Rolantaro.
La ĉefaj gravuloj FrV = Franca versio.
Alaveno (FrV : Alavoine) : Famkonata ano de la Komisiono (vidu Nekvadraton ĉi supre).
Daveno (FrV : Davaine) : Estro de la Sekureco en Parizo.
Edvino Batalmerito (FrV : Edwin Battleworth) : Unu el la plej eminentaj solicitoroj de Londono.
Athelo Hazardo (FrV : Athel Random) : Kemia esploristo loĝanta en soleca domo ĉirkaŭita de altaj muroj sur nova strato de Londono.
Johano Koksŭardo (FrV : John Coxward) : Malfama angla pugnobatalisto, boksisto. Li plie estas ebriulo.
Kudroĵeto (FrV : Sewingthrow) : Rekta polica estro de Robĉjo en Londono.
Ladorno (FrV : Lépine) : Alta ŝtatoficisto, polica prefekto de la departemento Sejno.
Eŭzebio Lapaŝtistino (FrV : Eusèbe Labergère) : Fama franca ĵurnalisto, unue de la Raportisto, poste de la Novelisto.
Lavuro (FrV : Lavaur) : Vicĉefo de la Sekureco en Parizo.
Lustaloto (FrV : Loustalot) : Estro de la urba laboratorio.
Nekvadrato (FrV : Poincarré) : Prezidanto de la scienca komisiono enoficigita por solvi la problemon de la "elektra kiosko".
Ĝededajo Pliruĝa (FrV : Jedediah Redmore) : Patro de Maria kaj vidva milionulo.
Maria Pliruĝa (FrV : Mary Redmore) : Filino de riĉa proprietulo en Londono, geedziĝo inter ŝi kaj Athelo Hazardo estis decidita kaj rompita.
Patĉjo O'Kerno (FrV : Pat O’Kearn) : Irlandana tenisto de la taverno de la Ombro apud Londono.
Robĉjo (FrV : Bobby) : Fama angla detektivo ligita al la londona prefektejo. Lia edzino nomiĝas Suzano.
Verloreto (FrV : Verloret) : Famkonata ano de la Komisiono (vidu Nekvadraton ĉi supre).
Last edited: 05/02/2025
Add a comment