Créer un site internet

Epilogo.

Tiel fini?as la eksperimento, ne malpli stranga ol krima, de la nevidebla viro.  Se vi volas scii pli pri li, necesas iri al malgranda gastejo, apud Sto?e-Haveno, kaj paroli al la mastro.  Sur la ?ildo, oni vidas nur botojn kaj ?apelon, kun tiu ?i surskribo :

? E   L A   N E V I D E B L A   V I R O.

La mastro estas eta viro, mallonga kaj dika, kun elstara cilindroforma nazo, rigidaj haroj kiel tamburfrapiloj, roza viza?o kiel koralo.  Trinku malavare, kaj li lar?akore rakontos al vi ja, ?ion kio okazis al li post la afero kaj kiel la le?uloj provis "trompakiri" de li, la monon trovita en siaj po?oj.

"Kiam ili malkontestis ke ili ne povis demonstri al kiu estis la  mono, mi volas esti pendumita, li ripetis, se ili ne volis ?ajnigi min kiel trovinton de trezoro...  Nu, ?u mi aspektas kiel trovinto de trezoro ?  Poste iu ?entlemano donis al mi gineon por, kelkan vesperon, rakonti la historion ?e la koncertkafejo de la Imperio".

Kaj, se vi sentas la bezonon abrupte interrompi la fluadon de liaj rememoroj, tio ?iam estos facila : demandu al li ?u ne temis, en lia historio, pri tri manuskriptoj.  Li agnoskas ke fakte temis pri tio ; kaj li klarigas, kun protestoj, ke ?iuj kredas ke li posedas ilin.  Sed, bona Dio !, li ne havas ilin.  "La nevidebla viro prenis ilin por ka?i ilin, je la momento kiam mi forlasis lin, fu?ante al Sto?e-Haveno...  Estas Sro Kempo kiu metis en la kapon de homoj ke mi havis ilin."

Tiam li enprofundi?as en pensado, ka?e observas vin, movas malpacience glasojn kaj balda? forlasas la vendotablon.

Li estas fra?lo- liaj gustoj estis ?iam favora al senedzineco - kaj ne ekzistas virino en la domo.  Supre, lia vesta?o estas butonata kiel ta?gas ; sed pri liaj hejmecaj subvestoj, rilate al la ?elkoj, ekzemple, li akiris la kutimon de ?nuretoj.  Li estras sian konsumejon sen iniciatemo, sed kun perfekta digno.  Liaj movadoj estas moderaj : li estas pensulo.  Li havas en la vila?o reputacion de sa?eco kaj de respektinda ekonomio.  Pro lia kono de la sudaj vojoj de Anglio, li superis Cobbetton mem (Angla a?toro, fama pro sia perfekta kono de suda Anglio).

Diman?on matene, ?iujn diman?ojn matene, dum la tuta jaro, kiam la gastejo estas fermita al la homoj, kaj same ?iujn vesperojn post la deka, li iras en la salonon kun glaso da ?ino iomete miksita kun akvo kaj, demetinte ?in, li ?losas la pordon, ekzamenas la rulkurtenojn, rigardas sub la tablon ; poste, post kiam li certas esti sola, li malfermas la ?rankon, iun tirkeston de tiu ?i ?ranko, iun skatolon en tiu ?i tirkesto : el ?i, li eltiras tri volumojn binditajn en bruna ledo, metas ilin kun graveco meze de la tablo.  La pletoj estas eluzitaj de la tempo kaj makulitaj de verdetaj koloroj ; ?ar, iam, ili restadis en iu fosa?o, kaj kelkaj pa?oj estis nebuligitaj de malpura akvo.  La mastro sidi?as en se?on, malrapide plen?topas sian longan pipon el tero, sen perdi siajn volumojn dum momento de anta? la okuloj.  Poste li metas unu el ili anta? li kaj komencas priatenti ?in, turnante kaj returnante la foliojn.  Li havas la brovojn kuntiritajn ; movas la lipojn kun peno.

"Iu x ; iu malgranda² supren, iu kruco, poste...  Diablo prenu lin !...  Ha !  Disinjoro !  Kia viro li estis pri la intelekto !"

Balda?, li delasas la libron kaj apogas sin malanta?en.  Palpebrumante, li rigardas tra la fumo de sia pipo ?e la alia fino de la ?ambro, aferojn nevideblajn por ?iu alia krom li.

"Estas plene da sekretoj tio !  li diris, da timigaj sekretoj !  Se iam mi konos la veran ka?zon de la afero...  Disinjoro...  Ho, mi ne volus fari tion kion li faris.  Mi nur volus...  jes..."

Tiam li prenas enspira?o de sia pipo ; glitas en revo, la eterna kaj mirinda revo de sia vivo...  Kaj kvankam la kuracisto Kempo senhalte ser?is ?iuflanken, neniu estulo, ekster la gastejestro, scias ke la libroj ekzistas tie, enhavanta la subtilan sekreton de la nevidebleco kun dekduo da ne malpli strangaj aliaj.  Neniu scios ion ?is lia morto.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment