La familio Finsinko.

Kiel multe la leganto, dum komforte sida ĉe la angulo de sia fajrujo li sin amuzas foliumi la paĝojn de romano, kiel multe li apenaŭ konscias pri la laciĝo kaj turmentiĝoj de la verkisto ! Kiel multe li neglektas imagi la longajn noktojn de luktoj kontraŭ ribelemaj frazoj, la seancojn de studadoj en la bibliotekoj, la korespondadojn kun erudiciaj kaj nekompreneblaj germanaj profesoroj, unuvorte la tutan grandegan skafaldon kiun la verkisto starigis kaj poste detruis, simple por havigi al li ja, la leganto, kelkajn momentojn de distraĵo ĉe la angulo de lia fajrujo, aŭ eĉ por mildigi al li la enuon de unu horo en la vagono !

Tiel estas kiel mi povus tre bone komenci ĉi tiun rakonton per kompleta biografio de la Italo Tontio : naskiĝloko, deveno kaj karaktero de la gepatroj, natura genio (verŝajne heredita de la patrino), rimarkindaj ekzemploj de frumatureco, ktp. Post tio mi ankaŭ povus trudi al la leganto laŭregulan traktaĵon pri la ekonomia sistemo, al kiu la supredirita Italo lasis sian nomon. Mi tie havas, en du tirkestoj de mia aktoŝranko, ĉiujn materialojn kiujn mi bezonus por ĉi tiuj du paragrafoj; sed mi malŝatas fanfaroni pri pruntoscienco. Tontio estas morta; mi eĉ devas diri ke mi neniam renkontis iun por bedaŭri lin. Kaj koncerne la sistemon de la tontino(1), jen per kelkaj vortoj, ĉio kion necesas ke oni konu pri ĝi, por la kompreno de la simpla kaj vera rakonto kiu tuj sekvos :

Pluraj gajaj junuloj kunigas certan sumon, kiu poste estos deponita en banko, kun réinvestitaj interezoj. La deponintoj vivas sian vivon, mortas ĉiu laŭvice; kaj kiam ili ĉiuj estas mortaj krom ununura, estas al ĉi tiu lasta pluvivanto ke la tuta sumo alfalas, interezoj inkluzive. La koncerna pluvivanto troviĝas tiam esti, verŝajne, tiel surda ke li eĉ ne povas aŭdi la bruon vigligitan pri sia bonŝanco; kaj, laŭ cîu probableco, eĉ li mem havas tro malmulte da vivtempo por povi ĝui ĝin. La leganto nun komprenas tion kion la sistemo havas da poezio, por ne diri da fieco : sed samtempe estas, en tiu ĉi sistemo, io riskoplena, ŝajno de sporto, kiu iam estigis ĝin karan al niaj geavoj.

Kiam Jozefo Finsinko kaj lia frato Virmastro estis nur du knabetoj en pantalonetoj, ilia patro, bonhava komercisto de Cheapside, subskribigis ilin en eta tontino(1) de tridek sep partoj. Ĉiu parto estis por mil sterlingaj pundoj(2). Jozef Finsinko memoras, eĉ hodiaŭ, la viziton ĉe la notario : ĉiuj membroj de la tontino(1), geknaboj kiel li, kunvenigitaj en notariejo, kaj ĉiu siavice venantaj sidiĝi en grandan fotelon por subskribi siajn nomojn, kun la helpo de bona maljuna sinjoro kun okulvitroj kaj piedoj vestitaj de botoj kiel Velingtono. Li memoras, kiel post la kunsido li ludis kun la aliaj infanoj en herbejo kiu troviĝis malantaŭ la domo de la notario, kaj la belegan batalon kiun li ekigis kontraŭ unu el siaj kun-tonin-anoj, kiu sin permesis pinĉi al li la nazon. La bruego de la batalo venis interrompi la notarion, dum li sin okupis en sia oficejo regali la gepatrojn per kukoj kaj vino : tiel ke la batalantoj estis abrupte apartigataj, kaj Jozefo (kiu estis la plej malgranda el la du kontraŭuloj) ricevis la kontentecon aŭdi laŭdi sian bravecon de la maljuna sinjoro kun botoj kiel Velingtono, tiel ankaŭ kiel ekscii ke ĉi tiu, en lia aĝo, same kondutis. Tiam Jozefo demandis al si ĉu, en sia aĝo, la maljuna sinjoro jam havis etan senharan kapon; kaj malgrandajn botoj kiel Velingtono.

En 1840, la tridek sep kotizantoj estis ĉiuj vivantaj; en 1850, ilia nombro malpliiĝis je ses; en 1856 kaj 1857, la Krimeo kaj la granda Hinda ribelo, helpantaj la naturan fluon de la aferoj, forprenis ne malpli ol naŭ el la tontinanoj(1). En 1870 nur kvin el tiuj restis vivantaj; kaj, je la dato de mia rakonto, restis nur tri el ili, inter kiuj Jozefo Finsinko kaj lia pli aĝa frato.

Je ĉi tiu dato, Virmastro Finsinko estis en sia sepdek-tria jaro. Delonge travivanta la malagrablajn efikojn de la aĝo, li finfine retiriĝis el la aferoj, kaj nuntempe vivis en absoluta emeritiĝo, sub la tegmento de sia filo Miĥaelo, la fama proceduristo. Jozefo, aliflanke, estis ankoraŭ memstara, kaj ankoraŭ prezentis nur duonrespektindan mienon en la stratoj kie li ŝatis promeni. La afero estis, mi devas aldoni, des pli bedaŭrinda ke Virmastro ĉiam sekvis (ĝis en la plej etaj detaloj) vere modelan anglan vivon. La aktiveco, la akurateco, la dececo kaj iu rimarkinda gusto por la kvar procentoj, ĉiujn ĉi naciajn virtojn kiujn oni konsentas konsideri kiel la bazojn mem de verda maljuneco, Virmastro Finsinko observis ilin en tre alta grado : kaj jen kie ili kondukis lin, ĉe la aĝo de sepdek tri jaroj ! Dum Jozefo, pli juna je apenaŭ du jaroj, kaj kiu estis en la plej enviinda stato de konservado, sin senhonorigis dum sia tuta vivo samtempe pro pigreco kaj pro originaleco. Unue kuntirita en la ledokomerco, li baldaŭ laciĝis pri komerco. Malfeliĉa pasio por ĝeneralaj nocioj, pro ne esti siatempe subpremita, de tiam komencis detrui lian maturan aĝon. Tute ne estas pasio pli malvigliga por la menso, ol eble tiu juko publike paroli, kiu cetere estas sufiĉe ordinara akompano aŭ surogato. Pri la kazo de Jozefo, almenaŭ, la du malsanoj estis kunigitaj : iom post iom aperis la akra periodo, tiu kiam la malsanulo faras senpagajn prelegojn; kaj, antaŭ ol malmultaj jaroj pasis, la malfeliĉulo alvenis ĝis la grado esti preta entrepreni kvinhoran vojaĝon por paroli antaŭ la gebuboj de bazlernejo.

Ne ĉar Jozefo Finsinko estis, eĉ iom, klerulo ! Lia tuta erudicio limiĝis en tio per kio provizis lin la elementaj lernolibroj kaj la ĉiutagaj gazetoj. Li eĉ ne leviĝis al enciklopedioj; estis, li diris, "la vivo kiu estis lia libro". Li estis preta konfesi ke liaj prelegoj ne estis direktitaj al universitataj profesoroj : ili estis direktitaj, laŭ li, "al la granda koro de la popolo". Kaj lia ekzemplo emus kredigi ke la "koro" de la popolo estas sendependa de ĝia kapo : ĉar la fakto estas ke, malgraŭ siaj stultaĵoj kaj siaj banalaĵoj, la cerbumaĉoj de Jozefo Finsinko estis, ordinare, favore akceptitaj. Li plezure rememorigis interalie la sukceson de la prelego kiun li faris al senlaboruloj, pri "Kiel ni povas komforte vivi kun du mil frankoj jare". La edukado, ĝiaj celoj, ĝiaj objektoj, ĝia utileco kaj ĝia graveco, altiris al Jozefo, plurloke, la respekteman konsideron de amaso da stultuloj. Kaj pri lia fama eseo pri la viv-asekuro rigardata laŭ siaj rilatoj kun la amasoj, la Reciproka Pliboniĝa Societo de Laboristoj de la Insulo de Hundoj, al kiu ĝi estis legita, estis tiel ĉarmita per ĝi (tio kio vere donas malĝojan ideon pri la kolektiva inteligenteco de tiu ĉi asocio) ke la sekvan jaron, ĝi elektis Jozefon Finsinkon kiel sian honoran prezidanton; titolo kiu, vere, estis eĉ malpli ol senpaga, ĉar ĝi implicis, flanke de sia posedanto, ĉiujaran donon al la kaso de la Societo. Sed la memestimo de la nova honor-prezidanto havis en ĝi ne malpli da kialo por esti alte kontenta.

Nu, dum Jozefo tiel konstruis al si reputacion inter la pli klerigita parto de la sensciuloj, lia hejma vivo estis subite plenigita de orfoj. La morto de lia plej juna frato, Jakobo, igis lin kuratoron de du knaboj, Maŭrico kaj Johano; kaj dum la sama jaro lia familio denove ŝveliĝis per la aldono de fraŭlineto, la filino de Ĝono Henrio Hazeltino, eskviro, viro kun modesta riĉaĵo, kaj ŝajne, malmulte provizita per amikoj. Tiu ĉi Hazeltino nur unufoje vidis Jozefon Finsinkon, en konferencejo de Holovojo; sed ĉe la elirejo de ĉi tiu salono, li iris al sia notario, redaktis novan testamenton kaj testamentis al la preleganto la prizorgon de sia filino, tiel kiel ŝia malgranda riĉaĵo. Jozefo estis tio kion oni povas nomi "bonan infanon"; kaj tamen estis nur kontraŭvole ke li akceptis tiun novan respondecon, enpresis anoncon por peti guvernistinon kaj brokante aĉetis infanĉareton. Multe pli volonte li akceptis, kelkajn monatojn pli frue, siajn du nevojn, Maŭricon kaj Johanon; kaj tio ne tiom pro familiaj ligoj, kiom pro tio ke la ledokomerco (en kiu, kompreneble, li rapidis investi la tridek mil pundojn(2) kiuj formis la riĉaĵon de liaj nevoj) manifestis ekde nelonge neklarigeblajn simptomojn de malkresko. Juna sed kapabla skoto estis poste elektita kiel administranto de la entrepreno; kaj neniam plu de tiam Jozefo Finsinko devis klopodi pri la malagrablaj zorgoj de negocoj. Lasinte sian komercon kaj siajn zorgatojn en la manoj de la kapabla skoto, li entreprenis longan vojaĝon tra la kontinento kaj ĝis Malgrand-Azio.

Kun plurlingva biblio en iu mano kaj frazlibro en la alia, li sinsekve boris al si sian vojon tra homoj de dek du malsamaj lingvoj. Li trouzis la paciencon de interpretistoj, ĉiam kiam li povis senpage akiri iliajn servojn; kaj mi ne bezonas aldoni, ke li plenigis amason da notlibretoj per la rezultoj de siaj observoj.

Li pasigis plurajn jarojn por ĉi tiuj fruktodonaj konsultoj de la granda libro de la homa vivo, kaj revenis al Anglio nur kiam la aĝo de siaj zorgatoj postulis siaflanke pli da zorgado. La du knaboj estis metitaj en lernejon, malmultekostan, tio estas evidenta, sed finfine sufiĉe bonan, kaj kie ili ricevis klaran komercan edukadon; tro klaran, eble eĉ, ĉar la komerco de la ledaĵoj sin tiam trovis en situacio kiu meritintus ne esti tre atente ekzamenata.

Fakte, kiam Jozefo sin preparis redoni al siaj nevoj siajn kurator-kontojn, li malkovris, kun ĉagrenego, ke la heredaĵo de lia frato Jakobo ne kreskis sub lia protektorato. Supozante ke li lasu al siaj du nevoj ĝis la lasta speso de sia persona riĉaĵo, li konstatis ke li devos ankoraŭ konfesi al ili malprofiton de sep mil okcent pundoj(2). Kaj kiam ĉi tiuj faktoj estis komunikitaj al la du fratoj, en ĉeesto de proceduristo, Maŭrico Finsinko minacis sian onklon per ĉiuj severecoj de la leĝo. Mi vere kredas ke li ne hezitus (malgraŭ la familia ligiteco) uzi ĝis la plej ekstremaj mezuroj, se lia proceduristo ne retenis lin.

- Neniam vi sukcesos ĉerpi sangon el ŝtono ! sagace diris al li tiu ĉi juristo.

Kaj Maŭrico komprenis la ĝustecon de la proverbo, kaj konsentis aranĝi kompromison kun sia onklo. Unuflanke, Jozefo rezignis pri ĉio kion li posedis, kaj konsentis al sia nevo grandan parton de la tontino(1), kiu komencis fariĝi spekulaĵo el la plej seriozaj. Aliflanke, Maŭrico promesis siakoste prizorgi sian onklon same kiel fraŭlinon Hazeltinon (kies malgranda riĉaĵo malaperis kun la cetero), kaj provizi ĉiun el ili, per unu sterlinga pundo(2) monate, kiel poŝmono.

Tiu ĉi subvencio estis pli ol sufiĉa por la bezonoj de la maljunulo. Oni malfacile komprenas kiel male, ĝi povis sufiĉi por la juna fraŭlino kiu devis sin vesti, sin frizi, ktp., nur per tiu ĉi mono; sed ŝi sukcesis, Dio scias kiamaniere, kaj afero ankoraŭ pli miriga, ŝi neniam plendis. Ŝi cetere estis sincere ligita al sia kuratoro, malgraŭ la kompleta nekompetenteco de tiu ĉi por priatenti ŝin. Almenaŭ li neniam sin montris severa aŭ malica rilate al ŝi, kaj, finfine, estis eble io kortuŝa en la infana scivolemo kiun li sentis pro ĉiaj senutilaj scioj, kiel ankaŭ en la senkulpa ĝuo kiun havigis al li la plej eta signo de admiro kiun oni vidigis al li. Ĉiaokaze, kvankam la proceduristo lojale avertis Julian Hazeltinon ke la kombinaĵo de Maŭrico prezentis por ŝi domaĝon, la bonega knabino malvolis plie kompliki la malfacilaĵojn de onklo Jozefo. Kaj tiel la kompromiso efektiviĝis.

En granda, malluma, veaspekta domo de la strato Karlo, Blomsburio, ĉi tiuj kvar homoj kune loĝis; laŭŝajne familio, reale financa asocio. Julia kaj onklo Jozefo kompreneble estis du sklavoj. Johano tute absorbita de sia pasio por la banĝo, la koncertkafejo, la drinkejo de artistoj kaj la sportaj gazetoj, estis persono denaske kondamnita ĉiam nur ludi duarangan rolon. Kaj, tiel, ĉiuj malĝojoj kaj ĉiuj ĝojoj de la mastrumado estis tute transdonitaj al Maŭrico.

Ni scias la kutimon kiun alprenis la moralistoj por konsoli la mensmalfortulojn, asertante al ili ke, en ĉiu vivo, la sumo de malĝojoj kaj tiu de ĝojoj ekvilibriĝas, aŭ preskaŭ tiel. Sed, certe, sen voli insisti pri la teoria eraro de tiu ĉi pia mistifiko, mi povas certigi ke, pri Maŭrico, la sumo de la amaraĵoj multe superis tiun de la dolĉecoj. La junulo ŝparis al si mem neniun laciĝon, kaj ankaŭ ne ŝparis ĝin al aliaj. Estis li kiu vekis la servistojn, kiu forŝlosis la restaĵojn de la manĝoj, kiu gustumis la vinojn, kiu nombris la biskvitojn. Doloraj scenoj okazis ĉiun sabaton, dum la kontrolo de la fakturoj, kaj la kuiristino ofte estis ŝanĝita, kaj ofte la provizistoj sur la interŝtuparo de servado elverŝis sian tutan kolekton da insultoj, rilate pri diferenco de tri spesoj. En la okuloj de malprofunda observanto, Maŭrico Finsinko riskintus esti rigardata kiel avarulon. En siaj propraj okuloj li simple estis viro kiu estis ŝtelita. La mondo ŝuldis al li 7.800 sterlingajn pundojn(2), kaj li estis vere rezoluta fari al si repagi ilin.

Sed estis ĉefe per lia konduto kun Jozefo ke klare manifestiĝis la karaktero de Maŭrico. Onklo Jozefo estis investo al kiu la junulo multe fidis : tial li neniam cedis al io ajn por konservi lin al si. Ĉiumonate, la maljunulo, malsana aŭ ne, devis trapasi zorgeman ekzamenon de kuracisto. Lia dieto, lia vestaĵo, liaj okazaj ekskursoj, ĉio ĉi estis altrudita al li kiel kaĉo al infanoj. Se la vetero estis iom malbona, malpermeso eliri. Okaze de bela vetero, precize je la naŭa matene, onklo Jozefo devis troviĝi en la vestiblo; Maŭrico ekzamenis ĉu li havas gantojn, kaj ĉu liaj ŝuoj eltenas la akvon; post tio la du viroj iris al la oficejo, brako en brako. Promenado kiu verŝajne tute ne estis gaja, ĉar la du kunuloj neniel zorgis vidigi amikecajn sentojn unu al la alia. Maŭrico neniam ĉesis kaj riproĉi al sia kuratoro la malprofiton de 7.800 pundoj(2), kaj bedaŭri la plian ŝarĝon konsistigitan de fraŭlino Hazeltino. Kaj Jozefo, eĉ bona infano kiun li estis, sentis por sia nevo ion kiu multe similis al malamo. Kaj la iro eĉ estis nenio kompare kun la reveno; ĉar la nura vido de la oficejo, sen kalkuli kun ĉiuj detaloj de tio kio okazis tie, sufiĉintus por veneni la vivon de la du Finsinkoj.

La nomo de Jozefo estis ankoraŭ surskribita sur la pordo, kaj estis denove ankoraŭ li kiu tenis la subskribon de la ĉekoj. Sed ĉio ĉi estis nur pura politika manovro flanke de Maŭrico, celanta malkuraĝigi la aliajn membrojn de la tontino(1). Reale, estis Maŭrico mem kiu zorgis pri la ledkomerco; kaj mi devas aldoni ke ĉi tiu afero estis por li neelĉerpebla fonto de malĝojoj. Li provis vendi ĝin, sed ricevis nur seninteresajn proponojn. Li provis pligrandigi ĝin, kaj sukcesis nur pligrandigi la elspezojn; malgrandigi ĝin, kaj estis nur profitoj kiujn li sukcesis malgrandigi. Neniu iam kapablis eltiri unu speson el tiu ĉi leda komerco, krom la "kapabla" skoto kiu, kiam Maŭrico maldungis lin, instaliĝis en la ĉirkaŭaĵo de Banfo, kaj konstruigis al si kastelon per siaj profitoj. La memoron pri tiu ĉi trompema skoto, Maŭrico ne mankis eĉ unu tagon malbeni ĝin, dum sida en sia skriboĉambro, li malfermis sian poŝtaĵon, kun la maljuna Jozefo sida ĉe alia tablo, atendanta liajn ordonojn kun la plej malafabla mieno, aŭ alie, furioze skribaĉanta sian subskribon sur li ne sciis kion. Kaj kiam la skoto intensigis la senhonton ĝis sendi sciigon pri sia geedziĝo (kun Davida, plejaĝa filino de la pastoro Baruĉo Mak Kraŭ), la malfeliĉa Maŭrico vere kredis ke li tuj spertos apopleksion.

La horoj de ĉeestado en la oficejo estis, iom post iom, reduktitaj al la honeste minimuma ebleco. Tiel ajn profunda estis la sento de Maŭrico pri liaj devoj (rilate al si mem), tiu ĉi sento ne iris ĝis doni al li la kuraĝon restadi inter la kvar muroj de lia oficejo, kun tie la ombro de ĉiutage plilongiĝanta bankroto. Post kelkaj horoj de atendado, estro kaj laboristoj suspiris, streĉiĝis kaj eliris, pretekstante meditadi pri la enuo de la morgaŭo. Tiam la ledvendisto revenigis sian vivan kapitalon ĝis la strato Karlo, kiel salona hundo. Post tio, enmuriginte lin en la domo, li mem reiris esplori la butikojn de la brokantistoj, serĉante sigelringojn, la solan pasion de sia vivo.

Koncerne Jozefo, li havis pli ol la memkontentecon de viro, li havis la memkontentecon de preleganto. Li konfesis ke li malpravis, kvankam oni pekis kontraŭ li (interalie la "kapabla" skoto) pli ol li mem pekis. Sed li asertis ke, eĉ se li trempintus siajn manojn en sango, li tamen ne meritintus esti tiel traktata laŭ volo de juna bubaĉo, esti kaptita en la skriboĉambro de sia propra komercodomo, esti senĉese turmentata de ofendaj komentoj pri sia tuta pasinta kariero, vidi, ĉiumatene, sian kostumon ekzamenita de supre malsupren, sian kolumon malfaldata, la ĉeeston de siaj duongantoj sur la manoj severe kontrolata, kaj esti promenigata sur la strato kaj revenigata hejmen kiel bebo zorge de vartistino. Ĉe la pensado pri ĉio ĉi, lia animo ŝveliĝi de veneno. Li hastis pendigi al vestohoko, en la vestiblo, sian ĉapelon, sian mantelon kaj la abomenajn duongantojn, kaj poste supreniri por rekuniĝi kun Julia kaj siajn notlibretojn. La salono de la domo, almenaŭ, estis ŝirmita kontraŭ Maŭrico, ĝi apartenis al la maljunulo kaj la juna knabino. Estis tie ke tiu ĉi kudris siajn robojn; estis tie ke onklo Jozefo makulis siajn okulvitrojn per inko, tute feliĉa registri sensekvajn faktojn, aŭ kolekti la ciferojn de senvaloraj statistikoj.

Ofte, dum li estis en la salono kun Julia, li bedaŭris la malbonŝancon kiu faris lin unu el la membroj de la tontino(1).

- Sen ĉi tiu malbenita tontino(1), li priĝemis iun vesperon, Maŭrico ne ŝatus reteni min ! Mi povus esti libera viro, Julia ! Kaj estus por mi tiel facile vivteni min prelegante !

- Certe, tio estus facila por vi ! respondis Julia kiu havis oran koron. Kaj estas malkuraĝe kaj malnoble, flanke de Maŭrico, senigi vin de io kio tiom amuzas vin !

- Ĉu vi vidas, infano mia, li estas estulo sen inteligenteco ! ekkriis Jozefo. Pensu iomete pri la grandega okazo lerni kiun li havas ĉi tie, ĉemane, kaj kiun tamen li neglektas ! La kvanto da diversaj konoj kiujn mi povus sciigi al li, Julia, se nur li konsentus aŭskulti min, ĉi tiu kvanto, ne estas vortoj por doni al vi ideon pri ĝi !

- Ĉiukaze, kara onklo mia, vi devas bone atenti ne incitiĝi ! dolĉe observigis Julia. Ĉar, vi scias, se vi ŝajnas eĉ iom malsana, oni tuj sendos serĉi la kuraciston !

- Estas vere, infano mia, vi pravas ! respondis la maljunulo. Jes, mi provos regi min ! Studo trankviligos min !

Kaj li estis serĉonta sian galerion da notlibretoj.

- Mi demandas al mi, li hazardis, mi demandas al mi ĉu, dum vi laboras per viaj manoj, tio ne interesus vin aŭdi…

- Jes ja, jes ja, tio multe interesus min ! ekkriis Julia. Nu, legu al mi unu el viaj observoj !

Tuj la notlibreto estis malfermata, kaj la okulvitroj firmigataj sur la nazo, kvazaŭ la maljunulo volis malebligi ajnan eventualan returniĝon flanke de sia aŭskultantino.

- Tio kion mi proponas legi al vi hodiaŭ, li komencis iun vesperon post esti tusanta por heligi al si la voĉon, estos, se vi bonvolos permesi tion al mi, la notoj kolektitaj de mi, sekve de tre grava interparolado kun siria kuriero nomita Davio Abbas, "Abbas", eble vi ne scias tion, estas la latina nomo por abato. La rezultoj de ĉi tiu intervjuo bone kompensas la prezon kiun ĝi kostis al mi ĉar, ĉar Abbas komence ŝajnis iom malpaciencigita de la demandoj kiujn mi metis al li pri diversaj punktoj de regiona statistiko, mi trovis min altrudita trinkigi lin el mia poŝo. Nu, jen tiuj notoj !

Sed ĉe la momento kiam, post esti denove tusanta, li pretiĝis komenci sian legadon, Maŭrico neatendite eniris en la domon, vigle alvokis sian onklon kaj ekde la sekva momento invadis la salonon, svingante en sia mano gazeton de la vespero.

Kaj, vere, li revenis ŝarĝita de bonega novaĵo. La gazeto sciigis la morton de generala leŭtenanto Sro Glasgoŭ Begar, KCSI, KCMG, ktp. Tio signifis ke la tontino(1) nun havis nur du membrojn : la du fratojn Finsinkojn. Finfine ŝanco venis por Maŭrico !

Vere ja la fratoj neniam estis komprenemaj. Kiam la famo pri la vojaĝo de Jozefo al Malgrand-Azio disvastiĝis, Virmastro, hejmama kaj rutina, incite sin esprimis. "Mi trovas la konduton de mia frato klare maldeca !" li flustris. Memoru tion kion mi diras al vi; li fine iros ĝis la Norda Poluso ! Vera skandalo por iu Finsinko ! Kaj ĉi tiuj amaraj paroloj estis pli poste transdiritaj al la vojaĝanto. Ankoraŭ pli malbona ofendo, Virmastro rifuzis ĉeesti la prelegon pri Edukado, ĝiaj celoj, ĝiaj principoj, ĝia utileco kaj ĝia konsekvenco, kvankam iu loko estis rezervita al li sur la podio. Ekde tiam, la du fratoj ne revidis unu la alian. Sed, aliflanke, neniam ili malkaŝe kverelis, tiel ke ĉio kredigis ke kompromiso inter ili estus facilaĵo por konkludi. Jozefo (laŭ ordono de Maŭrico) devis profiti de sia situacio kiel duanaskito; kaj Virmastro ĉiam havis la reputacion esti nek troŝparema nek kverelema. Jes, ĉiuj elementoj de kompromiso inter la du fratoj kuniĝis ! Kaj Maŭrico, ekde la morgaŭo, tute vigligita de la perspektivo povi finfine rericevi siajn 7.800 sterlingajn pundojn(2), rapidegis al la oficejo de sia kuzo Miĥaelo.

Miĥaelo Finsinko estis ia publika persono. Tre frue spertigita pri la leĝo, kaj tute sen protektantoj, li fariĝis la spertulo pri dubindaj aferoj. Ni konis lin kiel advokato pri senesperaj kaŭzoj. Oni sciis lin kapablan eltiri atestaĵon el ŝtipo, aŭ produktigi interezojn de orminejo. Kaj konsekvence, lia kabineto estis sieĝita de la multnombra kasto de tiuj kiuj ankoraŭ havas iom da reputacio por perdi, kaj kiuj estas perdontaj tiun malmulton kiu restas el ili, de tiuj kiuj faris bedaŭrindajn konatiĝojn, kiuj perdis kompromitajn paperojn, aŭ kiuj devis elteni provojn de ĉantaĝo de siaj eks-servistoj. En la intima vivo Miĥaelo estis plaĉa homo. Sed lia profesia sperto donis al li, kontraste, grandan guston por solidaj kaj sekuraj investoj. Fine, eĉ pli kuraĝiga detalo, Maŭrico sciis ke lia kuzo ĉiam mallaŭdis la aferon de la tontino(1).

Estis do kun preskaŭ la certeco sukcesi ke Maŭrico tiumatene sin prezentis antaŭ sia kuzo kaj febre pretiĝis por submeti al li sian planon. Dum pli ol kvaronhoro, la proceduristo, sen interrompi lin, lasis lin insisti pri la evidentaj avantaĝoj de kompromiso kiu permesus al la du fratoj partigi inter si la totalon de la tontino. Fine, Maŭrico vidis sian kuzon sin levi el sia brakseĝo kaj sonorigi por alvoki komizon.

- Nu ! evidente, Maŭrico, diris Miĥaelo, tio ne taŭgas !

Vane la komercisto de ledaĵoj pledis kaj rezonis, kaj revenis ĉiujn sekvajn tagojn por daŭre pledi kaj rezoni. Vane li proponis supergajnon de mil, du mil, tri mil pundoj(2). Vane li proponis, en la nomo de sia onklo Jozefo, kontentiĝi je triono de la tontino(1) kaj lasi por Miĥaelo kaj lia patro la aliajn du trionojn. La proceduristo ĉiam donis al li la saman respondon : "Tio ne taŭgas".

- Miĥaelo ! finfine ekkriis Maŭrico, mi ne komprenas al kio vi volas alveni ! Vi ne respondas al miaj argumentoj, vi eĉ ne diras vorton ! Miaflanke mi kredas ke via sola celo estas kontraŭi min !

La proceduristo bonkorece ridetis.

- Estas iu afero kiun vi povas kredi, ĉiuokaze, li diris : estas ke mi estas rezoluta ne konsideri vian proponon ! Vi vidas ke mi hodiaŭ estas iom pli komunikema; ĉar estas la lasta fojo ke ni interparolas pri ĉi tiu temo !

- La lastan fojon ! ekkriis Maŭrico.

- Jes ! mia bonulo, perfekte ! La forira trinko ! respondis Miĥaelo. Mi ne povas oferi al vi mian tutan tempon ! Kaj, pri tio, ĉu vi mem ja havas nenion por fari ? Ĉu do la komerco de ledaĵoj iras per si mem, sen ke vi bezonas prizorgi ĝin ?

- Ho ! Vi nur provas malbonhumorigi min ! furioze grumblis Maŭrico. Vi ĉiam malamis kaj malestimis min, ekde la infanaĝo !

- Nu, ne, ne, mi neniam pensis malami vin ! rebatis Miĥaelo laŭ sia plej akordiga tono. Male, mi plivole havas amikecon al vi; vi estas persono, tiel miriga, tiel neatendita, tiel romantika, almenaŭ vidante vin de ekstere !

- Vi pravas ! diris Maŭrico sen aŭskulti lin. Ne utilas ke mi revenu ĉi tien ! Mi vidos vian patron mem !

- Ho ! Ne, vi ne vidos lin ! diris Miĥaelo. Neniu povas vidi lin !

- Mi ŝatus scii kial ? kriis lia kuzo.

- Kial ? Mi neniam sekretis tion; ĉar li estas tro suferanta !

- Se li estas tiel suferanta, kiel vi diras tion, kriis Maŭrico, des pli da kialo por ke vi akceptu mian proponon ! Mi volas vidi vian patron !

- Ĉu vere ? demandis Miĥaelo.

Post tio, ekstaranta, li sonorigis al sia komizo.

Tamen venis la tempo, kiam, laŭ la opinio de Sro Farado Bondo, (la fama kuracisto kies nomon ĉiuj niaj legantoj certe konas, eĉ se nur pro tio ke li vidis ĝin piede de sanbultenoj publikigitaj en la ĵurnaloj), la malbonsorta Jozefo, tiu kokino kun ovoj el oro, devis esti transportita al la pli pura aero de Burnmuto. Kaj, kun li, la tuta familio iris ekloĝi en ĉi tiu eleganta dezerto de vilaoj : Julia, kontentega, ĉar foje okazis al ŝi, en Burnmuto, konatiĝi; Johano, senkonsola, ĉar ĉiuj liaj gustoj estis en urbo; Jozefo, tute indiferenta pri la loko kie li troviĝis, kondiĉe ke li havu ĉemane plumon, inkon kaj kelkajn gazetojn; fine Maŭrico mem sufiĉe kontenta por, resume, iom maloftigi siajn vizitojn al la oficejo kaj havi liberan tempon por pripensi pri sia situacio.

La kompatinda knabo estis preta por ĉia forofero; ĉio kion li petis, estis reakiri sian monon kaj sukcesi formeti la ledkomercon. Tiel ke, pro la modereco de liaj postuloj, ŝajnis al li tre strange ke li ne trovis rimedon instigi Miĥaelon al aranĝo. "Se nur mi povus diveni la kialojn kiuj inklinigas lin rifuzi mian proponon !" Li senfine ripetis tion al si. Kaj, tage, promenante en la arbaroj de Branksomo; nokte, sin turnante sur sian liton; ĉetable, forgesante manĝi; ĉebane, forgesante revesti sin, ĉiam li havis la menson hantata de ĉi tiu problemo : "Kial. Miĥaelo rifuzis ?"

Fine, iun nokton, li ekkuris en la ĉambron de sia frato, kiun li vekis per fortaj skuoj.

- Kio ? Kion okazas ? demandis Johano.

- Julia reiros morgaŭ ! respondis Maŭrico. Ŝi revenos al Londono, prepari la domon kaj dungi kuiristinon. Kaj, postmorgaŭ, ni ĉiuj sekvos ŝin !

- Ho ! Bone ! ekkriis Johano. Sed kial ?

- Johano, mi trovis ! serioze rebatis lia frato.

- Trovis kion ? demandis Johano.

- Trovis kial Miĥaelo ne volas akcepti mian kompromison ! diris Maŭrico. Kaj estas ĉar li ne povas akcepti ĝin ! Estas ĉar onklo Virmastro mortis, kaj li kaŝas lin !

- Ĉiopova Dio ! ekkriis la impresebla Johano. Sed pro kia kialo ? Por kia intereso ?

- Por malebligi ricevi la profiton de la tontino(1) ! diris lia frato.

- Sed li ne povas tion ! kontestis Johano. Vi rajtas postuli ateston de la kuracisto !

- Kaj ĉu vi neniam aŭdis paroli pri kuracistoj kiuj lasas sin subaĉeti ? demandis Maŭrico. Ili estas tiom oftaj kiom fragoj en la arbaroj; vi povas laŭvole trovi multe da ili po tri kaj duono pundoj(2) pokape.

- Mi ja scias ke miaflanke, mi ne konsentus por malpli ol kvindek pundoj(2) ! Ne sukcesis Johano sin reteni por diri.

- Kaj tiel, Miĥaelo intencas trompi nin ! daŭrigis Maŭrico. Lia klientaro malpliiĝas, lia reputacio malpliiĝas, kaj kompreneble, li havas planon; ĉar la ulo estas terure ruza. Sed ankaŭ mi ja estas ruza, kaj plie mi havas miaflanke la forton de malespero. Mi perdis 7.800 pundojn(2) kiam mi estis ankoraŭ orfo sub kuratoreco !

- Ho ! Ne rekomencu tedi nin per ĉi tiu rakonto ! interrompis Johano. Vi bone scias ke vi jam perdis multe pli da mono volante reakiri tiun ĉi !

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€.

Last edited: 12/03/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment