Sro Gideono Forsiso kaj la monumenta kesto.

Mi jam diris ke, en Burnmuto, Julia Hazeltino kelkfoje havis la okazon fari konojn. Estas vere ke ŝi apenaŭ havis tempon paroli kun ili, antaŭ ol denove la pordoj de la domo de Blomsburio refermiĝis antaŭ ŝi ĝis la sekva somero; sed tiuj ĉi nedaŭraj konatoj tamen estis distraĵo por la kompatinda knabino, sen paroli pri la amaso da rememoroj kaj da esperoj per kiu ili krome havis la meriton provizi ŝin. Nu, inter la homoj kiujn ŝi tiel renkontis en Burnmuto dum la antaŭa somero, troviĝis juna advokato nomita Gideono Forsiso.

En la posttagmezo mem de la memorinda tago kiam la magistratano sin amuzis interŝanĝi la etikedojn, ĉirkaŭ la kvara, iu iom revema kaj melankolia promenado hazarde kondukis Sron Forsison sur la trotuaron de la strato Karlo, en Blomsburio; kaj preskaŭ en la sama tempo, fraŭlino Hazeltino estis alvokata al la pordo de la numero 16 de ĉi tiu strato per vigle energia tintado de la sonorilo.

Sro Gideono Forsiso estis sufiĉe feliĉa junulo, sed kiu estintus ankoraŭ pli feliĉa kun pli da mono kaj unu onklo malpli. Cent dudek pundoj(2) jare konsistigis lian tutan enspezon; sed lia onklo, Sro Eduardo H. Florkampo, pliigis ĉi tiun enspezon per malpeza monhelpo kaj per grandega amaso da bonaj konsiloj, esprimataj per lingvaĵo kiu probable ŝajnintus troa perforto surŝipe mem de piratŝipo.

Tiu ĉi Sro Florkampo estis, verdire, figuro esence propra al la epoko de Sro Ĝojŝtono. Maljuniĝinte sen akiri la plej etan sperton, li kunigis kun la politikaj sentoj de la radikala partio pasian viglecon kiun ni pli kutimas rigardi kiel la tradician propraĵon de niaj malnovaj konservativuloj. Li admiris la pugnobatalon, li surhavis timigan tuberan klabon, li estis asidua al religiaj diservoj : kaj oni malfacile dirintus kontraŭ kiu lia kolero plej volonte furiozis, kontraŭ tiuj kiuj permesis al si defendi la fondita Eklezion aŭ kontraŭ tiuj kiuj neglektis partopreni en ĝiaj ceremonioj. Li plie havis kelkajn ŝatatajn epitetojn kiuj inspiris pravan timon al liaj konatoj : kiam li ne povis iri ĝis deklari ke tia kaj tia kriterio "ne estis angla", almenaŭ li ne mankis denunci ĝin kiel "ne estante praktikan". Estis sub la kondamno de ĉi tiu lasta ekskomuniko ke falis lia kompatinda nevo. La maniero per kiu Gideono komprenis la studado de la leĝo estis definitive taksita kiel "nepraktika"; kaj konsekvence lia onklo sciigis lin, dum brua interparolado ritmita de la tubera klabo, ke li devis aŭ kiel eble plej rapide trovi unu aŭ du kaŭzojn por defendi, aŭ alie sin pretigi por de nun vivi per sia propra mono.

Tial ni tute ne miros ke Gideono, malgraŭ sufiĉe ĝoja naturo, sin sentis invadata de melankolio. Ĉar, unue, li ne havis eĉ la plej etan deziron daŭrigi pli for ol li jam faris, la studon de la leĝo; kaj poste, eĉ supozante ke li rezignaciis al ĝi, ĉiam estis ankoraŭ parto de la programo kiu restis sendependa de lia volo. Kiel trovi klientojn, kaŭzojn por defendi ? La demando estis tie.

Subite, dum li senesperiĝis pro ne povi ĝin solvi, li trovis sian vojon barita de homamasiĝo. Veturilo de transportado estis haltita antaŭ domo; ses atletoj eligantaj ŝviton zorgis pri la delokigo de la plej giganta pakkesto kiun ili iam vidis; kaj, sur la ŝtupoj de la perono, la masiva vizaĝo de la koĉero kaj la gracila vizaĝo de juna knabino staris, kiel sur scenejo, kverelante.

- Tio ne povas esti por ni ! asertis la juna knabino. Mi petegas vin rekunporti ĉi tiun keston ! Ĝi ne sukcesus eniri en la domon, se eĉ nur vi sukcesus elpreni ĝin el via veturilo !

- Mi tiam lasos ĝin sur la trotuaro, respondis la koĉero, kaj Sro Finsinko elturniĝos kiel li volos kun la polico !

- Sed mi ne estas Sro Finsinko ! protestis la knabino.

- Ne gravas al mi scii kiu vi estas ! respondis la kamionisto.

- Ĉu vi permesus al mi helpi vin, fraŭlino Hazeltino ? diris Gideono alproksimiĝante.

Julia eligis etan krion de plezuro.

- Ho ! Sinjoro Forsiso, ŝi ekkriis, mi estas tiel feliĉa vidi vin ! Imagu ke ili volas devigi min enirigi en la domon ĉi tiun abomenan aferon, kiu nur erare povis veni ĉi tien ! La koĉero deklaras ke necesas ke ni demetu la pordojn, aŭ ke masonisto malkonstruu parton de muro inter du fenestroj, manke de tio, la vojofico procesos kontraŭ ni, pro lasi niajn meblojn sur la pavimo !

La ses viroj, dume, finfine sukcesis demeti la keston sur la trotuaron; kaj nun ili staris, sin apogantaj kontraŭ ĝi, kaj rigardantaj, kun evidenta senhelpeco, al la pordo de la domo tra kiu ĉi tiu monstra kesto devis eniri. Ĉu mi bezonas aldoni ke ĉiuj fenestroj de la najbaraj domoj proviziĝis, kvazaŭ sorĉe, per scivolemaj kaj amuzitaj spektantoj ?

Prezentante la plej sciencan mienon kiun li povis doni al si, Gideono mezuris per sia irbastono la dimensiojn de la pordo, dum Julia notis en sia akvarel-albumo la rezultojn de la taksadoj. Poste Gideono, mezurante la keston kaj komparante la du arojn da nombroj, malkovris ke estis ĝuste sufiĉe da spaco por ke la kesto sukcesu eniri. Post tio, senvestigante sin de siaj jako kaj veŝto, li helpis la virojn forigi el iliaj hokoj la klapegojn de la pordo. Kaj, fine, dank'al la preskaŭ devigata kunlaborado de kelkaj el la ĉeestantoj, la kesto pene supreniris la ŝtupojn, grincis frotiĝante kontraŭ la muroj kaj sin trovis lokita en la enirejo de la vestiblo, preskaŭ obstrukcante ĝin laŭ sia tuta larĝo. Tiam la manlaboristoj de tiu ĉi venko rigardis unujn la aliajn kun triumfa rideto. Ili verdire dispecigis buston de Apolono, kaj striis en la muro profundajn sulkojn; sed, almenaŭ, ili ĉesis esti unu el la publikaj spektakloj de Londono !

- Mi ne kredas tion, sinjoro, diris la koĉero, neniam mi vidis tian pakaĵon !

Gideono elokvente esprimis al li sian simpation enŝovante en la manon du monerojn de dek ŝilingoj(3).

- Nu, mastro, kvin ŝilingojn(3) pli, kaj mi taskos al mi saldi la konton al ĉiuj kamaradoj ! ekkriis la koĉero.

Tiel estis farita; post tio la tuta trupo da improvizitaj portistoj grimpis en la veturilon, kiu forkuris en la direkto de la plej proksima taverno. Gideono refermis la pordon, kaj turnis sin al fraŭlino Hazeltino. Iliaj okuloj renkontiĝis; kaj freneza deziro ridi kaptis ilin ambaŭ. Poste, iom post iom, la scivolemo vekiĝis en la menso de la knabino. Ŝi alpaŝis al la kesto, palpis ĝin ĉiudirekten, ekzamenis la etikedon.

- Ĝi estas la plej stranga afero pri kiu ni povas revi ! ŝi diris kun nova ekridego. La skribmaniero certe estas je la mano de Maŭrico, kaj mi ricevis leteron de li ĉimatene mem, dirantan al mi pretiĝi por ricevi barelon. Ĉu vi kredas ke tio ĉi povu esti konsiderata kiel barelon, sinjoro Forsiso ?

- Statuo, zorge manipulenda, fragila, legis laŭte Gideono, ĉe unu flanko de la kesto. Ĉu vi bone certas ke vi ne estis antaŭsciigita pri la alveno de statuo ?

- Ne, certe ! respondis Julia. Ho ! Sinjoro Forsiso, ĉu vi ne pensas ke ni povas alĵeti ekrigardon enen de la kesto ?

- Kaj kial ne ? ekkriis Gideono. Nur diru al mi kien mi povos trovi martelon !

- Venu kun mi en la kuirejon kaj mi montros al vi kie estas la marteloj ! diris Julia. La tabulo kie ni metas ilin, estas tro alta por mi !

Ŝi malfermis la kuirejan pordon kaj enirigis Gideonon. Martelo rapide estis trovita, tiel kiel ĉizilo : sed Gideono surpriziĝis vidante neniun spuron de fornelo. Li ankaŭ malkovris, tamen, ke fraŭlino Julia havis tre malgrandan piedon kaj tre maldikan maleolon; malkovro kiu ĝenis lin tiom multe ke li tre ĝojis povi kiel eble plej rapide ataki la pakkeston.

Li diligente laboris, kaj ĉiuj liaj martelfrapoj havis admirindan precizecon, dum Julia, stara apud li, silente konsideris plivole la laboriston ol la laboradon. Ŝi pensis ke Sro Forsiso estis forta, bela viro; neniam antaŭe ŝi vidis tiel fortikajn brakojn. Kaj subite Gideono, kvazaŭ li divenus ŝiajn pensojn, sin turnis al ŝi kaj ridetis al ŝi. Ŝi ankaŭ ridetis kaj ruĝiĝis : kaj ĉi tiu duobla ŝanĝo tiel bone konvenis al ŝi ke Gideono forgesis rigardi kien li frapis, tiamaniere ke, post kelkaj sekundoj, la kompatinda knabo donis fortegan baton sur siajn proprajn fingrojn. Kun kortuŝa spiritĉeesto, li sukcesis ne nur deteni, sed eĉ ŝanĝi al senofenda plendo la pitoreskan sakraĵon kiu estis elironta el liaj lipoj. Sed la doloro estis akra; la nerva skuo estis tro forta : kaj post kelkaj provoj, li ekkomprenis ke li ne povis pensi daŭrigi la operacion.

Tuj Julia kuris al sia ĉambro, alportis spongon, akvon, mantukon kaj komencis bani la vunditan manon de la junulo.

- Mi treege bedaŭras ! pardonpetis Gideono. Se mi havintus la plej etan bonkonduton, mi unue malfermintus la keston, kaj poste frakasintus miajn fingrojn ! Ho ! Tio jam fartas multe pli bone ! li aldonis. Mi certigas vin ke tio fartas multe pli bone !

- Jes, mi kredas ke nun vi fartas sufiĉe bone por kapabli direkti la laboron ! fine diris Julia. Komandu min, kaj mi estos via laborantino !

- Agrablega laboristino, vere ! deklaris Gideono, tute forgesanta la decregulojn.

La fraŭlino turnis sin, kaj rigardis lin kun ombreto de kunŝoviĝo de brovoj; sed la malrespekta junulo hastis fordirekti sian atenton al la pakkesto. La ĉefa parto de la laboro, cetere, jam estis farita. Julia rapidis levi la unuan tabulon de la kovrilo, tio kiu aperigis tavolon da pajlo. Unu minuton poste la du junuloj estis surgenue, unu apud la alia, kiel kamparanoj okupataj pri turnado de la fojno; kaj ekde la sekvanta minuto, ili estis rekompencitaj pro siaj klopodoj per la vido de io blanka kaj glata. Ĝi estis, sen ia ebla eraro, grandega piedo el marmoro.

- Jen persono vere estetika ! diris Julia.

- Neniam mi vidis ion similan ! respondis Gideono. Ĝi havas suron kiel dikan sakon da mono !

Baldaŭ malkovriĝis dua piedo, kaj poste io kio ja ŝajnis esti iu tria. Sed ĉi tiu io sin montris esti, finfine, klabo baziĝanta sur piedestalo.

- He ! Evidente ! ĝi estas Herkulo, ekkriis Gideono. Mi devintus konjekti tion vidante ĝian suron ! Kaj mi povas plenfide aserti, li aldonis rigardante la du kolosajn krurojn, ke ĉi tiu estas samtempe la plej granda kaj la plej malbela el ĉiuj Herkuloj en la tuta Eŭropo ! Kio sukcesis decidigi ĝin veni ĉe vin ?

- Mi supozas ke neniu alia volis ĝin ! diris Julia. Kaj mi devas aldoni ke ni mem perfekte malhavus ĝin.

- Ho ! Ne diru tion, fraŭlino ! rebatis Gideono. Ĝi akirigis al mi unu el la plej memorindaj kunvenoj de mia tuta vivo !

- Ĉiukaze, kunsido kiun vi ne povos baldaŭ forgesi ! eligis Julia. Viaj malfeliĉaj fingroj rememorigos ĝin al vi !

- Kaj nun mi kredas ke necesas ke mi foriras ! diris malgaje Gideono.

- Ne ! Ne ! malakceptis Julia. Kial foriri ? Restu ankoraŭ dum momento, kaj trinku tason da teo kun mi !

- Se mi povus pensi ke tio vere plaĉus al vi, diris Gideono turnante sian ĉapelon inter siaj fingroj, kompreneble mi ĝojus !

- Sed, vere, tio estos agrabla al mi ! respondis la junulino. Kaj plie, mi bezonas kukojn por trinki la teon, kaj mi havas neniun kiun mi povas sendi ĉe la kukisto. Jen la ŝlosilo de la domo !

Gideono haste surmetis sian ĉapelon kaj kuris al la kukisto, de kie li revenis kun granda papersako plenplena de krem-pufkukoj, bastonaj kremkuketoj kaj tortetoj. Li trovis Julian preparantan malgrandan tetablon en la vestiblo.

- La ĉambroj estas en tia malordo, ŝi diris, ke mi pensis ke ni estos pli komfortaj ĉi tie, en la ombro de nia statuo !

- Perfekte ! ekkriis Gideono, kontentega.

- Ho ! kiaj ĉarmaj kremtortetoj ! eligis Julia malfermante la sakon. Kaj kiaj frandindaj frag-pufkukoj !

- Jes, diris Gideono provante kaŝi sian elreviĝon. Mi bone antaŭvidis ke la miksaĵo produktos ion tre belan. Cetere, la kukistino ankaŭ antaŭvidis tion.

- Kaj nun, diris Julia manĝinte duondekduon da kukoj, mi tuj montros al vi la leteron de Maŭrico. Legu ĝin laŭte : eble estas detaloj kiujn mi ne vidis ?

Gideono prenis la leteron, malfaldis ĝin sur unu el siaj genuoj kaj legis jenon :

Kara Julia, mi skribas al vi el Brundekano, kie ni haltis por kelkaj tagoj. La onklo estis tre skuita de tiu terura akcidento pri kiu, sendube, vi estas leginta la raporton en la gazeto. Morgaŭ, mi intencas lasi lin ĉi tie kun Johano, kaj reveni sola en Londonon; sed, antaŭ mia alveno, vi ricevos barelon enhavantan specimenojn por amiko. Neniapreze malfermu ĝin, sed lasu ĝin en la vestiblo ĝis mia alveno !

Hastege via,

M. Finsinko.

P.S. : Ne forgesu lasi la barelon en la vestiblo !

- Ne, diris Gideono, mi vidas nenion en ĝi kiu rilatas al la monumento ! Kaj dirante tion li montris la krurojn el marmoro. Fraŭlino Hazeltino, li daŭrigis, ĉu vi permesas min meti al vi kelkajn demandojn ?

- Sed volonte ! respondis la junulino. Kaj se vi sukcesos klarigi al mi kial Maŭrico sendis al mi statuon de Herkulo anstataŭ barelon enhavanta "specimenojn por iu amiko", mi estos dankema al vi ĝis la fino de mia lasta tago. Sed, unue, kio tio povos esti "specimenoj por iu amiko" ?

- Mi ne havas la plej malgrandan ideon ! diris Gideono. Mi ja scias ke marmoristoj ofte sendas specimenojn; sed mi kredas ke, ĝenerale, ili estas pecoj de marmoro pli malgrandaj ol nia amiko la monumento. Cetere miaj demandoj rilatas al aliaj temoj. Unue, ĉu vi estas tute sola en ĉi tiu domo ?

- Jes nune ! respondis Julia. Mi alvenis antaŭhieraŭ por prepari la domon kaj dungi kuiristinon. Sed mi trovis neniun kiu plaĉis al mi.

- Tiel vi estas absolute sola ! diris Gideono, konsternita. Kaj vi ne timas ?

- Ho ! Tute ne ! respondis Julia. Mi ne scias pri kio mi timus. Mi simple aĉetis al mi mirinde malmultekostan revolveron, kaj petis al la vendisto montri al mi kiel uzi ĝin. Kaj fine, antaŭ ol enlitiĝi, mi tre zorgas barikadi mian pordon per tirkestoj kaj seĝoj.

- Ne gravas, mi ĝojas pensi ke via mondo baldaŭ revenos ! diris Gideono. Via izoliteco multe maltrankviligas min. Se ĝi devus plidaŭri, mi povus prezeni al vi mian maljunan onklinon, aŭ eĉ mian domservistinon, laŭ via elekto.

- Pruntedoni al mi onklinon ! ekkriis Julia. Ho ! Kia nobleco ! Mi komencas kredi ke estas vi kiu sendis al mi la Herkulon !

- Mi donas al vi mian honorvorton, ke ne ! protestis la junulo. Mi troege admiras vin por maltimi sendi al vi tiel monstran artaĵon !

Julia estis respondonta, kiam la du amikoj ektremis : perforta bato estis frapita ĉe la pordo.

- Ho ! Sinjoro Forsiso !

- Nenion timu, kara infano mia ! diris Gideono tenere premante sian manon sur la brakon de la knabino.

- Mi scias tion kion tio estas ! ŝi flustris. Tio estas la polico ! Ĝi venas por plendi pri la statuo !

Nova bato ĉe la pordo, pli perforta, kaj pli urĝema.

- Dio mia ! Estas Maŭrico ! ekkriis la junulino. Ŝi kuris al la pordo kaj malfermis.

Fakte estis Maŭrico kiu aperis sur la sojlo : ne la Maŭrico de ordinaraj tagoj, sed sovaĝaspekta viro, blanketa kaj konfuzita, kun sangoplenaj okuloj, kaj dutaga barbo sur la mentono.

- La barelo ? li ekkriis. Kie estas la barelo kiu ĉimatene alvenis ?

Li ĉirkaŭrigardis en la vestiblo, kaj liaj okuloj laŭvorte elstariĝis el lia kapo kiam li ekvidis la krurojn de la Herkulo.

- Kio estas tio ? li kriegis. Kio estas ĉi tiu manekeno el vakso ? Kio estas tio ? Kaj kie estas la barelo ? La barelo de akvo ?

- Neniu barelo venis, Maŭrico ! respondis malvarme Julia. Jen la sola pakaĵo kiun oni alportis !

- Tio ? ekkriis la malfeliĉulo. Mi neniam aŭdis paroli pri tio !

- Tamen ĝi alvenis kun adreso skribita de via mano ! respondis Julia. Ni preskaŭ devis malkonstrui la domon por enigi ĝin. Kaj mi kapablas diri nenion pli al vi !

Maŭrico rigardis ŝin kun senlima konfuziĝo. Li pasigis unu el siaj manoj sur sian frunton, kaj poste apogis sin al la muro, kiel viro kiu estas svenonta. Sed, iom post iom, lia lango liberiĝis, kaj li komencis superŝuti la junulinon per torento da insultoj. Neniam ĝis tiam Maŭrico mem opinius sin kapabla por tiom da fajro, por tiom da vervo, ne eĉ por tia diverseco de maldelikataj dirmanieroj. La junulino tremis kaj ŝanceliĝis sub ĉi tiu freneza furiozo.

- Mi tute ne plu toleros ke vi pli parolu al fraŭlino Hazeltino per tia tono ! fine diris Gideono sin rezolute intermetanta.

- Mi parolos al ŝi per tono kiu plaĉos al mi, rebatis Maŭrico, en nova eksplodo de furiozo. Mi parolos al ĉi tiu mizera almozulino kiel ŝi meritas !

- Ne unu vorton pli, sinjoro, ne unu vorton ! ekkriis Gideono. Fraŭlino Hazeltino, li daŭrigis alparolante al la junulino, vi ne povas pli longe resti sub la sama tegmento ol tiu ulo ! Jen mia brako ! Permesu al mi konduki vin en lokon kie vi estos ŝirmita kontraŭ insulto !

- Sinjoro Forsiso, diris Julia, vi pravas ! Mi ne kapablas resti ĉi tie unu momenton pli, kaj mi scias ke mi konfidas min al viro de honoro !

Pala kaj rezoluta, Gideono proponis sian brakon, kaj la du junuloj malsupreniris la ŝtupojn de la perono, postsekvataj de Maŭrico, kiu postulis la ŝlosilon de la enirpordo.

Julia apenaŭ redonis al li lian ŝlosilaron, kiam malplena fiakro rapide pasis antaŭ ili. Ĝi estis alvokata samtempe de Maŭrico kaj de Gideono. Sed ĝuste kiam la koĉero haltigis sian ĉevalon, Maŭrico sin ĵetis en la veturilon.

- Dek groŝojn kiel trinkmonon ! li kriis. Stacidomo de Vaterlo, kiel eble plej rapide ! Dek groŝojn por vi !

- Elmetu unu ŝilingon(3), sinjoro ! diris la koĉero. La alia ĝentlemano rezervis min antaŭ vi !

- Nu ! Bone unu ŝilingon(3) ! kriis Maŭrico sekrete pripensante ke li denove ekzamenos la peton alvenante al la stacidomo. Kaj la koĉero vipis sian beston, kaj la fiakro turniĝis ĉe la unua angulo de la strato.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(3) Dudekono de pundo(2), 1 penco = 1/12 ŝilingo.

Last edited: 21/03/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment