Créer un site internet

La travivaĵoj de Maŭrico (dua parto).

Se nia literaturo konservintus siajn malnovajn tradiciojn de klasikaj sindetenemo kaj ĝentileco, mi ne malnobligus mian dignon de verkisto ĝis priskribi al vi la angoron de Maŭrico; ĉi tiu estas unu el tiuj temoj kiujn la intenseco mem de ilia realismo devus ekskluzivigi de artaĵo iom inda je tiu nomo. Sed la gusto hodiaŭ estas por tiaj temoj; la leganto ŝatas esti enkondukita en la plej sekretajn kaŝfaldojn de la animo de romana heroo, kaj nenio tiom plaĉas al li kiom la spektaĵo de iu tute sanga koro, elmontrita antaŭ li en sia nudeco. Eĉ ĉi tiu konsidero ne sufiĉus por decidigi min, se la fia temo kiun mi estas pritraktonta, ne havus krome la avantaĝon de eminenta moraliga efiko. Povu mia raporto malebligi nur eĉ unu el miaj legantoj senkonsidere perdiĝi en krimon, sen sufiĉe ĉirkaŭigi sin per antaŭzorgoj; kaj mi konscios ne esti vane laboranta !

La tagon post la vizito de Miĥaelo, kiam Maŭrico vekiĝis el profunda dormo de malespero, estis por konstati ke liaj manoj tremis, ke liaj okuloj malfacile malfermiĝis, ke lia gorĝo brulis, kaj ke lia digesto estis paralizita. "Kaj tamen Dio scias ke ne estas pro esti multe manĝanta !" diris al si la malfeliĉulo. Post tio li ellitiĝis por pli klarvide pripensi pri sia situacio. Nenio povos pli bone bildigi al vi la malklarajn akvojn en kiuj navigis lia penso ol metoda raporto de la diversaj maltrankviloj kiuj stariĝis antaŭ li.

Tial, por la komforto de la leganto, mi ordigos laŭ nombro ĉi tiujn maltrankvilojn; sed mi ne bezonas diri ke, en la cerbo de Maŭrico, ili miksiĝis kaj kirliĝis ĉiuj kune kiel polva trombo. Kaj, ankoraŭ por la komforto de la leganto, mi donos titolojn al ĉiu el ili. Bonvolu rimarki ke ĉiu el ili, per si mem, sufiĉus por certigi la sukceson de felietono !

Angoro n°1 : Kie estas la kadavro ? Aŭ la Mistero de Beno Fosulo. Tio de nun estis certa afero, por Maŭrico, ke Beno Fosulo apartenis al la plej nekonata speco de profesiuloj de la krimo. Homo eĉ minimume honesta ne tuŝintus la ĉekon; homo dotita per la plej eta dozo da humaneco ne silente akceptintus la tragikan enhavon de la barelo; kaj nur elprovita murdisto kapablus trovi la rimedojn por malaperigi la kadavron sen ke oni sciu pri tio. Tiu serio de deduktoj havis kiel efikon provizi Maŭricon per la plej timiga bildo de monstro, Beno Fosulo. Evidente tiu ĉi infera estulo devis nur, por forĵeti la kadavron, defaligi ĝin tra la klapordo de sia vazlavejo (Maŭrico legis ion similan en poparta romano). Kaj nun ĉi tiu viro lukse vivis en orgio, per la mono de la ĉeko. Ĝis nun, tio cetere estis tio kion Maŭrico povis plej bone deziri. Jes, sed kun la kutimoj de freneza malŝparemo de viro kiel Beno Fosulo, okcent pundoj(2) povis tre facile ne eĉ daŭri unu semajnon. Kaj kiam ĉi tiu sumo estus forvaporiĝinta, kion farus poste la timiga persono ? Kaj diabla voĉo, el la fundo de la brusto de Maŭrico, respondis al li : "Tio kion li faros poste ? Li ĉantaĝos vin !"

Angoro n°2 : La tontina(1) fraŭdo, aŭ ĉu onklo Virmastro mortis ? Timinda problemo, kaj de kiu tamen dependis ĉiuj esperoj de Maŭrico ! Li provis timigi Katerinon, li provis subaĉeti ŝin; kaj liaj provoj nenion donis. Li daŭre konservis la "moralan" konvinkon ke lia onklo Virmastro estis morta; sed tute ne estis facila afero ĉantaĝi subtilan juriston apogante sin nur sur morala konvinko. Sen kalkuli ke, ekde la vizito de Miĥaelo, tiu ĉi ĉantaĝa projekto plaĉis eĉ malpli ol antaŭe al la imago de Maŭrico. "Ĉu Miĥaelo estas homo kiun oni kapablas ĉantaĝi ? li demandis al si. Kaj ĉu mi estas la homo kiu necesas por ĉantaĝi Miĥaelon ?" Seriozaj, solenaj, teruraj demandoj. "Ne estas ĉar mi timas lin, aldonis Maŭrico por trankviligi sin, sed mi ŝatas esti certa pri mia kampo, kaj la malagrablaĵo estas ke mi apenaŭ vidas la manieron por atingi tion ! Tamen, kiel reala vivo malsamas la romanojn ! En romano, mi apenaŭ entreprenus ĉi tiun tutan aferon kiam mi renkontus, sur mia vojo, obskuran kaj misteran knabegon kiu fariĝus mia komplico, kaj kiu tuj vidintus tion kion oni devus fari, kaj kiu, verŝajne , estus enirinta en la domon de Miĥaelo kie li estus trovinta nur statuon el vakso. Post tio, cetere, ĉi tiu komplico ne estus malsukcesinta ĉantaĝi min, kaj plie murdi min. Dum, en la realo, mi ja povus trairi la stratojn de Londono tage kaj nokte, ĝis krevi pro laceco, sen ke ununura krimulo nur degnus atenti min !… Kaj tamen, laŭ ĉi tiu vidpunkto, estas tamen Beno Fosulo kiu preskaŭ ludas tiun rolon !" li penseme daŭrigis.

Angoro n°3 : La dometo de Brundekano, aŭ la ribelema komplico. Ĉar estis ankaŭ komplico, kaj ĉi tiu komplico estis ŝimanta en marĉo en Hampŝiro, kun malplenaj poŝoj. Kion ni povus fari ĉi-flanke ? Maŭrico diris al si ke li devintus sendi almenaŭ ion al sia frato, ion ajn, simplan poŝtmandaton por kvin ŝilingoj(3), por paciencigi lin provizante lin per espero, biero kaj tabako. "Sed kiel mi povintus sendi ion al li ?" ĝemis la kompatinda knabo priserĉante siajn poŝojn, el kiuj li ekzakte eltiris kvar monerojn de unu ŝilingo(3) kaj dek ok senvalorajn moneretojn el kupralojo. Por viro en la situacio de Maŭrico, en milito kontraŭ la socio, kaj devante teni per sia nesperta mano, la fadenojn de la plej implikita intrigo, ni devas konfesi ke tiu ĉi sumo apenaŭ sufiĉis. Domaĝe ! Johano devos elturniĝi per si mem ! "Jes, sed, rekomencis la diabla voĉo, kiel vi volas ke li elturniĝu, ĉu li eĉ estu centoble malpli stulta ol li estas ?"

Angoro n°4 : La firmao de ledaĵoj, aŭ fine ni bankrotis ! Londonaj moroj. Pri tiu aparta punkto, Maŭrico ne havis novaĵojn. Li ne jam kuraĝis meti piedon en sian oficejon; kaj tamen li sentis ke li estos devigata pasi tien sen pli prokrasti. Bone ! Sed kion li farus kiam li estus en la oficejo ? Li ne rajtis subskribi ion sub sia propra nomo; kaj, kun la plej bona volo en la mondo, li komencis diri al si ke li neniam sukcesos falsi la subskribon de sia onklo. Sub ĉi tiuj kondiĉoj, li povis nenion por ĉesigi la fiaskon. Kaj kiam la kraŝo fine okazintus, kiam esploraj okuloj ekzamenus ĝis la plej eta detalo la kontojn de la firmao, du demandoj ne mankus esti metitaj al la malkvieta kaj hontinda nesolventulo : 1e Kie estas Sro Jozefo Finsinko ? 2e Kion signifis la vizito al la banko ? Kiel facilaj demandoj por meti ! Kaj granda Dio ! Kiel neeblis respondi al ili ! Kaj la viro al kiu ili estus direktataj, se li ne respondus al ili, certe irus en malliberejon, verŝajne irus, he jes !, al la galerpuno. Maŭrico estis razanta kiam ĉi tiu ebleco sin prezentis al lia menso : li haste demetis sian razilon. Jen, iuflanke, laŭ la esprimo de Maŭrico, "la tuta malapero de valora onklo"; jen, aliflanke, tuta serio da strangaj kaj neklarigeblaj agoj, plenumitaj de nevo de tiu ĉi onklo, kaj nevo pri kiu ni scias ke li havis, koncerne la malaperinto, senkompatan malamon. Kia admirinda ŝancaro por juĝeraro ! "Ne, diris al si Maŭrico, ili tamen ne aŭdacos iri ĝis konsideri min kiel murdiston ! Sed, vere, ne estas en la kodo ununura krimo (escepte eble tiu de brulkrimo) kiun, antaŭ la okuloj de la leĝo, mi ne ŝajnas esti plenuminta ! Kaj tamen mi estas absolute honesta homo, kiu iam nur deziris reakiri sian ŝuldon ! Ha ! Leĝo, vere, ne tute taŭgas !"

Estis kun tiu ĉi konkludo tre firmigita en sia menso ke Maŭrico malsupreniris la ŝtuparon de sia domo en la strato Karlo; li ankoraŭ estis nur duonrazita. En la leterkesto, letero. Li rekonis la skribmanieron; estis Johano kiu malpacienciĝis ! "Vere, la sorto povintus almenaŭ ŝpari tion al mi !" li amare diris al si, kaj li ŝiris la koverton.

Kara Maŭrico, li legis, mi komencas kredi ke vi mokas min ! Mi ĉi tie estas en nigra situacio; ĉu vi scias ke mi estas devigata senpage vivi, kaj eĉ per malfacilaĵo senĉese pli alta ? Mi ne havas littukojn, bone pensu pri tio ! Mi bezonas poŝmonon, ĉu vi aŭdas ? Mi laciĝas pri ĉi tiu ŝerco ! Ĉiuj laciĝus en mia loko. Mi jam estus fuĝinta ekde du tagoj, se nur mi sufiĉe havintus por veturi per trajno. Nu ! maljuna Maŭrico mia, ne obstinu en via frenezo ! Iom provu kompreni mian forlogan situacion ! La poŝtmarko de ĉi tiu letero, mi devos senpage ricevi ĝin ! Mia honorvorton !

Via tre amplena frato, J. Finsinko.                    

“Kia krudulo ! pensis Maŭrico enpoŝigante la leteron. Kion li volas ke mi faru por li ? Mi tuj devos razigi min ĉe barbiro, mia mano ne estas sufiĉe firma ! Kiel mi trovos "poŝmonon" por sendi al iu ? Lia situacio ne estas amuza, mi konfesas tion; sed pri mi, ĉu li imagas ke mi festenas ?… Almenaŭ estas en lia letero io kiu konsolas min; li ne havas groŝmonon, neeblas ke li moviĝu ! Vole nevole, li estas tie alnajlita !"

Poste, en nova impeto de indigno : "Li maltimas plendi, la besto ! Kaj li eĉ neniam aŭdis la nomon de Beno Fosulo ! Kion li farus, kion li farus, mi scivolas tion, se li devus suferi ĉion kion mi devas suferi ?"

Sed tio tute ne estis argumentoj kun neriproĉebla honesteco, kaj la skrupula Maŭrico bone konsciis pri tio. Li ne povis maski al si ke lia frato, ankaŭ li, tute ne festenis en la marĉa dometo de Brundekano, sen novaĵoj, sen mono, sen littukoj, sen ombro de kompanio aŭ distraĵo. Tiamaniere ke, kiam li estis razita, Maŭrico fine konceptis la bezonon de kompromiso.

"La kompatinda Joĉjo, li diris al si, vere estas en nigra situacio ! Mi ne kapablas sendi monon al li; sed mi scias tion kion mi faros por li, mi sendos al li la "Legu min !". Tio rekuraĝigos lin, kaj tiam oni pli volonte konsentos kredito al li kiam oni vidos ke li ricevas ion per poŝto !"

Sekve de tio, survoje al sia oficejo, Maŭrico aĉetis kaj sendis al sia frato numeron de ĉi tiu revigliga periodaĵo, al kiu (pro atako de rimorso) li hazarde aldonis la Atenaumon, la Kristanan Vivon kaj la Pitoreskan Semajneton. Tiel Johano estis provizita de literaturo, kaj Maŭrico ĝojis senti balzamon sur la konscienco.

Kvazaŭ la ĉielo volis lin rekompenci, li surpriziĝis, alvenante en sian oficejon, trovi tie bonegajn novaĵojn. Mendoj amasiĝis; la provizejoj malpleniĝis, kaj la prezo de ledo ne ĉesis altiĝi. La administranto mem aspektis kontentega. Koncerne Maŭrico, kiu preskaŭ forgesis ke estas en la mondo io simila al bona novaĵo, li volonte singultus pro feliĉo, kiel infano; li volonte premintus sur sia brusto la administranton de la firmao, iun tute sekan maljunulon kun distaŭzitaj brovoj; li volonte irintus ĝis doni al ĉiu el la dungitoj de siaj oficejoj gratifikon (ho ! malaltan sumon !). Kaj dum sidinte antaŭ sia tablo li malfermis sian poŝtaĵon, ĥoro de malpezaj birdoj kantis en lia cerbo, laŭ ĉarma ritmo : "Ĉi tiu malnova komerco de ledo povas ankoraŭ havi avantaĝojn, avantaĝojn, avantaĝojn !”»

Estis meze de tiu ĉi morala oazo, ke trovis lin iu Rogersono, unu el la kreditoroj de la firmao; sed Rogersono ne estis zorgiga kreditoro, ĉar lia rilato kun la firmao Finsinko datiĝis de longtempe, kaj jam pli ol unu fojon li konsentis pri longaj prokrastoj.

- Mia kara Finsinko, li diris ne sen embaraso, mi devas averti vin pri io kio riskas ĝeni vin ! La fakto estas… mi trovis min mankantan da mono… multe da kapitaloj ekstere… vi scias tion kio ĝi estas… kaj… unuvorte…

- Vi scias ke ni neniam kutimis pagi vin je la unua datpago ! respondis Miĥaelo paliĝante. Sed donu al mi tempon por elturniĝi, kaj mi vidos tion kion mi povos fari ! Mi kredas povi promesi al vi ke vi havos almenaŭ fortan partopagon !

- Sed estas ke… jen… balbutis Rogersono, mi lasis min tenti ! Mi cedis mian kreditoraĵon !

- Cedis mian kreditoraĵon ! ripetis Maŭrico. Jen procedo kiun ni ne povis atendi de vi, sinjoro Rogersono !

- He ! Oni proponis al mi cent procentojn, ĝis la lasta guto, kontante ! murmuris Rogersono.

- Cent procentojn ! ekkriis Maŭrico. Sed tio faras al vi ion kiel tridek procentojn de profito ! Neordinara afero ! Kaj kiu estas la aĉetanto ?

- Viron kiun mi ne konas ! respondis la kreditoro. Iu nomita Musko !

"Judo !" pensis Maŭrico, kiam lia vizitanto lin forlasis. Kion ja povis fari judo kun kreditoraĵo ĉe la firmao Finsinko ? Kaj kian intereson li povus havi pagi ĝin per tia prezo ? Tiu ĉi prezo pravigis Rogersonon; jes, Maŭrico mem estis preta agnoski tion. Sed ĝi samtempe pruvis, flanke de Musko, strangan deziron fariĝi kreditoro de la firmao de ledaĵoj. La kreditoraĵo povis esti prezentata de unu tago al la alia, ĉi tiu sama tago, ĉi tiu sama mateno ! Kaj kial ? La mistero de Musko minacis fariĝi malĝoja ekvivalento al la mistero de Fosulo. "Kaj ĉi tio en momento kiam ĉio ŝajnis voli pliboniĝi !" ĝemis Maŭrico albatiĝante la kapon al la muro. En la sama momento, oni venis sciigi al li la viziton de Sro Musko.

Sro Musko estis judo el radianta speco, kun provoka eleganteco kaj ofenda ĝentileco. Li deklaris ke li agis en ĉio ĉi nome de tria partio; li mem nenion komprenis pri la koncerna afero; lia kliento donis al li formalajn ordonojn. La menciita kliento volis enspezi sian elspezon; sed, se la afero tute neeblus ĉe la momento, li akceptus ĉekon pagotan post sesdek tagoj…

- Mi ne scias tion kion ĉio ĉi signifas ! diris Maŭrico. Kia kialo sukcesis instigi vin reaĉeti ĉi tiun kreditoraĵon, kaj je prezo kiel tiu ĉi ?

Sro Musko havis pri tio nek scion, nek supozon; li limiĝis je la plenumo de la ordonoj de sia kliento.

- Ĉio ĉi estas absolute neregula ! fine diris Maŭrico. Ĉi tio estas kontraŭa al komercaj uzancoj. Kiuj estas viaj instrukcioj, en la okazo se mi rifuzus ?

- Mi havas ordonon, en tiu kazo, direkti min al Sro Jozefo Finsinko, la kapo de via firmao ! respondis la judo. Mia kliento tute speciale insistis pri ĉi tiu punkto. Li diris al mi ke estas Sro Jozefo Finsinko kiu sole rajtas ĉi tie… pardonu min, la esprimo ne estas mia !

- Ne eblas ke vi vidu Sron Jozefo; li estas malsana ! diris Maŭrico.

- Tiuokaze, mi havas ordonon transdoni la aferon en la manojn de proceduristo. Ni iom vidu ! daŭrigis Sro Musko konsultante sian paperujon. Ha ! Jen ! Sro Miĥaelo Finsinko ! Eble unu el viaj parencoj ? Mi estus tre feliĉa ĉar, se tiu estus, la afero sendube povus konsente akordiĝi !

Fali en la manojn de Miĥaelo; tio estis tro por Maŭrico. Li sin riskis. Ĉeko pagota post sesdek tagoj ! Enkalkulinte ĉion, kion li devis timi ? Post sesdek tagoj, li probable estus mortinta, aŭ almenaŭ en malliberejo ! Tial ke li ordonis al sia administranto doni al Sro Musko brakseĝon kaj gazeton.

- Mi tuj iros subskribigi la ĉekon de Sro Jozefo Finsinko ! li diris. Mia onklo kuŝas malsana en nia domo de la strato Karlo !

Fiakro por iri, fiakro por reveni; denove du pezajn elprenojn de la kvar ŝilingoj(3) de lia kapitalo ! Li kalkulis ke, post la foriro de Sro Musko, li havos kiel tutan riĉaĵon en la mondo dek sep soldojn. Sed tio kio estis ankoraŭ pli bedaŭrinda estis ke, por sin eliri el embaraso, li estis nun transportinta sian onklon Jozefon al Blomsburio.

"Ve ! li diris al si, neutile de nun por la kompatinda Joĉjo enfermi sin en la Hampŝiro ! Kaj pri scii kiel mi povos daŭrigi la trompon, mi volas esti pendigita, se mi havas la plej etan ideon ! Kun mia onklo en Brundekano, jam estis apenaŭ eble; kun mia onklo en Blomsburio, tio ŝajnas al mi super la homaj fortoj. Ĉiukaze super miaj fortoj de mi; ĉar fine estas tio kion faras Miĥaelo, kun la korpo de mia onklo Virmastro ! Sed li, jen ! li havas komplicojn, tiun maljunan mastrumistinon, kaj sendube multajn friponojn el sia klientaro. Ha ! Se nur mi povus trovi komplicojn !"

Neceso estas patrino de ĉiuj homaj artoj. Spronita de ĝi, Maŭrico surprizis sin mem, konstatante la haston, la rezolutecon kaj, fine, la bonegan aspekton de sia nova falsaĵo. Tri kvaronhoroj poste li transdonis al Sro Musko ĉekon sur kiu klare kuŝis la subskribo de onklo Jozefo.

- Jen kiu estas perfekte ! deklaris la juda ĝentlemano ekstarante. Kaj nun mi havas ordonon diri al vi ke ĉi tiu ĉeko ne estos prezentata ĉe la datpago, sed estos saĝe ke vi estu singardema, estu bone singardema !

La tuta ĉambro komencis naĝi ĉirkaŭ Maŭrico.

- Kion ? Kion vi diras ? li ekkriis retenante sin al la tablo. Kion vi volas diri ?… Ke la ĉeko ne estos prezentata ?… Kial mi devu esti singarda ? Kio estas tiu ĉi tuta frenezo ?

- Ne la plej etan ideon, vere, sinjoro Finsinko ! respondis la hebreo kun bona rideto. Ĝi estas simple mesaĝo kiun oni komisiis al mi ! Oni metis al mi en la buŝon esprimojn kiuj ŝajnas tiom forte eksciti vin !

- La nomon de via kliento ? demandis Maŭrico.

- Mia kliento provizore volas tion ke lia nomo restu sekreto ! respondis Sro Musko.

Maŭrico sin klinis al li.

- Ĉu ne estas… ne estas la banko ? li murmuris per sufokita voĉo.

- Tre malplezure, mi ne havas permeson por diri pli al vi ! respondis Sro Musko. Kaj nun, se vi bonvolas, mi tuj deziros al vi bonan tagon !

"Deziri al mi bonan tagon !" pensis Maŭrico lasita sola. Ekde la sekvan minuton li ekkaptis sian ĉapelon kaj fuĝis el sia kabineto kiel frenezulo. Estis nur post tri stratoj ke li haltis por grumbli : "Dio mia ! li grumblis, mi devintus deprunti monon de la administranto ! Sed nun tro malfruas. Neeblas reiri por tio ! Ne, estas klare ! Mi estas senmona, absolute senmona, kiel laboristoj sen laboro !"

Li eniris hejmen, kaj melankolie sidiĝis en la manĝoĉambro. Neniam Neŭtono faris pensstrebadon tiel viglan kiel tiu kiun tiam faris ĉi tiu viktimo de la cirkonstancoj; kaj tamen la klopodo restis senfrukta. "Mi ne scias ĉu tio estas ligita al difekto de mia menso, li diris al si, sed la fakto estas ke mi trovas ke mia malbonŝanco havas ion nenatura. Tio indus skribi al La Tempoj, por sciigi la kazon ! Kion mi diras ? Tio indus fari revolucion ! Kaj la plej klara en la afero estas ke mi tuj bezonos monon ! Pri la moraleco, mi ne plu devas zorgi pri tio; mi jam delonge preterpasis ĉi tiun fazon ! Estas mono kiun mi bezonas, kaj tujtuj; kaj la nura ŝanco kiun mi havas por akiri ĝin, estas Beno Fosulo ! Beno Fosulo estas krimulo; kaj, konsekvence, lia situacio havas malfortajn flankojn ! Li certe ankoraŭ konservis parton de la okcent pundoj(2) . Necesas, ĉiapreze, ke mi devigas lin dividi kun mi tion kio restas al li de ĝi ! Kaj, eĉ se nenion de ĝi restas al li, nu ! mi rakontos al li pri la afero de la tontino. Kaj tiam, kun knabego kiel tiu Fosulo en mia ludo, estos mirinde se mi ne atingos rezulton !"

Ĉio ĉi estis bela kaj bona, sed ankoraŭ temis kapti Benon Fosulon. Kaj Maŭrico ne vidis tre klare la rimedojn. Anonco en la gazetoj, jes, ĝi estis la sola ebla rimedo por atingi Fosulon. Jes, sed per kiaj terminoj redakti la peton pri rendevuo, en la nomo de kio, kaj kie ? Venigi Fosulon al Blomsburio, en la domon de la strato Karlo, estus tre danĝere kun tia ulo kiu, samokaze, ekscius la adreson de Maŭrico, kaj ne estis homo kiu ne profitus tion pli poste kontraŭ li. Ĉu aranĝi rendevuon en la domo de Fosulo ? Tre danĝera, tio ankaŭ. Maŭrico tro bone imagis tion kio devis esti tiu domo, malĝoja domaĉo en Holovojo, kun sekreta klappordo en ĉiu ĉambro; domon kie oni povus eniri en somera surtuto kaj en lakitaj botetoj, por eliri unu horon pli poste sub formo de vianda haketaĵo en korbo de buĉisto ! Tio cetere estis la fatala maloportunaĵo de rilato kun tro entreprenema komplico. Maŭrico konsciis pri tio, ne sen eta ektremeto. "Neniam mi revintus ke mi iam devus fine deziri socion kiel tian !" li diris al si.

Finfine brila ideo ekaperis en lian spiriton. Stacio de Vaterlo, publika loko, kaj tamen sufiĉe senhoma dum certaj horoj ! Kaj tio ne estis ĉio ! Sed ankaŭ loko kies nomo nure devis batadigi pli forte la koron de Fosulo; loko kies elekto, por rendevuo, sugestos al la diboĉulo kiun ni konas almenaŭ unu el liaj kulpaj sekretoj !

Maŭrico do prenis paperfolion kaj komencis redakti la skizon de anonco :

"AVIZO _ Vilhelmo Beno Fosulo, se liaj okuloj hazarde falus sur ĉi tiu estanta avizo, estus informita ke li povos ekaŭdi ion avantaĝe por li, la venontan dimanĉon, de la dua ĝis la kvara posttagmeze, sur la deira kajo de la linioj al antaŭurbo, ĉe la stacio de Vaterlo".

Maŭrico relegis kun la plej viva kontentiĝo la mallongan literaturaĵon kiun li ĵus improvizis. "Ne malbone, vere ! li diris al si. Ion avantaĝe por li eble ne estas el rigora ĝusteco; sed ĝi estas tenta, ĝi estas originala, kaj entute, oni ne devas ĵuri antaŭ esti permesata aperigi anoncon ! Ĉio kion mi petas de la ĉielo, ĝis dimanĉo, estas povi havigi al mi iom da poŝmono por miaj manĝoj, por la kostoj de la anonco, kaj ankaŭ por… Sed ne, ni ne malŝparu niajn monrimedojn sendante poŝtmandatojn al Johano ! Mi simple ankoraŭ sendos al li kelkajn amuzajn ĵurnalojn. Jes, sed kie trovi monon ?"

Li alproksimiĝis al la ŝranko kie estis enŝlosita lia kolekto de sigelringoj… Sed subite la kolektanto ribelis en li : "Ne, ne; mi ne volas ! li ekkriis. Neniapreze, mi malkompletigos mian sortimenton ! Prefere ŝteli !"

Li rapidis al la salono, kaj haste ekprenis kelkajn kuriozaĵojn antaŭlonge alportitajn de onklo Jozefo, paron de turkaj babuŝoj, ventumilon de Smirno, egiptan nargileon, fusileton certigita kiel aparteninta al bandito de Trakio, kaj manplenon da konkaĵoj, kun iliaj nomoj latine skribitaj sur etikedoj.

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(3) Dudekono de pundo(2), 1 penco = 1/12 ŝilingo.

Last edited: 09/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment