3a PARTO : Parizo antaŭ la Kreado de Homo.
01 Katastrofo kiu estas nur Komenco.
La morgaŭon, je la fiksita horo, ĉiuj estis akurataj ĉe la rendevuo.
Sen paroli pri cent mil parizanoj kiuj, allogitaj de la brilanta artikolo de Lapaŝtistino, direktiĝis al Altaĵoj Ŝomonto kaj la proksimaj stratoj kun la espero vidi la inventinton de la vriliumo kaj spekti la interesan operacion promesitan.
Cetere, kun la ŝanĝiĝemo kiu estas la karakterizaĵo de nia nacia spirito, jam per la simpla certigo de gazetartikolo, ĉiuj timoj malaperis. Oni vidis, en ĉi tiu mallonga vojaĝo funde de Belurbo, nur plezuran ekskurson.
Estas vere ke Lapaŝtistino, fidele transskribante la klarigojn donitajn de sinjoro Athelo, optimumigis, ni povus diri, la aferon tiamaniere ke la operacio kiu estis provonta, estis prezentita kiel simpla ludo por la genia inventinto. Kaj neniu pensis riproĉi tion al li, ĉar modifi cele al kvietiĝo la spiritostaton de la Parizanoj, tiel rapidaj por paniki, estis je la unua utileco.
Sed ĉi tiu tuta homamaso – en kiu troviĝis reprezentantoj el ĉiuj sociaj klasoj – sin montris iom seniluziigita, kiam ĝi frapiĝis kontraŭ deplojado de armeo, kiu fortenis ĝin je kvincentkelke da metroj de la interesa loko.
Okazis kelkaj bataloj, des pli ĉar multaj homoj firme volis atribui al si titolojn aŭ funkciojn por malobservi la ordonon. Senatanoj, deputitoj, posedantoj de paskartoj, kiuj tre serioze konsideris tion. Sed la regulo restis senkompata. Oni ne trapasis.
Des pli ke en ĉi tiu mateno mem okazis du incidentoj kiuj kontribuis ne malmulte veki la zorgojn de Sro Ladorno.
Unue, estis kompatinda ebriulo kiu dumnokte trovis manieron enŝteliĝi en la ĉirkaŭbaritejon, nesingardemo kiun li multege pagis. Ĉar, evidente alproksimiĝinte al la aparato, li estis trovita je kelkaj paŝoj de ĝi, senmova, kvazaŭ morta.
Oni devis urĝe transporti lin al proksima malsanulejo, sed malgraŭ ĉiuj flegadoj kiuj estis donitaj al li, li restis mergita en komato kiu timigis por lia vivo.
- Aĥ tio ! diris al li Sro Ladorno, ĉu via vriliumo havus pretendon revivigi la mortintojn !
- Ne tute, rebatis Sro Athelo ridetante, sed mi vere kredas ke, tiel longe dum ekzistas en organizita korpo, fajrero da vivo, kiom ajn malgranda ĝi estu, la vriliumo ĝin refortigas kaj redonas al ĝi ĝian tutan viglecon. Jen, mi provis ĝin sur bestoj kiuj, enŝlositaj en skatoloj da glacio, ŝajnis mortintaj pro malvarmo. Ili ne plu donis ian vivsignon. La vriliumo revigligis ilin kaj la bestoj reviviĝis sen eĉ doni signon de malsaneto.
- Certe vi estas magiisto…
- Ĉu vi forgesas ke oni kromnomis per ĉi tiu nomo la antaŭajn alkemiistojn kiuj, via Berthelo pruvis tion, estis nur antaŭuloj kies la sola malpraveco estis esti alvenintaj tro frue…
La dua fakto kiu altiris la atenton de la prefekto, havis certan seriozecon. Unu el la ĉefaj oficistoj de la prefektejo de Sejno, Sro Gerardo, aŭtoro de tre interesaj studoj pri subtera Parizo, venis frumatene trovi lin kaj, metante grafikaĵojn antaŭ liajn okulojn, pruvis al li ke la grundo, la tofo, sur kiu ripozis la tereno de la strato de Usonaj Minejoj, estis rekonita, sekve de esploroj bedaŭrinde restitaj nekompletaj, kiel prezentanta tute apartajn trajtojn de nestabileco.
Jam ni akiris pruvon de tio per la antaŭaj terŝoviĝoj, sufiĉe oftaj en ĉi tiu regiono. Estis forte timenda ke la operacioj kiuj ni planis, okazigos novajn.
- Ni devas konfesi, aldonis Sro Gerardo, ke ni absolute ne scias kia estas la naturo de la subkuŝantaj terenoj, kaj el kelkaj observadoj kiuj estas personaj al mi, mi kredas povi dedukti ke ili apogas sur absolute antikvaj tavoloj, kvaternaraj kaj eble eĉ terciaraj, tiel kiel indikas la malkovro de kelkaj fosiliaj ostoj.
Mi inkinus supozi, konkludis la sperta geologo, ke ĉi tiu parto de Parizo estis, antaŭ miloj da jaroj, skuita de kataklismo el vulkana aŭ alia naturo, kaj ke la definitiva premdensiĝo ne jam estas plenumita. Tial la ebleco de danĝeraj disfaloj.
Sro Ladorno, impresita de ĉi tiuj komunikaĵoj, opiniis necese transdoni ilin al sinjoro Athelo. Unuafoje, la angla sciencisto ŝajnis iomete konfuzita; sed li rapide remastris sian memregadon :
- Ĉi tiuj estas nur hipotezoj, li diris. Ĉiu homo kiu agas, scias ke li devas kalkuli kun la neatenditaĵoj. Vi mem vidis, sinjoro prefekto, ke la ĉeesto de la aparato konsistigas daŭran danĝeron. Mi ne volas devi riproĉi al mi novajn homajn mortojn. Tiel ajn malinda je intereso kiel estis la kompatinda Koksŭardo, la timiga akcidento kiun li travivis, lasos al mi senfinan rimorson. Mi devas ĉion provi por eviti la ripetiĝon de tia katastrofo; kaj cetere, mi rediras tion al vi, estas ĉi tie nur mi kiu riskos ion. Mi respondecas pri ĉio…
Kaj li aldonis kun malpreciza gesto :
- Krom la nesupozebla…
- Nu do, sinjoro, diris al li la prefekto per serioza tono. La evento povu pravigi viajn esperojn. Permesu al mi premi al vi la manon kiel al noblan homon, indan je nia tuta estimo.
Lapaŝtistino kaj Robĉjo, fortaj pro la tute persona permeso kiu estis donita al ili, povis solaj eniri en la ĉirkaŭbaritejon.
Sinjoro Athelo aparte prenis Lapaŝtistinon :
- Sinjoro, li diris al li, mi devas nur laŭdi vin pri viaj agmanieroj kaj mi dankas vin pro la konfido kiun vi montris al mi. Malgraŭ mia intima certeco de sukceso, mi devas konsideri ĉiujn eventualaĵojn. Tiom ajn antaŭzorgema kiom li estas, la homo ĉiam estas submetita al la kapricoj de la hazardo.
En la okazo se iu akcidento trafus min, ĉu vi estos sufiĉe bonvola por zorgi pri letero kiun mi preparis, kaj sendi ĝin al tiu al kiu ĝi estas destinata, Fino Maria Pliruĝa, mia fianĉino.
- Tio estas servoj kiujn oni ne rifuzas, respondis Lapaŝtistino, sed mi ja esperas ne devi fari ĝin, unue ĉar ni eliros sendomaĝaj el la aventuro kaj ankaŭ ĉar, se okazos al vi ia malfeliĉo, mi larĝe ricevos mian parton de ĝi, estante absolute decidita sekvi vin laŭpaŝe…
- Mi ne konsentas pri tio, vigle ekkriis Sro Athelo. Mi rajtas disponi pri mia vivo, sed ne pri tiu de aliaj… Mi dankas vin kiu venis ĉi tien ĉi matene, sed nun mi petegas vin foriri.
- Certe ne. Mi estas ĉi tie, mi restas ĉi tie kaj kiu scias ? Eble iu forta kaj bonvola viro povos fariĝi utila helpo… oni ofte bezonas malpli sperta ol si… Fine, diru ĉion kion vi volas, mi ne moviĝas… Ekzemple, mi opinius pli taŭga forpeli la amikon Robĉjon, des pli ĉar li estas malmulte kutima al la pariza nokta vivo, li devas havi iom pezan kapon… He, Robĉjo ?
- Mi estas ĉi tie, diris la detektivo alproksimiĝante, kaj mi atendas ke vi bonvolu uzi miajn servojn…
- Mia kara Robĉjo, vi estas bela, vi estas kuraĝa, vi portas sur viaj ŝultroj la gloron de la granda Anglio… sed vi tuj bonvolos forkuri de ĉi tie…
- Forkuri ? diris la anglo rigardante Lapaŝtistinon kun konfuzita mieno.
- Tio signifas foriri, fuĝi, unuvorte, ekiri…
- Mi ! Foriri ! ekkriis Robĉjo provoke ekstarante sur siaj kruroj, kun ambaŭ pugnoj antaŭen, kvazaŭ preta boksi… Sinjoro Athelo, mi havas vian parolon ! Mi rajtas resti ĉi tie kaj esti atestanto pri ĉio kio okazos… Estas konsento farita kaj por respektigi ĝin, mi ne hezitos turni min, se necese, al la ambasadoro de Britio…
- Jen ! Jen ! Eta Robĉjo mia ! Ne koleru ! diris Lapaŝtistino kiu pli kaj pli traktis lin familiare — ĉar la bonulo plaĉis al li — ĉio ĉi estas ĉar multe ĉagrenus nin, por Sino Robĉjo, ke vi estus frakasita…
- Mi estas same firma kiel vi ambaŭ… kaj se ni devas esti frakasitaj, ni kune estos tiaj… Mi devas rehonorigi la policon de Lia Moŝto… kaj mi ne malplenumos mian devon…
Sinjoro Athelo levis la ŝultrojn :
- Estu farita laŭ via volo, li diris. Finfine, kiu scias ĉu ni ne devos helpi unu la alian. Ek al laboro nun, ĉar oni povus opinii ke mi hezitas.
Ni rememoru per kelkaj vortoj kia estis la situacio.
Preskaŭ meze de la tereno, pelvoforma elfosaĵo, duone plenigita de sablo kaj ŝtonoj, kaj meze eliĝanta la fama Vrilioĝiro, enfosita ĝis du trionoj de ĝia alto, kun supre, ĝia metala tegmento en formo de Germana kasko kaj ĝia stangeto vidvigita de la helico.
La Vrilioĝiro estis kvadrata, kun vandoj faritaj kun metalaj krucaĵoj, kaj en unu el ili, pordo estis aranĝita.
Neniu anso, neniu elstaraĵo povis proponi tenilon por levi ĝin; kaj la pordo estante fermita, kaj retenita en sia kadro de la ŝtonoj kaj sablo kiuj pezis sur ĝi, ŝajnis neeble ke, krom se tre solidaj aparatoj, tiel kiel gruoj aŭ vinĉoj, ni povus sukcesi eligi ĝin el la ŝraŭbtenilo kiu stringis ĝin.
Tamen sinjoro Athelo alproksimiĝis, armita de iloj kiuj ŝajnis esti el kupro kaj ebligante al li tuŝi la aparaton de malproksime. Li surmetis sur siajn manojn kaj sur siajn antaŭbrakojn specojn de longaj gantoj faritaj el brila, malrigida metala teksaĵo, kiu rememorigis tiun de brakŝirmiloj, el ŝtala maŝ-reto, de antikvaj kavaliroj.
Iom pala, sed havanta sur la vizaĝo la senduban signon de volo kiun nenio kapablus ŝanceli, sinjoro Athelo, invitanta per gesto siajn amikojn lasi al li malfermitan la kampon, estis malsuprenirinta sur la deklivon de la valeto, zorge metante siajn piedojn sur la partojn kiuj prezentis pli da rezisto…
Tiam, per unu el siaj stangetoj kies formo estis identa al tiu de episkopa bastono, li komencis malpeze tuŝi la kolonetojn subtenantajn la randojn de la tegmento, kraketadoj aŭdiĝis, dum mallongaj sparkoj eliĝis.
Estis ekzakte kvazaŭ akumulatoro sin malŝargis enkontakte kun bona elektrokonduktilo, sed la sparkoj estis kun aparta koloro, kiel nigraj, kun ruĝbruna rebrilo.
Ĉe ĉiu el ĉi tiuj malŝargoj, ni vidis diseriĝon okazi inter la tegmento kaj la parto kiu subtenis ĝin. La metala kaloto skue disligiĝis, lasante pli kaj pli larĝan interspacon inter la du randoj.
- Sinjoro Lapaŝtistino, diris Sro Athelo, ĉu vi kompleze bonvolus pasigi al mi la S-forman ilon kiu troviĝas apud la skatolo; nenion timu, ĝi estas sendanĝera…
Sed okazis ke la objekto estis pli proksima al Robĉjo ol al la raportisto. Tute kontenta pruvi sian bonvolon, Robĉjo rapidis, kaptis la ilon kaj, klinante sin super la rando de la valeto, direktis ĝin al Sro Athelo… sed preninte nenian singardon por sekurigi siajn piedojn sur la flusablo, li glitis…
Kaj rulfalis ĝis funde de la valeto, ruliĝante kiel globo…
Li falis ĝuste inter la krurojn de Sro Athelo kiu, perdante ekvilibron, estis ĵetata kontraŭ la aparaton kiun li senintence trafis per la tuta forto de la stangeto kiun li tenis enmane.
Lapaŝtistino impetis por reteni Robĉjon kaj, firme apogita sur siaj kruroj, ekkaptis lin je la fundo de lia pantalono, penante tiri lin malantaŭen…
Kio tiam okazis ?
Okazis frakasa efiko. Sendube, sub la agado de la albato de la stangeto el vriliumo kontraŭ la aparato, tiu ĉi leviĝis, sin ŝiris de la tero turniĝadante…
Poste okazis ĉe la supro de la kasko kiu ne estis tute liberigita de ĝia subteno, brua eksplodo, fulma pro sparkoj longaj je preskaŭ unu metro, veraj fajroklingoj kiuj tranĉis la aeron disradiante al la ĉielo…
Poste terura krako…
Kaj, subite, la grundo disfalis laŭ perimetro de pli ol dek metroj… ondoj da sablo kaj ŝtonoj leviĝis por reenfali kun malĝoja bruo…
On dirintus ke abismo malfermiĝas…
Kaj, en ĉi tiu abomena tumulto, ĉio malaperis, dronis, la aparato kaj la tri viroj… Faŭko subite kaviĝis, en kiun sinkis la tuta tero, la tuta sablo, ĉiuj ŝtonoj el la ĉirkaŭaĵo…
Kaj kiam altirataj de la bruego de la katastrofo, la prefekto, la ministro, la policanoj alkuris, ili vidis nur ĥaoson de ŝtonoj kaj tero, en profundo de pli ol dek metroj… kaj kiu fermis sin sur la malfeliĉuloj…
Estis kolerkrioj pro malespero…
La malfeliĉa sinjoro Athelo Hazardo pagis per sia vivo la heroan klopodon kiun li provis por savi Parizon… kaj kun li pereis liaj du kuraĝaj kunuloj, Robĉjo la detektivo, kaj Lapaŝtistino la raportisto…
Dolora tragedio…
02 Animstreĉoj de la Morgaŭo.
La efekto produktita en Parizo de ĉi tiu katastrofo estis grandega. Ĝi estis lavango da malbenoj kontraŭ la administracio, kulpa pro esti ĉirkaŭiginta la operacion per nenia antaŭzorgo kiun indikis la plej kruda prudento…
Malgraŭ ĉiuj neadoj, legendo formiĝis ke pro ekonomia kialo, oni rifuzis realigi laborojn de plifirmigo kaj subteno, kiujn la kompatinda sinjoro Athelo insiste petis.
- Estas vera murdo, kriis la Raportisto. Ĉu ni iam vidis tian neglektemon ! Kion faris dum ĉi tiu tempo la vojservo ? Kial oni ne kunvokis la sapeistojn ? Kiel, por la plej eta okazaĵo sur la publika strato, oni ne hezitas mobilizi la fajrosoldatojn, kaj ĉi-foje, kiam temis pri grandega laboro, kiun evidente unu sola homo ne kapablis taski al si, oni montris kriman senzorgecon…
Poste, estis la prefektejo de Sejno kiu estis celita. Ĉu la subgrundoj de Parizo estis nekonataj de ĝi ? Por kio utilis mapoj kaj grafikaĵoj publikigitaj je grandega elspezo koste de la impostpagantoj ! Ĉu ni estis pliafoje reduktita al fariĝi la primokato de Eŭropo ?
La Novelisto aperis, kadrita de duobla nigra strio.
Ĉar se Lapaŝtistino estis unu el ĝiaj redaktoroj — lia biografio okupis tri kolumnojn de la unua paĝo ! — Ĉu ankaŭ Robĉjo ne apartenis al ĝi, pro la fervoro, per kiu la ĵurnalo defendis lin kontraŭ la malindaj atakoj de kruda kaj mensoga gazetaro !…
Apriore, ĉu ĉiu ne havis sian parton de respondeco, de la ministro kiu permesis, kun kia facileco, la troriskan provon de homo kies kompetenteco estis certigita nur de li mem !
Kaj kion diri pri tiuj tiel pretenditaj sciencistoj kiuj akceptis, kun kulpa facileco, la plej ĥimerajn asertojn kaj permesis ke homo risku sian vivon, sen esti submetintaj ilin al iu ajn antaŭa provo !…
Ha ! Ili estis kredantaj je la ĉiopovo de vriliumo ! Ĉi tiuj liberpensuloj havis fidon ! Ĉi-foje, ja estis la fiasko de la scienco. Evidentiĝis ke ĉi tiu kompatinda Hazardo estis nur frenezulo, kiu per kelka artifiko sukcesis trompi ilin. La kvazaŭa disocio de la marmorobloko estis nur ruzaĵo de prestidigitisto, al kiun ĉiuj sin lasis kapti, eĉ la polica prefekto, kiu tamen ne estis naivulo.
Ĉi tiu katastrofo trovis siajn konsekvencojn en la Ĉambro de Deputitoj. La gvidisto de la ekstrema maldekstro, por tiel diri, saltis sur la kabineton, enfermante en la sama malaprobo ĉiujn servojn, inkluzive de la Milito, la Mararmeo kaj Publikaj laboroj.
Kion atendi de registoj kiuj eĉ ne kapablis protekti la grundon de kvartalo de Parizo. Hodiaŭ estis pri terpeco de la deknaŭa arondismento kiu malaperis en abismon, morgaŭ estus la tuta Francio ! (Aplaŭdoj ĉe la ekstrema maldekstro kaj sur la benkoj de la dekstro. La oratoro, revenante al sia benko, estas vigle gratulata.)
Necesis nenio malpli ol la tuta fleksebleco, la tuta sereneco, spicita de ironio, de la ministrara estro por elteni la atakon. Prenante la gloran metaforon de la partio, li montris ĝin ekstaranta, fortika kaj sen fendoj, por subteni la admirindan konstruaĵon de nia lando.
- Ne gravas, li ekkriis, la amaraj paroloj direktitaj al ni; ne gravas ĉi tiuj malpravaj atakoj al kiuj ni kontraŭmetas nur la flegmon de fortaj kaj memfidaj konsciencoj ! Ĉu vortoj savos la malfeliĉulojn englutitaj ! Ĉu estas ĉar ni estos ellasinta el niaj manoj ĉi tiujn taskojn kiujn iuj tiom ŝatas, ke la grundo malfermetiĝos por redoni siajn viktimojn ! Ni akceptas ĉiujn respondecojn, senhezite, kun firma koro ĉar ni estas pretaj ŝarĝi nin per aliaj…tio estas ĉiuj decidoj jam prenitaj kaj prenendaj por la malfacila omaĝfaro al tri homoj, tri martiroj de la Scienco ! (Aproboj sur la benkoj de la maldekstro kaj de la centro. La oratoro, revenante al sia loko, estas vigle gratulata).
La konfida tagordo estis aprobita kun plimulto de 293 voĉoj.
Sed dum tiu tempo, oni laboris. La tuta kohorto de parizaj inĝenieroj estis mobilizita; putistoj, kloakistoj, masonistoj, teraĵistoj estis alvokitaj sur la lokojn.
Ĉar, kvankam ni ne plu havas ian esperon savi la englutitoj, necesis ja, por kontentigi la publikopinion, kiel eble kunigi ĉiujn pruvojn de bonvolo.
Jen kiel nun aspektis la tereno :
Truo, larĝa truo, grandega truo kun profundo je dek du metroj, kun ĉirkaŭo de tero kaj ŝtonoj, preskaŭ vertikala kaj ŝajnanta en pli ol malstabila ekvilibro. Funde de la truo, amaso da senformaj kaj malfirmaj disrompaĵoj kiuj ŝajnis sinkonta de momento al momento.
Enterigitaj sub ĉi tiu amaso, la kompatinduloj ne eĉ suferis. La dispremo - kaj tio estis vera feliĉo ! — certe estis fulmtuja.
Ĉu restis ia ajn ŝanco por elŝiri ilin el ilia sorto, plej verŝajne plenumita ekde la unua minuto; ne unu el la inĝenieroj kuraĝintus respondi jese.
Eĉ pli, konsiderante la naturon de la tereno, estis certe ke ĉiu laboro provita povis nur kaŭzi novajn terŝoviĝojn, kaj konsekvence pliigi la amason da materialoj sub kiuj la viktimoj eĉ ne plu agoniis.
Oni decidis ke la neeblo estos provita.
Solida kontraŭapogo estus starigita por reteni la krutaĵojn de la abismo; poste oni instalus specon de dragilo, per kiu oni forigus kiel eble plej grandan kvanton da sablo kaj ruboj.
Pri la daŭro de la laboroj, kiu povintus konjekti ĝin ?
Malmulte verŝajnis ke ni sukcesos antaŭ kvardek ok horoj maksimume komenci la penigan laboron de rubforigo.
Kontentigante neniun, ĉi tiuj agmanieroj tamen estis la solaj kiujn oni povis pensi. Oni ne plu faris al si iluziojn, sed oni provis veki ilin en la aliaj…
Cetere, publika funebro manifestiĝis kun sia kutima intenseco : la vetero estanta tre bela, la terasoj de trinkejo abundis kaj vespere, la teatroj estis plenplenaj.
Oni volonte preparis feston, prezentadon aŭ festobalon por la profito de la viktimoj. Sed ĉar ili mortis !…
La Raportisto havis genian ideon — por malpliigi la malĝojan venkon de la Novelisto. Unu el ĝiaj redaktoroj estis sendita al Londono kun la misio averti la vidvinon de Sro Robĉjo kaj revenigi ŝin al Parizo.
Tio kio estis farita : kaj la malfeliĉa virino — vere senespera pro la morto de sia brava detektiva edzo — devis montriĝi laŭ la bulvardoj en aŭtomobilo, sur kiu ŝvebis nigra standardo, kun per oraj literoj, ĉi tiu surskribo :
La "Raportisto" al la vidvino de la Martiro.
Monkontribuado estis samtempe malfermita en ĝiaj kolumnoj, por protekti sinjorinon Robĉjon kontraŭ manko. La gazeto enskribiĝis por mil frankoj.
Samtempe la Novelisto, kiu ne plu volis resti postlasita, sin direktis al ĉiuj ĵurnalistoj, al ĉiuj intelektuloj, por ke estu starigota memore al Lapaŝtistino, la heroo de la raporto, monumento kies plenumon estos konfidata al la fama Rodino. Ni revis pri statuo rememoriganta Moseon de Mikelanĝelo, kies elektraj kornoj simbolus la naturon de la akcidento en kiu li pereis.
Estis nur pri sinjoro Athelo Hazardo kiun neniu zorgis. Finfine, li estis la vera farinto respondeca pri la katastrofo. Jam, pro liaj kvazaŭaj inventoj, Johano Koksŭardo estis la unua viktimo; kaj nun liaj pseŭdo-sciencaj fantazioj denove kaŭzis la morton de tri homoj.
Nur Emilo Galtero — la scienca kronikisto — levis la voĉon en lia intereso kaj, en serioze dokumentita artikolo, prezentis la teorion de maloftaj teroj kaj de la vriliumo. La estonteco rehonorigos sinjoron Athelon, senrespondecan viktimon de akcidento, tute sendependan de lia volo, kaj nur kaŭzita de la malzorgemo de la pariza magistrato. Sekvis plengalopa sturmo kontraŭ la altrangaj oficistoj de la prefektejo de Sejno.
Jam dudek kvar horoj fluis, kiam oni sciigis la alvenon en Parizon de fraŭlino Maria Pliruĝa, la fianĉino — bedaŭrinde, jam vidvino — de sinjoro Athelo Hazardo.
La malfeliĉa junulino — kiu direktis profundan korinklinon al sinjoro Athelo — volis alporti la omaĝon de sia nekonsolebla doloro sur ĉi tiu timiga tombo, kie neniu spuro plu memoris la memoron de tiu kiun ŝi amis.
Ŝi estis akompanata de sia patro, la energia Sro Pliruĝa, kiu, definitive alpreninte la flankon de sia filino kaj ne akceptante la nerespondecon de la Francoj en ĉi tiu abomena katastrofo, tuj kontaktis niajn plej eminentajn advokatojn de aferoj. Li estis decidinta procesi kontraŭ la urbo de Parizo kaj postuli de ĝi, en la nomo de la familio de Sro Athelo kies povojn li konfidigis al si, damaĝkompensojn kiujn li taksis je dudek mil sterlingaj pundoj, tio estas kvincent mil frankoj.
Plendokanto vendiĝis sur la bulvardoj :
Francoj, aŭskultu la rakonton
Kiun ni ne povus kredi ĝin
De Anglo kiun malgaja sorto
Rapide ĵetis en morton…
Superianta Blerioton,
Armita de simpla stangeto,
Li imagis al si, kompatindulo…
Helpe de vriliumo,
Flugi tra la spaco…,
Vidi la sunon vidalvide;
Li falis en truon,
En kiu ni tute ne vidas ion !…
La eldonisto de ĉi tiu verko — kiu estis kantata laŭ la ario de Fualdeso — faris rapidan riĉaĵon…
Sed eble estas necese nun diri, tio kio okazis al la tri protagonistoj de ĉi tiu tragedio…
03 Sub Parizo.
Por ĉiu homo maturigita per pripensado, sin defendanta kontraŭ la sugestoj de fantazia imagado, ne estas dubo ke, se gazetkiosko kaj tri viroj estas kuntiritaj en la enfalo de centoj da kubaj metroj da diversaj materialoj, la probabloj batalantaj favore al ilia dispremo povas atingi — el mil — 999 kontraŭ unu ŝanco por ilia savo.
Tamen studu la diversaĵojn kiujn alportas al ni la ĵurnaloj, kaj vi surpriziĝos vidi la rolon kiun, en la plej timigaj kazoj, ludas ĉi tiu forto kiun ni nomas — sen kompreni ĝin — la hazardon.
Sen ke estu miraklo, sen ke neniu el la konataj kaj kontrolitaj leĝoj estu malobeita, ĉi tiu domkovristo falas de la sesa etaĝo, resaltas sur balkono por fine sterniĝi sur veturilo de hejmaj rubaĵoj, kiu faras por li ŝvelmolan kaj savan liton.
El du aŭtomobilistoj kunportitaj de la sama aŭto, endanĝerigitaj de la sama rompiĝo de bremso, renversiĝantaj sur la sama obstaklo, sub la sama aŭto kiu surdorsiĝas, unu el ili estas rekte mortigita, la alia estas nur trafita de kelkaj internaj kaj provizoraj doloroj, kies la sola intereso estos servi kiel pravigo por postuli monkompenson de la fama Plenrajtulo, anonima kaŭzinto de ĉiuj niaj malsanoj.
Sub la ekblovegoj de ŝtormo, el dek ŝipoj, naŭ sukcesas fuĝi antaŭ la vento kaj atingas kvietiĝon. La deka, la plej solida, la plej nova, la plej bone regata malaperas, abrupte kaptita de la maro kaj el la pasaĝeroj, nur unu pluvivas, lamulo kiu neniam marveturis kaj, kompreneble, ne sciis la plej bazajn principojn de naĝado.
Estas, sur mia trotuaro, oranĝŝelo. Ekde la mateno cent homoj iris, paŝe, trote, galope, sen eĉ sin gardi kontraŭ ĝi. Mi eliras, mi vidas la ŝelon kaj per piedbato sendas ĝin en la rivereton. Mi falas kaj rompas al mi la kruron.
La vivo kaj la morto estas sub la arbitro de miloj da cirkonstancoj, iuj videblaj kaj el kiuj ni kredas sukcesi eskapi, aliaj nevideblaj kaj insidemaj, kiuj regalas nin, sen tio ke ni supozu ke estis kalkulo farenda.
Estas nenio malpli verŝajna ol la vero, nenio pli vera ol la neverŝajnaĵo.
Tial, tiel stranga, tiel miriga kiel aperas la cetero de ĉi tiu rakonto, la nekredemo de la leganto estus nur pruvo de sensperteco.
La vorto — neebla — diris Arago, ne ekzistas, krom en pura matematiko… kaj eĉ !
Tial estus certe montri bedaŭrindan malvastecon de spirito pro miri kiam ni retrovas, je profundo kiun ni ne jam havis tempon por nombre taksi… sinjoron Athelon Hazardon, sidanta, kun frunto en la mano kaj profunde pripensanta…
Sidanta ? Kie ? Sur kio ?
Tre simple sur la planko de lia kiosko, de lia gardostara budo, laŭ kia ajn nomo kiun oni volas nomi ĝin.
Rompita ? Aŭ almenaŭ sencerba ? Tute ne. Tre trankvila, tre bonsana kaj en posedo de ĉiuj liaj kapabloj.
Nur iomete konsternita : 1e sin trovi ene de sia aviadilo, 2e aŭdi neniun bruon, kaj sin senti en plena kaj peza soleco, 3e havi senton de malsupreniro plivole ol de falo, sen fortega skuo.
Nature la mallumo estis profunda kaj estis nur blindopalpe ke Sro Athelo rekonis la plankon kaj la vandojn.
Eĉ, li riskis ĉi tiujn gestojn nur kun senfina singardemo; li tro bone sciis, per spertado, kiajn danĝerojn povis prezenti abrupteco de gesto en ĉambro ĉiuflanke provizita per maŝinaro tiel delikata kiel danĝera.
Li do elekis la plej saĝan decidon, kiu estis sin teni kiel eble plej senmova kaj pripensi, tiel klare kaj tiel senemocie kiel la cirkonstancoj ebligis tion.
Sinjoro Athelo — ni cetere divenis tion — havis precizan, metodan menson, ordantan demandojn laŭ serioj.
La fakto sin trovi je multaj metroj sub tero, enfermita en kesto da eksplodaĵoj, ne estis, unuatempe, el tiaj kiujn ni libervole elektus por zorgi pri siaj libertempoj.
Sed, aliflanke, estis reala kontentiĝo senti sian koron batadi, laborigi siajn muskolojn, konstati la aktivecon de sia cerbo. Unuvorte sin trovi, post tia alarmo, perfekte viva.
Sinjoro Athelo monologis, mute, kompreneble.
- Mi tre bone memoras, li diris al si, ke mi kuntuŝiĝis kun sukceso. Mi estis post kelkaj minutoj, kaj per la sola forto taŭge adaptita de la vriliumo, malrapide levonta la Vrilioĝiron.
Mia celo estis, tuj kiam mi liberigintus la pordon, eniri enen, kun la taŭgaj antaŭzorgoj, atingi la centran izolilon kaj tiel neŭtraligi la efikon de la vriliumo, denove fariĝanta provizore inerta. Kaj tiam ni finintus la savon de la aparato per ordinaraj rimedoj. Kelkaj fortaj ŝnuroj kaj fortikaj brakoj finintus la laboron.
Kio tiam okazis ? Mi memoras ke mi jam malŝargis certajn partojn de la kondensiloj… ankoraŭ kelkajn momentojn kaj mi alvenis al la celo. Sed mi bezonis — mia memoro estas tre fidela — unu el la stangetoj kiujn mi preparis kaj kiu, pro sia kurba formo, ebligis al mi enŝovi ĝin enen. Mi tiel atingis la supran risorton de la pordo kies parto faldiĝis kaj cedus lokon al mia mano kiu elfinus la laboron…
Mi senprave, mi nun konfesas tion, alvokis aliulon — Sron Lapaŝtistinon, se mi ne eraras — por akiri la deziratan ilon… estis tiam ke peza korpo sin ĵetis al mi… kaŭzis la albaton de mia vriliumo-bastoneto kontraŭ parto de la vando…
Li donis al si mem kelkajn klarigojn kies rezulto estis ke li ne sciis kiel la pordo sukcesis malfermiĝi kaj refermiĝi sur li… samtempe kiam la ŝargoj de vriliumo enhavitaj en bastonetoj, kaj subite liberigitaj, kaŭzis terŝoviĝo kaj la falo de la aparato.
Sed la scienco konstatas multajn faktojn kies apartaĵoj eskapas al ĝi. La nuna fenomeno pliigis ilin je unu unuo. Tio estis ĉio.
Tio kio evidentis, estis ke, pro la suferitaj skuoj, tiaj ekfunkciiĝoj okazis en la motorrisortoj kiuj neŭtraligis la vriliumon. Ĉar en la nuna momento vere ŝajnis ke la aparato estis, por tiel diri, morta, ne plu produktanta forton, varmon aŭ lumon. Demando pli serioze studenda, se ni iam ankoraŭ havos libertempon por studi.
- Ĉio ĉi, pensis Sinjoro Athelo, nur tre malmulte informas min pri la rimedoj kiuj restas al mi por eliri el la pli ol nefirma situacio en kiu mi troviĝas.
Kaj subite li eksentis tremeton. Penso — flanken puŝita dum momento — saltis en lian cerbon.
Li ne estis la sola viktimo de ĉi tiu katastrofo. Li havis du kunulojn ! Lapaŝtistinon, Robĉjon, la genian raportiston, la tiel forte britan detektivon. Ĉu la… du malfeliĉuloj pereis, ĉu ili estis fulmobatitaj de malŝargiĝoj de la vriliumo kiuj kaŭzis kaj akompanis la terŝoviĝon; ĉu, tio kio estis eĉ pli terura, ili estis dispremitaj de la ruinaĵoj…
Sinjoro Athelo esence havis bonan koron. Ĉiuj liaj sciencaj esploroj ne havis alian celon ol pliigi, se eble, la kvanton de bonstato kiun disponis la homaro.
Kion gravis lia vivo por li ! Ekde longtempe, li fordonis ĝin. Sed ĉu li rajtis disponi pri tiu de aliaj ? Nu en ĝi, lia respondeco estis kompleta, tutcerte. Kial, scianta la danĝerojn de la operacio, scianta ke nur li kapablis forŝovi ilin; kiel, kial, li estis sufiĉe malfirma por permesi al tiuj du viroj akompani lin ?
Almenaŭ pri la kazo de Koksŭardo, li povis preteksti por sia persona defendo ke estis per la propra nesingardo de la boksisto ke la akcidento okazis. Sinjoro Athelo estis atestinta pri tio sen kiel ajn partopreni en ĝi.
Sed nun, li ne povis direkti la plej malgrandan riproĉon al ĉi tiuj du viroj, kiuj sekvis lin nur por utilo al li… Li devintus, tio estis lia devo de honestulo, forpuŝi ilin, senkompate malakcepti ilian peton.
Kaj Sro Athelo ruĝiĝante demandis al si, ĉu li ne obeis al ridinda instinkto de malmodesteco, akceptante ilin kiel proksimajn atestantojn de tio kion li kredis esti venko.
Li diris al si ke finfine li pentofaris ĉi tiun krimon : ĉar kia espero eliri el la abismo en kiu li enplektiĝis ! Nu, ke li mortu, tio ja estis nur la puno kiu estis ŝuldata al li !
Sub la pezo de ĉi tiuj doloraj pensoj, Sro Athelo sentis sin malfortiĝi. Lia tuta energio forlasis lin. Ĉu tio estis pro manko de aero aŭ simple pro efiko de morala streĉiĝo, liaj nervoj cedis, lia cerbo nebuliĝis, vualo sterniĝis sur liaj okuloj. Li travivis teruran senton de antaŭtempa entombigo, kaj liaj du manoj, en senespera gesto, kuntiriĝis kontraŭ lia brusto skuata de konvulsia spasmo.
Ĉi tiu senkonscia gesto savis lin. Sub siaj fingroj li sentis malmolajn objektojn kiujn li bone konis. Ili estis malgrandaj plataj skatoloj, similaj al bombonujoj, en kiuj li enfermis pecetojn da vriliumo !
La vriliumo ! Kio ! Li posedis ĉi tiun mirindan produkton, ĉi tiun universalan motoron, ĉi tiun panaceon antaŭ kiu nenio rezistas ! Kaj li sin allasis al senkuraĝiĝo !
Por kio do utilus esti reginta unu el la plej potencaj sekretoj de la naturo, se ĉi tiu malkovro ne alportis al li savon en la plej malesperaj cirkonstancoj…
Finfine, ĉar li ne mortis, kial liaj du kunuloj nepre estus forpasintaj ?
Nur pro esti tuŝanta unu el la skatoloj kiuj enhavis la vriliumon, jam Sro Athelo sin sentis revigligita ! Ne, ne, li ne rezignus, li batalus, li venkus !…
Kaj ŝajnis al li vidi, en konfuza duonlumo, la dolĉan vizaĝon de Maria Pliruĝa kiu kuraĝigis lin.
- Mi estas en la Vrilioĝiro, li diris al si. Sed kie sin trovas la aparato ? Jen tio kion necesas scii, kaj por tio necesas lumo. Vriliumo havigos ĝin al mi.
Ankoraŭ estis danĝero, tio estis hazardi mismovon kiu agus sur unu el la risortoj de la maŝinaro kaj denove liberigus kelkan malŝargiĝon. Ĉar Sro Athelo kiu, antaŭ la 1a de aprilo, ne jam pensis uzi sian aviadilon, memvole uzis ĝin por stoki la partojn de vriliumo kiujn li akiris en sia laboratorio.
Kun senfinaj antaŭzorgoj, li elprenis el la poŝo de sia veŝto, la malgrandan kraĵoningon kiu antaŭnelonge utilis al li por malkomponi la marmoran inkujon. Li palpis ĝin, milde turnis ringon, celantan modifi la ricevotajn efikojn, poste puŝis risorton. Okazis bagatela klikbruo kaj fajra langeto ekaperis, sufiĉe simila al la flamo de acetileno.
Blinduma lumo invadis la kajuton aranĝitan kiel tiu de strattelefono; kaj sur ĉiuj vandoj estis lokitaj etaj kestoj, provizitaj de teniloj aŭ butonoj, la tuto formanta, ni povus diri, specon de klavaro, kies klavoj agadis sur la diversaj partoj de la mekanismo. Fasko da dratoj kunligis ĉi tiun sistemon al sfero, kun tre malgranda dimensio, fiksita sur metala stango kiu trairis la kajuton de supre malsupren, kaj kiu, ni jam scias tion, regis la du helicojn, ĉe la du vertikalaj finoj de la aparato.
Unuavide, Sinjoro Athelo komprenis tion kio okazis. En la kruda skuo kiun produktis lia falo, unu el la internaj risortoj ekfunkciis, kaj la motoro, startanta kun grandega rapideco, rotaciigis la ŝafton de la helicoj.
Ĉe ĝia supra fino, la helico kiu frakasiĝis, ne plu ekzistis; sed ĉe la malsupra parto, ĝi postrestis en sia tuto, kaj turniĝanta laŭ vertiĝodona rapideco, ĝi enprofundiĝis en la rompiĝeman grundon, rolanta por tiel diri kiel korktirilo — aŭ pli bone, kiel ŝraŭbo de Arkimedo. Kaj ŝi fosis puton en kiun la tute kompleta aparato malsupreniris, kvazaŭ tra ŝakton laŭ kiu ĝi boris al si vojon, tamen malrapidigita pro frotado.
Tio kio klarigis, kiel la malsupreniro, anstataŭ prezenti karakteron de falo en kiu ĉio frakasiĝintus, alprenis tiun de glitado.
Sed kial iu halto ?
Eklumiginta lampon alkroĉitan al la vando, Athelo, en libereco de siaj movoj kaj tute reganta sin mem, pripensis. La ŝargo de vriliumo kiu funkciigis la motoron kaj la diversajn partojn de la mekanismo estis preskaŭ elĉerpita, kaj tamen ankoraŭ sufiĉa por produkti tre realajn efikojn. Evidentiĝis ke potenca obstaklo kontraŭis la daŭrigon de la movado, kaj baldaŭ Athelo rekonis la kaŭzon.
Traborinte la diversajn tavolojn de tero, sablo kaj diserigitajn ŝtonojn, kiuj starigis antaŭ ĝi nur relativan reziston, la malsupra helico estis subite haltigata. La giganta borpinto, per kiu ĝi estis provizita en sia centro, eniĝis en materialon kies malmoleco estis tia ke ĝi ne sukcesis trabori ĝin. Ĝia rotacia movo ĉesis kaj la aparato troviĝis, pro la fakto mem, senmovigita de la obstaklo.
Tamen Athelo sciis ke antaŭ la forto de vriliumo, neniu konata substanco kapablis elteni. Ĉi tiu halto devis do deveni de aparta kaŭzo kiun li ne malfruis malkovri. Pro akcidento kaŭzita de rompo de unu el la metalaj risortoj, la transmisio estis interrompita inter la transmisia ŝafto kaj la motoro, tio kio estis facile por ripari.
Resume, kaj dank’al nekredebla koincido, sed kiu pruvis la bonegan kvaliton de la materialoj uzitaj por la konstruo de la armaturo, la Vrilioĝiro estis, por tiel diri, sendifekta kaj Athelo ne dubis ke li povu facile refunkciigi ĝin.
Sed nun sin metis la plej serioza demando. Ĉu necesis okazigi novan movadon ? Al kiu direkto ĝi devis esti direktata ? Unuvorte, kie ni troviĝis ? Je kia profundo ?
La angla sciencisto havis la tre klaran senton, ke li perdis la konscion… Dum kiom longe ? Ĉu li estis je dek, dudek, tridek, cent metroj sub la grundo ? Ĉu la malsupreniro okazis laŭ rekta aŭ klina linio ? Ĉiuj demandoj kiuj nepre restis sen respondo.
Athelo rigardis sian poŝhorloĝon. Ĝi indikis la unuan. Tio signifas ke, ekde la momento kiam li komencis la operacion — la deka matene — tri horoj fluis. Kaj eĉ kie estis la pruvo ke estis tri horoj plivole ol dek kvin horoj ? Ĉi tio povis esti mekanike kontrolata.
Li zorge volvis la horloĝostreĉilon. La nombro de rotacioj pruvis al li ke estis ja la unua posttagmeze. Sed dum kiom longe li restis senmova kaj senkonscia ?
La termoj de la problemo ne simpliĝis.
Fine, de kio estis envolvita la Vrilioĝiro ? En kia materialo ĝi sin trovis enlokita, enigita ?… Kiel scii tion ?…
Por doni al si forton, Athelo malfermis skatoleton kiu enhavis pilolojn de Berthelo. Ni scias ke nia talenta kemiisto esprimis ĉi tiun hipotezon ke venus tago kiam la nutraĵoj de la homo per organikaj substancoj estus anstataŭigitaj de la kemiaj elementoj kiuj konsistigis ilin.
Tiel bone ke la nutrado estus garantiita per kondensaĵoj de la esenco mem de la aferoj, de la elementoj, nitrogeno, karbono, fosforo el kiuj formiĝas viandoj, legomoj, lakto ktp. Tablojdoj aŭ piloloj kiuj sub tre malgranda volumeno servus por la rebonigado de fortoj.
Sinjoro Athelo jam longe studis ĉi tiun temon kaj parte solvis ĝin.
En skatolo je unu kvadrata decimetro, Athelo posedis sufiĉe da proviantoj por certigi lian nutradon dum tutaj monatoj.
Timante do novan fizikan malfortiĝon, li prenis du pilolojn riĉajn je nitrogeno kaj eĉ aldonis, por malkonfuzi sian cerbon, tason da kafo (laŭ pilolformo).
Li sentis sin trankvila, vigla ! Kaj sentis ĉi tiun impreson ke li vere estis tro viva por morti. Li fine sciis ke, kiel lasta volforto, restas al li supera rimedo : la subhaŭta injekto de vriliumo kiu, dum la organoj estos sendifektaj, restarigos ĉe la estulo lian plenan viglecon.
Memfido estas la unua kondiĉo por sukceso.
En la tre malgranda spaco en kiu Athelo povis moviĝi, li ekzamenis unu post la alia ĉiujn diversajn mekanismojn de sia maŝino, interrompis la kontaktojn kiuj kapablis ankoraŭ disvolvi la efikon de la vriliumo. Li lasis nenion al hazardo kaj kiel generalo kiu ekzamenis ĉiujn partojn de sia batalkampo, li decidiĝis agi.
Estis tiam kiam, levanta unuafoje la okulojn ĝis la plafono de la kiosko, li ekrimarkis ke la supra parto estis levita. Ĉu fakte ne okazis speco de forŝiro de la prusa kasko kiu kronis ĝin ? Dum la falo, ĉi tiu kovrilo — ne estas pli klara vorto — baskulis kaj tra la aperturo tiel farita, eblis ekrigardi eksteren.
Li levis sin sur skabelo, kaj dank'al sia alta staturo, li atingis la supron kaj pasigis sian kapon tra la truon. La mallumo estis nigra, sed varmeto venis al lia vizaĝo. Oni dirintus ke ia spaco etendiĝis ĉirkaŭe.
Li ekprenis la konatan kraĵoningon — bonan por ĉion fari — kaj trapasiginte la brakon, aperigis la helan kaj blankan lumon. Li eligis ekkrion de surprizo. La Vrilioĝiro ne estis eningigita, kiel li unue kredis. Super ĝi la spaco estis libera; kaj ankaû, antaû unu el la vandoj, tiu mem kie troviĝis la pordo kiun li ĝis nun ne opiniis prudenta malfermi, pro timo de terŝoviĝo internen.
Ŝajnis al li ke tio kio ĉirkaŭis lin, estis el malmolaj ŝtonoj, eĉ roko.
Tiam li ne plu hezitis. Li funkciigis la risortojn de la pordo kaj sin klinis super la sojlo, antaŭenpuŝante en la mallumon la tre malgrandan torĉon kiu dissendis ondoj de lumo.
Athelo havis antaŭ si kavernon, tre vastan kavernon, kies skeleto estis farita el gigantaj ŝtonoj, kompaktaj, enlokitaj unu en la alian, donanta senton de neskuebla solideco.
Li ne klare vidis la grundon. Singarde rigardante siajn piedojn, antaŭ ol trapasi la sojlon, li ekrimarkis ke inter la Vrilioĝiro kaj la grundo de la kaverno, etendiĝis malplena spaco, larĝa je pli ol metro.
Li klinis la lumfaskon, kaj ŝajnis al li ke tie estis tre profunda abismo, en kiu liaj rigardoj nenion distingis. Trans ĉi tiu interspaco estis la grundo de la kaverno kiu ŝajnis al li farita el malmulte dika volbo, kiel krusto el cemento kiu kovrintus kavan spacon malsupre.
Tamen, ĉi tiu speco de karapaco havis solidan aspekton. Decidita al ĉio, Athelo impete sin ĵetis, transiris la malplenan spacon kaj sin trovis stara, sekura kaj sana, sub la alta volbo de la kaverno.
La aero estis densa, peza, preskaŭ sufoka, kun fetoro de ŝimo kiu naŭzis.
Sed ni ne emociiĝis antaŭ ĉi tiuj detaloj. Athelo spertis kiel senton de liberiĝo. Ĉu li ne sentis ĉi tiun timon, nekonfesitan al si, ke li restus enŝlosita, entombigita en la Vrilioĝiro transformita en ĉerkon ! Malrapida, terura morto, en senmoveco kaj sufokado.
Neniam turisto, fronte al spaco, ĉielo, arbustaro, vastaj pejzaĝoj, spertis pli intensan ĝojon ol tiu de nia bona scienculo, ĉiuflanke envolvita en ŝtona vertoĉapo, kun sub la piedoj, senfunda abismo. Nova pruvo de la relativeco de homaj ĝuecoj !…
Kaj sinjoro Athelo, kaptata de sia entuziasmo, ekkriis :
- Vivu la vivo !… Vivu la scienco !
- Kiu pepas tie supre ? respondis voĉo kiu ŝajnis eliri el la profundaĵoj de la tero.
04 Ĉio por Ĉio.
Sinjoro Athelo tiom malmulte konjektis aŭdi homan voĉon respondantan al sia, ke li restis dum momento konfuzita, kvazaŭ sufokita.
Sed, tuj remastrante sin, li metis ambaŭ manojn kiel voĉtubon antaŭ siajn lipojn kaj plenpulme kriis :
- Kiu parolis ?…
Obtuza, ŝajnante malproksima, la voĉo respondis :
- Mi, Eŭzebio Lapaŝtistino, redaktoro de Novelisto.
- Kaj mi, mi estas sinjoro Athelo Hazardo…
- Je nomo de Dio ! (pardonu pro la ekkrio ! sed ni konfesu ke ĝi estis en akordo). Vi povas fanfaroni esti beleta ulaĉo kaj meti nin en vere granda embaraso !…
- Kie vi estas ?
- Mi tute ne scias tion… tie aŭ aliloken, ie aŭ nenien, du aŭ tricent futojn subtere !…
- Ĉu vi estas vundita ?
- Mi tute ne scias tion… sed disbatita, frakasita, nekapabla movi nek piedojn nek krurojn !… Ho ! Tio kion mi donus por preni Eminenton1 ĉe la kafejo Buburoko !
- Ne senkuraĝigu vin ! Ni eliros el ĉi tie… Jam estas multe ne esti mortinta !… Nu, aŭskultu min !… (li svingis la flamon ĉirkaŭ li). Ĉu vi vidas lumeton, rebrilon…
- Mi vidas nenion… mi estas tro konsternita…
- Bone ! Tenu vin trankvilan kaj atendu !…
Lapaŝtistino ankoraŭ grumblis kelkajn vortojn kiuj oni ne aŭdis. Athelo, kiu retrovis ĉiujn siajn logikajn kapablojn, tre prave diris al si ke la kaverno, en kiu li troviĝis, certe komunikiĝis kun kelke alia poŝo aŭ kaverno, sendube tiu al kiu la planko de ĉi tiu formas la plafonon.
Provizita de sia lampo, li do komencis zorge esplori la kavernon, iom post iom alproksimiĝante al la Vrilioĝiro kiu okupis unu el ĝiaj finoj.
Jam li faris dufoje ĝian rondiron, tre surprizita trovi neniun aperturon, tra kiu Lapaŝtistino povintus esti ĵetita en la subgrundon, se tiu esprimo povas esti uzata en tiu profundo.
Subite li haltis antaŭ nigreca maso kiun li jam pasante flugtuŝis kaj kiu kaŭzis al li impreson esti ŝtona bloko kun pli malhela nuanco ol la aliaj.
Sed ĉi-foje, intence frapante ĝin per la piedo, li ricevis surprizon. Tio ne havis la rigidecon de ŝtono, ĝi estis mola kaj elasta.
Li vigle kliniĝis kaj palpis per sia larĝe malfermita mano.
- Sed ĝi estas amaso da ŝtofoj, li murmuris. Krom se…
li ĉi-foje pli vigle palpis. Sub la ŝtofo, estis karno. Ĝi estis organika korpo !…
Sed vane li penis — per la lumo de sia lampo — rekoni la formon, la naturon de la objekto. Li vidis nur specon de rondeco, sur kiu estis tegita kvazaŭ ingo el nigra drapo.
Subite li eligis krion. Ĝi estis homa korpo, sed tiom strikte enlokita en ŝtona kadro ke ŝajnis neeble eltiri ĝin el ĝi.
Vivanta ? Mortinta ? Li ne moviĝis, montris nenian tremeton, nenian ekskuiĝo… tamen, metante sian manon plate sur la ŝtofon, Athelo konstatis ke la besta varmo ne malaperis. Li genuiĝis, metis sian orelon sur la parto kiu elstaris kaj atente aŭskultis.
Tio spiris. Tio vivis !… La drapo estis tiu de redingoto, de angla redingoto… do konklude ĉi tiu nomo kiu ekaŭdiĝis el la lipoj de Athelo Hazardo : Robĉjo!
Kaj kiam li estis kriinta tion, okazis sur la koncerna dorso kvazaŭ eta konvulsio. Do ie, sub tiu dorso, estis kapo kun oreloj.
Tamen Athelo rigardis ĉi tiun aferon kun timeto. Certe, ŝajnis tre simple kapti ambaŭmane ĉi tiun dorson per la ŝtofo, kaj forpreni ĝin, eltirante kun ĝi la ceteron de la korpo.
Sed la ŝtono formis ĉirkaŭ li randon tiom strikte alĝustigitan, ke ŝajnis neeble ke ĉi tiu cetero sekvu la impulson. Feliĉe, Sinjoro Athelo ne estis homo kiu rezignas partion. Per multe da strebado, li sukcesis enmeti siajn du manojn inter la ŝtonan randon kaj la kadron, kaj kun la kruroj disigitaj, tirante supren per sia tuta energio, li sukcesis malstreĉi la ŝraŭbtenilon kiu kunpremis la bruston de la malfeliĉulo.
Li tiam havis alian timon. Li sentis ke la korpo, liberigita de la ĉirkaŭpremo kiu retenis ĝin, emis fali en la malplenan spacon kiu etendiĝis sub li. Necesis ke Sro Athelo kolektu sian tutan energion, cetere pli alta ol la averaĝo, por ke, subtenante la korpon per unu sola mano, li povu uzi la alian por reĝustigi ĝin…
Fine la korpo iomete kliniĝis, kaj la ŝultroj, poste la kapo, eliris. Lastan streĉiĝon kaj Robĉjo, jes Robĉjo, emerĝis el tiu truo, en kiu li tiel mallerte enlokis sin.
Sed en kia stato, ve ! Palega, kun fermitaj okuloj, skrapvundo sur la frunto el kiu eliĝis gutoj da sango !… Sro Athelo rapide palpis lin, aŭskultumis lin. Nenion rompitan. Estis miraklo. Nur sveno, sekve de falo. Ĉu la vriliumo ne ĉeestis ! La paperujo de la scienculo estis vera ilaro, medicina armilaro… La malgranda injektilo aperis kaj, nudiginte la suron, Sro Athelo faris tre malgrandan injekton.
Poste, atendante la efikon, li reiris al la flanko kie li aŭdis la voĉon de Lapaŝtistino. Pro tre stranga afero, ne eblis al li trovi novan fendon en la ŝtono kiu formis la plankon. Sed tiam ! Ĉu li okaze trapasis entute tra la truo ĉe la aperturo de kiu Robĉjo tiel malfeliĉe haltis ?
Ĝi estis reala, li tuj ricevis pruvon pri tio, ĉar la raportisto kiu malpacienciĝis tie malsupre, ekkriis :
- He ! Tien supren ! Ĉu vi havus pretendon lasi min ŝimi en ĉi tiuj katakomboj…
Ĉi-foje, lia voĉo, antaŭ momento haltigita de la korpo de Robĉjo kiu agis kiel ŝtopbulo, alvenis klara kaj sonora. Ĉi tio ankaŭ klarigas kiel la lumo de la vriliumo ne povis atingi lin. Nun li vidis ĝin, super li.
- Aŭskultu min, kriis Athelo al li. Ni ne povas maski al ni ke ni troviĝas en pli ol mallaŭda situacio. Unue sciu ke Robĉjo vivas, ĉi tie, apud mi, kaj ke post kelkaj minutoj li estos tute bonfarta…
- Bonege ! kriegis Lapaŝtistino kun petolema akĉento. Li mankintus al mi.
- Do ni estos tri por kunigi niajn klopodojn por eliri el ĉi tie. Necesas konservi nian memregon, utiligi nian tutan elturniĝemon. Ĉu vi komencas forskui vian afliktiĝon ?…
- Jes, jes !… Se mi vidus pli klare, mi tute resaniĝus… Sed vi scias, en la mallumo de kelo kiun oni ne konas, oni ne sentas sin tre komforta…
- Mi lumigos vin kiel eble plej vaste kaj vi respondos al miaj demandoj…
- Ek !
Sinjoro Athelo sin kuŝis sur la grundon kaj, tra la truo kiun la eltiro de Robĉjo lasis libera, li trapasis sian lumtubon.
- Perfekte ! kriis Lapaŝtistino. Gaso ĉe ĉiuj etaĝoj ! Pliboniĝas !
- Ĉu vi kapablas stariĝi, rigardi kie vi estas !
- Mi estas surpiede. La loko ne estas gaja. Kelo, groto, tio kion oni volas, sed grandega.
- Kiom alte laŭ via opinio estas la plafono ?…
- Hm ! Mi nuntempe ne havas tre bonan okulon… inter kvin kaj ses metroj…
- Ĉu vi vidas ian manieron supreniri ĝis la aperturo kie estas la lumo…
- Neniu ! Ne la plej malgranda ŝtupetaro ! Muroj kiuj ŝajnas esti unupecaj, sen malglataĵoj kie meti la piedfinon aŭ alkroĉi ungon.
- Tiel ke vi ne povus supreniri ĉi tien…
- Estas tute neeble… necesus almenaŭ tri viroj grimpantaj unu la alian per mana ŝtupo…
- Demando studenda !… Vi tuj dum momento redronos en la mallumon, necesas ke mi zorgu pri Robĉjo…
- Faru do, mi petegas. Mi estas nur pacienco !…
Sinjoro Athelo estis aŭdinta Robĉjon moviĝi malantaŭ si. Li sin turnis. Robĉjo nun sidis sur la grundo, kun larĝe malfermitaj okuloj kaj tute konfuzita mieno. Li faris nekoherajn gestojn kvazaŭ li adresus silentan monologon al nevidebla homo.
Evidente, la terura skuo kiun li spertis, iom malordigis liajn meningojn; kaj kiam Sro Athelo alproksimiĝis al li, li havis malantaŭeniran movon.
La juna Anglo parolis al li malrapide, milde, serĉante enskribi en lia menso la konvinkon ke li estis savita — aserto, kies plenan verecon, bedaŭrinde, krom li, li kontestis. Sed laŭmezure kiel li trankviligis lin, Robĉjo iom post iom reakiris sian normalan fizionomion.
Fine li rekonis sian interparolanton kaj ekkriis :
- Je Dio !… Vivu Anglio !… Vivu ĝia Moŝto la Imperiestro kaj Reĝo !…
Ĉi tiu korelverŝo de lojalismo elfinis resanigi lin.
- Nu ! Ni vivas ! li eligis. Ha ! Estas Sino Robĉjo kiu estos kontenta. Mi tuj telegrafos al ŝi.
- Hm ! diris sinjoro Athelo, bone diru al vi, kara Sro Robĉjo, ke unue necesas al ni eliri de ĉi tie…
Robĉjo promenigis ĉirkaŭ si iom timigatajn rigardojn :
- Ha do ! Kie ni estas ?…
- Je kelkcent futoj subtere, tutsimple…
- Ve ! eligis la detektivo. Estas multe !… Do ni estas perditaj !…
- Dum la sango cirkulas en niaj vejnoj, rebatis Sro Athelo, dum la kapo estas sana kaj la muskoloj elastaj, necesas neniam malesperi. Ĉu vi havas nenion rompitan ?
- Nenion !
- Ĉu la kapo estas klara ?
- Preskaŭ !…
- Nu, mi ja, sinjoro Athelo, diras al vi ke ni devas deklari nin venkitajn nur post esti provintaj ĉion por elturniĝi… Nu ! Robĉjo !… Vi estas angla civitano… Necesas ke vi kaj mi, ni honoru nian landon… Ne forgesu ke estas tien malsupren Franco kiu juĝos nin.
- Franco ! Kiu do ?
- Sed via amiko Lapaŝtistino…
- Nu ! Estas vere !… Kiel ! Li ne estas pli difektita ol ni !…
- Klinu vin super ĉi tiun truon kaj parolu kun li.
- Hej ! Sro Lapaŝtistino, kiel vi fartas ?…
- Sufiĉe bone, tre dankema ! respondis la raportisto kun kora rido.
- Kie vi estas ?
- Mi tion rakontos al vi kiam mi scios tion. Nuntempe, mi ŝatus ke Sinjoro Athelo diru al ni, ĉu li havas ajnan ideon por savi niajn ostarojn.
- Aŭskultu min, ambaŭ, diris la Anglo. Ni estis ĵetitaj en ian abismon kies profundon ni bedaŭrinde ne povas koni. Per ni ne scias kia miraklo, la Vrilioĝiro eltenis la skuon kaj malfermis al ni vojon en specon de puto, en kiun ni glitis. Ĉar vi estis super ĝi, eble subtenita de la tegmento, vi alvenis ĝis loko kie, en unu el la vandoj de la puto, kontinurompo ekzistis. Vi ruliĝis en la poŝon kie ni trovas nin, Sro Robĉjo kaj mi. Tie estis aperturo en la malsupra vando. Vi, Sro Lapaŝtistino, enfalis en ĝi kaj estas mirindaĵo ke vi ne rompis al vi ostojn… Sro Robĉjo sin malbone prezentis kaj estis haltigita de la konturoj de la aperturo, en kiu li estis enŝovita kiel diamanto en la oraĵo kiu fiksas ĝin…
Mi sukuris lin. Mi ŝatus pli bone fari. Ni rezonu do. Estas neniu homa rimedo por resupreniri en la puton kiu cetere devas esti ŝtopita. Por tia supreniro ni disponas nenian rimedon, kaj la vriliumo mem ne povas esti utila helpo al ni.
Konkludo, necesas al ni trovi alian elirejon.
Ni estas pretaj por certaj eventualaĵoj, kontraŭ mallumo, kontraŭ malsato kaj kontraŭ materiaj obstakloj kiujn vriliumo kapablas renversi. Ni traboros al ni nian vojon, kaj helpe de scienco, ni eble sukcesos resupreniri al la surfaco de la tero…
- Ho ! Parizo ! La bulvardoj ! ridige ĝemis Lapaŝtistino. Kaj bierpoto… bone servita !
- Fine, ĉar vi, Lapaŝtistino, ne kapablas veni al ni, necesas ke ni malsupreniru ĝis vi, kaj estas de loko kie vi estas ke ni komencos nian esploron… Sinjoro Robĉjo, ĉu vi havas kontraŭdiron por prezenti kontraŭ ĉi tiu plano ?
- Neniu ! diris Robĉjo ŝveligante la torson. Kun la vriliumo, mi irus al la fino de la mondo !
- Bedaŭrinde, ĉi-momente, la mondo por ni ne estas tre vasta kaj la fino ne estas tre malproksima… Ni agu. Sinjoro Robĉjo, ne moviĝu. Mi eniras en la vrilioĝiron, kompatindan vrakon kiun mi estas devigata forlasi… Mi elprenas diversajn objektojn kiujn ni eble bezonos… Sinjoro Robĉjo, braketende tenu la lumigan bastonon kaj lasu min fari…
Per lerta eksalto, Sro Athelo eniris en la kajuton. Post kvin minutoj, li eliris el ĝi provizita de kesteto kaj de bobeno da ŝnuretoj dikaj kiel etfingro.
- Nun, mia kara sinjoro Robĉjo, mi tuj havos la honoron ligi vin ĉe la akseloj kaj malsuprenirigi vin apud vian amikon, Sron Lapaŝtistinon. Ĉu vi havas kontraŭdiron kontraŭ tio ?
- Ekde nun mi konsideras min kiel deĵoranta kaj mi rigardas vin kiel mian estron…
- Perfekte bone ! Ni daŭrigu !
Rapidege Robĉjo estis firme ŝnurligita sub la brakoj. Kun la plej bona volo de la mondo, tenanta en siaj brakoj la keston kiu estis konfidita al li, li lasis sin enŝovi en la koncernan truon, sufiĉe larĝan por ke korpo en normala situacio entute trapasu ĝin, kaj la malsupreniro komenciĝis.
Kvin metrojn ! Lapaŝtistino ĝuste kalkulis. La afero okazis sen malfacilaĵoj.
- Mi havas Robĉjon en miaj brakoj ! kriis Lapaŝtistino. Mia koro batadas. Ha do, kaj vi, kiel diable vi kuniĝos kun ni…
- Kiel ĉi tio ! diris Sro Athelo kiu, sin pendante per la manoj ĉe la rando de la volbo, lasis sin fali, elaste kaj lerte, kaj sin trovis sur la piedoj.
Rapidege, li reflamigis la lampon estingitan dum momento.
- Rapide ĉiu prenu pilolon de Berthelo, li diris. Necesas al ni nian tutan forton.
- Ne estas ke ĝi estas malbona, diris Lapaŝtistino maĉetadanta la kemian manĝaĵon, sed ĝi ne valoras bifstekon…
- Ni ne estas ĝis fariĝi frandemaj. La kesto, sinjoro Robĉjo !
Li malfermis ĝin kaj elprenis el ĝi du stangetojn kiujn li donis al siaj kunuloj, post esti eliginta el ili la luman fluidon.
- Ni ekzamenu la lokojn, li diris.
Paŝante unu malantaû la alia, kun Sro Athelo antaûe, ili komencis esplori la grandegan kavan poŝon, en kiu ili estis malliberigitaj.
Kaj subite Sro Athelo eligis ĝojkrion.
- Estas elirejo…
Tio estas ke li ĵus malkovris tre altan, mallarĝan fendon kiu ŝajnis esti tranĉita en la rokon per hakado.
- Ni estas savataj ! diris Robĉjo kiu estis en optimisma humoro.
- Kondiĉe, korektis Sro Athelo ke ĉi tiu koridoro, kiu ŝajnas al mi tre mallarĝa, konduku ien.
- Aliloke valoras pli bone ol ĉi tie !…
- Tre vere, aprobis Lapaŝtistino. Kaj diri ke super ni, estas bonaj Parizanoj kiuj iras, kiuj trotas, kiuj ŝercas… eble en la akso de mia kapo ĝuste troviĝas bierejo ! Nu ! Kien diable iris nia Anglo ?
Fakte Sro Athelo ĵus senhezite enŝoviĝis en la fendon kaj malaperis.
- Atendu dum momento, li kriis, kial riski nin ĉiujn tri en ĉi tiu unua esplorado ?…
Okazis longa silento; poste la voĉo daŭrigis :
- Venu, ambaŭ !… Atentu, tie estas sufiĉe kruta malsupreniro…
- Malsupreniro ! suspiris la raportisto. Ha ! Ni ne multe aspiras malsupreniri, kiel diris maljuna Kornelio. Fine, mia maljuna Robĉjo, kiu scias, ni eble eliros el ĉi tie ĉe la Antipodoj, tra iu nekonata insulo en la Pacifika oceano… Tio ne malhelpus min ! Sed tio longe daŭros !… Kaj mi havis rendevuon je la dua sur la strato Tebuto !…
Li rapide enŝoviĝis en la subteraĵon kies apikaj vandoj apenaŭ ebligis liajn larĝajn ŝultrojn etendiĝi. Robĉjo, ĉiam obeema, sekvis lin kiel ariergardo.
- Nu ! demandis la raportisto. Kion vi pensas pri niaj aferoj, sinjoro Vriliumo ?…
Sinjoro Athelo, firme sin apoginta sur siaj du piedoj, promenigis la lumon de sia torĉo sur la altaĵon de la vando.
- Ĉu vi estas geologo ? li demandis al Lapaŝtistino.
- Hm ! Mi havas kelkajn nociojn pri tio, kiel pri ĉio. Bona ĵurnalisto devas esti bona pri io ajn, eĉ senprepare doni konferencon ĉe la Sorbono, pri la Revolucioj de la Terglobo…
- Bone ! Vi komprenos min, jen ĉio kio estas necesa. Mi estas, mi konfesas tion al vi, profunde surprizita. Nescianta same kiel vi kiom profunde ni troviĝas, tamen, mi ne povas imagi kiel la sedimentoj estas aranĝitaj, la rokoj kiuj ĉirkaŭas nin apartenas al la lasta periodo de la Terciara epoko, tio kion ni nomas la Miocenon, ĉe la momento kiam komenciĝas la Plioceno… Estas dum ĉi tiu epoko ke la formado de la tereno sur kiu hodiaŭ ripozas Parizo…
- Tiam, diris Lapaŝtistino, ekbruligante cigaredon — bedaŭrinde ! La lasta kiun li tenis en rezervo — estis antaŭ 1830…
- Devas esti antaŭ kelkaj centoj de mil jaroj…
- La ŝtono estas bone konservita… ĝi ne aspektas sia aĝo…
- Kaj tamen, kiom da skuoj, kiom da perturboj la grundo eltenis en ĉi tiu epoko ! ekkriis Sro Athelo. Potencaj fenomenoj, pri kiuj ni apenaŭ kapablas formi al si ideon, senĉese kaj laŭ miriga abrupteco modifis la klimatajn kondiĉojn, kiuj pasis de troa varmeco al glacia malvarmeco… de la emanadoj de la suno, kies tropikaj varmegoj apenaŭ povas doni al ni ideon, postvenis preskaŭ tuj skualoj de neĝo kaj pluvo, kiujn furiozaj kaj sekigaj ventoj frostigis en glaĉerojn — estis la tempo de la vulkanaj erupcioj de Aŭvernjo kaj de la mikrolitaj rokoj…
- Kara sinjoro, milde interrompis la raportisto, pardonu min rompi vian parolon, sed ĉu vi ne povus prokrasti ĉi tiujn klarigojn ĝis pli poste… la tempo pasas kaj (li rigardis sian poŝhorloĝon) baldaŭ estos la horo por aperitivo…
- Vi pravas ! eligis Sinjoro Athelo ridante. Kiam la scienca demono kaptas vin, vi forgesas ĉion alian…
- Almenaŭ, ĉu ĉi tiu scienco — kun malbonefektaj nomoj — indikas al ni sav-rimedon ?…
- Ve ! Neniele ! Tamen la malordigadoj kiuj tiame okazis, estis tiel grandegaj ke ili ebligas ĉiujn hipotezojn… kiu scias se, ĉe la momento kiam ni malplej atendos tion, ni ne trovos elirejon…
- Krom se ni ne trovos ĝin ! Perfekte, tio estas komprenita. Fine, mi notas por la plej bela raporto kiu neniam estis realigita… Mi havas mian titolon : "Vojaĝo tra la Mioceno !…" Sed mi konfesas al vi ke mi ŝatus esti en la momento kiam mi ricevos miajn kopirajtojn…
Ili denove repaŝadis. La disfendo subite larĝiĝis, poste la grundo fariĝis pli kaj pli malfacila, kun elstaraĵoj kaj kavoj kiuj stumbigis ilin…
Subite, triobla ekkrio — farita de surprizo kaj seniluziiĝo — eskapis el iliaj brustoj…
Antaŭ ili, tute fermanta la vojon, murego stariĝis, alta, glata, juntita kun tiom da perfekteco, kiom se ĝi estintus farita el cemento, sen fendeto, sen interspaceto. La longa koridoro en kiu ili paŝadis ekde tiom longe, estis barita…
Lapaŝtistino lasis eskapi sakraĵon tiel energian kiel apanaŭ parlamentan; la brava Robĉjo mem, malgraŭ la deco de sia konduto kaj sia lingvaĵo, eligis ekvivalenton en sia lingvo.
Nur sinjoro Athelo restis muta, kvazaŭ sufokita. Nur dikaj ŝvitgutoj malsekigis lian frunton.
Ĉi-foje, ja estis la fino, la malespero, la morto…
Supozante ke returne ili repaŝu, ili retroviĝus en la kaverno kiun ili forlasis antaŭ jam pli ol du horoj, kaj jam ili sciis ke de tie neniu eskapo eblis.
Ili estis ĉirkaŭitaj, entombigitaj, trudizolitaj…
- Ni estas kondamnitaj, diris koncize Lapaŝtistino.
- Adiaŭ, Sino. Robĉjo, murmuris dolore la detektivo.
- Kaj ĉio ĉi estas mia faro ! ekkriis sinjoro Athelo. Morto venu do por liberigi min de senmorta rimorso !…
- Nu, maljunulo mia, diris Lapaŝtistino per akordiĝema tono, ne tiel ĉagreniĝu !… Estas vere ke nia bela kariero estas finita, kaj mi scias ke mia morto estas vera katastrofo por la tuta mondo… Pa ! ĝi konsoliĝos pri tio !… Nur restas al ni rezignacii. Tio kio incitetas min, estas ke mi ĉiam revis brile morti… kaj estas malbela, estas malpura, krevi en kelo… eĉ pliocena !… Se nur ni povus sin regali per bona manĝo kun ĉampano, kafo kaj diversaj likvoroj… ŝereo-branko aŭ Fernet Branca !…
La voĉo de Robĉjo laŭtiĝis, plorema kiel tiu de infano :
- Mi tamen tio doloras min morti… Nu, sinjoro Athelo, provu ion… Vi estas scienculo… Vi havas la vriliumon…
Ĉe ĉi tiu vorto, Sro Athelo relevis la kapon. Sed jes, Robĉjo pravis !… Ĉi tiu grandega forto kiun li disponis, ĉu li rajtis tute ne uzi ĝin, eĉ malprudente, freneze ! Ĉar ĉiu espero ŝajnis perdita, ĉu ne venis la momento riski ĉion !…
- Aŭskultu, amikoj, li diris per rezoluta voĉo. Sro Robĉjo diras veraĵon, mi havas la vriliumon. Dank’ al la aparatoj kiujn mi metis en la skatolon kiu estas tie, mi povas provi trabori, faligi la muregon kiu baras nin kaj preter kiu, kiu scias, ni povas trovi savon…
- Perfekte, diris Lapaŝtistino. Komencu…
- Bone sciu tion kion ni riskas… Eble ĉi tiu murego partoprenas en la fundamento sur kiu kuŝas la volbo kiu kovras nin… Ĉi tiu apogo mankonta al ĝi, ĝi povos disfali… tiam estos dispremado, tuja morto…
- Nu, ni mortos, jen ĉio. Estas certe ke se ni restus ĉi tie nenion farante, ni fine tamen alvenus al la lasta spiro, kaj eble tre malbela… Ni estus kapablaj disputi, batali… eĉ manĝi unu la alian !…
- Ve ! eligis Robĉjo.
- Sed jes, etulo mia !… Kiam vi estos perdinta la kapon, vi estos tute kapabla voli manĝeti al mi la brakon… do, sinjoro Hazardo, vi havas mian plenan permeson… ke via afabla vriliumo batu en ĝi, tranĉu, haku, dispecigu… Kio ajn okazos, tio estos sufiĉa… Kaj plie, bone diru al vi, antaŭ ol komenci, ke mi, Lapaŝtistino, tute ne rankoras kontraŭ vi… Ne estas via kulpo se tiu stulta Koksŭardo venis falsidiĝi en via aviadilo, kaj mi rekonas ke vi provis ĉion por ripari la damaĝon kiun li kaŭzis, kaj savi niajn bravajn Parizanojn de la plej intensa timego kiun ili neniam spertis… Vi riskis vian haŭton… tio fiaskis… Mi kaj Robĉjo, ni estas ĉi tie kiel amatoroj, estas nia afero… Jen do mia mano, surmetu la vian, kaj estos bona manpremo de amikoj kiuj evidente pli ŝatus tosti per eksporta vermuto, sur la teraso de la trinkejo Kardinalo... aŭ Veruno, laŭ elekto; sed kiuj, almenaŭ, filozofie prenas la aferon, kiel bravaj knaboj kiuj ili estas, kaj kiuj nur bedaŭras ne esti tiaj pli longe…
Lapaŝtistino kiu tamen ne estis sentimentala, eldiris ĉi tiun etan deklamadon per iom raŭka voĉo kiu, venante el la koro, gratis al li la gorĝon.
Sinjoro Athelo kaptis la manon kiu estis etendita al li.
- Nu ! Kaj mi, diris Robĉjo antaŭenmetante la sian, ankaŭ mi ne rankoras kontraŭ vi… tio ĝenas min, jen ĉio.
La tri viroj vigle manpremis unu la alian.
- La ĵuro de Horacioj... supre de murhorloĝo ! rikanis la nekorektebla Lapaŝtistino.
Sinjoro Athelo ne diris eĉ parolon. Pala, sed tre kvieta kaj perfekte memrega, li genuiĝis, malfermis la keston kiun Robĉjo demetis sur la grundon kaj elprenis diversajn instrumentojn kiujn li zorge alĝustigis.
Kiam li restariĝis, li radiis.
Malgraŭ la teruraj riskoj kiuj minacis lin kaj liajn amikojn, la pasio al scienco denove kaptis lin… ĉar li estis plenumonta unu el la plej interesaj eksperimentoj al kiuj vriliumo povas taŭgi…
- Restu je kelkaj metroj for de mi, li diris, eblas ke ŝtonsplitoj estu forĵetitaj, kiuj povus vundi vin… Ni almenaŭ metu ĉiujn ŝancojn je nia flanko…
Tiam armita de speco de borilo, eningigita ĉe la fino de forta metala stango, al kiu estis fiksita sfereto enhavanta evidente la vriliumon, li almetis ĝin kontraŭ la murego…
Li agigis risorton. Sparko eliĝis, ni aŭdis grincadon, kvazaŭ rotacian movon kun grandega rapideco… La borilo diserigis la gipsoŝtonon kaj infinitezima polvo kirliĝis kaj falis…
- Venko ! kriis Athelo. Ĉi tiu murego ne estas dika pli ol tridek colojn. Mi venkos ĝin.
Li retiris sian borilon kiu lasis larĝan truon. Poste, pacience, li rekomencis la operacion apude. Tiel faras ŝtelistoj kiuj volas forigi la kirasan pordon el monŝranko. Post kelkaj minutoj kadro estis formita, lasanta inter la truoj nur tre malgrandan interspacon.
Sinjoro Athelo tiam modifis sian aparaton kaj anstataŭigis borilon per speco de maleo, de martelo, kaj denove risorto ekfunkciis. Ĉi-foje la sparkoj estis pli fortaj, kraketadantaj kiel revolveraj pafoj. Kaj la ŝtona panelo fendiĝis, rompiĝis, falis… aperturo estis farita, je unu kvadrata metro… larĝe ebliganta la transpason de homo.
La vojo, la muregoj, nenio moviĝis.
Kaptanta la torĉon, Sro Athelo sin klinis ĝistalie tra la malfermita panelo kaj kriis :
- Amikoj !… mirindaĵo !… kaverno de diamantoj !…
1 Mi ne trovis bonan tradukon, sed ŝajnas ke ĝi estas bongusta elektita kafon.
05 Menaĝerio kiel ni malofte vidas ĝin.
De diamantoj ! Ne. Sed de glacio !
Rebrilo de facetoj, kirlado de steloj, flagrado de astroj.
Sub la disradiado alvenita de la gesto de la tri vriliumaj torĉoj, ornampendaĵoj rebrilis, kun moviĝemaj fulmoj, koloroj de fajro kiuj fuzis en kristalan polvon…
Ebriaj pro la retrovita vivo en ĉi tiu apoteozo de miraĵo, ili freneze svingis siajn torĉojn kies fulmetoj, similaj al tiuj de la likopodio, okazigis rebatojn de meteoroj, elĵetojn de arktaj aŭroroj, rotaciojn de radioj, jen rompiĝantaj sur malluma plano, kiel senfunda spaco, jen eliĝantaj el la malpleno, kiel kugloj el fandita plumbo.
Sinjoro Athelo, entuziasma, estis unue saltinta trans la malfermita elirejo kaj falis sur platformon, supron de vasta pilono de kiu la kaverno superita, ŝajnis senfine malvolvi siajn riĉaĵojn de rebriloj kaj siajn kometvostojn.
La du aliaj sekvis lin.
Blindigitaj, kun dilatitaj pupiloj, ili rigardis ĝuantaj de ĉi tiu ebrio de belaĵo, ludantaj kiel infanoj kun ĉi tiu kalejdoskopo de mirindaĵo, forgesintaj ĉion, laciĝojn, turmentojn de la morto kiu pasis sur iliaj kapoj, envolvante sin en ĉi tiu grandiozeco kiu penetris ilin, revigligante en ili la vivovolon !
Sinjoro Athelo, la unua, sin remastris; eltirante sin de la fizika kapturno kiun li spertis, li provis kompreni la dimensiojn de la kaverno, ĝian originon, ĝian orientiĝon.
Li ne povis dubi, ĉi tiu glacia kavo datumis de tiel malproksimaj periodoj ke, ĝis nun, la scienco ne sukcesis ilin kalkuli. Ĝi estis la laboro de unu el tiuj teraj renversiĝoj kiuj akompanis kaj kaŭzis la formadon de nia grundo.
Ĉi tiu kaverno estis grandega. Provante direkti la lumon de sia torĉo, li videtis super si nur montopintojn kun strangaj formoj, nadlojn kun akraj eĝoj, kvadratajn turojn kiel mezepokaj kasteloj, platformojn kaj balustrojn suspenditajn ekster ĉiuj reguloj de statiko…
Malsupren, mamformaj montetoj, montetoj, blokoj de kiuj pintoj ĵetiĝis, kvazaŭ sin ĵetantaj renkonte al stalaktitoj kiuj pendis de la altaĵoj.
Ankaŭ profundaj, malhelaj, preskaŭ nigraj kavoj.
Tien, ĉe la lastaj limoj de lia vidkapableco, giganta makulo gluiĝis sur la blankeco de la nevajoj, kaj alia, sur la supro de unu el la montopintoj, kaŝante ĝian firston kaj kiu inspiris al li la memoron de giganta vesperto.
Tiam li rimarkis ke la malvarmo estas intensa, ĉefe kompare kun la sufoka temperaturo en kiu ili tiom longe restis mergitaj… Kaj sin turnante al flanko de la elirejo kiu donis al li trairon, li sentis ke de tie venis varmeta fluo kiu vigle eniris en la kavernon.
Elprenante el sia ilaro malgrandan termometron, li konstatis ke la medio estas ses gradoj sub nulo, sen danĝera temperaturo por la homa organismo.
Tiam li alparolis al siaj kunuloj :
- Nu ! Miaj amikoj, kion vi pensas pri ĉi tiu spektaklo ?…
- Nekredebla ! Bela ! Grandioza ! Pompa !
Ekkrioj koliziis kun adjektivoj, abundeco da epitetoj.
- Kia enscenigo, diras Lapaŝtistino, tio superus ĉe la Kasteleto1 !… Nur mankas kelkaj figurantinoj en dancvestaĵoj !…
- Kia dekoracio por miraĵo de Kristnasko ! kompletigis Robĉjo.
- Do vi admiras, daŭrigis Athelo. Ankaŭ mi. Sed se vi kredos min, ni ĉesos nian entuziasmon. Unue estas malvarme…
- Estas vere, mi malvigliĝas…
- Kaj estos bone por ni fari iom da ekzercoj…
- Mi ne rifuzas tion… Ha, do ! Kie ni estas ?
- Sur supro de pinto el roko kaj glacio, respondis Athelo. Kaj mi devas aldoni, por elrevigi vin kaj revenigi vin al realo ke, krom posta ekzameno, ni apenaŭ pli progresis ol antaŭ momento. Ni scias kiel ni eniris ĉi tien, sed ni absolute ne scias kiel ni eliros el ĝi…
- Diable ! Mi ne plu pensis pri tio, diris Lapaŝtistino. Laŭ kio, ni neniam povas esti trankvila dum momento, eĉ cent futojn subtere… Tio ne gravas, mi havis dek minutojn da bona tempo ! Nun, ho vi kiu estas la dio de saĝeco, rakontu vian etan aferon…
- Unue, ĉu ni havas ĉiujn niajn ilojn… la keston ?…
- Sub mia brako, diris Robĉjo. Mi konas nur la instrukcion…
- Estas bone… La vriliumo faris al ni servon, ĝi ankoraŭ helpos nin… Antaŭ ĉio necesos al ni malsupreniri…
- De nia elstaraĵo, diris Lapaŝtistino, sed tio tute ne ŝajnas al mi facila…
- Ĝi estas nur ludo… Mi vidas malglataĵojn kiuj servos al ni kiel ŝtupetoj kaj en kazo de interrompo, la vriliumo eltranĉos por ni ŝtupojn… Sed vi, sinjoro Lapaŝtistino, rigardu do ĉirkaŭ vi kaj diru do al mi, kian ideon vi havas pri la kaverno…
- Mi vidas ĝin giganta... vera katedralo… Sed kio do estas tute funde, inter du glacipintoj… kolosa afero, tute nigra… rondforma… kaj brila…
- Ankaŭ mi vidas ĝin. Tute senmova, ĉu ne ?
- Absolute… sed ĝi ne estas la sola… ni dirus gigantajn blokojn el nigra ŝtono… bazalto, granito ? Eble io kiel morenoj, ĉi tiuj ŝtonmasoj flutransportitaj de la neĝdegelo kaj kiuj ni trovas ĉe la randoj de glaĉeroj…
- Eblas ! diris eviteme Sro Athelo. Mi iros esplori ĉi tion…
- Ni iros kune…
- Mi iros, se vi permesas tion, mi iros sola…
La nediskutebla, preskaŭ aŭtoritata tono de sinjoro Athelo iom surprizis Lapaŝtistinon; sed li komencis profunde respekti lin kaj ne rebatis.
- Unue ni zorgu reakiri fortojn, daŭrigis Sro Athelo per sia tono refariĝanta natura. Ni bezonas dormadon kaj necesas al ni trovi lokon kie ni ne tro suferos malvarmon…
- Ni povas reiri hejmen, kuraĝis Robĉjo montrante per la mano la aperturon tra kiu ili eniris en la kavernon…
- Mi pensas ke tio estus neebla por ni, respondis Athelo.
- Kial ?
- Rigardu per vi mem. La nadlo sur kiu ni staras, estas kovrita de tavolo de malmoliĝinta neĝo… Zorge ekzamenu, kaj vi vidos ke la varma aerfluo venanta el la aperturo jam fandis la glacian parton kiu rekte ricevas ĝin… Ĝi ne estus sufiĉe malmola por servi al ni kiel apogpunkto… Ĝi cedus sub niaj piedoj kaj ni frakasiĝus en la malplenon…
- Diable, ĝi estas vera ! diris Lapaŝtistino. Sed tiam, eble ebenigante la lokon per la vriliumo — ĉar ĝi finfine estas bona por ĉio — ni povus, profitante de ĉi tiu malmulte da varmeco, aranĝi ĉi tie nian dormĉambron…
- Ni provu ! diris sinjoro Athelo.
La vrilium-flamo ankoraŭ ĉi-foje mirinde sukcesis. En perimetro de kvar metroj, glacio kaj neĝo estis flankenpuŝitaj, poste la roko estis sekigita kaj la tri viroj kuŝiĝis, sen multe da zorgo pri la estonta tempo.
Lapaŝtistino kaj Robĉjo, elĉerpitaj, profonde endormiĝis. Sed sinjoro Athelo vigilis.
Certe ja, li bone sciis ke, sur ĉi tiu platformo kiu izolis ilin, li kaj liaj kamaradoj tute ne riskis tujan danĝeron. Sed konfuza, nekonata ideo hantis lin kaj inspiris al li la timon de novaj malhelpaĵoj, eĉ pli teruraj ol tiuj kiujn ili venkis…
Li pacience atendis. Lapaŝtistino ronkis, Robĉjo susuris. Ili profunde dormis… li estis libera agi.
Kun senfinaj antaŭzorgoj li sin glitis al la dekliva parto de la platformo. Alkroĉinte al sia frunto metalan bendon al kiu estis fiksita Vriliuma lampo, li komencis malsupreniri.
Trejnita kiel ĉiuj angloj al korpaj ekzercoj, al ĉiuj ludoj de moviĝo kaj lerteco, kaj plie eksterordinare fortika, Sro Athelo admirinde uzis la plej malgrandajn anfraktojn de la roko kaj glacio. Baldaŭ li atingis specon de kornico kiu permesis al li preni kelkajn momentojn da ripozo. Li profunde enspiris la freŝan aeron kiu donis al liaj pulmoj novan aktivecon. Kvankam li ne povis sin flati esti elirinta, kun siaj amikoj, el la terura situacio en kiu la sorto enmetis, ilin, li neniam sentis al si pli liberan spiriton kaj pli aktivan aŭdacon. Li akceptis la lukton, li estis certa ne malvigliĝi.
Li rekomencis la malsupreniradon. Nun li komencis videti la fundon de la kaverno, faritan el glaciiĝintaj tavoloj kiuj sin kovris unu la alian, kvazaŭ la fluado de rivero subite solidiĝintus, laŭ abrupta frostiĝado kiu ĉesigis ĝiajn movojn dum ili ankoraŭ realiĝis.
Piede de la nadlo kiun li estis forlasanta, vasta spaco etendiĝis, formante specon de cico, el nigra koloro, kiel la makuloj kiujn li videtis de supre kun Lapaŝtistino. Tamen, krono de glacio ĉirkaŭis la bazon de ĉi tiu tuta parto, el brila blankeco, nur pli forte kontrastigante la nigrecon de la bloko kiu kuŝis malsupre. Sinjoro Athelo fine metis siajn piedojn sur ĉi tiun galerion. Li plenumis la plej malfacilan parton de sia tasko. Sed estis ĉefe nun ke li sentis sin kaptita de tiel intensa scivolemo ke lia koro batis ĝis rompi al li la bruston.
Kun singardo kiun duobligis la timo malutili al sukceso de la enketo kiu sin trudis al li, la juna anglo unue ĉirkaŭiris la kronon de glacio, verŝante lumon tiel for kiel eblis al li.
Li ankoraŭ ekvidis nigrajn makulojn, sed kun malpli grandaj dimensioj ol tiuj jam rimarkitaj. Li sentis ion kraki sub siaj piedoj. Li deprenis sian lampon, sin klinis, rigardis; li ĵus paŝis sur objekton kiun li duone disrompis, kaj preninte ĝin, li eligis krion de surprizo.
Dokta pri paleontologia scienco, li ĵus rekonis la ostojn de flugilo kiun li tuj rememoris kiel aparteninta al pterodaktilo, tiu besto por ĉiam malaperinta, kaj kies kranio sugestis al la fama anatomo Rikardo Oŭeno ĉi tiun penson, ke neniam organo de vertebrulo estis konstruita kun pli da ekonomio de materialoj, por kombini malpezecon kun forto.
Tiam, kvazaŭ ĉi tiu malkovro konfirmis certan penson kiun li ne kuraĝis, en sia modesteco de klerulo, konfesi al si, li rezolute malsupreniris de la glacia insuleto kaj paŝis al la grandega nigra makulo kiu kaptis lian atenton.
Kaj tre rapide li rekonis ke ĝi estis nek bloko el bazalto, nek maso el granito, sed fakte la tuta korpo de giganta besto, la mamuto, malaperinta ekde centoj da jarcentoj kaj kiu estas konata de ni nur pere de skeletoj aŭ partoj de skeletoj trovitaj en la profundoj de la paleozoikaj tavoloj.
Jes, estis ja ĉi tiu giganta, peza maso, vera skizo de la naturo de kiu la nuna elefanto estas posteulo reduktita al triono. Kaj, kun pasia febro, sinjoro Athelo vidis, reproduktitan antaŭ siaj okuloj, la mirindaĵon antaŭnelonge jam konstatitan en Siberio : La kompletan, perfektan konservadon, per la malvarmo, de giganta besto, kun ĝia haŭto, ĝia karno. Li surgrimpis sur la ŝultrojn de la monstro por pli proksime ekzameni tiun gigantan kapon kun ĝiaj du dentegoj kurbigitaj al si mem. Li palpis per siaj manoj la harojn rigidigitajn pro la malvarmo. Li malsupreniris ĝis ĝiaj grandegaj piedoj kiuj ŝajnis ĉizitaj el marmora bloko.
Ho ! li tiam ne plu pensis pri la danĝero kiun li kaj liaj kunuloj riskis. Li vivis sian revon de sciencisto, palpante tiujn membrojn kiujn neniu homa forto kapablus levi... kia triumfo por esploranto !… kia venka respondo. al la kontraŭuloj de la evoluo !…
Kaj kaptata de ia frenezo, sinjoro Athelo grimpis sur la korpon de la mamuto, por pli bone ekzameni la aliajn nigrajn makulojn kiuj — li ne plu dubis pri tio — estis antaŭantropaj bestoj, antaŭ la apero de la homo… kaj unua ekzameno konfirminta lian hipotezon, li malsupreniris kaj ekkuris tra la kaverno…
Ĉi tie li trovis sendifekta, en ĝia longedaŭra senmoveco, la megaterion kun ĝia masiva postaĵo, kun ĝiaj kruroj ĵetitaj antaŭen kaj armitaj de ungegoj similaj al sabroj kaj kiuj kaptis la predon disŝirante ĝin.
Pli malproksime, estis, kuŝanta sur sia flanko, kiel dormanta, la mastodonto, giganta rostrulo, la kolosa grandegulo el la mamuloj de la praaj tempoj, kun ses metroj alte, ok metroj longe, ne inkluzivante la rostron !
Tie, sendube surprizita kaj senmovigita de la malvarmo, la giganta cervo, prapatro de nia cervo, kun grandegaj kornoj etendiĝantaj en ventumila formo kaj ŝirantaj la aeron je alteco de kvar metroj ! Ĉi tiu, kliniĝanta super la antaŭaj kruroj fleksitaj al la grundo, ŝajnis preta elfini salton interrompitan de la kataklismo.
Li preskaŭ falis, implikante la piedojn en la skvamoj de monstra krokodilo, estanta pli ol du metrojn longa, kuŝaĉita sur la ventro, kun la faŭko malfermita kiel por batalo.
Fine, la du mirindaĵoj de ĉi tiu kolekto — sola vorto kiu povis karakterizi ĉi tiun mirindan kunigon de monstroj — estis la brontosaŭro, la giganto de la dinosaŭroj, kun longo de almenaŭ dek kvin metroj, pezo de dek kvin tunoj !… Ĝi kuŝis kun sia longa kolo levita kaj stariganta en la aero sian malgrandegan kapon. Kaj fine la nigra makulo kiun Lapaŝtistino videtis, starigita sur la flanko de bloko el roko aŭ glacio, estis la dinornito, la giganta birdo, prototipo de niaj strutoj, kaj kiu, de piedo ĝis kranio, estis pli ol tri metrojn alta… La besto estis restinta stara, apogita kontraŭ la maso kiu subtenis ĝin… mirinde konservita, kun siaj longaj kaj rigidaj plumoj, ankoraŭ brilaj…
Kia tera renverso kapablis kaŭzi ĉi tiun konsternan fenomenon !… Evidente malvarma ondo falis sur la regionon, tiel terura, tiel fulmrapida, ni povus diri, ke antaŭ ĝi grupo da bestoj provis fuĝi, forgesante en ĉi tiu terura fuĝo, la rivalecoj kaj la malamoj… Kaj pro la subita alfluo de neĝo kaj glacio, ili estis haltigitaj en ĉi tiu kaverno, en kiu la malvarmo ŝtonigis ilin, tuj frostigante ilian sangon kaj ilian medolon… Poste la abismo fermiĝis super ili… enterigante ilin en tiu frosta kaj por ĉiam konserviga temperaturo…
Jarcentoj kaj jarcentoj fluis, kaj eterne ĉi tiuj admirindaj specimenoj de la unuaj baraktoj de kreema naturo devis resti nekonataj… Kaj necesis por ke ĉi tiu ripozo estu malkvietigita… ke Johano Koksŭardo, la boksisto, ŝtelinta poŝhorloĝon, venu por eskapi el tiuj kiuj lin persekutis, transsalti super la muro de sinjoro Athelo Hazardo, kaj rifuĝi, frenezita ebriulo, en la Vrilioĝiron !…
De kio dependas la destinoj !…
Pro sia longa kurado tra la kaverno, Sro Athelo estis elĉerpita; sed li ne povis forlasi siajn kunulojn kiuj, ne trovante lin apud si ĉe sia vekiĝo, povus timiĝi kaj iom malprudentiĝi…
La kuraĝa anglo — al kiu la ĝojo de sia malkovro cetere redonis novajn fortojn — regrimpis, nur per fortoj de la pojnoj kaj de la lumboj, al la platformo kie li lasis Lapaŝtistinon kaj Robĉjon…
Li trovis ilin trankvilaj, senmovaj, ronkantaj kaj susurantaj…
Kaj lasante sin fali sur la grundon, li profunde ekdormis.
Ve ! Ĉu lia dormado estus tiel trankvila, se li povintus diveni la teruran katastrofon kiu estis furiozonta sur Parizo !
1 Spektaklejo de Parizo.
06 La Ruiniĝo.
Robĉjo la unua vekiĝis. En sia duondormo li vidis sin, ĉe la marbordo, proksimume de Hestingso, en la pajlategmenta dometo de la vilaĝo de Inverstedo, ravan kvarĉambran domon — kun keletaĝo — kiun Sino Robĉjo heredis de onklo, kaj en kiu ili revis fini siajn tagojn.
Li subite tremetis. Io ĵus falis sur lian okulon. Li skuis sin, sama sento renoviĝis per frapeto sur la nazo… Ĉi-foje, li ternis, poste skuiĝis, malfermis la okulojn… Lia Vriliuman bastoneto estis enpikita iom malproksime de li. Li vidis nenion apartan kaj denove ricevis surnaza bateton.
Evidente okazis strangaĵo. Li metis la manon al sia vizaĝo kaj sentis ĝin malseka. Poste, aliranta al sia kolumo, li konstatis la malagrablan veron… lia vestaĵo, lia veŝto, lia ĉemizo estis laŭvorte tramalseka… pluvis !…
Li eksaltis sur siajn piedojn kiuj klakis sur flaketo da akvo…
- He ! Sinjoroj, li vigle kriis !… ni estas inundataj…
Je lia voĉo, Lapaŝtistino kaj Athelo abrupte vekiĝis… kaj ambaŭ, spertantaj la saman senton de malsekeco, eligis ekkriojn de surprizo…
- Inundo ! diris Lapaŝtistino. Tio memorigas al mi pri Ivrio !…
Sed sinjoro Athelo tute ne deziris ŝerci. Tre rapide li ekkomprenis ke ĉi tiu pluvo de gutetoj devenis de la degelo de la stalaktitoj kiuj pendis de la volbo… kaj samtempe, klininte la orelon, ŝajnis al li percepti la mildan kaj konstantan bruon de fluetado… Samtempe, ne estis dube ke la roko sur kiu ili rifuĝis perdis la plej grandan parton de sia kovro de neĝo kaj glacio, kaj ke tiel iom post iom malaperis la elstaraĵoj aŭ anfraktoj kiujn li uzis dum sia nokta ekspedicio.
- Estas la degelo, li diris. La aperturo kiun ni faris en la fermita murego de la kaverno, donis trairon al fluo de varma aero…
- Bone ! diris Lapaŝtistino. Ni povos surmeti la someran jakon…
Sed Athelo vigle sin klinis al li :
- Ne ridu, li mallaŭte diris al li… eble estas la kaoso, tio estas la fina katastrofo… Kiu scias, ĉu tiuj grandegaj ŝtonblokoj, retenataj de la glacio kiu rolas kiel cemento, ne disfalos sur nin…
- Diable ! Jen la sensencaĵoj kiuj rekomenciĝas… Mi petas foriri…
- Estas tio kion ni ankoraŭfoje provos… sed ni ne kaŝu al ni ke la situacio estas pli danĝera ol iam…
Li subite haltis, kaj, malgraŭ sia memregado, lia fizionomio esprimis tiel profundan turmenton ke Lapaŝtistino, malgraŭ sia senzorgemo, havis movon de maltrankvilo…
- He ! Kio okazas al vi ?…
Athelo estis antaŭenirinta al la ekstrema rando de la roko :
- Aŭskultu ! li diris. Diru al mi, ambaŭ, ĉu miaj oreloj zumas, ĉu mi freneziĝas… aŭ ĉu reale…
- Mi aŭdas ion, diris Robĉjo per voĉo kiu tremetis, ŝajnas ke oni moviĝas enen…
- Sed estas vere, kriis Lapaŝtistino. Tio svarmas ĉi tie !… Rigardu !… Ĉu ne ŝajnas al vi ke ĉi tiuj grandegaj nigraj makuloj, rimarkitaj ĉe nia alveno, iom post iom moviĝas…
Ili rebruligis siajn torĉojn kaj sin klinis antaŭen, plibriligante la flamon por ke ĝi sendu lumon ĝis la profundoj… kaj en la masoj da granito kaj bazalto estis ia balanciĝado…
- Ĉi tiuj ŝtonoj vivas do ! Kio okazas ? artikulaciis Lapaŝtistino per sufokita voĉo…
- Okazas, ekkriis Sinjoro Athelo en malespero, ke ni ĉeestas en ĉi tiu momento al la plej mirinda fenomeno kiu okazis ekde la unuaj formacioj de la tero… Okazas ke, tie malsupre ni, ĉirkaŭ ni, monstraj kolosoj, frostigitaj ekde la glaciepoko, tio estas ekde tempoj kies ni ne kapablas kalkuli la malproksimecon; hodiaŭ, sub la influo de la altiĝo de temperaturo — kiun ni kaŭzis, ni, precipe mi, malprudenta kaj stulta ! — subite vekiĝas, reviviĝas el sia longedaŭra dormado…
Kio okazos ? Neniu homa inteligento povas antaŭvidi tion !
Robĉjo, kvazaŭ trafita de subita ideo, rememoranta vortojn aŭditajn en la lernejo :
- Ili estas antaŭdiluvaj bestoj !… li ekkriis.
- Nek pli, nek malpli, eta patro mia, diris la raportisto kiu provis reakiri sian parizan petolon. Io kiel la diplodoko de la sindona Sro Karnegio kiun, se ni ankoraŭ vivus morgaŭ, ni povus iri kune vidi ĉe la Ĝardeno de la Plantoj… kiam ĝi surpremas vian piedkalon, tio doloras, mi povas aserti tion !…
Kaj, en la profundoj de la kaverno, la movoj pliigis… Estis kiel susuro de pezaj ŝtofoj, poste obtuzaj batbruoj kiel pezaj traboj kiuj stariĝintus per si mem kaj pene sin firme apogintus sur la grundo…
Okazis terura krakado. El la volbo, maso disiĝis, falis kun abomena bruego, faligante la glacimontojn, resaltante sur la rokoj, dum graŭlis, timigaj kaj neniam aŭditaj de homa orelo, blekadoj de teruro kaj doloro…
La laboro de la degelo okazis kun fulma rapideco. Ĉirkaŭ la horsto sur kiu staris la tri amikoj, kunigitaj en grupo, paralizitaj pro la hororo de la spektaklo malbone videtita ĉe la malluma fundo, estis nur disfaloj, la glaciblokoj diseriĝis, kuntirante en sia falo grandegajn blokojn kiuj resaltis…
- La vriliumo ! La vriliumo ! kriis Robĉjo.
Ha ! Jes, la vriliumo ! Tiom potenca kiel ĝi estas, ĉu li kapabus batali kontraŭ ĉi tiu tumulta kaj giganta sturmo de la naturaj fortoj !… Ĉu ĝi povus levi monton…
Tamen, meze de ĉi tiu neeltenebla malordo, stariĝis bestoj kies grandega dorso skuis rokpecojn kiuj glitis sur la dika haŭto kaj rompiĝis ĉe iliaj piedoj… La timigaj voĉoj respondis unu la alian, la piedoj batis la grundon… Ĉu ĉi tiuj eskapantoj el la terciara epoko ne jam ĉeestis ĉe samaj malordigojn, dum kiam akvo, tero, fajro sin forlasis al la neimagebla batalo de senekvilibraj elementoj… Ili reprezentis la krudan forton, la blindan kaj ĉiopovan instinkton de memkonservado, la daŭrecon de vivo en nekredeblaj vivdaŭroj, la kohezio de la unuaj energioj en kiuj bolis la estonteco de la mondoj.
Homoj ! Ha, kio ili estis antaŭ ĉi tiuj amasoj da muskoloj kaj tendenoj, de ĉi tiuj levjatanoj kiujn la fablo apenaŭ aŭdacis priskribi !
Vane Lapaŝtistino kaj Robĉjo — kiuj estis nenio malpli ol senkuraĝuloj — provis streĉi siajn nervojn. Vane Sro Athelo, senkonsila, sin turnis al inteligenteco per kiu la pensanta estulo superis la forton…
Ili sin sentis senfortigitaj, nervozaj, defalintaj ĝis ne plu havi nocion pri rezisto… Ili ne plu parolis, ili apenaŭ pensis. En ilia cerbo, kiuj malfortiĝis, la aferoj perdis siajn formojn, siajn reliefojn; la ideoj trairis sen plu sin fiksi; la senso de memoro, komparo, juĝo atrofiiĝis…
La akvo ankoraŭ falis, nun plaŭdante kiel ŝtormpluvo. La torĉoj de vriliumo estingiĝis, kaj nenio plu postrestis krom la fantastaj bruoj kiujn produktis ĉi tiu faŭno, subite estigitaj en mirindega reviviĝo…
Kaj dum ili estis tiel, hipnotigitaj de la mistero, sufokitaj de la nekonataĵo, jen kiam la fina katastrofo finiĝis… en tumulto de tondraj frakasoj, la tuta kaverno krevis, dismetiĝis… La disrompitaj rokoj falegis, la nadloj el glacio tratranĉis la spacon kiel arĝentaj glavoj.
Ĉio falegis, dispeciĝis en terura disrompiĝo… La monstroj blekis kriaĉojn, graŭlojn… Kaj kvazaŭ la neverŝajno ankoraŭ volus defii la eblon, parto de la volbo ŝiriĝis, grandegaj fendoj malfermiĝis.
Kaj la sunlumo eniris, brila, en triumfa impetego…
07 La Invado de Parizo.
Estis dimanĉo, fine de aprilo, unu el tiuj belaj tagoj kiuj estas la anoncantoj de la monato de majo.
La oka matene : la maldiligenta urbo matene pigrumis en la lito. Antaŭ ol ekiri por iu distraĵo, la homoj langvore ripozis en la lito de la fruaj leviĝoj de la semajno.
En ĉi tiuj popolaj kvartaloj de Altaĵoj-Ŝomonto, de la stratoj Sekretano, Bolivaro kaj Botzariso, dommastrinoj estas komplezemaj al la laboristoj kiuj laboris dum la tuta semajno. Ili unuaj ellitiĝas kaj, certiĝintaj ke la bebo, profunde dormanta, ne vekos sian patron, ili rapide sin glitas eksteren por la matenaj proviantoj, vizitantaj la butikojn, atentaj pri la kvalito de la legomoj kaj pri la freŝeco de la viando, zorgantaj ne tro elspezi la pagon de sabato, gajaj, viglaj, vioplenaj, babilemaj, interŝanĝantaj ĉe la anguloj de la trotuaroj rapidajn babiletojn, malpaciencaj ankaŭ ili, ĉefe ili, por eskapi al iun lokon de la ĉirkaŭurbo kie oni trinkos aeron — kaj ion alian — kun la etulo ridanta kaj kantanta sur la ŝultroj de paĉjo.
La vetero estis malbela dum ĉi-lastaj du semajnoj. Estis, en ĉi tiu bela suna mateno, reviviĝo de lumo. Vizaĝoj kaj koroj radiis. Estis agrable vivi !…
Unu el ĉi tiuj grupoj da bravaj Parizaninoj haltis ĉe la angulo de la strato Pradiero kaj de la skvaro Buŝeo de Perto, la babiladoj daŭris, sen malico, tiom da bonfarto mildigas la karakterojn.
Subite, la laktaĵvendistino, staranta sur sia sojlo kaj distranĉanta bulon da butero, restis konsternita, tenante kun brako etendita sian labortranĉilon. Ŝi eligis abomenan krion, turniĝis surloke, trapasis sian pordon kaj refermis ĝin per piedbato…
La virinoj sin turnis kaj kriĉoj de teruro eliĝis el ĉies gorĝoj…
Grandega nigra formo obstrukcis la fundon de la skvaro, demona aperaĵo kiu ĵetis sur la bluetan horizonton gigantan inkmakulon…
Kaj subite, sen tio ke unu vorto estis dirata, la virinoj forkuris, interpuŝiĝante kaj sin pelante unu la alian, kun la piedoj kiel senfortigitaj, la gorĝoj kiel sekaj, klukante konfuzajn alvokojn… Ili atingis la straton Bolivaron kie ili renkontis aliajn kvietajn grupojn, sed kiujn ili panikigis… tie, malantaŭ ili, terura monstro… la diablon kriegis maljunulino sin krucosignante.
La diablo ! Aliaj ridis. Ili do estis frenezaj ! Ĵus tiam du urbaj serĝentoj preterpasis, trankvilaj. Oni sin ĵetis al ili, manoj kroĉiĝis al iliaj pelerinoj… Indulgemaj, ili aŭskultis, pridemandis… Estis tie, sur la skvaro…
Ankaŭ ili kredis trakti kun frenezulinojn… sed kial tiom multaj ! Estas ĉar io okazis… Ni iru vidi !…
Cetere, la pruvo ke nenormalaĵo okazis, estas ĉar ĉiuj fenestroj de la strato Loĵiero malfermiĝis kaj ĉar, en iliaj kadroj, estuloj aperis, kun timigitaj kapoj, brakoj batantaj la aeron en konvulsioj de hororo, buŝoj larĝe malfermitaj kaj kriegantaj…
Kaj ĉe la preciza momento kiam la du agentoj atingis la angulon de la skvaro, aperis, flugtuŝanta la domon de kiu ĝia dorso atingis la duan etaĝon… la mamuto, peza, solena, svinganta sian monstran kapon kun plata kaj larĝa frunto, pluganta la pavimon per siaj kurbaj dentegoj, kun okuloj apenaŭ videblaj sub la vastaj ĉifonaĵoj de siaj oreloj, senhaste alvenanta, monumenta, metanta unu post la alia sur la grundo kiu ŝanceliĝis, la kvar falmartelegoj kiuj estis ĝiaj piedoj…
La du reprezentantoj de la leĝo restis ŝtonigitaj surloke, sen cetere arogantaĵo, kun okuloj elorbitigitaj… La plej juna, per kuraĝa impeto, havis en la mano sian deĵoran revolveron kaj for de kvar metroj pafis…
La kuglo resaltis kaj iris rompi la montrofenestron de butiko…
La alia, pli kvieta, simple diris :
- Ni iru sciigi la policejon !
Kaj por ke ni ne forgesu ke li estis la aŭtoritato :
- Iru, li kriis al la amaso da virinoj kiuj teruritaj sed ankoraŭ pli scivolemaj obstrukcis la angulon de la strato Bolivaro, rehejmeniru ĉiuj kaj neniun eliru antaŭ ol la komisaro estu alveninta.
La Mamuto ankoraŭ paŝis, lulante sian gropon, svingante sian harplenan voston kiu batis la aeron kiel giganta peniko.
Je la voĉo de la agentoj, la virinoj forkuris, kuntirantaj la scivolemulojn kiuj iom post iom estis kolektiĝintaj, ĉiuj kaptitaj de freneza paniko. Iuj kurantaj al la strato Manino aŭ provantaj transiri la kradon de la parko, aliaj plenrapide ĵetitaj direkte al strato de Krimeo…
Sed ĉi-lastaj ne iris for ĉar jen tio ke ĉe la angulo de la strato de la Altebenaĵo, terura silueto konturiĝis… La megaterio, giganta dazipo, alta je kvar metroj, kun siaj strangaj makzeloj, sia pendanta lipo… Ĉi tiu firme plantita sur siaj malantaŭaj kruroj, antaŭeniris per saltegoj, kun la antaŭaj membroj super la tero, tre mallongaj kruroj armitaj de timigaj ungegoj… la masko estis abomena, diabla, la tre elstaraj okuloj ruliĝis en alternado de blanko kaj nigro, laŭ timiga karaktero…
Antaŭ ĉi tiu nova aperaĵo, la kurego haltis, returniĝis, kaj la galopado rekomenciĝis, en la kontraŭa direkto, al centra Parizo… kaj la du monstroj sekvis ilin, sed de malproksime, sen ŝajni urĝata, laŭpaŝe irante…
Ĉe tiu momento, kurpaŝe alvenis la postulitaj policanoj, kun la sabro-bajoneto enmane, pretaj por ajna batalo — kvazaŭ temus pri striko — kaj kun ili, la polickomisaro, iu malalta dikulo, dignoplena, kiu ĉirkaŭmetis sian skarpon por esti pli impona.
Sed la du kunuloj — de antaŭ la diluvo — nun malsupreniris la straton Botzarison, kaj kvazaŭ la labirintoj de la kvartalo ne havus sekretojn por ili, laŭiris la straton de la Atlaso… malsuprenirantaj al la bulvardo de la Urbeto… La enketjuĝisto, deca, tre pala, retropaŝis por ne ĝeni ilin… sen scii kion fari. La aŭtoritato tamen konservis memfidan mienon…
Kiam subite, el ĉiuj stratoj ĉirkaŭantaj la skvaro Buŝeo de Perto — kaj vere ĉu ĉi tio ne estis diskreta omaĝo al tiu kiu unue malkaŝis la gravecon de la homo sur la tero dum la kvaternara periodo — aliaj monstroj, aliaj gigantoj, aliaj kolosoj ekaperis, la hipariono, prapatro de nia ĉevalo, kaj kun duobla alteco; la mastodonto, senforma maso, vera karnobloko longa je kvar metroj, el kiu eliĝis kiel glavoj kvar minacaj dentegoj… aliaj ankoraŭ kiujn la scienco ne katalogis, malbone ĉirkaŭtranĉitaj skizoj de gigantaj rinoceroj, envolvitaj de siaj karapacoj kiel de kiraso, kun sur la supro de la kranio trioblaj, tranĉaj kaj pikaj kornoj, gigantaj ondoj de gropoj, de femuroj eningigitaj de ledo, de ŝultroj el kiuj elstaris ostoj similaj al bieloj de transatlantikaj maŝinoj. Ĉiuj, brontosaŭroj, triceratopo, reptilioj paŝantaj sur siaj malantaŭaj kruroj laŭmaniere de kanguruoj.
Super ĉi tiuj moviĝantaj masoj, io balanciĝis, eta amaso da ostoj kiu reprezentis kapon, fiksita fine de kolo maldika kaj longa je du metroj kaj rolanta kiel renkontiĝpunkto por la inkubsonĝa brutaro. Ĝi estis la igvanodonto, longa je pli ol kvin metroj, ekvilibrita de sia tripiedo, du malantaŭaj kruroj kaj iu senfina vosto, dum siaj antaŭaj membroj, ridinde mallongaj kaj armitaj de danĝera ergoto, ĝi ŝajnis haste antaŭeniri al iu dezirota lukto, trabati al si transiron tra la postaĵoj kiuj kunpremiĝis laŭ murego…
Dum post esti dudekfoje mallerte provinta ekflugi, malhelpita por la etendo de siaj flugiloj sen plumoj aŭ skvamoj, monstra pterodaktilo — kun enverguro je dek metroj — finfine superstarante la domojn, giganta aeroplano, peze flugis super Parizo…
Estis la invado de la mirindegaj prapatroj, eskapintaj el iliaj tomboj !
La trupo rapidis al la eksteraj bulvardoj, sekvante la deklivan malsupreniron de la tereno. Ĉe la angulo de la strato Atlaso, la mamuto albatiĝis al afiŝkolonon kiuj unubloke falegis; ĉe la bulvardo de la Urbeto, la mastodonto ekkonfliktis kun la oficejo de omnibusoj kiu ŝanceliĝis, poste disfalis… Tramon plenrapide alvenantan, la brontosaŭro kiun ĝi flugtuŝis, faris abruptan movon kiu ĵetis el siaj reloj la pezan veturilon plenplenan de vojaĝantoj… La troleo rompiĝis, falis sur la prapatron, malŝargante sur ĝi milon da voltoj… Tio kolerigis ĝin, kaj plilongiganta la paŝadon, ĝi rekte iris en la antaŭurbon de la Templo…
Oni ne komprenis, oni fuĝis, oni kriegis… estis universala paniko en sia tuta hororo… Frenezita knabo kriis :
- Jen malagrablaj bestoj… ili havas harojn sur la kruroj…
Antaŭ ĉi tiu inundo de karno kaj ostoj, kiun nenia digo povis provi haltigi, okazis instinkta fuĝo, en kirlo de teruro.
La igvanodonto, pli vigla ol la aliaj, plenforte preteriris, antaŭiĝanta la trupon. Kelkfoje ĝi haltis, kaj tra unu el la malfermitaj fenestroj ĉe la dua etaĝo enŝovis la kapon rigardante pro sendube simpla scivolemo kaj okazigis en la surprizita domanaro teruritajn ĝemadojn… Sen emociiĝi, ĝi daŭrigis sian vojon, kvazaŭ scianta kien ĝi iris… Kaj ĉar, dum kelkaj momentoj, ĝi restis, sur la placo de la Respubliko, vidalvide kun la monumenta busto de Mariana, tiuj kiuj en la homamaso kuraĝis rigardi, vidis, alkroĉitan sur ĝia kolo, veran ĉifonaĵon, ion kiu aspektis kiel homo…
La igvanodonto foriris… la aliaj aperis ĉe la vojkruciĝo de la funikularo de Belurbo… Tie hezito, pro tio kolizio, la trako estanta tro mallarĝa por la movoj de ĉi tiuj mirindaj lumboj kiuj provis turniĝi kaj, puŝpelitaj, batis ambaŭ flankojn de la strato, frakasante butikon ĉi tie, publikan urinejon tien kiu disfalis kun bruego. Ili preskaŭ renversis la kazernon.
Senti sin tiel embarasitaj, tio furiozigis ilin kaj, eltirante sin el la ĉirkaŭbaro de sia reciproka kunpremo, ili sin ĵetis : iuj laŭ la bulvardo Sankta Marteno, aliaj al la Bastilo; aliaj, sekvinte la igvanodonton, eniris en la straton Turbigon aŭ la straton de la Templo… kaj ĉiam la senkonsila homamaso fuĝis, la ĉevaloj plenrapide kuntrenis la subite senhomigitajn omnibusojn, la koĉeroj rulfalis el siaj sidlokoj, la stiristoj ellasis la veturiloj; oni rapidege mallevis la ferajn ŝutrojn de la butikoj… Estis nepriskribebla kaoso kun, superanta la graŭlojn de la sovaĝbestoj, la homkriegojn, la akutajn kriĉadojn de la virinaj voĉoj… kaj la novaĵo de ĉi tiu infera invado eksplodis tra Parizo. Telefonoj, telegrafoj, pneŭmatikaj depeŝoj kunportis ĉiudirekten ĉi tiujn nekredeblajn informojn kiu komence ŝajnis giganta mistifiko…
Oni mobilizis la trupojn, oni sturmigis la respublikan gvardion, la municipaj konsilanoj estis volintaj kuri al la urbodomo… ĉiuj elirejoj estis obstrukcitaj… speco de ornitorinko blokis la metrostacion, placon de la Respubliko, kaj en la subteraĵoj, la repuŝitaj vojaĝantoj incitiĝis kaj postulis sian monon !
Ĝuste tiun matenon, Sro Ladorno estis alvokata al antaŭurbo pri urĝa afero. Sro Daveno, estro de sekureco, Sro Larmiono, estro de la municipa polico, Sro Ostrioto, ĝenerala sekretario, atendis ordonojn de la ministerio pri internaj aferoj. Opinioj kruciĝis, kontraŭaj.
Fine la prefekto alvenis kaj eniris en sian kabineton kies fenestroj, larĝe malfermitaj por enspiri la unuajn blovaĵojn de printempo, rigardis al la kajo.
Nenion scianta, venanta de la maldekstra bordo, li ne komprenis kial ĉiuj tiuj oficistoj estis tie arigitaj, tremetantaj :
- Kio okazas ? li demandis per sia seka, aŭtoritata voĉo.
Ĉiuj kune volis respondi; kaj sinsekve la informoj mankis da klareco.
- Kio ? li demandis, menaĝerio kiu eskapis !… Leonoj, ursoj, tigroj !…
- Pli malbone ol tio ! Monstraj, nekonataj bestoj kiuj ruinigas Parizon, kiuj buĉas la loĝantaron…
La telefono vokis. Sro Ladorno alkuris al ĝi.
- Halo ! Sinjoro ministro pri internaj aferoj !… informojn !… mi ekenketas !… Kiel ? Sur la bulvardoj ?… Serpento dudek metrojn longa en la trairejo de la Panoramoj ?… Bone ! Mi tuj kuros tien !… Ĉu ne urĝus averti la militministron… la guberniestron de Parizo !… Hu ! Jes ! Sinjoro ministro, mi respondecas pri ĉio !… Ĝis poste !…
Li remetis la aŭdparolilon, poste sin turnante al sia oficistaro :
- Ju malpli oni komprenas, li diris, des pli decas elspezi da energio… Devas esti, kiel ĉiam, freneza troigo… monstroj !… Ĉu monstroj ekzistas ?…
Kriego eksplodis :
- Tien, tien ! Malantaŭ vi, sinjoro prefekto !…
Sro Ladorno estis turninta la dorson al la malfermita fenestro. Li sentis ke io surmetiĝis sur lian ŝultron kaj frotis al li la orelon. Li rapidege sin turnis… kaj lia nazo albatiĝis kun tiu de la igvanodonto.
La abomena besto, tra la strato de la Templo kaj la bulvardo Sebastopolo, atingis la bulvardo de la Palaco, haltis — sen grava kialo — antaŭ la polica prefektejo kaj, trovanta ĉe la alteco de sia kapo malfermitan fenestron, enigis duonon de sia kolo… kaj svingis sian kapon kiun korneca beko finis, en la prefekta kabineto.
- Kio ĉi tio estas ? kriis la prefekto sin ĵetante dorsen.
- Ĝi estas la invado de monstroj ! respondis la estro de la sekureco kiu sciis ĉion.
La besto cetere ne estis minaca. Kun konsternita mieno, ĝi efektivigis stultan kaj sencelan oscilan movon. Kaj neniuj armiloj por sin defendi !... La prefekto kuris al la pordo kaj, ekvidante en la koridoro policanon kiu dormemis en milda nescio de la katastrofo :
- Brigadisto, li kriis, venu…
La alia eksaltis kaj impetis.
- Elingigu vian sabron, ordonis Sro Ladorno, kaj detranĉu tion por mi !
Tio estis la kolo de la igvanodonto.
La brigadisto turniĝadigis sian armilon, ĵetis ĝin per firma mano, kaj nenion detranĉis. La klingo resaltis sur la ledan haŭton kaj flugis en la aeron.
Ĉe la sama momento io aperis, alkroĉiĝanta al la balkono, kiu eble estis viro kaj sin tenis al la kolo de la besto… kaj ĉi tiu io rulfalis kun mola bruo sur la tapiŝon.
Ĝi ja estis viro, jes, sed tiom difektita, tiom konfuzita, tiom deprimita, ke ĝi ne plu havis formon. Dum la kapo, per monotona movo, ankoraŭ balanciĝis, preskaŭ tuŝante la plafonon, oni restarigis la malfeliĉulo, oni metis lin sur liaj piedoj, oni subtenis al li la kapon, kaj Sro Ladorno ekkriis :
- Sed mi konas ĉi tiun bonulon ! Li estas la detektivo Robĉjo !…
Necesis ĉiakoste revigligi lin. Oni trude nutris lin per ĉerizbrando. Ĝi ne estis nacia viskio, sed ĝi tamen refortigis… kaj subite Sro Robĉjo ekstaris, rekonis la prefekton, rekte staris en militista pozicio kaj diris :
- Je Dio, estas terura afero !
- Kia afero ?
- Mi tute ne scias… truo, truoj, glacio, rokoj, nigraj formoj kiuj moviĝas… kaj poste la disfalo, kolo kiu preterpasas, al kiu mi pendigas min kaj kiu forportas min !…
- Klarigu vin ! Kio okazis ?…
La igvanodonto ŝajnis rigardi Robĉjon kaj per kapsigno aprobi lian rakonton… poste la kolo malaperis tra la fenestro kiel tubo kiun oni tiras malantaŭen…
Robĉjo longe suspiris, estis la malapero de inkubsonĝo, almenaŭ dum momento. Kaj li sin klarigis pli klare…
Nekredebla, neklarigebla, la aventuro estis ne malpli reala.
Sro Ladorno ekprenis sian ĉapelon kaj, alparolanta al sian oficistaro :
- Sekvu min, sinjoroj ! Parizo estas en danĝero… Ni faru nian devon…
** ** *** *** *** ** **
Okazis en la granda urbo konsternaj aferoj.
La triceratopo haltis antaŭ la Pordo Sankta Denizo kaj provinta eniri en ĝi, trovanta ĝin tro mallarĝa, retropaŝis kaj, laŭmaniere de antikva murrompilo, li impetegis kontraŭ la ŝtonojn, kun la kornoj antaŭen, elsaltigante en rompitaĵoj la glorajn ŝtonojn de Ludoviko la XIVa.
La mamuto, pli kvieta, trotete pasis, plenigante la tutan ŝoseon, antaŭ la sportejo, momente haltis antaŭ la Ruĝa Domo, ĝi nun ŝajnis laca, ĝia paŝado fariĝis peza kaj, alveninta antaŭ Brebanto, ĝi fleksis la poplitojn kaj kuŝiĝis, obstrukcante la enirejon al la antaŭurbo Montmartro.
Brontosaŭro, kiu estis dudek metrojn longa, plenforte volegis eniri en la trairejon de la Panoramoj. Sed, duonkorpe, li estis haltigita de la malvasteco de la arkado kaj restis tie, kun kapo ĉe la galerio de la Varieteoj — flanko de la artistoj — dum ĝia vosto girlandis la terason de la drinkejo Veruno…
Sur la ŝtupoj de la Opero, la megaterio staris kiel oratoro kiu volas paroli al la popolo, poste sin apogis kontraŭ la malaltaj pordoj, kiel vigla pordisto preta akcepti abonantojn.
La pterodaktilo, kies flugo estis peza, sidiĝis, eble por reakiri spiron, sur unu el la kornicoj de la Magdalena… ĝia vosto pendiĝis, svinganta, karesanta ĉe la alia flanko la statuon de Julio Simono.
Jam tri horoj pasis. Estis tagmezo.
Fine, la aŭtoritato, konvinkita pri la realeco de la danĝero, faris aranĝon. Tra la dezertaj avenuoj, la artilerio alvenis laŭ galopo de ĉevaloj kun fortikaj lumboj, alportanta kanonojn, maŝinpafilojn… Eĉ se ili devis bombardi duonon de Parizo, la ago devis esti rapida kaj energia.
La tuta loĝantaro de la dekstra bordo sin enfermis en la domoj, anhelanta, perdinta ĝis la deziro fuĝi…
Batalpretaj, la trupoj singarde antaŭeniris, kun ŝargujo de armiloj tute plena. La obusoj dormis en la kanonoj, malpaciencaj vekiĝi. La baterioj sin lokis plilongige al la bulvardoj, dum Sro Ladorno paŝis kape de aro da agentoj, kiel avangardo…
Kaj tiam okazis fakto, ne malpli stranga ol la antaŭaj.
Laŭmezure, kiel ni antaŭeniris, ni vidis la monstrojn ŝanceliĝi, stumbleti sur siaj monstraj kruroj, poste falegi… Unu el ili, per sia grandega maso, plenigis la Olimpion… alia, tiu de la Opero, sin trenis ĝis la grupo de Carpo kaj, levinta la kapo por frandi la liniojn de dancistinoj, lasis ĝin refali…
La giganta birdo de la Magdalena ŝajnis platiĝi sur la ŝtonoj, poste glitis, kaj per sia mola maso kvazaŭ elĉerpita, kiu falis, englutis la budojn de la florbazaro.
La grandega saŭro de la Varieteoj kaĉiĝis sur la slaboj de la pasejo, havanta laŭ sia spino fluktuadon kiu ĉiumomente malintensiĝis… La igvanodonto de la prefektejo, sin treninta ĝis la parapeto kiun ĝi provis transiri, turniĝis kaj falis en Sejnon, kie ĝi albatiĝis barĝon kies loĝantoj ĵus havis tempon sin ĵeti al akvo…
Kaj, ĉiuflanke, la sama fenomeno okazis…
Ĉi tiuj malfrostiĝintoj el la Kvaternaro vekiĝis nur movataj de nenatura, provizora vivo… Ili tamen spertis la difekton de sia maljuneco, sian kadukiĝon, kaj unu post la alia, sub la premo de la medio, sub la printempa suno, nekapablaj vivi en ĉi tiu atmosfero de kelkcent jarcentoj pli juna ol tiu kiun ili iam spiris… ili mortis, fariĝintaj tro maljunaj en mondo tro nova. Kaj, je la unua posttagmeze, Parizo estis savita…
Radianta, Sro Periero, la direktoro de la Muzeo, ekzamenis la kadavrojn de tiuj prabestoj kaj ĝoje parolis konstruigi novajn galeriojn por la restarigo de tiuj atestantoj de paleozoikaj tempoj…
Forgesante siajn planojn pri kampara promenado, la tuta pariza loĝantaro amasiĝis ĉirkaŭ ĉi tiuj gigantaj korpoj, pri kiuj oni ridis ĉar ili estis senvivaj. Kaj la terasoj de trinkejo kaj la trinkejoj pleniĝis de… ludantoj de briĝo kaj de manilludo1 klakigante la ludkartojn sur la marmoraj tabloj…
Sed kio okazis al la aktoroj de ĉi tiu timiga aventuro ?
Bedaŭrinde ! Sro Athelo Hazardo ne reaperis. En kian abismon li malaperis ? Sub kia amaso da rokoj li estis englutita !…
Kaj tamen kiu scias ? Oni vidis iujn resurekti, kiuj estis pli mortaj ol li…
Kompatinda Maria Pliruĝa ! Ĉi-foje ĉia espero estis perdita… kaj ploranta sub longaj funebraj vualoj, ŝi reiris al Anglio. Sro Pliruĝa havis ja ideon ekprocesi kontraŭ la Urbo de Parizo por unu miliono de damaĝkompenso. Saĝaj konsiloj malinstigis lin al ĉi tiu projekto, je granda bedaŭro de la juristoj kiuj riĉiĝus per ĝi.
Sinjoro Athelo kunprenis kun li la sekreton de la vriliumo ! Kaj la disrompitaĵoj de la Vrilioĝiro estis enterigitaj en la profundaĵoj de la planedo !
Sed Lapaŝtistino ! Kiel li eskapis el ĉi tiu pandemonio de ŝtono kaj glacio !
Kiam li vespere reaperis en la oficejoj de la Novelisto por redakti la raporton pri sia subtera ekskurso, li rakontis ke li troviĝis, sen scii kiel, en unu el la tuneloj de la Nordo-Sudo, nefinita kompreneble… Elirinta el tie, li iris trinki la tiom longe deziratan bierglason kaj revenis postuli sian lokon sub la granda suno de la ĵurnalismo…
Bankedo estis organizita omaĝe al Robĉjo en kiu li ekparolis laŭ oratoraĵo kiu iom rememoris tiun de Rusvelto, kaj kiun Sino Robĉjo, tre festata, aŭskultis plorante…
Kaj tiel finiĝis la plej fantazia, la plej miriga — kaj samtempe la plej korprema — aventuro de la unua duono de la XXa jarcento. Estis eĉ homoj por diri ke tio ne okazis.
FINO.
1 Mi ne trovis bonan tradukon.
Last edited: 05/02/2025
Add a comment