Créer un site internet

Kie Miĥaelo proponas al si libertagon.

La morgaŭon ĝuste je la oka matene, Miĥaelo sonorigis ĉe la pordo de la ateliero. Li trovis la artiston kompatinde ŝanĝita, palega, kurbigita, senreaga, kun konfuzitaj okuloj, kiuj senĉese direktiĝis al la pordo de la eta formetejo. Kaj Fosulo siaflanke eĉ multe pli miris pro la ŝanĝo kiun li malkovris ĉe sia amiko. Miĥaelo, kutime, eble mi jam diris tion, fieris esti vestita laŭ la plej nova modo, kaj fakte lia vestaranĝo ĉiam estis senriproĉe eleganta, krom tio ke ĝi iomete aspektigis lin kiel viro invitata al geedziĝfesto. Nu, en la koncerna mateno, li estis kiel eble plej malproksima de tia aspekto. Li surhavis flanelan ĉemizon, jakon kaj pantalonon el ordinara kruda ŝtofo; liaj piedoj estis ŝuitaj de eluzitaj botoj, kaj senzorga malnova supervesto finis ŝajnigi lin kiel vagantan vendiston de alumetoj.

- Jen mi, Vilhelmo Deno ! li ekkriis demetante la molan ĉapelon el felto per kiu li sin kapvestis.

Post tio, elprenante el sia poŝo du tufojn da rufaj haroj, li algluis ilin sur siajn vangojn, laŭmaniere de vangharoj, kaj komencis danci de iu fino al la alia de la ateliero, kun la afekta gracieco de baletistino.

Fosulo malgaje ridetis.

- Neniam mi rekonintus vin ! li diris.

- Jen tio pri kio mi estas plenkontenta ! respondis Miĥaelo reŝovante siajn vangharojn en sian poŝon. Sed nun ni tuj ekzamenos vian vestaron, ĉar estas via vico alivesti vin !

- Alivesti min ? ĝemis la artisto. Ĉu vere necesas ke mi alivestiĝu ? Ĉu do la aferoj atingis tiun ŝtupon ?

- Kara amiko mia, respondis Miĥaelo, alivestiĝo estas ĉarmo de la vivo. Kio estas la vivo, kiel tiel trafe diras la granda franca filozofo, sen la plezuroj de la maskovestoj ? Sed cetere, ni ne povas elekti : estas necese ! Necesas ke hodiaŭ ni estu nerekoneblaj por multaj homoj, kaj speciale por Sro Gideono Forsiso, tio estas la nomo de la junulo kiun mi konas laŭvide, por la okazo se li troviĝus siahejme kiam ni alvenos tien !

- Sed se li troviĝus siahejme ĉi-momente, balbutis Fosulo, ni estus perditaj !

- Ba ! ni bone elturniĝos ! facilanime respondis Miĥaelo. Nu, vidigu al mi viajn vestaĉojn, por ke mi konsilu por transformi vin al novan viron !

En la dormoĉambro de Fosulo, Miĥaelo, post longa kaj zorgoplena ekzameno, elektis malgrandan jakon el nigra alpakon, tiel kiel someran pantalonon kun flave verda nuanco. Poste, kun ĉi tiuj du objektoj sur la brako, li procedis pri la ekzameno de la persono mem de sia amiko.

- Vi havas tie klerikan moveblan kolumon kiun apenaŭ plaĉas al mi ! li rimarkigis. Ĉu vi nenion vidas kiu povu anstataŭigi ĝin ?

La instruisto de desegno dummomente pripensis.

- Mi havas ie du ĉemizojn kun refaldita kolumo kiujn mi surmetis en Parizo, kiam mi studis pentrarton !

- Perfekte ! ekkriis Miĥaelo. Vi estos senpreze ridinda ! Jen, ĉasgamaŝoj ! li daŭrigis traserĉante funde de murŝranko. Ho ! La gamaŝoj nepre estas postulataj ! Kaj nun, maljunulo mia, vi tuj surmetos ĉion ĉi sur vin, kaj poste vi sidiĝos sur ĉi tiun seĝon, kaj vi pripensos pri kelkan estetikan problemon dum pli ol duonhoro ! Post tio, vi povos veni rekuniĝi kun mi en vian atelieron !

La mateno havis nenion allogan. En la ĝardeno de Fosulo, la orienta vento blovis per ekblovegoj inter la statuoj, kaj ĵetis flakojn da pluvo sur la vitraron de la ateliero. Estis la momento kiam Maŭrico, en Blomsburio, atakis la centan version de la subskribo de sia onklo. Ĉe la sama momento, Miĥaelo, en la ateliero en la strato Norfolko, sin okupis ne malpli aktive forŝiri la kordojn de sia granda Erardo.

Duonhoron pli poste, Fosulo, enirante en sian atelieron, trovis la pordon de la kamero larĝe malfermitan, kaj la pian-kofron diskrete fermitan.

- Ho ! Sed temas pri tuj forigi tiun barbon kiun vi surhavas ! ekkriis Miĥaelo tuj kiam li ekvidis sian amikon.

- Mian barbon ! eligis Fosulo teruriĝinta. Ne, mi ne povas razi mian barbon ! Mi perdus mian postenon en la pensiono ! La direktorino estas tre severa pri ĉio kio temas pri la ekstera aspekto de la instruistaro. Mia barbo estas reale necesega por mi !

- Vi povos lasi ĝin rekreski ! rebatis Miĥaelo. Kaj dume, vi estos tiel malbela ke oni plialtigos vian salajron !

- Sed estas ke mi ne volas esti tro malbela ! petegis la artisto.

- Nu, neniaj infanaĵoj ! diris Miĥaelo kiu malŝatis la barbojn, kaj estis feliĉa povi forigi unu el ili. Nu, estu viro, faru ĉi tiun fordonon !

- Se vi opinias tion nepre necesa ! murmuris Fosulo.

Kun profunda suspiro, li iris serĉi varman akvon en la kuirejon, lokis spegulon sur sian stablon kaj ekplenumis la dolorigan fordonon. Miĥaelo estis kontentega.

- Mirakla transformado, per mia honorvorto ! li deklaris. Kiam mi donos al vi la okulvitrojn el fenestrovitro kiujn mi havas en mia poŝo, vi fariĝos la perfekta tipo de la germana vojaĝanta komizo !

Fosulo, sen respondi, daŭre kompatinde rigardis en la spegulo la bildon de la nova viro kiun li fariĝis. Kaj Miĥaelo komprenis ke li havis la devon konsoli lin.

- Ĉu vi scias, li demandis al li, tion kion la guberniestro de Sud-Karolino iam diris al la guberniestro de Nord-Karolino ? "Mi opinias, diris ĉi tiu potenca pensulo, ke la tempo ĉiam estas tre longa inter du glasoj da brando !" Nu ! Fosulo, se vi bonvolas serĉi en la maldekstran poŝon de mia supervesto, mi havas ideon ke vi tie trovos flakonon da viskio. Estas ĝi, dankon ! li aldonis plenigante du glasojn. "Trinku ĝin por mi, kaj vi tion certe aprezos !"

La artisto etendis la manon al la akvokruĉo, sed Miĥaelo haste haltigis sian movon.

- Ne eĉ se vi demandus al mi surgenue ! li kriis. Ĝi estas la plej bonkvalita viskio de tablo kiun oni povas trovi en la tuta Unuiĝinta Reĝlando !

Fosulo trinkis unu gluton, remetis la glason sur la tablon kaj suspiris.

- Vere, vi ja estas la plej malĝoja kunulo kiun oni povus deziri por libera tago ! ekkriis Miĥaelo. Se tio estas ĉio kion vi komprenas pri viskio, finita, maljunulo mia, vi ne plu havos ĝin; kaj dum mi finos la botelon, vi viavice eklaboros ! Ĉar, li daŭrigis, mi faris abomenindan mallertaĵon : mi devintus sendi vin mendi la ĉaron antaŭ via alivestiĝado ! Sed ankaŭ, Fosulo, amiko mia, necesas ja diri ke vi estas bona por nenio ! Kial vi ne sugestis tion al mi ?

- Mi eĉ ne sciis ke estis ĉaro por mendi ! ĝemis la artisto. Sed, se vi volas, mi ankoraŭ povas demeti mian alivestiĝon !

- Ĉiukaze, vi havus problemojn por remeti vian barbon ! observigis Miĥaelo. Ne, komprenu, ĝi estas mallertaĵon : unu el tiuj mallertaĵoj kiuj pendigas homojn, kompatinda Fosulo mia ! Rapide kuru al la agentejo por transporto de la strato Reĝo ! Vi diros ke oni venu preni la pianon de ĉi tie, ke oni konduku ĝin al stacidomo Viktoria, kaj ke de tie oni ekspedu ĝin per fervojo al stacidomo de la strato Ganono, kie ĝi devos esti tenata je la dispono de sinjoro… Kion vi pensus pri sinjoro Viktoro Hugo ?

- Ĉu tio ne estas iom tro klara nomo ? sugestis Fosulo.

- Klara ? rebatis malŝate Miĥaelo. Tio estas ke tia nomo sufiĉus por pendigi nin ambaŭ ! "Bruno" jen kiu estas samtempe pli sekura kaj pli facile por elparoli ! Ne forgesu diri ke ĉi tiu piano devas esti transdonata al Sro Bruno !

- Mi deziras, murmuris Fosulo, ke pro kompato al mi, vi ne faru tiom da aludoj al la pendumado !

- Ho ! Aludi ĝin, tio ne jam estas grava malbono, amiko mia ! rekomencis Miĥaelo. Sed nu, rapide, surmetu vian ĉapelon kaj iru ! Kaj ne forgesu ĉion pagi anticipe !

Lasita al si, la proceduristo komencis direktante sian tutan atenton al la flakono de viskio, tio kio plie havis kiel efikon konsiderinde plialtigi la bonhumorecon en kiu li estis ekde la mateno. Poste, kiam li estis malpleniginta la flakonon, li okupiĝis pri la aranĝo de siaj vangharoj antaŭ la spegulo.

- Bonege ! li malhumile diris al si, post esti longe sin kontemplanta; mi aspektas kiel komizo de intendantejo !

Subite, revenis en lia kapo la okulvitrojn el fenestrovitro (antaŭe destinitajn por Fosulo) kiujn li havis en sia poŝo. Li surmetis ilin sur sian nazon, kaj estis tuj ravita de la efiko.

"Ĝuste tio kio mankis al mi ! li rekomencis. Mi demandas min kiel mi nun aspektas ?" Kaj li prenis diversajn pozojn, antaŭ la spegulo, laŭte nomante ilin samtempe. "Imitado de liveranto de manskribitaj amuzaj gazetoj. (Sed por tio, necesus al mi pluvombrelo). Imitado de komizo de intendantejo. Imitado de aŭstralia kolonianto reveninta al Anglio por viziti la lokojn de sia infaneco ! Perfekte, jen tio kion mi bezonas !"

Li atingis tiun gradon de sia rezonado kiam liaj okuloj trafis la pianon. Kaj tuj neretenebla impulso kaptis lin. Li remalfermis la klavaron kaj, kun okuloj levitaj al la plafono, kurigis siajn fingrojn sur la sensonajn klavojn.

Kiam Sro Fosulo eniris en la atelieron, li trovis sian gvidanton kaj savanton plenumantan mirindaĵojn de virtuozeco sur la sensona Erardo.

- Ĉielo helpu min ! pensis la vireto. Li drinkis la tutan botelon, kaj jen li tute ebria !

- Sinjoro Finsinko ! li laŭte diris.

Kaj Miĥaelo, sen restari sin, turnis al li forte ruĝiĝintan vizaĝon, kiun borderis la rufaj tufoj de vangharoj, kaj meze de kiu sin montris la majestaj okulvitroj.

- Kapriĉo en G-minora por la foriro de amiko ! li kontentiĝis respondi daŭrigante la serion de siaj arpeĝoj.

Sed subite la indigno vekiĝis en la animo de Fosulo.

- Pardonu ! li ekkriis. Ĉi tiuj okulvitroj devis esti por mi ! Ili konsistigas esencan parton de mia alivestiĝo !

- Mi estas rezoluta surporti ilin mi mem ! respondis Miĥaelo.

Post tio li aldonis, ne sen ia ŝajno de vereco :

- Kaj homoj kapablus suspekti ion se ni ambaŭ havus okulvitrojn !

- Bone ! koncedis la bona Fosulo. Mi iom kalkulis kun ĉi tiuj okulvitroj, sed, kompreneble, ĉar vi insistas ! Kaj jen kamiono antaŭ la pordo !

Dum la tuta tempo kiam daŭris la forigo de la piano, Miĥaelo staris kaŝata en la kamero. Poste, tuj kiam la instrumento estis foririnta, la du amikoj eliris tra la ĉefa pordo de la domo, sin ĵetis en fiakron kaj ne malfruis veturi al la centro de la urbo. La tago restis malvarma kaj malagrabla; sed malgraŭ pluvo kaj vento, Miĥaelo rifuzis fermi la fenestrojn de la veturilo. Li subite imagis preni la rolon de ĉiĉerono kaj, pasante, montris kaj komentis al Fosulo la vidindaĵojn de Londono !

- Vere, kara amiko mia, li diris, vi ŝajnas al mi nenion scii pri via naskiĝurbo ! Kion vi pensus pri vizito al la Turo de Londono ? Ĉu ne ? Cetere, tio eble iom tro malproksimigus nin. Sed almenaŭ… He, koĉero, ĉirkaŭiru tra placo Trafalgaro !

Mi penintus doni al vi ideon pri tio kion Fosulo suferis en tiu fiakro. Malvarmo, malsekeco, timego, kreskanta malfido koncerne la estron sub kies ordonoj li aliĝis, sento de embaraso, preskaŭ de honto, kaŭzita de la foresto de la estiminda movebla kolumo, kaj sento, eĉ pli amara, de rangoperdo, sendube estigita de la abrupta forigo de la barbo : tiaj estis la ĉefaj ingrediencoj kiuj miksiĝis en la animo de la malfeliĉa artisto.

Unua kvietiĝo por li estis finfine alveni en la restoracion kie ili devis tagmanĝi. Dua kvietiĝo por li estis aŭdi Miĥaelon peti individuan kabineton. Kaj dum la du viroj supreniris la ŝtuparon, gvidataj de fremda kelnero, Fosulo kontentiĝe rimarkis ke, ne nur la restoracio estas preskaŭ malplena, sed ke la plimulto de la klientoj kiuj ĉeestis, estis ekzilitoj de la bela lando Francio. Neniu el ili, laŭ ĉia verŝajneco, rilatis kun la pensiono kie Fosulo donis lecionojn : ĉar la instruisto mem de franco, kvankam li estis suspektata, esti katoliko, apenaŭ estis homo por frekventi tiel suspektindan konsumejon !

La kelnero enkondukis la du amikojn en malgrandan nudan ĉambron, kun tablo, sofo kaj la fantomo de fajro. Post tio Miĥaelo haste mendis aldonon da karbo, tiel kiel du glasojn da brando kun sifonbotelo da sodakvo.

- Ho ! Ne ! murmuris al li Fosulo. Ne pli da brando !

- Vi vere estas eksterordinara ! ekkriis Miĥaelo. Tamen necesas ja ke ni faru ion; kaj vi ne estas sen scii ke oni ne devas fumi antaŭ la manĝoj. Vi ŝajnas al mi absolute sen ia ajn nocio de higieno, kompatinda maljunulo mia !

Kaj li iris rigardi la pluvon fali ĉe la fenestro.

Fosulo, li, reabsorbiĝis en sian malgajan revadon. Tiel do li fakte sin trovis groteske razita, absurde alivestita, en la kompanio de ebria viro kun okulvitroj, en fremda restoracio ! Kion dirus la direktorino de lia pensiono, se ŝi povus vidi lin en ĉi tiu stato ? Sed ĉefe, kion ŝi dirus se ŝi povus scii por kia tragika kaj krima entrepreno li sin preparis ?

La proceduristo, vidante ke lia amiko estis tute rezoluta ne trinki la glason da brando kiun oni ĵus servis al li, ne kapablis tamen rezignacii trinki sole.

- Prenu, li diris al la kelnero, englutu ĉi tion por mi !

Kaj la kelnero englutis la tutan enhavon de la glaso, per du buŝplenoj, tio kio meritigis al li la plej vivan simpation de Miĥaelo.

- Neniam mi vidis homon trinki pli rapide ! li deklaris al Fosulo, kiam la kelnero estis elirinta. Tia spektaklo restarigas konfidon al la homa specio !

La tagmanĝo estis bonega, kaj Miĥaelo manĝis ĝin kun bonega apetito. Sed, per la plej formala tono, li rifuzis al sia kunulo la permeson trinki pli ol ununuran glason de la botelo da ĉampano kiu akompanis la manĝon.

- Ne, ne ! li konfidence diris al li. Necesas ke unu el ni du ne estu tute ebria ! Kiel diras la proverbo : "Unu ebriulo, bonega komerco; du ebriuloj, ĉio estas perdita !

Post la kafo Miĥaelo faris admirindan strebon por preni seriozan mienon. Li rigardis sian amikon rekte en la vizaĝon kaj, per iom peza sed severa voĉo, alparolis al li :

- Sufiĉe da malsaĝaĵoj ! li komencis tre prudente. Ni venu al nia afero ! Fosulo, bone aŭskultu tion kion mi tuj diros al vi ! Sciu ke mi estas aŭstraliano, aŭstralia koloniano ! Mia nomo estas Ĝono Diksono, ĉu vi aŭdas tion ? Kaj vi certe ĝojos ekscii ke mi estas riĉa, sinjoro, tre riĉa ! La speco de entreprenoj kiujn ni meditas, Fosulo, ne povas esti preparita kun tro da zorgo. La tuta sekreto de sukceso estas en la preparado. Tial mi konstruis al mi ekde hieraŭ vespere kompletan biografion, kaj mi tre volonte detalus ĝin al vi, se pro malfeliĉo mi ne subite forgesus ĝin !

- Mi ne scias ĉu estas ĉar mi estas idiota… balbutis Fosulo.

- Tio mem estas ! ekkriis Miĥaelo. Tute stulta; sed ankaŭ riĉa, eĉ pli riĉa ol mi ! Mi supozis ke tio plezurigus vin, Fosulon, kaj mi decidis ke vi laŭvorte naĝus en oro. Sed, kompense, mi devas konfesi al vi ke vi estas nur usonano, kaj krome fabrikisto de kaŭĉukaj galoŝoj. Sed via tuta malfeliĉo ne estas en ĝi ! Sciu, kompatinda amiko mia, ke vi estas nomita Ezro Tomaso ! Kaj nun, aldonis Miĥaelo per sia plej serioza tono, diru al mi, kiuj ni estas, vi kaj mi !

La malfeliĉa vireto estis trifoje sinsekve pridemandita, antaŭ ol esti plene lerninta parkere la duoblan lecionon.

- Jen ! fine ekkriis la proceduristo. Niaj planoj estas pretaj. Ne kontraŭdiri sin, estas tio kio estas esenca.

- Sed mi ne tre bone komprenas ?… obĵetis Fosulo.

- Ho ! Vi sufiĉe komprenos kiam la tempo venos ! diris Miĥaelo ekstarante.

- Sed estas ĉar vi nur diris al mi niajn nomojn ? rekomencis Fosulo. Mi ankoraŭ ne vidas kian historion ni devos rakonti ?

- He ! Ĉar mi diris al vi ke mi havis historion kaj ke mi ĝin forgesis ! rekomencis Miĥaelo. Ni devos nur suferi elpensi alian !

- Sed estas ke mi ne kapablas elpensi ! protestis Fosulo. Neniam mi sukcesis elpensi ion ajn, dum mia tuta vivo !

- Nu ! Vi devos komenci hodiaŭ, etulo mia ! respondis simple Miĥaelo. Post tio li sonoregis por peti la konton.

La kompatinda Fosulo apenaŭ estis pli trankvila ol antaŭ la manĝo.

"Mi scias ke li estas tre inteligenta, li pensis, sed konscie, ĉu mi povas fidi homon en la stato en kiu li troviĝas ?"

Kaj kiam denove la du amikoj sin trovis en fiakro, li ne sukcesis sin deteni fari lastan provon.

- Ĉu vi ne opinias, li balbutis, ke eble, bone konsiderita, ni pli bone faru prokrasti ĉi tiun aferon ?

- Prokrasti ĝis morgaŭ tion kio povas esti plenumata hodiaŭ ! ekkriis Miĥaelo indignigita. Nu, nu, Fosulo, gajiĝu iom ! Ankoraŭ unu aŭ du horoj de pacienco, kaj la venko apartenos al ni !

En la stacidomo de la strato Ganono, la du amikoj informiĝis pri la piano de Sro Bruno, kaj ĝojis ekscii ke ĝi perfekte alvenis. Ili tiam iris al luigisto en la ĉirkaŭaĵo de la stacidomo, provizis sin per granda manĉaro kaj revenis reakiri la pianon. Post mallonga diskuto estis interkonsentita ke Miĥaelo trenos la ĉaron, kaj ke la rolo de Fosulo estos puŝi ĝin de malantaŭe.

La domo loĝata de Gideono Forsiso estis cetere tre proksima, tiel ke la vojaĝo de la piano en la ĉaro povis finiĝi sen tro da misaventuroj. Ĉe la angulo de la strato kie loĝis Gideono, la du amikoj konfidis la ĉaron al la protekto de oficiala ŝu-ciristo; kaj, sen hasto, ili sin direktis al la fina celo de sia ekspedicio. Unuafoje Miĥaelo vidigis ombron de embaraso.

- Ĉu vi bone certas ke miaj vangharoj estas ĉe siaj lokoj ? li demandis. Tio estus diable embarasa, se mi estus rekonata !

- Viaj vangharoj perfekte estas en loko ! respondis Fosulo post skrupula ekzameno. Sed mi, ĉu mia alivestiĝo povos malhelpi min esti rekonata ? Kondiĉe ke mi ne renkontos iun el mia pensiono !

- Ho ! La foresto de via barbo sufiĉas por igi vin nerekonebla ! Mi nur rekomendas al vi ne forgesi malrapide paroli; kaj plie provu, se vi kapablas, iom malpli nazparoli ol vi kutimas !

- Sed mi ja esperas ke ĉi tiu junulo ne estos siahejme ! suspiris Fosulo.

- Kaj mi multe esperas ke li estos tie, kondiĉe tamen ke li estu tute sola ! respondis Miĥaelo. Tio ĉi diable simpligus al ni niajn taskojn !

Kaj, fakte, kiam ili frapis ĉe la pordo de malgranda apartamento sur la teretaĝo, estis Gideono mem kiu venis malfermi al ili. Li enirigis ilin en iom maldense meblitan ĉambron, escepte tamen de la kamenbreton kiu estis absolute troplenigita de diversa sortimento da pipoj, da tabaksaketoj, da skatoloj da cigaroj kaj da francaj romanoj kun flavaj kovriloj.

- Sinjoro Forsiso, mi kredas ? estis Miĥaelo kiu tiel komencis la traktadon. Sinjoro, ni venis petegi vin bonvoli zorgi pri eta afero. Mi timas esti trudiĝema…

- Vi scias ke, principe, vi devas esti akompanata de via proceduristo… riskis Gideono.

- Sendube, sendube, vi nomumos por ni vian ordinaran proceduriston, kaj tiamaniere la afero povos stari sur pli valida bazo ekde morgaŭ ! respondis Miĥaelo sidiĝante, kaj signante al Fosulo ankaŭ sidiĝi. Sed, komprenu, ni konas neniun proceduriston en ĉi tiu urbo; kaj ĉar oni parolis al ni pri vi, kaj ĉar urĝas, ni permesis al ni veni trovi vin !

- Ĉu mi povas demandi, sinjoroj, daŭrigis Gideono, al kiu mi ŝuldas la rekomendon ?

- Vi perfekte povas demandi tion al ni, rebatis Miĥaelo kun petola rideto; sed oni petis nin ne diri tion al vi… almenaŭ nuntempe !

"Bonkora afablaĵo de mia onklo, kompreneble !" diris al si Gideono.

- Mi nomiĝas Ĝono Diksono, daŭrigis Miĥaelo, tre konata nomo en Balarato, mi maltimas diri tion ! Kaj mia jena amiko estas Sro Ezro Tomaso, el amerika Usono, la riĉa fabrikisto de kaŭĉukaj galoŝoj.

- Ĉu vi bonvolas atendi dum momento, por ke mi notu tion ? diris Gideono penante ŝajnigi kiel spertan praktikanto.

- Eble tio ne tro ĝenus vin se mi ekbruligus cigaron ? demandis Miĥaelo.

Ĉar li faris viglan klopodon por reakiri sian memregadon enirante ĉe sia juna kolego; sed nun lia cerbo denove komencis nubiĝi, samtempe kiam terura emo dormi invadis lin; kaj li esperis (kiel tiom da aliaj esperis tion en tia okazo !) ke cigaro malkonfuzos al li la ideojn.

- Ho ! Certe ne ! ekkriis Gideono senfine afabla. Jen, provu unu el ĉi tiuj, mi povas konfide rekomendi ilin al vi !

Li prenis skatolon da cigaroj sur la kameno kaj prezentis ĝin al sia kliento.

- Sinjoro, rekomencis la aŭstraliano, en la okazo se vi ne trovus min tute klara pri miaj klarigoj, eble estus pli bone antaŭe konfesi al vi, ke mi ĵus manĝis bonan tagmanĝon. Finfine, estas afero kiu povas okazi al ĉiu !

- Ho ! Certe ! respondis la komplezema advokato. Sed bonvolu, ne urĝiĝu ! Mi povas doni al vi…, kaj li haltis por penseme konsulti sian poŝhorloĝon, jes, okazas ke mi povas doni al vi la tutan posttagmezon !

- La afero kiu venigas min ĉi tien, sinjoro, rekomencis la aŭstraliano, estas diable delikata, mi ja povas diri tion al vi ! Mia amiko, Sro Tomaso, estanta usonano de portugala deveno, kaj riĉa fabrikisto de pianoj Erardo…

- De pianoj Erardo ? ekkriis Gideono kun ia surprizo. Ĉu Sro Tomaso estus unu el la estroj de la firmao Erardo ?

- Ho ! Falsaj Erardo, kompreneble ! rebatis Miĥaelo. Mia amiko estas la usona Erardo.

- Sed mi kredis esti aŭdinta vin diri, kontestis Gideono, jes, mi certe enskribis sur mia kajereto… ke via amiko estas fabrikanto de kaŭĉukaj galoŝoj ?

- Jes, mi scias ke tio povas unuatempe surprizi ! respondis la aŭstraliano kun radianta rideto. Sed, mia amiko… Resume, li kombinas la du profesiojn ! Kaj ankoraŭ multe da aliaj, multe, multe, multe da aliaj ! ripetis Sro Diksono kun soleneco de ebriulo. La koton-ŝpinejoj de Sro Tomaso estas unu el la strangaĵoj de Talahaseo, la tabak-uzinoj de Sro Tomaso estas la fiereco de Riĉmondo. Nu ! Mallonge, li estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, sinjoro Forsiso, kaj vi senkulpigos min ne kapabli reteni mian emocion priskribante al vi sian aferon !

La juna advokato, dum ĉi tiu parolado, konsideris Sron Tomason, kaj estis tre agrable impresita de la modesta, preskaŭ timema sinteno de ĉi tiu vireto, de la simpleco kaj mallerteco de liaj manieroj.

"Kia mirinda raso estas ĉi tiuj usonanoj ! li pensis. Iom rigardu ĉi tiun tute timigitan vireton, vestitan kiel migra muzikisto, kaj pensu pri la multeco da interesoj kiujn li tenas en siaj manoj !"

- Sed, li laŭte reparolis, ĉu ni ne bone farus rekte iri al la faktoj ?

- Sinjoro estas praktika viro, laŭ tio kion mi vidas ! diris la aŭstraliano. Nu ! Jes, mi venas al la faktoj. Sciu do, sinjoro, ke temas pri rompo de edziĝpromeso !

La malfeliĉa Fosulo estis tiom malmulte preparita por ĉi tiu nova situacio ke li preskaŭ ne retenis krion.

- Dio mia ! diris Gideono, tiaj aferoj ofte estas tre malagrablaj ! Prezentu al mi ĉiujn detalojn de la kazo ! li afable aldonis. Se vi volas ke mi helpu vin, nenion kaŝu al mi !

- Diru mem ĉion al li ! diris al sia kunulo Miĥaelo kiu, ŝajne, konsciis esti plenuminta sian parton de la rolo. Mia amiko tuj rakontos al vi ĉion ĉi ! li aldonis oscedante sin turnante al Gideono. Kaj vi pardonos min, ĉu ne ? se mi fermos la okulojn por momento ! Mi pasigis la nokton ĉelite de malsana amiko.

Fosulo, tute konfuzita, rigardis rekte antaŭ si. Kolerego kaj malespero miksiĝis en lia senkulpa animo. Ideoj pri fuĝo, eĉ ideoj pri memmortigo venis al li, reiris kaj revenis al li. Kaj la advokato pacience plu atendis, kaj la artisto vane plu strebis trovi vortojn, kiajn ajn.

- Jes sinjoro ! Temas pri rompo de edziĝpromeso ! fine li mallaŭte diris. Mi… estas minacata de proceso pro rompo de edziĝpromeso…

Alvenante al ĉi tiu punkto de sia parolado, li volis tiri sian barbon, serĉante novan inspiron. Liaj fingroj sin fermis sur la nekutiman glatecon de razita mentono; kaj samokaze, li sentis ke ĉio kio restis al li de espero kaj kuraĝo, senrimede forlasis lin. Li sin turnis al Miĥaelo, kaj skuis lin per siaj tutaj fortoj :

- Vekiĝu ! li kolere kriis al li. Mi ne povas superi tion, kaj vi scias tion !

- Necesas ke vi pardonu mian amikon, sinjoro ! tuj diris Miĥaelo. La fakto estas ke li ne estas naturdotita por raportado. Sed cetere, li daŭrigis, la afero estas el la plej simplaj. Mia amiko estas homo kun pasia temperamento, alkutimiĝinta al la patriarka vivo de sia lando. Vi komprenas la aferon : malfeliĉa vojaĝo en Eŭropo, sekvata de malfeliĉa renkonto kun kvazaŭa alilanda grafo, kiu havas tre belan filinon. Sro Tomaso tute perdis la kapon. Li sin prezentis, li estis akceptita, kaj li skribis… skribis en stilo kiun mi certas, li nun devas tre bedaŭri ! Se ĉi tiuj leteroj iam estus elmontritaj en tribunalo, la honoro de Sro Tomaso estus detruita !

- Ĉu mi devas kompreni… komencis Gideono.

- Ne, ne, kara sinjoro, serioze reparolis la aŭstraliano, ne eblas al vi kompreni tiel longe ĝis kiam vi vidos la koncernajn leterojn !

- Jen, verdire, embarasa cirkonstanco ! diris Gideono.

Plena de kompato, li ĵetis rigardon al la kulpulo; poste, vidante sur la vizaĝo de tiu ĉi ĉiujn signojn de terura embaraso, li rapidis deturni la okulojn.

- Sed tio eĉ estus nenio, severe daûrigis sinjoro Diksono, kaj, vere, sinjoro, vere mi tutkore dezirintus ke Sro Tomaso tute ne malhonoris sin kiel li faris. Li estas sen ekskuzo, sinjoro ! Ĉar li estis fianĉigita en tiu tempo, tia li eĉ ankoraŭ estas, kun la plej bela juna knabino de Konstantinopolo, Ka.

- Ka ? demandis surprizite Gideono.

- Jes ja, komuna mallongigo ! diris Miĥaelo. Oni diras Kan, por Kartvelio, sammaniere kiel ni diras Ko por Kompanio.

- Mi bone sciis ke fojfoje oni tiel skribis, diris Gideono, sed mi ne sciis ke oni elparolas same !

- Ho ! Vi ja povas kredi min, kiam mi diras tion al vi ! respondis Miĥaelo. Kaj nun, sinjoro, vi povas mem kompreni, ke por savi mian kompatindan amikon, necesos malŝpari intensan kapablecon ! Pri mono, ĝi estas, kaj senlime ! Sro Tomaso estas tute preta subskribi, ekde morgaŭ, ĉekon por cent mil pundoj(2). Sed, cetere, sinjoro Forsiso, ni havas pli bonan ol tio ! Tiu ĉi alilanda grafo, la grafo Tarnoŭo, kiel li estas nomita, iam tenis magazenon de cigaroj en Bajsvatero, sub la pli modesta nomo de Ŝmito. Lia filino, se vere ŝi estas lia filino, bone atentu tiun punkton, sinjoro !, lia filino servis la klientojn en la vendejo. Kaj estas ŝi kiu nun pretendas geedziĝi kun viro el la sociala rango de Sro Tomaso ! Nu ! Ĉu vi finfine vidas tion kion ni volas ? Ni scias ke ĉi tiuj malŝatinduloj kovas friponaĵon, kaj ni deziras antaŭsciigi ilin. Rapide kuru al Hampton-Korto, kie loĝas la Tarnoŭoj, kaj uzu la minacon, aŭ la subaĉeton, aŭ ambaŭ rimedojn, ĝis kiam vi transdonigos al vi la leterojn ! Se vi ne sukcesos, mia amiko Tomaso devos iri al tribunalo, kaj perdi sian honoron. Mi mem tiuokaze estus devigita rompi ĉiujn rilatojn kun li ! aldonis la malmulte kavalireca amiko.

- Mi ja kredas ke estas kelkaj ŝancoj de sukceso por ni en ĉio ĉi ! diris Gideono. Ĉu vi scias ĉu ĉi tiu Ŝmito estas konata de la polico ?

- Ni vere esperas tion ! diris Miĥaelo. Ni havas multajn kialojn por supozi tion ! Jam rimarku la fakton ke ĉi tiuj homoj loĝis en Bajsvatero ! Ĉu la elekto de ĉi tiu kvartalo ne ŝajnas al vi tre sugesta ?

Je la kvina aŭ sesa fojo ekde la komenciĝo de ĉi tiu rimarkinda interparolado, Gideono sin demandis ĉu li revis. “Sed ne, li diris al si, sendube la bonega aŭstraliano tro abunde tagmanĝis !" Kaj li laŭte aldonis :

- Al kia sumo mi povos iri ?

- Mi havas ideon ke kvin mil pundoj(2) sufiĉus por hodiaŭ ! diris Miĥaelo. Kaj nun, sinjoro, ne lasu nin plu reteni vin ! La posttagmezo progresas; estas trajnoj por Hampton-Korto ĉiujn duonhorojn, kaj mi ne bezonas priskribi al vi la malpaciencon de mia amiko. Jen ! Prenu bileton de kvin pundoj(2) por la unuaj elspezoj ! Kaj jen la adreso !

Kaj Miĥaelo komencis skribi; poste li haltis, ŝiris la paperon kaj enmetis la pecojn en sian poŝon.

- Ne, li diris, mi pli ŝatas dikti al vi la adreson; mia manskribo estas tro nelegebla !

Gideono zorge skribis la adreson : "Grafo Tarnoŭo, vilao Kurnolo, Hampton-Korto". Li poste prenis alian paperfolion, kaj ankoraŭ skribis sur ĝi kelkajn vortojn.

- Vi diris al mi ke vi ne elektis proceduriston ! li rekomencis. Jen la adreso de proceduristo kiu, por tia kazo, estas la plej sperta viro en Londono !

Kaj li prezentis la paperon al Miĥaelo.

- Ha ! Vere ! ekkriis Miĥaelo legante sian propran adreson sur la papero.

- Jes, mi scias, vi estas vidinta lian nomon miksitan en sufiĉe malhonestaj aferoj ! diris Gideono; sed li mem estas perfekte honorinda viro kaj kun certa kapableco. Nur restas al mi, sinjoroj, demandi al vi kien mi povos retrovi vin post mia reveno de Hampton-Korto?

- Ĉe la Ĉefhotelo Langhamo, kompreneble ! rebatis Miĥaelo. Kaj, senmanke, je ĉi-nokte !

- Certe ! respondis Gideono ridetante. Mi povas veni iam ajn, ĉu ne ?

- Absolute, absolute ! ekkriis Miĥaelo jam stara por sin forpeli. Nu ! Kion vi pensas pri ĉi tiu junulo ? li demandis al Fosulo, tuj kiam ili sin retrovis sur la strato.

Fosulo murmuris ion kiel : "Iu perfekta idiotulo !"

- Tute ne ! protestis Miĥaelo. Li scias kiu estas la plej bona proceduristo de Londono, kaj nur tio sufiĉus por laŭdi lin ! Sed, fine diru do, ĉu mi estis sufiĉe brila ?

Fosulo diris nenion.

- Hola ! diris Miĥaelo metante la manon sur lian ŝultron. Ĉu ni povus scii kio estas la nova plendmotivo de Fosulo ?

- Vi ne havis rajton paroli pri mi kiel vi faris ! ekkriis la artisto. Via lingvaĵo estis tute malŝatinda ! Vi profunde ofendis min.

- Mi ! Sed mi ne diris unu vorton pri vi ! protestis Miĥaelo. Mi parolis pri Ezro Tomaso; kaj mi petegas vin bonvoli rememori ke ekzistas neniu kun tiu nomo !

- Ne gravas ! Vi devigas min elteni malagrablaĵojn ! murmuris la artisto.

Tamen la du amikoj atingis la angulon de la strato, kaj tie, sub la protekto de la fidela ŝu-ciristo, prizorgante ĝin kun granda mieno de virta respekto, tie atendis ilin la piano, kiu ŝajnis iom enui en la soleco de la ĉaro, dum la pluvo defluis laŭlonge de ĝiaj elegante vernisitaj piedoj.

Estis denove la ŝu-ciristo kiu estis rekviziciita por iri serĉi kvin aŭ ses fortikajn knabegojn ĉe la plej proksima drinkejo, kaj kun ilia helpo komenciĝis la lasta batalo de tiu ĉi memorinda kampanjo. Ĉio sugestas ke Sro Gideono Forsiso ne jam enloĝiĝis en sia kupeo de la trajno al Hampton-Korto, kiam Miĥaelo malfermis la pordon de la apartamento de la juna vojaĝanto, kaj kiam la portantoj, kun profesiaj gruntoj, demetis la grandan Erardon meze de la ĉambro.

- Jen, diris triumfe Miĥaelo al Fosulo post esti forpermesinta la virojn. Kaj nun, superan antaŭzorgon ! Ni devas lasi al li la ŝlosilon de la piano, kaj tiamaniere ke li ne povu ne trovi ĝin ! Ni vidu iom !

Centre de la fermoplato, sur la piano, li konstruis kvadratan turon per cigaroj kaj metis la ŝlosilon ene de la tiel konstruita malgranda monumento.

- La kompatinda junulo ! diris la artisto kiam ili denove sin trovis sur la strato.

- La fakto estas ke li estas en diabla situacio ! konfesis seke Miĥaelo. Des pli bone, des pli bone ! Tio revigligos lin !

- Kaj pri tio, rekomencis la bonega Fosulo, mi timas esti antaŭ momento montrinta al vi tre malbonan karakteron, kaj multe da maldankemo ! Mi havis neniun rajton, mi nun vidas tion, ofendiĝi de esprimoj kiuj ne rekte direktiĝis al mi !

- Sufiĉas ! diris Miĥaelo re-jungante sin al la ĉaro. Ne pli da vorto, Fosulo ! Via sentemeco honoras vin. Honesta viro certe ne povas ne suferi kiam li aŭdas insulti sian alian egoon.

La pluvo preskaŭ ĉesis; Miĥaelo estis preskaŭ sobrigita, la "demetaĵo" estis transdonita en aliajn manojn, kaj la amikoj repaciĝis; tial la reveno al la luanto ŝajnis al ili, kompare kun la antaŭaj aventuroj de la tago, vera plezuraĵo. Kaj kiam ili sin trovis promenantaj sur la strando, brako en brako, sen ombro da suspekto kiu premis ilin, Fosulo eligis profundan suspiron de kvietiĝo.

- Nun, li diris, ni povas rehejmeniri !

- Fosulo, diris la proceduristo haltante, vi ĉagrenas min ! Kio ! Ni estis en la pluvo preskaŭ la tutan tagon, kaj vi serioze proponas rehejmeniri ? Ne sinjoro ! Grogo kun viskio nepre necesas al ni !

Li reprenis la brakon de sia amiko, kaj necedeme kondukis lin en tavernon kun alloga aspekto, kaj mi devas aldoni (cetere je mia vera bedaŭro), ke Fosulo lasis sin sufiĉe volonte konduki tien. Nun kiam la paco restariĝis ĉe la horizonto, certa senkulpa gajeco komencis sin montri en la manieroj de la artisto. Kaj kiam li levis sian brulantan glason por tintigi kun tiu de Miĥaelo, la fakto estas ke li alportis al tiu ĉi gesto la tutan viglecon de romaneca pensionulineto ĉeestanta ĉe ŝia unua pikniko.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 01/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment