19 _ Unuaj principoj.
- Nu, kio do estas ? demandis Kempo kiam lia gasto malfermis al li.
- Nenion…
- Sed per la diable ! Kial tiun ?i bruegon.
- Simpla atako de malbona humoro, respondis la nevidebla viro. Mi ne plu pensis pri mia brako, kaj ?i doloras min.
Kempo trairis la ?ambron kaj ekkolektis la pecojn de la frakasita glaso ; poste staranta kun la rompa?oj en la mano :
"Oni eldonis en la ?urnaloj vian tutan aferon, li diris, ?ion kio okazis, jen en Iping, jen malsupre de la monteto. La mondo estas avertita ke ekzistas nevidebla civitano. Sed neniu scias ke vi estas ?i tie".
La alia eligis sakra?on.
"Jes, reparolis la kuracisto, la sekreto estas malkovrita. Mi komprenas ke estis sekreto... Mi ne scias kiujn estas viaj projektoj, sed kompreneble, mi estas deziranta servi vin".
La nevidebla viro sidi?is sur sian liton.
"La matenman?o estas servita tien supren", aldonis Kempo per tono tiel milda kiel eble.
Li ?ojis vidi ke sia stranga gasto volonte levi?is, kaj li supreniris la mallar?an ?tuparon kiu kondukis al la belvedero.
"Unue, diris Kempo, mi ?atus scii iom pli pri via nevidebleco".
Li sidi?is, post iu malpacienca rigardo ?etita tra la fenestro, kun la mieno de homo kiu volas babili. La dubojn kiujn li anta?tage havis pri la realeco de la aventuro, revenis al li nur por denove malaperi kiam li ekrigardis la lokon kie Grifino sidi?is ; anta? la tablo, iu noktosurtuto sen kapo vi?is lipojn kiujn oni ne vidis, per bu?tuko mirakle subtenata.
- Estas tutsimple, respondis Grifino, ku?ante sian bu?tukon apude si.
- Por vi, sendube; sed...
Kaj Kempo ekridis.
- Jes, certe, por mi mem, tio unue ?ajnis al mi mirinda. Nun, bona Dio !... Sed ni balda? faros famajn aferojn !... Mi zorgis pri la demando, unuafoje en ?esilsto?e.
- En ?esilsto?e ?
- Mi estis tie forlasante Londonon. Vi scias ke mi forlasis la kuracarton por dedi?i min al fiziko ? Ne, vi ne scias tion. Nu, estas tiel. La studo de lumo altiris min.
- Ha !
- La optika denseco !... Estas interplekto de enigmoj, serio de problemoj, kun solvoj kiujn oni komprenetas nur malprecize... Mi estis nur dudekdujara. Mi estis plena de entuziasmo. Mi diras al mi : "Mi dedi?os mian vivon al tiu demando, ?i valoras la penon". Vi bone scias kiel oni estas stulta je dudek du jaroj !
- Stulta tiam a? stulta pli poste...
- Kvaza? koni, scii, tio povus havigi kelkan kontenti?on al homo !... Mi ?vitege eklaboris. Kaj mi laboris kaj pripensis apena? ses monatojn kiam lumo okazis kaj trapasis tra iu ma?o de la reto, blindiga. Mi malkovris ?eneralan principon pri la pigmentoj kaj la refrakto, iun formulon, iun geometrian esprimon enhavanta kvar dimensiojn. La stultuloj, la ordinaraj mortemuloj kaj e? la vulgaraj matematikistoj ne scias tion kion ?enerala esprimo povas signifi por tiu kiu studas la molekulan fizikon. En miaj libroj - la libroj kiujn tiu stratula?o rabis al mi - estas mirinda?oj, mirakloj. Ne estis metodo, estis ideo ta?ge kondukema al iu metodo per kiu eblus, sen ?an?i iun ajn el la proprecoj de la materio (krom, en kelkaj kazoj, la koloron), malpliigi la refraktindicon de solida a? likva korpo al tiu de la aero, tiom kiom povas postuli ?iuj praktikaj celoj.
- Diable ! diris Kempo, tio estas tre kurioza. Tamen mi ne ankora? tute komprenas... Mi bone komprenas ke, per tiu rimedo, vi povas forigi ?ian brilon al juvel?tono ; sed multe mankas por nevidebligi individuon, multege.
- ?uste. Sed konsideru ke la videbleco dependas de la ago de la videblaj korpoj sur la lumo. Lasu min sciigi al vi la bazajn nociojn kvaza? vi tute ne scius ilin. Pro tio, mia klarigo fari?os pli klara.
"Vi tre bone scias ke iu korpo sorbas la lumradiojn, a? ?i reflektas, a? ?i refraktas ilin – a? ?i sorbas, reflektas, kaj refraktas, ?iu kune. Supozu ke iu korpo nek reflektas, nek refraktas, nek sorbas ajnan radion, tiu korpo ne povas esti videbla de si mem. Ekzemple, vi vidas maldiafanan skatolon ru?a ?ar la koloro sorbas parton de la lumradioj kaj reflektas la aliajn, tio signifas, resendas ?iujn ru?ajn radiojn. Se vi ne sorbas parton de la lumradioj, se ?i reflektus ilin ?iujn, estus iu skatolo brila pro blankeco kiun vi vidus, iu ar?enta skatolo !... Iu skatolo el diamanto sorbus ne multe da radioj kaj reflektus anka? ne multe per sia surfaco, sed nur ie kaj tie, ?e lokoj kie la surfacoj estas favoraj, la lumo estus reflektata kaj refraktata, tiel ke vi havus la impreson de brilaj reflektoj kaj de travideblecoj : iu skatolo el vitro estus nek tiel brila, nek tiel videbla kiel skatolo el diamanto, ?ar estus malpli de reflektado kaj de refraktado. ?u vi komprenas ? La? iu angulo, vi perfekte vidus tra ?i...
"Iuj vitraj specoj estus pli travideblaj ol aliaj : iu skatolo el kristalo estus pli diafana ol iu alia el ordinara domvitro. Iu skatolo el komuna vitro, tre maldika, estus malfacila por distingi en malbona lumo, ?ar ?i sorbus apena? kelkajn radiojn, refraktus kaj reflektus tre malmulte el ili. Se vi mergas en akvo iun platon el komuna blanka vitro - multe pli bone ! se vi mergas ?i en ia likvo pli densa ol akvo, ?i preska? tute malaperas, ?ar la radio kiu trapasas de la akvo en la vitron estas nur iomete refraktata a? reflektata, do ?an?ita en ?ia direkto. ?i estas preska? tiel nevidebla kiel ?pruco da karbono a? hidrogeno en la aeron ; kaj precize pro la sama kialo !
- Jes, diris Kempo, tio tute glatas. Ne ekzistas hodia? iu lernanto kiu ne scias ?iun tiun.
- Jen nun alia fakto kiun ?iuj lernantoj bone konas. Se oni dispecigas vitran platon, se oni dispistas ?in al pulvoro, ?i fari?as multe pli facila por vidi en la aero ; ?i fari?as almena? maldiafana kaj blanka pulvoro. Tio ?i ?ar la pulvorigado multigas la surfacojn sur kiuj apliki?as reflekton kaj refrakton. En vitra plato estas nur du surfacoj ; en la pulvorigita vitro, la lumo estas refractata a? reflektata de ?iuj eroj kiuj ?i trapasas, kaj tre malmulte da radioj pasas rekte. Sed tiu pulvorigita blanka vitro, se vi tuj metas ?in en la akvon, ?i ?esas esti videbla. Estas ?ar la pulvorigita vitro kaj la akvo havas proksimume la saman refraktindicon ; tiel do la lumo apena? ricevas malgravan refrakton a? reflekton transpasante de unu al la alia.
"Do travidebla korpo, vitro, ekzemple, estas nevidebligita se vi metas ?in en likvon kiu proksimume havas la saman refrakta indicon. Rezonu nur sekundon, vi komprenos ke la pulvorigita vitro povus nevidebli?i e? en la aero, se sia refraktindico povus fari?i egala al tiu de la aero : ?ar tiam ne plu estus a? refrakto a? reflekto dum la transirado de la lumradioj de la vitro al la aero kaj inverse.
- Jes, sendube. Sed homo ne estas pulvorigita vitro !
- Ne, fakte, respondis Grifino. ?i estas multe pli travidebla !
- Nu do !
- Kaj estas doktoro kiu parolas... Kiel oni perdas memoron !... ?u vi jam forgesis vian fizikon, post dek jaroj ?... Pensu pri ?iuj a?oj kiuj estas travideblaj kaj komence ne ?ajnis esti tiel. La papero estas farita per travideblaj fibroj : se ?i estas blanka kaj maldiafana, estas pro la sama kialo kiu faras ke la pulvorigita vitro estas maldiafana, kaj blanka ! Oleu blankan paperon ; ke la oleo bone penetri?as en ?iujn malplena?ojn, inter la molekulojn, tiel ke ne plu estu refrakto a? reflekto nur sur la surfacoj : ?i i?as travidebla kiel vitro ! Kaj tio ne estas vera nur pri la papero, sed pri la fibroj de kotono, lino, lano, pri ligno, anka? pri ostoj, Kempo, pri karno, Kempo, pri haroj, Kempo, pri ungoj kaj pri muskoloj, Kempo ! Reale, la tuta organismo de homo - krom la ru?aj ?eloj de lia sango kaj la malhelaj pigmentoj de liaj haroj - estas farita de travidebla histo, senkolora : Tiom necesas ne multe da a?o por nin videbligi unuj la aliajn ! Pri la plej granda parto, la fibroj de iu vivulo ne estas pli maldiafanaj ol la akvo.
- Evidente ! kompreneble ! ekkriis Kempo. Mi konsideris tiun nokton nur la marlarvojn kaj la meduzojn.
- Nun vi komprenas min ! Vi estas informita pri ?io kion mi sciis, pri ?io kion mi havis en menso unu jaron post esti forlasinta Londonon – anta? ses jaroj. Sed mi gardis ?ion por mi. Necesis al mi da?rigi mian laboron en malfavoraj kaj timigaj kondi?oj. Olivero, mia docento, estis el tiuj sciencistoj kiuj fiksas al vi limon en la scienco ; kaj plie, ?telisto de ideoj, sen?ese scivolante la penson de aliaj... Vi konas la kutiman tromporuzon de la scienca mondo ! Mi volis diskonigi nenion ; mi ne volis ke tiu ?i homo venu kunhavigi mian gloron... Mi plulaboros. Komence de mia formulo, mi proksimi?is iom post iom al la eksperimento de la reala?o. Mi e? ne parolis al unu homo ?ar mi volis lan?i mian elkovron al la mondo per peza forto kaj fami?is senprokraste. Mi reviziis la teorion de la pigmentoj por plenigi kelkajn mankojn, kaj subite - sen certa intenco, neatendite - mi faris maltrovon pri fiziologio.
- Vere ?
- Vi konas la koloran materion de la sango, ?i estas ru?a. Nu, oni povas blankigi ?in, senkolorigi ?in, sen ?eni ?iajn normalajn funkciojn.
Kempo eligis krion pro surprizo kaj nekredemo. La nevidebla viro ekstaris kaj komencis pa?adi en la kabineto.
"Ho, vi povas grumbli ! Mi memoras tiun tagon. Estis malfrue, dum vespero (tage, oni estis tedegita de studentoj malsa?aj kaj pigraj), mi tie laboris kelkfoje ?is la matenru?o. La. lumo subite okazis en mia cerbo, kompleta kaj belega. Mi estis sola. La laboratorio estis trankvila, lumigata en silento de siaj altaj brilaj lampoj... Oni povis travidebligi histon, beston ! Escepte la pigmentoj, oni povis nevidebligi ?in ! ‘Mi povus nevidebli?i !’ mi diris al mi mem. Kaj subite mi ekkomprenis tion kion kapablas iu albino posedanta similan sekreton. Estis stuporiga ! Mi lasis la likva?on kiun mi estis filtranta kaj iris rigardi la ?ielon kaj la stelojn tra la granda fenestro. ‘Mi povus esti nevidebla !’ mi ripetis al mi.
"Realigi tion, estus superi la magion. Mi jam divenis, liberigita de la nebuloj de la dubo, la belegan bildon de ?iu kiun nevidebleco povis signifi por homo : la misteron, la potencon, la liberecon. Pri malavanta?oj, mi vidis neniun. Imagu do ! Mi, kompatinda senvalora fizikisto, instruisto de junaj stultuloj en provinca gimnazio, mi kapablus tujtuje fari?i tiu fenomeno ! Mi demandas al vi, Kempo, se vi... iu ajn, mi certigas al vi, ?etintus sin impetege en tiun ?i studon... Mi laboris dum tri jaroj kaj ne stari?is monto da malfacila?oj kiu, formovita, ne lasis min vidi alian. La senfina zorgemo pri la detaloj ! Kaj la incitegi?o ! Kaj iu kolego, unu el tiuj provinculoj, ?iam traser?anta : ‘Nu, kiam vi finfine aperigos vian verkon ?’ Tio estis lia ?iama demando. Kaj la studentoj ! Kaj la ?ar?o ! Mil malhelpoj.! Mi eltenis tri jarojn de tiu re?imo... Kaj post tri jaroj de sindetenemo kaj angoro, mi akceptis ke, iri ?is la fino de mia afero, estis neeble, neeble.
- Kial ? demandis Kempo.
- La mono ! la mono ! respondis la nevidebla viro...
Kaj li stari?is por rigardi tra la fenestro. Poste li abrupte turnis sin :
"Tiam, mi ?telis la maljunulon, mi ?telis mian patron... Sed la mono ne estis al li... Li mortigis sin".
Add a comment