La reveno de la granda Vanco.

Mi ne provos priskribi la animstaton en kiu troviĝis Maŭrico eliranta de la stacidomo de Vaterlo. La juna ledkomercisto estis, nature modesta; neniam li havis troigitan ideon pri sia intelekta valoro; li plene konsciis pri sia nekapablo verki libron, ludi violonon, distri elektindan societon per lertaĵoj, unuvorte, plenumi neniun el tiuj rimarkindaj agoj kiujn oni kutime konsideras kiel la privilegion de geniulo. Li sciis, li akceptis, ke lia rolo en ĉi tiu mondo estis tute banala. Sed li kredis, aŭ almenaŭ li estis kredinta ĝis la lastaj tagoj, ke liaj kapabloj regis la postulojn de lia vivo. Nu, jen tio ke, konstateble, li devis sin deklari venkita ! La vivo fine estis supera ! Tial, kiam li eliris el la stacidomo de Vaterlo, la kompatinda knabo vidis antaŭ si nur unu celon : rehejmeniri ! Same kiel malsana hundo izoliĝas sur la sofo, Maŭrico sopiris nur refermi malantaŭ si la pordon de la domo de la strato Karlo; soleco kaj kvieteco, ha ! per sia tuta animo li sopiris al ili.

La vesperaj ombroj komencis fali kiam li estis finfine vidanta ĉi tiun rifuĝejon. Kaj la unua afero kiu prezentiĝis al liaj okuloj, proksimiĝante, estis la longa figuro de viro staranta sur la perono de sia domo, kaj okupata jen tiri la ŝnuron de la sonorilo, jen ĵeti al la pordo viglajn piedbatojn. Ĉi tiu viro, kun sia vestaĵo ŝirita kaj tute kovrita de koto, aspektis kiel malbelega ĉifonulo. Sed Maŭrico tuj rekonis lin : li estis lia frato.

La unua impulso de la pliaĝa frato estis, kompreneble, sin turni kaj forkuri. Sed la malespero neniigis lin ĝis ekde nun indiferentigi lin antaŭ la plej malbonaj katastrofoj. "Ba ! li diris al si, ne gravas !" Kaj, eltirante el sia poŝo sian ŝlosilujon, li silente grimpis la ŝtupojn de la perono.

Johano turnis sin. Lia fantoma vizaĝo montris eksterordinaran miksaĵon de laceco, honto kaj furiozo. Kaj kiam li rekonis la ĉefon de sia familio, malĝoja brilo lumiĝis en liaj okuloj.

- Malfermu ĉi tiun pordon ! li diris flankeniĝante.

- Estas tio kion mi faras ! respondis Maŭrico dum, interne, li diris al si : "Ĉio estas finita ! Li odoras murdon !"

La du fratoj nune estis en la vestiblo de la domo, kies pordo ĵus fermiĝis malantaŭ ili. Subite Johano kaptis Maŭricon ĉe la ŝultroj kaj skuis lin kiel terhundo skuas raton.

- Aĉa besto ! li kriis, mi rajtintus frakasi al vi la vizaĝon !

Kaj li denove reskuis lin, kaj per tiom da forto ke la dentoj de Maŭrico klakis, kaj ke lia kapo albatiĝis al la muro.

- Neniu perforto, Joĉjo ! fine diris Maŭrico. Ĝi povas bonefiki nek al mi nek al vi.

- Fermu vian bekon ! respondis Johano. Estas via vico aŭskulti !

Poste li eniris en la manĝoĉambro, sinkis en fotelon kaj, demetinte unu el siaj ŝuoj sen plandumo, kaptis per siaj du manoj sian piedon, kvazaŭ por revarmigi ĝin.

- Mi estas lamulo por la vivo ! li diris. Kio estas por vespermanĝo ?

- Nenion, Joĉjo ! diris Maŭrico.

- Nenion ? Kion vi volas diri per tio ? demandis la Granda Vanco. Ne provu trompi min, ĉu ne !

- Mi volas diri ke estas nenio ! simple respondis lia frato. Mi havas nenion por manĝi, kaj nenion por aĉeti ion por manĝi ! Mi mem, hodiaŭ, mi nur povis havi sandviĉon kaj tason da teo.

- Ĉu nur sandviĉon ? rikanis Vanco. Kaj mi supozas ke vi havas la cinikecon plendi pri tio, plie, ĉu ne ? Sed, vi scias, infano mia, zorgu pri vi ! Mi nun eltenis ĉion kion mi kapablis elteni. Tio estas finita ! Kaj mi tuj diros al vi tion kio estas pri tio ! Nu ! Mi intencas vespermanĝi, kaj tuj, kaj bone vespermanĝi ! Prenu vian kolekton de sigelringoj, kaj iru vendi ĝin !

- Ne eblas hodiaŭ ! respondis Maŭrico. Estas dimanĉo !

- Mi diras al vi ke mi volas vespermanĝi, ĉu vi aŭdas ? kriegis la duenaskita frato.

- Sed tamen, Joĉjo, se tio ne eblas ! argumentis la plejaĝa.

- Malbenita idioto ! kriis Vanco. Ĉu ni ne estas la mastroj de la domo ? Ĉu oni ne konas nin, en la hotelo, kie kuzo Parkero invitis nin por vespermanĝi kiam li venis en Londonon ? Nu, galope forkuru ! Kaj se vi ne estos revenita post duonhoro, kaj se vi ne alportos al mi unuakvalitan vespermanĝon, mi detruos ĉiujn meblojn, kaj poste mi rekte iros al la polico kaj rakontos la tutan historion ! Ĉu vi komprenas tion kion mi diras al vi, Maŭrico Finsinko ? Ĉar se vi komprenas tion, vi pli bone faru forkuri !

La ideo eĉ ridetis al la malfeliĉa Maŭrico kiu tremis pro malsato. Do li rapidis iri mendi vespermanĝon kaj reveni hejmen, kie li trovis Johano ankoraŭ okupata luli sian piedon kiel malsanan bebon.

- Kaj kion vi volas trinki, Joĉjo ? demandis Maŭrico, per sia plej karesa voĉo.

- Ĉampanon, evidente ! El tiu malnova ĉampano pri kiu Miĥaelo ĉiam parolas al mi kiam mi renkontas lin ! Nu, rapide al la kelo, kaj atentu ne tro skui la botelon ! Sed unue, iom aŭskultu ! Vi tuj pretigos por mi fajron, kaj bruligos por mi la gason, kaj fermos por mi la ŝutrojn ! Jen la nokto venita kaj mi malvarmas ! Kaj poste vi metos la tablotukon kaj la manĝilaron ! Kaj poste… diru do ! Iru serĉi por mi anstataŭajn vestojn !

La manĝoĉambro havis relative kutiman aspekton kiam alvenis la vespermanĝo. Kaj ĉi tiu vespermanĝo mem estis bonega : densa supo, fileoj de soleo, du ŝafkotletoj kun tomata saŭco, bovrostaĵo provizita de terpomoj, pudingo, peco de Ĉestra fromaĝo; unuvorte, esence angla manĝo, sed, kiel deziris la Grand Vanco, "el unua kvalito".

- Ha ! Dio estu laŭdata ! ekkriis la juna vojaĝanto altabliĝante. (Kaj lia ĝojo devis esti, verdire, tre vigla, por tiel surprize revenigi lin al la pia ceremonio de la tablopreĝo, pri kiu li delonge perdis la kutimon !) Sed ne ! li daŭrigis, mi iros manĝi en tiu brakseĝo tien, apud la fajro, ĉar jam du tagoj dum kiuj mi frostas, kaj mi bezonas plene revarmigi min ! Mi tuj iros sidiĝi tien, kaj vi, Maŭrico Finsinko, vi staros inter la tablo kaj mi, kaj servos min !

- Sed, Joĉjo, mi ankaŭ malsatas ! diris Maŭrico.

- Vi povos manĝi tion kion mi lasos ! rebatis la Granda Vanco. Ha ! Infano mia, ĉi tio estas nur la komenco de nia finaranĝo ! Vi malgajnis la decidigan partion; vi devos pagi ! Detenu vin veki la britan leonon !

Estis io tiel nepriskribeble minaca en la okuloj kaj en la voĉo de la Granda Vanco, dum li elĵetis ĉi tiujn proverbajn parolturnojn, ke la animo de Maŭrico teruriĝis.

- Nu ! rekomencis la parolanto, donu al mi glason da ĉampano, antaŭ mia fileo de soleo ! Kaj mi kiu imagis ke mi ne ŝatis tion, la fileon de soleo !… Diru do, li aldonis kun nova ekkolero, ĉu vi scias kiel mi alvenis ĝis ĉi tie ?

- Ne, Joĉjo, kiel mi scius tion ? respondis la troservema Maŭrico.

- Nu ! Mi venis sur la piedojn ! kriis Jahano. Jes, mia amiko, mi paŝadis sur miaj dek fingroj la tutan vojon de Brundekano, kaj mi almozpetis sur la tuta longo de la vojo ! Mi ŝatus iom vidi vin almozi, Maŭrico Finsinko ! Tio ne estas tiel facila kiel vi povus supozi ! Mi ŝajnigis min kiel fiŝkaptiston el Blajzo, viktimo de ŝiprompado. Mi ne scias kie ĝi troviĝas, Blajzo; kaj vi, ĉu vi scias tion ? Sed mi pensis ke ĝi ŝajnis nature, por tiel diri tion sur la landvojo. Mi almozpetis al malbona stulteta knabo kiu reveni de la lernejo, kaj li donis al mi du pencojn, kaj diris al mi volvi por li ŝnuron ĉirkaŭ lia turbo. Kaj mi faris tion, kaj tre bone, sed li deklaris ke tio ne estis bona ! Kaj li kuris post mi postulante de mi siajn du pencojn ! Post tio, mi petis almozon al maroficiro. Tiu ĉi ne konfidis al mi sian turbon, li simple nur donis al mi broŝureton pri alkoholismo, kaj tuj post, li turnis al mi la dorson ! Tio estas ĉio kion mi ricevis de li. Mi petis almozon de maljunulino kiu vendis spickukon; ŝi donis al mi kukon de unu penco. Sed la plej forta estis sinjoro kiu, ĉar mi plendis pro manko da pano, respondis al mi ke ekzistis por ĉiu anglo bonega rimedo por havigi al si panon, kaj tiu rimedo estis rompi fenestran vitron ĉe la unua vidata domo, por esti metita en malliberejon… Kaj nun, alportu la rostaĵon !

- Sed… sed, riskis Maŭrico, kial vi ne restis en Brundekano ?

- En Brundekano ? ekkriis Johano. Kaj per kio mi vivintus tie ? Per "Legu min !" kaj per naŭza gazetaĉo de la Savarmeo ? Ne, ne, necesis ĉiapreze ke mi foriru el Brundekano ! Mi kredite gastis en gastejo kie mi ŝajnigis min kiel la Grandan Vancon, de Alhambro. Vi same farintus, sur mia loko ! Sed jen tio ke ni komencis paroli pri varieteoj, kaj pri la tuta mono kiun mi gajnis tie per miaj kantoj ! Kaj poste, jen ke gasto de la gastejo petis al mi kanti "Ĉirkaŭ viaj belegaj formoj". Kaj tiam, kiam mi decidiĝis kanti ĝin, jen ke ĉiuj konsentis por aserti ke mi ne estis la Granda Vanco ! Mi vane kontraŭstaris ilin, ili obstine rifuzis kredi min ! Tiel estas ke finiĝis miaj rilatoj kun la landa gastejo ! malgaje daŭrigis la junulo. Sed, ĉefe, estis la ĉarpentisto…

- Nia proprietulo ? demandis Maŭrico.

- Li mem ! diris Johano. Li alvenis tiun matenon kun la nazo en la aero, kaj jen li kiu volas scii kien la akvobarelo iris, kaj kio fariĝis la litkovriloj ! Mi diris al li ke li iru al diablo. Kion alian mi povus diri al li ? Sed jen li kiu diras al mi ke ni lombardis aferojn kiuj ne estis niaj, kaj ke li pagigos nin ! Vere, mi bonege regalis min ! Mi rememoris ke li estas surda kiel trunko, kaj mi komencis elkraĉi al li multajn insultojn, sed tre ĝentile, kaj tiel mallaŭte ke li ne kapaplis aŭdi eĉ unu vorton. "Mi ne aŭdas vin !" kiun li diris al mi. "He ! Mi bone scias tion, ke vi ne aŭdas min, kaj feliĉe por vi, aĉa besto, aĉa porko, aĉa kornulo !" kiun mi respondis al li kun mia plej gracia rideto. "Mi estas iom duonsurda !" kiun li blekis al mi. "Mi sidus sur pingloj, se vi ne tia estus, idioto, fekaĵo !" kiun mi murmuris al li, kvazaŭ mi prezentis klarigojn al li. "Mia amiko", kiun li fine diris al mi, "mi estas surda, estas vere, sed mi ja vetas ke la polica komisaro kapablos aŭdi vin !" Kaj, post tio, li foriris, tute furioza. Li foriris al iu flanko; mi ja foriris al alia. Mi lasis al li, por kompensi sin, la alkohol-lampon, la "Legu min !", la gazetaĉon de la Savarmeo, kaj tiun alian periodaĵon kiun vi sendis al mi ! Kaj, pri tio, necesis ke vi estu morte ebria por sendi al mi tian aferon ! Oni parolis en ĝi nur pri poezio, pri la ĉiela globo ! Kaj en longaj disvolvadoj, dek sinsekvaj kolumnoj ! Diru do, ĝi estas la katalogo de la frenezulejoj kiujn vi tien sendis al mi ! La Ataneumo, mi memoras la titolon ! Potenca Dio, kia gazetaĉo !

- Vi volas diri : la Atenaumo, reĝustigis Maŭrico.

- He ! Ne gravas al mi kiel vi nomas ĝin ! diris Johano. Sed mi trovas vin vere miriga pro esti sendinta ĉi tion al mi ! Tio ne malhelpas, amiko mia, mi komencas resaniĝi ! Nun alportu al mi la fromaĝon, kaj denove glason da ĉampano ! Ha ! Miĥaelo pravas laŭdi ĉi tiun ĉampanon ! Pri tio, vi povas servi vin ! Restas iom da fiŝo, tute kompleta kotleto, kaj tiu peco da fromaĝo. Jes, Miĥaelo, jen homo kiu plaĉas al mi ! Li ja kapablas legi vian Atenaumon, ankaŭ li; sed almenaŭ li scias ne aspekti tiel ! Almenaŭ li estas gaja, bonkaraktera, li ne havas tiun funebran mienon kiu ĉiam mallogis min ĉe vi ! Sed, diru do, mi eĉ ne metas al vi la demandon, ĉar mi tuj divenis tion kio okazis. Via elturniĝo... tute malsukcesis, ĉu ne ?

- Pro kulpo de Miĥaelo ! diris Maŭrico malsereniĝante.

- Miĥaelo ? Kio koncernas lin en ĝi ?

- Estas li kiu perdis la korpon, jen tio kio koncernis lin ! respondis Maŭrico. Li perdis la korpon de la maljuna Jozefo, kaj neeble nun deklari la morton !

- Kiel ? demandis Johano. Sed mi kredis ke vi ne volis deklari la morton ?

- Ho ! Ni ne plu estas tie ! diris lia frato. Ne plu temas pri savo de la tontino(1), sed pri savo de la led-firmao ! Temas pri savo de la vestaĵoj kiujn ni havas sur la dorso, Joĉjo !

- Malrapidigu iomete la muzikon ! diris Johano, kaj klarigu vian rakonton ekde la komenco !

Kaj Maŭrico faris kiel ordonis lia frato.

- Nu ! Kion mi diris al vi ? ekkriis la Granda Vanco kiam li estis aŭdinta la malgajan raporton.

- Sed, vi scias, mi tuj diros ion al vi ! Mi, ĉiuokaze, mi ne intencas esti senigita de la parto kiu apartenas al mi !

- Ha ! Ekzemple, mi ŝatus scii tion kion vi intencas fari ! diris Maŭrico.

- Mi tuj diros al vi, sinjoro ! rebatis Johano per la plej decidita tono. Mi tutsimple transmetos mian kazon en la manojn de la unua proceduristo de Londono, kaj post tio, ĉu vi fiaskos aŭ ne, mi zorgos pri tio kiel pri la aferoj de la luno !

- Sed tamen, Johano, ni estas surŝipe de la sama boato ! murmuris Maŭrico.

- Surŝipe de la sama boato ? Ha nu ! Mi vetas kun vi ke ne ! Ĉu mi faris skribfalsaĵon, mi ? Ĉu mi provis maski la morton de onklo Jozefo, mi ? Ĉu mi enpresigis anoncojn, cetere absolute stultajn kaj mokindajn anoncojn, en ĉiuj ĵurnaloj, mi ? Ĉu mi detruis statuojn kiuj ne apartenis al mi, mi ? Verdire, mi ŝatas vian aplombon, Maŭrico Finsinko ! Ne, ne, ne ! Tro longtempe mi konfidis al vi la administradon de miaj aferoj; nun mi konfidos ilin al Miĥaelo. Miĥaelo cetere estas knabo kiu ĉiam plaĉis al mi. Kaj mi malpacience deziras finfine vidi iom klare en mia situacio !

En tiu momento, la du fratoj estis interrompataj de sonorado, kaj Maŭrico kiu timeme duonmalfermis la pordon, ricevis el la manoj de komisiito, leteron kies adreso estis de la mano de Miĥaelo. La letero estis redaktita jene :

"AVIZO _ Maŭrico Finsinko, en la okazo se la estanta avizo falus antaŭ liaj okuloj, estas informita ke li ekscios ion avantaĝe por li, morgaŭ matene lundon, je la deka, en miaj oficejoj, 42, aleo Kancelario.

Miĥaelo Finsinko".                 

Obeeme, Maŭrico, tuj kiam li tralegis ĉi tiun leteron, transdonis ĝin al sia frato.

- Ha ! Jen maniero por skribi bileton kiu plaĉas al mi ! ekkriis Johano. Neniu alia ol Miĥaelo povus iam skribi tion !

Kaj Maŭrico, en sia deprimo, ne eĉ kuraĝis protesti por siaj aŭtororajtoj.

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

Last edited: 13/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment