Majstro Ĵimsono.

Sro Eduardo Hugo Florkampo anoncinte la intencon stiri sian jakton direkte al Mejdenhedo, ni ne miros ke la majstro Ĵimsono prenis sian elekton al kontraŭa direkto. En la ĉirkaŭaĵo de la ĉarma riverborda vilaĝego Padŭiko, li rememoris esti vidinta, eĉ antaŭnelonge, malnovan surfostan pavilonon poezie ŝirmata de bosketo de salikoj. Ĉi tiu pavilono ĉiam ĉarmis lin per ia aspekto de forlasiteco kaj izoliteco, kiam dum siaj rem-distraĵoj, li pasis proksime de ĝi. Kaj li eĉ intencis situigi tie unu el la scenoj de la Mistero de la Omnibuso; sed li devis lastmomente rezigni tion pro la neantaŭviditaj malfacilaĵoj kiujn prezentis al li la bezono de priskribo adaptita al la ĉarmo de la loko. Li rezignis tion, kaj nun li ĝojis pri tio pensante ke li devos utiligi la pavilonon por senfine pli serioza uzo.

Ĵimsono, rolanto kun la plej banala vestmaniero, sed kun aparte plaĉaspektaj sintenoj, ne malfacile konsentigis ke la posedanton de la pavilono ludonu ĝin al li por la daŭro de unu monato. La luprezo, cetere bagatela, estis tuj interkonsentita, la ŝlosilo estis transdonita kontraŭ malgranda mon-antaŭpago, kaj Ĵimsono rapidis reveni al Londono por zorgi pri la transporto de la piano.

- Mi certe revenos morgaŭ matene ! li deklaris al la posedanto. Oni atendas mian operon kun tiom da senpacienco, ĉu vi komprenas ? Mi ne povas perdi minuton por fini ĝin !

Kaj, fakte, ĉirkaŭ la unua postagmeze, la morgaŭo, vi povintus vidi Ĵimsonon paŝadantan sur la vojo kiu laŭiras la riveron, inter Padŭiko kaj Haverhamo. En unu el siaj manoj, li tenis korbon enhavantan proviantojn; en la alia, malgrandan valizon en kiu verŝajne sin trovis la nefinitan partituron. Ni estis dum la komenco de oktobro; la ĉielo, ŝtongriza, estis punktata de alaŭdoj, la Tamizo malforte brilis kiel spegulo el plumbo, kaj la flavaj folioj de la maronarboj kraketis sub la piedoj de la komponisto. Tute ne estas sezono en Anglio kiu pli stimulas la vivfortojn, kaj Ĵimsono, kvankam li ne estis sen iaj problemoj, paŝadante zumis arion (eble el sia komponaĵo).

Du aŭ tri mejlojn (3,2 aŭ 4,8Km) norde de Padŭiko, la bordo de Tamizo estas aparte dezerta. Sur la kontraŭa bordo, la arboj de parko haltigas la horizonton, lasante nur duonvidi la supron de la kamentuboj de malnova kampara domo. Sur la riverbordo de Padŭiko, inter la salikoj, elstaras la pavilono, malnova barĝo eluzita, kaj tiel malpurigita de la larmoj de la najbaraj salikoj, tiel difektita, tiel batita de la ventoj, tiel neglektita, tiel hantita de ratoj, tiel evidente transformita al magazeno de reŭmatismoj, ke miaflanke mi havus fortan malinklinon loĝiĝi tie.

Kaj ankaŭ por Ĵimsono estis sufiĉe malgaja momento, tiu kiam li forigis la tabulon kiu servis kiel levponto al sia nova hejmo, kaj kiam li sin trovis sola en ĉi tiu malsana fortikaĵo. Li aŭdis la ratojn kuri kaj salti sub la planko, la pordhokoj de la pordo ĝemis kiel turmentataj animoj; la saloneto estis plenega de polvo, kaj havis forlogan odoron de ŝima akvo. Ne, oni tute ne povis konsideri ĉi tion kiel tre gaja hejmo, eĉ por komponisto absorbita de amata verko; sed kiel ankoraŭ malpli gaja por junulo tute turmentata de alarmoj, kaj okupata atendi la alvenon de kadavro !

Li sidiĝis, kiel eble plej bone purigis duonon de la tablo, kaj komencis la malvarman matenmanĝon kiun enhavis sia korbo. Antaŭkalkule al eventuala esploro pri la sorto de Ĵimsono, li taksis necesega ne lasi sin vidi; tiel ke li estis rezoluta pasigi la tutan tagon sen eliri el la pavilono. Kaj, ankoraŭ por fortigi sian fabelon, li kunportis en sia valizo ne nur inkon kaj plumojn, sed dikan kajeron da muzikpapero, el la plej okulfrapa formato kiun li povis trovi.

"Kaj nun, ek al la laboro !" li diris al si, tuj kiam li satigis sian apetiton. "Necesas ke mi lasu spurojn de la farado de mia rolanto ! Kaj li skribis, per belaj rondaj literoj : ORANGE PEKOE(5)

Opus 17

J.-B. Ĵimsono

PARTITURO POR PIANO KAJ KANTO.

"Mi ne supozas ke famaj komponistoj tiel komencas sian laboron, pensis Gideono; sed Ĵimsono estas originalulo, kaj cetere, mi estus tre embarasita komenci alie. Dediĉo, nun, jen kiu farus bonegan efekton. Ekzemple : Dediĉite al… nu !… Dediĉite al Vilhelmo Eŭarto Ĝojŝtono, de lia respektema servisto J-B. J. Nu, necesas tamen aldoni iom da muziko ! Mi farus pli bone eviti la uverturon : mi timas ke ĉi tiu parto prezentu tro da malfacilaĵo. Se mi provus arion por la tenoro ? Pri la tonalo, ho ! ni estu ultra-moderna ! sep bemoloj !"

Li faris kiel li diris, ne sen malfacilaĵo, poste haltis kaj komencis maĉetadi la pinton de sia plumingo. La vido de folio de muzikpapero ne ĉiam sufiĉas por okazigi inspiron, ĉefe ĉe simpla amatoro; kaj la ĉeesto de sep bemoloj ĉe la tonalo ankaŭ ne instigas al improvizado. Gideono ĵetis sub la tablon la komencitan folion.

"Ĉi tiuj skizoj ĵetitaj sub la tablon helpos restarigi la artan personecon de Ĵimsono !" li diris al si por sin konsoli. Kaj denove li alvokis la muzon, laŭ diversaj tonaloj kaj sur diversaj paperfolioj; sed ĉio ĉi por tiom malmulte da rezultoj ke li estis konsternita. "Estas strange kiel estas tagoj dum kiuj oni estas senverva ! li diras al si; kaj tamen nepre necesas ke Ĵimsono lasu ion !" Kaj denove li laboregis pri sia tasko.

Baldaŭ la penetra malvarmeteco de la pavilono komencis tute invadi lin. Li stariĝis, kaj je la evidenta ĉagreno de la ratoj, paŝadis tien kaj reen en la ĉambro. Bedaŭrinde ! li ne sukcesis revarmiĝi. "Estas absurde ! li diras al si. Ĉiuj riskoj estas por mi indiferentaj, sed mi ne volas esti trafita de bronkito. Necesas ke mi eliru el ĉi tiu kaverno !"

Li antaŭeniris sur la balkonon, kaj unuafoje rigardis direkte al la rivero. Kaj tuj li ektremis de surprizo. Kelkcent paŝojn pli for, jakto kuŝis en la ombro de la salikoj. Eleganta kanoto balanciĝis apud la jakto; la fenestroj de ĉi tiu estis kaŝitaj de kurtenoj el neĝa blankeco, kaj flago flirtis ĉe la pobo. Kaj ju pli Gideono ekzamenis ĉi tiun jakton, des pli lia ĉagreno miksiĝis kun konsterno. Tiu ĉi jakto treege aspektis kiel tiu de lia onklo; Gideono eĉ ĵurintus ke fakte ĝi estis tiu de sia onklo, sen du detaloj kiuj malebligis la identigon. La unua detalo estis ke lia onklo sin direktis al Mejdenhedo, kaj do ne povis troviĝi en Padŭiko; la dua, eĉ pli konvinka, estis ke la flago malantaŭe alkroĉita estis amerika flago.

"Tamen, kia eksterordinara simileco !" pensis Gideono. Kaj dum li tiel rigardis kaj pripensis, pordo malfermiĝis, kaj juna sinjorino antaŭeniris sur la ferdekon. En palpebruma daŭro, la advokato estis enirita en sian pavilonon, li ĵus rekonis Julian Hazeltinon. Kaj, observante ŝin tra la fenestro, li vidis, ke ŝi malsupreniris en la kanoton, prenis la remilojn enmane kaj rezolute venis al la loko kie li troviĝis.

"Nu ! Mi estas perdita !" li diris al si. Kaj li lasis sin fali sur sian seĝon.

- Saluton, fraŭlino, diris de la riverbordo voĉo kiun Gideono rekonis kiel estanta tiu de sia posedanto.

- Bonan tagon sinjoro ! respondis Julia. Sed mi ne rekonas vin, kiu vi estas ? Ho ! Jes, mi rememoras ! Estas vi kiu permesis al mi, hieraŭ, veni akvareli en ĉi tiu malnova pavilono !

La koro de Gideono eksaltis pro teruro.

- Jes ja, estas mi ! respondis la viro. Kaj tio kion mi nune volis diri al vi estas ke mi ne plu povas permesi tion al vi ! Mia pavilono estas luigita !

- Luigita ? ekkriis Julia.

- Ludonita por monato ! rekomencis la viro. Tio ŝajnas ridiga por vi, ĉu ne ? Mi scivolas tion kion ĉi tiu sinjoro ja povas voli fari kun ĝi ?

- Kia romantika ideo ! murmuris Julia. Ĉu li estas sinjoro ? Kiel li estas ?

Tiu ĉi dialogo inter la kanoto kaj la riverbordo okazis tute kontraŭ la pavilono. Ne eĉ unu vorto perdiĝis por la juna majstro.

- Li estas muzikisto, respondis la posedanto, aŭ almenaŭ jen tio kiun li diris al mi ! Veninta ĉi tie por skribi operon !

- Ĉu vere ? ekkriis Julia. Neniam mi revis pri io tiel agrablega. Sed tiam ni povos nokte ŝteliri ĉi tien, kaj aŭdi lin improvizi ! Kiel li sin nomas ?

- Ĵimsono ! diris la viro.

- Ĵimsono, ripetis Julia vane priserĉante en sia memoro.

Sed, verdire, nia juna angla skolo de muziko posedas tiom da bonaj geniuloj ke ni ekscias iliajn nomojn nur kiam la reĝino nomumas ilin baronetoj.

- Ĉu vi certas ke tiu nomo estas ĝusta ? reparolis Julia.

- Li mem literumis ĝin por mi ! respondis la posedanto. Kaj lia opero nomiĝas… atendu… speco de teo !

- Speco de teo ! ekkriis la fraŭlino. Kia stranga titolo por opero ! Dio mia ! Kiel mi ŝatus koni ĝian temon ! Kaj Gideono aŭdis ŝvebi en la aero sian ĉarman delikatan ridon. Nepre necesas ke ni konatiĝu kun ĉi tiu Sro Ĵimsono ! Mi certas ke li devas esti tre interesa !

- Pardonu, fraŭlino, sed necesas ke mi foriru ! Oni atendas min en Haverhamo !

- Ho ! Mi ne retenu vin, bravulo mia ! diris Julia. Bonan posttagmezon !

- Kaj por vi same, fraŭlino !

Gideono sin tenis side en sia kajuto, turmentata de la plej premaj pensoj. Li vidis sin ankrita al ĉi tiu putra pavilono, atendante la alvenon de maloportuna kadavro: kaj jen ke, ĉirkaŭ li, la sciemoj vigliĝis, jen ke fraŭlinoj intencis veni nokte spioni lin, kiel distraĵon ! Ĉi tio signifis por li malfacilegaĵojn; sed ne eĉ estis tio kio plej afliktis lin. Tio kio ĉefe afliktis lin, estis la nepardonebla senprudenteco de Julia. Tiu ĉi juna knabino estis preta konatiĝi kun la unua renkontito; ŝi havis nenian sindeteniĝon, neniujn manierojn de deca homo ! Ŝi familiare babilis al la krudulo kiu estis lia posedanto; ŝi sentis tujan kaj rekte konfesitan intereson por la mizera estulo kiu estis Ĵimsono ! Jam, sendube, ŝi formis la projekton inviti Ĵimsonon veni trinki teon kun ŝi ! Kaj estis por juna fraŭlino kiel tiu ĉi, nur viro kiel li, Gideono… "Honton al vi, vireca koro !"

Li estis interrompata dum siaj revadoj de bruo kiu tuj decidigis lin sin kaŝi malantaŭ la pordon. Fraŭlino Hazeltino, sen zorgi pri la defendo de la posedanto, ĵus grimpis sur lian barĝon. Ŝia akvarela projekto gravis al ŝi; kaj ĉar, juĝante laŭ la silento en la pavilono, ŝi supozis ke Ĵimsono ankoraŭ ne alvenis, ŝi decidis profiti de la okazo por fini la artverkon komencitan la antaŭtagon. Kaj ŝi eksidis sur la balkono, lokmetis sian desegn-albumon kaj sian farboskatolon, kaj baldaŭ Gideono aŭdis ŝin kanti dum sia laboro. Nur de tempo al tempo, ŝia kanto interrompiĝis. Estis kiam Julia ne plu retrovis en sia memoro, iun el tiuj agrablaj receptetoj kiuj servas por la praktikado de la akvarelarto, aŭ almenaŭ kiuj servis por ĝi en nia bona malnova tempo; ĉar oni diris al mi ke la nuntempaj junaj knabinoj emancipiĝis el ĉi tiuj receptoj al kiuj dek generacioj de iliaj patrinoj kaj avinoj fidele sin submetis; sed Julia, kiu verŝajne studis sub Fosulo, ankoraŭ estis de la malnova skolo.

Gideono, dum tiu tuta tempo, staris malantaû la pordo, timante moviĝi, timante spiri, timante pensi pri tio kio tuj okazos. Ĉiu minuto de lia malliberigo alportis al li plialtigon da problemo kaj senhelpeco. Almenaŭ li diris al si, kun dankemo, ke tiu ĉi speciala stadio de sia vivo ne povas eterne daŭri. Kaj li diris al si ke, kio ajn okazos al li poste (eĉ se temus pri la punlaborejo ! li amare kaj cetere senpripense aldonis), li certe ne povos sin trovi maltrankviligita. Li rememoris ke, en la gimnazio, longaj mensaj adicioj ofte servis al li kiel rifuĝo kontraŭ la enuo de la punstaro aŭ de la malluma ĉambro, kaj ĉi-foje ankoraŭ, li provis sin distri senfine adiciante la ciferon du al ĉiuj nombroj formitaj de la antaŭaj adicioj.

Tiel sin okupis ĉi tiuj du gejunuloj, Gideono rezolute plenumanta siajn adiciojn, Julia vigle demetanta sur sian albumon farbojn kiuj ĝemis pro sin trovi kunigataj, kiam Providenco sendis en iliajn akvojn vaporŝipon kiu, blovante, kontraŭflue iris la Tamizon. Ĉie laŭlonge de la bordoj la akvo ŝveliĝis kaj refalis, la kanoj susuris; la pavilono mem, tiu malnova ŝipo delonge kutimita al ripozo, subite reakiris sian iaman vojaĝan humoron, kaj ekplenumis malfortan tangadon. Poste la vaporŝipo pasis, la ondoj glatiĝis, kaj Gideono subite aŭdis krion eligitan de Julia. Rigardante tra la fenestro, li vidis la junan fraŭlinon staran sur la balkono, okupata sekvi per la okuloj sian kanoton kiu, forportata de la fluo, reiris al la jakto. Kaj mi devas diri ke la advokato, ĉi-okaze, montris mensan rapidecon indan je sia heroo, Roberto Skilo. Per unu menso-streĉo li antaŭvidis tion kio tuj sekvos; per unu sola movo de sia korpo, li sin ĵetis planken, kaj sin kaŝis sub la tablo.

Julia siaflanke ne plene komprenis la gravecon de sia situacio. Ŝi ja vidis ke ŝi perdis la kanoton, kaj ŝi ne maltrankviliĝis pro sia venonta intervidiĝo kun Sro Florkampo; sed ŝi ne timis povi eliri el la pavilono, ĉar ŝi konis la ekziston de la levponta tabulo ebliganta aliron al la riverbordo.

Ŝi ĉirkaŭiris la balkonon, sed por trovi la pavilonpordon malfermita, kaj la tabulon forigita. El tio, ŝi konkludis kun certeco ke Ĵimsono certe alvenis, kaj do sin trovis en la pavilono. Ĉi tiu Ĵimsono devis certe esti tre timema viro, ĉar li suferis tian invadon de sia loĝejo sen fari ajnan signon. Kaj ĉi tiu penso kreskigis la kuraĝon de Julia, ĉar nun, la juna fraŭlino nepre devis peti helpon de la muzikisto, la tabulo estanta tro peza por ŝia solaj fortoj. Do ŝi frapis al la malfermita pordo. Poste ŝi denove frapis.

- Sinjoro Ĵimsono, ŝi kriis, venu, mi petegas vin ! Necesas ke vi venu, frue-malfrue, ĉar mi ne povas eliri de ĉi tie sen via helpo ! Nu, ne estu tiom malplaĉa ! Venu, mi petegas vin !

Sed ankoraŭ neniun respondon.

"Se li ĉeestas, certe li estas freneza !" ŝi diris al si kun malforta tremeto. Sed poste ŝi pensis ke li eble iris promeni per boato, kiel ŝi mem faris. Tiukaze, ĉar ŝi nepre devis atendi, ŝi tre bone povis viziti la kajuton : post tio, sen plia pripenso, ŝi eniris. Kaj mi ne bezonas diri ke, sub la tablo, kie li kuŝis en la polvo, Gideono sentis ke lia koro ĉesis bati.

Unue, Julia ekvidis la restaĵojn de la matinmanĝo de Ĵimsono. "Pasteĉo, fruktoj, kukoj ! ŝi pensis. Li manĝas agrablajn aferojn ! Mi certas ke li estas ĉarma viro. Mi scivolas ĉu li aspektas same bone kiel Sro Forsiso ? Sino Ĵimsono, mi ne opinias ke tio sonas tiel bone kiel Sino Forsiso ! Sed, aliflanke, estas tiu antaŭnomo de Gideono kiu vere estas malbelega ! Ho ! Kaj jen ankaŭ iom da lia muziko ! Ĝi estas ĉarma ! Orange Pekoe(5), estis do tio kiun la maljuna bonulo nomis specon de teo !" Kaj Gideono aŭdis etan ridon. "Adagio molto espressivo, siempre legato"(7)), ŝi poste legis (ĉar mi forgesis diri al vi ke Gideono estis tre sufiĉe dotita por la tuta literatura parto de la metio de komponisto). "Kiel estas originale, doni ĉiujn ĉi indikojn kaj skribi nur du aŭ tri notojn ! Ho ! Sed jen folio sur kiu ili estas pli multe ! Patosa andanto". Kaj ŝi komencis ekzameni la muzikon. "Dio mia, ŝi diris al si, ĉi tio devas esti terure moderna, kun ĉiuj ĉi bemoloj ! Ni iom rigardu la arion ? Estas strange, sed ŝajnas al mi koni ĝin ! Ŝi komencis zumi ĝin, kaj subite eksplodis per rido. "Sed ĝi estas Tomi, movu vin por via onklo !" ŝi laŭte ekkriis, plenigante per elreviĝo la animon de Gideono. "Kaj Patosa andanto, kaj sep bemoloj ! Ĉi tiu homo certe estas simpla trompanto !"

En la sama momento alvenis al ŝi, de sub la tablo, konfuza kaj stranga bruo, kiel tiu kiun farus kokino kiu ternus; kaj ĉi tiu terno estis sekvata de la bruo de ekbato, kvazaŭ io frapintus la tablon; kaj la ekbato mem estis sekvata de obtuza grumblado.

Julia fuĝis al la pordo; sed tien alveninta, ŝi turnis sin, decidiĝanta spiti la danĝeron. Neniu postkuris ŝin. Nur la bruoj daŭris. Sub la tablo, io sin forlasis al nedifinita vico da ternoj : kaj jen ĉio !

"Certe, pensis Julia, tio estas tre stranga konduto ! Ĉi tiu Ĵimsono ne povas esti mondumano !"

La unua terno de la juna advokato konfuzis en sia antaŭa ripozo la sennombrajn polverojn kiuj dormetadis sub la tablo : nune grava tus-atako postvenis la ternadojn.

Julia komencis senti iom da kompato.

- Mi timas ke vi vere ne bone fartu ! ŝi diris iom alproksimiĝante. Mi petegas vin, ne plu longe restu sub ĉi tiu tablo, sinjoro Ĵimsono ! Vere, tio estas malsaniga por vi.

La majstro respondis nur per aflikta tuso. Sed ekde la sekvan momenton, la kuraĝega junulino estis surgenue antaŭ la tablo, kaj la du kapoj sin trovis vizaĝo kontraŭ vizaĝo.

- Potenca Dio ! ekkriis fraŭlino Hazeltino saltege rektigante sin. Sro Forsiso kiu freneziĝis !

- Mi ne estas freneza ! diris la junulo kompatinde elŝoviĝante el sia kaŝejo. Tre kara fraŭlino Hazeltino, mi ĵuras al vi, surgenue, ke mi ne estas freneza !

- Vi estas freneza ! ŝi ekkriis tute anhelanta.

- Mi scias, li diris, ke ĉe hasta okulo mia konduto povas ŝajni eksterordinara !

- Se vi ne estas freneza, via konduto estis monstra, ekkriis la juna junulino ruĝiĝante, kaj pruvis ke vi eĉ ne iom zorgis pri miaj turmentoj !

- Mi scias… mi konsentas pri tio ! diris Gideono kuraĝe.

- Tio estis abomena konduto ! insistis Julia.

- Mi scias ke ĝi certe ŝancelis vian estimon al mi ! respondis la advokato. Sed, kara fraŭlino Hazeltino, mi petegas vin aŭdi min ĝis la fino ! Mia agmaniero, kiel ajn stranga ĝi ŝajnas, tamen ne estas nekapabla de klarigo. Kaj la fakto estas ke mi ne volas kaj ne povas plu ekzisti sen… sen la estimo de homo kiun mi admiras… La momento estas malbone elektita por paroli pri tio, mi ja sentas tion, sed mi ripetas mian esprimon : sen la estimo de la sola homo kiun mi admiras !

Ekbrilo de kontentiĝo aperis sur la vizaĝo de fraŭlino Hazeltino.

- Tre bone ! ŝi diris. Ni eliru el tiu ĉi malvarma kaverno, kaj ni iru sidiĝi sur la balkono… Tien ! Kaj nun, ŝi daŭrigis sidiĝante, parolu ! Mi volas scii ĉion !

Ŝi levis la okulojn al la junulo; kaj vidante lin stara antaŭ ŝi kun tute konfuzita mieno, la kortuŝita infano eksplodis per rido. Ŝia ridado estis tre taŭga afero por ĉarmi la koron de amanto. Ĝi malpeze sonis sur la rivero, kiel kanto de birdo, pli for ripetita de la eĥoj de la riverbordo. Kaj tamen estis estulo kiun ĉi tiu ridado ne gajigis; tiu ĉi estulo estis la malbonsorta admiranto de la juna fraŭlino.

- Fraŭlino Hazeltino, li diris per ĉagrenita voĉo, Dio scias ke mi parolas al vi sen malbona volo; sed mi opinias ke vi montras en ĉio ĉi multe da senzorgeco !

Julia larĝe malfermis al li la okulojn.

- Mi ne povas repreni la vorton ! li diris. Jam vi faris al mi doloregan suferon kiam mi aŭdis vin antaŭ nelonge babili kun la maljuna fiŝkaptisto. Vi elmontris scivolon pri Ĵimsono…

- Sed Ĵimsono fine esti vi mem ! kontestis Julia.

- Ni akceptu tion ! ekkriis la advokato; sed, antaŭ momento, vi ne sciis tion ! Kiu estis por vi Ĵimsono ? Por kio li povis interesi vin ? Fraŭlino Hazeltino, vi ŝiris al mi la koron !

- Ho ! Ne kredinde, tio ĉi transpaŝas la mezuron ! severe rebatis Julia. Kio ? Post esti kondutinta per la plej eksterordinara maniero, vi pretendas esti kapabla klarigi al mi vian konduton, kaj jen ke, anstataŭ klarigi ĝin, vi komencas insulti min !

- Fakte ja ! respondis la kompatinda Gideono. Mi… mi tuj ĉion konfidos al vi ! Kiam vi konos la tutan historion, vi povos pardoni min.

Kaj, sidiĝante apud ŝi sur la benkon, li disvastigis antaŭ ŝi sian mizeran rakonton.

- Ho ! Sinjoro Forsiso, ŝi ekkriis kiam li finis, mi tiom forte bedaŭras mian ridon antaŭ momento ! Vi estis tre ridiga, tio certas; sed mi certigas al vi ke mi bedaŭras esti ridinta !

Kaj ŝi etendis sian manon, kiun Gideono tenis en sia.

- Ĉio ĉi ne donos al vi tro malbonan opinion pri mi ? li tenere demandis.

- La fakto ke vi havas tiom da problemoj kaj mizeroj ? Ne, kompreneble, sinjoro, ne ! ŝi ekkriis.

Kaj, en la ardo de sia movo, ŝi etendis al li sian alian manon, kiun li ankaŭ ekprenis.

- Vi povas kalkuli je mi ! ŝi aldonis.

- Ĉu vere ? eligis Gideono. Nu ! Mi kalkulos je vi ! Mi konfesas ke la momento eble ne estas tre bone elektata por paroli pri ĉio ĉi ! Sed mi havas neniun amikon…

- Nek mi ankaŭ ! diris Julia. Sed ĉu vi ne pensas ke estu tempo por vi redoni al mi miajn manojn ?

- "Là ci darem la mano !"(8) respondis la advokato. Lasu ilin al mi dum ankoraŭ unu minuto ! Mi havas tiom malmultajn amikojn ! li rekomencis.

- Mi pensis ke estis malbona situacio, por junulo, ne havi amikojn ! rimarkis Julia.

- Ho ! Sed mi havas amasojn da amikoj ! ekkriis Gideono. Ne estis tion kion mi volis diri ! Mi sentas ke la momento estas malbone elektata ! Sed, ho ! Julia, se nur vi povus vidi vin tia kia vi estas !

- Sinjoro Forsiso !…

- Ne nomu min per tiu aĉa nomo ! ekkriis la junulo. Nomu min Gideonon !

- Ho ! Neniam tio ! Lasis eligi Julia. Kaj plie estas ankoraŭ tiom malmulte da tempo ke ni konas unu la alian !

- Sed tute ne ! protestis Gideono. Estas tre longa tempo de kiam ni renkontiĝis en Burnmuto ! Neniam de tiam mi forgesis vin ! Diru al mi ke ankaŭ vi neniam forgesis min ! Diru al mi, ke vi neniam forgesis min, kaj nomu min Gideonon !

Kaj ĉar la junulino ne respondis :

- Jes, Julia mia, li rekomencis, mi scias ke mi estas nur azeno, sed mi deziras vin konkeri ! Mi havas inferan aferon sur la brakoj, mi ne eĉ havas unu speson por mi, kaj mi min montris al vi antaŭ momento sub la plej ridinda aspekto; kaj tamen, Julia, mi estas rezoluta vin konkeri ! Bone rigardu min en la vizaĝon, kaj diru al mi ke vi malpermesas tion al mi, se vi kuraĝas !

Ŝi rigardis lin; kaj, kion ajn ŝiaj okuloj diris al li, ilia mesaĝo certe ne estis malagrabla por li, ĉar li longe restis tute okupata legi ĝin.

- Kaj eĉ, li diris fine, atendante ke mi sukcesu riĉiĝi, onklo Eduardo donos al ni monon por nia mastrumado !

- Ha ! Nu, ĉu vere, ĉi tiu estas nekredebla ! diris forta voĉo malantaŭ lia ŝultro.

Gideono kaj Julia disiĝis unu de la alia pli rapide ol se elektra risorto disigintus ilin; sed ambaŭ prezentis strange kolorajn vizaĝojn antaŭ la okuloj de Sro Eduardo Hugo Florkampo.

Tiu ĉi maljuna ĝentlemano, vidante la vagan barkon alveni, imagis diskrete veni ĵeti ekrigardon al la akvarelo de fraŭlino Hazeltino. Sed jen ke, per unu ŝtonĵeto, li kaptis du birdojn; kaj lia unua impulso estis por koleriĝi, tio kio cetere estis lia natura inklino. Sed baldaŭ, vidante la ruĝiĝantan kaj timigata juna paro, lia koro konsentis mildiĝi.

- Perfekte, ĉi tiu estas nekredebla ! li ripetis. Vi certe ŝajnas kalkuli je via onklo Eduardo ! Sed nu, Gideono, mi kredis esti dirinta al vi stari tute for de ni ?

- Vi diris al mi stari for de Mejdenhedo ! respondis Gideono. Sed kiel mi povis antaŭvidi retrovi vin ĉi tie ?

- Estas iom da vero en tio kion vi diras ! konfesis Sro Florkampo. Estas ĉar, vi vidas, mi opiniis ke estus preferinde kaŝi nian veran cellokon, eĉ de vi ! Tiuj dubindaj friponoj, la Finsinkoj, estintus kapablaj ĝin perforte forkapti de vi. Kaj estas ankoraŭ por malsukcesigi ilin ke mi hisis sur mia jakto ĉi tiun abomenan fremdan flagon ! Sed tio ne estas ĉio, Gideono ! Vi promesis eklabori : kaj mi retrovas vin ĉi tie, en Padŭiko, ludantan idioton !

- Mi petegas, sinjoro Florkampo, ne estu tro severa kontraŭ Sro Forsiso ! plorpetis Julia. La kompatinda knabo estas en terura embaraso !

- Kio do estas, Gideono ? demandis la onklo. Ĉu vi batalis ? Aŭ ĉu ĝi estas fakturo por pagi ?

Tiuj ĉi du alternativoj resumis, en la menso de la maljuna radikalulo, ĉiujn malfeliĉojn povantajn trafi ĝentlemanon.

- Bedaŭrinde ! Onklo mia, diris Gideono, estas eĉ pli malbona ol tio ! Kombinaĵo de cirkonstancoj el vere… vere providenca maljusteco ! La fakto estas ke sindikato de murdistoj estas rimarkinta, mi ne scias kiel, mian virtualan lertecon por forigi de ilin la spurojn de iliaj krimoj ! Ĝi estas tamen omaĝo farita al miaj kapablecoj de leĝisto, komprenu !

Post tio, Gideono, duafoje ekde unu horo, detale ekrakontis la aventurojn de la granda Erardo.

- Necesas ke mi skribu tion al La Tempoj ! ekkriis Sro Florkampo.

- Ĉu vi do volas ke mi estu malkvalifikita ? demandis Gideono.

- Malkvalifikita ! Ba, estu sen timo ! diris lia onklo. La ministerio estas liberala ! Certe ĝi ne rifuzos aŭskulti min ! Dank’ al Dio, la tagoj de regado Tori finiĝis !

- Ne, tio ne taŭgos ! Onklo mia, diris Gideono.

- Sed ĉu vi ne estas sufiĉe freneza por persiste voli mem forigi ĉi tiun kadavron ? ekkriis Sro Florkampo.

- Mi ne vidas alian eliron antaŭ mi ! diris Gideono.

- Sed tio estas sensenca, kaj mi ne povas aŭdi paroli pri tio ! rekomencis Sro Florkampo. Mi favore ordonas al vi, Gideono, rezigni ĉi tiun kriman enmiksiĝon !

- Tre bone ! diris Gideono, tiuokaze, mi transdonas al vi la aferon, por ke vi faru per la kadavro tion kio ŝajnos al vi bona !

- Al Dio malplaĉu ! ekkriis la prezidanto de la radikala klubo. Mi volas nenion por implikiĝi en ĉi tiu abomeno !

- Tiaokaze, necesas ja ke vi lasu min fari kiel eble plej bone por forigi ĝin de mi ! rebatis lia nevo. Kredu min, tio estas la plej racia decidiĝo !

- Ĉu ni ne povus sekrete demetigi la kadavron ĉe la konservativa klubo ? sugestis Sro Florkampo. Kun bonaj artikoloj kiujn ni poste skribigus en niaj radikalaj gazetoj, tio estus vera servo por helpi la nacion !

- Se vi vidas politikan profiton por eltiri el mia… objekto ! diris Gideono, des pli da kialo ke mi cedu ĝin al vi !

- Ho ! Ne ! Ne ! Gideono ! Ne, mi pensis ke vi eble kapablus entrepreni ĉi tiun operacion. Kaj mi eĉ aldonas ke, ĉion bone pripensite, mi opinias ke estus treege senutile ke fraŭlino Hazeltino kaj mi plilongigu nian restadon ĉi tie apud vi ! Oni povus vidi nin ! daŭrigis la respektinda prezidanto, rigardante dekstren kaj maldekstren kun malfido. Vi komprenas, kiel publika homo, mi havas apartajn antaŭzorgojn por preni ! Kompromiti min estus kompromiti la tutan partion ! Kaj plie, ĉiel, la vespermanĝo proksimiĝas !

- Kio ? ekkriis Gideono konsultante sian poŝhorloĝon. Jes ja, estas vere ! Sed, granda Dio ! La piano devus esti ĉi tie ekde horoj !

Sro Florkampo jam sin direktis al sia barko; sed post ĉi tiuj vortoj li haltis.

- Jes ! reparolis Gideono; mi mem vidis la pianon alveni al la stacidomo Padŭiko. Mi mem sciigis al la kamionisto ke li alportu ĝin ĉi tien. Li diris al mi ke li unue havis alian taskon por fari, sed ke li certe estos ĉi tie plej malfrue je la kvara. Ne estas dubo, la piano estis malfermita kaj oni trovis la korpon !

- Necesas ke vi tuj fuĝu ! asertis Sro Florkampo. Tio estas, ĉikaze, la sola konduto inda je homo !

- Sed ni supozu ke mi eraras ! ĝemis Gideono. Ni supozu ke la piano alvenos, kaj ke mi ne ĉeestos por ricevi ĝin ! Mi estos la unua viktimo de mia malkuraĝo ! Ne, onklo mia : necesas ke ni iru informiĝi al Padŭiko ! Kompreneble, mi ne povas zorgi pri tio : sed vi, nenio malebligas vin fari tion. Nenio malhelpas vin iri iom vagi ĉirkaŭ la policejon, ĉu vi komprenas ?

- Ne, Gideono, ne, kara nevo mia ! diris Sro Florkampo per la voĉo de forte embarasita homo. Vi scias ke mi sentas al vi la plej sinceran korinklinon. Kaj mi miaflanke scias ke mi havas la ŝancon esti anglo, kaj ĉiujn devojn kiujn trudas al mi ĉi tiu titolo. Sed ne, ne la polico, Gideono !

- Tiel vi ellasas min ? demandis Gideono. Diru tion sincere !

- Tute male, infano mia ! Vere tute male ! protestis la malfeliĉa onklo. Mi limigas min proponi singardemon. La komuna saĝo, kara Gideono mia, ĉiam devas esti la gvidilo de vera anglo !

- Ĉu vi permesos al mi diri mian opinion ? sin intermetis Julia. Mia opinio estas ke Gideono… mi volas diri Sron Forsison… pli bone farus eliri el ĉi tiu forloga pavilono, kaj iri atendi tien sub la salikojn. Se la piano alvenos, Sro Forsiso povos proksimiĝi kaj enirigi ĝin. Kaj se, male, estos la polico kiu venos, li povos enŝipiĝi sur nian jakton; kaj ne plu estos Sro Ĵimsono ! Sur la jakto, estos nenio por timi ! Sro Florkampo estas tiel respektinda homo kaj tiel eminenta moŝtulo ke neniu iam povos imagi ke li implikiĝis en tia afero !

- Ĉi tiu junulino havas multege da saĝo ! deklaris la prezidanto de la radikala klubo.

- Jes, sed se mi vidos alveni nek pianon nek policanon, demandis Gideono, kion mi tiukaze devos fari ?

- Tiukaze, diris Julia, vi iros al la vilaĝo kiam nokto estos tute nigra. Kaj mi iros kun vi ! Kaj mi estas tute certa ke neniu pensos suspekti vin. Sed eĉ se iu suspektus vin, mi zorgus komprenigi lin ke li eraris.

- Jen tio kion mi ne povas permesi ! Mi ne povas permesi ke fraŭlino Hazeltino iru kun vi ! ekkriis Sro Florkampo.

- Kaj kial do ? demandis Julia.

Nu Sro Florkampo tute ne inklinis diri al ŝi kial, ĉar lia vera motivo estis ke li timis esti mem, implikata en la labirinto. Sed, laŭ la ordinaran taktikon de la homo kiu hontas pri si, li arogante reagis :

- Ne plaĉu al Dio, kara fraŭlino Hazeltino mia, ke mi diktu al bonedukita junulino la preskribojn de konveneco ! li komencis. Sed finfine…

- Ho ! Ĉu estas nur tio ? interrompis Julia. Nu ! Do ni iru al Padŭiko ĉiuj tri kune !

- Trafita ! malgaje pensis la maljuna radikalulo.

5) Engla nomo por esprimi oranĝan koloron de nigra teo.

(7) Latina esprimo por muziko kiu signifus "Tre esprimplena adaĝo, ĉiam ligata"

(8) Latina esprimo kiu signifus "Tie ni kunigos la manojn".

Last edited: 05/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment