06 _ La meblaro kiu dancas.
Nu, dum la unuaj horoj de tiu sama Pentekosta lundo, anta? ol Millia estis eli?inta el sia lita?o de la tagi?o, Sro kaj Sino Halo malsupreniris al la kelo. Privata afero : temis pri bapti ilian bieron.
Ili apena? trovi?is tie kiam Sino Halo ekkonsciis ke ?i forgesis kunporti botelon da smilako. ?ar estis ?i kiu oficis, estis Sro Halo kiu resupreniris.
Sur la placeto, li estis surprizita vidi la pordon de la fremdulo duone malfermita. Li eniris en sian propran ?ambron, kaj trovis la botelon ?e la indikita loko. Sed, reirante, li rimarkis ke la enira pordo ne plu estis riglita. Li tamen memoris, kaj tre klare, esti tenanta la kandelon por lumigi Sinon Halon kiam vespere ?i en?ovis la riglilojn. En subita ekbrilo de inteligenteco, li komparis tiun ?i fakton, la malfermitan ?ambron de la fremdulo, tien supren, kaj la hipotezojn de Te?jo Henfrej. Li haltis kun plejsupra konsterno ; poste, sian botelon enmane, li resupreniris la ?tuparon. Li frapis ?e la fremdulo : neniu respondo. Denove frapinte, li eniris.
Kiel li timis tion, malplena la lito, malplena la ?ambro ! Kaj nekredebla afero, sur la se?o kaj sur la rando de la lito, estis senorde la vestoj de la gasto, la solaj vesta?oj kiujn oni ?iam vidis lin surhavi, tiel kiel liaj banda?oj. Kaj e? lia granda kaj peza ?apelo kiun oni vidis lasita sur la litofosto !...
Kiam li staris tie, la vo?o de lia edzino eliris el la profundoj de la kelo, kun tiu maniero rapide forgluti la silabojn kaj plila?tigi ?is akuta noto la lastajn vortojn de demando, per kiu la kamparano de la graflando de Susseks kutimas montri lian malpaciencon.
"Georgo ! ?u vi trovis ?"
?e tiu alvoko, li ektremis kaj hastege eliris.
"Johana ! li diris al ?i super la apogrelo de la ?tuparo, vere estas tio kio Henfrej diris !... Li ne estas en sia ?ambro, li tien ne estas. Kaj la stratpordo ne estas riglita".
Unue Sino Halo ne komprenis ; sed tuj kiam ?i ekkomprenis, ?i volis vidi per si mem la malplenan ?ambron. Halo, ankora? tenante sian botelon, komencis remalsupreniri ?is la fundo.
"Se li ne estas, liaj vestoj estas tie. Kaj kion li povas fari sen siaj vestoj ? Vere, estas tre stranga".
?ar ili amba? resupreniris – tio estis poste akceptita kiel vera - ili kredis a?di la stratpordon malfermi?is kaj refermi?is ; tamen, vidante ?in fermita (nenio aspektis nenormala), nek iu nek la alia, tiumomente diris e? vorton. Sino Halo preterpasis sian edzon en la koridoro kaj alvenis unue supren. Iun ternis en la ?tuparo : Halo, kiu sekvis post ses pa?oj, pensis ke estis sia edzino ; ?i, estanta supre, imagis ke estis li. ?i fortege pu?is la pordon kaj ekhaltis ?e la sojlo de la ?ambro.
"Ha bone ! Jen afero !" ?i ekkriis.
?ajnis al ?i ke oni snufis tutproksime, malanta? sia kapo : sin turnante, ?i surprizi?is vidi ke Halo ankora? estis sur la lasta ?tupo, for de dekduo da pa?ojn ; sed post sekundo, li rekuni?is ?in. ?i klinis sin kaj metis sian manon sur la kapkusenon, poste sub la litkovriloj.
"Malvarma ! Li elliti?is ekde almena? unu horo".
?i atingis tiun ?tupon kiam nekredebla afero okazis : la litkovriloj mem amasi?is, levi?is tiel kiel specon de monto, kaj rapide saltis trans la litpiedo, tute kvaza? mano ekkaptis kaj for?etis ilin flanken. Tuj post, la ?apelo faris salton, flugis preska? desegnante cirklon kaj pafi?is rekte al la nazo de Sino Halo. Poste la se?o, delasante vestojn kaj pantalonon, seke ridante per vo?o tute simila al tiu de la fremdulo, turnis sin kun siaj kvar piedoj direkte al Sino Halo, ?ajnis dummomente celumi ?in kaj sturmis al ?i. La kompatinda virino eligis kriojn kaj returne iris; tiam la se?piedoj, dol?e sed firme apogi?ante kontra? ?ian dorson, devigis ?in foriri el la ?ambro, kaj ?ia edzo poste. La pordo fortege klakis sur iliajn kalkanojn kaj estis ?lose refermita. Se?o kaj lito, dumminute, ?ajnis plenumi triumfan valson, kaj tute subite silentis.
Sino Halo svene preska? falis en la brakojn de sia edzo, sur la placeto. Estis kun la plej granda malfacila?o ke li kaj Millia kiu estis vekita de alarmkrio, sukcesis porti ?in malsupren kaj trinkigi al ?i la refortigilon uzata en tia kazo.
- Estis spiritoj, diris Sino Halo. Mi estas certa ke estis spiritoj !... Mi jam legis en la ?urnaloj, rakontojn pri tabloj kaj se?oj kiuj levi?is kaj kiuj dancas...
- Ankora? iun gluton, Johana ! Tio sanigos vin.
- Lasu lin eksteren. Fermu la pordon. Ne plu lasu lin eniri. Mi konjektis tion... Mi devintus scii... Kun liaj lar?aj okuloj, lia kapo kovrita de banda?oj... Li neniam iris al pre?ejo diman?e. Kaj lia kolekto da boteloj !... Li enkondukis spiritojn en la meblaroj ! Miajn bonajn malnovajn meblojn ! Estis ?uste sur ?i tiu se?o ke mia kompatinda kara panjo sidi?is kiam mi estis malgranda. Pensi ke ?i povis levi?i kontra? mi !
- Ankora? iun gluton, Johana ! viaj nervoj estas agacitaj.
?irka? la kvina, sub la oraj radioj de la levi?anta suno, ili sendis Millian veki Sro Sandio Vad?ers, la for?isto. ?i devis prezenti al li la ?entila?ojn de Sro Halo kaj diri al li ke tien supren, la mebloj agis la? la plej nekutima maniero. ?u li komplezus veni ?
Estis lerta viro, tiu Sro Vad?ers, kaj trovema. Li konsideris la aferon kun multa graveco.
"La diablo prenu min, li eldiris, se tio ne estas sor?o !... Iu viro kia tia ne estas kliento por vi".
Li viglege interesi?is pri la afero. Oni petis lin avane pasi ?is la ?ambro ; sed li ne ?ajnis tre hastema. Li preferis babili en la koridoro. Intertempe, la lernoknabo de Huster alvenis ; Li komencis malfermi la montrofenestron de la tabakvendejo. Oni lin invitis partopreni en la diskuto. Kompreneble, Sro Huster aperis post kelkaj minutoj. La parlamentaj kutimoj de la anglosaksa raso pliafoje manifesti?is : oni multe babilis kaj oni prenis neniun decidon.
"Unue, la faktojn ! diris SroSandio Vad?ers. Certigu ni ?u ni rajtas cedigi lian pordon... Iu ?losita pordo, oni povas ?iam cedigi ?in ;. sed poste, ne estas facile remeti ?in en bonan staton..."
Subite, mirindega aventuro, la dorm?ambra pordo pu?i?is per si mem, kaj dum ili konsideris ?in mute pro surprizo, ili vidis, malsuprenirante la ?tuparon, la envolvitan viza?on de la fremdulo, kiu ruladis la okulojn, pli nigraj kaj pli blankaj ol anta?e, malanta? la lar?aj lensoj de siaj monstraj okulvitroj. Li pa?is rigide, malrapide, ?iam homtima. Li trairis la vestiblon kaj haltis.
"Kaj tio ?i ?" li diris.
?iuj okuloj sekvis la direkton de lia engantata fingro : oni malkovris la botelon da smilako tute apud la kela pordo. Tiam la nekonato eniris en la salonon kaj, abrupte, malrespekte, li frapfermis la pordon anta? ilia nazo.
Ne unu vorto estis elparolita ?is ?iu bruo ?esis rebrui. Ili fikse rigardis sin unu la alian.
"Nu, ?i tiu estas e? pli forta, ekzemple !..." diris Sro Vad?ers.
Kaj li ne finis sian frazon. Li pludiris, sin turnante al Sro Halo :
"Sur via loko, mi pridemandus lin. Mi demandus al li klarigon."
Necesis kelka tempo por instigi al tiu ideo, la edzon de la mastrino. Fine, li pordfrapis, pasis la kapon kaj ekpovis diri :
"Pardonu min..."
- Iru diablen ! kriis la fremdulo per terura vo?o. Kaj fermu la pordon malanta? vi !
Tiel fini?is tiu mallonga vizito.
Add a comment