1a PARTO : Ĉu Koksŭardo estas Koksŭardo ?
01 La Krimo de la Obelisko
Ĉirkaŭ la dekunua matene, sub milda printempa suno – estis la komenco de aprilo, la 2a, por esti tre precize - subite ŝrikoj eksplodis sur la strato Montmartro, apud la bulvardo, dum amaso da rapidaj sed malmulte elegantaj kurantoj sin ĵetis el la angulo de la strato de la Krescento, unuj al la vojkruciĝo, aliaj rapidantaj al Haloj, sed ĉiuj kriĉantaj akrajn, nekoherajn sonojn, tra kiuj la ŝirita orelo tamen perceptis fragmentojn de timigaj vortoj :
- La krimo de la Obelisko… Demandu la Noveliston, speciala eldono. Teruraj detaloj.
Post kelkaj hezitoj - ĉar kiomfoje ni estis mistifikitaj de la ruzeco de la stratvendistoj ! - iuj aĉetis la folion, ekzamenis ĝin, poste subite ĉirkaŭitaj, haltis surloke kvazaŭ mirkonsternitaj kaj legis meze de grupo, el kiu eliĝis malserenaj vizaĝoj…
- Jes, jes !… krimo !… murdo !… De kiu ?… Ni ne scias… Ĉu la murdisto estas arestita ?… Ne !…
Jen mallonga sed sensacia artikolo kiu okazigis ĉi tiun emocion :
"Ĉi-matene, je la kvara kaj duono, dum la tempo kiam dezerta Parizo apartenas al la balaistoj kaj estas traveturata nur de akvumaj barelĉaroj, taglaboristo, Sro H… iris al sia laboro kaj, por atingi la konstruejojn de la Magdalena, transiris, venante de Grenelo, la placon de la Konkordo, kiam subite, de la trotuaro de Tuilerioj, laŭ kiu li ĉirkaŭiris ĝin, kun siaj iloj sur la ŝultro, ŝajnis al li videti, ĉe la piedo de la Obelisko, iom super la grundo, ion nenormalan.
Li cetere preterpasis, sen pli zorgi pri ĉi tiu detalo, kiam, lastfoje sin turnante "por certiĝi", ŝajnis al li ke ĉi tiu – afero – havis homan formon.
Li tiam decidiĝis transiri kaj rekte paŝis al la monolito, kaj kia estis lia surprizo kiam, estante nur je kelkaj paŝoj for, li rekonis ke la objekto kiu altiris lian atenton, estis homa korpo, stare apogita antaŭ la krado kaj kies piedoj ne tuŝis la teron.
Kaptita de timo kaj provanta ne esti implikita en malbona problemo, la laboristo sin deturnis kaj malproksimiĝis, kiam la hazardo volis ke li renkontis du urbaj agentoj. Ĉi tiuj, mirigataj de la konfuzo de lia fizionomio, alvokis lin kaj, mirkonsternita, malfacile trovante siajn vortojn, li sciigis al ili sian strangan malkovron, kaj ĉiuj tri revenis al la Obelisko.
Li ne eraris : estis ja la korpo de viro kiu sin trovis alkroĉita sur la pintoj de la krado, kun la kapo klinita interne de la ĉirkaŭbarilo.
Unue ni opiniis ke temis pri kazo de pendumado, verŝajne memmortigo; sed kiam la urbserĝentoj provis levi la viron por serĉi la ligilon kaj tranĉi ĝin, ili ekkomprenis ke ilia supozo estis malprava.
La korpo estis pendigita sur du el la bronzaj pintoj, kiuj penetris en la bruston tiel profunde, ke, malgraŭ ĉiuj siaj klopodoj, la tri viroj ne sukcesis sufiĉe levi la kadavron por liberigi ĝin.
Vane unu el la du urbaj serĝentoj transsaltis super la kradon sur la subkonstruaĵon el granito : li klare vidis la kapon de la viro, kovritan de koagulita sango kiu formis sur lia vizaĝo ruĝan maskon, sed ne eblis al li liberigi la torakon el la pintoj kiuj trapikis ĝin.
Kvazaŭ per miraklo, preterpasantoj aperis de ĉiuj flankoj kaj formis grupon ĉirkaŭ la mortinto. La urbaj serĝentoj alvoke blovis per siaj fajfiloj kaj baldaŭ du aliaj agentoj alvenis kaj perkubutis la homamason. Kiam ili konstatis la fakton, unu el ili liberiĝis por iri informi la komisarejon.
Tiel fluis kvaronhoro. Fine Sro Riŝo, la simpatia komisaro de la kvartalo, alvenis, akompanata de la pac-oficiro kaj de la homoj de la policejo.
Helpante unu la alian, ili finfine sukcesis forigi la korpon, kiun ili sternis sur la trotuaro.
Unuavide, ŝajnis ke ĝi ne estis tiu de franco. La fasono kaj la ŝtofo de la vestaĵoj estis anglaj, sen dubo. La vizaĝo, rapide lavita kaj liberigita de la sangokoagulaĵoj kiuj ĝin kaŝis, estis larĝa, senhara, kun elstaraj makzeloj, el certe saksa karaktero.
La kranio surhavis, ĉe la frunta parto, timigan vundon, evidente kaŭzitan de kontuzanta instrumento. Cerbpecoj ŝprucis el la vundo.
La korpo estis transportita al la komisarejo kaj la aŭtoritatoj estis informitaj. Sro Daveno, la estro de la Sekureco, ĵus alvenis kaj ekplenumas unuan esploron. Ni tre baldaŭ atendas Sron Ladornon… Ni ne rajtas insisti pri la onidiroj kiuj disvastiĝas : nia tre konata diskreteco devontigas nin ne riski malhelpi la serĉadojn de justico.
Tamen, laŭ la ekzameno de la kadavro kaj kelkaj indicoj jam kolektitaj, jen tio kio jam nun ŝajnas pli-malpli demonstrita : la mortinto apartenus al la mondo de la sporto. Verŝajne sekve de ia kverelo, li estintus svenbatita pere de martelo, aŭ eble de reguligebla boltilo. Lia murdinto, helpata de kelkaj komplicoj, estus transportanta la mortiĝanton sur la placon kaj oni provintus ĵeti la korpon trans la ĉirkaŭbarilon. Sed lia pezo estus tenanta ĝin sur la pintoj de la krado kie oni estus forlasinta ĝin.
Gravaj informoj estis kolektataj, kiuj ŝajnas devi rapide meti la policon sur la spuron de la kulpulo(j). En nia eldono de la kvina, ni donos la detalojn de ĉi tiu abomena afero, kiu ŝajnas kredeble produkti profundan sensacion en la publiko kaj kiu tre verŝajne estigos neatenditajn reveladojn".
Ni facile komprenas la emocion kiu trakuris en Parizo ĉe la anonco de ĉi tiu mistera krimego.
Kaj eĉ, kiu povintus suspekti pri la mirindaj, la nekredeblaj konsekvencojn kiujn devis senbridigi ĉi tiu evento.
02 Kie ni konatiĝas kun Sro Robĉjo.
Ni facile kontentiĝas per vantaj paroloj. Kiam ni eksciis ke polica enketo komenciĝas, ni eligis kvietiĝan suspiron kaj jam ni spertas kvazaŭ sekurecan senton.
La polico ĉefe profitas de la imagaĵoj de romanistoj. Ekde Zadigo de Voltero ĝis Dupino de Edgaro Poë kaj kun la nekomparebla Ŝerloko Holmso, ni volonte supozas ke ĉiuj tiuj personoj estis pli-malpli ligitaj al la sekureca servo kaj enspezigitaj de la Kajo de la Juvelistoj(1); kaj tio por ni estas ĉiam nova surprizo, kiam unuj post la aliaj, ni devas enfakigi la plej sensaciajn krimojn inter la nedeĉifreblaj enigmoj.
Estas eĉ embarase pensi pri la nombro da nekonataj murdistoj kiuj travagas la mondon kaj kiujn ni senscie devas ĉiutage apudesti.
Ĉu la krimo de la Obelisko – kiel la nuna afero estis baptita – plidikigos la nombron de porĉiam fermitaj dosieroj ? Ni komencis demandi al ni, ĉu vere eblis ke tia krimego estu plenumata meze de Parizo, ĉe la centra punkto de la plej luksaj kvartaloj, sen ke la polico kapablu malkovri la plej etan indicon.
Ni priserĉis ĉiujn trinkejojn en la ĉirkaŭaĵo, pridemandis ĉiujn sportistojn el la alta kaj malalta kategorio, pridemandis la anglan ambasadon - ĉar ĉi tiu sola fakto estis certa, ke la viktimo estis anglo - oni raportis neniun malaperon nek en la specialaj institucioj, nek en la hoteloj.
Dum momento ni kredis esti sur iu spuro. Profesiuloj de la bokso deklaris ke la nekonato devas esti kutimulo de atakoj de ĉi tiu fako, tio pro certaj apartaj cikatroj kiujn la pugnoj lasas sur partoj de la korpo, ĉiam la samaj, interalie ia aliformiĝo de la makzeloj.
La estro de la Sekureco, Sro Daveno, kiun kelkaj freŝdataj malsukcesoj metis en sufiĉe malagrablan situacion, serioze skoldis siajn agentojn.
Vane, ĉe la kadavrejo, kie la korpo estis transportita, la informistoj miksiĝis kun la homamaso, priekzamenante la fizionomiojn de la vizitantoj, provokante iliajn konfidencojn. Resume la rezulto estis ĉiam sama : Ne konas !
Famo ĉirkaŭiris, sufiĉe stranga.
La nekropsio estis farita kaj la famkonata nekropsiisto kiu realigis la operacion, laŭdire deklaris, ke la koncerna individuo mortis nek pro la vundoj kiujn li surhavis sur la kranio, nek pro la abomenaj vundoj kaŭzitaj de ĉi tiu speco de palisumado sur la pintoj de la krado.
Sed ke li plifrue mortis.
Tio kio ŝajnis indiki ke li estis murdita kaj ke estis kiel kadavro ke li estis kunportita al Konkordo.
Sed tio ne estis la konkludo de la praktikisto. Laŭ li, la nekonato mortis pro sufoko. La stato de liaj pulmoj ĉi-rilate lasis neniun dubon… kaj la kolo surhavis neniun spuron de perforto, neniun signon de strangolado.
Tio kio estis certa, almenaŭ tiel asertis raportisto de la Novelisto, estas ke morto neniel povis esti atribuita al vundoj de la kranio aŭ torako - kiuj okazis nur post morto.
Aliflanke, la loko kie la kadavro estis trovata kaj kiu formas la centron de grandega malplena spaco, malfaciligis akcepti tiun version ke krimuloj ĝuste elektis demeti la korpon de sia viktimo en tiel nudan lokon, dum kiam eĉ plennokte kontraŭis al ĉia verŝajneco ke ili povintus fari sen esti vidataj tiel longan vojiron – sub luno kiu ĝuste estis plej plena kaj en tre hela ĉielo.
- Kaj tamen, ekkriis la vicĉefo de la Sekureco, dum intima konferenco kun sia ĉefo, ĉi tiu bonulo ne povas esti falinta de la ĉielo…
- Ĉiuaokaze, Sro Ladorno estas furioza kaj mi antaŭ momento suferis atakon el la malplej malagrablaj… Necesas multe cerbumi, serĉi, trovi !…
- Inter ni, eligis Sro Lavuro, la vicĉefo, ni bone scias ke se la hazardo ne enmiksiĝos, ni baraktos en la mallumo sen malkovri ion ajn…
Ĉe ĉi tiu preciza momento, kaj kiel en feaĵoj, ĉe certaj eldiritaj paroloj ekaperas la atendata persono aŭ okazaĵo, la pordo de la kabineto malfermiĝis kaj iu inspektoro enŝovis la kapon :
- Estro, ĉu vi estas videbla ?…
- Dependas... ĉu ne temas pri ia tedulo…
- Li estas anglo... kiu asertas sin detektivo ligita al la tiea prefektejo... kaj kiu petas paroli kun vi…
La ĉefo kaj lia subulo interŝanĝis rapidan rigardon. Angla detektivo : ĉu fakte la ŝanco estus de ilia flanko ?
- Lia nomo ?…
- Li donis al mi ĉi tiun karton.
- Ni vidu…
Sro Daveno prenis la vizitkarton kaj legis :
- Robĉjo!… Tio ja ne estas nomo ! sed kromnomo. Fine, enirigu…
Kaj li aldonis, alparolante al Sro Lavuro :
- Tio devigas nin al nenio…
- Ĉu mi devas retiriĝi ?
- Ne, ne, restu…
La pordo denove malfermiĝis kaj la inspektoro reaperis, antaŭiranta la personon kiun li anoncis.
Tiu ĉi antaŭenpaŝis, kun la bulĉapelo en la mano.
Li estis viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, malalta, maldika kaj malfortika, tre dece vestita, tutnigre kun blanka kolumo kiu faris borderon super lia kravato. Razita vizaĝo, tre mallonga broshararo, kupre rufa, vizaĝo malgrasa, sufiĉe pala, okuloj malgrandaj, sed tre helaj.
Bone gantita, bone ŝuita, entute la aspekto de protestanta pastro.
- Sro Daveno ? li diris sin klinante en formo de demandosigno.
- Estas mi. Sinjoro estas mia vicestro, sinjoro Lavuro. Vi povas plenkonfide paroli. Unu vorto antaŭe; via karto surhavas ĉi tiun ununuran vorton : Robĉjo. Mi scias sufiĉe la anglan por scii, ke Bobby(2) estas la populara kromnomo de la policano… sed mi petas vin sciigi al mi vian realan nomon…
- Sinjoro, diris la viro kun forta brita akĉento, jen mia oficiala komisiono, eldonita de Sro Direktoro de Metropola Polica Servo. Ĝi estas skribita kun la nomo de Robĉjo kiu estas mia… ni nomas sin kiel ni kapablas…
- Tio estas vera, diris Sro Daveno legante la dokumenton kiu estis donita al li. Do, sinjoro Robĉjo…
- Mi aldonos, se plaĉas al vi, ke ĉi tiu nomo estas... kiel vi diras tion, en la franca ? iom… fama en Londono… pro kelkaj gravaj servoj kiujn mi faris… Estas mi kiu arestis la monfalsistojn de Grenviĉo…
- Ha ! diris la franca ĉefo kiu neniam aŭdis paroli pri ĉi tiu afero.
- Estas mi kiu elserĉis kaj arestis Sron Luizon Birdon, la patro-murdinton… kiu estis pendigita…
- Ha !
- Estas mi kiu…
- Pardonu, interrompis Sro Daveno per sufiĉe seka tono, mi ne supozas ke estas nur por listigi al mi viajn heroaĵojn ke vi petis vidi min…
La anglo rektiĝis, kun iom incitita digno :
- Mi volas antaŭ ĉio esti konata… ĉiu estas ligita al sia propra valoro…
- Tre prave... do, sinjoro Robĉjo, kaj mi estimas vin kiel vi meritas... kion vi volas de mi ?
- Permesu al mi procedi en ordo... ni unue premisu ĉi tiun principon ke, ligita al la polico de Lia Moŝto la Reĝo de Anglio kaj Imperiestro de Hindio, mi ne estas ligita de iu ajn devo, el kia ajn naturo kiu ĝi estus, al la polico de la franca Respubliko.
Tre solene, Sro Robĉjo.
- Tio estas premisita, diris Sro Daveno. Kaj poste ?…
- Plie, daŭrigis Robĉjo, la tute aparta situacio en kiu mi nuntempe troviĝas, nepre batalus kontraŭ la farmaniero kiun mi ĉimomente faras… Mi estas en regula libertempo kaj ne estas devigata zorgi pri iu ajn evento, eĉ se ĝi rilatus al interesoj de mia propra lando…
La estro de Sekureco, kiu ne estis pli pacienca ol necesis, sentis senfinan jukon por forpuŝi preter sia sojlo ĉi tiun babileman kaj embarasan individuon.
Sed Sro Lavuro direktis al li nepercepteblan signon.
La viro estis originalulo : ĉi tio ne pruvis ke li ne povis alporti servon. Kaj poste la hazardo ! La feliĉega hazardo !
- Daŭrigu do, kara sinjoro, eligis Daveno kun sia plej kompleza rideto. Ĉio kion vi bonvolas komuniki al mi, estas el potenca intereso kaj bone antaŭsentigas al mi pri la cetero de via parolado… ni dediĉas al vi nian tutan atenton…
Ĉi tiu parolado, el akademia formo, multe plaĉis al Robĉjo. Fine oni traktis lin kun meritata konsidero.
Per la mano, Sro Daveno montris al li seĝon, sed Sro Robĉjo preferis resti stare, ĉar li nenion perdis pri sia staturo.
- Mi volis bone komprenigi al vi, sinjoro estro de la Sekureco, ke se mi prezentis min al vi, tio estis laŭ mia propra volo, sen esti devigata de nenia profesia devo... Mi estas tute simple turisto, kiu venis viziti vian Parizon - belan urbon, vere, li aldonis, kun kompleza tono - kaj ke ago de tute libervola sindonemo kondukas fari al vi etan servon…
- Tro bona, vere. Sed… ĉu vi estus sufiĉe afabla por fari al mi... ĉi tiun etan servon, kiel eble plej baldaŭ… Mi havas tiom da okupoj, ke iom urĝas al mi…
Ombro pasis sur la vizaĝo de Sro Robĉjo :
- Se vi deziras tion, li diris per senkolora voĉo, mi revenos alifoje.
- Ha ne ! nekredinde, ekkriis Sro Daveno. Sinjoro Robĉjo, mi konsideras vin kiel perfektan ĝentlemanon… sed nun, sincere, mi ne povus esti pli malpacienca scii la veran kialon de via vizito… kaj se vi povus, duvorte, trankviligi ĉi tiun malpaciencon…
Krom li, la policisto komencis tre serioze demandi al si, ĉu li ne baldaŭ ĵetos ĉi tiun stultulon malsupren la ŝtuparon.
Koncerne Sron Robĉjon, li faris apenaŭan ŝultrolevon.
La francoj, ĉiam la samaj ! Malseriozaj kaj supraĵaj !
Tiam, kvazaŭ pro ekfunkciiĝo de risorto, li eldiris mallongajn frazojn.
- Ĉu vi ne scias kiu estas la mortinto de la Obelisko ?
Lavuro eksaltetis.
- Ne, diris la estro de Sekureco.
- Mi scias tion…
- Nu, parolu, rapide parolu…
- Miaj promenadoj kondukis min al la kadavrejo… Mi vidis…
- Kaj vi rekonis…
- Rimarkinda kanajlo…
- Kiu sin nomas ?
- Koksŭardo, la pugnobatalisto, la boksisto. Jen.
1 Tie estis konstruaĵo kie troviĝis la ĉefsidejo de la pariza jura polico.
2 Bobby estas la kromnomo de la angla policisto, sed estas ankaŭ unu el la karesnomoj de Roberto, tial en mia traduko "Robĉjo".
03 Kvereloj de Butiko.
Du horojn poste, ni legis en la Novelisto la jenajn detalojn :
Koksŭardo (Johano) estis profesia boksisto, ne unu el tiuj atletoj kiuj aspiras al la titolo de mondĉampiono, sed akompananto de foiraj budoj kiu pugnobatis por kelkaj ŝilingoj, venkis aŭ estis venkita, sen multe da domaĝo nek por siaj kontraŭuloj, nek por si mem, malmulte taksita de la vetantoj, sed fine sufiĉe falsaranĝisto por sin vivteni.
Cetere, ĝisosta ebriulo, senrespekta pri la posedaĵo de aliaj, jam inicita al dolĉecoj de malliberejo kaj de la "tretmuelejo"(1).
Mallonge, malmulte interesa persono.
Sro Robĉjo, la fama angla detektivo, supozis ke la ulo havis la ideon serĉi fortunon en Parizo, kie la boksaj bataloj, ĝuste en tiu momento, altiris al unu el niaj plej famaj kabaredoj homamason tiel elegantan kiel sovaĝan, kiu diskutis kiel "taŭroŝatantoj" la taŭrobatalojn, la "svingojn" kaj la "knokaŭtojn" de la dikkorpaj konkurantoj.
Ĉu Koksŭardo estus kompetenta en ĉi tiuj altnivelaj "interbatadoj". Tio estis malmulte verŝajna, sed la iluzio estas pasia konsilisto kiun ni malmulte kontraŭstaras, sen paroli pri la altiro kiun Parizo povis fari sur tia persono.
Pri scii post kiaj eventoj Koksŭardo, svenbatita, sin trovis ĉe la piedo de la Obelisko, la avantaĝo estis resume tre malpeza, kaj la publika atento rapide seninteresiĝus pri tio, se tre aparta cirkonstanco ne okazintus kaj ne donintus al la afero revigliĝon de publikeco.
Neniu nescias ke se la Novelisto unuarange staras pri la kariero de inform-ĵurnalismo, ĝi estas de proksime sekvata de konkurenculo, la Raportisto, kies populareco ĉiutage pligrandiĝas.
La Novelisto, malestime de sia rivalo, ne mankas aserti sian superecon, per terminoj ofte malmulte favoraj al la Raportisto, kiu siaflanke celas, per ĉiuj rimedoj, surprizi sian kontraŭulon ĉe la manko.
Estas inter la du gazetoj tranĉilmilito kiu amuzas la ĉeestantaron, sed en kiu volonte incitegas unu la alian la du batalantoj kiuj interŝanĝas argumentojn kies ĝentileco fojfoje ne entute kontentigas.
Nu, okazis ke en ĉi tiu afero de la Obelisko, la Novelisto alvenis ja antaŭ ĉiuj, tiom por la raporto de la aventuro kiom por la daŭrigo de la esploro. La Raportisto siaflanke sekvis vojon inter francaj sportistoj, dum, rekte informita de la prefektejo, la Novelisto detruis sian tutan kunigadon de deduktoj malkaŝante la depozicion de Sro Robĉjo.
Kaj ĝi sekvigis ĉi tiun publikigon per ĉi tiu dolĉacida frazo :
"Ni profunde bedaŭras ke la simpla vero reduktas al nenio la tre inĝeniajn hipotezojn per kiuj plezuriĝis kelkaj el niaj kolegoj. Ankoraŭfoje, la Novelisto pruvis la certecon de siaj informoj, kiu havas nenion komunan kun la fantaziaj imagaĵoj de gazetaro sufiĉe malmulte skrupula por entute elpensi misgvidajn informojn".
Ĉi tio estis fordoni al mokrido la Raportiston, akuzitan pri malseriozeco kaj preskaŭ pri mensogo, kaj la aliaj gazetoj ne evitis manifesti ofendiĝon.
Tial, en la oficejoj de la Raportisto, la emocio estis granda. La direktoro incitiĝis kaj forpermesis du el siaj kunlaborantoj, rebatante per patrioteca noto :
"La Raportisto rekonas ke ĝi estas redaktita nur de francoj kaj ke ĝi ne ĉerpas siajn informojn ĉe eksterlandaj kunlaborantoj. Ĉiukaze ni bedaŭras ke la evento tiel malflate reliefigas la superecon de la angla polico super la nia. Kaj cetere ni ne akceptas kun fermitaj okuloj la asertojn kiujn, laŭ ni, la prefektejo multe tro facile ricevis".
Kaj li aldonis :
"Ĉi tiu Koksŭardo – se estas Koksŭardo – ne alvenis en Parizo per balono. Li nepre rilatis kun homoj el sia societo kaj sia fako. Ĉi tiu viro estis murdita de iu aŭ de kelkaj. La Raportisto iniciatas enketon kiu ĵetos lumon sur la aferon. Kaj kiu scias ? Eble plej bone ridos, tiu kiu laste ridos".
Resume, ĉi tiu defio strange similis blufon. Sed la publiko amuziĝis pri tio kaj, ĉar ĝuste en tiu momento, temis nek pri renverso de registaro nek pri eksterlanda tertremo, ĉi tiu lukto, cetere ne tre ĝentila, interesegis la ĝeneralan scivolon. Tamen necesas rekoni ke, malgraŭ la kontribuo de la anglo Robĉjo, la afero antaŭeniris ne eĉ unu paŝon.
Ĉiutage, la Novelisto, ĉerpante sian dokumentadon el bona fonto, raportis la depozicion de la diversaj atestantoj kiujn la enketjuĝisto, Sro Maleto de la Saliko, pasigis tra sia kabineto, kaj kiuj bedaŭrinde ĉiam estis resumantaj en ĉi tiu konciza formulo, sed malmulte kontentiga :
- Sinjoro Koksŭardo estas tute nekonata al ni.
La Raportisto silentis, sin kontentigante per mokaj aludoj, en kiuj Sro Robĉjo tute ne estis indulgita.
Iam la Novelisto kredis triumfi.
Oni malkovris, en la profundaĵo de Mesnilveteraĉo, anglan knabinon kiu rekonis la foton de Koksŭardo. Sed ŝi deklaris esti vidanta lin en Diepo, antaŭ du jaroj, dum por plezuro li venis pasigi dudek kvar horojn en Francio.
La knabino estis arestita, taŭge eltrudita, sed ŝi ne memkontraŭdiris. Neniam ekde du jaroj ŝi revidis la diritan Koksŭardon nek aŭdis paroli pri li.
Aliaj depozicioj kunefikis por impliki la enigmon. Kelkaj atribuis la nomon de Koksŭardo al personoj de la sporta fako, kiuj oni trovis perfekte vivantaj sub la nomo - kiu apartenis al ili - de Koksŭelo aŭ Koksbrulo.
Subite, estis dekkvin tagoj ke ĉi tiu implikaĵo pli kaj pli implikiĝis, kiam la Raportisto aperis kun ĉeftitolo per grandegaj literoj, tiel vortigita :
PLEJ BONE RIDOS, TIU KIU LASTE RIDOS
kaj sekvis la jenan artikolon :
"Niaj legantoj ne estis sen rimarki la diskretecon kiun ni alportis en niajn informojn pri la afero Koksŭardo. Ili cetere scias ke ni kutimas paroli nur pri tio kion ni scias kaj ne akcepti la informojn kiuj povas atingi nin sen zorge kribri ilin tra la kritiko. Se foje ni permesas al ni riski kelkajn hipotezojn, estas sur tiu bazo ke ni prezentas ilin kaj nur malbona fido povas kondamni nin pro tio kio estas nur zorgo de veraĵo. Kiu komprenas, tiu atentas !
Dirite, ni asertas - kaj ĉifoje sen ia hezito aŭ deteniĝo - ke la depozicio de sinjoro Robĉjo - la fama angla detektivo - kiu tiel forte kortuŝis la opinion, cetere iomete incitita de la enmiksiĝo de fremdulo en niajn internajn aferojn - ke ĉi tiu depozicio, ni diras, antaŭ kiu oni tiel rapidis kliniĝi, kvazaŭ ĝi estus kaj povus nur esti la parolo de la evangelio, ke ĉi tiu depozicio estas TUTE ERARA KAJ MALĜUSTA.
Tiuj kiuj akceptis ĝin kun tiom da diligenteco, sendube estos tre malĝojaj ekscii ke ili estis viktimoj de ERARO AŬ TROMPADO. LA MORTINTO DE LA OBELISKO NE ESTAS KOKSŬARDO.
Kaj, kiel garantio de nia aserto, ni riskas veton de CENT MIL FRANKOJ kontraŭ kiu ajn volos akcepti ĝin. Ni hodiaŭ mem deponas ĉi tiun sumon , per metalaj, sonantaj kaj uzataj moneroj, ĉe Moŝto Falukso, notario.
Tempo kaj spaco mankas al ni por pli precize klarigi nin. Konfirmo pri niaj asertoj troviĝos detale demonstrata en nia kvinhora eldono".
- Iru venigi al mi Sron Robĉjon ! ekkriis la estro de Sekureco leginte ĉi tiun arogantan pamfleton.
La angla detektivo alvenis kun sufiĉe malbona humoro.
Li estis en Parizo nur por sia plezuro, kaj ĝuste oni venis ĝeni lin ĉe la momento kiam li estis forironta en vagono Cook al Versajlo, kun sinjorino Robĉjo.
Sen zorgi pri lian iom severaspektan fizionomion, Sro Daveno prezentis al li la gazeton.
- Ĉu vi legis ĉi tion ?
- Jes, sinjoro.
- Kion vi diras pri tio ?…
- Pura ŝerca mensogo, deklaris Robĉjo. Eĉ pri ĉi tiu temo mi havas demandon por meti al vi. Ĉi tiu kvar mil sterlingaj pundoj da sterlingo estas bonaj por preni. Kion mi devas fari por certigi al mi la pagon ?
- Skribi al la ĵurnalo la Raportisto tre precizan leteron… Sed miavice, unu vorton… Sinjoro Robĉjo, atentu pri tio. Vi metis min en la plej delikatan situacion. Mi akceptis vian deklaron kiel venantan de profesiulo kiu scias kiajn estas siajn respondecojn kaj ankaŭ de ĝentlemano nekapabla spiti la fidon de aliulo. Hodiaŭ, antaŭ ĉi tiuj neadoj, ĉu vi estas certa pri vi mem ? Finfine oni povas sin trompi pro simileco… Vi evidente ne nekonas la historion de Lesurkso kaj de lia similulo Dubosko, ĉu vi absolute certas ke vi ne eraris…
Sro Robĉjo, kiu kutime havis prefere palan vizaĝkoloron, subite fariĝis karmezina, kaj estis en liaj makzeloj malbonaŭguran tremadon.
- Sinjoro, li respondis per sufokita voĉo, mi estas nek infano nek frenezulo. Mi apartenas al la servo de Lia brita Moŝto kaj estas pro nura komplezo, mi rememorigas tion al vi, ke mi konsentas respondi al vi, malgraŭ la profunda atako per kiu vi ĵus trafis mian honoron de angla civitano. Mi ĵuras ke la murdito ja estas Johano Koksŭardo, kaj mi faras pli, mi partoprenas la veton de kvar mil pundoj…
- Kaj se vi perdus ilin ! La Raportisto ne kuraĝus akcepti ĉi tiun defion, se ĝi ne estis en posedo de seriozaj dokumentoj.
- Sinjoro, mi diris tion kion mi diris. Ĉi tiuj ĵurnalistoj estas senhonoraj mensoguloj, kaj se necese, mi devigos ilin preni iliajn kalumniojn returne.
Li salutis, sin turnis sur siajn kalkanumojn kaj foriris.
- Ĉi tiu viro ŝajnas esti senartifika, pensis Sro Daveno. La informoj liveritaj pri li de la angla ambasado estas el la plej bona eco, kaj tamen, mi devas konfesi tion al mi mem, mi ne estas kvieta.
Efektive, ne sufiĉis sin kaŝi, ke ĉi tiu eraro, se ĝi estus pruvita, kovrus per ridindaĵo ne nur la anglan detektivon – tio kio havis nenian gravecon - sed la francan policon, tio kio estis treege pli grava, ĉefe por Sro Daveno, kies situacio estis sufiĉe minacata.
Tial, ni komprenas kun kia malpacienco la estro de la Sekureco atendis la numeron de la Raportisto. Li ja serĉis rimedon anticipe havigi al si presprovaĵojn de la anoncita artikolo, sed la presejo estis bone gardata kaj ĉiuj liaj provoj restis senfruktaj. Cetere, la tuta Parizo de scivolemuloj kaj de gapuloj, estis viglaj.
La lukto inter la du rivalaj gazetoj interesis, sen ke cetere estis klare markita simpatio por unu prefere ol la alia. Oni ŝatas vidi homojn interŝanĝi batojn, sen zorgi antaŭjuĝi al kiu restos venkon.
Tial, je kvarono antaŭ la kvina, estis homamaso sur la bulvardo. La vetero estis tre milda kaj la terasoj de kafejo estis plenplenaj.
La stratvendistoj vendis presprovaĵon titolita "La vero pri la afero Koksŭardo", kiun iuj naivuloj aĉetis, kredante trovi en ĝi la finon de la enigmo. Nu, ĝi estis nur reklamo por nova ciro.
Fine, la unuaj portantoj de la Raportisto eliris el la presejo de la strato du Krescento kaj, kriante la atenditan folion, sin ĵetis tra la homamaso.
Oni detiris la ankoraŭ malsekaj folioj el la manoj de tiuj homoj kiuj malfacile kolektis la prezon. Estas vere ke kompense iuj elpagis ilin per kelkaj moneroj de kiuj ili ne trovis tempon redoni la tropagon.
La ĉeftitolo estis sensacia :
KOKSŬARDO ESTAS VIVANTA.
Ĝi estis mallonga, sed finofara.
Poste pli malsupren :
Sro Robĉjo perdis cent mil frankojn !
Kaj sub ĉi tiuj tamtamitaj rubrikoj oni legis ĉi tion :
"Ni ricevis de Sro Robĉjo, la famkonata, ne erarema angla detektivo, leteron en kiu li deklaras akcepti la veton de cent mil frankoj kiun ni metis. Estas kun nia granda bedaŭro, pro la kora kompreno, ke ni sciigas al Sro Robĉjo, diktaĵon por pagi al la malriĉuloj de Parizo, tio estas inter la manojn de Sro Mezurilo, la eminenta direktoro de la Publika Asistado, la koncernan sumon kies kvitanco estos transdonita al li.
Ĉar, du faktoj estos establitaj pli poste.
Unu unue, kiu ne estas kontestebla, estas ke la kadavro de la nekonata viktimo estis trovita piede de la Obelisko, la 2an de aprilo je la kvina matene…
La dua kies pruvoj estas nediskuteblaj…
Estas ĉar la viro nomita Koksŭardo, profesia boksisto, troviĝis la 1an de aprilo, inter noktomezo kaj la unua matene (tio estas dum la nokto de la 1a ĝis la 2a) en taverno kun la ŝildo de Trinkejo de la Ombro, vojo de Liverpolo, Islingtono.
Islingtono estas, kiel ni scias tion, unu el la antaŭurboj de Londono.
Se do Koksŭardo estus je la unua matene sur la vojo de Liverpolo, por akcepti ke li povus esti pendigita dum tiu sama nokto je la kvina ĉe la krado de la Obelisko, necesus demonstri ke oni povus veni de Londono ĝis Parizo en kvar horoj, sen paroli pri la nepra tempo por esti murdita kaj ke nune ekzistus trajno, norda aŭ okcidenta, plenumanta ĉi tiun grandfaron de altega rapideco, faktoj kiujn evidente la fervojaj kompanioj ne ĵaluze sekretus.
Kiel ni certigas ke Koksŭardo troviĝis en Londono dum la nokto de la 1a ĝis la 2a de aprilo.
Per la plej simpla maniero kaj sen tio ke ni bezonis altrange informiĝi. Ni preterdiru ke vere estas tro facile kontentiĝi per pretaj informoj, sen fari eĉ la plej necesan penon por kontroli ĝian ĝustecon.
Ni konfesas esti pli skeptikaj kaj preferi kiel eble plej ofte, la liberan ekzamenon de fidon.
Ne estis en Parizo, sed en Londono ke ni devis fari niajn esploradojn, kaj tiel ni agis.
Nu, tio kion ne povis sciigi al ni telegrafdrato, kiom ajn rekta ĝi estus al la ĉefurbo de Anglio, estas ke la 2an de aprilo matene, la nomo de Koksŭardo, la boksisto, aperis, en artikoleto el tre malgrandaj presliteroj , inter la negravaj novaĵoj, en eta gazeto aperanta en la kvartalo Islingtono kaj ni legis ĉi tion :
‘Ĉivespere, skandalo eksplodis en iu el tiuj malbonfamaj tavernoj kiuj abundas sur la vojo de Liverpolo. Boksisto, nomata Koksŭardo kaj kies heroaĵoj jam plurfoje nutris la juĝan kronikon, estis dungita por boksatako en la Trinkejo de la Ombro, prizorgata de iu Patĉjo O'Kerno, irlandano.
La spektantaro konsistis el homoj de la popolaĉo kaj la vetoj okazis per pencoj prefere ol pundoj, aŭ eĉ ŝilingoj. La prezentado cetere ne pli valoris kaj la batalo estigis pli da huadoj ol aplaŭdoj. La nomata Koksŭardo estis cetere tute ebria kaj apenaŭ kapablis stari sur siaj kruroj. Tiel bone ke li estis plurfoje knokaŭto, sub la mokadoj de la publiko…
Ĉar, ĉirkaŭ la unua matene, certiĝis ke li ne kapablis elteni, li deklaris ke sufiĉis por li kaj ke li foriris, tio kion ĉiuj akceptis per mokaj aplaŭdoj. Koksŭardo, kiu estis konfuzata de laceco kaj ebrio, eniris en la ĉambron apud la vizitejo por repreni siajn vestaĵojn.
Unu el liaj kontraŭuloj, kiu konis lin kiel nefidindulon, subite sentis suspekton kaj abrupte eniris en la ĉambron kie Koksŭardo revestis sin kaj surprizis lin ĉe la momento kiam, fininte sian pretiĝon, la mizerulo traserĉis la poŝojn de la aliaj vestaĵoj, ekkaptis oran poŝhorloĝon kaj elglitiĝis tra la teretaĝa fenestro.
La viro sin ĵetis sur lin por reteni lin; sed Koksŭardo sin liberigis kaj pafis eksteren. Ĉe la krioj de la ŝtelito, la klientoj de la Trinkejo de la Ombro persekutis lin kaj tiam komenciĝis vera homĉasado.
Koksŭardo havis sufiĉe fortan antaŭecon, plie li admirinde konis la kvartalon, en kiu multaj vojoj intersekcas kaj implikiĝas. Li sin ĵetis direkte al Alturbeto kaj finfine sukcesis devojigi siajn persekutantojn kaj malaperis.
Plendo estis metita kontraŭ Koksŭardo kiu ne malfruos ankoraŭfoje fali en la manojn de la justeco’.
Ĝi estis banala diversaĵo, sed kiu en la cirkonstancoj prenis apartan gravecon.
Koksŭardo, ŝtelanta poŝhorloĝon je la unua matene ĉe la Trinkejo de la Ombro, en malproksima kvartalo de Londono, havis do ĉie-estad-povon tiagrade ke li povis samtempe troviĝi en Parizo, ĉirkaŭ la Placo Konkordo.
Necesis nur kontroli :
1e Ĉu la fakto menciita en la koncerna gazeteto estis reala;
2e Ĉu la menciitaj tago kaj dato estis ĝustaj;
3e Ĉu ekzistis nenia dubo pri la personeco de la nomata Koksŭardo.
Nia kunlaboranto Lapaŝtistino, al kiu ni konfidis ĉi tiun esploron, tuj kontaktis unu el la plej eminentaj solicitoroj de Londono, Edvino Batalmerito, loĝanta sur la vojo de Templo, skvaro Linkolno, kiu ekplenumis regulajn informiĝojn kaj kolektis esencajn atestojn, kun ĉiuj garantioj. de sincereco kiujn donas la leĝo. La ĉi postaj atestantoj estis aŭditaj sub ĵuro :
1e Patĉjo O'Kerno, irlandano, estro de la taverno Trinkejo de la Ombro;
2e Sino O'Kerno, naskita O'Kefo;
3e Gelbreto, boksisto;
4e Bloksemo, viandisto.
Plus sep aliaj kutimuloj de la koncerna taverno kaj apartenantaj al la laborista klaso.
Kaj ĉiuj deklaris ke Koksŭardo estis, sen ia ajn dubo, la individuo kiu boksis ĉe la Trinkejo de la Ombro, ŝtelis poŝhorloĝon kaj estis persekutata;
Ke ĉiuj konis lin delonge kaj ke neniu eraro estis ebla, ne eĉ supozebla;
Ke la okazaĵo raportita de la ĵurnalo estis vera en ĉiuj siaj detaloj;
Fine, ke la sceno ja okazis inter la dekunua vespere de la 1a de aprilo kaj la unua matene de la 2a de aprilo.
Ĉi tiuj dokumentoj - kies aŭtentikeco ne estas dubinda - estas videbligitaj en nia depeŝejo. La pariza publiko tiel povas juĝi la pravecon de la malĝentilaj kritikoj per kiuj iuj konkurenculoj - ĉagrenitaj - opiniis devi aflikti nin. Ĉi tiu venĝo de vero kontraŭ blufo sufiĉas al ni.
Nur ni pravis, LA KADAVO DE LA OBELISKO NE ESTAS TIU DE KOKSŬARDO LA BOKSISTO.
Konstateble, nia senkompara estro de la Sekureco, Sro Daveno, kaj lia famkonata kunlaboranto, la ridinda Robĉjo, havas nenion komunan kun la legenda Ŝerloko Holmso.
Ni memorigas al la fama Sro Robĉjo ke la kasoj de la Publika Asistado situas ĉe la avenuo Viktorino, je du paŝoj de la Urbodomo".
Estis grandega rideksplodo tra la urbo.
Ni certe ne plu okupiĝis pri la krimo kiu efektive okazis, nek pri la murdinto, nek pri lia viktimo. Ekde kiam li ne nomiĝis Koksŭardo, ŝajnis ke lia morto ne plu prezentis iun ajn intereson.
Sed io postvivis, estis la nomo de Robĉjo, Robĉjo, la moŝta Robĉjo, la admirinda detektivo, kaj estis en la matenaj morgaŭaj ĵurnaloj ondo da moketoj, da kruelegaj ŝercoj.
Karikaturoj skurĝis lin, sub pli-malpli frenezaj aspektoj. Oni vendis Robĉjo-poŝtkartojn, Robĉjo ĉi tie, Robĉjo tie. Li fariĝis la heroo de la tago kaj antaŭ la hotelo en kiu li loĝis, grupoj interkonsentis plenvoĉe kriante :
- Prifajfu Robĉjon !… Robĉjo al Ŝarentono, tono, tono !…
Tio kio superplenigis ĉi tiun ĝeneralan ekscito estis ke sinjorino Robĉjo veturigis sin per aŭtomobilo al la oficejoj de la Raportisto, ventosubite preterpasis antaŭ la knaboj de la oficejo, supreniris la ŝtuparon kaj, hazarde malfermante pordon, alvenis en la redaktejon.
Kaj sen averto, ĉi tiu seka, alta kaj maldika virino, antikva speco de la luksama anglino, vestita kiel klera hundo, sin ĵetis al la redaktoroj, kun ombrelo batalpreta, kaj disdonis batojn dekstren kaj maldekstren, tranĉe kaj pike skermante kaj tre riskante unuokuligi kontraŭulojn.
Ne estis facila afero por bridi ĉi tiun furion kiu asertis venĝi la honoron de sia edzo.
Ni fine sukcesis ekkapti ŝin kaj transdoni ŝin inter la manojn de la urbaj serĝentoj kiuj devis ŝin ligi por senpotencigi ŝin, ne sen ankoraŭ ricevi sufiĉe viglajn batojn.
Oni kondukis ŝin al la policejo kie la agentoj ankoraŭ devis kontraŭstari al ŝi pro ŝiaj batalemaj frenezoj.
Laŭ la ordono de la Prefektejo, ŝi trapasis al la gardejo, sed estis tuj kondukita al la oficejo de Sro Ladorno.
Feliĉege, ŝi iom kvietiĝis kaj degnis ne respondi per insultoj al nia alta ŝtatoficisto. Ankoraŭ tremetanta, ŝi klarigis ke Sro Robĉjo, angla civitano, ke sinjorino Robĉjo, filino de Skotlando, ne toleras la ofendegojn per kiuj la francaj ĵurnaloj superŝutis ilin, ke estis malnoblega akuzi Sron Robĉjon pri eraro aŭ pri mensogo, ke li neniam eraris kaj ke, kun la kapo sur la ŝtipo de Maria Stuarto, ŝi ankoraŭ asertus, ke la mortinto de la Obelisko estis Koksŭardo.
- Sed vi, sinjorino, ĉu vi konas ĉi tiun Koksŭardon ?
- Por kiu vi prenas min ? Ĉu mi frekventas homojn el ĉi tiu kategorio ?
- Tiam kiel vi scias ke estas li kiu…
- Sro Robĉjo diris tion…
- Bonege ! Bonege ! eligis klara voĉo, tiu de Sro Robĉjo kiu estis ĵus enkondukata. Ĉi tiu respondo konformas kun la instruoj de saĝo. La edzino devas kredi ĉiun parolon de sia edzo…
- Ha ! Jen vi, Sro Robĉjo, diris la prefekto per sufiĉe seka akcento. Vi estas angla civitano, do vi scias tion kion signifas la vortoj : "To keep the peace" (konservi la pacon). Nu, se mi ne diskutas viajn opiniojn, mi opinias ke estas malpermesate al vi kaŭzi skandalon por certigi ilin, kaj, antaŭ ol preni pri vi decidon kiu ĉagrenus min, mi demandas al vi, ĉu vi kaj sinjorino Robĉjo vi devontigas vin konservi la pacon, tio estas tute ne ĝeni la ordon… respondu al mi, mi petegas vin…
Sro Robĉjo elrektiĝis kun impona digno :
- Tio signifas ke, al mi, civitano de libera Anglio, vi volas trudi ĉi tiun opinion kontraŭan al la vero… ke Koksŭardo ne estas Koksŭardo.
- Mi intencas tute nenion trudi al vi — krom resti kviete kaj tute ne iri agresi homojn iliahejmen, tiel kiel malprave faris la tre honorinda sinjorino Robĉjo.
- Sinjorino Robĉjo, agante laŭ sia konscienco, meritas nenian mallaŭdon…
- Almenaŭ donu al ni vian parolon ke vi ne refaros tion…
- Mi rifuzas tion…
- Kaj vi, sinjorino Robĉjo ?
- Mi rifuzas tion.
- Tiam mi estas devigata uzi la rajtojn kiujn la leĝo donas al mi… Vi tuj reiros al via hotelo, vi, sinjoro Robĉjo, kaj faros viajn preparojn por foriro… La trajno por Kalezo foriras je la oka… vi trovos sinjorinon Robĉjon ĉe la Norda stacidomo, kaj la sciigo estanta farita pri decido de elpelo, vi senprokraste enŝipiĝos al Anglio.
- Estas bone, diris noble Sro Robĉjo, tio ne malebligos ke Koksŭardo estu Koksŭardo.
Kaj, vespere mem, Robĉjo kaj lia kolerema edzino forlasis Parizon.
Ĉu la afero estis finita kaj ĉu la dosiero estus arkivita ?
Ni estus tre surprizataj — kaj ĉefe terurigitaj — se ni povintus antaŭscii la abomenajn eventojn kiujn devis siasekve okazigi la krimo de la Obelisko.
1 Ĝi estis muelejo movita de homaj kruroj, kaj uzata kiel devigan laboron por kaptito.
Last edited: 30/01/2025
Add a comment