Personaro.
La ĉefaj gravuloj
Jozefo, Virmastro kaj Jakobo Finsinko (FrV : Joseph, Masterman et Jacques Finsbury) : Tri fratoj, la 2 unuaj subskribiĝis en eta tontino, la tria tiam estis tro maljuna.
Miĥaelo Finsinko (FrV : Michel Finsbury) : Filo de Virmastro Finsinko, kuzo de Maŭrico kaj Johano, kaj fama proceduristo.
Maŭrico kaj Johano Finsinko (FrV : Maurice et Jean) : Du fratoj, filoj de Jakobo, la juna mortinta frato de Jozefo kaj Virmastro.
Ĝono Henrio Hazeltino (FrV : John Henry Hazeltine) eskviro, viro kun modesta riĉaĵo, kaj ŝajne, malmulte provizita per amikoj.
Julia Hazeltino (FrV : Julia Hazeltine) Filino de Ĝono Henrio Hazeltino metita de li sub la prizorgo de Jozefo.
Farado Bondo (FrV : Faraday Bond) Fama kuracisto.
Georgo (dirata la Granda) kaj Roberto Vanco (FrV : Grand Vance) Alia nomo de respektive Johano kaj Maŭrico Finsinko.
Vilhelmo Dento Fosulo (FrV : William Dent Pitman) Malriĉa vidva senfama artisto kaj instruisto de arto al knabinoj en pensiono.
Semitopoliso (FrV : Semitopolis) Viro kiu kontrabande sendis statuon de Italio al Fosulo.
Gideono Forsiso (FrV : Gédéon Forsyth) Advokato kaj konato de Julia Hazeltino, kaj nevo de Eduardo H. Florkampo, ankaŭ konata de Miĥaelo.
Sro Bruno (FrV : Brown) Dum momento Miĥaelo faras sin nomi Brunon.
Ĝono Diksono (FrV : John Dickson) Alia dummomenta nomo de Miĥaelo kiu fariĝas riĉa aŭstralia koloniano.
Ezro Tomaso (FrV : Ezra Thomas) Alia dummomenta nomo de V. D. Fosulo, kiu fariĝas riĉa usonano, fabrikisto de kaŭĉukaj galoŝoj.
Tarnoŭo (FrV : Tarnow) Ailanda grafo kiu loĝas en Hampton-Korto, kaj kies filino pretiĝis edziniĝi kun Ezro Tomaso.
Katerino (FrV : Catherine) Maljuna skota mastrumistino kiu servas Miĥaelon.
E. H. F. : Inicialoj de Eduardo Hugo Florkampo sub kiuj Gideono skribis sian romanon "Mistero de la Omnibuso".
Eduardo Hugo Florkampo (FrV : Edouard H. Bloomfield) Onklo de Gideono Forsiso kaj respektinda eminenta moŝtulo.
Ĵimsono (FrV : Jimson) Alia dummomenta nomo de Gideono fariĝinta komponisto de muziko.
sekundaraj gravuloj.
Jemo Ŝandlero (FrV : Jem Chandler) Kamionisto.
Vatso (FrV : Watts) Amiko de Ŝandlero kiu regas gastejon.
Vikhemo (FrV : Wickham) Amiko kun kiu Miĥaelo Finsinko vojaĝas per trajno.
Harkero (FrV : Harker) Junulo dungita ĉe luigisto de veturiloj en Padŭiko.
Brulmarko (FrV : Brand) Serĝento de la kolonia armeo kiu vojaĝas sur la veturilo de Harkero.
Rogersono (FrV : Rogerson) Unu el la kreditoroj de la firmao de ledaĵoj.
Musko (FrV : Moss) Komisiita al Maŭrico de mistera kliento kiu multekoste aĉetis la kreditoraĵojn de Rogersono.
Pri Urboj kaj Stratoj
Blomsburio : Urbo kie loĝas Jozefo, Maŭrico, Johano kaj Julia
Karlo : Strato en Blomsburio en kiu loĝas Maŭrico kaj Johano Finsinko, ĉe la numero 16.
Burnmuto : Urbo kun pli pura aero kie iras resaniĝi la malsanuloj de Farado Bondo.
Brundekano : rebaptita (de la verkisto) stacidomo de Nov-Arbaro, urbo kie okazis akcidento.
Saŭtemptono : Urbo kie Jozefo Finsinko gastiĝis.
Norfolko : Strato en kiu loĝas majstro V. D. Fosulo ĉe la nr 7.
Reĝo : Strato en kiu la proceduristo Miĥaelo Finsinko havis sian privatan loĝejon, ĉe la nr 233.
Padŭiko : Vilaĝego kie Ĵimsono luprenis pavilonon por labori.
Last edited: 15/04/2023
Add a comment