09 _ Sro Tomaso Marvel.
Imagu Sron Tomason Marvelon la? aspekto de viro kun dika movebla viza?o, kun nazo en formo de cilindra protuberanco, kun diklipa kaj mola?a bu?o, kun bizara kaj hirta barbo. Lia korpo inklinis al ventrodikeco kaj liaj mallongaj membroj ankora? pliigis tiun ?i staton. Li surhavis kuspe silkan ?apelon ; kaj la butonoj, tro ofte anstata?igitaj de ?nuropecoj ?e la partoj de lia kostumo kiu plej bezonis subtenon, perfidis la rezolutan fra?lon.
Sro Tomaso Marvel sidis sur la vojrando, ?e la alia flanko de la dunoj, direkte al Aderdino, proksimume unu kaj duonan mejlon de Iping. Liaj sen?uigitaj piedoj trapasis tra la truoj de liaj ?trumpetoj ; oni vidis liajn lar?ajn piedfingrojn stari?i kiel la oreloj de halthundo. Maldiligente – li ?ion faris maldiligente - li preti?is por surprovi paron da botoj. Estis fakte la plej bonaj botoj kiujn li posedis ekde multaj jaroj, nur iom tro lar?aj ; tiuj kiujn li surhavis, tre ta?gaj dum sekaj veteroj, havis la plandumon vere tro maldikan por pluvaj tagoj. Nu, Sro Tomaso Marvel abomenis la lar?ajn ?uojn ; aliparte, li treege timis la malsekecon. Neniam, cetere, li tre zorgis pri siaj preferoj ; sed la tago estis bela, kaj nenio estis pli bona por fari. Tial li aran?is la kvar ?uojn la? harmonia grupo sur la sablo, poste, li ekzamenis ilin. Vidante ilin tie, en la naski?anta herbo, prezenti?is al lia penso ke liaj amba? paroj estis tre malbelaj. Li tute ne estis mirigita a?di vo?on malanta? li.
- ?iaokaze, estas ?uoj ! diris la vo?o.
- Jes, almozdonitaj ?uoj, respondis Sro Marvel, konsiderante ilin, kapo malestime klinita. Kiu estas paro la malplej abomena el du ? Per Jovo ! Mi volas esti pendigita se mi scias tion !
- Hm ! eligis la vo?o.
- Finfine, mi jam surmetis pli malbonajn ol ilin... e? okazis al mi tute ne surhavi ilin... sed neniujn pli cinike malbelajn, pardonu mian dirmanieron... Mi memoras ke mi almozis ?uojn dum tagoj, ?ar mi estis tedita de tiuj kiuj mi havas... Tiuj ?i, kompreneble, estas en bona stato... Ni, turistoj, ni multe doma?as niajn ?uojn... Vi kredos min se vi volas, mi vane ser?is, mi ne trovis alia?on en ?i tiu damna lando !... Vidu ja tion !... Kaj tamen, ?enerale, bona lando pri la ?uoj, vere ! Sed tie ja estas mia kutima sorto : jen prosperoj, jen malprosperoj ! Mi provizis min en tiu lando dum dek jaroj a? pli. Kaj nun esti tiele traktata !...
- ?i estas a?a lando, diris la vo?o. Kaj pri la lo?antoj : ili estas a?aj homoj !
- ?u ne ? diris Tomaso Marvel. Sinjoro ! Tiuj ?i botoj, ?i estas abomena?o !
Li turnis la kapon super sia ?ultro, rekten, por taksi la ?uojn de sia kunparolanto kun la ideo fari komparadon. Ha ! Nu, jeees ! Tie kie devintus esti la piedoj de la kunparolanto, estis nek piedoj nek kruroj. Li turnis sin maldekstren : tien anka?, estis nenio. Iu ekbrilo de miro trairis lian menson.
"Kie vi estas ?" li diris, metante sin kvarpiede.
Li vidis ian etenda?on de la izolita duno. La vento malproksime skuetis la verdajn genistojn.
- ?u mi estas ebria ? Demandis al si Sro Tomaso Marvel. ?u mi halucini?is ? ?u estis al mi mem ke mi parolis ? Diable !...
- Ne timu, reparolis la vo?o.
- Sufi?e da tiela ventroparolo ! diris Marvel vigle stari?ante sur siaj piedoj. Kie vi estas ?... Timo ? Ne plu ofte !...
- Ne timu, ripetis la vo?o.
- Estas vi kiu timos post minuto, idioto ! Kie vi estas ? Por ke mi kaptu vin !...
Post intertempo : "Vi do estas mortinta kaj enterigita ?"
Neniu respondo. Sro Tomaso Marvel restis tie sen?ui?inta, mirigita, sia jako ku?igita surgrunde.
- Kvivit ! fajfis vanelo en la distanco.
- Kvivit, kvivit ! faris Sro Marvel. Ne estas la tempo por ?erci.
La duno estis dezerta, oriente kaj okcidente, norde kaj sude. La vojo, kun siaj malmulte profundaj fosa?oj kaj siaj ?erande blankaj fostoj, iris glata kaj soleca, al sudo kaj al nordo ; kaj, krom tiu ?i vanelo, la ?ielo blua, ?i anka?, estis malplena.
- Dio helpu min ! faris Sro Tomaso Marvel, resurmetante sian jakon. Estas tio kion mi trinkis... Mi devintus malfidi tion.
- Ne, ne estas tio kion vi trinkis, rebatis la vo?o, trankviligu viajn nervojn.
- Ho ! Ekkriis Marvel.
Kaj lia viza?o pali?is sub la sunbruno.
- Estas tio kion mi trinkis, ripetis liaj lipoj sen bruigi. Kaj li dis?etis mirigitajn rigardojn ?irka? li. Kaj li retroiris, per hezitemaj pa?oj.
- Mi certe asertus ke mi a?dis vo?on, li murmuris.
- Efektive !
- Jen ?i denove ! Faris Sro Marvel, fermante la okulojn kaj, pasigante la manon sur sian frunton, per tragika gesto.
Li subite estis kaptita ?e la kolo, fortege skuita, kaj restis pli ?tonigita ol neniam.
- Ne faru la stultulon ! aldonis la vo?o.
- Bone estas, mia bravulo, ni tuj iros... ?io tio estas senutila. Ne estas por diskuti pri tiuj ?i eluzitaj botoj. Mi foriros... Sed... eble estas fantomoj !
- Ne. A?skultu.
- Kion, mia bravulo ?
- Minuton ! eligis la vo?o vibranta pro energio...
- Do..., demandis Marvel, kiu ?us havis la senton esti tu?ita ?e la brusto de fingro.
- ?u vi ja kredas ke mi estas spirito, nur spirito ?
- Kio vi alie estus ? diris Marvel gratante al si la nukon.
- Bonege ! eligis la vo?o per kvieti?a tono. Nun, mi balda? ?etos al vi ?tonojn ?is vi ?an?os vian opinion.
- Kie vi do estas ?
La vo?o ne respondis, kaj iu ?tono, kvaza? venanta el la ?ielo, preterpasis siblante : mankis nur la dikeco de haro por ke ?i trafus la ?ultron de Sro Tomaso Marvel. ?i tiu turnante sin ekvidis alian ?tonon sekvi nekompreneblan vojlinion, resti dum momento pendanta, poste fali al grundo per tiom rapida movi?o ke ?i preska? estis neperceptebla. La stuporo malhelpis lin eltiri?i. Tria ?tono ?iris la aeron, resaltis de iu el ?iaj nudaj piedfingroj al fosa?o. Sro Tomaso Marvel eksaltis unupiede kaj kriis la?tege. Li volis kuri, stumblis kontra? obstaklon kiun li tute ne vidis kaj, post farinte transkapi?on, retrovi?is sidanta surteren.
"Nun", da?rigis la vo?o, dum iu lasta ?tono, desegnante kurbon en la aero, restis pendanta super la trampo, " ?u mi ankora? estas halucino ?"
Sro Tomaso Marvel, anstata? ?ia respondo, penis reakiri sian ekvilibron : denove ruli?inta, li senmove tenis sin dum minuto.
- Se vi faras unu movon, tiu ?i ?tono frakasos al vi la kapon.
- Estas brila faro ! eligis Sro Tomaso Marvel, sidi?inta, tenanta en sia mano sian vunditan piedon kaj suprenrigardanta al la lasta ?eta?o. Mi ne komprenas ! ?tonoj kiuj flugas tute sole ! ?tonoj kiuj parolas ! Do sobiru, nu rapide. Mi kapitulacas.
La ?tono ekfalis.
- Estas tre simple. Mi estas nevidebla viro.
- Diru ion al mi, respondis Sro Tomaso Marvel, anhelante, Kie vi estas ka?inta ? Kiel vi faris ? Mi ne nekonas...
- Mi estas nevidebla. Jen ?io. Jen tio kion mi petegas vin kompreni...
- Neniu kaplablos kredi tion ! Vi ne bezonas, sinjoro, esti furioze senpacienca. Vere, donu al ni ideon : kiel vi ka?i?is ?
- Mi estas nevidebla, tio estas la grava afero. Kaj jen tio kion mi petas al vi kompreni...
- Sed kie vi estas ? intermetis Marvel.
- ?i tie je ses metroj de vi.
- Nu do ! Mi ne estas blinda. Vi balda? diros al mi ke vi estas vento. Mi ne estas el tiuj malkleraj trampoj...
- konsentite ! Mi estas subtila aero : estas tra mi ke vi vidas.
- Tiel, vi havas nenion materialan ? Iun vo?on kaj, kiel mi dirus ? frazojn... vortojn... ?u tio estas ?
- Mi estas homo, solida, bezonanta nutra?ojn, trinka?ojn, vesta?ojn. Sed mi estas nevidebla. ?u vi komprenas ? Nevidebla ! Nevidebla !
- Kio ? ?u vere ?
- Jes, iu tre reala estulo.
- Do, diris Marvel, donu al mi iun el viaj manoj, se vi estas reala. Mi ne estas ?ifonulo tiel stranga ke vi ne povus... Disinjoro!, li aldonis, vi eksplodigas min tiel manpremante min !
Tuj kiam siaj fingroj liberi?is, li palpis la manon kiu ?irka?tenis sian pojnon, li timeme sekvis la brakon, frapetis fortan bruston, distingis viza?on kun barbo - kun kia stuporo !
"Mi estas konfuzita ! Estas nekredebla ! Do, je distanco de unu mejlo [±1,6km], mi povus vidi kuniklon tra vi ! Ne estas peco de via individuo kiu estas videbla, krom...
Kaj li zorge ekzamenis la ?ajne malplenan spacon.
- ?u vi ne man?is anta?nelonge panon kaj froma?on ? li demandis.
- Jes, vi pravas : tio ne ankora? asimili?is.
- Ha ! Jen kiu vere estas supernatura !
- ?io ?i ne estas tiom timiga kiom vi kredas.
- ?i ja jam sufi?as por mi... Ne bezonas tiom al mi !... Sed kiel pri tio vi elturni?is ? Kiel diable tio okazas ?
- Estas tro longa rakonto. Kaj cetere...
- Mi ripetas al vi, tio ?io estas tre mirindega !
- A?skultu tion kion mi volas diri al vi. Mi bezonas helpon. Mi rakontis al vi. Mi neatendite falis sur vin. Mi estas perdi?inta, freneza pro kolerego, nuda, senpova... Mi farintus murdon... Kaj mi vidis vin...
- Disinjoro !
- Mi proksimi?is al vi, hezitis, mi da?rigis mian vojiradon.
La fizionomio de Marvel esprimis teruron.
- Poste mi haltis. Li estas, mi diris al mi, povra diablo, kiel mi mem. Li estas la viro kiun mi bezonas. Tiam mi ?an?is mian opinion, mi venis al vi, kaj...
- Disinjoro ! denove ?emis Marvel. Mi estas tute konfuzita. ?u mi povas meti al vi demandon ? Kiel okazis ?... Kion vi ja povas, vi nevidebla, demandi al mi kiel helpon ?
- Mi petegas vin helpi min trovi vesta?ojn, ?irmejon, la aliajn necesegajn aferojn. Mi forlasis ?ion kio estis al mi... Se vi ne volas, bone !... Sed vi helpos min, tio necesas.
- Mi estas tro mirkonsternita, eligis Marvel. Ne skuu min pli. Lasu min. Necesas ke mi regajnas iom da kvieteco. Vi preska? dispremis al mi iun piedfingron... Tio ?io estas freneza ! Neniu sur la duno. Nenio tien supren ! Nenio estas videbla sur pluraj mejloj, nur la naturo ! Jen iu vo?o kiu alvenas en mian orelon, vo?o venanta el la ?ielo, poste ?tonoj, poste pugnofrapo... Dio mia !
- Rekolektu vian spiriton ?ar nepras fari la laboron kiun mi destinis al vi.
Sro Marvel ?velis siajn vangojn ; liaj okuloj i?is tute rondaj.
"Jes, mi elektis vin, insistis la vo?o. Vi estas la sola homo, esceptinte la kelkajn stultulojn de tie, kiu scias la ekziston de ?i tiu nekredebla afero : iu nevidebla viro. Necesas ke vi helpu min. Helpu min, mi faros por vi tion kion mi povos : iu nevidebla viro estas potenca viro".
Li eksilentis por terni la?te.
"Sed se vi perfidas min, se vi neglektas sekvi miajn instrukciojn..."
Li pa?zis kaj fortege frapis sur la ?ultro de Sro Marvel.
Tiu ?i a?digis ?emon de teruro kaj, malproksimi?ante la timindan pugnon :
"Mi ne intencas perfidi vin. Tion ja ne kredu. Kion ajn vi farus, mi deziras helpi vin. Sed, diru al mi tion kion mi devos fari... Disinjoro !... ?io kion vi volos, mi pretas fari tion".
Add a comment