23 _ La butiko de galerio Druri.
"Vi devas komenci kompreni ?iujn malavanta?ojn de mia kondi?o. Mi estis sendoma, sen io por kovri min ; havigi al mi vestaron, estis oferi ?iujn miajn avanta?ojn, estis fari pri mi strangan kaj teruran monstron. Plie, mi fastis, ?ar man?i, plenigi al mi la stomakon per nutra?oj kiuj ne estus tuj asimilitaj, tio estis refari?i videbla, kaj la? groteska maniero.
- Mi ne pensis pri tio, diris Kempo.
- Anka? mi !... La ne?o informis min pri alia speco de dan?ero. Mi ne povis iri eksteren dum ne?ado : akumulante sin sur mi, ?i rivelintus min. La pluvo, ?i anka?, farintus pri mi fluetantan silueton, brilan homan ?ajnon, fantazian vezikon... Kaj la nebulo !... Mi estus, en la nebulo, fantomo, e? pli subtila, konfuza aludo de homeco. Cetere, en plena aero - en la aero de Londono ! - mi kolektis koton sur miajn maleolojn, karbofumojn kaj polvon sur mia ha?to. Mi ne povis scii post kiom da tempo, per tio mem, mi fari?us videbla, sed mi klare vidis ke tio ne estus longa.
"Do ne resti en Londono, neniapreze.
"Mi atingis la anta?urbojn, direkte al la strato Granda Portlando, kaj trovi?is ?e la fino de la strato kie mi estis lo?anta ; mi ne eniris tien, la homamaso restadis anta? la ankora? fumantaj ruinoj de la domo kiun mi bruligis. La plej ur?a por mi estis akiri vesta?ojn. Mi tiam ekvidis, en unu el tiuj malgrandaj butikoj kie estis ?io - .. ?urnaloj, bombonoj, ludiloj, papervaroj, akcesora?oj de la lasta karnavalo, ktp, ktp - grandan sortimenton de maskoj kaj falsaj nazoj : mi rememoras pri la ideo kiun sugestis al mi la amuziloj de la Holdingo. Mi nun havis celon : Mi direktis min, farante ?irka?vojojn por eviti la trafikplenajn stratojn, al la stratetoj norde de la Bordo ; mi memoris ke pluraj teatrotajloroj havis siajn butikojn en tiu parto, sen bone scii kien.
"Estis malvarme ; la stratoj estis balaitaj per pika vento el nordo. Mi rapide pa?is por ne esti reatingita. ?iu trairenda vojo konsistigis dan?eron, ?iu pasanto estis atente observenda. Iu viro, ?uste kiam mi estis preterpa?onta lin, fine de la strato Belforto, subite turnis sin, venis al mi, kaj sendis min ruli sur la ?oseon, preska? sub la rado de fiakro. La tuta vico da ko?eroj opiniis ke li mem ricevis kvaza? baton. Mi estis tiom konsterninta pro tiu ?i renkonto ke mi eniris en la bazaron de la Mona?eja ?ardeno kaj eksidi?is dum momento, anhelante kaj tremante, en trankvila angulo, apud montrilo de violoj. Mi ekkomprenis ke mi denove malvarmumis, necesis turni min de tempo al tempo por ne altiri la atenton pro miaj ternoj.
"Fine, mi atingis la celon de miaj esploroj : iu na?za butiketo, en malbona stato, en izolita strato, apud la galerio Druri, kun montrofenestro plena da roboj kun brila?etoj, da falsaj juveloj, da perukoj, da pantofloj, da domenoj kaj da fotografioj de aktorinoj. La butiko estis je la malnovtempa modo, malalta kaj malluma ; supre, kvar nigraj kaj mal?ojaj eta?oj. Mi scivoleme rigardis tra la vitro kaj, vidinte neniun ene, mi eniris. La pordo, malfermi?ante, tintigis sonorileton ;. mi lasis ?in malfermita kaj turnis ?irka? manekeno kiu portis fadenmontran kostumon, en iu angulo, malanta? iu tualetspegulo. Dum ?irka? minuto, neniu venis, poste mi a?dis pezajn pa?adojn trairi la ?ambron, kaj viro aperis en la butiko.
"Mia plano estis perfekte fiksita. Mi intencis eniri en la domon, ka?i min supre de la ?tuparo, atendi mian horon kaj kiam ?io estos trankvila, priser?i tie ene, preni perukon, maskon , okulvitrojn, kostumon, kaj poste iri tra la mondo, ulo eble groteska, sed finfine akceptebla. Incidente, mi povus trovi en la domo kelkan tre utilan monon.
"La viro kiu ?us eniris estis malgranda, iomete ?iba, kun dikaj brovoj, longaj brakoj, mallongaj kaj torditaj kruroj. ?ajne mi interrompis lian man?on. Li rigardis tute ?irka? si, kun iu atenda mieno. Li unue esprimis iun surprizon, poste la kolero, vidante sian butikon malplena. "Damnaj buba?oj !" li ekkriis. Post ekrigardo sur la strato, dekstren, maldekstren, li reeniris, refermis la pordon per piedbato, kun evidenta ?agreno, kaj grumblante revenis al tiu kiu kondukis internen.
"Mi anta?eniris por sekvi lin ; pro la bruo kiun mi faris, li tuj ekhaltis. Mi same ekhaltis, mirigita de la akreco de lia orelo. Li frapfermis la pordon anta? mia nazo...
"Mi hezitis. Subite mi a?dis reveni hastajn pa?ojn kaj la pordo malfermi?is. Li tie restis stare, rigardante tute ?irka? si en la butiko, kiel viro kiu estis ne ankora? konvinkita. Poste. mem parolante, li ser?is malanta? la vendotablo, poste malanta? kelkaj mebloj. Kaj denove, li haltis, hezitema. Sed li lasis malfermita sian pordon : mi en?ovi?is en la postbutikon.
"?i estis stranga ?ambro, malri?e meblita, kun amaso da maskoj en iu angulo. Sur la tablo, la matenman?o interrompita : estis furioze incitega afero por mi, Kempo, devi spiri lian kafon resti senmova dum li eniris, ke li rekomencis sian man?on. Liaj sintenadoj ?e la tablo estis agacaj.
"Tri pordoj rigardis al tiu malgranda ?ambro, unu kondukanta al la supra eta?o, alia malsupren ; sed ?iuj estis fermitaj. Mi do ne kapablis eskapi tiel longe li estis tie. Mi apena? povis movi?i, pro lia vigleco, kaj mi ricevis aerblovon en la dorso. Dufoje mi bridis ternon ?ustatempe.
"Miaj impresoj de simpla spektanto estis sendube scivolemaj kaj novaj ; sed pro ?io tio, mi trovi?is ekstreme laca kaj malpacienca longe anta? ol li finis man?i. Tamen, la man?o atingis finon. Estante metinta sian mizeran vazaron sur la stana pleto kie estis la tekru?o, estante kolektinta la panerojn en lia bu?tuko makulita de mustardo, li kunportis ?ion. Lia ?ar?o malebligis lin fermi la pordon malanta? li kiel li certe ne malfaris ?in sen tio - mi neniam vidis lian simila?on por fermi la pordojn ! - kaj mi sekvis lin en tre malpuran kuirejon, subtereta?en, kaj en malgrandan provizejon. Mi plezuris vidi lin eklavi lian vazaron ; sed opiniante ne bone resti malsupre kaj la kahelaro estanta ne varma al miaj piedoj, mi resupreniris kaj sidi?is sur la se?on de la viro, apud la fajrejo. La fajro apena? brulis : preska? sen pensi pri tio, mi remetis iom da karbo. La bruo resuprenirigis tujtuje mian gastiganton kaj li restis konsternita. Li realigis la inspektadon de la tuta ?ambro kaj e? ne multe mankis ke li tu?is min. E? post tiu esploro, li ?ajnis nur duonkontenta : li haltis ?e la sojlo, kaj anta? remalsupreniri, li ekrigardis ronde. Mi tie atendis dum jarcento. Li fine revenis kaj malfermis la pordon, kiu kondukis al la supra eta?o. Mi ?teliris malanta? li, tuj apud.
"Sur la inter?tuparo, li subite haltis, tiel neatendite ke mi estis tuj falonta sur li. Li tie estis, rigardante malanta?e, rekte en mia viza?o, kaj stre?ante la orelon. 'Mi ?urintus...', li eligis. Lia longa kaj vila mano tiris lian malsupran lipon ; liaj okuloj iris de supre malsupren la ?tuparon ; li grumblis, poste reekis supreniri.
"Jam lia mano estis sur la manilo de pordo kiam li denove haltis, kun la sama esprimo de maltrankvilo kaj de kolero sur la viza?o. Li ekrimarketis, ne for de li, la negravan bruon de miaj movadoj : necesas ke ?i tiu homo estis havanta la orelon ege akra !... Subite li ekfuriozi?is : 'Se estis iu tie ?i...' li kriis kun sakra?o, kaj la frazo restis nefinita. Li en?ovis lian manon en sian po?on, ne trovis tion kion li ser?is kaj pasante apud mi kiel ventoblovo, kun batalema mieno, li subite falruli?is la ?tuparon. Anstata? sekvi lin, mi sidi?is sur la lasta ?tupo kaj atendis lian revenon. Li balda? reaperis, ankora? grumbladante. Li malfermis la pordon de sia ?ambro kaj anta? ol mi povis eniri, frapfermis ?in en mian viza?on.
"Mi decidis esplori la domon kaj mi bezonis pro tio kelkan tempon, atentema fari la malplej da bruo kiel eble. ?i estis tre malnova, tre kaduka, atakita de ratoj, tiom malseketa ke la tapeto en la mansardo, malglui?is de la muroj. La plimulto da maniloj de pordo estis malfacila kaj mi timis turnante ilin. Pluraj el la ?ambroj kiujn mi vizitis, ne estis meblitaj ; aliaj estis ?etkovritaj de teatraj vesta?oj, brokante a?etitaj, priju?ante la? la aspekto. En unu, najbara de tiu kiun li okupis, mi trovis multe da malnovaj ?ifona?oj : mi priser?is ene, kaj tiom bone vigli?is ?e tiu tasko ke mi ankora? forgesis la evidentan akrecon de lia orelo. Mi distingis ka?emajn pa?ojn kaj, ?ustatempe suprenrigardinte, mi vidis lin kiu pasis la kapon kaj rigardis la senordan amason, malnovan revolveron el antikva formo enmane. Mi staris tute senmova dum li rigardis suspekteme ?irka? si, kun la bu?o malfermita. 'Devas esti ?in‘, li diris malrapide, 'Dio damnu ?in !...‘ Li trankvile refermis la pordon ; mi a?dis la ?losilon turni?i en la seruro poste, la pa?oj malproksimi?is. Mi subite komprenis ke mi estis enfermita. Dum minuto, mi retropa?is, mi restis perpleksa. Iu koleratako kaptis min ; sed mi decidis unue trarigardi la vesta?ojn. Nu, ?e mia unua provo, iu paka?o falis el alta breto. Tio revenigis mian bonulon, pli minaca ol neniam. Tiufoje, li vere tu?is min, saltis dorsen kun surprizo kaj staris mirkonsternita meze de la ?ambro.
"Tamen li kvieti?is : 'Estas la ratoj !' li malla?te eligis, kun fingro sur la bu?o. Li tamen estis iom konsternita. Mi eliris el?ovi?ante oblikve el la ?ambro ; sed la pargeto ekkrakis. Tiam tiu ?i infera kruduleto ek?eti?is tra la domo, revolveron enmane, fermante la pordojn unujn post la aliajn kaj enpo?igante la ?losilojn. Kiam mi komprenis tiun kiu estis lia celo, mi ekfuriozis : mi apena? sufi?e regis min por atendi la bonan momenton. Tamen, mi rimarkis ke li estis sola en la domo : tiam, mi tute ne hezitis, mi frapis sur la kapon.
- Sur la kapon ? ekkriis Kempo.
- Jes, mi svenigis lin... kiam li malsupreniris la ?tuparon. Mi frapis lin de malanta?e per skabelo kiu estis sur la ?tuparplaceto. Li ruli?is ?is malsupre kiel sako da nenovaj botoj.
- Sed, pripensu ! la plej vulgara humaneco...
- ?io tio fakte estas bonega por la popolamaso !... Sed la problemo por mi, Kempo, estis eliri el tiu ?i domo sub alivesti?o sen ke li vidu min ; kaj mi ne havis alian rimedon sukcesi tion. Mi bu?o?topis lin per ve?to Ludoviko la XVIa kaj mi ligis lin en iu drapo.
- Vi ligis lin en drapo !
- Mi faris de li ian paka?on. Estis sufi?e bona ideo timigi kaj silentigi tiun idioton ; vere estis amasega malhelpa?o tiri min el embaraso... Kara Kempo mia, ne estas bone rigardi min kvaza? mi murdis. Li, li havis revolveron. Se, hazarde, li vidis min, li kapablis...
- Sed ankora? !... diris Kempo. En Anglio ! Niaepoke !... Finfine, tiu homo estis hejme; kaj vi, vi fakte estis pri?telanta lin.
- Pri?telanta lin ? Dio mia, Dio mia ! vi balda? nomos min ?teliston !... Certe, Kempo, vi ne estas sufi?e naiva por enfali en la malnovaj anta?ju?oj. ?u vi imagas al vi mian situacion ?
- Kaj la ?ian !
La nevidebla viro interrompi?is kun turmentita mieno : "Kion vi volas diri ?"
La viza?o de Kempo i?is iom senindulga. Li estis parolonta, sed li detenis sin.
"?ion konsiderante, li eligis kun subita ?an?o, mi pensas ke necesis pa?i. Vi estis en senelirejo. Sed e?...
- Evidente, mi estis en kaptilo, en terura senelirejo ! Kaj necesas anka? diri ke tiu viro furiozigis min, pro persekuti min ?ien en sia domo, pro gestadi kiel frenezulo kun sia revolvero, pro fermi kaj malfermi ?iujn siajn pordojn. Li tutsimple incitegas. Vi tute ne malla?das min, ?u ne ? Vi ne ripro?as min ?
- Mi neniam kondamnas iun, respondis Kempo. Tio ne plu decas... Kaj poste ?
- Mi malsatis. Malsupre, mi trovis panon kaj froma?on kiu forte odoris : estis pli ol necesis por kontentigi mian apetiton. Mi trinkis iom da brando kun akvo. Poste mi reiris pasante super la sako, li ankora? ku?is tie senmove - mi reiris al la ?ambro kun malnovaj vesta?oj. ?i rigardis al la strato ; du kro?etitaj kurtenoj, nigraj pro malpureco, ornamis la fenestron. Mi iris rigardi tra ilin : ekstere, la tago estis lumplena, blindiga, kontraste al la ombroj de la veaspekta domo kie mi trovi?is. La trafiko estis aktiva : ?aretoj da fruktoj, fiakro, a?to kun paka?portilo kovrita de kestoj, ?areto de fi?vendisto.... Kiam mi turnis min, koloraj makuloj ?vebis anta? miaj okuloj sur la mebloj kovritaj de ombro. Post mia agitado, nun postvenis klaran komprenon de la aferoj. La ?ambro estis plena de malforta odoro de benzeno, uzata, mi supozas, por purigi la vesta?ojn.
"Mi konvene komencis hejman viziton. Mi kredemas ke la ?ibulo sole vivis en sia domo ekde kelka tempo. Estis kurioza ulo... ?io ajn kio povis esti utila al mi, mi kolektis ?in en la lokon de la ?ifona?oj kaj tiam faris seriozan elekton. Mi trovis valizon kiun mi ju?is interesa havi, poste pulvon, pudron, anglan tafton, ktp, ktp
"Mi pensis ?minki min, pudri mian viza?o kaj miajn manojn, ?ion kiun sin montris de mia persono por revidebli?i ; sed la malavanta?o estas ke poste, necesintus al mi terebintinon kaj aliajn drogojn, kaj mi ne scias kiom da tempo, por denove malaperi. Fine, mi decidis elekti nazon el la plej bona speco - iomete groteska, eble, sed ne pli ol tiu de multaj estuloj - nigrajn sunokulvitrojn, grizi?antajn vangharojn kaj perukon. Subvestoj, ne ekzistis ; sed mi povis a?eti tion pli poste, kaj nuntempe, mi vindis min per domenoj el kotono kaj koltukoj el ka?miro. Mi ne trovis ?trumpetojn, sed la botoj de la ?ibulo sufi?e bone ta?gis al mi, kaj tio sufi?is. En la butika kaso, tri suverenoj kaj la ?irka?a valoro de tridek ?ilingoj per ar?entaj moneroj ; en iu ?ranko kies mi rompis la seruron, en la postbutiko, ok oraj sterlingoj. Tiel provizinta, mi povis fari mian eniron en la mondo.
"Tamen mi havis strangan heziton. ?u mia ekstera?o estis akceptebla ? Mi ekzamenis min per malgranda spegulo, rigardante min je ?iuj flankoj por malkovri ian forgeson ; ?io ?ajnis al mi ta?ga. Mi estis groteska kiel povas esti iu aktoro, iu teatra avarulo, sed fine mi ne estis fizika monstra?o. Rekaptante konfidon, mi malsuprenigis mian spegulon en la butikon, kaj la rulkurtenoj levitaj, mi denove ekzamenis min zorge per la tualetspegulo kiu estis en la angulo.
"Mi bezonis iom da tempo por kolekti mian kura?on per amba? manoj. Poste, mi malfermis la pordon kaj anta?eniris en la straton, lasante la etan viron liberigi sin de sia drapo kiel li dezirus tion. Post malpli ol kvin minutoj mi trairis dekduon da stratoj kiuj apartigis min de la butiko kaj de la kostumisto. Neniu ?ajnis tro aparte rimarki min. La lasta malfacila?o ?ajnis bone supervenkita".
Grifino denove haltis.
- Kaj ?u vi ne pli multe maltrankvili?is pri via ?ibulo ? demandis Kempo.
- Ne. Kaj mi ne scias tion kio li fari?is. Mi imagas ke li malligis sin, a? per siaj manoj, a? svingi?ante. La nodoj estis sufi?e stre?itaj.
Li silentis, iris al la fenestro kaj rigardis eksteren, rigide.
- Kaj kion okazis kiam vi alvenis al la Bordo ?
- Ho ! novan seniluzii?o. Mi kredis esti ?e la fino de miaj klopodoj. Praktike, mi opiniis povi senpune fari ?ion kion mi volus, ?ion... krom perfidi mian sekreton ! Estis mia ideo. Kion ajn mi farus, kioj ajn povus esti la konsekvencoj, ne gravas por mi : Mi devis nur formeti miajn vesta?ojn por malaperi. Neniu kapablus kapti min. Mi povus preni monon kie mi povus trovi ?in. Mi decidis pagi al mi pompan festeno, poste engasti?i ?e bonan hotelon kaj tie amasigi novan vesta?aron. Mi estis plena de miriga memfido ; mi estis naivega - ne estas precize agrabla al mi memori tion. Mi eniris en restoracion, kaj jam mi mendis mian tagman?on kiam prezenti?is al menso ke mi ne kapablis man?i sen vidigi mian nevideblan viza?on. Mi interrompis mian mendon, diris al la ?efkelnero ke mi revenos post dek minutoj, kaj mi eliris stre?ita. Mi ne scias ?u via apetito neniam estis tiamaniere desapontita?...
- Ne tute per tiel malagrabla maniero, respondis Kempo. Sed mi povas imagi tion al mi...
- Mi plezure strangolintus la stultulojn kiuj ?enis min. Fine, ne plu kapablante elteni bezonon de bongusta man?a?o, mi direktis min aliloken kaj petis individuan ?ambreton. "Mia viza?o estas, mi diris, difektita la? terura maniero". Oni rigardis min kun sciavideco ; sed finfine, ne estis ilia afero, kaj mi tiel sukcesis ricevi mian tagman?on. ?i ne estis tre bona, verdire, sed sufi?is. Poste mi restis por fumi cigaron kaj por starigi al mi iun kampanjan planon. Ekstere, ne?o?tormo komenci?is.
"Ju pli mi pensis pri tio, Kempo, kaj des pli mi komprenis kiun nekontesteblan sensenca?on estis iu nevidebla viro, sub malvarma kaj malpura klimato, en homplena civilizita urbo. Anta? tiu freneza eksperimento, mi revis pri ?iuj avanta?oj de la mondo. ?i tiun posttagmezon, ?io estis nur elrevi?o Mi resumis ?iujn aferojn kiujn homo konsideras kiel dezirindajn. Estas eksterdube ke la nevidebleco ebligis min atingi tiojn ; sed ?i ?etis min en la neebleco ?ui tion tuj kiam mi akirintus ilin. Por la ambicio, por la orgojlo de kiu premio ekzistas loko kie estas ne permesita al vi montri?i ? De kiu valoro estas la amo de virino kiam ?i povas nur nomi?i Delila ? Mi cetere ne havas inklinon por la politiko, por la malsa?ecoj de fameco, nek por la filantropeco, nek por sporto. Kion mi estis faronta ? Mi fari?is mistero vestinta, karikaturo de homo, tute en vindo kaj en banda?oj.
Li interrompi?is ; per lia sinteno oni povis diveni ke liaj okuloj vagis al la fenestro.
- Sed kiel vi alvenis al Iping ? Kempo demandis, atenta por okupi sian gaston, por ankora? paroligi lin.
- Mi iris tien por labori. Mi havis esperon. Estis ideo?ermo ! Mi ankora? havas ?in, sed nun estas matura ideo. Maniero retropa?i ! Ripari tion kion mi faris... Kiam tio pla?os al mi !... Kiam mi estos farinta ?ion kion mi volas fari okaze de mia nevidebleco... Estas ?efe pri tio kion mi volas nune paroli kun vi.
- ?u vi tutrekte iris al Iping ?
- Jes. Mi devis nur kunpreni miajn tri volumojn de notoj kaj mian ?ekaron, mian valizon kaj tola?on kaj farigi al mi kvanto da kemia?oj por efektivigi mian ideon - mi montros al vi la kalkulojn ekde kiam mi retrovos miajn librojn - kaj mi foriris. Dio mia ! mi memoras tiun ?tormon kaj la damnitan klopodon kiun mi havis por malhelpi la ne?on tramalsekigi mian nazon el kartono...
- Fine, diris Kempo anta? du tagoj, kiam oni malkovris vin, vi estis plivole... se mi kredas la ?urnalojn...
- Jes, pli ?uste... ?u mi mortigis tiun stultulon de policano ?
- Ne... oni kredas ke li resani?os.
- Li do ?ancis. Mi tute malpacienci?is. La idiotoj ! ?u ili ne povis lasi min trankvile ? Kaj tiu krudulo de nutra?vendisto ?
- Li ne estas en mortdan?ero.
- Mi scias nenion pri mia trampo, aldonis la nevidebla viro kun zorgiga rido. Anta? Dio, Kempo, la homoj kun via karaktero ne scias tion kio estas la kolero !... Esti laborinta dum jaroj, esti planinta projektojn, skizojn, kaj tiam trovi iun stultegulon, mallerta kaj blinda, kiu venas ?eti sin transverse de via kariero !... Ne ekzistas stultulo kiu naski?is por ne malutili al mi... Se mi ankora? longe restus en tiu re?imo, mi frenezi?us kaj frapus en la amason... Jam, ili faris al mi la aferojn miloble pli malfacilajn !...
Add a comment