Kiel finiĝis la libertago de Miĥaelo Finsinko.

Miĥaelo estis, kiel mi jam diris, bonega knabo, kaj kiu ŝatis tiom elspezi sian monon, kaj eble eĉ pli, kiom gajni ĝin. Sed li akceptis siajn amikojn nur en restoracio, kaj la pordoj de lia privata loĝejo preskaŭ ĉiam restis fermitaj. La unua etaĝo, havanta pli da aero kaj lumo, servis kiel loĝejo por la maljuna Virmastro; la salono preskaŭ neniam malfermiĝis; kaj estis la manĝoĉambro kiu formis la ordinaran restadejon de la proceduristo. Estas ĝuste tie, en ĉi tiu manĝoĉambro de la teretaĝo, kie ni retrovas Miĥaelon sidiĝantan ĉe la tablo por vespermanĝi, en la vespero de la glora libertago kiun li dediĉis al sia amiko Fosulo. Maljuna skota mastrumistino, kun tre brilaj okuloj kaj volonte moka buŝeto, respondecis pri la bona ordo de la domo. Ŝi staris apud la tablo dum ŝia juna mastro malvolvis sian buŝtukon.

- Mi kredas, timeme riskis Miĥaelo, ke mi volonte prenus iom da brando kun sodakvo.

- Tute ne, sinjoro Miĥaelo ! senprokraste respondis la mastrumistino. Ruĝan vinon kaj akvon !

- Bone, bone, Katerino, ni obeos al vi ! diris la proceduristo. Kaj tamen, se vi scius kiel tago estis laciga ĉe la oficejo !

- Kio ? eligis la maljuna Katerino. Sed vi ne metis piedon ĉe la oficejo dum la tuta tago !

- Kaj kiel fartas la maljunulo ? demandis Miĥaelo por ŝanĝi la temon de la konversacio.

- Ho ! Ĉiam estas la sama afero, sinjoro Miĥaelo ! respondis la mastrumistino. Mi ja kredas ke nun li fartos ĉiam same ĝis la fino de la kompatindulo ! Sed ĉu vi scias ke vi ne estas la unua hodiaŭ por meti al mi ĉi tiun demandon ?

- Ba ! ekkriis Miĥaelo. Kaj kiu do faris ĝin al vi antaŭ mi ?

- Unu el viaj bonaj amikoj, respondis Katerino ridetante, via kuzo, sinjoro Maŭrico !

- Maŭrico ! Kion ĉi tiu almozulo venis serĉi ĉi tie ? demandis Miĥaelo.

- Li diris al mi ke li venis preterpasante por viziti Sron Virmastron ! rekomencis la mastrumistino. Sed mi, vi vidas, mi havas mian ideon pri tio kion li venis fari. Li provis subaĉeti min, sinjoro Miĥaelo ! Ŝmiri min ! ŝi ripetis kun neimitebla ekmalestimo.

- Ĉu vere ? diris Miĥaelo. Mi almenaŭ vetas ke li ne devis proponi al vi grandan sumon !

- La sumo ne gravas ! diskrete rebatis Katerino. Sed la fakto estas ke mi resendis lin al liaj aferoj kiel decis ! Li ne hastos reveni ĉi tie !

- Vi scias ke necesas ke li ne vidu mian patron ! diris Miĥaelo. Mi ne intencas montri la kompatindan maljunulon al senvalora kreteno kiel li !

- Vi povas esti sen timo ĉi-flanke ! respondis la fidela servistino. Sed tio kio estas amuza, sinjoro Miĥaelo, atentu do ne verŝi saŭcon sur la tablotukon !, tio kio estas amuza, estas ke li imagas ke via patro mortis, kaj ke vi sekrete gardas la aferon !

Miĥaelo zumkantis melodion.

- La besto pagos al mi por ĉio ĉi ! li diris.

- Ĉu, kun la leĝo, vi povus nenion kontraŭ li ? proponis Katerino.

- Ne, almenaŭ ne nun ! respondis Miĥaelo. Sed diru do, Katerino ! Vere mi ne opînias ke ĉi tiu ruĝa vino estas tre sana trinkaĵo ! Nu ! Havu iom da koro, kaj donu al mi glason da brando !

La vizaĝo de Katerino akiris la harditecon de diamanto.

- Nu ! Ĉar tiel estas, grumblis Miĥaelo, mi ne pli manĝos ion !

- Estos kiel vi volos, sinjoro Miĥaelo ! diris Katerino.

Post tio, ŝi trankvile komencis demeti la tablon.

"Kiel mi dezirus ke ĉi tiu Katerino estu malpli sindonema servistino !" suspiris Miĥaelo refermante post si la pordon de la domo.

La pluvo ĉesis. La vento ankoraŭ blovis, sed pli milde, kaj kun malvarmeto kiu ne estis sen ĉarmo. Alveninte al la angulo de la strato Reĝo, Miĥaelo subite rememoris sian glason da brando, kaj eniris en brile lumigitan tavernon. La taverno estis preskaŭ plena. Tie estis du fiakristoj, duon-dekduo da profesiaj senlaboruloj; en angulo, eleganta ĝentlemano provis vendi al alia multe pli juna ĝentlemano, kelkajn estetikajn fotojn kiujn li mistere eltiris el leda skatolo; en alia angulo, du geamantoj diskutis la temon scii en kiu parko ili trovos la plej vastan ombrejon por fini la vesperon. Sed la centra loko kaj la granda altiro de la taverno estis malgranda maljunulo vestita de longa nigra redingoto, konfekcie aĉetita, kaj sendube de freŝdata akiro. Sur la marmora tablo antaŭ li, inter sandviĉoj kaj glaso da biero, kuŝis paperfolioj kovritaj de skribaĵo. Lia mano svingiĝis en la aero kun oratoraj gestoj, lia voĉo, nature maldolca, konformiĝis al la tono de la prelegejo; kaj, per artifikoj kompareblaj al tiuj de la antikvaj sirenoj, ĉi tiu maljunulo tenis sub nerezistebla fascino la servistinon de la drinkejo, la du koĉerojn, grupon da ludantoj kaj kvar el la laboristoj sen laboro.

- Mi ekzamenis ĉiujn teatrojn de Londono, li diris, kaj mezurante per mia pluvombrelo la larĝon de la pordoj, mi konstatis ke ili estis multe tro mallarĝaj. Neniu el vi evidente havis la eblecon kiel mi koni eksterlandajn landojn. Sed, sincere, ĉu vi kredas ke, en bone regata lando, tiaj ekscesoj povus ekzisti ? Via inteligenteco, kiom ajn simpla kaj neklera ĝi estu, sufiĉas por aserti al vi la malon. Aŭstrio mem, kiu tamen ne fieras esti libera popolo, komencas ribeli kontraŭ la senzorgeco kiu lasas daŭri ĉispecajn ekscesojn. Mi ĝuste havas ĉi tie eltondaĵon de Viena gazeto pri tiu ĉi temo, mi tuj provos legi ĝin al vi, laŭmezure tradukante ĝin al vi. Vi povas konstati per vi mem, ĝi estas presita per germanaj signoj !

Kaj li prezentis al sia aŭskultantaro la koncernan pecon de gazeto, kiel prestidigitisto pasigas tra la ĉambro la oranĝon kiun li sin preparas malaperigi.

- Hola ! Amiko mia, ĉu estas vi ? diris subite Miĥaelo metante sian manon sur la ŝultron de la parolanto.

Tiu ĉi turnis al li vizaĝon tute distaŭzitan de teruro, ĝi estis la vizaĝo de Sro Jozefo Finsinko.

- Mihaelo ! li ekkriis. Ĉu vi estas sola ?

- Sed jes ! respondis Miĥaelo, post esti mendinta sian glason da brando. Mi estas sola. Kiun do vi atendis ?

- Mi pensis pri Maŭrico aŭ pri Johano, respondis la maljunulo evidente senŝarĝita de granda pezo.

- Kion vi volas, ke mi faru kun Maŭrico aŭ kun Johano ? respondis la nevo.

- Jes, estas vere ! respondis Jozefo. Kaj mi kredas ke mi povas fidi al vi ! Ĉu ne ? Mi kredas ke vi estos ĉe mia flanko !

- Mi nenion komprenas pri tio kion vi volas diri ! rebatis Miĥaelo. Sed se estas mono kiun vi bezonas, mi ĉiam havas unu aŭ du pundojn(2) por via dispono !

- Ne, ne, ne estas tio, kara infano mia ! diris la onklo vigle manpremante lin. Mi rakontos al vi ĉion pli poste !

- Perfekte ! respondis la nevo. Sed, intertempe, kion mi povas proponi al vi ?

- Nu ! modeste diris la maljunulo, mi volonte akceptus alian sandviĉon. Mi certas ke vi devas esti tre surprizita, li daŭrigis, pro mia ĉeesto en tia loko. Sed la fakto estas ke, pri tio, mi apogas min sur tre saĝa sed malmulte konata principo…

- Ho ! Ĝi estas multe pli konata ol vi kapablu supozi ! rapidis respondi Miĥaelo inter du glutoj de sia brando. Estas sur ĉi tiu principo kiun mi mem ĉiam apogas min kiam venas al mi la deziro trinki glason !

La maljunulo, kiu nur deziris akiri la favoron de Miĥaelo, ekridis per rido sen gajeco.

- Vi estas tiom verva, li diris, ke aŭdi vin ofte amuzas min ! Sed mi revenas al ĉi tiu principo pri kiu mi volis paroli kun vi. Ĝi konsistas, resume, en ĉiam adaptiĝi al la kutimoj de la lando kie oni estas. Nu, ekzemple en Francio, tiuj kiuj volas manĝi iras al kafejo aŭ al restoracio; en Anglio, estas en lokoj kiel tiu ĉi, ke la popolo kutimas veni por sensoifigi sin. Mi kalkulis ke, per sandviĉoj, teo kaj okaze glaso da biero, unuopa viro povas vivi tre facile en Londono por dek kvar pundoj(2) kaj dek du ŝilingoj(3) jare !

- Jes mi scias ! respondis Miĥaelo. Sed vi forgesis enkalkuli la vestaĵojn, la subvestaĵojn kaj la ŝuojn. Koncerne min, enkalkulante la cigarojn kaj mallonga amuzaĵo de tempo al tempo, mi tre bone sukcesas elturniĝi per sep- aŭ ok-cent pundoj(2) jare. Certe notu ĉi tion sur viaj paperoj !

Tio estis la lasta interrompo de Miĥaelo. Kiel bona nevo, li rezignaciis obeeme aŭskulti la reston de la prelego kiu, de politika ekonomio, enŝoviĝis en balota reformo, poste en la teorio de la barometro, por poste alveni al la instruado de aritmetiko en lernejoj por surdamutuloj. Post tio, la nova sandviĉo estanta finita, la du viroj eliris el la taverno kaj malrapide promenis laŭlonge de la trotuaro de la strato Reĝo.

- Miĥaelo, diris la onklo, ĉu vi scias kial mi estas ĉi tie ? Estas ĉar mi ne plu kapablas elteni miajn du kanajlajn nevojn ! Mi trovas ilin premegaj !

- Mi tre bone komprenas vin ! aprobis Miĥaelo. Ne kalkulu kun mi por akcepti ilian sindefendon !

- Imagu ke ili volis neniam lasi min paroli ! daŭrigis amare la maljunulo. Ili rifuzis provizi min per pli ol unu krajono semajne ! La ĵurnalon, ĉiuvespere, ili kunportis ĝin al siajn ĉambrojn por malebligi min preni notojn en ĝi ! Nu, Miĥaelo, vi konas min ! Vi scias ke mi vivas nur por miaj kalkuloj ! Mi bezonas ĝui de la diversspecan kaj malsimplan spektaklon de la vivo, tiel kiel ĝi montriĝas al mi en la ĉiutagaj gazetoj ! Kaj tiel mia ekzistado fine fariĝis vera infero kiam, en la malordo de tiu ĉi benita kolizio de Brundekano, mi sukcesis eskapi. La du malŝatinduloj devas kredi ke mi mortis, kaj provi kaŝi la aferon por ne perdi la tontinon(1)!

- Kaj, pri tio, kiel vi aranĝas vin por la monrimedoj ? demandis kompleze Miĥaelo.

- Ho ! Mi estas riĉa ! respondis la maljunulo. Mi ricevis okcent pundojn(2), sufiĉe por vivi dum ok jaroj. Mi havas plumojn kaj krajonojn laŭvole; mi havas je mia dispono la Britan Muzeon, kun ĝiaj libroj. Sed estas eksterordinare, kiom malmulte homo kun rafinita inteligenteco bezonas librojn post certa aĝo ! La ĵurnaloj perfekte sufiĉas por informi lin pri ĉio !

- Ĉu vi scias kion ? diris Miĥaelo. Venu loĝi ĉe mi !

- Miĥaelo, respondis onklo Jozefo, jen tio kio viaflanke estas tre afabla, sed vi ne konscias pri tio kiun apartigas mian situacion. Estas, vi komprenas, kelkaj etaj financaj komplikaĵoj kiuj malhelpas min disponi pri mi tiel libere kiel mi devus. Kiel kuratoro, vi scias, miaj klopodoj ne estis benitaj de la ĉielo; kaj, por tre ĝuste diri al vi la aferon, mi troviĝas tute sub la potenco de tiu kruda besto de Maŭrico !

- Vi devos nur maskovesti vin ! ekkriis Miĥaelo. Mi povas tuj pruntedoni al vi okulvitrojn el fenestrovitro, tiel kiel belegajn rufajn vangharojn.

- Mi jam nutris tiun ideon, respondis la maljunulo; sed mi timis estigi suspektojn en la modesta meblita hotelo kie mi loĝas. Mi konstatis, pri tio, ke la restadejo en meblitaj hoteloj…

- Sed diru al mi ! interrompis Miĥaelo. Kiel diable vi sukcesis havigi monon al vi ? Ne provu trakti min kiel fremdulo, onklo mia ! Vi scias ke mi konas ĉiujn detalojn pri la kompromiso, kaj pri la kuratoreco, kaj pri la situacio en kiu vi estas rilate al Maŭrico !

Jozefo rakontis sian viziton ĉe la banko, tiel kiel la maniero per kiu li enspezis la ĉekon, kaj malpermesis ke oni de nun antaŭpagu monon al siaj nevoj.

- Ha ! Sed pardonu ! Tio ne povas tiel iri ! ekkriis Miĥaelo. Vi ne rajtis tiel agi !

- Sed la tuta mono estas mia, Miĥaelo ! protestis la maljunulo. Estis mi kiu fondis la firmaon de ledaĵoj laŭ principoj de mia elpenso !

- Ĉio ĉi estas vera kaj bona ! diris la proceduristo. Sed vi subskribis kompromison kun via nevo, vi rezignis al li viajn rajtojn. Ĉu vi scias, kara onklo mia, ke tio simple signifas la galerpunon por vi ?

- Ne eblas ! ekkriis Jozefo. Neeblas ke la leĝo troigu maljustecon tiagrade !

- Kaj la plej ridinda pri la afero, daŭrigis Miĥaelo kun subita ekrido, estas ke, krom tio, vi fiaskigis la firmaon de ledaĵoj ! Verdire, kara onklo mia, vi havas strangan manieron kompreni la leĝon, sed, pri tio kio rilatas al humuro, vi estas netaksebla !

- Mi vidas nenion en ĝi kiu estu ridinda ! seke observigis Sro Finsinko.

- Kaj vi diras ke Maŭrico ne havas povon por subskribi ? demandis Miĥaelo.

- Nur mi havas povon por subskribi ! respondis Jozefo.

- Kompatinda Maŭrico ! Ho ! Kompatinda Maŭrico ! ekkriis la proceduristo saltante pro plezuro. Kaj li kiu plie imagas ke vi estas morta, kaj pensas pri la manieroj kaŝi la novaĵon !… Sed diru al mi, onklo mia, kion vi faris per ĉiu tiu mono ?

- Mi deponis ĝin en bankon, kaj mi konservis dudek pundojn(2) ! respondis Sro Finsinko. Kial vi demandas tion al mi ?

- Jen kial ! diris Miĥaelo. Morgaŭ unu el miaj aktistoj alportos al vi ĉekon por cent pundoj(2), kontraŭ kiu vi transdonos al li la bankkvitancon, por ke li iru kiel eble plej rapide redoni la okcent pundojn(2) al la anglo-patagonia banko, provizante iun ajn klarigon kiun mi zorgos elpensi por vi. Tiel via situacio estos pli senriproĉa; kaj ĉar Maŭrico, tamen, ne povos elspezi speson el la banko, krom se li faras falsaĵon, vi vidas, ke vi ne bezonos rimorsi ĉe tiu flanko !

- Ne gravas, mi preferus ne dependi de via bonkoreco ! respondis Jozefo gratante al si la nazon. Mi preferus povi vivi per mia propra mono, nun kiam mi havas ĝin !

Sed Miĥaelo skuis lian brakon.

- Estos do nenia rimedo, li kriis al li, komprenigi al vi, ke mi nuntempe laboras por evitigi al vi la punlaborejon !

Tio estis dirita kun tiom da seriozeco ke la maljunulo estis timigata.

- Necesos, li diris, ke mi turnu mian atenton al la flanko de la leĝo; ĉi tio estos por mi nova kampo por esplori. Ĉar kvankam, kompreneble, mi komprenas la ĝeneralajn principojn de la leĝaro, estas multaj el ĝiaj detaloj kiujn mi ĝis nun neglektis ekzameni, kaj tio kion vi nun sciigas al mi, ekzemple, tute mirigas min. Tamen, eblas ke vi pravas, kaj la fakto estas ke longa malliberigo miaaĝe riskus esti al mi iom malutila. Sed kun ĉio ĉi, kara nevo mia, mi tute ne rajtas vivi per via mono !

- Ne zorgu pri tio ! eligis Miĥaelo. Mi certe trovos rimedon por reakiri mian monon !

Post tio, notinte la adreson de la maljunulo, li adiaŭis lin ĉe stratangulo.

"Vere, kia maljuna fripono ! li diras al si. Kaj fine, kiel la vivo estas stranga afero ! Mi vere komencas kredi ke la providenco intence elektis min, hodiaŭ, por helpi sin. Ni iom vidu ! Kion mi faras ekde ĉi mateno ? Mi savis Fosulon, mi entombigis mortinton, mi savis mian onklon Jozefon, mi revigligis Forsison, kaj mi trinkis sennombrajn glasojn da diversaj likvoroj. Se nun, por fini la vesperon, mi irus viziti miajn kuzojn, kaj daŭrigi apud ili mian providencan rolon ? Ekde morgaŭ matene, mi serioze provos profiti de ĉiuj ĉi novajn eventojn; sed, ĉi-vespere, ke nur la karitato inspiru mian konduton !"

Post dudek minutoj, kaj dum ĉiuj horloĝoj sonis la dekunua, la reprezentanto de la Providenco elveturiĝis el fiakro, ordonis al la koĉero atendi lin kaj sonorigis ĉe la pordo de la numero 16, en la strato Karlo.

La pordo tuj estis malfermita de Maŭrico mem.

- Ho ! Ĉu estas vi, Miĥaelo ? li diris, zorge blokante la mallarĝan aperturon. Estas tre malfrue !

Sen respondi, Miĥaelo antaŭeniris, kaptis la manon de Maŭrico, kaj premis ĝin tiel vigle ke la kompatinda knabo faris, kontraŭvole, retroiran movon, tion kiun lia kuzo profitis por eniri en la antaŭĉambron kaj poste pasi al la manĝoĉambro, kun Maŭrico tuj post li.

- Kie estas mia onklo Jozefo ? li demandis sidiĝante en la plej bonan brakseĝon.

- Li sufiĉe suferis dum ĉi tiuj lastaj tagoj ! respondis Maŭrico. Li restis en Brundekano. Li prizorgas pri si, kaj mi estas sola ĉi tie, kiel vi vidas !

Miĥaelo aperigis nekompreneblan rideton.

- Estas ĉar mi bezonas vidi lin pro urĝa afero ! li diris.

- Ne estas kialo por ke mi lasu vin vidi mian onklon dum vi ne lasas min vidi vian patron ! rebatis Maŭrico.

- Neniel ! diris Miĥaelo. Mia patro estas mia patro; sed la maljuna Jozefo estas mia onklo de mi same kiel via, kaj vi tute ne rajtas enŝlosi lin !

- Mi ne enŝlosas lin ! diris kolere Maŭrico. Li estas suferanta; li estas danĝere malsana, kaj neniu povas vidi lin !

- Nu ! Mi tuj diros al vi pri kio temas ! deklaris Miĥaelo. Mi venis por interkonsenti kun vi, Maŭrico ! Ĉi tiun kompromison kiun vi proponis al mi, pri la tontino(1), mi ĝin akceptas !

La malfeliĉa Maŭrico fariĝis palega kiel mortinto, kaj poste ruĝiĝis ĝis la tempioj, en subita atako de furiozo kontraŭ la monstra maljusteco de la homa destino.

- Kion vi volas diri ? li ekkriis. Mi ne kredas eĉ unu vorton de ĝi !

Kaj kiam Miĥaelo certigis lin ke li serioze parolis :

- Tiaokaze, li ekkriis denove ruĝiĝante, sciu ke mi rifuzas ! Jen ! Vi povas meti tion en vian pipon, kaj fumi ĝin !

- Ho ! Ho ! eligis akre Miĥaelo. Vi diras ke via onklo estas danĝere malsana, kaj tamen vi ne plu volas la kompromison kiun vi mem proponis al mi kiam li fartis bone ! Estas io dubinda en tio !

- Kion vi volas diri per tio ? kriegis Maŭrico.

- Mi nur volas diri ke estas en tio io kiu ne estas klara ! klarigis Miĥaelo.

- Ĉu vi aŭdacus fari insinuon celantan min ? rekomencis Maŭrico kiu komencis videti la eblecon timigi sian kuzon.

- Insinuon ? ripetis Miĥaelo. Ho ! Ni ne komencu uzi tiajn gravajn vortojn ! Ne, Maŭrico, ni plivole provu dronigi nian kverelon en botelo, kiel du afablaj kuzoj ! "La du afablaj kuzoj", komedio, foje atribuita al Ŝekspiro ! li aldonis.

La cerbo de Maŭrico laboris kiel muelejo. "Ĉu li vere suspektas ion ? Aŭ ĉu li nur hazarde parolas ? Kaj kion mi devas fari ? Flataĉi, aŭ malmilde ĝisfunde trakti ? Bone pripensita, flataĉi estas pli bone, tio almenaŭ ŝparigos al mi tempon !"

- Nu ! li laŭte diris, kaj kun peniga ŝajnigo de koreco, ni antaŭ longe pasigis kune vesperon, Miĥaelo, kaj kvankam miaj kutimoj, kiel vi scias, estas treege moderaj, mi hodiaŭ faros escepton por vi. Pardonu min dum momento ! Mi tuj iros serĉi en la kelon botelon da viskio !

- Ne da viskio por mi ! diris Miĥaelo. Iom da maljuna ĉampano de onklo Jozefo, aŭ tute nenio !

Dum sekundo, Maŭrico hezitis, ĉar restis al li nur kelkaj boteloj de tiu maljuna vino, kaj li tre domaĝis ĝin; sed ekde la sekva sekundo, li eliris sen respondi vorton. Li komprenis ke, tiel senigante lin je la kremo de sia kelo, Miĥaelo senprudente sin endanĝerigis, kaj sin submetis al li.

"Unu botelo ? li diras al si. Je Sankta Georgo, mi donos al li du ! Ne estas tempo por ŝpari; kaj tuj kiam la besto estos tute ebria, estus mirinde se mi ne sukcesus eltiri de li lian sekreton !"

Estis do kun botelo sub ĉiu brako ke li revenis al la manĝoĉambro. Li elprenis du glasojn el la telermeblo, kaj plenigis ilin kun gastama graco.

- Mi trinkas je via sano, kuzo mia ! li gaje ekkriis. Ne ŝparu vinon, en mia domo !

Starante apud la tablo, Miĥaelo malplenigis sian glason. Li denove plenigis ĝin, kaj revenis sidiĝi en sian brakseĝon, kunportante la botelon kun li. Kaj baldaŭ tri glasoj da maljuna ĉampano, sinsekve englutitaj, produktis rimarkindan ŝanĝon en lia sinteno.

- Ĉu vi scias ke mankas al vi sprita vigleco, Maŭrico ! li observigis. Vi estas profunda, eblas, sed mi volas esti pendigita, se vi havas rapidan menson !

- Kaj kio igas vin pensi ke mi estas profunda ? demandis Maŭrico kun mieno de amuzita simpleco.

- La fakto ke vi ne volas kompromison kun mi ! respondis Miĥaelo kiu komencis paroli kun multe da malfacileco. Vi estas profunda, Maŭrico, tre profunda, pro ne voli ĉi tiun kompromison ! Kaj vi havas tie tre bonan vinon ! Ĉi tiu vino estas la sola meritinda trajto de la familio Finsinko. Ĉu vi scias ke tio estas eĉ pli malofta ol titolo ! Multe pli malofta ! Sed kiam homo havas en sia kelo tian vinon, mi scivolas kial li ne volas kompromison !

- Sed, vi mem, vi ne volis ĝin, ĝis nun ! diris Maŭrico ankoraŭ ridetante. Ĉiu siavice !

- Mi demandas al mi kial mi ne volis ĝin ! Mi demandas al mi kial mi ne volis ĝin ! ripetis Miĥaelo. Mi demandas al mi kial ĉiu el ni pensas ke la alia ne volis la kompromison ! Diru do, ĉu vi scias ke tio estas problemo tre… tre ri… tre rimarkinda ? li aldonis, ne sen orgojlo pro esti finfine triumfinta super ĉiuj parolaj obstakloj kiujn li trovis sur sia vojo.

- Kaj kian kialon, vi kredas, ke mi havas por rifuzi ? lerte demandis Maŭrico.

Miĥaelo rigardis lin rekte en la vizaĝon, poste palpebrumis per unu okulo.

- Ha ! Vi estas inteligenta ! li diris. Post momento vi estos petanta al mi helpi vin eliri el via embaraso. Kaj la fakto estas ke mi bone scias ke mi estas la sendito de Providenco; sed tamen, ne tiamaniere ! Vi devos memstare elturniĝi, bona amiko mia, tio rekuraĝigos vin ! Kia terura implikaĵo tio devas esti por juna orfo de kvardek jaroj : la komerco de ledaĵoj, la banko kaj la tuta cetero !

- Mi konfesas ke mi nenion komprenas pri tio kion vi volas diri ! deklaris Maŭrico.

- Mi ne certas mem kompreni multon pri tio ! diris Miĥaelo. Jen bonega vino, sinjoro, bon'ga vino. Sed ni revenu iomete al via afero, ĉu ? Do jen multvalora onklo kiu malaperis ! Nu ! Ĉio kion mi volas scii, estas jeno : kie estas tiu multvalora onklo ?

- Mi diris tion al vi; li estas en Brundekano ! respondis Maŭrico viŝante kaŝe sian frunton, ĉar ĉi tiuj ripetataj ataketoj komencis reale lacigi lin.

- Facile por diri, Brun… Brun… He, finfine, ne tiom facile por diri ! ekkriis Miĥaelo incitita. Mi volas diri ke vi facile povas respondi al mi ion ajn. Sed tio kion ne plaĉas al mi en ĝi, estas ĉi tiu kompleta malapero de onklo ! Sincere, Maŭrico, ĉu tio estas komerca ?

Kaj li malgaje balancis.

- Nenio estas pli simpla aŭ pli klara ! respondis Maŭrico kun multekoste pagata kvieteco. Ne ombro de mistero en ĉio ĉi ! Mia onklo ripozas en Brundekano por resaniĝi de la ŝoko kiun li travivis en la akcidento !

- Ha ! Jes, diris Miĥaelo, drasta skuo !

- Kial vi diras tion ? vigle ekkriis Maŭrico.

- Ho ! Mi diras ĉi tion apogante min kiel eble sur la plej bona aŭtoritato ! Estas vi mem kiu ĵus diris tion al mi ! rebatis Miĥaelo. Sed se vi nun diras al mi la malon, kompreneble mi devos elekti inter la du versioj. La fakto estas ke mi… ke mi elverŝis vinon sur la tapiŝon; oni diras ke tio bonefikas sur la tapiŝoj ! la fakto estas ke nia kara onklo… mortinta, ĉu ne ?… entombigita ?

Maŭrico ekstaris sur siaj piedoj.

- Kion vi diras ? li kriegis.

- Mi diras ke mi elverŝis vinon sur la tapiŝon ! respondis Miĥaelo same starante sin. Sed ne gravas, mi ne disverŝis ĉion ! Multe da amikaĵoj al kara onklo, ĉu ne ?

- Ĉu vi volas foriri ? demandis Maŭrico.

- He ! Kompatinda maljunulo mia, tio estas necesa ! Devigita iri priatenti malsanan amikon ! respondis Miĥaelo sin tenante ĉe la tablo por ne fali.

- Vi ne foriros de ĉi tie antaŭ ol vi klarigos al mi viajn aludojn ! deklaris Maŭrico per feroca tono. Kion vi volis diri ? Kial vi venis ĉi tie ?

Sed la proceduristo jam atingis la pordon de la vestiblo.

- Mi venis sen ia malbona intenco, mi certigas al vi ! li diris metante la manon sur sian koron. Mi asertas al vi ke mi ne havis alian intencon ol plenumi mian rolon kiel agento de la Providenco !

Poste li atingis la stratpordon, malfermis ĝin, ne sen problemo, kaj malsupreniris al la fiakro kiu atendis lin. La koĉero, neatendite vekata el dormeto, demandis al li kien necesis konduki lin.

Miĥaelo ekkonsciis ke Maŭrico postsekvis lin ĝis la sojlo de la domo; kaj brila inspiro venis al lia menso. "Tiu knabo bezonas esti serioze admonita !" li pensis.

- Koĉero, konduku min al Metropola Polico ! li laŭte diris tenante sin ĉe la rado. Ĉar finfine, koĉero, estas io suspektinda en ĉi tiu onklo kaj lia akcidento ! Ĉio ĉi meritas esti klarigita ! Konduku min al Metropola Polico !

- Vi ne povas vere peti al mi ĉi tion ! diris la koĉero kun la kora simpatio kiun ĉiam havas liaj kolegoj por mondumano en ebrieco. Aŭskultu, sinjoro, vi prefere faru revenigi vin hejmen ! Morgaŭ matene vi ankoraŭ povos iri al Metropola Polico !

- Vi kredas ? demandis Miĥaelo. Nu, tiukaze, konduku min plivole al la startrinkejo de la Gajeco !

- La startrinkejo de la Gajeco estas fermita, sinjoro !

- Nu, tiam, hejmen ! diris Miĥaelo rezignanta.

- Sed kien, sinjoro ?

- Vere ja, amiko mia, mi ne scias ! diris Miĥaelo sidiĝante en la fiakron. Konduku min al la Metropola Polico, kaj tien ni demandos !

- Sed vi certe ja havas vizitkarton, diris la viro tra la la plafona pordeto. Donu al mi vian kartujon !

- Kia mirindega inteligenteco por iu koĉero de fiakro ! ekkriis Miĥaelo transdonante sian kartujon al la koĉero.

Kaj tiu ĉi laŭte legis sub la gaslumo :

- Miĥaelo Finsinko, 233, strato Reĝo, Ĉelsio. Ĉu tio estas ĝusta, sinjoro ?

- Perfekte ! ekkriis Miĥaelo. Konduku min tien, se vi sufiĉe vidi, pro ĉiuj tiuj domoj kiuj persistas resti malorde !

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(3) Dudekono de pundo(2), 1 penco = 1/12 ŝilingo.

Last edited: 01/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment