La preleganto en la libereco.

La filozofoj devus ja preni la penon, unu el ĉi tiuj tagoj, por serioze esplori ĉu, jes aŭ ne, la homoj kapablas kontentiĝi per feliĉo. Fakto estas ke ne pasas monato sen tio ke filo de familio forkuru el sia hejmo por dungiĝi sur komerca ŝipo, aŭ ke dorlotita edzo forŝteliĝas ironta al Teksaso kun sia kuiristino. Oni vidis pastrojn fuĝi el siaj paroĥanoj; kaj eĉ troviĝis juĝistoj por libervole forlasi la juĝistaron.

Ĉiuokaze, la leganto tute ne tro surprizos se mi diras al li ke Jozefo Finsinko multfoje meditis fuĝplanojn. La destino de ĉi tiu bonega maljunulo, mi kredas povi aserti tion, ne realigis la idealon de feliĉo. Certe, Sro Maŭrico, kiun mi ofte havis plezuron renkonti en la metroo, estas ĝentlemano el la plej estimindaj; sed, kiel nevo, mi ne kuraĝus proponi lin kiel modelon. Koncerne sian fraton Johano, li kompreneble estis brava knabo; sed se vi mem ne havus alian interrilaton ol li por reteni vin en via hejmo, mi imagas ke vi ne prokrastus nutri la projekton de eksterlanda vojaĝo. Estas vere ke maljuna Jozefo havis pli firman interrilaton ol la ĉeesto de siaj du nevoj, por reteni lin en Blomsburio; kaj tiu ĉi interrilato tute ne estis, kiel oni povus pensi tion, la kompanio de Julia Hazeltino (kvankam la maljunulo sufiĉe amis sian zorgaton), sed pli ĝuste la grandega kolekto da notoj, en kiu li koncentris sian tutan vivon. Ke Jozefo Finsinko rezignis forlasi tiun ĉi kolekton, tio estas cirkonstanco kiu, verdire, malmulte honoras la familiajn virtojn de siaj du nevoj.

Jes, la tento de forfuĝo jam estis malnova je pluraj monatoj en la animo de la onklo; kaj kiam ĉi tiu subite sin trovis tenanta en manoj ĉekon por 800 pundoj(2), pagotan al li, la tento tuj ŝanĝiĝis al evidenta decido. Li konservis la ĉekon kiu, por viro kutime sobra kiel li, signifis riĉecon; kaj li promesis al si malaperi en la homamaso ekde sia alveno en Londonon, aŭ se li ne sukcesis tion, elŝteliĝi ekster la domo dum la vespero, kaj miksiĝi kiel sonĝo en la milionojn da loĝantoj de la ĉefurbo. Tia estis lia projekto : la aparta koincido de la volo de Dio kaj de misvojigo, faris ke li ne eĉ devis tiom longe atendi por realigi ĝin.

Li estis unu el la unuaj rekonsciiĝantaj kaj restariĝantaj post la katastrofo de Brundekano; kaj li apenaŭ malkovris la prostracian staton de siaj du nevoj ke, ekkomprenante sian bonŝancon, li forkuris tiel plej rapide kiel li kapablis. Iu viro je pli ol sepdek jaroj, kiu ĵus estis viktimo de fervoja akcidento, kaj kiu plie havas la malfeliĉon esti embarasita de la kompleta uniformo de la pacientoj de Sro Farado Bondo, oni ne povus postuli de tia viro tre viglan kuradon; sed la arbaro estis je kelkaj paŝoj, kaj prezentis al la fuĝanto ŝirmejon, almenaŭ portempa. Al ĉi tiu ŝirmejo la maljunulo rifuĝis kun miriga rapideco; kaj poste, sentante sin iom disbatita post la skuo, li kuŝis sin grunden, meze de densejo, kaj ne prokrastis tre profunde endormiĝi.

La vojoj de la sorto ofte proponas spektaklon el la plej amuzaj al la senambicia observanto. Mi ne kapablas, mi konfesas tion, deteni min rideti pensante ke, dum Maŭrico kaj Johano sange vundis al si la manojn por kaŝi en la sablon la korpon de viro kiu estis neniu por ili, ilia onklo dormis per bona revigliga dormo je kelkcent paŝoj de ili.

Li estis vekata de agrabla sono de korno, venanta de la apuda ĉefvojo kie poŝtfiakro promenigis grupon da malfruiĝantaj turistoj. La sono gajigis la maljunan koron de Jozefo, kaj direktis liajn paŝojn tra la arbaro, tiel bone ke li ne malfruis sin mem trovi sur la ĉefvojo, rigardante sub la viziero dekstren kaj maldekstren, kaj demandante al si tion kion li devis fari kun si. Baldaŭ bruo de radoj leviĝis de malproksime, kaj Jozefo ekvidis proksimiĝi pakaĵveturilon, ŝarĝitan de pakaĵoj, kondukatan de koĉero kun bonvola mieno, kaj vidiganta ambaûflanke la surskribaĵon : "J. Ŝandlero, kamionisto". Ĉu estis malpreciza (kaj tre neantaŭvidita) poezia instinkto kiu sugestis al onklo Jozefo la ideon daŭrigi sian fuĝon en la ĉaron de Sro Ŝandlero ? Mi plivole kredus al konsideroj de pli funde praktika ordo. La vojaĝo malmultekostus; eble eĉ, kun iom da lerteco, Jozefo povus ricevi senpagan vojaĝon. Restis ja la perspektivo malvarmumi sur la sidloko; sed post jaroj de duongantoj kaj de higiena flanelo, la koro de Jozefo avide sopiris al la risko de nazkataro.

Kaj eble Sro Ŝandlero unue estis iom surprizata trovi, ĉe tiel izolita loko sur la ĉefvojo, tiel maljunan ĝentlemanon, tiel strange vestitan, kaj kiu tiel afable petegis lin bonvoli akcepti lin sur la sidloko de sia veturilo. Sed la kamionisto fakte estis bravulo, ĉiam feliĉa helpi; tiamaniere ke li volonte akceptis la fremdulon. Kaj plie, ĉar li konsideris diskretecon kiel esenca regulo de ĝentileco, li sin detenis meti al li ajnan demandon. La silento cetere ne malplaĉis al Sro Ŝandlero; sed apenaŭ la veturilo denove removiĝis, kiam la inda kamionisto trovis sin devigata suferi la neatenditan ŝokon de prelego.

- La miksaĵo de kestoj kaj pakaĵoj kiujn enhavas vian veturilon, tuj diris la fremdulo, tiel kiel la vido de la bona flandra ĉevalino kiu veturigas nin, konjektigas min ke vi plenumas la oficon de kamionisto en tiu granda sistemo de publikaj transportoj kiu, kun ĉiuj ĝiaj mankoj, estas ĉiaokaze la orgojlo de nia lando !

- Jes, sinjoro ! malvigle respondis Sro Ŝandlero kiu ne tro sciis tion kion li devis respondi. Sed la institucio de la poŝtaj pakaĵoj jam alportis multe da malutileco al nia afero !

- Mi estas homo libera de antaŭjuĝoj, daŭrigis Jozefo Finsinko. Dum mia junaĝo, mi faris multajn vojaĝojn. Nenio estis tro malgranda por mia scivolemo. Sur maro, mi lernis la malsamajn manierojn nodi kablojn, kaj informiĝis pri ĉiuj teknikaj terminoj. En Napolo, mi lernis la arton pretigi makaroniojn; en Kanno, mi instruiĝis pri la principoj de fabrikado de konfititaj fruktoj. Neniam mi iris aŭdi operon sen antaŭe aĉeti la libreton, kaj eĉ sen konatiĝi kun la ĉefaj arioj, ludante ilin per unu sola fingro sur piano.

- Vi certe vidis multajn aferojn, sinjoro ! rimarkigis la kamionisto vipante sian beston.

- Ĉu vi scias kiomfoje la vorto vipo aperas en la Malnova Testamento ? rekomencis la maljuna ĝentlemano. Ĝi ripetiĝas cent kaj (se mia memoro ne erarigas min) kvardek sep fojojn !

- Vere, sinjoro ! diris Sro Ŝandlero. Jen tio kion mi neniam kredintus !

- La Biblio enhavas tri milionojn kvincent unu mil ducent kvardek naŭ literojn. Pri la versikloj, mi kredas ke estas pli ol dek ok mil. Estis multaj eldonoj de la Biblio; Viklif estis la unua por enporti ĝin en Anglio, ĉirkaŭ la jaro mil tricent. La "Paragrafa Biblio", kiel oni nomas ĝin, estas unu el la plej konataj eldonoj, kaj ŝuldas sian nomon al tio ke ĝi estas dividita en paragrafoj.

La kamionisto sin kontentis seke respondi ke "tio tute eblis", kaj uzis sian atenton al pli kutiman taskon por eviti ĉaron de fojno kiu proksimiĝis kontraŭsence, taskon cetere sufiĉe malfacila, ĉar la vojo estis mallarĝa, kun fosaĵoj ambaŭflanke.

- Mi vidas, komencis Sro Finsinko kiam la ĉaro estis feliĉe preterpasita, ke vi tenas viajn kondukilojn per unu sola mano. Vi devus teni ilin per ambaŭ manoj !

- Ho ! Ĉu vere, mi bone ŝatas tion ! malŝate ekkriis la kamionisto. Kaj kial do ?

- Tio kion mi diras al vi, estas scienca fakto, rekomencis Sro Finsinko, kaj baziĝas sur la teorio de la levilo, kiu estas unu el la branĉoj de mekaniko. Ekzistas, pri ĉi tiu fako de scienco, kelkaj tre interesaj libretoj je dekdu spesoj pri kiuj mi opinias ke homo de via situacio gajnus legi. Mi timas ke vi apenaŭ praktikis la grandan arton de observado ! Jen preskaŭ duonhoro kiun ni estas kune, kaj vi ankoraŭ ne esprimis unu okazaĵon ! Tie ja kuŝas grava manko, kara amiko mia ! Ekzemple, mi ne scias ĉu vi observis ke, antaŭ momento, pasante apud ĉi tiu ĉaro de fojno, vi preteriris maldekstren ?

- Sed, kompreneble, mi observis tion ! ekkriis Sro Ŝandlero kiu fariĝis kun malamika humoro. La ĉaristo estigintus al mi monpunon, se mi ne preteriris maldekstren !

- Nu ! En Francio, daûrigis la maljunulo, en Francio kaj ankaû, mi kredas, en Usono, en Ameriko, vi estus dekstren irinta !

- Mi ja certigas al vi ke ne ! indigne asertis Sro Ŝandlero. Mi estus maldekstren irinta !

- Mi rimarkas, daŭrigis Sro Finsinko disdegnante respondi, ke vi riparas vian jungilaron per dika fadeno. Mi ĉiam protestis kontraŭ la neglekto kaj rutino de la malsuperaj klasoj en Anglio. En parolado kiun mi iam eldiris antaŭ klera publiko…

- Ĝi ne estas dika fadeno, interrompis mordeme la kamionisto : ĝi estas ŝnureto !

- Mi ĉiam subtenis, daŭrigis la maljunulo, ke en sia intima kaj familia vivo, tiel same kiel en la praktikado de siaj profesioj, la malsuperaj klasoj de ĉi tiu lando estas nesingardaj, rutinaj kaj neinteligentaj. Tiel estas, por kontentiĝi per unu ekzemplo…

- Kion diable vi volas diri per viaj "malsuperaj klasoj" ? kriis Sro Ŝandlero. Estas vi mem kiu estas malsupera klaso. Se mi povintus pensi ke vi estus tia aristokrato, mi ne lasus vin supreniri en mian veturilon !

Ĉi tuj paroloj estis eldiritaj kun malagrabla intenco la malplej vualita en la mondo : evidente la du viroj ne povis akordiĝi unu kun la alia. Pri plidaŭrigi la interparolon, necesis ne pensi tion, eĉ por homo tiel babilema kiel Sro Finsinko. La maljunulo kontentiĝis mallevi super siajn okulojn la vizieron de sia kaskedo, per rezignacia gesto; post tio, preninte el sia poŝo notlibreton kaj bluan krajonon, li ne malfruis enprofundiĝi en statistiko.

La kamionisto siaflanke rekomencis energie fajfi. Kaj se, de tempo al tempo, li ĵetis ekrigardon al sia kunulo, estis kun miksaĵo de triumfo kaj de timo. De triumfo, ĉar li sukcesis ĉesigi ĉi tiun pluvegon da paroloj. De timo, ĉar li demandis al si, ĉu subite la koncerna pluvego ne baldaŭ rekomencos. Eĉ vera pluvego, ia skualo kiu subite falis sur ilin kaj subite ĉesis, estis eltenita de ambaŭ en silento. Kaj estis ankoraŭ silente ke ili eniris en la urbon de Saŭtemptono.

Noktiĝis, la montrofenestroj de la butikoj brilis en la stratoj de la malnova urbo; en la privataj domoj, lampoj lumigis la vespermanĝon. Kaj Sro Finsinko ekpensis kun kontenteco, ke li estis povonta ekloĝiĝi en ĉambron kie la proksimeco de liaj nevoj ne riskos malkvietigi lian dormon. Li zorge reordigis siajn paperojn, remetis ilin en sian poŝon, tusis por liberigi al si la gorĝon kaj ĵetis heziteman ekrigardon al Sro Ŝandlero.

- Ĉu vi estos sufiĉe afabla, li riskis, por montri al mi gastejon ?

Sro Ŝandlero pripensis dum momento.

- Nu ! li diris, mi demandas al mi ĉu la Blazono de Tregonvelo ne taŭgus ?

- La Blazono de Tregonvelo perfekte taŭgos al mi, respondis la maljunulo, se ĝi estas pura kaj malmultekosta domo, kaj se la tieaj homoj estas ĝentilaj !

- Ho ! Ne estis pri vi kiun mi pensis ! naive respondis Sro Ŝandlero. Mi pensis pri mia amiko Vatso, kiu regas la domon. Li estas malnova amiko mia, ĉu vi komprenas ? Kaj kiu pasintjare faris al mi grandan servon. Kaj nun mi demandas al mi ĉu mi konscie devas embarasi tiel bonan homon per kliento tiel kiel vi, kiu riskas tedegi lin per siaj klarigadoj. Jes, mi demandas al mi ĉu tio estus bone de mi flanko ? aldonis Sro Ŝandlero kun la plena tono de homo turmentita de grava skrupulo de konscienco.

- Aŭskultu tion kion mi tuj diros al vi, mia amiko ! eligis la maljunulo. Vi bonvolis senpage preni min en via veturilo; sed tio ne rajtigas vin paroli al mi per tiu tono ! Nu, jen ŝilingo(3) kiel via trinkmono ! Kaj fine, se vi ne volas konduki min al la Blazono de Tregonvelo, mi piediros tien, jen ĉio !

La vigleco de ĉi tiu alparolo timigis Sron Ŝandleron. Li murmuris ion kiu ŝajnis kvazaŭ bedaŭro, renversis la ŝilingon(3) inter siaj fingroj, silente enigis sian veturilon en kurban strateton, poste en aliajn, kaj finfine haltis antaŭ la vigle lumigitaj fenestroj de gastejo. De sia sidloko li alvokis : Vatso !

- Ĉu estas vi, Jemo ? kriis amika voĉo funde de la stalo. Eniru, oĉjo, kaj venu varmigi vin !

- Ho ! Dankon ! respondis la kamionisto. Mi haltas nur unu minuton, pasante, por engastigi maljunan sinjoron kiu volas manĝi kaj loĝiĝi. Sed, sciu, gardu vin kontraŭ li ! Li estas pli malbona ol membro de la Kontraŭalkohola Ligo !

Sro Finsinko iom malfacile malsupreniris; ĉar la longa senmoveco sur la sidloko rigidigis lin, kaj plie li ankoraŭ sentis la skuon de la katastrofo. La amika Sro Vatso, malgraŭ la averto de la kamionisto, akceptis lin kun perfekta ĝentileco, kaj enirigis lin en la malgrandan malantaŭan ĉambron, kie estis bonega fajro en la kameno. Baldaŭ tablo estis servata en ĉi tiu sama ĉambro, kaj la maljunulo estis invitita sidiĝi antaŭ stufita kokaĵo, kiu ŝajnis esti atendinta lin ekde pluraj tagoj, kaj granda poto da elo freŝe eltirita el la barelo.

Tiu ĉi vespermanĝo redonis al li lian tutan viglecon : tiel ke, kiam li finis festeni, li iris sidiĝi pli proksime al la fajro, kaj komencis ekzameni la homojn sidantajn ĉe la najbaraj tabloj. Tie estis dekkelke da drinkantoj, plejparte maturaĝaj, kaj, Jozefo Finsinko vere kontentiĝis konstati tion, ĉiuj apartenantaj al la laborista klaso. Ofte jam la maljuna preleganto havis okazon konstati du el la plej konstantaj trajtoj pri la karaktero de homoj de ĉi tiu klaso, nome, ilian apetiton por negravaj senrilataj faktoj, kaj ilian kulton al senbazaj rezonadoj. Tial nia amiko tuj decidiĝis ankoraŭ regali sin, antaŭ la fino de ĉi tiu memorinda tago, per la sana ĝuo de alparolo. Li elprenis siajn okulvitrojn el ilia ujo, fiksis ilin al sia nazo, elprenis el sia poŝo faskon da paperoj kaj disŝutis ilin antaŭ si sur tablon. Li malfaldis ilin, platigis ilin per kompleza gesto. Foje li levis ilin ĝis la alteco de sia nazo, evidente ravita pri ilia enhavo; foje, kuntirante la brovojn, li ŝajnis absorbita en la studo de kelka grava detalo. Diskreta ekrigardo en la ĉambro sufiĉis al li por certiĝi al si la sukceson de lia manovro : ĉiuj okuloj estis turnitaj al li; la buŝoj gapis, la pipoj kuŝis sur la tabloj; la birdoj estis ĉarmitaj. Kaj, ĉe la sama momento, la eniro de Sro Vatso liveris al la oratoro la materialon por lia ekparolado :

- Mi rimarkas, sinjoro, li diris alparolante al la gastejestro, sed kun kuraĝiga rigardo por la cetero de la aŭskultantaro, kvazaŭ li volis komprenigi ke ĉiu estis bonvena en lia konfido, mi rimarkas ke kelkaj el ĉi tiuj sinjoroj rigardas min kun scivolemo; kaj fakte, ne estas kutime vidi homon okupiĝi pri intelekta esplorado en publika ĉambro de taverno. Sed mi ne sukcesis deteni min relegi kelkajn kalkulojn kiujn mi faris ĉi-matene mem, pri la meza vivkosto en ĉi tiu lando kaj en aliaj landoj : unu temo (ĉu mi bezonas diri tion ?) treege interesa por la reprezentantoj de la laboristaj klasoj. Jes, mi kalkulis laŭ skalo de enspezoj etendiĝantaj inter okdek kaj ducent kvardek pundoj(2) jare. La enspezo de okdek pundoj(2) ne estis sen tre longe embarasi min; kaj eĉ nun, miaj ciferoj, pri tio kio koncernas ĝin, enhavas etan parton de hazardo; ĉar la malsamaj lesiv-manieroj, ekzemple, sufiĉas por krei gravajn diferencojn en la ĝeneralaj kostoj. Cetere, mi petos al vi la permeson legi al vi la rezultojn de miaj esploroj; kaj mi esperas ke vi ne faros al vi skrupulon rimarkigi al mi la negravajn erarojn kiujn mi povintus fari, ĉu pro manko de informo, ĉu pro malatento. Mi komencos, sinjoroj, per la enspezo de okdek pundoj(2) !

Tiam la maljunulo, kun malpli kompato por ĉi tiuj kompatindaj diabloj ol li havus por bestoj, elverŝis siajn tedajn kaj sensencajn statistikojn. Li donis, de ĉiu enspezo, naŭ sinsekvajn versiojn, transportante laŭvice sian imagan personon al Londono, Parizo, Bagdado, Svalbardo, Basra, Korko, Cincinnato, Tokio kaj Niĵnij Novgorodo. Kaj ni ne miros ekscii ke, eĉ hodiaŭ, liaj aŭskultintoj en Saŭtemptono memoras pri ĉi tiu vespero kiel la plej ĝismorte enuiga el sia tuta vivo.

Longtempe antaŭ ol Sro Finsinko atingis Niĵnij Novgorodon en akompano de tute fikcia homo ricevanta enspezon de cent pundoj(2), lia tuta aŭskultantaro diskrete elŝteliĝis, escepte du maljunajn drinkulojn kaj Sron Vatson, ĉi-lasta suferante sian enuon kun admirinda kuraĝo. Ĉiumomente, novaj klientoj eniris en la ĉambron, sed tuj servitaj, rapidis engluti sian likvoron, kaj kiel eble plej rapide reiris al alia taverno.

Sro Vatso estis sola por scii tian kia povis esti, en Bagdado, la vivo de homo ĝuanta de enspezo de ducent kvardek pundoj(2). Kaj apenaŭ ĉi tiu loko ĵus transportis sian imagan vivon al Basra, ke la gastejestro mem, malgraŭ sia tuta kuraĝo, devis forlasi la ĉambron.

Sro Finsinko profunde dormis, post la multaj laciĝoj de sia tago. Li leviĝis la morgaŭon ĉirkaŭ la deka kaj, denove provizinte sin per bonega matenmanĝo, petis al la servisto alporti al li sian fakturon. Estis tiam kiam li ekkomprenis veraĵon pri kiu multaj aliaj ol li ekkonsciis : li malkovris ke peti sian fakturon kaj pagi ĉi tiun saman fakturon estis du malsamaj aferoj. La detaloj de la fakturo estis cetere trege moderaj, kaj la tuto atingis nur kvin aŭ ses ŝilingojn(3). Sed la maljunulo vane zorgege esploris la enhavon de siaj poŝoj : la sumo de lia nuna riĉaĵo, almenaŭ per moneroj, ne superis unu ŝilingon(3) kaj naŭ pencojn. Li petis ke oni venigu al li Sron Vatson.

- Jen, li diris al la gastejestro, ĉeko por okcent pundoj(2), pagenda en Londono ! Mi timas ne povi enspezi la sumon antaŭ unu aŭ du tagoj, krom se vi mem kapablu diskonti ĝin al mi !

Sro Vatso prenis la ĉekon, turnis kaj returnis ĝin, palpis ĝin inter siaj fingroj : "Vi diras ke vi devos atendi unu aŭ du tagojn ?" li fine eligis. "Ĉu vi ne havas alian monon ?"

- Iom da moneroj ! respondis Jozefo. Apenaŭ kelkaj ŝilingojn(3) !

- Tiaokaze, vi povos sendi al mi la sumon de mia fakturo. Mi fidas al vi !

- Por sincere paroli al vi, daŭrigis la maljunulo, mi estas sufiĉe tentita plilongigi mian restadon ĉi tie. Mi bezonas monon por daŭrigi mian vojaĝon.

- Se pruntodono de dek ŝilingoj(3) povas helpi vin, mi tenas ilin je via servo ! rekomencis diligente Sro Vatso.

- Ne, dankon ! diris Jozefo. Mi kredas ke mi plivole restos dum kelkaj tagoj ĉe vi, kaj diskontigi al mi mian ĉekon antaŭ ol reiri.

- Vi ne restos unu plian tagon en mia domo ! ekkriis Sro Vatso. Estas la lasta fojo ke vi havis liton ĉe la Blazono de Tregonvelo !

- Mi intencas resti ĉe vi ! rebatis Sro Finsinko. La leĝoj de mia lando donas al mi la rajton resti. Elirigu min kontraŭvole, se vi kuraĝas !

- Tiam, pagu vian fakturon ! diris Sro Vatso.

- Prenu ĉi tion ! kriis la maljunulo enmetante la ĝireblan ĉekon en lian manon.

- Ĝi ne estas laŭleĝa mono ! respondis Sro Vatso. Vi tuj eliros el mia domo, kaj tujtuj !

- Mi ne povas doni al vi ideon pri la malestimo kiun vi inspiras al mi, sinjoro Vatso ! rekomencis la maljunulo konsciante ke li devis rezignacii antaŭ la cirkonstancoj. Sed, pro ĉi tiuj kondiĉoj, mi avertas vin ke mi rifuzas pagi vian fakturon !

- Ne gravas pri mia fakturo ! respondis Sro Vatso. Tio kio necesas al mi, estas via foriro de ĉi tie !

- Nu ! Sinjoro, vi estos kontenta ! eldiris emfaze Sro Finsinko. Post tio, kaptante sian kaskedon kun pinta viziero, li profunde firmigis ĝin sur sian kapon.

- Aroganta kiel vi estas, li aldonis, vi eble ne volos sciigi al mi la horon de la venonta trajno al Londono ?

- Ho ! Sinjoro, estas bonega trajno post tri kvaronhoroj ! rebatis la gastejestro reafabliĝanta.

Kaj kun pli da diligenteco ol li montris por proponi la dek ŝilingojn(3) : "Vi povos trafi ĝin sen devi hasti !"

La situacio de Jozefo estis el la plej embarasaj. Iuflanke, li ŝatintus povi eviti la ĉefan linion al Londono, ĉar li tre timis ke liaj nevoj estus embuskitaj en la stacidomo, gvatantaj lian alvenon por kapti lin; sed, aliflanke, estis por li io treege dezirinda, kaj eĉ absolute necesega, diskontigi sian ĉekon antaŭ ol liaj nevoj havus tempon malpermesi tion. Li do decidis iri al Londono per la unua trajno. Kaj nur unu punkto restis por li pripensi : la punkto scii kiel li sin aranĝos por pagi sian vojaĝon.

Jozefo Finsinko preskaŭ ĉiam havis malpurajn manojn, kaj mi dubas ke, vidante ekzemple kiamaniere li manĝis, vi rigardus lin kiel ĝentlemanon. Sed li havis pli bone ol la aspekton de ĝentlemano : li havis en sia tuta persono ion samtempe kaj dignan kaj allogan kiu, se eĉ malmulte li volis tion, neniam mankis produkti sian efikon. Kaj kiam, tiutage, li alproksimiĝis al la staciestro de Saŭtemptono, liaj ekscesaj riverencoj estis vere orientaj : la eta oficejo de la staciestro subite ŝajnis ŝanĝiĝi en bosketon de palmarboj, kie la samumo kaj la bulbulo… sed mi lasos al tiuj el miaj legantoj kiuj konas la Orienton pli bone ol mi, la zorgadon daŭrigi kaj kompletigi ĉi tiun metaforon. La vesto de la maljunulo plie influis favore al li : la uniformo de Sro Farado Bondo, tiom maloportuna kaj okulfrapa kiom ĝi estis, certe ne estis vestmaniero kiu riskis esti elektita de friponoj; kaj la elmontro de poŝhorloĝo, sed ĉefe de ĉeko por okcent pundoj(2), kompletigis tion kion komencis la belaj manieroj de nia heroo. Tiamaniere ke, kvaronhoron pli poste, kiam alvenis la trajno al Londono, Sro Finsinko estis rekomendata al la trajnostiristo de la staciestro, kaj respekte sidigata en unuaklasan kupeon.

Dum la maljuna ĝentlemano atendis la foriron de la vagonaro, li estis vidanta malmultan interesan incidenton per si mem, sed kiu devis havi decidigan influon ĉe la postaj destinoj de la familio Finsinko. Giganta pakkesto estis alportita al la kajo de kelkdekdu portistoj, kaj tre malfacilege suprenlevis de ili en la pakvagonon. Estas ofte la konsola tasko de la verkisto, direkti la atenton de siaj legantoj al la celoj aŭ (por respekte diri tion) la artifikoj de la Providenco. En ĉi tiu bagaĝvagono de la trajno kiu veturigis Jozefon Finsinkon de Orienta Saŭtemptono al Londono, la ovo de tiu ĉi romano troviĝis, por tiel diri, en nekovita stato. La grandega kesto estis adresita al iu Vilhelmo Deno Fosulo, "en la domo de la stacio Vaterlo"; kaj la pakaĵo kiu apudis ĝin, en la pakvagono, estis solida barelo, kun mezaj dimensioj, tre zorge fermita, kaj surhavanta la adreson : Sro Finsinko, 16 strato Karlo, Blomsburio. Transporto pagita.

La apudmeto de ĉi tiuj du pakaĵoj, ĝi estis spuro da pulvo sagace preparita de la Providenco : mankis nur mano de infano por ekbruligi ĝin.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(3) Dudekono de pundo(2), 1 penco = 1/12 ŝilingo.

Last edited: 17/03/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment