La travivaĵoj de Maŭrico (unua parto).

Dum la fiakro rapidis tra la stratoj de Londono, Maŭrico strebis por kolekti ĉiujn fortojn de sia spirito. 1e, la barelo enhavanta la kadavron devojiĝis; 2e, nepris retrovi ĝin. Ĉi tiuj du punktoj estis klaraj; kaj se, pro providenca fortuno, la barelo ankoraŭ estus ĉe la stacidomo, ĉio povus bone sukcesi. Se la barelo ne estus ĉe la stacidomo, kaj ke ĝi jam estus inter la manoj de aliaj homoj erare ricevintaj ĝin, la afero pli embarase ekirus. Homoj kiuj ricevas pakaĵojn kies naturon ili ne komprenas, ĝenerale inklinas tuj malfermi ilin. La ekzemplo de fraŭlino Hazeltino (kiun unufoje pli Maŭrico malbenas) konfirmis nur tro bone tiun ĝeneralan principon. Kaj se iu jam malfermus la barelon… "Disinjoro !" ekkriis Maŭrico pro tiu ĉi penso, almetante la manon al sia tute ŝvitoplena frunto.

La unua konceptado de malobservo de la leĝo ofte havas, por la imago, ion stimula : la projekto, ankoraŭ en skiza stato, sin prezentas en vivaj kaj allogaj koloroj. Sed ne estas same kiam, pli poste, la atento de la krimulo sin direktas al lia ebla rilato kun la polico. Maŭrico nun diris al si ke li eble ne sufiĉe konsideris la ekziston de la polico, kiam li implikiĝis en sia entrepreno. "Mi devos tre atenteme manovri !" li pensis; kaj eta tremo pro timo trakuris laŭlonge de lia spino.

- La ĉefaj linioj, aŭ la antaŭurba zono ? demandis subite al li la koĉero tra la fenestreto de la plafono.

- Ĉefaj linioj ! respondis Maŭrico.

Post tio li decidis ke ĉi tiu viro tamen havos sian ŝilingon(3) kiel gratifiko.

"Estus frenezaĵo altiri la atenton al mi ĉi-momente !" li diris al si. "Sed la sumo kiun ĉi tiu afero finfine kostos al mi, komencas efiki sur mi kiel inkubsonĝo !"

Li trairis la giĉetejon, kaj mizere, vagis sur la kajo. Okazis, en tiu momento, mallonga interrompo de la movo de la stacidomo; malmultaj homoj sur la kajo, apenaŭ kelkaj vojaĝantoj atendantaj ĉi tie kaj tie. Maŭrico konstatis ke li tute ne altiris la atenton, tio kio ŝajnis al li bonega afero; sed aliflanke, li pensis ke lia esploro ne multe progresis. Nepre, li devis fari ion, riski ion : ĉiu momento kiu pasis, aldoniĝis al la danĝero. Fine, kolektante sian tutan kuraĝon, li haltigis portiston kaj demandis al li ĉu hazarde li ne memoris esti vidinta alveni barelon per la matena trajno; aldonante ke li deziris informiĝi ĉar la barelo apartenis al unu el liaj amikoj. "Kaj la afero estas el la plej gravaj", li aldonis denove, "ĉar ĉi tiu barelo enhavas specimenojn !"

- Mi ne ĉeestis ĉimatene, sinjoro, respondis la pordisto; sed mi demandos al Berĉjo. He ! Berĉjo ! diru do, ĉu vi memoras esti vidinta alveni de Burnmuto, ĉi-matene, barelon enhavantan specimenoj ?

- Mi ne kapablas diri ion pri la specimenoj ! rebatis Berĉjo. Sed la burĝo kiu ricevis la barelon, kaŭzis al ni belan skandalon !

- Kio ? Kiel ? ekkriis Maŭrico, samtempe dum li febre enŝovis du groŝojn en la manon de la portanto.

- - Nu ! Sinjoro, iu barelo alvenis je la unua kaj duono, kaj restis ĉe la deponejo ĝis ĉirkaŭ la tria. Ĉe tiu momento, jen ke alvenas malgranda viro, kun tute malfortika aspeko, mi havas bonan ideon ke li devas esti iu vikario, kaj li diris al mi : "Ĉu vi ne ricevis ion por Fosulo ?", Vilhelmo Beno Fosulo, se mi bone memoras la nomon. "Mi ne precize scias, sinjoro, kiun mi respondis al li; sed mi ja kredas ke tio estas la nomo kiu estas skribita sur tiu barelo !" La vireto iras por vidi la barelon, kaj faras konfuzitan mienon kiam li ekvidas la adreson. Kaj jen li kiu komencas riproĉi nin ne esti alportinta al li tion kion li volis. "He ! Ne gravas tio kion vi volas, sinjoro, ke mi diris al li; sed se estas vi kiu estas Vilhelmo Beno Fosulo, necesas ke vi prenu ĉi tiun barelon !"

- Kaj ĉu li kunprenis ĝin ? ekkriis Maŭrico apenaŭ spirante.

- Nu ! Sinjoro, rekomencis trankvile Berĉjo, ŝajnas ke estis granda pakkesto kiun tiu sinjoro atendis. Kaj ĉi tiu kesto fakte alvenis; mi scias tion, ĉar ĝi estas la plej granda pakaĵo kiun mi iam vidis. Tiam, eksciante tion, ĉi tiu Fosulo denove grimacis. Li petis al mi paroli kun la sekciestro, kaj ni venigis Tomon, la komisiiton, tiun kiu veturigis la keston. Nu ! Sinjoro, daŭrigis Berĉjo kun rideto, neniam mi vidis viron en tia stato ! Morte ebria, sinjoro ! Laŭ tio kion mi kredis kompreni, estis iu sinjoro, evidente freneza, kiu donis al la tiu brava Tomo unu sterlingan pundon(2) kiel trinkmonon, kaj jen de kie venis la malfacilaĵo, ĉu vi komprenas ?

- Sed fine, kion li diris ? anhelis Maŭrico.

- Vere ! Sinjoro, li apenaŭ estis en stato por diri multon ! respondis Berĉjo. Sed li proponis pugnadi kontraŭ ĉi tiu Fosulo por bierpindo. Li ankaŭ perdis sian libron kaj siajn kvitancojn; kaj lia kunulo estis eĉ pli ebria ol li, se eblas. Ho ! Sinjoro, ili ambaŭ estis kiel… kiel lordoj ! Kaj la sekciestro senprokraste saldis ilian konton.

"Nu ! Jen io kiu tute ne estas tiom malbona ! pensis Maŭrico kun suspiro de kvietiĝo. Poste, alparolante al portisto :

- Kaj tiel ĉi tiuj du viroj ne sukcesis diri kien ili forveturigis la keston ?

- Ne, respondis Berĉjo, nek tio nek io alia !

- Kaj… kion faris Fosulo ? demandis Maŭrico.

- Li forprenis la barelon en kvarrada fiakro, respondis Berĉjo. La kompatindulo estis tute tremanta. Mi ne kredas ke li ĝuas plenan bonfarton !

- Kaj tiel, murmuris Maŭrico, la barelo foriris ?

- Pri tio vi povas esti tre certa ! diris la portisto. Sed vi farus pli bone vidi la sekciestron !

- Ho ! Tute ne, la afero estas malgrava ! protestis Maŭrico. Ĉi tiu barelo enhavis nur specimenojn !

Kaj li hastis efektivigi sian eliradon.

Denove enfermita en fiakro, li strebis fari novan ĝeneralan taksadon de sia situacio. "Ni supozu, li diris al si, ni supozu ke mi akceptus mian malvenkon kaj tuj irus deklari la morton de mia onklo !" Li perdus la tontinon(1), kaj kun ĝi, sian lastan ŝancon enkasigi siajn 7.800 puntojn(2). Sed, aliflanke, ekde la trinkmona ŝilingo(3) donita al la koĉero de la fiakro, li komencis kompreni ke la krimo estas elspeziga en sia praktikado, kaj, ekde la perdo de la barelo, ke la krimo estis necerta en siaj konsekvencoj. Unue kviete, poste senĉese pli varme, li konsideris la avantaĝojn por li delasante sian projekton. Tiu ĉi forlaso implicis por li perdon de mono : sed, resume, kaj finfine, ne tre grandan perdon, nur tiun de la tontino(1), kun kiu li neniam tute kalkulis. Li retrovis funde de sia memoro kelkajn faktojn atestantajn ke fakte li neniam kredis tre serioze je la profitoj de la tontino(1). Ne, neniam li kredis je ĝi, neniam li havis la certan esperon enkasigi siajn 7.800 pundojn(2); kaj se li implikiĝis en ĉi tiun aventuron, estis nur por sin defendi kontraŭ la tro evidenta mallojalecon de sia kuzo Miĥaelo. Li nun klare vidis tion : estis pli bone por li kiel eble plej rapide retiriĝi el la aventuro, por dediĉi ĉiujn siajn klopodojn al la leda komerco…

- Disinjoro ! li subite ekkriis eksaltante en sia fiakro kiel diablo en sia skatolo da trompaĵoj. Disinjoro ! Sed mi ne nur perdis la tontinon(1) ! Mi eĉ plie perdis la ledkomercon !

Kvankam monstra estis la fakto, ĝi estis strikte vera. Maŭrico tute ne havis aŭtoritaton por subskribi je la nomo de sia onklo. Li eĉ ne povis emisii ĉekon por tridek ŝilingoj(3). Tiel longe kiel li ne montris laŭleĝan pruvon pri la morto de sia onklo, li estis nur senmona pario; kaj tuj kiam li montrus ĉi tiun laŭleĝan pruvon, la profito de la tontino(1) estis, por li, definitive perdita ! Sed pa ! Maŭrico ne rajtis heziti ! Li devis delasi la tontinon(1) kiel tro varman kaŝtanon, kaj streĉi ĉiujn siajn fortojn al la ledfirmao, tiel kiel al la cetero de sia malgranda, sed rajta, heredaĵo ! Lia decido estis prenita en momento. Sed, ekde la sekvanta momento, subite, malkovriĝis al li la tute plena amplekso de lia katastrofo. Deklari la morton de sia onklo, li ne povis tion ! Ĉar ekde kiam la kadavro estis perdita, onklo Jozefo fariĝis (laŭ la vidpunkto de la leĝo) senmorta.

Ne estis en la mondo sufiĉe granda veturilo por enteni Maŭricon kun lia malespero. La kompatinda knabo haltigis la fiakron, elveturiĝis, pagis kaj ekpaŝis li ne sciis kien.

- Mi komencas kredi ke mi tro haste implikiĝis en ĉi tiu afero ! li diris al si kun funebra ĝemo. Mi timas ke la afero estu tro malsimpla por homo kun mia intelekta kapableco !

Subite prezentiĝis al lia penso unu el la aforismoj de lia onklo Jozefo : "Se vi volas klare pripensi, skribu viajn argumentojn !", volonte ripetis la maljunulo. "He ! Ĉi tiu maljuna besto tamen havis kelkajn bonajn ideojn ! pensis Maŭrico. Mi tuj uzos lian sistemon, por vidi !"

Li eniris en tavernon, mendis fromaĝon, panon, ion por skribi, kaj solene sidiĝis antaŭ folio el blanka papero. Li provis la plumon; afero apenaŭ kredebla, ĝi perfekte funkciis. Sed kion li estis skribonta ?

- Mi scias ! finfine ekkriis Maŭrico. Mi faros kiel Robinsono Kruso, kun liaj du kolumnoj !

Tuj li faldis sian paperon, konforme laŭ tiu klasika modelo, kaj komencis jene :

 

Malbona

Bona

1. Mi perdis la korpon de mia onklo.

1. Sed Fosulo trovis ĝin.

 

- Haltu tie ! pensis Maŭrico. Mi lasas min kuntiri tro for per la genio de la antitezo. Ni rekomencu :

Malbona Bona

1. Mi perdis la korpon de mia onklo.

 

2. Mi perdis la tontinon(1).

3. Mi perdis la komercon de ledaĵoj, kaj la tutan ceteron de heredo de mia onklo.

1. Sed, tiamaniere, mi ne plu devas zorgi pri enterigi lin.

2. Sed mi ankoraŭ povus savi ĝin, se Fosulo malaperigus la korpon, kaj mi trovus tute senskrupulan kuraciston.

3. Sed mi tute ne perdus ilin, se Fosulo transdonus la korpon al la polico.

- Jes, sed tiuokaze mi iros en malliberejon ! Mi forgesis tion ! pensis Maŭrico. Pri tio, mi pensas ke mi pli bone farus ne halti ĉe ĉi tiu hipotezo. Homoj kiuj havas nenion por timi pri si mem, estas kvietaj por rekomendi al aliaj konsideri ĉiujn plej malbonajn ekstremaĵojn; sed mi opinias ke, en tia kazo, mia unua devo estas eviti ĉian okazon malkuraĝigi min. Ne, devas esti alia respondo al dekstra numero 3 ! Devas esti bonaĵo por kontraŭpezi ĉi tiun malbonaĵon ! Aŭ alie, sen tio, por kio utilus la invento de ĉi tiu duobla kolumno ? He ! Je Sankta Georgo, mi scias ! La respondo ĉe la numero 3 estas ĝuste la sama kiel ĉe la numero 2 !

Kaj li hastis reskribi la fragmenton :

Malbona Bona
3. Mi perdis la komercon de ledaĵoj, kaj la tutan ceteron de heredo de mia onklo. 3. Sed mi tute ne perdus ilin, se mi sukcesus trovi kuraciston kiu estu tute senskrupula.

- Ĉi tiu koruptebla kuracisto finfine estas tre deziregi por mi ! li diris al si. Mi bezonas lin, unue por doni al mi atestilon certiganta ke mia onklo estas mortinta, por ke mi povu daŭrigi la ledkomercon; kaj plie mi bezonas lin por doni al mi atestilon certiganta ke mia onklo vivas… Sed jen ke mi denove falas en antinomion !

Kaj li revenis al siaj konfrontoj :

Malbona Bona

4. Mi preskaŭ ne plu havas monon.

5. Jes, sed mi ne povas reakiri la monon kiu estas en la banko.

6. Mi lasis en la poŝo de onklo Jozefo la ĉekon por okcent pundoj(2).

 

7. Jes, sed se Fosulo estas malhonesta viro kaj se li malkovras la ĉekon, li scios, kiu estas onklo Jozefo, kaj povos ĉantaĝi min.

8. Sed mi ne povas ĉantaĝi Miĥaelon antaŭ ol havi pruvon pri la morto de lia patro. (Kaj plie ĉantaĝi Miĥaelon estas sufiĉe danĝera afero.)

9. La ledfirmao baldaŭ bezonos monon por la ordinaraj elspezoj, kaj mi havas neniun por doni.

10. Jes, sed ĝi estas tamen la sola boato kiu restas al mi.

11. Johano baldaŭ bezonos monon, kaj mi havas neniun por doni al li.

12. Kaj la koruptebla kuracisto volos esti anticipe pagita.

13. Kaj se Fosulo estas malhonesta kaj ne sendos min en malliberejon, li postulos de mi grandegajn monsumojn.

4. Sed estas multe da ili en la banko.

5. Sed… Pri tio, tio bedaŭrinde ŝajnas nediskutebla.

6. Sed, se eĉ malmulte Fosulo estas malhonesta viro, la malkovro de tiu ĉi ĉeko decidos lin sekretigi la aferon kaj ĵeti la korpon en la kloakon.

7. Jes, sed se mi ne eraras pri mia diveno pri onklo Virmastro, mi povas siavice ĉantaĝi mian kuzon Miĥaelo.

8. Domaĝe !

 

9. Sed la ledfirmao estas dronanta boato.

 

10. Ĝuste.

 

11.

 

12.

13.

 

- Ho ! Sed mi vidas ke la afero estas tre unuflanka ! ekkriis Maŭrico. Fine, ĉi tiu metodo ne havas tiom da valoro kiom mi supozis !

Li ĉifis la paperfolion kaj metis ĝin en sian poŝon; poste tuj li elprenis ĝin el sia poŝo, malfaldis ĝin kaj relegis ĝin de la komenco ĝis la fino.

- Laŭ ĉi tiu resumo de la faktoj, li diris al si, mi vidas ke estas rilate al financo ke mia situacio estas la plej malforta. Ĉu do vere ekzistus neniu rimedo trovi monon ? En granda urbo kiel Londono, kaj ĉirkaŭita de ĉiuj vivrimedoj de la civilizacio, oni ne kredigos min ke tiel simpla afero estu neebla por mi. Nu ! Nu ! Ne tiom da sinpelado ! Unue, ĉu estas io kion mi povas vendi ? Mia kolekto de sigelringoj ?

Sed pensante disigi sin de tiuj karaj trezoroj, Maŭrico sentis ke la sango alfluis al liaj vangoj.

- Ne ! Mi preferus morti ! li diras al si.

Kaj, ĵetante unuŝilingan moneron sur la tablon, li forkuris en la straton.

- Nepras ke mi trovu monrimedojn ! li rekomencis. Mia onklo estanta morta, la mono deponita en la banko estas mia : mi volas diri ke ĝi devus esti mia, sen ĉi tiu malbenita sorto kiu turmentas min de kiam mi estis orfo sub kuratoreco ! Mi bone scias tion kion farus, en mia situacio, ĉiu alia viro de la Kristanaro ! Ĉiu alia viro, en mia situacio, farus falsaĵojn; krom ke, en mia kazo, tio ne povus esti nomata falsaĵojn, ĉar onklo Jozefo estas morta, kaj ĉar la mono apartenas al mi. Kiam mi pensas pri tio, kiam mi pensas ke mia onklo mortis antaŭ miaj okuloj, kaj ke mi ne povas pruvi ke li mortis, mia gorĝo kunpremiĝas antaŭ tia maljusteco ! Antaŭe, mi sentis min ĉagrenplenan pro memoro pri miaj 7.800 pundoj(2) : kio estis ĉi tiu mizera sumo, kompare kun tio kion mi nun perdas ? Tio estas ke, ĝis antaŭhieraŭ, mi estis tute feliĉa !

Kaj Maŭrico trairis la trotuarojn, kun profundaj ĝemoj.

"Kaj plie tio ne estas ĉio ! li pensis. Sed ĉu mi sukcesos fari ĉi tiujn falsaĵojn ? Ĉu mi sukcesos imiti la skribmanieron de mia onklo ? Ĉu mi kapablos ? Kial mi ne prenis pli da skriblecionoj kiam mi estis infano ? Ha ! Kiel mi nun komprenas la admonojn de miaj instruistoj, dirante al ni ke ni pli poste bedaŭros ne pli bone profiti de iliaj instruoj ! Mia sola konsolo estas ke, eĉ se mi malsukcesas, mi havos nenion por timi, almenaŭ de mia konscienco. Kaj se mi sukcesas, kaj se Fosulo estas la nigra fripono kiun mi supozas, nu ! mi nur devos provi trovi korupteblan kuraciston, tio kio ne devas esti malfacila trovi en urbo kiel Londono. La urbo devas esti plenplena de ili, tio estas tre certa ! Mi kompreneble ne aperigos anoncon en la gazetojn por peti kuraciston por subaĉeti, ne, mi nur devos laŭvice eniri ĉe diversajn kuracistojn, juĝi ilin laŭ ilia akcepto, kaj poste, kiam mi estos trovinta unun kiu ŝajnos al mi povi taŭgi, simple submeti al li mian aferon… Kvankam, eĉ tio, finfine, estas sufiĉe tikla klopodo !"

Post longaj ĉirkaŭvojoj, li troviĝis apud la strato Karlo; li subite konsciis pri tio kaj decidis reiri hejmen. Sed, dum li turnis la ŝlosilon en la seruro, nova aflikta penso venis en lian menson : "Ĉi tiu domo mem ne estas mia, tiel longe dum mi ne povos pruvi la morton de mia onklo !" li diris al si. Kaj li tiel forte refermis la pordon post si, ke ĉiuj fenestraj ŝutroj klakis.

En la mallumo de la vestiblo, pro klimakso de malfeliĉo, Maŭrico stumblis, kaj peze falis sur la soklon de la Herkulo. La akra doloro kiun li travivis, elincitegis lin. En subita eksplodo de nesinregema furiozo, li kaptis la martelon kiun Gideono Forsiso lasis sur la planko, kaj sen vidi tion kion li faris, donis baton direkte al la statuo. Li aŭdis sekan krakon.

- Dio mia ! Kion mi ankoraŭ faris ? ĝemis Maŭrico.

Li ekbruligis alumeton kaj kuris serĉi kandelujon en la kuirejo.

- Jes, li diris al si rigardante en la lumo de sia kandelo la piedon de Herkulo kiun li ĵus frakasis, jes, mi ĵus kripligis antikvan ĉefverkon. Mi damaĝis ĝis milojn da pundoj(2) !

Sed, subite, sovaĝa espero iluminis lin : "Ni iom vidu ! li rekomencis. Mi estas liberigita de Julia; mi havas nenion por pridiskuti kun tiu idiota Forsiso; la portistoj estis morte ebriaj; la du veturistoj estis maldungitaj. Perfekte ! mi simple neos ĉion ! Nek vidata nek konata. Mi diros ke mi scias nenion !"

Ekde la sekva minuto li estis denove stara, fronte al Herkulo, kun lipoj kunpremitaj, svinganta per sia dekstra mano la martelon uzenda por rompi la karbon kaj per la alia mano masivan haketilon por viando. Ankoraŭ iun minuton, kaj li rezolute atakis la pakkeston. Du aŭ tri bone lokitaj batoj sufiĉis al li por fini la laboron de Gideono. La kesto disrompiĝis, disŝutiĝis sur Maŭricon laŭ pluvego da tabuloj sekvata de lavango da pajlo.

Kaj tiam la komercisto de ledaĵoj povis plene aprezi la malfacilecon de la tasko kiun li entreprenis; malmulte necesis por ke li senkuraĝiĝu. Li estis sola; li havis nur bagatelajn armilojn; li havis neniun sperton pri la arto de la ministo aŭ tiu de la ŝtonrompisto. Kiel li sukcesus elvenki kolosan monstron, tute el marmoro, kaj sufiĉe firman por konserviĝi sendifekte ekde (eble) Fidio ? Sed la lukto estis malpli neegala ol li imagis en sia modesteco; unuflanke, materia forto, jes, sed, aliflanke, morala forto, tiu heroa flamo kiu certigas la venkon.

- Mi ja fine tamen faligos vin, dikan bestaĉon ! kriis Maŭrico kun pasio simila al tiu kiu devis iam animi la venkintojn de la Bastilo. Mi fine faligos vin, ĉu vi aŭdas, kaj ne pli malfrue ol ĉi-vesperon ! Mi ne volas vin en mia antaŭĉambro !

La vizaĝo de Herkulo, kun sia maldeca esprimo de gajeco, apartege ekscitis la koleron de Maŭrico, kaj estis per la atako de la vizaĝo ke li komencis siajn operacojn. La alteco de la duondio (ĉar la soklo mem estis tre alta) riskis konsistigi, por la atakanto, gravan malhelpon. Sed, tuj post ĉi tiu unua bataleto, la inteligenteco pruvis sian triumfon super la materio. Maŭrico rememoris ke lia mortinta onklo havas en sia biblioteko, etan moveblan ŝtuparon, supren kiu li grimpigis Julian por preni librojn el la supraj bretoj. Li kuris serĉi ĉi tiun altvaloran militilon, kaj baldaŭ, per la viand-haketilo, li havis la ĝojon senkapigi sian stultan malamikon.

Du horojn pli poste, tio kio estis la bildo de grandega ŝarĝisto, fariĝis nur senforma amaso da rompitaj membroj. La torso apogis sin al la piedestalo, la vizaĝo turnis sian rikanon al la keletaĝa ŝtuparo; la kruroj, la brakoj, la manoj kuŝis dise-mise en la pajlo, obstrukcante la vestiblon. Ankoraŭ duonhoron pli poste, ĉiuj derompitaĵoj sin trovis demetitaj en angulon de la kelo; kaj Maŭrico, kun agrablega sento de triumfo, konsideris la scenejon kie okazis liaj heroaĵoj. Jes, ekde nun li povis tutsekure nei; nenio plu en la vestiblo, krom tio ke ĝi estis en eksterordinare ruiniĝinta stato, perfidis la trairon de unu el la plej gigantaj produktoj de antikva skulpturo. Sed estis iu tre laca Maŭrico kiu, ĉirkaŭ la unua matene, sin lasis fali sur sian liton, sen eĉ havi forton por sin senvestigi. Liaj brakoj kaj ŝultroj terure doloris lin; liaj mankavoj brulis; liaj kruroj rifuzis fleksiĝi. Kaj longatempe Morfeo prokrastis veni viziti la junan heroon; kaj je la unua matenradio, jam Morfeo denove fuĝis de li.

La mateno montriĝis priplorinda. Aĉa orienta vento hurlis sur la strato; ĉiumomente la fenestroj tremis sub pluvaj duŝoj, kaj Maŭrico, vestante sin, sentis glaciajn aerblovojn froteti siajn gambojn.

- Tamen, li diris al si kun amara malgajo, tamen, pro tio kion mi jam elportis, mi almenaŭ rajtus havi bonan veteron !

Ne estis pano en la domo, ĉar fraŭlino Hazeltino (kiel ĉiuj virinoj, kiam ili vivas solaj) sin nutris nur per kukoj. Sed Maŭrico fine malkovris tranĉaĵon de biskvito kiu, preparita per granda glaso da akvo, konsistigis por li ŝajnon de tagmanĝo; post kio li rezolute eklaboris.

Nenio estas pli stranga ol la mistero de homaj subskriboj. Ĉu vi subskribas vian nomon antaŭ aŭ post viaj manĝadoj, dum indigesto aŭ en malsata stato, dum vi tremas pro la vivo de infano aŭ kiam vi ĵus gajnis en vetkuro, en la studejo de enketjuĝisto aŭ antaŭ la okuloj de via amatino; por la vulgaruloj, viaj subskriboj malsamiĝos unu de la alia; sed por la fakulo, por la grafologo, por la bankkasisto, ili ĉiam restos iu sama nura fenomeno, kiel la Norda Stelo por astronomoj.

Kaj Maŭrico tion sciis. La interparoladoj kun lia onklo Jozefo enkapigis al si (trude) la teorion pri skribado, same kiel la teorion de tiu ĉi sagaca arto de la skrib-falsaĵo, pri kiu li nun okupiĝis prepari sian debuton. Sed, feliĉe por la bonordo de komercaj transakcioj, skrib-falsaĵo ĉefe estas afero de praktiko. Kaj dum Maŭrico tiutage sidis ĉe sia tablo, ĉirkaŭita de aŭtentaj subskriboj de sia onklo kaj de bedaŭrinde senvaloraj imitprovoj, pli ol unu fojon li estis malesperonta. Temp' al tempe la vento sendis al li malgajan muĝadon tra la kamentubo; temp' al tempe etendiĝis super Blomsburio tiel densa nebulo, ke li devis leviĝi el sia brakseĝo por reekbruligi la gaslampon; ĉirkaŭ li regis la malvarmeco kaj la malordo de longe neloĝata domo, kun planko sen tapiŝo, sofo plenplena de libroj kaj tolaĵoj, plumoj rustaj, papero glazurita per dika polvotavolo; sed ĉio tio estis nur malgravaj bagateloj, kaj la vera fonto de la deprimo de Maŭrico konsistis en tiuj ĉi abortintaj falsaĵoj kiuj, iom post iom, komencis elĉerpi la tutan provizon de leterpapero.

- Tio estas la plej eksterordinara afero en la mondo ! li ĝemis. Ĉiuj elementoj de la subskribo enestas, la skribostrekoj, la ligoj; kaj la tuto obstine ne funkcias ! La unua bankkomizo venanta suspektos la falsaĵon ! Nu, mi vidas ke mi devos paŭsi !

Li atendis la finon de pluvego, sin apogis al la fenestro kaj, plenvide de la strato Karlo, paŭsis la subskribon de sia onklo. Tamen li realigis nur tre hontindan paŭsaĵon, mokindan, mallertan, kun ĉiaj ŝanceliĝoj kaj denuncemaj riparoj.

- Ne gravas ! Necesos ke tio estu akceptita ! li diris al si, malgaje konsiderante sian faritaĵon. Ĉiuokaze, onklo Jozefo estas morta !

Post tio li plenskribis la ĉekon, tiel ornamitan per falsa subskribo. Ducent sterlingajn pundojn(2), li skribis sur ĝi; kaj li kuris al la anglo-patagonia banko kie estis deponita la fonduso de la ledfirmao.

Tie, kun la plej indiferenta mieno kiun li povis doni al si, li prezentis sian falsaĵon al la dika rufhara skoto kun kiu li kutime traktis, kiam li venis ricevi aŭ deponi monon. La skoto ŝajnis mirigata vidante la ĉekon; poste li turnis ĝin laŭ iu flanko kaj laŭ la alia, eĉ ekzamenis la subskribon per lupeo; kaj lia surprizo ŝajnis ŝanĝiĝi en ankoraŭ pli malfavoran senton. "Ĉu vi bonvolu pardoni min por momento ? li fine diris al la kompatinda Maŭrico malaperante en la plej foran profundon de la bankejo. Kaj kiam li revenis, post sufiĉe longa intertempo, li estis akompanata de unu el siaj estroj, iu eta maljuneta kaj diketa sinjoro, sed tamen, el tiuj kies oni diras ke ili estas "mondumanoj ĝis la pinto de la fingroj".

- Sro Maŭrico Finsinko, mi kredas ? demandis la eta mondumano surmetante sian nazumon sur sian nazon por pli bone vidi Maŭricon.

- Jes sinjoro ! respondis Maŭrico tremante. Ĉu estas… ĉu estas io kio ne taŭgas ?

- Estas tio… Jen tio kio estas, sinjoro Finsinko : ni iom miras ricevi ĉi tion ! klarigis la bankisto montrante la ĉekon. Ne pli malfrue ol hieraŭ, ni estis sciigitaj ke ni ne plu devos liveri monon al vi !

- Sciigitaj ! ekkriis Maŭrico.

- De via onklo mem ! daŭrigis la bankisto. Kaj ni ankaŭ diskontis al sinjoro via onklo ĉekon por… ni vidu ! Por kiom estis la ĉeko, sinjoro Beruo ?

- Por okcent pundoj(2), sinjoro Judkino ! respondis la komizo.

- Beno Fosulo ! murmuris Maŭrico kies gamboj ŝanceliĝis.

- Kiel, sinjoro ? Mi ne aŭdis ! diris Sro Judkino.

- Ho ! Estas nenio… Simpla maniero paroli !

- Mi esperas ke okazas al vi nenia malagrablaĵo, sinjoro Finsinko ? diris afable Sro Beruo.

- Ĉio kion mi povas diri al vi, ĵetis Maŭrico kun malĝoja rikanado, estas ke la afero nepre estas neebla ! Mia onklo estas en Burnmuto, malsana, nekapabla moviĝi !

- Vere ! eligis Sro Beruo reprenante la ĉekon el la manoj de sia estro. Sed ĉi tiu ĉeko datiĝas de hodiaŭ, kaj de Londono ! Kiel vi klarigas tion, sinjoro ?

- Ho ! Tio estas dat-eraro ! balbutis Maŭrico dum viva sangalfluo kolorigis lian vizaĝon.

- Sendube ! Sendube ! Diris al li Sro Judkino denove fiksante al li sian teruran rigardon.

- Kaj eĉ, riskis Maŭrico, se eĉ vi ne povas transdoni al mi grandajn monsumojn, ĉi tio estas nur bagatelo… ĉi tiuj ducent pundoj(2) !

- Sendube, sinjoro Finsinko ! respondis Sro Judkino. Tio kion vi diras, estas vera; kaj se vi insistas, mi certe submetos vian peton al nia administrantaro. Sed mi vere timas… unuvorte, sinjoro Finsinko, mi timas ke tiu subskribo ne estas tiel ĝusta kiel ni rajtas deziri…

- Ho ! Ĝi tute ne gravas ! haste murmuris Maŭrico. Mi petos al mia onklo refari ĝin. Vi vidas, li daŭrigis reakirante iom da memfido, vi vidas, sinjoro, mia onklo estas tiel malsana, ke li ne havis la forton por subskribi ĉi tiun ĉekon sen sin turni al mia helpo; kaj mi imagas ke la diferencoj en la subskribo estas ĉar mi devis teni lian manon.

Sro Judkino ĵetis akre ekrigardon, rekte en la okulojn de Maŭrico. Poste li sin turnis al Sro Beruo.

- Nu ! li diris, mi komencas kredi, ke ni hieraŭ estis trompitaj de fripono kiu sukcesis ŝajnigi sin kiel Sron Jozefon ! Diru al sinjoro via onklo ke ni tuj informos la policon ! Koncerne ĉi tiun ĉekon, mi bedaŭras devi ripeti al vi ke, pro la maniero kiel ĝi estis subskribita, la banko ne povas preni sur sin… nian respondecon… vi senkulpigu nin !

Kaj li transdonis la ĉekon al Maŭrico, trans la kastablo. Maŭrico mekanike kaptis ĝin : lia penso tute estis al alia temo.

- En iu kazo kiel tia, li diris, la perdo nur koncernas nin, tio estas mian onklon kaj min !

- Tute ne, sinjoro, tute ne ! Estas la banko kiu respondecas. Aŭ ni reakiros ĉi tiujn okcent pundojn(2), aŭ ni repagos ilin al vi el nia profito kaj perdo; vi povas kalkuli kun tio !

La nazo de Maŭrico ankoraŭ plilongiĝis; tiam nova radio de espero sin prezentis al li.

- Aŭskultu ! li diris. Lasu al mi la taskon solvi ĉi tiun aferon ! Mi ŝarĝas min per tio. Mi havas bonan ideon ! Kaj plie, detektivoj kostas tiom multe !

- La banko ne tiel konceptas ĝin, sinjoro ! respondis Sro Judkino. La banko elportos ĉiujn kostojn de la enketo; ni elspezos la tutan monon kiun necesos. Fripono ne malkaŝita konstituas konstantan danĝeron. Ni plene klarigos ĉi tiun aferon, sinjoro Finsinko; vi povas kalkuli je ni, kaj trankviligi vian menson pri tio !

- Nu ! Mi prenas sur min la tutan perdon ! maltime deklaris Maŭrico. Mi petas vin forlasi la aferon !

Ĉiapreze, li estis decidita malhelpi la enketon.

- Mi pardonpetas, rekomencis la senkompata Sro Judkino; sed nenio koncernas vin en ĉi tiu afero kiu estas tute inter ni kaj sinjoro via onklo. Se tiu ĉi samopinias kiel vi, kaj ke li venu por diri tion al ni, aŭ ke li bonvolu akcepti min apud li…

- Tute neeblas ! ekkriis Maŭrico.

- Nu ! Vi vidas ke ni havas la manojn ligitaj ! Necesas ke ni tuj ekmovigu la policon !

Maŭrico maŝine refaldis la ĉekon kaj metis ĝin en sian monujon.

- Saluton ! li diris.

Kaj li eliris, li fuĝis el la banko.

"Mi demandas al mi tion kion ili suspektas ! li pensis. Mi nenion komprenas ! Ilia konduto havas ion neklarigebla. Sed cetere, ne gravas. Ĉio estas perdita ! La ĉeko estis elspezita. La polico estos sur siaj piedoj. Post du horoj, tiu idiota Fosulo estos en malliberejo, kaj la tuta historio de la kadavro aperos en la vesperaj ĵurnaloj !"

Se tamen la kompatinda knabo povintus aŭdi la dialogon kiu okazis en la banko post sia foriro, li sendube estus malpli timigita; sed eble, interŝanĝe, li sentintus sin ankoraŭ pli afliktita.

- Jen tre stranga afero, sinjoro Beruo ! estis diranta Sro Judkino.

- Jes, sinjoro, respondis Sro Beruo; sed mi kredas ke ni donis al li bonan atentigon !

- Ho ! Ni ne plu aŭdos paroli pri Sro Maŭrico Finsinko ! estis rekomencanta Sro Judkino. Tio liaflanke estis nur la unua provo, kaj ni havis tiom da bonaj rilatoj kun la firmao Finsinko ke mi opiniis pli kompateme agi milde. Sed ĉu vi ja pensas kiel mi, sinjoro Beruo, ke ne eraro eblas pri la hieraŭa vizito ? Li fakte estis la maljuna Sro Finsinko mem kiu venis enspezi siajn okcent pundojn(2), ĉu ne ?

- Neniu eraro eblas, sinjoro ! eligis Sro Beruo kun rideto. Li fakte estis Sro Finsinko ! Li detale klarigis al mi la principojn de la diskonto !

- Tre bone ! Tre bone ! konkludis Sro Judkino. La venontan fojon kiam Sro Jozefo Finsinko venos, petegu lin veni en mian studejon ! Mi iom timas lian konversacion; sed mi opinias, pri la nuna kazo, ke ni nepre havas devon antaŭsciigi lin !

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(3) Dudekono de pundo(2), 1 penco = 1/12 ŝilingo.

Last edited: 27/03/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment