Personaro.
Agnesa : Vidu Flemingon.
Argilturo Noa (FrV : Noa Claypole) : Malafabla junulo el la lernejo de karitato, kiu laboras kun Olivero ĉe la paro Bersemo.
Barnejo (FrV : Barney) : Juda kelnero en iu trinkejo de Fagino, li nazparolas.
Bedŭino (FrV : Bedwin) : Maljunua mastrumistino de Sro Brunsubo, kiu gastigas kaj zorgas Oliveron.
Bersemo (FrV : Sowerberry) : La enterigisto de la paroĥo kie Olivero kreskis.
Betino (FrV : Betty) : Amikino de Jakobo Daŭkinso kaj de Karlo Vesperto.
Blanko Tomo (FrV : Tomo Blanko) : Alia nomo de Olivero kreita de iu oficisto dum lia juĝado.
Boltero Ĉarloto (FrV : Bolter) : Ŝajna edzino de Maŭrico Boltero.
Boltero Maŭrico (FrV : Maurice Bolter) : Alia nomo de Noa Argilturo por amikiĝi kun Fagino.
Brunsubo (FrV : Brownlow) : Maljuna sinjoro kiu bedaŭre arestigis Oliveron pro ŝtelado de sia poŝtuko.
Bumbelo (FrV : Bumble) : La dika kaj kolerema pedelo de la paroĥo kie Olivero kreskis.
Ĉarloto (FrV : Charlotte) : Malpura knabino kiu laboras ĉe la paro Bersemo.
Ĉarloto : Vidu Bolteron.
Daŭkinso Jakobo (FrV : Jack Dawkins) : Nova amiko de Olivero, renkontita sur la vojo al Londono kaj alinomita Vulpon.
Dufo kaj Klaĉjo (FrV : Blathers kaj Duff) : 2 policistoj kuj enketas pri la ŝtelado de la domo de Sino Majlio.
Eduardo : Vidu Lifordon.
Edvino : Vidu Lifordon.
Fagino (FrV : Fagin) : Maljuna judo kiu gastigas la Vulpon (Jakobo Daŭkinso) kaj siajn amikojn.
Fango (FrV : Fang) : Kalva dika malhonesta juĝisto.
Flemingo Agnesa (FrV : Agnès Fleming) : Edzino de Edvino, patrino de Monkso.
Grimŭigo (FrV : Grimwigo) : Maljuna, tre kruda amiko de Brunsubo kiu ofte minacas “manĝi sian kapon”.
Ĝilo (FrV : Giles) : Vinisto kaj intendanto ĉe la maljunula posedantino de la malsukcese ŝtelita domo.
Henriko : Vidu Majlion.
Jakobo : Vidu Spionon.
Jakobo : Vidu Daŭkinson.
Kagso (FrV : Kags) : Kvindekjaraĝa ŝtelisto deportita sed malpermesite ĉeestanta en la lando.
Karlo : Vidu Vesperton.
Klaĉjo kaj Dufo (FrV : Blathers kaj Duff) : 2 policistoj kuj enketas pri la ŝtelado de la domo de Sino Majlio.
Kornejo (FrV : Corney) : Matrono de la almozulejo kie naskiĝis Olivero.
Krakito Tobio (FrV : Tobie Crackit) : Amiko de Vilhelmo Sikeso kiu pretigas ŝtelon kun li kaj Fagino.
Kunkejo : Vidu Stelarion.
Lifordo Eduardo (FrV : Édouard Leeford) : Vera nomo de Monkso.
Lifordo Edvino (FrV : Edwin Leeford) : Patro de Monkso kaj amiko de Brunsubo.
Limbgento (FrV : Limbkins) : Prezidanto de la konsilio de la almozulejo.
Losberno (FrV : Losberne) : Kuracisto, li estas maljuna dika bonhumora fraŭlo.
Ludkampo (FrV : Gamfield) : Kamentubisto kiu dungis Oliveron.
Majlio (Sino) (FrV : Maylie) : La posedantino de la malsukcese ŝtelita domo, onklino de Rozo.
Majlio Henriko (FrV : Henri Maylie) : Filo de Sino Majlio, li amas Rozon.
Majlio Rozo (FrV : Rose Maylie) : Bonkora orfino kaj nevino de Sino Majlio, deksepjaraĝa.
Manno (FrV : Mann) : La administrantino de la domo kie Olivero kreskis ĝis siaj naŭ jaroj.
Maŭrico : Vidu Bolteron.
Monkso (FrV : Monks) : Malsana kaj malbona junulo kiu konspiras kun Fagino por makuli la reputacion de Olivero.
Nancio (FrV : Nancy) : Amikino de Jakobo Daŭkinso kaj de Karlo Vesperto.
Noa : Vidu Argilturon.
Nugato (FrV : Brittles) : Ĉionfarulo ĉe la maljunula posedantino de la malsukcese ŝtelita domo.
Rozo : Vidu Majlion.
Sara (FrV : Sally) : Maljuna mortanta almozulino liu petas vidi Kornejon antaŭ morti.
Sikeso Vilhelmo (FrV : Guillaume Sikes) : Fortika najbaro kaj amiko de Fagino.
Singumio (FrV : Thingummy) : Maljuna ebriema vartistino.
Spiono Jakobo : Aktiva agento kiu helpi solvi la ŝtelado de Stelario.
Stelario Kunkejo : Ŝtelisto kies historio estas rakontita de Klaĉjo.
Ŝitlingo Tomo (FrV : Tom Chitling) : Juna ŝteliste el la bando de Fagino, kiu konis la malliberejon.
Tobio : Vidu Krakiton.
Tomo : Vidu Blankon.
Tomo : Vidu Ŝitlingon.
Vesperto Karlo (FrV : Charlot Bates) : Iu amiko de Vulpo (Jakobo Daŭkinso) kiu ŝategas ridi.
Vilhelmo : Vidu Sikeson.
Add a comment