Magistrato en bagaĝvagono.

La urbo Vinĉestero estas fama pro posedi katedralon, episkopon (sed kiu, bedaŭrinde, mortis antaŭ pluraj jaroj pro falo de ĉevalo; ĉio cetere kredigas ke li certe estis de tiam anstataŭigita), kolegion, konsiderindan sortimenton de soldatoj, kaj stacion tra kiu senlace pasas la trajnoj supren- kaj malsupren-irantaj de la linio Londona kaj Sudokcidenta Fervojo. La memoro pri tiuj diversaj "faktoj" certe ne malsukcesintus sin prezenti en la menson de Jozefo Finsinko, kiam la trajno kiu veturigis lin al Londono, haltis kelkajn momentojn en la menciita stacidomo; sed la bona maljunulo endormiĝis preskaŭ ekde Saŭtemptono. Lia animo, forlasante la kupeon de la vagono, provizore forflugis en ĉielon tute plenan de multehomaj konferencsalonoj, kun oratoraĵoj senfine sinsekvantaj. Kaj dume lia korpo kuŝis sur la kusenoj de la vagono, kun kruroj fleksitaj, kaskedo malantaŭe turnita, unu mano premanta sur la brusto iun ekzempleron de "La Semajna Gazeto de Lloyd".

La pordo malfermiĝas. Du vojaĝantoj eniras, kaj tuj ankaŭ eliras. Dio tamen scias ke ĉi tiuj du vojaĝantoj ne estis antaŭtempe por entrajniĝi ! Tandemo pelita ĝis sia plej alta rapido, sovaĝa invado de la biletgiĉeto, kaj poste ankoraŭ freneza kurado ebligis al ili atingi la kajon ĝuste en la momento kiam la maŝino eligis la unuajn zumojn de foriro. Ununura kupeo estanta alirebla de ili, ili sin ĵetis enen; kaj jam la plejaĝa el la du viroj metis sian irbastonon sur unu el la sidbenkoj kiam li rimarkis maljunan Finsinkon.

- Bona Dio ! li ekkriis. Onklo Jozefo ! Ne eblas resti ĉi tie !

Post tio, li eltrajniĝis, preskaŭ renversante sian kunulon, kaj hastis refermi la pordon al la dormanta patriarko.

Ekde la sekvan momenton, la du kunuloj sin trovis sidantaj en la pakvagono.

- Kial diable vi ne volis enkupeiĝi apud via onklo ? demandis la pli juna vojaĝanto viŝante la ŝviton de siaj tempioj. Ĉu vi kredas ke li ne permesintus vin fumi ?

- Ho ne ! Mi ne scias ĉu la fumo ĝenas lin ! respondis la alia. Li cetere ne estas iu ajn, mi certigas tion, mia onklo Jozefo ! Iu maljuna ĝentlemano el la plej estimindaj. Li interesiĝis pri la ledkomerco; vojaĝis en Malgranda Azio; fraŭla bravulo; sed iu lango, kara Vikhemo mia, iu lango pli pinta ol la dento de serpento !

- Iu maljuna klaĉulo, ĉu ne ? sugestis Vikhemo.

- Tute ne ! respondis la alia. Li simple estas viro naturdotita de eksterordinara talento por tedi iun ajn kiu alproksimiĝas al li. Absolute terura tedulo ! Mi ne diras ke, sur senhoma insulo, vi ne fine akomodiĝus al lia kompanio; sed por fervoja vojaĝo, ne, ne necesas pensi pri tio ! Mi ŝatus ke vi aŭdus lin pri Tontio, la malbonaŭgura idioto kiu inventis la tontinojn((1))!  Iufoje faligita sur li, li ne plu finas.

- Sed fakte ! diris Vikhemo, vi estas ankaŭ interesata de ĉi tiu rakonto pri la tontino Finsinko, pri kiu la ĵurnaloj parolis ! Mi ne jam pensis pri tio !

- He ! reparolis la alia, ĉu vi scias ke tiu maljuna besto kiu dormas tie, apud ni, valoras por mi kvindek mil pundojn((2)) ?  Aŭ, almenaŭ, estus lia morto kiu valorus tiom por mi ! Kaj li estis tie, dormanta, kun neniu krom vi por vidi nin ! Sed mi indulgis lin, ĉar mi fine komencas fariĝi vera konservativulo !

Dume Sro Vikhemo, ĝoja sin trovi en bagaĝvagono, saltetadis tien kaj tien kiel aristokrata papilio.

- Jen ! li ekkriis, jen io por vi ! M. Finsinko, 16, Strato Karlo, Blomsburio, London. Ĉi tiu M. estas evidente Miĥaelo, dubo ne eblas ! Kaj tiel vi havas du hejmojn en Londono, maljuna fripono ?

- Ho ! La pakaĵo sendube estos por Maŭrico ! respondis Miĥaelo de la alia fino de la bagaĝvagono, kie li oportune sin etendis sur sakoj. Li estas kuzo de mi, kaj kiun mi ne malamas, ĉar li multege timas min. Estas li kiu loĝas en Blomsburio; kaj mi scias ke tie li faras kolekton de aparta speco, ovoj de birdoj, aŭ butonoj de gamaŝoj, fine io tute stulta kiun mi forgesis !

Sed Sro Vikhemo ne plu aŭskultis lin. Mirinda ideo pasis tra lia kapo.

- Je Sankta Georgo, li diris al si, jen bona petolo por fari ! Se nur, per la martelo kaj la tenajlo kiujn mi vidas tie, mi povus ŝanĝi kelkajn etikedojn, kaj ekspedi ĉi tiujn pakaĵojn unu anstataŭ la alian !

En tiu momento, la gardisto de la pakvagono, aŭdinte la voĉon de Miĥaelo Finsinko, malfermis la pordon de sia eta kajuto.

- Vi farus pli bone eniri ĉi tien, sinjoroj ! li diris al la du vojaĝantoj kiam tiuj ĉi klarigis al li la kialon de sia entrudiĝo.

- Ĉu vi venas, Vikhemo ? demandis Miĥaelo.

- Ne, dankon ! Mi treege amuziĝas pro vojaĝi en pakvagono ! respondis la junulo.

Kaj tiel, Miĥaelo enirinta en la kajuton kun la gardisto, kaj la komunika pordo estanta refermita, Sro Vikhemo restis sola inter la pakaĵoj, libera sin distri laŭ sia plaĉo.

- Ni alvenas al Biŝopstoko, sinjoro ! diris la gardisto al Miĥaelo, kiam kvaronhoron pli poste la trajno fajfis kaj komencis malrapidigi sian iradon.

- Ni baldaŭ haltos dum tri minutoj. Vi ne malfacile trovos lokon en kupeo !

Sro Vikhemo, kiun ni lasis sin pretiganta por ludi interrompitajn dirojn(4) per la etikedoj de pakaĵoj, estis tre riĉa juna ĝentlemano, kun agrabla aspekto, kaj dotita de la plej senokupa menso. Kelkajn monatojn pli frue, en Parizo, li submetis sin al tuta serio da ĉantaĝoj fare de la nevo de valaĥa hospodaro(5) loĝanta (pro politikaj kialoj, kompreneble) en la ĝoja franca ĉefurbo. Komuna amiko, al kiu li konfidis sian senhelpecon, rekomendis al li sin direkti al Miĥaelo Finsinko, kaj efektive, la proceduristo, tuj kiam li estis informita pri la faktoj, tuj prenis sur sin la ofensivon, atakis la flankon de la valaĥaj trupoj, kaj en la daŭro de tri tagoj, havis kontentiĝon devigi ilin retransiri Danubon. Ne estas nia afero sekvi ilin en ĉi tiu retiriĝo, farita sub la patra aŭtoritato de la polico. Ni kontentiĝu aldoni ke, tiel liberigita de tio kion li ŝatis nomi "la bulgaran abomenaĵon", Sro Vikhemo revenis en Londonon kun la plej grandegaj sentoj de dankemo kaj admiro por sia proceduristo. Sentoj kiuj apenaŭ estis reciprokitaj, ĉar Miĥaelo eĉ sentis certan honton pri la amikeco de sia nova kliento, kaj estis nur post multnombraj rifuzoj ke li fine akceptis iri pasigi unu tagon en la sinjordomo Vikhemo, sur la familia bieno de sia juna kliento. Li finfine devis rezignacii, kaj lia gastiganto nun veturigis lin reen ĝis Londono.

Saĝa pensulo (verŝajne Aristotelo) rimarkis ke la Providenco ne malŝatis uzi por siaj celoj eĉ la plej modestajn instrumentojn : la fakto estas, ke la plej hardita skeptikulo de nun estos devigita rekoni ke Vikhemo kaj la valaĥa hospodaro vere estis providencaj instrumentoj, elektitaj kaj preparitaj ekde la tuta eterneco.

Deziranta sin montri je siaj propraj okuloj personon plenan de humuro kaj rimedoj, la juna ĝentlemano (kiu plie praktikis la oficojn de magistratano en sia denaska grafejo) apenaŭ estis sola en la pakvagono, kiam li sin pafis al la etikedoj de la pakaĵoj kun la tuta fervoro de reformisto. Kaj kiam en la stacidomo de Biŝopstoko li eliris el la pakvagono por iri sidiĝi kun Miĥaelo Finsinko en unuaklasan kupeon, lia vizaĝo radiis samtempe pro laciĝo kaj pro orgojlo.

- Mi ĵus faris admirindan ŝercon ! li ne sukcesis deteni sin diri al sia proceduristo.

Poste, subite kaptata de skrupulo :

- Diru do : pro nemalutila petolo, ĉu ? Mi ne riskas perdi mian postenon kiel magistratano ?

- Kara amiko mia, rebatis malatente Miĥaelo, mi ĉiam antaŭdiris al vi ke vi fine estos pendigita !

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(4) Malnova franca esprimo uzata kiam pluraj interparolantoj, ne komprenantaj unu la alian, parolas pri malsamaj aferoj.

(5) Iama titolo de vasalaj princoj de la Sultano de Turkio metita ĉe la kapo de la rumanaj provincoj.

Last edited: 17/03/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment