15 _ La viro kiu kuris.
Je la horo kiam ekvesperi?is, la kuracisto Kempo estis sidanta en sia kabineto en la belvedero kiu, de la supro de la monteto, superstaris Arkteon. Estis agrabla ?ambreto : tri fenestroj ?e la nordo, la oriento kaj la sudo ; bretoj kovritaj de libroj kaj de sciencaj publika?oj ; granda labortablo ; anta? la norda fenestro, mikroskopo, vitraj lamenoj, etaj instrumentoj, kelkaj kultura?oj kaj, dise, flakonoj de reakciiloj. La lampo de la kuracisto jam lumis, kvankam la ?ielo ankora? brilegis pro la subiranta suno, kaj la rulkurtenoj estis levitaj : ne estis por timi ke iuj uloj el ekstere povu rigardi internen.
La kuracisto Kempo estis juna viro, kun alta staturo, svelta, blondhara, kun preska? blanka lipharo. La laboro, al kiu li diligentis, devis, li vere esperis tion, valori al li sian elekton ?e la Re?a Akademio.
Liaj okuloj, tiumomente deprenita de lia verko, kontemplis la sunon kiu subiris malanta? la alia monteto, fronte al li. Ekde eble unu minuto, li estis restanta, la plumon al la lipoj, admirante la belegan oran lumon kiam sia atento estis altirita de la malgranda makulo kiun estigis viro, nigra kiel inko, alkuranta siaflanke super la monteta supro. Tiu ?i individuo, tute malgranda, portis grandegan cilindran ?apelon, kaj li kuris tiel rapide ke oni apena? distingis la movadon de siaj kruroj.
"Ankora? iu el tiuj azenoj, pensis la kuracisto Kempo, kiel tiu kiu ?etis sin tiumatene kontra? min ?e la angulo de la strato, kun lia : 'S‘njoro, la nevidebla viro alvenas...‘ Mi ne povas koncepti tion kiu konfuzas la kapon de tiuj homoj. Oni kredus sin ankora? dum la XIIIa jarcento !"
Li stari?is, proksimi?is al la fenestro kaj rigardis ?e la malluma flanko de la monteto, la malgrandan nigrulon kiu galopege malsupreniris.
"Li ?ajnas furioze hastema... Sed li ne ?ajnas anta?eniri ! Certe li ne kurus pli peze se siaj po?oj estis plenplenaj da plumbo... Vi do estas postkurita, bonulo mia !"
Balda? la plej alta el la vilaoj kiujn iom post iom, pluigante Arkteon, estis grimpantaj la monteton, ka?is la kuranton. Li reaperis dum momento, poste eklipsi?is por fari?i revidebla trifoje inter la izolitaj domoj kiuj sekvis ; fine la teraso kovris lin.
"Kiaj azenoj !" ekkriis la kuracisto Kempo turni?ante sur la kalkanoj por reveni al sia skribotablo.
La uloj kiuj, mem estantaj sur la vojo, pliproksime vidis la fu?anton kaj povis observi la kruelegan teruron dissemitan sur lia ?vita viza?o, ne havis la saman indiferentecon ol la kuracisto Kempo. ?e pasado, kurante, la viro a?digis monbruon, kiel plena monsako kiu oni skuas. Li ne rigardis nek dekstren nek maldekstren ; liaj dilatitaj okuloj ser?is funde de la monteto nur la domojn kie la lampoj lumis, la lokojn, sur la strato, kie la homoj grupi?is. Lia misfendita bu?o falis ?e iu flanko ; li havis bavon ?e la lipoj ; lia spirado estis ra?ka kaj brua. ?iuj tiuj kiujn li flugtu?etis, haltis kaj postrigardis lin la?longe de la vojo, demandante al si kun ia konfuzi?o, la kialon de lia hastego.
Tamen, tien supren sur la monteto, iu hundo kiu ludis, subite ekhurlis kaj kuris rifu?i sub pordegon ; oni estis ankora? mirigita kiam pasis ion ie, tutproksime, kvaza? ventoblovo, kun la anhelanta spirbruo : hu !... hu !... hu !...
La homoj eligis kriojn, oni haste forlasis la pavimojn de la strato. Tio fari?is ?enerala bruego kiu nature malvolvi?is ?is malsupre de la monteto. Oni kriis en la strato anta? ol Marvel estis nur duonvoje; kaj oni barikadis sin en la domoj, kaj oni frapfermis la pordon malanta? si... Marvel a?dis ?ion ; li faris lastan senesperan strebon. La teruro superis lin, anta?i?is al li, invadis la urbon.
"La nevidebla viro ! La nevidebla viro !... Li alvenas".
Add a comment