de volupto", estas verkita de trapana monaĥo, R. P. Debrejno(2) : ĝi estas la manlibro kiun episkopoj donas al pastroj por instrui al ili ilian profesion kiel konfesprenantoj. Oni instruas kaj klarigas ĝin en seminarioj, interalie en Sankta Sulpicio. La verko, ekzemple, estas nur liverata al klerikoj.

Pastro Pugkato tenis la libron enmane, malfermitan ĉe paĝo 338. Tion kion li legis, maldiligente kuŝante sur sofo, estis titolita : "Pri la konduto de konfesprenantoj rilate al geedziĝintoj kaj al tiuj kiuj pretiĝas por eniri la staton de geedzeco".

"Konfesprenanto, diris la libro, ne povas esti tro plena de scio pri la multaj kaj malfacilaj devoj de geedzoj. Ĉefe necesas ke li bildigu kaj encerbigu ilin al ili laŭ okazo kaj bezono".

- Perfekte, konkludis la vikario.

Li legis alian tekstpecon kiun ni ne reproduktos pro respekto al niaj legantinoj. Ĉi tiu tekstpeco plenigas tri paĝojn post la linioj kiujn ni ĵus citis.

Li alvenis al paĝo 342, kiu sciigas kiel konfesprenanto devus bone elturniĝi por melki veron el iu pentantino.

"Kun iuj virinoj, diras la libro, oni povas elturniĝi jene, tio estas laŭ pli ŝirmita kaj pli malkruda maniero. Oni ŝajnigas eniri en kelkaj detaloj rilate al infanoj de la pentantino, ĉar oftege estas la edzinoj mem kiuj ne volas finiĝon de la geedzeco; oni pridemandas ŝin pri maniero laŭ kiu ŝi edukas ilin kaj ĉu ili estas edukataj tre kristane, ktp. Oni poste aldonas : ‘Vi sendube estus tre feliĉa, se Dio ankoraŭ donus kelkajn aliajn al vi por same eduki ilin, por ke ili havigu al vi novajn kaj abundajn konsolojn ?’ Ofte, ĉe tiu lasta vorto, tiu nevola konfeso eskapas al ili : Ha ! Dio mia, mi ja havas sufiĉe ! Ĉi tiu respondo sufiĉe instruas vin kaj sendevigas vin de diri pli…".

La pastro legis ĝis ĉi tie kiam oni sonorigis; la mastrumistino iris malfermi la pordon kaj enirigi sinjorinon la prezidantino; ĉar estis ŝi.

Ursulo, diskreta servistino, retiriĝis. La vikario sidigis Martan apud li.

- Nu ! Kara infano mia, jen ni ! li diris tute gaje. Mi pensis ke vi ne plu revenus.

- Tamen, Patro mia, mi ne malfruas.

- Estas vere… estas mi kiu ĉiam estas senpacienca revidi vin… karan Martan !

Li prenis ŝiajn manojn.

- Patro mia !

- Pli proksimen, pli proksimen venu !… Genuigu vin… tie… sur ĉi tiu kuseno… kaj deklamu vian konfespreĝon…

La prezidantino genuiĝis kaj deklamis la konfespreĝon, haltante ĉe la punkto markita de la ritaro.

- Kara infano mia, daŭrigis la pastro Pugkato, ne kaŝu al mi iujn el viaj pekoj… Vi vidas ke mi havas por vi trezorojn da indulgo… Diru ja ĉion al mi…

- Jes, Patro mia.

- Kiomfoje vi kokris vian edzon ekde via lasta konfeso ?

- Diable ! Patro mia, la kalkulo estas malfacila… Estas hodiaŭ dek vin tagoj de kiam mi ne plu alproksimiĝis al tribunalo de absolvo…

- Ĉu vi plenumis dekkvinfoje la pekon de adultado ?

- Atendu, Patro mia, mi tuj diros precize al vi.

- Kalkulu, infano mia, ne urĝas al mi.

- Tri… kaj kvar… kaj du… kaj kvin… Ne, tio ne estas ĉio… Jen mi memoras… tio faras dudek sep !…

- Dudek sep mortajn pekojn !… Tio estas tro, infano mia, tio estas tro !

Marta ekridis.

- Ĉu vi kredas tion ? ŝi diris.

- Kiel ! Ĉu mi kredas tion ?… Sed tio signifas ke via miskonduto ne havas nomon !… Kaj la naŭa ordono, kion vi tiam faras kun ĝi ?… Ne, vere, tio ne estas saĝa…

- Ĉar vi donas al mi absolvon !…

La pastro pripensis.

- Ŝi pravas, li diris laŭte… ĉar mi donas al ŝi absolvon !…

- Kaj vi ankoraŭ donos ĝin al mi hodiaŭ, ĉu ne ?

- Sub unu kondiĉo, infano mia.

- Kiu ?

- Estas ke vi tuj promesos al mi ne plu refali en pekon…

- Mi promesos tion al vi; sed mi miavice metas kondiĉon, Patro mia.

- Kiu ?

- Estas ke vi ne plu refaligos min en ĝin.

- Ne kredinde !

- He ! He ! Estas ĉar en mia kalkulo, Patro mia, vi aperas por du mortaj pekoj…

- Oho !

Ĉe tiu vorto, la pordo de ĉambreto subite malfermiĝis, kaj dua sutano eniris. La viro kiu surhavis ĝin, estis seka, maldika, kaj laŭvorte tordiĝis, tiom li estis tuŝita de atako de bona humoro.

- Sinjoro la parokestro ! samtempe ekkriis la konfesprenanto kaj la pentantino.

La ĵuŝveninto ne estis alia ol la unua diservanto de la paroko, pastro Ĵeromo Folulo, parokestro de Sankta Ĝermano la Palisumito.

La vikario kaj la prezidantino ŝajnis konsternitaj, ĉefe la vikario. Lia superulo aŭdis unu el liaj sekretoj. Sendube li eniris tien uzante kelkan falsan ŝlosilon; sed ĉu simpla vikario, kaptita dum ĵusa delikto de tro gaja konfeso, povus aŭdaci laŭtigi la voĉon kontraŭ sia preposto, relative al la rimedoj uzitaj de tiu ĉi por malkovri la pruvojn de sia kulpo ? Li estis kulpa, jen tio kio estis plej klara. Koncerne la lertaĵon uzitan de la ruza Folulo, ne eblas indigni kontraŭ tio. La Eklezia leĝo regas : la celo pravigas la rimedojn.

Li do klinis sian frunton, sinjoro vikario, tiel kiel akuzito kiu scias ke la ĵurio ĵus deklaris lin kulpa, kaj kiu nur atendas la kondamnon kies verdikton la kortumo baldaŭ esprimos.

- Kaptita ! li murmuris turnante al la grundo kompatindan, hontan, konfuzitan nazon.

Sed anstataŭ eltiri sian bonan glavon de Toledo por disbati lin, la parokestro, tre gaja, batis sin sur dekstran femuron, levis la maldekstran kruron ĝis bona alteco, kaj ekdancis sen parulo kantante :

Ĉi tie kuŝas patrino Kreso !
Kiu ŝatis bokson ! Kaj pantoflojn !

La du gekulpuloj levis la kapon, scivolante tion kion tio signifas. La parokestro eksplodis per rido, mokis sian vikarion per mangesto, kaj daŭrigis sian kankanon kantante laŭ alia ario :

Unu, du, tri !
Malsupren la kalsonon.
Kvar, kvin, ses !
Kuspu la ĉemizon,
Sep, ok, naŭ !
Mi frapas kiel bovo.
Dek, dek unu, dek du !
La gluteo estas tute ruĝa.

Marta leviĝis de la kuseno sur kiu ŝi genuis. Romualdo lasis sian senzorgan sintenon sur la sofo.

- Stariĝu ! diris al li la preposto. Venu antaŭen al ordono !

Poste, alproksimiĝante al la vikario, li laŭvice frapis lian bruston kaj la sian, ĉantante la cirklodancon de la infanoj en rifuĝejo :

Kokino sur muro
Kiu bekas iom da malmola pano;
Pik, pik, pik
Bek, bek, bek
La kokino forflugis,
Kaj la pano restis… tie.

Prononcante la lastan silabon, li frapis sur sian bruston por indiki ke estis li kiun sorto elektis.

- Sed, sinjoro parokestro ! blekis la vikario.

- Sorto estas kontraŭ vi, Romualdo, respondis pastro Folulo. Estas mi kiu donos absolvon... Eniru en la ĉambreton…

Kaj, kunparole aganta, li puŝis sian vikarion en la malgrandan ĉambron de kiu li ĵus eliris, kaj kies pordon li fermis.

- Nun, kara infano mia, li serioze diris alparolante al prezidantinon, finu vian konfeson.

(1) Tiu vorto ne aperas en PIV. Ĝi estas branĉo de morala teologio kiu ekzamenas la pekojn de volupto, malĉasteco, kaj aferojn rilatajn al geedzeco kaj ĉasteco.
(2) Mi ne trovis la plej etan pruvon de tio, ĉu la verkisto mem (Debreyne) iam vivis ?

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment