10 _ Vizito de Sro Tomaso Marvel al Iping.

Post kiam la unua paniko disflugi?is, Iping komencis diskuti.  La skeptikeco subite levis la kapon, iu skeptikeco iom maltrankvila, tute ne maltima, iu skeptikeco tamen.  Nenio estas pli facila ol ne kredi pri nevidebla viro.  Entute, tiuj kiuj vidis nian heroon sveni en la spaco a? kiuj spertis la fortikecon de sia brako oni povis nombri ilin sur la fingroj.  El tiuj ?i atestantoj, Sro Vad?ers mankis nune, ?ar li singarde metis sin en sekureco malanta? la riglilojn, kaj la stangojn de sia propra lo?ejo ; ?afers, li, estis ku?inta, senatenta, en la salono de la gastejo.  Kaj grandaj strangaj ideoj kiuj transpasas la sperton, kelkafoje havas malpli da efiko sur la viroj kaj la virinoj ol malgrandaj pli proksimaj konsideroj.

Iping estis gaja kaj elegante vestinta.  ?iu surmetis siajn festajn vesta?ojn.  La festadoj de tiu Pentekosta lundo estis atenditaj ekde unu monato kaj duono.  Posttagmeze, la homoj mem kiuj kredis al la nevidebla viro komencis repreni siajn etajn amuzojn a? almena? provis reveni al ili, supozante ke li estis definitive forlasita.  Pri la skeptikuloj, la tuta okaza?o estis por ili nur ?erco.  Tio kio estas certa, estas ke ?iuj, kredemuloj kaj nekredemuloj anka?, estis ekstreme gajaj tiun tagon.

La herbejo de Hajsman estis provizita per tendo kie Sino Bunting kaj aliaj virinoj preparis teon, dum la infanoj partoprenis kur-konkursojn kaj ludis diversajn ludojn sub la propravola kaj brua gvidado de Finoj Kuss kaj Sakbuto.  Sendube, estis en la etoso ia maltrankvilo ; sed la homoj, plejparte, havis bonan sa?econ maski ?ion kion ilia imagpovo sentigis al ili konfuzi?on.  Sur la placo de la vila?o estis alte ?atata, speciale ?e la junuloj, iu klina kablo la? kiu, pendigante sin sur pulio provizita per teniloj, oni rapide glitis ?is dikan sakon lokita ?e la alia fino.  Granda sukceso anka? por la balanciloj kaj masakroludoj.  Estis ankora? vapororgeno ligita al malgranda karuselo de lignaj ?evaloj, kaj kiu plenigis la aeron per akra odoro de varma graso kaj per malpli malagrabla muziko.  La klubanoj, kiuj matene ?eestis ?e la diservo, estis belegaj kun siaj rozaj kaj verdaj insignoj : la plej ?ojaj estis ornamintaj sian ?apelon per rubandoj kun brilaj koloroj.  La maljuna Fle?er ja havis pri la maniero celebri la festojn nur sufi?e ne?ercajn ideojn : a? tra la jasmeno, a? tra la malfermita pordo de lia ?ardeno, oni povis vidi lin, apud la fenestro, gardeme staranta sur tabulo kiun subtenis du se?oj, kaj kalkanta la plafonon de lia ?ambro.

?irka? la kvara, fremdulo eniris en la vila?on, venanta flanke de la dunoj, malgranda homo, malalta, vivoplena, sub ?apelo tute fadenmontra.  Li ?ajnis senspira, liaj vangoj ?veli?is fortege.  Lia kolora viza?o ?ajnis timema.  Li turni?adis kun la vivardeco de iu kiu baraktas.  Li turnis la? la angulo de la pre?ejo kaj direktis sin al la gastejo kiun ni konas.  Parenteze, la maljuna Fle?er memoras esti vidanta lin : li e? estis tiom miregita pro tiu nenormala eksciti?o ke, senintence, dum li rigardis, li lasis iun kvanton de sia kalkolakto elflui al li la? la peniko ?is en la maniko.

La fremdulo, la? la observo de la mastro de masakroludo, ?ajnis paroli al si mem ; Sro Huster tuj rimarkigis tion.  Li haltis anta? la perono de la gastejo kaj, la? Sro Huster, aspektis turmentata de interna lukto anta? povi decidi?i eniri.  Fine, li grimpis la ?tupojn ; Sro Huster vidis lin turni maldekstren kaj malfermi la salonpordon.  Sro Huster e? a?dis vo?ojn kiuj, de ene de la ?ambro kaj la trinkejo, informis la viron pri lia eraro.

"Rezervita ?ambro !" kriis Halo.

La fremdulo mallerte refermis la pordon kaj eniris en la trinkejon.

Post kelkaj minutoj, li reaperis ?e la sojlo de la gastejo, vi?anta siajn lipojn per la mandorso kaj kun mieno de kontenti?o kaj de kvieteco kiu, la? Sro Huster, estis afliktita.  Li restis momenton rigardante ?irka? li ; poste Sro Huster vidis lin pa?i ka?e kaj suspekte al la krado de la korto, al kiu rigardis la fenestro de la salono.  Post iom da hezito, li apogis sin kontra? unu el la fostoj de la krado, eltiris el sia po?o pipeton el argilo kaj komencis plen?topi ?in.  Liaj fingroj tremis.  Li mallerte ekbruligis ?in, kaj, krucigante la brakojn, komencis fumi kun malvigla sinteno kiun cetere malpruvis la rapidaj ekrigardoj ek?etitaj de tempo al tempo al la korto.

?ion ?i, Sro Huster sekvis super sia butikfenestro de tabakejo : la strangeco de tiuj agmanieroj instigis lin da?rigi siajn observadojn.

Subite, la fremdulo restarante sin en?ovis sian pipon en sian po?on, poste li malaperis en la korto.  Tuj Sro Huster, imagante al si esti la atestanto de iu bagatela ?teleto, ?irka?iris rapide sian vendotablon kaj ?etegis sin sur la straton por bari la retiri?on al la ?telisto.  Sammomente, Sro Marvel reaperis, sian ?apelon oblikve, kun dika paka?o envolvita de blua tablotuko en iu mano kaj kun, en la alia mano, tri volumoj ligitaj kune, kiel oni akceptis tion pli poste, per la ?elkoj de la pastoro.  Tuj kiam li ekvidis Husteron, li eligis ian spasman suspiron kaj, vigle turnanta maldekstren, li tuj kuris.

"?tel !  Arestu lin !" kriis Huster, ekpostkurante lin.

La sentoj de Sro Huster estis viva sed efemera.  Li vidis la viron, ?uste anta? li, lerte eksalti al la angulo de la pre?ejo, en la direkton de la dunoj ; li vidis lin preteriri la flagojn kaj la flagrubandojn de la festa vila?o : nur du a? tri viza?oj turni?is al li.  Denove Sro Huster kriegis : "Arestu lin !...  ?tel !..." kaj kura?e persekutadis lin.  Sed li ne faris dek pa?olongojn ke lia maleolo estis ekkaptita de malklara ?irka?premo : Li ne pli kuris, fendis la spacon per nekredebla rapideco ; subite lia kapo proksimi?is al la grundo, kaj al la ?eestantoj ; li nur vidis mil stelojn, indiferenta ekde tiam por ?io kio povis okazi.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment