2a PARTO : Detektivo Kemisto & Reportero.
01 La Notlibro de la Sro Robĉjo.
Ĉi tio okazas en Londono.
Sro Robĉjo estas sola en la malgranda vizitejo de la dometo kie li priloĝas ekde dudek jaroj, angule de Ĝardenoj Islingtono.
Sino Robĉjo forestas.
Li malfermis tirkeston de la malgranda letermeblo, restaĵo de la gepatra meblaro, kaj elprenis el ĝi kajeron binditan de ledo kaj fermitan de seruro el ŝtalo.
Ĉi tio estas la taglibro de lia vivo, provizita ekde sia infanaĝo – sep jaroj – neniam, laŭ la principo de la poeto, iu tago fluis sen ke li ne skribu en ĝi almenaŭ unu linion. Nulla dies sine linea(1).
Sro Robĉjo estas tristema, sed liaj kunpremitaj lipoj kaj lia malmola mentono atestas pri volo kiun nenio cedigas.
Li metis la kajeron sur la tabuleton kaj movigis la risorton. Li foliumas, retroiras la tagojn kaj finfine legas.
"Mi, angla civitano, naskita en la urbo Londono, pursanga koknejo, aŭdinta la sonorilojn de la preĝejo de Boŭo miksi ilian obtuzan sonon kun miaj unuaj ĝemetadoj… Mi estis forpelita el Francio kaj mi ne sukcesis rezisti. Pardonu min, miaj pragepatroj el Azinkuro !
Sed la Providenco, al kiu neniu rezistas, decidis ke ĝia fidela servanto tute ne elĉerpu, pro ĉi tiu ofendo, la vermutkalikon.
Ekde la morgaŭon de mia reveno al miaj penatoj, asigno, kies sekeco promesis al mi nenion bonan, vokis min al Metropola Polica Servo kie mi estis akceptita de Sro Kudroĵeto, mia rekta estro.
Kuraĝigita de la firmeco de Suzano – tio estas de sinjorino Robĉjo – mi prezentiĝis kiel homo certa pri la boneco de sia afero.
Sed kion valoras la certigitaj meritoj de homo, antaŭ kalumnio, kaj antaŭ tio kion mi kuraĝus nomi la seninteligenteco ?
Oni riproĉis al mi ke mi enmiksiĝis, en amika lando, pri detaloj kiuj ne koncernis min, ke mi altiris al mi kaj al Anglio, la malbonvolan atenton de la homamasoj, kaj - konsidero kiu estis pli dolora al mi ol ĉiu alia – ke mi igis la britan policon ridindan kaj suspektindan pri nekohereco.
Vane mi komprenigis min. Mi prezentis la principojn kiuj estis miaj gvidiloj – la amon al la vero, la deziron esti utila – vane mi rememoris la moralajn kaj religiajn instruojn kiujn mi klopodis apliki.
Evidente mi anticipe estis kondamnita. Neniu el miaj argumentoj produktis la efikon je kiu mi rajtis kalkuli; kaj, fine, mi estis informita ke mi estas suspendata de miaj funkcioj ĝis ordonŝanĝo.
Nur restis al mi rezignacii, tio kio estis farita.
Per kelkaj paroloj, pri kiuj mi havis kialon por esti kontenta, kaj kiuj ne estis sen elokventeco, mi respekte protestis kontraŭ la decido kiu trafis min.
‘Sinjoro Kudroĵeto, mi konklude diris, la sango de la martiroj, falante sur la teron, kreskigis rikolton de vero. Sen tio ke, en mia humileco, decus al mi kompari min kun ĉi tiuj sanktaj antaŭuloj, permesu al mi aserti ke la eraro, de kiu mi estas la malĝoja viktimo, eble havos bedaŭrindan rebaton sur la publika moraleco.
Mia estro, konfuzita, elturniĝis per frazo kiun mi klasifikas en la serio de nemerititaj ofendegoj.
‘Vi estas stultulo, li diris al mi. Restu kvieta kaj atendu eventojn.
Kaj mi revenis hejmen, feliĉa elverŝi en la sinon de mia kunulino la amarecon per kiu mia koro ŝveliĝis.
‘Sinjoro Robĉjo, diris al mi ĉi tiu rimarkinda virino, la ofendo de kiu vi fariĝis la objekto, falas sur min. Mi atendos ke vi rehonorigos nin ambaŭ.
Ĉi tiuj paroloj diktis al mi mian devon. Necesis al mi ekde nun dediĉi mian vivon al la serĉado de ĉi tiu vero, nome ke Koksŭardo, murdita en Parizo la 2an de aprilo, sin trovis tamen en Londono kelkajn horojn antaŭe.
Ĉar ĉi tie mi devas fari konfeson. Mi estis leginta la gazeton en kiu lia ĉeesto dum la nokto de la 1a ĝis la 2a de aprilo estis raportita, kaj mi tro respektas la gazetaro de mia lando, por dubi dum momento ĉi tiun aserton kiu, elvenante el la franca ĵurnalismo, ŝajnintus al mi pli ol suspektinda.
Kaj mi ne miris kiam ekde la morgaŭon, transpreninte memstare la enketon antaŭe direktitan de miaj kritikantoj, mi akiris la certecon ke la konsultitaj atestantoj diris la veron. Ili spektis la boksan matĉon en kiu Koksŭardo senindigis sin.
Estis per submentona pugnobato ke li ŝanceliĝis, unue provante algluiĝi al sia kontraŭulo, sed definitive faligita per maldekstra rekta bato kiu ĵetis lin teren. Oni imputis al kovardeco lian rapidecon por proklami sian malvenkon. Sed, ĉiujn detalojn kolektitajn, ŝajnis al mi ke Koksŭardo havis specialan planon, kiu estis domaĝi siajn fortojn por plenumi la malbonfaron kiun li cerbumis, tio estas la ŝtelon kiun, post momento, li estis faronta.
Miaj certaĵoj formiĝis laŭ la plej klara maniero.
Estis kvin minutoj antaŭ la unua kiam Koksŭardo — tre vivanta kaj perfekte vigla — trasaltis el la fenestro ĉe la teretaĝo de la Trinkejo de la Ombro kaj forkuris, persekutata de la furioza bando de siaj kontraŭuloj.
Ke Koksŭardo estu ŝtelisto, la afero ne estis por kortuŝi min, lia karaktero estanta delonge konita. Nenio en ĉi tiu aventuro estis kontraŭa al verŝajneco. Ĉi tiuj atestantoj ne povis erari pri lia identeco, ĉar li estis konata de ili delonge, kiel de mi mem, kiu plurfoje, metis sur lin la manon de la justeco.
Nu, ekde la momento kiam Koksŭardo, turmentata, malaperis je kelka distanco de Alturbeto Krescento, ĉu li reaperis ? Ne. Neniu aŭdis paroli pri li. La multaj tavernoj kiujn li kutime frekventis, ne havis la honoron de lia vizito, kaj mi devas aldoni ke, rompante kun ĉiuj miaj ordinaraj taktoj, mi venis ĝis humiliĝi ĝis serĉi certan Elinjon Belan, knabinon kun mallaŭdindaj moroj, kun kiu li havis hontindajn rilatojn, kaj kiu, trovinte ŝin kaj malgraŭ la mallogo kiun inspiras al mi ĉi tiuj kreitulinoj, ĉefe kiam mi ne estas en alkomandita servo, mi pridemandis ŝin kaj eksciis de ŝi ke ŝi ne plu ricevis lian viziton, cirkonstanco pri kiu ŝi cetere malmulte zorgis, tiel kiel ŝi senhontege certigis al mi.
Do la fakto estis konstatita. Al iu ajn, ŝajnis ke Koksŭardo forlasis Londonon aŭ eble mortis. Mi rimarkis ke en ĉiuj rondoj de senvalora sporto, kaj Dio scias kiom ili estas multaj, li restis nevidebla. La hipotezo de subita morto estis la plej kredebla, kompreneble por ĉiu alia ol por mi. Sed mi agas kvazaŭ ĝi eblintus. Mortinto lasas spurojn, ni entombigas ĝin, ni ĵetas ĝin en la akvon aŭ ni bruligas ĝin, kiel ĉe la hinduoj.
Ne la plej etan spuron de lia kadavro.
Do, kaj mi volas estigi la fakton pravige al mia propra konvinko, Koksŭardo estis vivanta, ĉar nenio estigas la malon kaj ke mi vidis lin ĉe la kadavrejo de Parizo.
Tial ĉi tiu demando : Kion faris Koksŭardo ekde la momento kiam ni perdis lin el vido en Londono, apud Alturbeto Krescento, ĝis la horo kiam ni trovis lin — lin kaj ne iun alian — alkroĉitan ĉe la krado de la Obelisko ?
Serĉu, kaj vi trovos, diris la Eternulo.
Mi serĉos".
La notlibro de Sro Robĉjo zorge raportis la peripetiojn de la zorgema enketo al kiu li sin dediĉis, surbaze de la fakto ke, laŭ zorge kolektitaj informoj, Koksŭardo, en la momento de la matĉo kaj la sceno de la ŝtelo, estis mirindege ebria kaj konsekvence ne kapablis plenumi tre longan kuradon.
Li do metode esploris, unu post la alia, ĉiujn stratojn, stratetojn, padojn kiuj ĉirkaŭas Alturbeton Krescenton, eĉ enirante ĉe la privatulojn je pli-malpli torditaj pretekstoj, filozofe suferanta forregalojn, sed trankvilanima kaj rokfirma.
La rondo de liaj esploroj ĉiam mallarĝiĝanta, li finfine rimarkis, en la strato Korsiko, tute nova vojo, malvolvita meze de kampoj kaj kie konstruaĵoj estas tre maloftaj, apartan domon, pavilonon kies fenestroj kaj ŝutroj estis ĉiam hermetike fermitaj.
Sufiĉe alta muro ĉirkaŭis la bienon, kiu unuavide ŝajnis neloĝata.
Kompreneble, Sro Robĉjo ne malsukcesis provi enŝoviĝi en ĉi tiun domon, entute sufiĉe mistera, kaj kies fizionomio estis farita por veki scivolemon.
Ni legu, super lia ŝultro, la indikojn de lia notlibro.
“Ĉiu alia ol mi laciĝus antaŭ la malfacileco de la tasko kiun mi trudis al mi. Neniu spuro de Koksŭardo. Mi certas – mi diras certa – ke li eniris en neniun el la domoj de la ĉirkaŭaĵo de Alturbeto Krescento – mi vizitis ilin ĉiujn, minus unu.
Kompreneble, mi prezentis min ĉe la pordo de ĉi tiu lasta kaj, per frapilo aŭ per sonorilo, mi uzis ĉiujn uzatajn rimedojn por akiri mian enkondukon. Senutila penado. Miaj alvokoj restis neaŭditaj aŭ tre verŝajne la loĝantoj, aŭ almenaŭ la loĝanto, de ĉi tiu loĝejo laŭprincipe malkonsentas akcepti iun ajn vizitanton.
Mi kaptis informojn en la ĉirkaŭaĵo, sed denove, mia scivolemo restis nekontenta, aŭ almenaŭ tio kion mi kapablis ekscii, nur incitis ĝin.
Ĉi tiu domo apartenas al iu Sro Athelo Hazardo, posteulo, laŭdire, de unu el la plej malnovaj familioj de Londono. Ĉi tiu persono akiris la posedaĵon pri kiu temas, je sufiĉe alta prezo, tuj kontante elpagita, kiel oni diras, sur la vendotablo.
Li sin okupas pri kemiaj esploradoj, ankaŭ pri mekaniko. Almenaŭ ni supozas tion, surbaze de indikoj kiujn surhavis grandegaj kestoj alportitaj de kamionistoj okaze de lia enloĝigo. Li loĝas sole, sen servistoj, kaj nekredebla afero, neniam liveranto estis vidita alportanta al li provizantojn.
Li tre malofte eliras, en aŭtomobilo el sufiĉe stranga formo, kun tiom malgrandaj dimensioj ke oni ne povas kompreni en kiu parto la motoro povus ja esti loĝigita. Ĉi tiu veturilo veturas laŭ escepta rapido. Sed, pri ĉi tiu temo, mi sukcesis kolekti nur malmultajn detalojn.
Onidiro kuris ke antaŭnelonge li loĝis en Kilburno, apud la stacio de Brondesburio. Iun nokton la domo eksplodintus, kaj Sro Athelo devintus pagi konsiderindan monkompenson tiom al la posedanto kiom al la najbaroj. Mi kontrolis la fakton kiu estas ĝusta.
Frenezulo, diras iuj; magiisto, diras la aliaj.
Dum la unuaj tagoj de lia restado en Alturbeto, oni konsideris lin kiel kunkulpulo de la anarkiistoj, fakte propagandistoj.
Oni ankaŭ parolas – sed laŭ eĉ pli konfuza maniero – pri geedziĝa projekto inter Sro Athelo Hazardo kaj Maria Pliruĝa, filino de riĉa proprietulo en la ĉirkaŭaĵo. Sed, subite, la intertraktoj estintus interrompitaj, oni ne scias pro kia kialo. Tio baziĝas nur sur komentoj de servistoj, sur ĉi tiuj ventaj babiladoj kiujn la francoj nomas klaĉojn.
Ŝajnas ke ne ekzistas, ke ne povas ekzisti ia rilato inter la ekzisto de ĉi tiu mistera persono kaj la malapero de Koksŭardo. Tamen necesas neglekti nenion…
Dek tagojn pli poste. Eble lumo en la mallumo. Antaŭ la malfacilaĵoj kiujn mi renkontis por eniri ĉe Sro Hazardo, mi turnis miajn bateriojn alidirekten… Ne estis tre malfacile por mi malkovri la sinjordomon de Ĝededajo Pliruĝa, kiu posedas grandan riĉaĵon kaj konstruigis al si veran kastelon. apud la parko de Neŭingtono.
La milionoj kiujn li posedas, estintus akiritaj de la komerco de kemiaĵoj. La domo Pliruĝa — posteuloj Nigrepero — ankoraŭ estas unu el la plej konsiderindaj de la urbo.
Li estas vidvo kaj havas filinon, Maria, al kiu li aldirektas pasian korinklinon. La informoj prenitaj en lia ĉirkaŭaĵo konfirmis la konfuzajn informojn kiujn mi kolektis. Efektive, Sro Athelo, kiu konatiĝis kun Sro Pliruĝa kiel aĉetanto de kemiaĵoj, fariĝis kutimanto de la domo kaj iom post iom simpatio el la plej bona kvalito stariĝis inter li kaj la juna knabino. La kvalitoj de naskiĝo, edukado kaj riĉaĵo estantaj el la plej kontentigaj, Sro Pliruĝa metis neniun kontraŭdiron kontraŭ la elekto de sia filino kaj la geedziĝo estis decidita por la venonta somero, ĉirkaŭ junio aŭ julio.
Subite kaj sen tio ke oni eĉ povis konjekti la kialojn de ĉi tiu returniĝo, ĉio estis rompata. Mi sukcesis nur scii ke iun matenon Sro Athelo alkuris ĉe Sron Pliruĝan, pala, senkuraĝa, aspektanta kiel frenezulo, ke li estis prezentita al fraŭlino Maria, ke sufiĉe longa interparolado okazis, ĝenita de eksplodoj de senespera voĉo kiu estis tiu de Sro Athelo kaj ke fine li reiris, kun la vizaĝo kovrita de larmoj, la trajtoj konvulsiitaj kaj ke de tiam li ne reaperis en la kastelo.
Fraŭlino Maria, malgraŭ la sindeteno trudita al junaj knabinoj, ne sukcesis vuali la profundan malĝojon kiu kaptis ŝin kaj, de tiam, ŝi surmetis funebrajn vestojn…
Certe, mi, Robĉjo, al kiu la sentimentalismo estas tute fremda kaj turmentetita de zorgoj alie pli gravaj ol amaventuro, mi eble dediĉus al ĉi tiuj faktoj atenton nur tre supraĵan, se iu detalo ne mirigus min.
De la ŝoforo de Sro Pliruĝa, kun kiu mi longe babilis en la drinkejo Reĝobrako — kies viskio estas rekomendinda — mi eksciis… ke la disiĝa vizito, farita de Sro Athelo, datiĝis de la pasinta 2a de aprilo, je la 9a matene.…
Kaj kial tio ne estus lumeto en la nokto ?"
1 Ellatine : "Neniu tago sen unu linio".
02 En kiu la Lumeto Kreskas.
Kun aplombo kiun pravigis lia funkcio de detektivo — ĉi-momente honora — Sro Robĉjo sin prezentis ĉe la kastelo Pliruĝa, firme petante esti prezentata al fraŭlino Pliruĝa.
Kun granda surpriziĝo, li tuj estis akceptita kaj kondukita en specon de biblioteko kie li estis invitata atendi.
Sufiĉe longa tempo fluis, sed Sro Robĉjo faris pri pacienco sian regulon de konduto, eĉ se li tute ne respektis ĝin kiam ĝi alportis kelkan malhelpon al liaj celoj.
Fine pordo malfermiĝis, kaj persono eniris.
Ia giganto, kun grandegaj ŝultroj, har- kaj barb-rufa, kaj oraj okulvitroj. Dika ventro, longaj kruroj, piedoj de reĝo, se ne de imperiestro.
Sro Robĉjo hezitis ne eĉ unu sekundo rekoni en li Sron Ĝededajon Pliruĝan. Ĉi tiu ŝultrolarĝo de milionulo ne povis erarigi lin.
Kaj fakte estis ja Sro Pliruĝa kiu, per iom raspa voĉo, sed mildigita de ĝentileco, demandis al la entrudiĝinto, tion kio indis al li la honoron de lia vizito.
Malgraŭ sia fortikeco de karaktero, Sro Robĉjo dummomente hezitis respondi. Li ŝatintus sin trovi vidalvide al juna knabino, kiun li pli facile regus per la tuta alteco de sia inteligenteco.
Sed ĉi tiu konsterno estis mallonga.
- Sinjoro Pliruĝa, li diris, mi havas kiel principon ke sincereco estas ankoraŭ la sola maniero por atingi sian celon. Mi havas neniun sufiĉe taŭgan, ne neadeblan kialon por prezentiĝi antaŭ vi.
- Do ? diris Sro Pliruĝa per malpli bonetosa tono.
- Tamen, se mi venis, estas evidente ĉar mi havas kialojn – kiujn mi karakterizus kiel sagacaj, delikataj – kaj mi petegas vin dediĉi al mi kelkajn minutojn da atento.
Post signo de enuigita konsento, Robĉjo daŭrigis :
- Unue kelkajn demandojn… se ili ŝajnas al vi netaŭgaj, mi petegas vin antaŭ ĉio pardoni min, ĉar mi agas nur kun bonegaj intencoj…
- Kara sinjoro, interrompis Sro Pliruĝa, se post kvin minutoj vi ne klarigis al mi tion kion vi venas fari en mia domo, mi kaptos vin per la kravato kaj ĵetos vin tra la fenestro !…
Robĉjo havis afablegan rideton :
- Kvin minutoj sufiĉos por mi, li eligis. Ĉu vi faros ekstreman komplezon diri al mi, ĉu vi rilatas kun iu sinjoro Athelo Hazardo, de la strato Korsiko, Alturbeto…
De ruĝa kia li estis, Pliruĝa fariĝis karmezina.
- Ha ! Vi venas je la nomo de ĉi tiu mizerulo ! li ekkriis. Nu, vi vane klopodis, sinjoro ! Turnu vin direkte al la pordo, ke mi forĵetu vin tra ĝi…
- La kvin minutoj ne finiĝis kaj mi fidas je via parolo de ĝentlemano. Do ĉi tiu nomo estas konata al vi ĉar ĝi incitegas vin. Mi daŭrigas. Ĉu estis ĉirkaŭ la 2a de aprilo matene ke okazis ĉi tie certa sceno kiu ĉesigis rilatojn ĝis tiam sufiĉe amikecajn ?…
- Jes, sinjoro. La 2an de aprilo. Mi havas nenian kialon por kaŝi ĝin. Sed, fulmotondro ! kio tio gravas al vi ?…
- Bone kredu ke mi ne obeas senutilan scivolemon… Mi ne volas enmiksiĝi en viajn privatajn aferojn. Sed dum ĉi tiu sama dato okazis alia sceno kiu, mi ne scias kia instinkto diras tion al mi, ne estas sen ia rilato kun tiu de ĉi tie.
- Sceno !… Kion ? Kien ?
- En Parizo, respondis afable Sro Robĉjo.
Sro Pliruĝa videble strebis por sin deteni. Sed ĉe ĉi tiu vorto de Parizo, lia tuta memregado forlasis lin. Kaj, konvinkita ke oni mokis lin per la plej ofendega maniero, li superŝutis ĉi tiun afablan Sron Robĉjon per malmulte amikaj epitetoj kaj fine ordonis al li eliri.
Sed Robĉjo, vidante la partion malgajnitan ĉi-flanke, ĉion riskis por ĉion gajni kaj plenvoĉe kriis :
- Se fraŭlino Maria Pliruĝa degnus aŭskulti min, ni sekcesus savi sinjoron Athelon Hazardon…
Kaj la ideo estis sagaca, ĉar la pordo tuj malfermiĝis kaj fraŭlino Maria aperis.
Ha ! La plezuriga infano ! Dudekjara, diketa, rozkolora, kun agrablega taŭzo de blondaj haroj kiu donis al ŝi aŭreolon.
- Kio estas, paĉjo ? ŝi vigle demandis, kaj kiu do prononcis la nomon de…
Ŝi intense ruĝiĝis, fine ekrimarkante la ĉeeston de Robĉjo kiu, klininte sin, ĝentlemano ĝis la pintoj de siaj botetoj, atestis pri sia respekto al la beleco.
- Estas ĉi tiu frenezulo, respondis Pliruĝa, kiu venas rakonti al mi, mi ne scias kian azenaĵon… Li parolas pri la mateno de la 2a de aprilo… ĉi tiu dato kiun ni devas por ĉiam forgesi…
Fraŭlino Maria, per tre afabla movo, almetis la manon al sia koro, kvazaŭ ĉi tiu dato trafintus ŝin tie.
- Paĉjo, ŝi diris, tiom dolora kiom estas ĉiu aludo al tiu malfeliĉa tago, ĉu vi forgesas ke mi havas la plej grandan intereson (ŝi emfazis la vortojn) scii tion kio okazis al la persono pri kiu temas — kaj per tio malimpliki la motivojn de tiel abomena aventuro. — Se vi permesas tion, mi mem ŝatus pridemandi sinjoron … ?
- Robĉjon, diris nia viro por respondi la demandon.
Sro Pliruĝa profunde bedaŭris ne esti pli frue forĵetinta la entrudulon tra la fenestro. Sed la voĉo de lia filino estis tiel dolĉa kaj tiel agrable agitis liajn patrajn fibrojn ke, ne sentante forton rifuzi al ŝi ion ajn, li abrupte sin turnis sur la kalkanoj kaj eliris.
Unua venko de Robĉjo.
- Parolu, sinjoro, vigle diris al li fraŭlino Maria. Kion vi scias pri Sro Athelo ?…
- Nenion, bedaŭrinde ! ĝis nun, fraŭlino. Sed kiel mi havis la honoron diri tion al via respektinda patro, mi estas intuiciulo, sagaculo, kaj mi estas konvinkita ke, kun iom da helpo, mi sukcesos malimpliki timindan misteron kiu, eble, tiom interesas vin kiom min…
- Viaj paroloj estas tre malklaraj. Ĉu vi konas Sron Athelon ?
- Mi faris ĉion eblan por atingi lin… sed mi ne sukcesis…
- Sed kia rilato ekzistas inter vi kaj li ?
- Nenio ĝis nun. Nu, fraŭlino ! Aŭskultu min dum kelkaj momentoj, mi petegas vin. La 2an de aprilo matene, ĉu sinjoro Athelo, jes aŭ ne, sin prezentis ĉe vi, pala, senkuraĝa, aspektanta kiel frenezulo, kaj ĉu li ne ĵetis parolojn kiuj samtempe miris kaj bedaŭris vin ?…
- Ĉi tio estas vera !
- Ĉu mi kuraĝus demandi al vi, fraŭlino, kiaj estis ĉi tiuj paroloj… aŭ almenaŭ ĉu estas kelkaj kiujn vi akceptus ripeti al mi ?…
La juna knabino hezitis dum momento.
Ŝi rigardis Robĉjon kaj ŝi opiniis ke li havis vizaĝon de honesta viro.
- Sinjoro Athelo, kiun mi vidis du tagoj plifrue, afabla, bona, memfida pri estonteco kiun — mi diras tion sen honto — mi devis kundividi kun li, sin prezentis ĉi tie, la 2an de aprilo, je la naŭa matene, palega, kun trajtoj kuntiritaj, nerekonebla… kaj tiam, ĉar mi turmentis lin per demandoj, li diris al mi ke li estis malhonorita… ke li faris teruran krimon… Li ! Li, tiom lojala !… Ke li ne povis postuli de mi la plenumon de la promeso interŝanĝita inter ni… Ke mi ne povis, ke mi ne devis kateni mian vivon al tiu de kulpulo ! Kion mi ankoraŭ scias ! La hakitaj paroloj, la singultoj kiuj punktis ilin, ĉio teruris min… Mi petegis lin sin klarigi pli klare… asertante al li ke eĉ se li plenumus ian neprudentaĵon, mi pardonus lin… mi helpus lin por ripari ĝin… Subite, li forkuris… kaj de tiam li ne plu revenis…
Kaj ŝi eksplodis en larmoj, kaŝante sian kapon en siajn manoj.
Robĉjo atente aŭskultis :
- Vi neniam rimarkis en Sinjoro Athelo ian perturbon de la menso…
- Neniam !… Certe, li ofte estis zorgoplena. Mi sciis ke li dediĉis sian tutan vivon, sian tutan inteligentecon al realigo de nova invento, kiun li kelkfoje provis klarigi al mi… sed, malgraŭ la tuta atento kiun mi donis al liaj paroloj, mia nesciado pri la sciencaĵoj ne permesis min sekvi lian rezonadon…
- Al kiu vojo estis direktita lia esplorado ?…
- Li iufoje diris al mi ke se li atingus la finon de siaj klopodoj, la direkteblaj balonoj, la aeroplanoj plu estus nur infanaj ludiloj… kaj ke li opinius sin kapabla iri de Londono al Novjorko en du horoj…
Sro Robĉjo eksaltis sur siaj piedoj kaj, obeante al forto superanta sian volon, ekfaris ĵig-paŝon, kantetante malnovan rekantaĵon de nigrula minstrelo : "Buffalo girls, won’t ye come out to night… ktp"(1).
- Nu, sinjoro ! Ĉu vi mem freneziĝu ! ekkriis fraŭlino Maria, iom maltrankvila.
Sro Robĉjo restariĝis rekte, preta por la daŭrigo.
- Pardonu, fraŭlino. Mi ne estas freneza kaj mi tute ne intencis ofendi vin… Sed tio kion vi ĵus diris al mi !… Se vi povus scii !… En du horoj, mil leŭgoj !… Sed tiam de Londono al Parizo… 350 kilometroj… iu bagatelaĵo ! Eble dek minutoj !… kaj tial Koksŭardo !… jes, evidente !… la ligilo ekzistas… ĝi ekzistas !…
- Mi ne komprenas vin…
- Sed ankaŭ ne mi ! rebatis Robĉjo. Sed la intuicio funkcias… la sagaceco agas !…
Li subite haltis, poste per sia voĉo denove fariĝinta konvena :
- Fraŭlino Maria Pliruĝa, li diras, nepras ke mi vidu sinjoron Athelon. Mi certigas al vi, laŭ mia parolo de angla civitano, pura koknejo de Londono, ke en ĉi tiu tuta afero, mi havas nur perfekte honorindajn intencojn, mi aldonos ke, tuŝita de via propra situacio, — mi estas edziĝinta, fraŭlino, kaj mi scias tian kia estas la amo de virino al la viro kiun ŝi elektis — mi estas tute preta helpi vin por ripari, se eblas, la konsekvencojn de la mateno de la 2a de aprilo… helpu min renkonti sinjoron. Athelon… kaj mi revenigos lin ĉe viajn piedojn…
- Ha ! se vi povus realigii ĉi tiun miraklon…
- Hej ! Hej ! rigardante vin, fraŭlinon, ne ŝajnas al mi ke la miraklo estu nerealigebla… Mi estas certa ke ne estas bonvole ke sinjoro Athelo rezignis al feliĉo esti via edzo… Certe eksplodis, en lia vivo, katastrofo kiun mi antaŭsentas, kiun mi konjektas, sed kiun mi ne kapablas difini… kaj pri kiu eble mi sukcesos malgravigi la efikojn…
- Kiel mi ĝojas aŭdi vin… Ve ! Mi perdis ĉian esperon, kaj mi ne scias kial… sed mi fidas vin…
- Tiam respondu al mia demando… Ĉu eblas por vi havigi al mi intervidiĝon kun sinjoro Athelo ?…
- Mi ne scias kion diri al vi… Jam, flankenĵetante ĉian memamon, mi skribis al li… li ne respondis al mi…
- Sed ĉu viaj leteroj alvenis al li ?…
- Mi estas certa pri tio. Estis mia mastrumistino mem kiu ĵetis ilin en sian leterkeston…
- Kaj kiu povus ĵeti novan en ĝi !
- Jes.
Sro Robĉjo frapis al si la frunton.
- Skribu, fraŭlino, skribu. Diru al sinjoro Athelo ke vi petegas lin ricevi ĝentlemanon kiu sin prezentos hodiaŭ mem, je la kvina.
Li sin interrompis, poste per decidita gesto :
- Ni ne timu ! Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
Poste daŭrigante sian diktadon :
- …kaj kiu deziras paroli kun vi pri la persono kies foto estas ĉi-enmetita…
Li elprenis el sia poŝo foton, kaj fraŭlino Maria, obeema, enmetis ĝin en la koverton.
Estis Koksŭardo…
1 Elangle : "Knabinoj de Bufalo ĉu vi ne eliros ĉi-vespere...".
03 Du Vizitoj anstataŭ Unu.
Je kvarono antaŭ la kvina — precize — iu sonorigis ĉe la pordo de sinjoro Athelo Hazardo.
Ĉi tiu pordo subite turniĝis sur siaj pordhokoj.
Viro, sufiĉe altstatura, juna, tre pala, aspektanta la tipon de moderna anglo, kun nigraj haroj bone disigitaj de perfekta tradivido, lipharoj keltmaniere pendantaj ĉe ambaŭ flankoj de la lipoj, montriĝis en la pordokadro el kverko
Vidante fremdulon antaŭ li :
- Mi ja ricevis la leteron de fraŭlino Maria Pliruĝa, diris sinjoro Athelo Hazardo per iom tirata voĉo, vi estas bonvena, sinjoro, eniru…
La vizitanto, senhezite, obeis la inviton kiu estis direktita al li.
Sinjoro Athelo, antaŭpaŝanta lin, transiris malgrandan korton, funde de kiu staris konstruaĵo, sur la teretaĝo, kiu havis la aspektojn de laborejo.
Li malfermis alian pordon, en la maldekstra parto de la konstruaĵo, flankenpaŝis kaj, per ĝentila gesto, invitis la alian eniri la ĉambron.
Estis speco de kabineto, vitrita, tre lumplena, kun meze longa tablo ŝarĝita de fizikaj kaj kemiaj instrumentoj, de la barografo ĝis la dutuba retorto, ankaŭ de multnombraj paperoj kaj de dismetitaj grafikaĵoj.
Sinjoro Athelo indikis sidlokon al la alveninto kaj mem sidiĝis. Ĉi tiu juna anglo - kiun oni tre preskaŭ konsideris kiel frenezulo - estis bela knabo de proksimume dudek kvin jaroj.
Sub iu alta kaj protruda frunto, okuloj - iomete enprofundigitaj en la okulkavoj - brulis de inteligenteco kaj eble ankaŭ de interna febro, batalata de la volo. La buŝo estis firma, karnoplena, vigla. La tuto elmontris energian kaj kuraĝan naturon.
La novveninto estis el forta ŝultrolarĝo, kun sufiĉe senkarna vizaĝo strekita de lipharoj kies pintoj kosmetike pintiĝis, kvindekjara, kun griziĝintaj broskombitaj haroj.
La vestoaranĝo estis deca, la ĉapelo – kiun li demetis – troviĝis alvenante iom tro flanke klinanta; la mano, firma kaj harkovrita, tenis irbastonon kiu preskaŭ venke konkurintus por la diplomo de klabo.
Ĉar sinjoro Athelo dummomente konsideris lin antaŭ ol alparoli al li, la alia - kiu ne estis Sro Robĉjo - elprenis el sia poŝo notlibreton, el tiu ĉi notlibreto vizitkarton kiun li prezentis. Sinjoro Athelo prenis ĝin kaj legis :
Arturo de Lapaŝtistino
kun en la angulo, malsupre maldekstre, forstrekita vorto super kiu oni legis, skribita per plumo, ĉi tiun prinotaĵon :
Le Novelisto – Parizo.
Sinjoro Athelo ne grumblis. Lapaŝtistino tiam diris :
- Sinjoro, mi estas ĵurnalisto. Estro de raportado ĉe la Novelisto en Parizo, antaŭnelonge ligita al la Raportisto kiun mi forlasis sekve de peripetioj kiuj tute ne interesus vin kaj mi venis petegi vin konsenti al mi kelkajn minutojn de kunparolado…
- Estas ja vi kies viziton estis anoncita al mi de fraŭlino Pliruĝa.
Lapaŝtistino riverencis — mute — tio kio ne estis kompromita.
- Kaj vi venas por interparoli kun mi pri la viro kies foto estis sendita al mi, en la letero mem kiu informis min pri via vizito…
Tiel sinregema kiel estis la ĉefraportisto de la Novelisto, — kiu antaŭe partoprenis en la redakcio de la Raportisto kaj forlasis ĉi tiun lastan gazeton por iri al ĝia konkurenculo nur sekve de tre simplaj cirkonstancoj, pri kiuj ni diros vorton post momento, — Lapaŝtistino, ni diris, havis etan movon de surprizo.
Li eliris el Parizo ĉi-matenon mem kaj tute nesciis ke iu fraŭlino, kies nomo estis al li tute nekonata, anoncis lian viziton… koncerne la foton pri kiu oni parolis, li ne sciis pli.
- Sinjoro, li diris, mi certas ke unu vorto sufiĉos por konvinki vin pri la utilo de mia klopodo, kaj por vi kaj por mi. Unue lasu min diri al vi ke la gazeto kiun mi reprezentas, nombras milionon da legantoj, tio kio informas vin pri la fameco kiun ĝi ĝuas en Francio kaj eksterlande…
- Mi neniam legas gazetojn, diris milde sinjoro Athelo.
- Mi bedaŭras tion, sinjoro, ĉar la gazetaro estas la granda edukisto de la mondo… ni pluiru ! Ĉu vi estos sufiĉe kompleza por respondi al ĉi tiu kaj sola demando : ĉu fakte vi estas sinjoro Athelo Hazardo, de Alturbeto, Londono.
- Tio fakte estas mia nomo… sed antaŭ ol vi daŭrigu vian pridemandadon, permesu min miavice meti al vi ankaŭ demandon. Ĉu, jes aŭ ne, vi estas la viro kiu estis anoncita al mi de Fino Maria Pliruĝa…
- Sed, mi certigas al vi…
- Ĉu vi havas kelkajn informojn por doni al mi pri la viro kies foto estis sendita al mi… kaj jen li…
Kaj tre kvieta, tre trankvilanima, sinjoro Athelo prezentis al Lapaŝtistino la foton enŝovitan de la juna knabino en la letero, kies tekston Robĉjo diktis al ŝi…
Ni nun rememorigu ke Lapaŝtistino estis ligita al Raportisto dum la incidento Koksŭardo-Robĉjo, en Parizo. Lia esploro, en Londono, kun la helpo de solicitoro Edvino Batalmerito, kondukis al konstato de la ekzisto de Koksŭardo, en Londono, dum la nokto de la 1a ĝis la 2a de aprilo, kaj dank'al la pruvoj kiujn li kolektis, la venko de la Raportisto super lia konkurenculo la Novelisto estis kompleta kaj humiliga por lia rivalo.
Estis tiam ke, kvankam tre malavare salajrita de la Raportisto, Lapaŝtistino — kiu metis la aferojn antaŭ la sento — iris trovi la direktoron de la Novelisto kaj proponis al li kontraŭ salajro pli alta ol tio kion li povis atendi de la Raportisto, uzi ĉiujn siajn talentojn de enketisto por sentigi al dirita Raportisto venĝon, kies ĉiujn maloportunaĵojn tiu ĉi siavice suferus.
Tio estis dubinda delikateco, sed konvenas akcepti la morojn de certaj rondoj laŭ tio kion ili valoras kaj tute ne ekrajdi siajn altajn ĉevalojn, multe tro altaj, de la simpla honesteco.
Tamen la kompetenteco de Lapaŝtistino - kies kapableco estis nekontestebla kaj rekonata de ĉiuj - estis informiĝi pri la plej etaj okazaĵoj kaj eltiri el detalo, ŝajne senvalora, neatenditajn konsekvencojn.
Plie, viro kun nebridebla energio kaj elprovita kuraĝo, kaj preta por ajna ago, eĉ oferema, kondiĉe ke li trovis en ĝi sian avantaĝon.
Do sinjoro Athelo metis antaŭ siajn okulojn la koncernan foton, sen cetere ia malfidema penso. Fraŭlino Maria ne skribinte la nomon de la anoncita vizitanto, kial li ne sin nomus Lapaŝtistinon ?
Tiu ĉi rigardis la portreton. Tamen necesas memori ke li nur vidis la personon en stato de abomene vundegita kadavro, kun difektitaj okuloj, rompita makzelo, resume, tre malmulte simila al ĉi tiu foto de vivanta homo, kun sia fizionomio de vigla kaj batalema bruto.
Kaj malgraŭ si, obeanta al sento de sincereco - bedaŭrinda en la fako de sia profesio - li respondis :
- Mi ne konas lin…
- Tiaokaze, sinjoro, diris sinjoro Athelo leviĝante, mi tute ne devas komenci rilatojn kun vi kaj mi petas vin…
La frazo estis interromptata de forta sonorigo devenanta de interne.
Sinjoro Athelo kaptas Lapaŝtistinon ĉe la pojno; kaj honorige, ĉi tiu malfortaspekta anglo havis nekutiman forton. Ĉar sub la premo, li devigis Lapaŝtistinon leviĝi, puŝis lin al la pordo de la ĉambro, poste ekstere, transirigis al li la korton, malfermis la eksteran pordon kaj pretiĝis elĵeti lin eksteren, kiam duobla krio tondris.
- Sinjoro Robĉjo !
- Viro de la Raportisto !…
Robĉjo unuavide rekonis la redaktoron de la ĵurnalo kiu tiel kruelege mokis lin kaj. Kun la pugnoj antaŭen, li pretiĝis por marteli al li la vizaĝon per elektata svingo, kiam vidante sinjoron Athelon, li reakiris sian memregon kaj kun sia deco retrovita, diris al li, kliniĝante :
- Je la nomo de fraŭlino Pliruĝa…
Surprizite de la interveno de ĉi tiu krompersono, kiu diris la "Sezamo, malfermiĝu !" kiun li atendis, sinjoro Athelo maltenis Lapaŝtistinon kiu, tute konfuzita de la aventuro, sin apogis al la pordokadro.
Ankaŭ li rekonis Robĉjon kaj sentis sin tre ĉagrenita pro ĉi tiu neatendita apero.
Robĉjo estis pasanta antaŭ li, kun nekaŝita aroganteco.
- Ĉu vi bone ricevis la foton ? demandis Robĉjo al sinjoro Athelo.
- Estas do fakte vin kiun mi atendas…
- Jes, sinjoro !… pri tiu ĉi, mi scivolas pro kia intenco mi trovas lin ĉe la sojlo de via pordo… ĉiuokaze, mi scias ke li estas malafabla homo kaj perfidulo… kaj mi instigas vin forĵeti lin eksteren…
- Ha sed ! diru do ! Vi scias ke vi komencas kolerigi min, ekkriis Lapaŝtistino.
- Sinjoro, diris malvarme sinjoro Athelo, mi petas vin gardi la pacon. Mi ne konas vin kaj tute ne deziras koni vin… Vi provis fraŭde eniri en mian hejmon… mi ne scias pro kia kialo… kaj mi invitas vin retiriĝi…
- Bone ! eligis Lapaŝtistino kiu relokis sian ĉapelon sur sian kapon, kun teniĝo de ĉarlatano, vi prezentis al mi foton… kiun mi ne rekonis… Mi prezentas al vi ĉi tion kaj mi esperas ke vi rekonas ĝin…
Li abrupte malbutonis sian jakon kaj el la poŝeto de sia monpaperujo eltiris makulitan, duonŝiritan paperfolion, kiu lasis vidi komercan leterfronton kaj kelkajn skribliniojn.
Sinjoro Athelo ekrigardis ĝin kaj eligante krion :
- Certe ! Ĉi tio estas fragmento de letero…
- Kiu estis adresita al vi, kiu surhavas vian nomon kaj kiu, tiom kiom mi kapablis kompreni, koncernas mendon de kemiaĵoj…
- Ĉi tio estas absolute vera. Sed, rebatis Athelo kies voĉo tremetis, kiel ĉi tiu letero estas inter viaj manoj ? Kie vi trovis ĝin ?
- Mi klarigos ĝin al vi, sinjoro, kiam via ĝentileco superos mi ne scias kian kapricon kiu preskaŭ dubigas min pri via intelekto.
Sinjoro Athelo momente pripensis.
- Vi pravas, li diris, kaj mi petegas vin favore akcepti miajn pardonpetojn. Sinjoro Robĉjo, bonvolu eniri en mian kabineton. Vi, sinjoro Lapaŝtistino, mi petegas vin konsenti al mi duonhoron, eble horon… kaj se vi bonvolas, vi atendos en mia laboratorio…
Vera raportisto devas ignori memestimo kaj neniam ofendiĝi. Kion volis Lapaŝtistino ? Babili kun sinjoro Athelo. Unu horon pli frue, unu horon pli poste, kio gravis ?
- Mi estas sub viaj ordonoj, li diris kliniĝante preskaŭ ĝentile.
Robĉjo kiu, post pripensado, ne malĝojintus komenci kverelon, eniris en la kabineton de sinjoro Athelo.
Tiu ĉi kondukis la raportiston al eta konstruaĵo situanta meze de la ĝardeno kaj, enirigante lin tien, montris al li bretojn kovritajn de diversaj flakonoj, bokaloj kaj vazoj.
- En via intereso, mi instigas vin ne tuŝi iun el ĉi tiuj produktaĵoj. Ekzistas inter ili iuj tre danĝeraj, eĉ fulmrapidaj, kaj mi bedaŭrus esti denove (li diris inter la dentoj ĉi tiun lastan vorton) kaŭzo de akcidento.
- Estu trankvila, diris Lapaŝtistino kun laŭta rido, mi tro domaĝas mian vivon por malobei la ordonon… vi diris unu horon pli ? Mi estos tre dankema al vi ne trouzis mian paciencon…
- Mi faros ĉion por mallongigi ĉi tiun atendon, diris sinjoro Athelo.
La du viroj ankoraŭfoje salutis unu la alian kaj la anglo eliris.
04 La Triumfo de Sro Robĉjo.
Dum ĉi tiu okazaĵo, Sro Robĉjo ronĝis al si la pugnojn. Pro kia sorto li trovis sur sia vojo unu el la homoj kiun li volis mortigi, mizerulon kiu insultis lin, ofendmokis lin !… kaj ĉi tio ĉe la momento mem kiam li sentis - per genia intuicio - ke la afero Koksŭardo estis prenonta tute novan fizionomion…
- Nu ! Robĉjo ! Sufiĉe da personaj rankoroj ! Vi havas taskon por plenumi, vi devas rehonorigi la nomon kiun vi donis al via inda edzino… Estu homo kaj disvolvu ĉiujn rimedojn de via rimarkinda inteligenteco… via venĝo venos pli poste, malvarma kaj pli bona por gustumi, kiel diris la poeto !
Sinjoro Athelo eniris. Robĉjo salutis, militiste.
- Sinjoro, diris al li la juna anglo, vi prezentas vin sub la aŭspicioj de persono kiu estas al mi pli kara ol mia vivo… kaj kun kiu terure tragika cirkonstanco devigis min malkuniĝi… kun ŝia letero estis kunmetita foto…
- Vi konas ĉi tiun viron ! ekkriis Robĉjo, nekapabla plu longe regi sian senpaciencon…
- Bedaŭrinde ! Ĉu mi povas diri ke mi konas lin ! Mi vidis lin nur apenaŭ kelkajn sekundojn… kaj en tia cirkonstanco, tiel terura kaj tiel kruelega, ke estas miraklo se liaj trajtoj fiksiĝas en mia memoro…
- Ĉu vi ne scias kiu li estas ?
- Absolute !…
- Kaj kiam vi vidis lin ?…
- Ho ! Ĉi tiu dato neniam elmemoriĝos… estis…
- Lasu min fini… dum la nokto de la 1a ĝis la 2a de aprilo…
- Jes ! Sed viavice, kiel vi scias tion ?…
Robĉjo faris etan geston per la kapo, kiun liaj vortoj reliefigis :
- Tiel estas ? Iom da divenado… intuicio, sinjoro Athelo, intuicio ! Do ĉi tiu dato estas ja ĝusta…
- Absolute…
- Kaj mi aldonas, ke tio estis inter la unua kaj la dua matene…
- Je tridek kvin minutoj post la unua… Jes, estis en ĉi tiu momento ke, sub la batoj de terura sorto, mia tuta ekzistado frakasiĝis… ke doloro, malespero, memriproĉo eniris en mian koron kaj ekposedis ĝin, por neniam plu eliri el ĝi… neniam… neniam !
La junulo lasis falis sian kapon en siajn manojn.
- Momenton ! diris Robĉjo kun aŭtoritata gesto. Mi ne jam scias tion kio okazis… sed se estas por ĉi tiu individuo ke vi tiel ekscitiĝas, ĉar Johano Koksŭardo, vi ne konas ĉi tiun nomon kiel ŝajnas…
- Mi aŭdas ĝin elparolita je la unua fojo…
- Ĉi tiu Johano Koksŭardo, mi diris, estas — aŭ pli ĝuste estis — la plej fifama kanajlo kiu iam trenis siajn ŝuaĉojn tra la slumoj de Londono…
- Ĉu estis… vi diris ? Nu ! Estas tre vere ke li estas…
- Mortinta ! Tute-mortinta ! Tio pri kio necesas nur modere emociiĝi. Ĉi tiu okazaĵo evitigis al li la pendumilon kiu atendis lin en tre mallonga tempo…
- Tute egale ! Li estis homo !… Kaj mi nenion rajtis pri lia vivo… Sed, diru al mi ! Kiel vi certas ke li mortis !…
- Per tre simpla konstatado… mi rekonis lian kadavron…
- Ha ! Oni trovis lian kadavron… Kie do ?
- Nun, sinjoro, mi petegas vin kolekti vian tutan energion. Ĉar nun estas la grava punkto, la kresto de la mistera suprenirejo kiun mi provas suprengrimpi… la kadavro de Johano Koksŭardo estis trovita meze de publika placo, dum tiu sama nokto de la 1a ĝis la 2a de aprilo, je la kvina matene, en Parizo !
- En Parizo, ekkriis sinjoro Athelo rektiĝante.
- Jes, sinjoro ! Tio estas fluglinie 250 mejlojn de ĉi tie… Nu, de unu horo kaj tridek kvin minutoj ĝis la kvina matene, tio donas al ni precize tri horojn kaj dudek kvin minutojn, de kiuj konvenas dekalkuli la fruajn dek minutojn kiujn Parizo havas rilate al ni, do tri horojn kaj dek kvin minutojn. Nu, ĉu eblas ke homo faru - memvole aŭ ne - ĉi tiun vojaĝon en tiel mallonga limtempo…
- Sed jes… tio eblas ! laŭtigis sinjoro Athelo. Mi diras pli, ĉi tiu limtempo estas tri-, kvar-oble pli longa ol ĝi devus esti… 250 mejloj, sed sinjoro, tio postulas nur maksimume tri kvaronhoroj !…
Ni komprenas ke Robĉjo ne interrompis lin. Por li la lumeto, antaŭnelonge tiel malforte videtita, plilarĝiĝis, radiis, blindigis.
- Nenio estas neebla, li diris. Sed vi konfesos ke estas malfacile kredi ke la nomata Johano Koksŭardo, ia senmona ĉifonulo, posedis tiel rapidan movrimedon… Malgraŭ la tuta konfido kiun vi meritas, vi permesos al mi iom dubi… Vidita de vi, laŭ tio kion vi diras, je la unua kaj duono matene, viro ne kapablus esti en cent leŭgoj de ĉi tie je la kvina matene !…
Sinjoro Athelo faris koleran geston :
- Sed kiam mi diras al vi ke li devus esti en Parizo, plej malfrue je la dua kaj duono…
Kaj li aldonis per mallaŭta tono :
- Jes, mi memoras… la Vrilioĝiro estis direktita al oriento…
- Vrilio… kio ? kriis Robĉjo per demanda tono.
Ha ! Vi ne komprenas… vi ne povas kompreni… vi ne scias… ke la malfortika estulo kiun mi estas, posedas eksterordinaran forton, al kiu neniu miraklo estas neebla… kaj ke kiam okazis al mi la koncerna katastrofo, mi havis nur kelkajn malgravajn detalojn por aranĝi, por ke ĉi tiu giganta energio, kies mi estas mastro, estu malkaŝita al la konsternita mondo.
- Sed, kia katastrofo ? ekkriis Robĉjo.
Kaj, vidante la ekzaltiĝon kiu kaptis la junan anglon :
- Sinjoro Athelo, li milde daŭrigis, mi estas nomata Robĉjo, ligita al la polico de Lia Brita Moŝto... Sekve de la aventuro okazinta al ĉi tiu mizera Koksŭardo, mi estas en situacio por estis elpelita el mia laboro, tio estas senhonorigita antaŭ la tuta Anglio - kaj tio kio estas eĉ pli dolora por mi - al la okuloj de sinjorino Robĉjo, mia inda edzino. Mi havas kvietan, precizan menson, kiu serĉas la faktojn, nur la faktojn… Mi petegas vin, diru al mi kiam, kie, kiel vi vidis la nomatan Koksŭardon kaj kiel li kapablis plenumi ĉi tiun mirindaĵon esti vivanta ĉi tie kaj tri horojn poste mortinta en Parizo…
Sinjoro Athelo pasis la manon sur sian frunton.
- Vi pravas. Tiel bone kiel mia sekreto sufokas min, kaj ĉar ĝi estas jam duone malkaŝita, malkaŝi ĝin tutplene estos por mi decidiga malpeziĝo.
Li komencis paŝadi en sia kabineto per malkvietaj paŝoj :
- Sciu do ke, per la studado de maloftaj teroj…
- Kio ? diris nevole Robĉjo.
- Ha ! Estas vere ! Vi scias nenion pri nia scienco… iridio, galio, tulio, polonio estas por vi krudaj vortoj, prezentantaj neniun precizan signifon…
- Mi aŭdis paroli pri radiumo, diris timeme Robĉjo.
- Ni lasu tion… mallonge, mi malkovris manieron por densigi nekredeblan, gigantan radiografian forton sub volumeno de nekompareblaj malgrandeco kaj malpezeco.
Li elprenis el la poŝo de sia veŝto objekton kiu aspektis kiel poŝhorloĝo.
- Jen… vidu ĉi tion… mi devus fari nur unu geston, unu ungobaton por doni, por tuj fulmrapide mortigi vin…
Sinjoro Robĉjo faris nerimarkeblan retroiran movon. Li pensis pri sinjorino Robĉjo.
- Tute ne timu, daŭrigis Sro Athelo per subite kvieta voĉo. Mi daŭrigas. Mi konstruis flugmaŝinon - tio estas pli peza ol aero - nenion ĉerpantan en la aero mem kiel subtena rimedo; agantan laŭ sia propra forto, sen ia ajn ekstera helpo, donantan gravecon nek al vento kaj nek al ŝtormo… sed irantan antaŭ si, kiel la kuglego kiu eliras el la kanono, kun ĉi tiu supereco ke la propulsa forto estas en ĝi – kaj mi fine aldonas, estas neelĉerpebla…
- Estas mirinda, hazardis Robĉjo kiu, vidante la ekscesan brilon en la okuloj de sia interparolanto, demandis al si ĉu li vere ne estis antaŭ reala frenezulo kies frekventado eble povus fariĝi danĝera.
- Ĝi estas tutsimple bela, korektis Sro Athelo. Do ĉi tiu aparato, ankoraŭ nefinita, kvankam daŭrigita ĝis sia preskaŭ finfina perfekteco, troviĝis tie, en la malgranda korto kiun vi vidas. Ĝi konsistis el tre simpla skatolo, el metalo kaj ligno, kapabla elteni la plej perfortajn albatiĝojn. La motoro, tio estas la vivanta parto, la centro samtempe cerbo kaj la abdomena plekso de la aparato, estis alĝustigita de mi mem en la 1a de aprilo matene. Mi adaptis en ĝia loko la cetere tre komfortan sidlokon de la stiranto de la Vrilioĝiro… Mi ŝargis la motoron, instalante, en internajn poŝojn de la kesto, sufiĉan kvanton de la energia substanco, tiel kiel proviantojn por pluraj semajnoj; ĉio ĉi okupanta nur infiniteziman spacon… Mi estis decidita foriri en la 2a de aprilo tuj ĉe sunleviĝo… por iri ĉu mi sciis tion ? Mi volis rekten flugi antaŭ mi, tra la ĉielo, tra la spaco, ebriiĝante de la vasteco, kaj ĉefe ĝuante ĉi tiun neesprimeblan ĝojon esti, mi kaj mi sole, definitive realiginta la konkeron de la aero…
Kaj tiam, ĉe la reveno, kun kia fiereco, mi alkurintus al fraŭlino Maria Pliruĝa… kaj mi kriintus al ŝi "Mastro de la universo, mi metas lin ĉe viaj piedoj !"
Ve ! La fatalo vigilis !… kaj la bato kiun ĝi intencis doni al mi, devis, detruante miajn esperojn, por ĉiam frakasi mian vivon !…
Li eksilentis kaj lia vizaĝo esprimis profundan malespero.
- Nu ! Nu ! diris tutsimple la bonega Robĉjo, infano de granda Anglio ne lasas sin senkuraĝigi. Vidu, tiu kiu parolas al vi, Robĉjo, kiu ne estas iu ajn, suferis grandajn krizojn en sia vivo… kaj li ĉiam staris rekte antaŭ la fatalo kaj li subpremis ĝin !…
Sinjoro Athelo ŝajnis esti ne aŭdinta ĉi tiun heroan simfonion. Li daŭrigis :
- Mi pasigis la tagon de la 1a de aprilo reviziante kelkajn kalkulojn, provante kelkajn pecojn de mia aparato. Mi skribis al fraŭlino Maria leteron en kiu mi sciigis al ŝi kaj mian foriron kaj mian baldaŭan revenon…, sen ambicio kaj sen ŝvelparolo, mi antaŭsentigis al ŝi la grandegan gravecon de la laboro kiun mi estis plenumonta.
Kaj post rapida manĝo - du piloloj Berthelo - mi sidiĝis en fotelon, ĉi tie, antaŭ ĉi tiu fenestro, ame rigardante la aparaton, kiu sub la milda lunlumo profiliĝis samtempe fortika kaj eleganta…
Mi iomete duondormis, lulita de miaj revoj pri estonteco…
Kiam, subite… eksterkutima bruo tremetigis min…
Mi malfermis la okulojn kaj vidis homan formon kiu konturiĝis ĉe la supro de la muro, apud la krado.
Mi rapidege stariĝis kaj ekkuris eksteren. Ve ! Tiom rapida kiom estis mia movo, ĝi ankoraŭ estis tro malfrua.
Kun vigla impulso, la viro - kies vizaĝon mi tre klare vidis en la lunlumo - kun frenezaj gestoj, kuris al la aparato kies formo rememoris - mi devas diri tion al vi - tiun de portseĝoj.
Abrupte, li malfermis la pordon kaj sin enŝovis. "Por via vivo ! mi kriis, nek gesto, nek movo !…"
Kio okazis ? Mi povas nur formi hipotezon. Sendube ĉi tiu nekonato, sidiĝinte sur la sidlokon kiun mi preparis tiel ke ĉiuj mekanikaj elementoj de mia aparato estu al mia atingopovo, hazarde metis la manon sur unu el la leviloj kies ago plene disvolviĝis la forton pri kiu mi parolis al vi…
Resume, antaŭ ol mi kapablis intermeti min alie ol per alvokoj kaj krioj, kiujn cetere li tute ignoris, mi vidis la supran helicon ekfunkcii kun kapturna rapideco, la Vrilioĝiro estis forprenita de la tero kun pli da facileco ol se ĝi estintus nur pajlero, leviĝis en la aero kun la rapideco de obuso kaj malaperis en la ĉielo, en la nokto, en la malluma kaj profunda vasteco.
Ŝajnis al mi kvazaŭ mi ĵus ricevis bategon ĝuste sur la kranio. Mi falis laŭ mia tuta longeco, kvazaŭ fulmobatita.
Ĉar, bone komprenu ĉi tion, sinjoro Robĉjo ! mia tiel paca vivo, plena de pacienco kaj studado, subite sin trovis skuita de duobla katastrofo. Mi estis mortiginta homon — nekonaton, konsentite ! — sed unu el miaj fratoj en la homaro...
- Mortiginta ! Mortiginta ! diris Robĉjo, li vere mem mortigis sin !
- Sed ĉu ne estas mi kiu disponigis la instrumenton de lia morto ?… Kial ĉi tiu eksterordinara aparato - kiun nur mi kapablis stiri - estis forlasita de mi en korto ?…
- En kiun oni povis eniri nur per grimpado, tio estas kiel ebriulo aŭ frenezulo !… Oni ne transpaŝas super muron, dia tondro, aŭ tiam estas je sia propra risko... Nu, vi bone rekonis tiun kies foton mi montris al vi…
- Kiom ajn mallonga estas la tempo, dum kiam mi vidis lin, mi ne povas koncepti ajnan dubon… la malfeliĉulon !…
- Diru, ĉi tiu mizerulo, ĉi tiu bandito ! Johano Koksŭardo… mortintus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo… elpurigante la socion. Sen voli tion, vi faris servon al li, kaj eĉ iun grandan !…
- Lia vizaĝo ĉiunokte obsedas min… same kiel la abomena krio kiun li eligis kiam li sentis sin ŝirita de la tero…
- Neniu afekta sentemo ! daŭrigis Sro Robĉjo per nediskutebla tono. Pro fripona konduto, friponaj ŝancoj !… Ĉesu kompati pri la sorto de ĉi tiu ĉifonulo… Sed, laŭ vi, kio okazis al li tiel ke oni retrovis lin morta, alkroĉita al kradoj de publika monumento, en Parizo, kvazaŭ estintus ĉi tie, ekzemple, ĉe la placo Trafalgaro, la kadavro duoble faldita sur la krado kiu ĉirkaŭas la statuon de Nelsono…
- Bedaŭrinde ! La klarigo estas tro simpla. Forportita de la Vrilioĝiro, la viro unue estis konsternata, senkonsila, ne komprenanta tion kio okazis… La instalado estanta aranĝita de mi kaj por mi, mi konis ĝiajn detalojn kaj mi adaptiĝis al ĝi sen iu ajn embaraso…; sed tio ne povis esti same por entrudiĝulo…
La kapturna rapideco de la veturado, la bruo de la helico, eble la zumado de la motoro kiu, ne estanta regata, devis funkcii laŭ timiga intenseco, ĉio meze de la nokto, kaj kun natura antaŭtimo kiun estigas la grandega spaco ĉirkaŭ vi, devis kontribui al freneziĝo de mia viktimo kiu provis eskapi el ĉi tiu infera maŝino...
- Kaj falis sur placon Konkordo, en Parizo !… Do Koksŭardo fakte estas Koksŭardo !… Mi reakiris mian honoron ! Ha ! Sinjoro Athelo ! Kiom sinjorino Robĉjo estos dankema al vi !… kaj kiel mi skoldos ĉi tiujn stultajn francajn ĵurnalistojn kiuj superŝutis min per ofendegoj !… Ha ! Pri tio, ili sentos sin malkomfortaj, mi ĵuras tion al vi !…
Nu, jen ke ĝuste en ĉi tiu momento, Lapaŝtistino, kiu paciencis ekde pli ol unu horo - ĉar la rakonto de Sro Athelo daŭris tre longe – elirinta el la ĉambro kie li estis trudizolita, decidis, je ĉiu risko, veni postuli tiun kiun li venis por intervjui.
Li facile retrovis la enirkorton, rimarkis la pordon tra kiu li vidis Robĉjon eniri enen, kaj certe, ni akceptos tion kio okazos ! li ĝenus multe tro longedaŭran interparoladon…
Li do firme metis la manon sur la pordobutonon kaj abrupte malfermis ĝin ĉe la momento kiam Sro Robĉjo, tute en la kruela ĝojo de la esperata venĝo, intensigis sian monologon per ekscititaj gestoj…
Nu, jen ke li ekvidis Lapaŝtistinon, kaj ankoraŭfoje sin turnante fronte al unu el siaj eks-persekutantoj, li sin ĵetis al li kaj, kaptante lin per la kravato, ekkriegis :
- Ha ! Ha ! Koksŭardo ne estis Koksŭardo !… Ha ! Estanta en Londono je la unua matene, Koksŭardo ne povis esti je la kvina ĉe placo de la Konkordo !… Nu ! Li estis tie, sinjoro ĵurnalisto, li estis tie !… Mi pruvos tion !…
Lapaŝtistino, kiu cetere estis tre forta, ekkaptis la pojnojn de la kolera Robĉjo kaj forigante lin de si, devigis lin sidiĝi, kaj tiam, alparolanta al sinjoro Athelo :
- Sinjoro, mi sincere petas pardonon al vi, sed ŝategus al mi ke la atendado ne estu ekscese plilongigita… nun kiam vi donis aŭdiencon al ĉi tiu sencerbulo, ĉu vi degnos aŭdi min miavice…
Sro Athelo nur tre malmulte atentis al ĉi tiu nova incidento. Li estis absorbata en siaj pensoj; sed jam iom reserenigita, danke al la informoj kiujn havigis al li Robĉjo pri la identeco de sia viktimo.
Koksŭardo, bandito ! La krimo turnanta en akcidento…
- Mil pardonpetoj, sinjoro, li diris al Lapaŝtistino. Sed vi pardonos min ke mi preskaŭ forgesis vin, mi konfesas tion, pro la graveco, la profunda intereso de la novaĵoj kiun Sro Robĉjo venis alporti al mi…
Kaj Robĉjo, la nekorektebla, ekkriis :
- Pri Koksŭardo… Vi memoras kiel vi ĉiuj, aro da francaj gazetistaĉoj, impetegis kontraŭ mi kiam mi asertis ke la korpo de la Obelisko estis tiu de Koksŭardo !… Ĉu oni sufiĉe ridis ! Ĉu oni sufiĉe insultis la policon de mia lando kaj penis por malhonori Anglion en la humila persono de ĝia plej fidela civitano…
Nu, sinjoro ! Necesos seniluziiĝi kaj rekoni ke estis vi, senvaloraj paperŝmiristoj kiuj, trudante stultan malkonfirmon al bonfaranto, elfaris entute riproĉindan agon kaj pri kiu vi estos respondeca en ĉi tiu mondo kaj en la alia…
Lapaŝtistino iom mire rigardis Robĉjon. Kion li ripetaĉis pri sia rakonto pri ĉieesta Koksŭardo ? Li ja bone sciis ke ĉi tiu samtempeco de ĉeesto estas neebla, ĉar estis li kiu, redaktoro de la Raportisto, estigis kaj sukcesigi je la nomo de ĉi tiu gazeto, la esploron al kiu la solicitoro de Londono donis ĉian aŭtentikecon.
Tamen, ĉar li nun estis ligita al Novelisto, la kontraŭulo de la Raportisto, li estintus tre kontenta ke Robĉjo ne estu freneza kaj ke, malgraŭ ĉia verŝajneco, Koksŭardo de Londono kaj la mortinto de Parizo estanta reale kaj definitive la sama viro, ebligis al li mokridi la Raportiston, sian iaman estron, profite al Novelisto, sia nova kliento, kiu ankoraŭ nun nutris kolosan rankoron kontraŭ sia rivalo kaj karege pagus por rajti kaŭzi al li malfacilaĵojn.
Li sin direktis al Sro Athelo, ŝajne tre indiferenta kontraŭ la kverelo :
- Ŝajnas, li diris al li, ke via interparolo kun ĉi tiu ulo rilatis al ĉi tiu ridinda afero Koksŭardo, kiu por momento pasiigis Parizon… Ne povas esti ĝuste ke ĉi tiu Koksŭardo sin trovis en Parizo la 2an de aprilo je la 3a matene…
- Bedaŭrinde ! diris Sro Athelo tremetante, li devis esti tie multe pli frue ol tio…
- Li do ne estis en Londono dum la vespero de la 1a ?…
- Jes ja… li estis ĉi tie… mi scias tion nur tro bone !
- Sed ne eblas !…
- Tio povas ŝajni neebla al vi, diris malvarme Sro Athelo, sed tio estas… Ĉi tiu malfeliĉa Koksŭardo foriris de ĉi tie, de ĉi tiu korto kiun vi vidas, je la unua kaj tridek kvin minutoj matene…
- Kaj li farintus 450 kilometrojn en kvar horoj…
- En multe malpli ol tio, sinjoro…
- Mi ne kapablas kompreni !…
- Estas evidente, kriis Robĉjo, ke la sensciaj francoj povas nenion kompreni... Ĉu ili konas maloftajn terojn, taliumon, barumon…
La brava detektivo iom konfuziĝis pri ĉi tiuj sciencaj nomoj, sed li daŭrigis :
- Kaj la Vrilioĝiro ! Sinjoro ĵurnalisto, kaj la elektra forto kiu ŝanceligos la mondon ! Kaj la veturo de Londono al Pekino en tridek minutoj !… Ĉu vi havas la plej malgrandan nocion pri ĉio ĉi ?…
Lapaŝtistino, cetere kiel ĉiuj francaj ĵurnalistoj, estis dotita de rapida imago, kunigita kun vigla kapableco de asimilado.
- Ĉu temas pri elektra maŝino ? li demandis al Sro Athelo.
- La vorto ne estas perfekte ĝusta... plivole radioaktiva maŝino, sed mi devis uzi la esprimon de elektro por esti pli klara…
- Kaj ĉu ĉi tiu maŝino, daŭrigis Lapaŝtistino, estas aviada aparato ?
- Fakte ja…
- Kaj estas per ĉi tiu aparato ke Koksŭardo estus vojaĝinta de Londono al Parizo ?… dum la nokto de la 1a ĝis la 2a de aprilo ?…
- Bedaŭrinde ! Mi estas tro konvinkita pri tio !… Estas tiel ke mi devas bedaŭri kaj la morton de homo kaj la detruon de maŝino kies konstruado kaj taŭgaranĝo kostis al mi du jarojn da laboro... kaj ke eble mi ne kuraĝos rekonstrui…
- Iu maŝino… ankoraŭ unu vorton, diris Lapaŝtistino kiu ŝajnis fortege kortuŝita… kia formo proksimume ?…
- Tiu de gardostara budo aŭ de portseĝo !…
- Sed estas ĝuste pri tia maŝino ke mi estas en ĵurnala misio en Londono… Ĉu vi ne memoras ke mi montris al vi leteron, adresitan al vi, deveninta de firmao de kemiajoj…
- Jes ! Jes ! ekkriis Sro Athelo. En la multnombraj emocioj kiuj atakas min, mi forgesis ĉi tiun detalon… Ĉi tiu letero fakte apartenas al mi… kie do vi trovis ĝin ?…
- En vakejo de la kvartalo de la Mino de Ameriko, en Parizo…
Ni klarigu al kiu aventuro ligiĝis ĉi tiu nova peripetio.
05 La Mistero de la XIXa Distrikto.
La incidento Koksŭardo - tiom amuza kiel ĝi estintus por la ĉeestantaro da parizaj gapuloj, ĉefe pro la epopea lukto, kiu okazis inter la du famaj gazetoj, la Novelisto kaj la Raportisto - rapidege falis en la korbon de la forgeso.
Des pli ke iuj politikaj faktoj subite donis novan daŭrigilon al scivolemo. Vangofrapoj estis interŝanĝitaj meze de la Parlamento inter uloj sufiĉe alttaksitaj kaj ministriĝeblaj. Kaj la skandalkroniko, atendante homajn malvirtojn, malkaŝis ke pri tiu kverelo la kialo multe malpli koncernis la Francian buĝeton ol tiun de certa eta homo, graseta kaj afabla, kiu ludis kun granda sukceso rolon de libelo en revuo de Varieteoj.
Poste estis la sensacia aresto de ministeria oficisto kiu, scivolema pri la ĝojoj de la luksa vivo, elspeze malŝparegis – flanken – la posedaĵon de kvindek familioj. Sufiĉe bagatela afero, cetere.
Fine, ni aldonu buĉadon ĉe bulvardo Mesnilveteraĉo, la edziniĝo de usona miliardulino al mizerulo kun famkonata nomo, kaj subita kvietiĝo denove falis sur la parizan ĵurnalismon kies marasmo afliktis.
Vane, pri surveturito aŭ kompatinda fajrego, oni multobligis la trafajn ĉeftitolojn; sed, kiel oni diras, la publiko ne logiĝis kaj la nevenditaĵoj pliiĝis.
Nu, la vera talento de raportisto estas trovi aferon, malmulte gravan en si mem, kaj per la tamtamo organizita ĉirkaŭ ĝi, per la plidikigo de la plej etaj detaloj, doni al ĝi – aspekte – valoron de strangeco kiu emociu loĝantarojn.
Lapaŝtistino majstris en tiaj operacioj. De tute nelonge alligita al Novelisto kiu faris al li oran ponton por elŝiri lin de la Raportisto, li do vigle serĉis ian fakton al kiu li povus alkroĉi ĉiujn tintilojn de la reklamo.
Jen tio kion li sciiĝis :
En iu el la ekstercentraj kvartaloj de Parizo, ĉe la orienta fino de la Altaĵoj Ŝomonto, troviĝas apud la fortikaĵoj, direkte al Placo de Danubo kaj al malsanulejo Heroldo, terenoj ankoraŭ tute sen konstruaĵoj.
Ĉi tiuj terenoj kuŝas sur malnovaj elfosadoj, antaŭe konataj sub la nomo de usonaj minejoj, kaj kies ekspluatado estis delonge forlasita…
Gravaj laboroj de replenigo kaj de subteno estis plenumitaj je tre grandaj elspezoj, sed ŝajnas ke la grundo mem apogiĝas sur malfirmaj fundamentoj kaj, de tempo al tempo, malgraŭ ĉiuj antaŭzorgoj prenitaj, fendoj reaperas, sufiĉe profundaj kaj kapablaj kaŭzi timindajn akcidentojn.
Eĉ, antaŭ kelkaj monatoj, kompatinda taglaboristino, trapasanta tra ĉi tiujn ĉirkaŭaĵojn, estis surprizita de unu el ĉi tiuj subitaj kaviĝadoj en la grundo kaj estintus certe englutita se rapidaj helpoj ne estintus donitaj al ŝi.
Eĉ ŝia savado povis nur realiĝi koste de la plej grandaj klopodoj. Per nekredebla ŝanco, ŝi eskapis senvunda.
Sed sekve de ĉi tiuj akcidentoj, por malhelpi la ripetiĝon, la terenoj estis enfermitaj de palisaroj kaj tabuloj kaj, antaŭ ol novaj laboroj estu entreprenitaj por plifirmigi la grundon, la aliro estis formale malpermesata.
La tempon pasantan, vagabondoj, grandurbaj banditoj kaj trampoj faris malfermojn en ĉi tiu palisaro kaj ofte elektis loĝadejon ŝirmitan kontraŭ ĉia entrudiĝo de la polico, en ĉi tiu loko kiun kaj ĝia izoliteco kaj certa timo fare de la plej proksimaj najbaroj samtempe protektis.
Nu, iun matenon, knabaĉoj, malĉeestantaj la lernejon, riskis transpasi la ĉirkaŭbarilon kaj disŝutiĝis tra la tereno tute el sablo, ŝtonoj, gipsoruboj, kun la cetere tre senmalica intenco trankvile ludi tie kelkan pilk-partion aŭ kurkonkurson.
Subite oni aŭdis abomenajn kriojn kaj la infanoj forkuris al la strato, kelkaj palegaj, duonmortintaj, kun la membroj torditaj… la aliaj ne provis helpi ilin. Ili kuris ĉi tien kaj tien, panikitaj, eligante neartikulaciitajn kriegojn.
Kvankam la loko estis tre malmulte frekventata, tamen preterpasantoj alkuris kaj baldaŭ grupo ĉirkaŭis ilin. Iuj restarigis tiujn kiuj sur la grundo ŝajnis kaptitaj de veraj konvulsioj, aliaj pridemandis tiujn kiuj ŝajnis la plej kapablaj. La infanoj respondis per senkoheraj vortoj…
Tie, sur la tereno, besto, monstro, kiu sin ĵetis al ili, skrapetis, mordis, duonvoris ilin…
Certe, estis troigo en ĉi tiuj raportetoj, ĉar ĉiuj estis ankoraŭ provizitaj de siaj sendifektaj membroj. Tamen certe okazis natura evento… kaj, kvankam tre kuraĝaj, certe, la ĉeestantoj restis antaŭ la palisaro sen kuraĝi transiri ĝin, des pli, asertis kelkaj, ke oni aŭdis malantaŭ la tabuloj ian obtuzan muĝadon – ronkadon – kiu aŭguris nenion bona.
Feliĉe, oni ekvidis du urbaj serĝentoj kaj oni alvokis ilin. Tiuj ĉi alproksimiĝis laŭ la majesta malrapideco kiu karakterizas ĉi tiun institucion.
Ili vidis tri infanojn — de ok ĝis dek du jaroj — nun indiferentajn, senmovajn kaj kuŝintajn sur la grundo. Al iliaj demandoj, oni denove respondis per nekompreneblaj klarigoj, el kiuj nur eskapis la vortoj de monstro, de kruelega besto…
Alvokinte siajn kamaradojn per siaj fajfiloj, la policanoj, baldaŭ kvar, dividiĝis en du grupojn, la unua kunkondukanta la infanojn kiuj vivis, sed ŝajnis ĵetitaj en profunda malvigleco, al la komisarejo; la dua gardostaranta, kun glavo enmane, antaŭ la malfermo farita en la palisaro.
- Se ni nur provus iom vidi tion kio estas ĉi-ene ! diris unu.
- Tio povas ! diris la alia.
Kaj, kuraĝe, ili enigis siajn fortikajn ŝultrojn en la sufiĉe mallarĝan aperturon.
La tereno certe estis cent metrojn longa kaj kvardek profunda. Ĝi estis onda, malebena, kun tie kaj tie amasoj da ŝtonetoj aŭ montetoj da sablo sur kiuj kreskis malabundaj herbtufoj.
En unu el ĝiaj partoj, la plej proksima al la strato, ĝi kaviĝis en formo de funelo kies centro troviĝis je ĉirkaŭ unu metro profunda. Kaj tie ni vidis, duonaperanta el ĥaoso de ŝtonoj kaj sekaj terbuloj, ion strangan, nekoheran, kiel supron de gazetbudo aŭ de afiŝokolono.
La du serĝentoj ekzamenis tion kun iom da malfido. Oni foje vidis monŝrankojn forprenitajn de rompŝtelistoj kaj tiel forlasitajn en dezerta tereno.
Sed ke banditoj forprenis kioskon aŭ urinejon por transporti ilin malantaŭ ĉi tiun ĉirkaŭbarilo el tabuloj, tio ŝajnis eksterordinara, eĉ ja neverŝajna.
Kvazaŭ antaŭvide al renkonto kun sovaĝa besto — kiu scias, sovaĝbesto eskapinta el iu menaĝerio — niaj du herooj elingigis. Unu el ili, klinante ĉe la rando de la funelo, kaj etendante la brakon, tuŝis la objekton per la pinto de sia haktranĉilo…
Subite, li eligis dolorkrion, saltis unu metron alten kaj fine sinkis en la brakojn de sia kunulo.
- Hej ! Hej !... Kio okazas al vi, maljunulo mia !
Sed "maljunulo mia" ne respondis, liaj brakoj kaj liaj kruroj estis skuataj de preskaŭ konvulsia movado…
La plej malbona estas ke la alia mem travivis antaŭtimon kies naturon li ne komprenis, specon de formikado en ĉiuj liaj membroj, samtempe kiam fulmaj briletoj kirliĝis antaŭ liaj okuloj… Per refleksa gesto, li liberlasis sian kunulon kiu falis grunden.
Tiam li subite sentis sin kvietigita, sed neeltenebla laceco venkis lin, kaj li lasis sin fali sur unu genuon, luletante la kapon kiel homo svenigita de bastonbato ĝuste sur la kranio…
Li rekonsciiĝis nur ĉe la momento kiam, tra la aperturo de la palisaro, alvenis la polic-komisaro, akompanata de sia sekretario, kun duondekduo da urbaj serĝentoj.
La homamaso ŝveliĝis ĉirkaŭ la ĉirkaŭbarilo kaj nun, trankviligita de la ĉeesto de aŭtoritato, faris enrompon malantaŭ ĝi. Areto da stratbuboj procesie akompanis.
La urbaj serĝentoj, ekvidante siajn kamaradojn en malbona stato, sukure sin ĵetis al ili. Apenaŭ ili tuŝis ilin, kiam ili eksentis kelkajn skuojn, kiuj cetere nur surprizis ilin, sen alia embarasa rezulto.
- Nu ! Kio okazas ? demandis la enketjuĝisto, kaj kiel vi estas en ĉi tiu stato ?
La serĝento nro 2, kiu reakiris la uzon de parolo, diris :
- Infera maŝino ! Tien en la truo !…
Kaj, sekvante la direkton de lia gesto, la komisaro vidis la tegmenton de la kiosko – ni uzu ĉi tiun vorton por esti klare – superita de speco de stango el metalo, sendube deveninta de ia flago aŭ ia ajn atributo.
- Kio estas tio ?…
- Se ke ni scius tion ! respondis la serĝento. Estas ĉi tiu kamarado kiu tuŝis ĝin per la pinto de sia haktranĉilo kaj kiu estis forĵetita… grunden, kiel kiam mia edzino estas vangofrapita…
- Sed oni parolis al mi pri danĝera besto, pri kruelega besto…
- Ne estas aliaĵo ol ĉi tiu ilo… kiu devas esti ia maŝino de anarkiisto.
La komisaro levis la ŝultrojn. Sendecida, li tamen sin detenis tuŝi la objekton kaj malpermesis al siaj viroj ajnan kontakton kun ĝi. Finfine, ĉi tiu ideo de anarkiisto eble ne estis tiel freneza…
Des pli ĉar nun oni tre klare aŭdis ene de la kiosko anheladon, tempaltempan ronronadon, kiel produktus la faŭcio de kolera sovaĝbesto, aŭ ia grandega risorto de horloĝo aŭ de iu ajn mekanismo. Tio ne estis konstanta, ĉesis, rekomencis… sed ne estis pro tio pli trankviliga…
La serĝento — kun la haktranĉilo — estis revivigita helpe de multe da kirŝo, sed estis nekapabla doni la eĉ plej etan klarigon pri la naturo de siaj sentoj, kiujn oni nur konjektis ne esti el la plej agrablaj.
Kion fari ? Feliĉe, la administrado havas principojn kiuj servas kiel gvidilo en ĉiuj cirkonstancoj. En tiu ĉi, la regulo estis simpla, raporti al siaj ĉefoj.
La komisaro, rezoluta sekvi ĉi tiun preskribon kies observado liberigis lin de ĉia respondeco, tiam pretiĝis por kolekti ĉiujn informojn necesajn por estigi protokolon, kaj unue por priskribi kiel eble plej ekzakte la misteran objekton kiu kuŝis tie, duone eble trikvarone enterigitaj en la ŝtonoj kaj sablo.
Alproksimiĝante kun la tuta singardemo kongruanta kun sia civitana kuraĝo, la enketjuĝisto diktis notojn al sia sekretario.
La tegmento de la objekto, rondforma kaj malprecize rememoranta pri la formo de la germana kasko, staris sur kvar kolonetoj el metalo, mem kunigitaj de krucaĵoj kiuj ŝajnis el arĝento, aŭ pli verŝajne el nikelo. La ĝenerala formo estis kvadrata.
Ĉi tiu kaĝo (la vorto finfine estis pli bona ol tiu de kiosko) elstaris el la grundo je ĉirkaŭ 80 centimetroj, kaj la malsupra parto estis kaŝita en la grundo.
Streĉante la orelon, oni ene aŭdis de tempo al tempo malfacile difineblan bruon, kvazaŭ risorto kiu malstreĉiĝus kaj movigus radon aŭ inerciradon.
La protokolo priskribis kiel eble plej ĝuste la strangajn fenomenojn kiuj okaziĝis kiam oni tuŝis la maŝinon, "kiujn, malgraŭ sia agnoskita nekompetenteco, la komisaro ne hezitis nomi kiel elektrajn aŭ similajn".
Malgrava incidento okazis. Unu el la stratbuboj, vagetanta en la tereno, trovis en angulo, profunde enigitan en la muregon, pecon el metalo, plata, mallarĝa, sufiĉe longa, kun rondigitaj bazoj, specon de padelo aŭ aleto. Dum li provis eltiri ĝin, la enketjuĝisto formale malpermesis tion, opiniante ke ekde nun la supera aŭtoritato devis elfari la enketon kiun li tiel inteligente komencis.
Ne necesas diri ke li pridemandis la plej proksimajn najbarojn kaj ke ĉiuj konsentis por diri — kun malofta unuanimeco — ke ili tute ne sciis tion kio povis esti la koncerna maŝino kaj kiel ĝi troviĝis en la vakejo.
Ni fine aldonu ke post duonhoro la infanoj kaj la serĝento, tiel abomene skuitaj de la nekomprenebla traŭmatismo, tute reakiris sian normalan staton.
Ĉarpentisto, postulita, fermis la aperturojn de la palisaro, urba serĝento restis por gardostari kaj ĉiu foriris, senkonsidere, al siaj aferoj, la protokolo malrapide vojiris al la prefektejo kie eble, konsidere la tre sendanĝeran naturon de la aventuro, ĝi sendube kviete endormiĝintus en la kartono nro 7, krom se tio estis la dosiero nro 23.
Sed ni kalkulis sen nia amiko Lapaŝtistino kiu, kiel ni klarigis tion, serĉis sensacian aferon, kaj kiel la reĝo Rikardo la IIIa, de Ŝekspira memoro, volonte donintus sian ĉevalon – aŭ sian aŭton – por trikapa bovido aŭ kataklismo en Noĵanto-sur-Marno.
Nu, havante sian servon de scivolemaj ruzuloj - tiel estis sia vorto - perfekte organizita, li estis informita, unu el la unuaj, pri la stranga aventuro de la strato de la Usonaj Minejoj, kaj tuj lia sango de raportisto komencis boli.
Tio povis esti tute nenio; sed, ekde la unua momento, li diris al si ke ĝi necesis ke tio fariĝu io…
Li certe ne suspektis ke ĉi tio estis la komenco de la plej terura, la plej miriga, la plej absurda malfeliĉaĵo al kiu iam la Pariza Urbo estis submetita. Eble eĉ, se li povintus legi estontaĵon, li rezignintus antaŭ la teruraj eventoj kiujn li estis liberigonta.
Sed ne ! Profesia devo antaŭ ĉio ! La Novelisto multekoste pagis, necesis ke ricevo valorus la elspezon.
La morgaŭon, li prezentigis ĉi tiun ĉeftitolon :
Timiga fenomeno meze de Parizo.
Tri infanoj elektrokutitaj. Urbserĝento fulmbatita.
Li rakontis, laŭ la plej kortuŝaj koloroj, la malkovron de la infera maŝino kaj la unuajn katastrofojn kiujn ĝi kaŭzis, kaj li konkludis per ĉi tiuj akregaj kritikoj :
"Dek du horoj jam forfluis kaj ni bedaŭras konstati, ke la administracio prenis neniajn antaŭzorgojn por antaŭmalhelpi la tre realajn danĝerojn riskatajn de la loĝantaro. Oni permesos al ni demandi ĉu ne estas en tiaj cirkonstancoj ke la Urba Laboratorio devas pruvi sian utilecon, tro ofte diskutebla".
Kompreneble, la Raportisto, kiun incitegis la transfuĝo de sia ĉefa redaktoro, hastis eniri la batalon :
"Iuj gazetoj, senprovizaj de sensaciaj novaĵoj, bruegas pri sensekva afero. Temas tute simple, oni asertas tion al ni, pri aparato de fiziko, elektra maŝino aŭ Lejdena botelo, kiun rompŝtelistoj forlasis en vakejo… Kelkaj sparkoj okazis kaj kaŭzis pli da emocio ol da vera damaĝo..."
Ha ! Liaj eksaj estroj eniris la batalon ! Lapaŝtistino estis amuziĝonta.
Li ja alvenis antaŭ ĉiuj kaj li pruvos tion al ili. Kaj la sekva numero de la Novelisto senhezite antaŭeniris :
"La raŭkaj bojadoj de senvoĉa gazetaro ne malhelpos nin daŭrigi nian taskon.
Ni atentigis pri nekonatan, misteran danĝeron kies efikoj ĝis nun eskapas ĉian analizon. Kaj ni ne timas, ve ! ke oni rigardas nin kiel troiganton.
Ni memoras pri la malkovro kiun ni sciigis hieraŭ pri stranga aparato, speco de elektra aŭ eble radiografia aparato, trovita en vakejo, ĉe la fino de la deknaŭa distrikto, kaj kiu jam preskaŭ kostis la vivon de senkulpaj infanoj kaj de kuraĝa defendanto de publika ordo.
Ni ĉi-matene informiĝis pri novaĵoj de ĉi tiuj viktimoj kaj ni eksciis ke ilia stato, kvankam sufiĉe bona, tamen prezentis ankoraŭ sufiĉe alarman karakteron. La asistantoj de la malsanulejo Heroldo, kiujn ni sukcesis intervjui, kolektis el iliaj buŝoj detalojn pri la evento. Ĉiuj konsentas aserti ke apenaŭ kiam ili tuŝis la koncernan maŝinon, ili spertis fortegan skuon – kiel vipobaton en la medolo, diris unu el la infanoj – kiel usonan pugnarmilon sur la nuko, diris la urba serĝento.
Sparkoj ekbrilis antaŭ iliaj okuloj, samtempe kun sento de malvigliĝo, paralizis iliajn membrojn.
Estas evidente ke ĉi tiuj estas efikoj el elektra naturo kaj ke ni trovas nin en la ĉeesto de nekonata aparato, ellasanta ekmalŝargiĝojn kies efiko memorigas tiun de la plej potencaj piloj.
Ni cetere tro hastis mallaŭdi la administracion riproĉante al ĝi ĝian senzorgecon.
Ekde ĉi-matene, je la unua, Sro Ladorno — kiu neniam ŝparas sian diligentecon aŭ sian lacecon — iris, akompanata de Sro Lustaloto, estro de la urba laboratorio, kaj de siaj preparistoj, al la tereno de la strato de la Usonaj Minejoj.
Jam konsiderinda homamaso baris la najbarajn stratojn de la nomita loko kaj necesis starigi gravan ordigan servon por reteni ĝin.
Onidiro kuris ke la koncerna aparato — kiu havas proksimuman enhavecon de du kubaj metroj (la parto enterigita en la grundo ne ebligas pli precizan kalkulon) — eble estis plenigita de eksplodemaj materialoj kaj ke ĝi kapablus eksplodi ĉe la momento kiam ni malplej atendus ĝin, kaj eksplodigi la tutan kvartalon.
Jam, la luantoj forlasis siajn domojn, kunprenante siajn meblojn, cetere malgajajn ruinojn ĉar ĉi tiu kvartalo estas unu el la plej malriĉaj de Parizo.
Kiam la urbaj serĝentoj sukcesis malfermi por nia kuraĝa prefekto trairejon tra la homamaso, ĉiuj respekte senvestigis la kapon.
Sro Ladorno, kun bulĉapelon kaj jako, havis kiel kutime tre kvietan fizionomion, kun sur la lipo iom dubema rideto. Li vidis multajn aliajn.
Lia kvieta kuraĝo estis jam trankviliga por la grupoj de scivolemuloj, kaj ni havis la tutajn malfacilaĵojn de la mondo por malhelpi ilin sin ĵeti tra la aperturo farita en la palisaro. Necesis per kelkaj el tiuj energiaj paroloj, kies sekreton li havas, nia prefekto malebligis veran invadon.
Kaj, flankitaj de dekduo da urbserĝentoj, Sro Ladorno, Sro Lustaloto kaj la ataŝeoj de la urba laboratorio restis solaj en la vasta ĉirkaŭbaritejo.
Ili tuj grupiĝis ĉirkaŭ la maŝino. Unu el la urbaj serĝentoj kiu la antaŭtagon eniris unu el la unuaj kaj ekzamenis la misteran aparaton, deklaris ke, laŭ li, ĝi malmulte ŝanĝis ĝian pozicion. Ĝi turniĝintus, li asertis, kaj enprofundiĝintus je kelkaj centimetroj.
Necesis unue konstati ĉu la elektraj efikoj observitaj la antaŭtagon ankoraŭ ripetiĝis. Sro Lustaloto lokigis izoligajn aparatojn kiuj, oni klarigis al ni, rolus, se necese, kiel fulmoŝirmiloj kaj eltirante, por tiel diri, la elektron — se estis vere ke la aparato estis saturita de ĝi — devigus ĝin perdiĝi en la tero.
Ĉi tiuj preparoj daŭris sufiĉe longe. La malpacienco de la publiko kreskis ĉiumomente.
Malgraŭ la klopodoj de la agentoj, oni kroĉiĝis ĉe la tabuloj de la palisaro, super kiuj aperis centoj da kapoj.
Sro Ladorno dummomente interparolis kun Sro Lustaloto kiu rifuzis konsenti pri reala danĝero. Ĉiuokaze, li konkludas, ni kapablas fronti ĝin.
- Agu do, diris la prefekto kiu staris en la unua vico, kun sia kutima aplombo.
Sro Lustaloto tiam alvokis unu el siaj helpantoj kiu alproksimiĝis, armita de longa metala stango, kaj kaŭĉuka ganto kiu malebligis kontakton kun lia haŭto, kaj certiĝinte ke la aparatoj de disperdiĝo estis perfekte funkcikapablaj, kontaktigis la metalan vergon kun la tegmento de la maŝino…
En tiu momento tondris terura eksplodbruo, simila kiel tiu de etkalibra kanono, samtempe kiam longa flamo je pluraj metroj siblis en la aero kun timiga bruo.
Malgraŭ la izola substanco kiu protektis lin, la malfeliĉa elektristo estis ĵetita en la aeron ĝis du metrojn alten kaj falis sur Sron Ladornon kiu, firme apogita sur siaj kruroj, netimigebla kaj neŝancelebla, ricevis lin en siajn brakojn kaj mildigis lian falon.
Tima kriego salutis ĉi tiun nekompreneblan fenomenon, kaj en unu sekundo la palisaro malpleniĝis de spektantoj, ĉiuj ĉiudirekten fuĝantaj eligante terurkriojn.
La elektristo - nomita Dearĝento (Emilo) - ŝance havis pli da timo ol damaĝo. Mallonga sveno sekvis lian falon, iu kordialo kaj kelkaj inhaloj de oksigeno supervenkis la sveneton kaŭzitan de ĉi tiu skuo.
Ĉiaokaze, evidentiĝis ke estos gravaj danĝeroj daŭrigante eksperimenton sub ĉi tiuj kondiĉoj. Cetere Sro Lustaloto — malgraŭ sia nediskutebla kompetenteco — ŝajnis senhelpa kaj li ripetis ĉi tiun senkuraĝiĝan vorton : "Mi ne komprenas ! Mi ne komprenas ! Kion fari ?"
Sed la prefekto, ankoraŭ ridetanta kaj kontenta ke la okazaĵo ne havis pli tragikajn konsekvencojn, rapidege faris la necesajn disponojn, laŭ sia kutima iniciato. "Kion fari ? li rebatis al Sro Lustaloto. Estas tre simple, tute nenion ! Ĉi tiu provo sufiĉas por atesti ke estas danĝere plu persisti. Ni ne kredas al la supernaturaĵo, ĉu ne vere ? Do, tie estas nenia diablaĵo. Ni posedas sufiĉe da sciencistoj en Parizo, por ke ĉi tiu eta problemo baldaŭ estu solvita. Nur necesas defendi la loĝantaron kontraŭ ĝia propra nesingardemo. Ni vidos poste.
Fakte, unu horon poste, alvenis soldatoj kiuj fermis ĉiujn vojojn kondukantajn al la koncerna vakejo.
Sro Ladorno iris al la Ministerio pri internaj aferoj kaj raportis al la ministro pri la rezulto de sia unua esploro.
Komisiono estis tuj enoficigita, sub la prezidanteco de Sro Nekvadrato, kaj konsistigita de la plej eminentaj membroj de la Akademio de Sciencoj kaj de la Konservatorio de Artoj kaj Metioj.
Ĉiukaze decas memorigi al la ŝercistoj de la gazetaro, ke ni estas for de elektra maŝino aŭ de Lejdena botelo (!!!) forlasitaj de rompŝtelistoj.
Eble niaj kolegoj - tiel ajn dubemaj kiel ili estu - degnos konfesi ke la fakto - kies strangecon ni estis la unuaj kaj la solaj mencii - meritis pli ol kelkajn liniojn da ŝercaĵoj kaj el malbona gusto..."
Ni imagas la efikon produktitan en Parizo per ĉi tiu sensacia artikolo. La granda urbo ĝuadas en kolektiva freneziĝo. Blovo de maltrankvilo pasis, rondiranta de pordejoj al la salonoj de mondumo... Oni komencis timi. Ultra-pesimista gazeto ne hezitis akuzi la anarkiistojn kaj nihilistojn, ke ili preparis monstran atencon kontraŭ Parizo, kies neniigo estis jam delonge decidita.
Oni jam parolis pri dizerti hoteloj kaj la komercistaro maltrankviliĝis. Oficiala noto aperis, kun bonega intenco trankviligi spritojn, kaj ricevis, kiel ĉiam, absolute kontraŭan rezulton.
Samtempe - kaj pro tre homa absurdaĵo - la tuta Parizo direktiĝis al Altaĵoj Ŝomonto, la strato Manino kaj la bulvardo Seruristo, kie la malmultaj vinbutikoj realigis oran komercadon. La fortikaĵoj konkurencis kun la bulvardoj kaj la Bosko de Bulonjo…
Unua vizito de la komisiono okazis, sed sen alporti novan lumon. Nur, ĉi-foje denove, la aparato iomete enprofundiĝis en la grundon kaj oni konstatis, ne sen nova timeto, ke la grundo kiu ĉirkaŭis ĝi, ŝajnis difektiĝi pli kaj pli.
Kompreneble, la raportisto Lapaŝtistino, kiu ĉie havis siajn enirrimedojn kaj ĉiam trovis manieron enŝteliĝi eĉ en la plej fermitajn lokojn, miksiĝis kun la membroj de la komisiono, kaj dum ĉi tiuj sinjoroj plenumis sian rolon, grupiĝintaj ĉirkaŭ la elektra kiosko, li iris ĉi tien kaj tien, zorge ekzamenante la diversajn enfalojn de la tereno, serĉante malkovri ian indicon kiu povus provizi lian iniciatemon per nova direkto.
Estis tiel ke li unue trovis duan, poste trian padelon de helico, kioj pruvis sen ia dubo ke ni estis en ĉeesto de ia veturrimedo, sendube novsistema veturilo kaj ke inventinto provis ĝin en malfeliĉaj kondiĉoj. Tio estas konfirmenda.
Sed ankoraŭ estis, en kavaĵo de la sablo, rompitaĵoj el ligno, surhavantaj restaĵojn de seruro kaj kiuj evidente devenis de ia kesteto, kaj tute proksime, Lapaŝtistino kiu nenion neglektis, plukis paperpecon kiun, sendube hazarde, ŝtonpeco senmovigis sur la grundo… Ĉi tiu papero estis fragmento de letero, surhavanta la leterfronton de la firmao Lorelo kaj kompanio, de Londono, kaj plie la adreso de la ricevanto aperis sur ĝi : "sinjoro Athelo Hazardo, strato Korsiko, Alturbeto Londono N. O".
Kaj estas ĉi tiuj diversaj cirkonstancoj kiujn nun en la domo de strato Korsiko, la raportisto de la Novelisto detalis al sinjoro Athelo, en la ĉeesto de Robĉjo, la honora detektivo…
La klarigoj ne estis longaj.
Sinjoro Athelo ne hezitis. Jes, la mistera aparato de Parizo estis nenio alia ol la mirinda Vrilioĝiro kaj ĝia falego en vakejo de la XIXa distrikto estis la laŭnatura konsekvenco de la terura malprudento de Koksŭardo…
Pri la danĝero kiun povus suferi la Parizanoj, sinjoro Athelo ne klare konkludis; sed estis facile konjekti, pro lia febra sinteno, ke li ne estis tiel trankvila, kiel li volintus aspekti.
- Jes… jes… li murmuris grandpaŝe irante en sia laborejo, estas en ĝi pli ol kvindek gramoj, la propulsa forto estas grandega. Se la piŝto A renkontus rezervujon D… estus terure.
- Nu, nu, interrompis Lapaŝtistino, ni malmulte parolu, sed ni bone parolu ! Vi konfesas ke pro via kulpo, aŭ pli ĝuste pro tiu de via inventema genio, tuta kvartalo de Parizo estas en danĝero… Via devo estas tute difinita, necesas ripari la malbonon kiun vi faris !… Vi devas malebligi ke okazu ian novan katastrofon…
- Vi pravas ! ekkriis Sro Athelo. Por kio utilas serĉi kion povas esti la efikoj de vriliumo…
- Kion vi diras ?
- Ha ! Pardonu, vi ne scias ! Mi diras vriliumon, estas la nomo kiun mi donis al substanco kiun mi malkovris, kaj kies potenco estas nekalkulebla. Do necesas tuj foriri al Parizo…
- Finfine, jen tio kion mi atendis… Kiel ni iros tien ! Ĉu vi havas ĉi tie iun novan aparaton - eĉ se estas diabla fajro kiu funkciigas ĝin - kiu povas transporti nin tien…
- Bedaŭrinde ! La prov-aparato — la sola kiun mi posedis — estas tien…
- Bone ! Necesas do uzi ordinarajn rimedojn, kiel ordinaraj mortontoj. Kioma horo estas ?… La unua kaj kvarono… estas trajno de Bulonjo je la dua kaj dudek, kiu alvenos en Parizon je la naŭa vespere… estas perfekte !… survoje !… ĉu vi estas preta !…
- Jes… Nur kvin minutojn ! La tempo por preni iajn substancojn kies uzo estas necesega al mi por la operacioj, kiujn mi devos efektivigi…
Li rapide malfermis ŝrankon enmasonigitan en la muro kaj kiu ŝajnis kirasa kiel la vandoj de batalŝipo. Li elektis du metalajn fiolojn kiujn li enŝovis en siajn poŝojn.
- Ha ! Vi verŝajne ne tagmanĝis ?
- Vere, ne, diris Lapaŝtistino. En nia profesio, ni iras kiel ni povas.
Sro Athelo prezentis al li malgrandan oran skatolon, kun formo de tabakujo :
- Prenu unu el ĉi tiuj buletoj, li diris al li.
- Kio estas tio ?…
- Piloloj de Berthelo. Per nur unu el ĉi tiuj buletoj vi estas nutrata por pli ol dudek kvar horoj.
- Kemia manĝaĵo ! Hm ! Finfine mi plivole kalkulas kun bona vespermanĝo alvenonte…
- Ankaŭ mi ja ŝatus pilolon, timeme diris Robĉjo kiu, ekde kiam li aŭdis la rakonton de Lapaŝtistino, sentis sin en sento de evidenta malplivaloreco.
- Ba ! Mia brava detektivo, diris la raportisto, vi pli bone tagmanĝos hejmen…
- Estas ke… estas ke mi ja intencas foriri kun vi !
- Vi ! ekkriis Sro Athelo. Kial do ?
- Kiel tio ! Kial do ? ekkriis Robĉjo ekstarante. Sed kiu do estas la plej koncernata pri ĉio ĉi ? Sinjoro Lapaŝtistino, ĉu vi forgesis ke la nomo de Robĉjo estis malhonorita… kaj ke estas vi, jes, vi, kiu verŝis sur la britan policon kaj ĝian humilan delegiton kompletan malestimon… Mi havas mortigan venĝemon kontraŭ vi, mi ne kaŝas tion al vi… tamen mi estas preta lojale etendi la manon al vi… se ne malpli lojale vi deklaras vin preta publike malkontesti ke Koksŭardo ja estis Koksŭardo…
- Sed perfekte, mia kamarado ! diris siavice Lapaŝtistino prezentante al li sian vaste malfermitan dekstran manon. Tio estas tro natura… kaj mi prezentas al vi ĉion kion mi havas kiel pravigojn kun mi…
- Ha ! Kiel plezurigas min !… ne estas tiom por mi kiom por Sino Robĉjo kiu finfine povos relevi la kapon…
- Tiom alte kiom ŝi volos… do vi volas reveni en Parizon, brava Robĉjo, estu farita laŭ via volo… Sinjoro Athelo, glutigu pilolon al ĉi tiu bona detektivo kaj ni ne plu perdu nian tempon… ni ne forgesu ke por atingi la vojkruciĝon Ĉaringo, ni devas trairi la tutan Londonon…
- La Metropola estas tie, diras Robĉjo. Ni ankoraŭ akurate alvenos por povi telegrafi de la stacidomo… necesas ja ke mi avertu Sinon Robĉjon pri mia foriro.
- Tro strikte.
- Kaj mi, diris Sro Athelo, mi devas trankviligi fraŭlinon Pliruĝan…
- Kvazaŭ mi ne devus mem telegrafi, aldonis Lapaŝtistino. La Novelisto ĉi-vespere havos iun ĉeftitolon kiu ne estos neniaĵo kaj la Raportisto furiozegos !…
Kaj la tri viroj, kun la domo de la strato Korsiko fermita, kurpaŝe sin ekĵetis al la stacidomo de Islingtono.
06 La Venĝo de la "Novelisto".
Verdire, Parizo - por uzi konatan esprimon - ne fartis bone, des pli ĉar novaj fenomenoj okazis.
La antaŭan nokton ni vidis eksterordinarajn briletojn eliĝi el la aparato kiu ĉiumomente pli kaj pli enprofundiĝis, kaj el kiu ŝajnis ke neelĉerpebla elektra fonto liberigis senĉesajn ekmalŝargiĝojn.
La gazetoj furiozis. Kompreneble la folioj malfavoraj al progreso anoncis la fiaskon de la scienco.
Kion faris ĉi tiu Komisiono kiu interne entenis ĉiujn niajn akademiajn famulojn kaj kiu konstante kunsidas ? Fakte, ŝajnis ke la diskutoj degeneris en nekoherajn kaj senutilajn babiladojn.
La famkonata Sro Verloreto, la reĝo de la Aviado, kiel oni moknomis lin ekde sia invento de la rul-paraŝuto, sole esprimis sufiĉe prudentan opinion por akiri ĉiujn aprobojn.
Laŭ li, la aparato de Mesnilveteraĉo estis speco de helikoptero, bazita sur la principo prezentita en 1784 de Lonŭa kaj Bonveno antaŭ la Akademio de Sciencoj kaj kiun Penodo renovigis en 1870, uzante la kaŭĉukan risorton. Li poste rememorigis la grandiozajn eksperimentojn de Sro Marejo kun siaj mekanikaj insektoj.
Ĉio indikis ke ni troviĝis en la ĉeesto de aparato el tia speco. La pruvo de ĉi tiu hipotezo konfirmiĝis per la padeloj de helico kiuj estis malkovritaj en la vakejo.
Ĉi tiu unua punkto ŝajnanta akirita, Sro Verloreto transiris al la demando pri la motoro kies potenco ŝajnis al li esti grandega, kaj kiu, tre verŝajne, ekmoviĝis per elektro.
- Bone, rebatis Sro Alaveno, la genia regeneranto de aŭtomobilo. Ĉi tio estas observita fakto; sed ne necesas esti spertulo por formuli hipotezon kiun neniu pensas kontraŭi. Elektra motoro, tre bone. Sed kiel povas esti ke la motoro ne estas jam elĉerpita ? Kiel klarigi ĝian daŭran agadon kiu nune manifestiĝas eĉ sur la tereno en kiu la aparato riskas malaperi, kvazaŭ nevidebla mekanismo agus kiel enboranto.
Kiu el ni konas pilon kiu havus senfinan efikon, kun tia potenco ?
La klarigo de la honorinda Sro Verloreto estas nur demando kiu aldoniĝas al alia demando. Elektra, konsentite. Sed kio estas la fonto de ĉi tiu elektro ? Kiel ni povas ĉesigi ĉi tiun fonton ? Estas por solvi ĉi tiun problemon ke ni estas ĉi tie, kaj ne ŝajnas ke ni jam faris eĉ la plej malgrandan paŝon al ĝia solvo.
Ĉe ĉi tiu malgaja konstato, la diskuto plimalboniĝis, kaj la dolĉacidaj observadoj supermezure spicis la argumentojn kiuj rapide degeneris en personajn kverelojn. Oni eĉ vidis du el ĉi tiuj famkonataj kalvuloj pretaj kapti unu la alian tion kio restis al ili kiel haroj.
La serioza ĵurnalo, La Tempo, aperinta je la kvina, ne povis, donante humuran raporton pri ĉi tiu tumulta kunsido, reteni sin fini sian sprita artikolon per la proverba frazo : "Kaj jen kial via filino estas muta"1.
Parizo ŝatintus gajiĝi. Sed vere ja, stranga timeto regis. Vera antaŭtimo premis ĉiujn brustojn kaj la ŝercoj ekhaltis sur la lipoj.
Certe, la terasoj de trinkejoj estis plenaj; sed ne regis tie tiu bonkora senzorgeco kiu faras tiel flugeman kaj tiel mildan la etoson de nia lando. La babilantoj subite silentis, kvazaŭ ili aŭdis — tie, oni ne scias kie — ian minacan famon. Estis alia afero ol dum la tagoj de la sieĝo de Parizo. La mistera, neklarigebla karaktero de la evento vekis profunde de la animoj specon de malkvieta mistikismo. Restas en ĉiu el ni sento de malfido kontraŭ la supernaturaĵo.
La Raportisto aperis unue, ĉirkaŭ la sesa vespere. Ĝi estis vortabunda en detaloj pri la okazaĵoj kiuj dumtage substrekis la malrapidan sed nehaltigitan laboron kiu ŝajnis okazi en la mistera aparato kaj ankaŭ en la tereno en kiu ĝi enfosiĝis.
Kompreneble, la digna komisiono estis laŭdezire akre mallaŭdita. Niaj sciencistoj estis vestitaj, kiel oni diras, per ses-groŝa papero, kaj ĉi tiuj vitriolaj kritikoj ne estis destinitaj por trankviligi la publikon. La parizanoj multe pli kuraĝe toleris la transiron de la kometo de Halejo kiu, finfine, donis al ili nur spektaklon de belega boreala aŭroro.
En ĉi tiu afero, la danĝero ŝajnis pli proksima, pli tuŝebla, por tiel diri.
Ĉiu donis sian ideon, ĉiam neefektivigeblan, pri la rimedoj por ĉesigi ĝin. Necesis alporti kanonon kaj disfrakasi la aparaton, aŭ alporti tunojn da materialoj por superŝuti ĝin.
Estu. Sed kiu povis aserti ke la albato de obuso, ke la premado sub ŝtonoj aŭ sablo, ne kondukus al terura eksplodo ?
La Raportisto havis neniun sukceson, kaj eĉ ĉar ĝi ŝajnis, fine de sia artikolo, preni tonon de moka ŝerco, estis en la homamaso incitiĝa movo kiu manifestiĝis per la plej malbonaj perforto kontraŭ la senkulpa gazetaro kies aŭtodafeon estis plenumita ĉe la vojkruciĝo Montmartro.
Ĉar la Novelisto iom malfruis, densaj grupoj sin lokis antaŭ la domo, tute pentrita de kruda verdo, kiun la ĵurnalo konstruis ĉe la angulo de la strato Drouot.
Estis krioj, veraj kolerkriadoj. Ni ne scias kiaj kapricoj povas skui la homamasojn; jam frenezuloj sin ĵetis al la vitraj kadroj kie kutime montriĝis la gazeto, kaj rompis ilin per batoj de irbastono.
Oni levis la pugnojn al la grandega travideblaĵo kiu, ĉe la alteco de la dua etaĝo, servis kutime por elmontri sensaciajn novaĵojn, kaj kiu restis malplena.
Subite, magnezifulmo lumigis la fasadon. Estis duono post la sepa kaj la taglumo malkreskis. Samtempe ĉiuj elektraj lampoj lumiĝis… kaj larĝaj nigraj literoj aperis sur la blanka fono de la travideblaĵo.
Eligante furiozaj aklamoj, la homamaso legis :
SAVITAJ !!!
La mistero estas konata !
Ĉia danĝero estos forpelita ĉi-nokton mem.
Post kvaronhoro, la Novelisto diros la tutan veron !
Koksŭardo ESTIS JA Koksŭardo.
Kaj tiam sur la bulvardo, en la momento kiam aperis la portantoj, okazis vera tumulto en kiu ankoraŭfoje aperis la atavisma sovaĝeco. Oni laŭvorte disputis por havi la ĵurnalojn, oni batalis, tutaj pakoj diskovris la grundo, al kiuj alkuris homoj, ŝirante ilin per siaj senpaciencaj ungoj.
Sed kio gravis al malavare pagitaj portistoj ! Aŭ al la gazeto mem, kiu konsekvence reakiris sian tutan popularecon kaj donis al la Raportisto svenigan baton el kiu ĝi malfacile restariĝos.
Estis cetere por pli bone albati ĝin ke la Novelisto prokrastis sian aperon, kvankam li estis provizita ekde tri horoj de la depeŝo kiun Lapastistino sendis al ĝi antaŭ sia foriro el Londono kaj kiu troviĝis diklitere ĉe la kapo de la numero. Ĝi estis tiel redaktita :
"Mi malkovris la ŝlosilon de la mistero. La koncerna aparato estas aviada maŝino funkciigita de pilo el nova invento kaj kun nekredebla energio. La inventinto kiu sin nomas sinjoron Athelon Hazardon, ĉi-momente foriras al Parizo kie ni alvenos vespere, akompanataj de Sro Robĉjo, la angla detektivo kiu estis tiom ofendita de kelkaj el niaj kolegoj kaj kiu rekoninte la boksiston Koksŭardon en la mortinto de la Obelisko, diris la ĝustan veron. Koksŭardo venis en unu horo de Londono al Parizo per la flugmaŝino de sinjoro Hazardo, kiun li nomis Vrilioĝiron.
Ĉiuj klarigoj, ĉiuj pruvoj estos donitaj de la inventinto kiu ĉi-vespere mem aperos antaŭ la scienca komisiono, se ĝi degnas kunsidi. Unu horon poste, la aparato estos neŭtrigita. Do nenia maltrankvilo plu. Nenia danĝero minacas Parizon".
Kaj, post duoncentimetra spaceto, nova depeŝo :
"Ni estos en Parizo je la naŭa kaj dekkvina. Subskribita : Lapaŝtistino".
1 Prenite el "Kuracisto malgraŭ si" de Moliero kaj uzata rilate al malklara parolado / rezonado kiu fiaskas.
07 La Mirindaĵoj de la Vriliumo.
Ĉi tiuj depeŝoj – antaŭ ol esti transdonitaj al la ĵurnalo – estis, kiel kutimas en nia lando en kiu la cenzuro estas abolita, pasitaj tra la Ministerio pri la Internaj aferoj. Komuniko de tio estis donita, ĉiam laŭ kutimo, al la polica prefektejo, kaj antaŭkalkule al la konsiderinda amasiĝo da scivolemuloj kiuj alfluus al la Norda Stacidomo por saluti la alvenon de la liberigantoj de Parizo, gravaj ordigaj aranĝoj estis faritaj.
Sed estis nur por trompi, ĉar antaŭ ol atingi Parizon, la trajno haltis en Pantino kaj, kun cetere delikata ĝentileco, la tri vojaĝantoj estis invititaj eltrajniĝi.
Lapaŝtistino rekonis Sron Ladornon - same kiel Robĉjon kiu ektremetis ĝis funde de sia animo, rememorante kun indigno la decidon de elpelo kiun li kaj Sino Robĉjo estis la celo.
Koncerne sinjoro Athelo, li estis samtempe tro anglo kaj tro granda ĝentlemano por vidigi la plej etan signon de miro.
La prefekto pravigis sin kun la plej alta ĝentileco. Li havis ĝentilan vorton por Robĉjo kaj klarigis al Sro Athelo ke la aranĝo farita koncerne li estis diktita nur de respektinda zorgo pri la ordigan servon.
Li prezentis al li per kelkaj vortoj la febran staton en kiu troviĝis Parizo, la emocion kaj esperon kiujn vekis lia alveno.
- Mi apelacias al Sro Lapaŝtistino, li aldonis, li diros al vi ke en ĉi tiuj momentoj de freneziĝo, estas tre malfacile teni la homamasojn en kvietaj kaj raciaj kondiĉoj.
Mi do pensis ke pli bone estus forigi vin, almenaŭ provizore, el la troa entuziasmo de nia loĝantaro.
Se vi bonvolas, ni tuj iros al la ministro pri la internaj aferoj. Tie vi trovos la sciencan komisionon kiu estis enoficigita pro la timataj danĝeroj, kaj estos petita al vi tute sincere sciigi pri la naturo de la aparato kiu kaŭzas al ni tiom da maltrankvilo, kaj pri la maniero laŭ kiu ĝi alvenis ĉi tien kaj fine pri la prenendaj rimedoj por forigi ĉian novan malfacilaĵon...
- Sinjoro, diris Sro Athelo, mi estas tute je via dispono kaj tiu de la aŭtoritatoj; kvankam ĉio malfeliĉa kio okazis, ne estas absolute mia kulpo, mi scias ke mi sole povas ĝin ripari.
Mi ankaŭ komprenas ke mi devas kiel eble plej klare kaj plej precize komprenigi min, tio kion mi faros, antaŭsciante ke mi renkontos certan skeptikecon, kiun mi cetere esperas facile supervenki…
- Ĉu vi permesas al mi akompani Sron Athelon ? demandis Lapaŝtistino.
- Certe. Vi kapablos doni utilajn informojn.
- Mi supozas, diris siavice Sro Robĉjo, ke ne ekzistas taŭga kialo por malpermesi la lojalan kaj fidelan civitanon de Lia Brita Moŝto, kiun mi estas, kaj kiu, mi diras tion kun ioma amareco, havas kelkajn validajn plendmotivojn kontraŭ la franca administracio…
- Des pli, aldonis ridante Lapaŝtistino, ke la aventuro de ĉi tiu brava Sro Robĉjo estas forte ligita al tiu de la maŝino de sinjoro Athelo…
- Kiel do ?
- Fakte, diris Sro Athelo, ĉi tiu maŝino estas flugmaŝino… kaj per ĝi ke estis transportita al Parizo certan Koksŭardon…
- Mia Koksŭardo ! emfazis Sro Robĉjo…
- Bone, bone, diris la prefekto. Mi ne tute komprenas, sed vi klarigos vin post momento. Estas bone ke ĉiuj koncernatoj estu aŭdataj. La komisiono povos almenaŭ decidiĝi scianta ĉion pri la afero…
- Nur kelkajn minutojn, petis Lapaŝtistino, por telefoni al mia gazetejo… kaj mi estos via…
- Faru kiel eble plej rapide. La aŭto estas tie kiu rapide kondukos nin al placo Belvo.
Kelkajn momentojn poste, la aŭto plenrapide veturis direkte al Parizo.
La deka ĵus sonis ĉe la momento kiam ĝi haltis antaŭ la perono de la ministerio.
Pedelo atendis, kiu akceptis la alvenantojn kaj tuj kondukis ilin en la galerion antaŭantan la ministroficejon.
- Permetu min eniri unue, diris la prefekto. Estu trankvilaj, la atendado ne estos longdaŭra.
Li eniris en la oficejon de la ministro kiu, ekstarinte, vigle iris al li :
- Mi malpacience atendas vin, kara prefekto mia. Mi ekscias ke la ekscitiĝo pominute kreskas kaj ni ne scias tion kion niaj bravaj parizanoj kapablas, en tuja pasiiĝo, kaj se iom da timo miksiĝas. Via anglo ĉeestas…
- Jes… kaj mi rekonas ke lia aspekto estas farita por inspiri konfidon. Mondumano, certe, kaj laŭ sia fizionomio, kun aparta inteligenteco. Liaj okuloj trafos vin kiel min.
- Kaj li scias kion atendi pri ĉi tiu abomena mekaniko kiu kaŭzas al ni tiom da zorgoj.
- Certe, ĉar li asertas esti la inventinto… Mi alkondukis kun li la raportiston Lapaŝtistinon…
- Unu el miaj malnovaj konatoj… kun tiu ni devas esti tre ŝparema pri lia fido…
- Krom se li interesiĝus diri la veron… kaj mi kredas ke ĉikaze tio estas. Mi ankaŭ anoncas al vi Sron Robĉjon…
- Kio ? Sro Robĉjo ?
- Ĉu sinjoro Ministro ne memoras pri iu angla detektivo kiu preskaŭ revoluciis Parizon asertante ke la mortinto de la obelisko, trovita je la kvina matene sur la placo Konkordo, estis iu nomata Koksŭardo kiu estis vidata en Londono je la unua matene…
- Jes, jes, li kaŭzis skandalon por subteni ĉi tiun mensogon…
- Kiu ne estis mensogo !
- Vi diras…
- Sinjoro ministro aŭdos sinjoron Athelon kaj ĉion komprenos. Ni naĝas ne en kompleta mistero, sed en kompleta scienca strangeco… Mi opinias ke ni tre mirigos la sinjorojn de la komisiono…
- Bone ! Ke via inteligenta anglo liberigu nin de nia inkubsonĝo…
- Ĉu vi ne volas unue babili kun Sro Athelo Hazardo ?…
- Por kio utilas ? Li devos ripeti antaŭ la komisiono la klarigojn kiujn li donus al mi, ni perdu kiel eble plej malmulte da tempo. Mi mem iras al la komisiono kiun mi taŭzos antaŭ ol la alveno de niaj uloj… ĉar la etoso estas iom prema. Ni alvokos vin post plej malfrue kvin minutoj…
La prefekto revenis apud Sron Athelon kiu, ankoraŭ serioza kaj pripensema, ne interŝanĝis eĉ unu vorton kun siaj du kunuloj.
Malmutajn momentojn poste, pordo malfermiĝis kaj pedelo aperis, laŭte diranta :
- Sinjoro polic-prefekto kaj la homoj kiuj akompanas lin.
La prefekto metis la manon sur la brakon de Sro Athelo kaj enirigis lin kun li en la ĉambron kie sidis la komisiono, laŭ la ordinaraj ritoj, tio estas ĉirkaŭ longa tablo kovrita de verda tapiŝo.
Lapaŝtistino kaj Robĉjo ariergarde venis.
Je signo de la prezidanto, la pedelo alproksimigis al ili seĝojn sur kiuj ili sin lokis. La prefekto ĉe unu el la finoj de la tablo, la ministro restanta ĉe la alia fino, miksita kun la membroj de la komisiono.
La prezidanto ekparolis :
- Sinjoro prefekto, li diris, estis laŭ via instigo ke ni urĝe kunsidis. Ni estos profunde dankemaj al vi pro bonvoli doni al ni la kialojn de ĉi tiu kunvoko, kaj estu certa ke ni aŭskultas vin kun la plej forta intereso.
- Mi estas ĉi tie, diris Sro Ladorno, nur kiel enkondukanto. Mi do havas la honoron prezenti al vi sinjoron Athelon Hazardon, anglan regaton, kiu estas dononta al vi precizajn klarigojn pri la faktoj pri kiuj Parizo estis fortege emociita — kaj sinjorojn Lapaŝtistinon, raportiston de la gazeto Novelisto, kaj Robĉjon, ligita al la brita polico, ambaŭ devantaj konfirmi pri ĝiaj detaloj la raporton de sinjoro Athelo Hazardo.
Necesas diri ke Sro Nekvadrato, lastmomente trovinte sin okupata, delegis la prezidantecon al la dojeno de la komisiono, la respektinda Sro Alaveno, kies larĝa kaj ruĝa vizaĝo radiis inter du grandegaj blankaj vangharoj kiuj similis al naĝiloj.
- Sinjoro Hazardo, li diris al la anglo, ni aŭskultas vin.
Sinjoro Athelo ekstaris.
Ni diris ke la juna anglo estis sufiĉe altstatura, tre maldika, kun regula vizaĝo, lumigata de du nigraj okuloj kun rimarkinda intenseco. Tio kio ĉefe okulfrapis ĉe li, post la vasteco de lia frunto de pensulo, kiu rememoris tiun de Viktoro Hugo, estis la ĉarma distingiteco de lia tuta personeco, la delikateco de liaj manoj, la sobreco de liaj gestoj kaj ankaŭ, tuj kiam li parolis, la harmonia sonoreco de voĉo samtempe tre vira kaj tre alloga.
Estis sen ia embaraso ke li respondis :
- Sinjoroj, laŭ tio kio estis raportita al mi, ŝajnas ke Parizo maltrankviliĝas pro eksterordinara aparato kiu falis, en neloĝata tereno, ĉe la fino de unu el la antaŭurboj kaj kiun ĝis nun ne eblis alproksimiĝi… Ĉi tiu aparato, almenaŭ tiom kiom ni povas juĝi pro sia parta enfosado en la grundo, prenus la formon de unu el viaj gazetkioskoj aŭ de gardistejo tiel kiel mi vidis kelkajn ĉe la pordo de viaj kazernoj… fine ni observintus je kelka distanco de la maŝino la disrompaĵojn de metala helico…
- Tio estas ĝusta. Ĉu eblas al vi diri al ni, tion kio estas ĉi tiu maŝino kaj de kie ĝi devenas ?
- Nenio estas pli simpla, diris milde Sro Athelo, ĉi tiu maŝino estas aerveturilo, konstruita laŭ la principoj de la pli peza ol aero, kaj kiu diferencas de aeroplanoj pro tio ke ĝi havas nek alojn nek direktilon, ke ĝi estas tute el metalo kaj kalkulas nek kun la vento nek kun la veteraj ŝanĝiĝoj.
- Speco de helikoptero, rapidis demandi Sro Verloreto kun defia rigardo celanta al sia kontraŭdiranto Alaveno.
- Bonvolu, diris Sro Athelo. Mi donas al vi ĉi tiujn detalojn por konvinki vin ke mi konas la aparaton pri kiu temas, ĉar estas mi kiu konstruis ĝin.
- Ĉu vi estas mekanikisto ? demandis Sro Alaveno kun eta paŭdo de malestimo.
- Mi prezentiĝas. Mi estas nomita Sinjoro Athelo Hazardo, studento kaj modesta kunlaboranto de Vilhelmo Krokso, prezidanto de la Reĝa Scienca Societo de Londono… kaj se la afero povus interesi vin, mi povus listigi al vi la titolojn kaj diplomojn kiujn donis al mi la plej gravaj Sciencaj Institucioj de Britio. Eble eĉ vi povos rememori pri certa memuaron pri maloftaj teroj, kiu havis la honoron esti legita kaj kiun via karmemora kolego Sro Berthelo bonvolis laŭdi per terminoj kiuj, mi konfesas tion, donintus iom da orgojlo al iu ajn alia ol mi.
- Sed jes, mi tre bone memoras tion ! diris raŭka voĉo. Ĉi tiu memuaro estis enpresita en la Ĵurnalo de Scienculoj… ĝi estas tre rimarkinda.
- Mi dankas vin, diris Sro Athelo. Mi revenas al tio kio interesas nin.
Ĉi tiu aparato reale estas tre simpla. Tio kio diferencigas ĝin de tiuj kiuj estis konstruitaj ĝis nun, estas ke ĝi havas du helicojn, unu ĉe la supra parto, la alia ĉe la malsupra parto. Ili estas movataj de transmisia ŝafto, simpla metala stango kiu mem obeas al motoro kun tre malgranda dimensio. La stirado estas efektivigita per klina sistemo de unu aŭ la alia helico, laŭ la volo de la manipulanto.
Mia intenco estis fari mian unuan kaj decidigan provon de ĉi tiu aviado el nova speco nur fine de ĉi tiu monato. Mi certe trapasintus tra Parizon, sed ĝi estintus nur etapo, mia bone fiksita plano enhavanta ĉirkaŭvojaĝo tra la mondo pasante tra Rusio, Siberio, Ĉinio kaj Japanio, kun reveno tra Nordameriko…
Li ekhaltis dum momento, la komisionanoj komencantaj montri nedubeblajn signojn de malpacienca nekredemo.
La ministro mem demandis al si ĉu ni ne estis viktimo de troa trompaĵo aŭ de la monomanio de frenezulo.
Sed la prefekto kiu pli bone alkutimiĝis al la neverŝajnaĵo — kaj al kiu, necesas ja diri tion, la fizionomio de sinjoro Athelo multe plaĉis — signis al li daŭrigi.
Sro Athelo, ankoraŭ tre senesprima kaj kvazaŭ li disertus pri la plej simplaj temoj en la mondo, reparolis :
- Mi komprenas, sinjoroj, ke miaj asertoj povu, ĉe la unua aŭdado, ŝajni makulitaj de certa troigo.
Mi petegas vin kredi ke mi ne diris eĉ unu vorton kiu ne estu la esprimo de la plej absoluta vero, tiel kiel cetere mi havos la honoron doni al vi la decidigan pruvon pri tio…
- Nur unu observo, diris la famkonata Alaveno, vi parolas pri motoro… kia ĝi estas ? kaj per kia substanco vi provizas ĝin ?
- Tion mi klarigos al vi post momento. Sed permesu al mi daŭrigi mian prelegon laŭ la plano kiun mi difinis al mi…
La demando kiu plej interesas vin, estas scii kiel ĉi tiu aparato, kiu la 1an de aprilo je la unua matene, sin trovis en la korto de mia domo, strato Korsiko, en la antaŭurbo Alturbeto, en Londono, venis rompiĝi en terenon de via ĉefurbo…
Jen tio kio okazis…
Kaj, tre klare, li rakontis la scenon kiun ni konas : la subita apero de nekonato, lia enŝoviĝo en la aparaton, poste la tuja foriro, la forrabo, la malapero.
- Ĉi tiu malfeliĉulo kies sorton mi bedaŭris, estis forportita en kapturna rapideco; li evidente nekonscie ekfunkciigis la motoron, sen ia ideo pri maniero direkti ĝin, moderigi ĝin. Ĝi estis forigita al alteco kiun mi povas taksi je du, aŭ eble tri mil metroj. La motoro estis turnita orienten. Li sin direktis rekte al Francio.
Mi supozas — ĉar de nun, mi mem estas reduktita al hipotezo — ke, post kiam la unua kapturno pasis, la malfeliĉulo freneziĝis, provis eskapi el la kaĝo en kiu li tiel nevole sin enkarcerigis… Kion li faris ? Al kiu savtabulo li kroĉiĝis ? Mi povos scii tion nur kiam mi mem estos tre zorge ekzameninta la aparaton… Mi fortege suspektas lin esti funkciiginta la supran helicon, tiukaze la malsupreniro devis esti fulmrapida… la viro, perdanta ekvilibron, unue falis mezen de via urbo kaj lia kadavro, laŭ tio kion mi eksciis, estis trovita piede de unu el viaj publikaj monumentoj…
Pri la aparato, ŝajnas al mi verŝajna ke, sub la impulso de la ne malŝaltita motoro, ĝi faris mirindan salton; sed pro rompinta ekvilibro, ĝi kraŝis sur la lokon kie ĝi estis trovata, fosante la teron kvazaŭ por trabori al si la vojon…
Mi scias ekde hieraŭ ke la viro kiu estis la malfeliĉa viktimo de sia nesingardo, estas nomita Johanon Koksŭardon kies identeco estis malfacile konstatebla, pro la proksimeco de dato kiu neverŝajnigis lian ĉeeston preskaŭ samtempe en du lokoj malproksimaj unu de la alia…
Cetere, koncerne tion, Sro Robĉjo povos doni al vi precizajn klarigojn kiujn estos subtenataj de la atesto de Sro Lapaŝtistino.
La membroj de la komisiono sin sentis tre senkonsilaj.
Ĉi tiu tuta rakonto estis eldirita per serioza tono kiu, malgraŭ ĝia partieco, ekskluzivis ajnan ideon de mistifiko.
Sed, science, tio ne verŝajnis, kaj niaj famkonataj sciencistoj ne tiom timis ion ol esti viktimoj de petolaĵo kiu malestimigus la noblajn Akademiojn kiujn ili reprezentis.
Oni aŭdis Robĉjon kaj Lapaŝtistinon. Ilia raporto, tre solena flanke de la angla detektivo, kiu insistis pli ol konvene pri la nemerititaj ofendoj kiujn alportis al li la afero Koksŭardo, plena de malstreĉeco male flanke de la raportisto, ravita de la aventuro, konfuzis la komisionon, sed sen konvinki ĝin. Timo de mokindaĵo regis.
Post interkonsiliĝo kun liaj kolegoj :
- Sinjoro Athelo Hazardo, diris la prezidanto, for de ni dubi pri via parolo. Tamen, temas, vi rekonas tion, pri tre seriozaj interesoj.
Vi opinias vin kapabla, vi diris al ni, forigi, malaperigi aŭ almenaŭ neŭtraligi la danĝeran aparaton kiu prave maltrankviligas la urbon Parizon.
Sed antaŭ ol rajtigi al vi provon kiu, rimarku tion, povas endanĝerigi vian propran vivon kaj samtempe malutili la sekurecon de tuta kvartalo de Parizo, ŝajnas al ni ke kelkaj klarigoj estas necesaj.
Vi parolas pri motoro kun tre malgranda volumeno, kies forto estus tia ke ĝi movus mekanismon dum tagoj, semajnoj, eble monatoj…
- Vi povas diri jarojn, korektis Sro Athelo.
- Sen esti renovigita ?…
- Ĝuste.
- Vi mem konfesos ke tioj estas tiel esceptaj kondiĉoj, tiel kontraŭaj al ĉio kion ĝis nun malkaŝis al ni la sperto, ke ili povus esti kvalitigitaj kiel miraklaj…
- Ne estas miraklo, denove interrompis Sro Athelo, alie mi ne konus pli strangan ol la banalan eksperimenton kiu okazas en balono el vitro, du nevideblaj gasoj, oksigeno kaj hidrogeno, produktantaj akvon sub la ago de elektra malŝargiĝo.
Sro Alaveno tusis. Ĉi tiu diabla homo havis respondon por ĉio.
- Ĉiaokaze, vi sendube ne trovos mirinda, sinjoro, ke ni demandas vin kio estas, proksimume, la naturo, la mekanismo de via motoro, kaj kio estas la produktaĵo kiu funkciigas ĝin…
- Mi timas ke miaj klarigoj ŝajnu al vi iom longaj, diris Sro Athelo, des pli ĉar via senpacienco devas esti granda por ĉesigi la turmentiĝojn de via urbo. Tamen ne rajtas al mi rifuzi al vi tion kion vi petas al mi.
Mia motoro ne estas nutrita de iu substanco, ĉar ĝi estas la substanco mem, produktanta movon per sia propra ago.
Ĝi estas de kolosa forto, ĉar unu miligramo sufiĉus por pulvorigi la domon en kiu ni estas.
Ĝi estas neelĉerpebla, ĉar ĝia disperdiĝo per ago povas esti mezurata po unu dekmilionono de gramo en dudek kvar horoj.
Malgraŭ sia pacienco, la membroj de la komisiono lasis eskapi kelkajn Ho ! spicitajn de kelkaj Ha ! pro nekredemo.
Sinjoro Athelo, unuafoje, ekridetis.
- Se vi povus meti je mia dispono ian mineralan blokon el unu sola peco, pavimeron el grejso, objekto el marmoro, mi permesus al mi pruvi al vi, kompreneble sen danĝero por iu ajn, unu el la efikoj de la materialo el kiu estas konsistigita mia motoro.
Estis momento de hezito, la propono estis alloga. Maljunuloj kiel junuloj ŝatas eksperimentoj… Ĉiam estas iom da teatro.
Fakte, estis meze de la verda tablo grandega inkujo el marmoro, pezanta almenaŭ tri kilogramojn kaj kies aparteco estis neniam enhavi inkon.
- Ni finu tion, diris Sro Alaveno, disvolvu vian potencon (la vorto estis dirata kun forta tono de ironio) sur ĉi tiu marmorbloko…
Sinjoro Athelo alproksimiĝis :
- Ĉi tiu objekto havas neniun artan valoron… estas bone. Vi havos nenion por bedaŭri.
Li priserĉis en la poŝo de sian veŝto kaj eltiris el ĝi ion kiu erarige aspektis kiel ora krajoningo. Ĝi estis maldika kaj pimpa. Li fingrumis ĝin, metante ĝin plenvide por la tuta komisiono.
- Ĉi tio estas tre malmulta afero, sinjoroj. La forto enhavita en ĉi tiu malgranda tubo tamen estas tia ke la plej troaj adjektivoj ne kapablus kvalifiki ĝin.
Kaj ĉar ŝajnis al li legi sur la vizaĝoj de siaj aŭskultantoj evidentajn signojn de maltrankvilo :
- Estu tute sen timo, sinjoroj. La operacio plenumiĝos sen konsiderinda bruo kaj sen zorgodonaj okazaĵoj.
Verdire ĉiuj retenis sian spiron kaj tiuj kiuj montris pli belan vizaĝon, tamen havis la bruston iom premata.
La okuloj de la prefekto brilegis pro scivolemo; koncerne la ministron, kies devo estis esti neŝancelebla, li kontentiĝis iomete mallevi la palpebrojn.
Sinjoro Athelo venis al la tablo, tiris la inkujon al la rando, poste klininte, kun la atento de kirurgo kiu serĉas la precizan punkton kiun trafos lia bisturio, li tuŝis la marmorpecon per la pinto de sia krajoningo…
Estis malforta, tre mallaŭta krako, kiel horloĝa risorto kiu sin relasas.
Kaj, anstataŭ inkujo, restis sur la tablo nur eta amaso da pulvoro, apenaŭ sufiĉe por plenigi ovingon.
Krioj eksplodis, ĉiuj ekstaris kaj grupiĝis ĉirkaŭ ĉi tiu restaĵo. Ili ne plu povis dubi, ili vidis, vidis per siaj propraj okuloj…
- Mi kredas, diris Sro Athelo, ke unu el viaj samlandanoj, doktoro Labono, nomas tion la disocion de la materio…
- Nekredebla ! Miriga ! Konsternanta !... kaj estas per ĉi tiu tubeto…
Manoj etendiĝis al la objekto kiun Sro Athelo tenis inter la dikfingro kaj la montrofingro, kiel la tigon de floro.
Li iomete turnis ringon kaj simple relokis la tubon en sian poŝon.
- Ni ne risku akcidenton, li diris. La objekto havas tre delikatan manipuladon kaj ĝia uzo postulas sufiĉe longan trejnadon… Mi bezonis dek jarojn, sinjoroj, por mem regi ĉi tiun forton…
- El kio konsistigas ĉi tiu substanco ? Kiel vi akiris ĝin ?…
- Ĉiuj demandoj kiuj kondukus nin tre malproksimen, rebatis sinjoro Athelo.
- Sed almenaŭ kiel vi nomas ĝin ?
- Mi nomis ĝin Vriliumon…
- Vriliumon ? ripetis la homoj serĉante etimologion kiun ili ne trovis ĉar ĝi ne estis el greka.
- Nure fantazia nomo, sinjoroj. Eble tamen vi legis tre rimarkindan libron de unu el miaj plej famaj samlandanoj, "La Estonta Raso", de sinjoro Henriko Bulŭaro Litono.
Temas en ĉi tiu romano, utopia se vi volas, sed en kiu mi vidas, miaflanke, antaŭvidon de la estonteco, de popolo kiun la scienco provizis per forto tiel potenca, tiel nerezistebla, — kaj samtempe tiel manipulebla — ke ĝi estas je la dispono de ĉiuj, viroj, virinoj aŭ infanoj; ke ne ekzistas obstaklo kiun ĝi ne renversus, kontraŭstaro kiun ĝi ne rompus. Tiel bone ke la efikoj paralizas unujn per la aliaj… sub timo de reciprokaj detruo kaj neniigo, neniu povas ataki sian proksimulon…
Pro la evoluo de forto, virto, pacienco, boneco regas sur la tero — sed, bone aŭdu tion — ĉar ĉi tiu forto ne estas en la manoj de kelkaj; sed sub la povo de ĉiuj, de la plej malfortaj kiel de la plej fortaj. Ĝi restarigas la egalecon kaj konsekvence la liberecon…
Ĉi tiu forto, nia Bulŭaro nomis ĝin, la Vrilion, de ĝi la nomo de vriliumo kiun mi donis al la substanco kiun mi malkovris…
Pri ĉi tiu substanco mem, unu vorto sufiĉos por komprenigi al vi la naturon. Ĝi estas analoga al la Galio kiun iam malkovris via eminenta samlandano Lakoko de Bŭabodrano, kaj ĉefe al la radiumo de viaj eterne famaj Kurioj. Ĝi rangas ĉe la kapo de la teroj diritaj maloftaj, kies nomojn mi citas al vi por memorigi : itrio, paladio, osmio, rutenio, vanado kaj fine polonio, malkaŝitaj tre antaŭnelonge de Sino Kurio… Helpante min de la laboroj de miaj antaŭuloj, sinjoro Arturo Ramsaj, lordo Ralejo, Normano Lokiero, Sroj Berthelo, Bekerelo, Labono kaj tiom da aliaj, mi ja malkovris vriliumon per kiu mi provis unuan praktikan uzon submetante ĝin al aviado…
La motoro de mia aparato estas do la vriliumo, eliganta forton el si mem, kiel radiumo eligas lumon kaj varmon; sed en tiaj proporcioj ke, alĝustigita al taŭga mekanismo, ĝi kaŭzas rotaciojn po dudek mil revolucioj minute…
La eta aparato kiun mi elprenis el mia poŝo, estas ekipita per neperceptebla borilo el diamanta pinto. Jen kial en unu sekundo ĝi diseriĝis, sub rotacio transdonata al ĝi de la vriliumo, la plej malmolajn blokojn — kondiĉe kompreneble ke oni metas ĝin al tio kion hindua scienco nomas la centron de laja, mi retenas la eblecon klarigi tion pli poste — tio estas la punkto kie en ĉiu konkreta maso, ĉiuj molekuloj sin apogas kaj sin subtenas unujn la aliajn…
Sed mi tro diris pri tio, sinjoroj, kaj timus trouzi vian paciencon…. Se vi bonvolas fidi min, mi min dediĉos sen pli prokrasti al la necesajn operaciojn por ĉesigi la efikon de mia Vrilioĝiro… kaj liberigi vian belan Parizon de la turmentojn kiujn mi tre senintence kaŭzis al ĝi.
Estis aproba aklamado. La juna anglo fine venkis la malfidojn kaj kaŝitajn ĵaluzojn de la oficialaj sciencistoj… Certe, pli poste, kiam ili sin remastros, ili traktos ĉiujn tiujn asertojn kiel ĥimerojn, se ne kiel mensogojn… Sed antaŭ la eta amaso de marmora polvo, ili sentis sin konsternitajn kaj ne kaŝis sian entuziasmon.
La ministro kaj la prefekto akaparis sinjoron Athelon kaj interkonsentis kun li pri la prenendaj antaŭrimedoj cele al operacio kiu okazos la morgaŭon je la deka matene.
La sola maltrankvilo kiun montris sinjoro Athelo, estis ke la kvalito de la vriliumo per kiu estis ŝargita la enterigita aparato, produktu gigantajn sparkojn kiuj povus timigi la najbarecon. Estis grave antaŭeviti ajnan panikon.
Sinjoro Athelo respondecis pri ĉio, "Almenaŭ tiom, li aldonis, kiom la homaj antaŭkalkuloj povas ebligi tion. Kaj plie, la danĝero, supozante ke ĝi ekzistus, ekzistus nur por li mem".
Kaj ĉar la ministro grumblis, instigante lin preni ĉiujn necesajn antaŭzorgojn, eĉ proponante al li prokrasti la operacion por doni al li tempon por alĝustigi la tutan aferon :
- Sinjoro Ministro, diris simple Sro Athelo, la plej humila kemiisto, en sia laboratorio, riskas sian vivon po dudek fojoj tage. Kaj la statistiko pruvas, li konkludas ridetante, ke ĝi estas unu el la oficoj kiuj kondukas ilian homon al plej maljuna aĝo.
Rendevuo estis interkonsentita por la morgaŭo, je la naŭa kaj duono, sur la tereno de la strato de Usonaj Minejoj. Kordono da soldatoj retenus la publikon je sufiĉa distanco… Sinjoro Athelo deziris agi sola, li akceptis apud li nur la superajn aŭtoritatojn, la prefekton de polico…
- Kaj la raportisto de la Novelisto ! eligis vira voĉo kiu estis neniu alia ol tiu de Lapaŝtistino.
- Mi povas nenion rifuzi al vi, respondis ĝentile Sro Athelo.
- Nu ! Kaj al mi ? riskis Robĉjo. Se mi ne farintus mian tutan bruadon pri Koksŭardo, ĉu la ĵurnaloj prizorgus ĝin !… Ĉu ne estas la insultoj per kiuj oni superŝutis min, kiuj vigligis nin… Sinjoro Athelo, vi ne troigos sendankecon ĝis forpuŝi min…
- Vi estos kun ni, mia kara sinjoro Robĉjo, diris la anglo.
Lastaj salutoj estis interŝanĝitaj. Sinjoro Athelo estis kondukita al Karltono ĉe kiu, ekde la morgaŭo matene, Lapaŝtistino venos por preni lin.
Kaj kiam ili reciproke interpremis la manojn sur la sojlo de la hotelo Belvo, Lapaŝtistino restinta sola kun Robĉjo, senĝene ekprenis al li la brakon :
- Vi, mia maljuna Robĉjo, vi venos kun mi al la Novelisto… Necesas ke ni vidu vin…. Ni fotos vin, kaj via vizaĝo aperos morgaŭ, sur la unua paĝo… Ni kune skribos mian artikolon, kaj post tio, ni iros manĝi ĉe la Amerikano… Ĉu ne ? Brava Robĉjo, trufoj, ĉampano kaj virinetoj. He ! He !
Robĉjo lasis sin forkonduki !…
Bedaŭrinde ! Ĉiuj ĉi homoj kredis atingi elnodiĝon !…Ĉu ili povis diveni la abomenajn perfidojn de la sorto kiu minacis ilin !
Last edited: 02/02/2025
Add a comment