Créer un site internet

En kiu Maŭrico prepariĝas por agi.

Konsekvence, kelkajn tagojn poste, la tri viraj membroj de tiu ĉi malĝoja familio povintus esti observataj (de leganto de F. du Boisgobej) envagoniĝantaj en la trajnon por Londono, ĉe la stacidomo de Burnmuto. La vetero, laŭ la aserto de la barometro, estis "ŝanĝa", kaj Jozefo surhavis la kostumon konforma al tiu temperaturo laŭ la preskribo de Sro Farado Bondo; ĉar ĉi tiu eminenta praktikisto, kiel oni scias, estas ne malpli strikta pri aferoj de vesto ol pri dieto.

Mi kuraĝas diri ke estas malmultaj homoj kun neforta sano kiuj ne almenaŭ provis vivi konforme al la preskriboj de Sro Farado Bondo. "Evitu ruĝajn vinojn, sinjorino, ĉiuj miaj legantinoj certe aŭdis diri tion al si, evitu ruĝajn vinojn, femuraĵon de ŝafido, oranĝajn marmeladojn kaj nerostitan panon ! Enlitiĝu ĉiunokte, je la deka kaj kvarono, kaj (bonvolu) vestu vin per higiena flanelo supre kaj malsupre ! Ekstere, la martesa pelto ŝajnas taŭga al mi ! Ne forgesu ankaŭ havigi al vi paron da botetoj de la firmo Dalo kaj Krumbio !" Kaj poste, tre verŝajne, post kiam vi jam pagis vian viziton, Sro Farado estos revokinta vin, ĉe la sojlo de sia konsultejo, por aldoni laŭ aparte firma tono : "Ankoraŭ nemalhavebla antaŭzorgo, se vi volas resti en la vivo, evitu boligitan sturgon !"

La malbonsorta Jozefo estis submetata kun terura rigoro al la kuracado de Sro Farado Bondo. Li havis sur la piedoj san-botetojn; lia pantalono kaj lia jako estis el vera aerumiĝanta drapo; lia ĉemizo estis el higiena flanelo (el iom malpli valora kvalito, verdire), kaj li estis volvita ĝis la genuoj en la neevitebla peltaĵo el martesa pelto. Eĉ la oficistoj de la stacidomo Burnmuto povis rekoni en ĉi tiu maljuna sinjoro iun estulon de Sro Farado, kiu cetere sendis ĉiujn siajn pacientojn al tiu restadejo. Estis, en la persono de onklo Jozefo, nur unu signo de individua gusto : tio estis turista kaskedo, kun pinta viziero. Ĉiuj insistaj petoj de Maŭrico malsukcesis antaŭ la obstino de la maljunulo por surmeti tiun ĉi kapveston, kiu rememorigis al li la antaŭnelonge spertintan emocion, kiam li fuĝis antaŭ duonmortinta ŝakalo sur la ebenaĵoj de Efeso.

La tri Finsinkoj grimpis en sian kupeon, kie ili tuj komencis kvereli : malgrava cirkonstanco en si mem, sed kiu montriĝis, tute samtempe, ege malfeliĉa por Maŭrico kaj, mi kuraĝas kredi tion, feliĉa por mia leganto. Ĉar se Maŭrico, anstataŭ absorbiĝi en sia kverelo, dum momento elkliniĝintus ĉe la pordo de sia vagono, la rakonto kiun ni estas legonta, ne povus esti skribita. Maŭrico, fakte, ne malsukcesus observi la alvenon sur la kajon kaj la eniron en najbaran kupeon de dua vojaĝanto vestita per la uniformo de Sro Farado Bondo. Sed la kompatinda knabo havis ion alian en kapo, ion kion li konsideris (kaj Dio scias kiel li eraris !) kiel multe pli grava ol gapvagi sur la kajo antaŭ ol foriro de la trajno.

- Neniam ni vidis ion similan ! li ekkriis tuj sidinta, rekomencante diskuton kiu, por tiel diri, ne ĉesis ekde la mateno. Ĉi tiu bileto ne estas via ! Ĝi estas mia !

- Ĝi estas je mia nomo ! rebatis la maljunulo kun obstineco miksita kun amareco. Mi rajtas fari tion kion plaĉas al mi per mia mono !

La "bileto" estis ĉeko por okcent sterlingaj pundoj(2), kiun Maŭrico, dum la matenmanĝo, transdonis al sia onklo por ke li subskribu ĝin, kaj kiun la maljunulo simple enpoŝigis.

- Vi aŭdas lin ! eligis Maŭrico. Lia mono ! Sed ne estas, ĝis eĉ la vestaĵoj kiujn li havas sur la dorso, kiu ne apartenas al mi !

- Lasu lin trankvile ! grumblis Johano. Vi ambaŭ komencas incitegi min !

- Tio ne estas taŭga maniero paroli kun via onklo, sinjoro ! kriis Jozefo. Mi estas rezoluta ne plu toleri ĉi tiun malrespekton ! Vi estas paro da ege malĝentilaj, arogantaj kaj sensciaj fijunuloj; kaj mi decidis ĉesigi ĉi tiun situacion !

- Malbeno ! eligis la afabla Johano.

Sed Maŭrico ne prenis la aferon tiel filozofie. La neantaŭvidita malobeemo de lia onklo tute konfuzis lin; kaj la lastaj paroloj de la maljunulo aŭguris al li nenion bonan. Li ĵetis al onklo Jozefo malkvietajn ekrigardojn.

- Bone ! Bone ! li fine diris. Ni provos finaranĝi ĉion ĉi kiam ni estos en Londono !

Jozefo, responde, eĉ ne honoris lin per rigardo. Per siaj tremantaj manoj, li malfermis numeron de la Brita Mekanikisto, kaj spiteme, absorbiĝis en la studadon de tiu periodaĵo.

"Mi demandas al mi tion kio povis subite igi lin tiel ribelema ? pensis lia nevo. Jen, ĉiuokaze, okazaĵo kiu ne multe plaĉas al mi !"

Kaj li gratis al li la nazon, kutima signo de interna lukto. Tamen la trajno daŭrigis sian vojon tra la mondo, kunportante kun ĝi sian ordinaran ŝarĝon de homaro, inter kiuj la maljuna Jozefo, kiu ŝajnigis esti absorbiĝinta en sia revuo, kaj kiu dormetis kun la laŭdire ridigaj anekdotoj de "Legu min !", kaj Maŭrico kiu remaĉis en sia kapo tutan mondon da rankoroj, da suspektoj kaj da alarmoj. Estas tiel ke la trajno preterpasis la regionon de Kristokirko, Herno kun ĝiaj arbaroj de abioj, Lignoringo, kaj ankoraŭ aliaj stacidomoj. Kun mallonga malfruo, sed kiu mem estis nenio alia ol normala, li alvenis al stacidomo meze de Nov-Arbaro, stacidomo kiun mi alie nomos per la pseŭdonomo Brundekano, en la okazo se la Kompanio de la Sud-Okcidento sin riskus ofendiĝi pro miaj maldiskretaĵoj.

Multaj pasaĝeroj rigardis tra la fenestro de sia kupeo. Inter ili estis ĝuste la maljuna sinjoro kies eniron en la trajnon Maŭrico neglektis observi. Kaj oni permesos al mi profiti la okazon por nun diri kelkajn vortojn pri tiu ĉi rolulo ĉi tie. Ĉar unue tio sendevigos min reparoli pri li, kaj poste mi ja kredas tion ke, dum la tuta daŭro de mia historio, mi neniam plu renkontos alian tiel respektindan personon. Ne gravas koni lian nomon, sed lian vivmanieron. Ĉi tiu maljuna ĝentlemano pasigis sian vivon vagante tra Eŭropo; kaj ĉar fine, tridek jaroj de legado de la Mesaĝisto de Galignanio lacigis lian vidpovon, li subite revenis al Anglio por konsulti okuliston. De okulisto al dentisto, kaj de tiu ĉi al kuracisto, ĝi estas la neevitebla irado. Nuntempe, nia maljuna ĝentlemano estis inter la manoj de Sro Farado Bondo; vestita per aerumiĝanta drapo, kaj sendita al restadejo de Burnmuto; kaj li estis reiranta al Londono, post fino de lia restado, por raporti pri sia zorgado al la eminenta praktikisto. Li estis unu el tiuj senkarakteraj, monotonaj maljunaj angloj kiujn ni ĉiuj vidis, centfoje, eniri al la komuna tablo kie ni manĝis, en Kolonjo, en Salcburgo, en Venecio. Ĉiuj administrantoj de hoteloj en Eŭropo konas laŭ iliaj nomoj la kompletan serion de tiuj vojaĝantoj, kaj tamen se morgaŭ, la kompleta serio malaperus subite, neniu ekkonscius pri ilian foreston. Ĉi tiu vojaĝanto, aparte, estis el preskaŭ ĉagrena senutileco. Li pagis sian fakturon ĉe Burnmuto antaŭ ol foriri; ĉiuj liaj transporteblaj posedaĵoj estis deponita, laŭ formoj de du kofroj, en la pakvagono.

Okaze de lia subita malapero, la kofroj, post la laŭleĝa tempolimo, estus vendataj al judo kiel nepostulita pakaĵo; la ĉambristo de Sro Farado Bondo estus senigita, je la jarfino, da kelkaj ŝilingoj(3) de trinkmono; la diversaj hotelestroj de Eŭropo, je la sama dato, konstatus etan malpliiĝon de siaj profitoj : kaj tio estus ĉio, absolute ĉio. Kaj eble la maljuna ĝentlemano pensis pri io simila al tio kion mi ĵus diris, ĉar li havis sufiĉe melankolian mienon, kiam li enŝovis sian senharan kranion ene de la vagonon, kaj kiam la trajno rekomencis fumi sub la ponton kaj transen. kun akcelata rapideco, pasante laŭvice tra la densejoj kaj maldensejoj de Nov-Arbaro.

Sed jen, je kelkcent metroj de Brundekano, okazis abrupta halto. Maŭrico Finsinko konsciis pri subita bruo de voĉoj, kaj sin ĵetis al la fenestro. Virinoj kriegis, viroj saltis sur la rando de la trako; la fervojistoj kriis al ili ke ili restu sur siaj sidlokoj. Kaj poste la trajno komencis malrapide retroiri al Brundekano; kaj poste, la sekvan minuton, ĉiuj ĉi tiuj diversaj bruoj perdiĝis en la apokalipsa siblado kaj la tondra albatiĝo de la eksprestrajno kiu kontraŭsence alkuris.

La finan bruon de la kolizio, Maŭrico ne aŭdis ĝin. Eble li svenis ? Li nur havis konfuzan rememoron esti vidanta, kiel en sonĝo, sian vagonon renversiĝi kaj dispeciĝi, kiel kartodomo. Kaj la fakto estas ke, kiam li rekonsciiĝis, li kuŝis sur la grundo, kun malbona griza ĉielo super sia kapo, kiu terure doloris lin. Li direktis la manon al sia frunto, kaj ne miris konstati ke ĝi estas ruĝa pro sango. La medio estis plena de netolerebla zumado, kiun Maŭrico pensis ke li ĉesus aŭdi ĝin kiam la konscio finiĝintus reveni al li. Ĝi estis kiel la bruo de laboranta forĝejo.

Kaj baldaŭ, pro la instinkta sprono de scivolemo, li rektiĝis, sidiĝis kaj rigardis ĉirkaŭ si. La trako, en ĉi tiu loko, leviĝis laŭ abrupta kurbiĝo. Kaj, ĉiuflanke, ĉirkaŭantaj lin, Maŭrico videtis la restaĵojn de la trajno de Burnmuto. La disrompitaĵoj de la kontraŭiranta eksprestrajno estis plejparte kaŝitaj malantaŭ la arboj; sed, tutĝuste ĉe la kurbiĝo, sub nuboj de nigra vaporo, Maŭrico vidis tion kio restis pri la du maŝinoj, unu sur la alia. Laŭlonge de la trako, homoj kuris tien kaj tien, kaj kriis kurante; aliaj kuŝis senmovaj, kiel dormantaj trampoj.

Subite Maŭrico havis ideon : "Okazis akcidento ! li pensis, kaj la konscio pri lia sagaceco redonis al li iom da kuraĝo. Preskaŭ samtempe liaj okuloj falis sur Johanon, kuŝita apud li, kaj kun terura paleco. "Kompatinda maljunulo mia ! Kompatinda kamarado mia !" li diris al si retrovante, sen scii de kie, malnovan lernejan terminon. Post tio, kun infana tenereco, li prenis en sia mano la manon de sia frato. Kaj baldaŭ, ĉe la kontakto de tiu mano, Johano malfermis la okulojn, abrupte eksidis kaj movigis la lipojn, sen sukcesi elirigi iun sonon. "Bus ! Bus !" li eligis fine, per fantoma voĉo.

La bruego de forĝejo kaj la fumo neelteneble daŭris. "Ni eskapu ĉi tiun inferon !" ekkriis Maŭrico. Kaj la paro helpis unu la alian surpiediĝi, sin skuis kaj rigardis la funebran scenon ĉirkaŭ ili. Samtempe, grupo da homoj alproksimiĝis al ili.

- Ĉu vi estas vunditaj ? kriis al ili malgranda viro kies palega vizaĝo estis tute kovrita de ŝvito, kaj kiu, laŭ la maniero kiel li estris la grupon, evidente devis esti kuracisto.

Maŭrico montris sian frunton; la vireto, post esti levanta la ŝultrojn, donis al li flakonon da brando.

- Jen, li diris, trinku gluton da ĉi tio, kaj poste transdonu la flakonon al via amiko, kiu ŝajnas eĉ pli ol vi bezoni ĝin ! Kaj poste, post tio, venu kun ni ! Necesas ke ĉiuj helpu nin ! Estas multe por fari ! Vi ĉiam povos fari ion utila, eĉ nur irante serĉi brankardojn !

Apenaŭ la kuracisto kaj lia sekvantaro malproksimiĝis, kiam Maŭrico, sub la vigliga influo de la kordialo, finis rekonsciiĝi pri si.

- Disinjoro ! li ekkriis. Kaj onklo Jozefo ?

- Ĉi-rilate, diris Johano, kien li ja sukcesis enŝoviĝi ? Li ne povas esti malproksime ! Mi esperas, ke la kompatinda maljunulo ne estas tro difektita !

- Venu helpi min serĉi lin ! diris Maŭrico per tute aparta tono de firma decido.

Poste, li subite eksplodis : "Kaj se li estus morta ?" li ĝemis montrante la pugnon al la ĉielo.

Tien kaj tien la du fratoj kuris, ekzamenante la vizaĝojn de la vunditoj, turnante la mortintojn. Ili tiamaniere detale ekzamenis certan dudekon da homoj; kaj ankoraŭ neniu spuro de onklo Jozefo. Sed baldaŭ ilia esploro alproksimigis ilin al la centro de la kolizio, kie la du maŝinoj daŭris vomi fumon kun surdiga bruego. Ĝi estis parto de la trako kie la kuracisto kaj lia sekvantaro ne ankoraŭ alvenis. La grundo, ĉefe ĉe la rando de la arbaro, estis plena de malglataĵoj : ĉi tie fosaĵo, tie teramaso superita de bosketo de genisto. Multe da korpoj povis esti kaŝitaj en ĉi tiu loko; kaj la du junaj nevoj esploris ĝin kiel montrohundoj dum ĉaso. Kaj subite Maŭrico, kiu paŝis antaŭe, haltis kaj etendis sian montrofingron per tragika gesto. Johano sekvis la direkton de la fingro de sia frato.

Funde de truo de sablo kuŝis io kio antaŭnelonge estis homa estaĵo. La vizaĝo estis timige stumpigita, ĝis la grado esti tute nerekonebla; sed la du junuloj ne bezonis rekoni la vizaĝon. La kalva kapo disŝutita de maldensaj blankaj haroj, la peltaĵo el martesaĵo, la aerumiĝanta drapo, la higiena flanelo, ĉio, ĝis la san-botetoj de Sroj Dalo kaj Krumbio, ĉio certigis ke ĉi tiu korpo estas tiu de onklo Jozefo. Nur la kaskedo kun pinta viziero certe perdiĝis en la katastrofo, ĉar la mortinto estis nudkapa.

- La kompatinda maljuna besto ! eligis Johano kun iomete da vera emocio. Mi ja donus dek pundojn(2) por ke ni ne envagonigus lin en tiun trajnon !

Sed estis emocio el tute alia naturo, kiu estis videbla sur la vizaĝo de Maŭrico, dum li restis klinita super la kadavro. Li pensis pri ĉi tiu nova kaj supera maljustaĵo de la destino. Li estis ŝtelita je 7.800 pundoj(2) dum li estis orfo sub kuratoreco; li estis perforte dungita por komerco de ledaĵoj, kiu ne funkciis; ĝi estis embarasita de fraŭlino Julia; lia kuzo planis senigi lin de la profito de la tontino(1); li tute eltenis ĉion, li preskaŭ povis digne diri, kaj jen nun ke oni mortigis lian onklon !

- Rapide ! li diris al sia frato per anhelanta voĉo, prenu lin ĉe la piedoj; necesas ke ni kaŝu lin en la arbaron ! Mi ne volas ke aliaj povu trovi lin !

- Kia ŝerco ! ekkriis Johano. Por kio do ?

- Faru tion kion mi diras ! rebatis Maŭrico ekprenante la kadavron ĉe la ŝultroj. Ĉu vi do volas ke mi kunportu lin per mi mem ?

Ili troviĝis ĉe la rando de la arbaro; post dek aŭ dek du paŝoj ili estis ŝirmitaj, kaj iom pli for, en sableca senarbejo, ili demetis sian ŝarĝon; post tio, restariĝante, ili melankolie rigardis lin.

- Kion vi planas fari kun li ? murmuris Johano.

- Enterigi lin, kompreneble ! respondis Maŭrico.

Li malfaldis sian poŝtranĉilon, kaj komencis fosi la sablon.

- Neniam vi sukcesos ion per via tranĉilo ! kontestis lia frato.

- Se vi ne volas helpi min, vi, senvalora timulo, kriegis Maŭrico, iru diablen !

- Ĝi estas la plej ridinda frenezaĵo ! eligis Johano; sed ne estas dirota ke oni povu akuzi min esti malkuraĝulo !

Kaj li sin metis en pozicion por helpi sian fraton.

La grundo estis sableca kaj malpeza, sed tute plenega de radikoj de la ĉirkaŭaj abioj. La du junuloj kruele sangigis siajn manojn. Unu horo de heroa laboro, ĉefe fare de Maŭrico, kaj apenaŭ la fosaĵo estis profunda je ok aŭ naŭ colojn. En ĉi tiun fosaĵon, la korpo estis metita, pli-malpli bone kiel eble; la sablo estis amasigita supren, kaj poste alia sablo kiun oni devis preni aliloken, ne malpli malfacile. Bedaŭrinde ! Ĉe iu fino de la malgajega tumulo, du piedoj daŭre vidiĝis ekster la sablo, vestitaj de okulfrapantaj san-botetoj.

Sed domaĝe ! La nervoj de la tombistoj estis elĉerpitaj. Maŭrico mem ne plu eltenis. Kaj, similaj al du lupoj, la du fratoj forfuĝis al pliprofundaĵo de la apudan densejon.

- Ni faris nian plejbonon ! diris Maŭrico.

- Kaj nun, respondis Johano, eble vi komplezos diri al mi tion kion ĉio ĉi signifas !

- Vere, ekkriis Maŭrico, se vi ne komprenas ĝin per vi mem, mi malesperas komprenigi ĝin al vi !

- Ho ! Mi ja komprenas ke estas io kio rilatas al la tontino(1) ! Rebatis Johano. Sed mi diras al vi ke tio estas vera frenezeco ! La tontino(1) estas perdita, jen ĉio !

- Mi rediras al vi ke onklo Virmastro estas morta ! kriis Maŭrico. Mi scias tion; estas en mi voĉo kiu diras tion al mi !

- Jes, kaj ankaŭ onklo Jozefo mortis ! diris Johano.

- Li ne estas morta, se mi ne volas tion ! respondis Maŭrico.

- Nu ! eligis Johano, ni konsentu ke onklo Virmastro mortis ! En ĉi tiu kazo, ni devas nur diri la veron, kaj ordoni Miĥaelon fari same !

- Vi ankoraŭ taksas Miĥaelon kiel stultulon ! rikanis Maŭrico. Ĉu vi ne kapablas kompreni ke li antaŭ jaroj aranĝis sian friponaĵon ? Li havas ĉion sub la mano : la flegistino, la kuracisto, la atestilo tute preta, sed kun la dato malplena. Ni malkaŝu nur la aferon kiu ĵus okazis, kaj mi vetas ke, post du tagoj, ni ekscios pri la morto de onklo Virmastro ! Jes, sed bone aŭskultu ! Tio kion Miĥaelo povas fari, ankaŭ mi povas fari tion. Se li kapablas blufi min, ankaŭ mi povas blufi lin ! Se lia patro devas eterne vivi, nu ! kun Dio, mia onklo same faros !

- Kaj kion vi faras pri la leĝo en ĉio ĉi ? demandis Johano.

- Homo devas kelkfoje havi la kuraĝon obei al sia konscienco ! digne respondis Maŭrico.

- Sed ni supozu ke vi eraras ! Ni supozu ke onklo Virmastro estas viva kaj fartas bonege !

- Eĉ tiuokaze, respondis Maŭrico, nia situacio tute ne estas pli malbona ol antaŭe : eĉ, ĝi estas pli bona ! Onklo Virmastro nepre devos morti iun tagon. Dum onklo Jozefo vivis, ankaŭ li nepre devis fine morti iam : dum nun ni ne devas timi tiun alternativon. Tute ne estas limo al la kombinaĵo kiun mi proponas; ĝi povas daŭri ĝis la Lasta Juĝo !

- Se almenaŭ mi vidis tion kio ĝi estas, via kombinaĵo ! suspiris Johano. Sed, vi scias, kompatinda maljunulo mia, vi ĉiam estis tiel terura utopiulo !

- Mi ŝatus scii kiam mi iam revis ! kriis Maŭrico. Mi posedas la plej belan kolekton da sigelringoj kiu ekzistas en Londono !

- Jes, sed vi scias, estas la afero pri ledaĵoj ! sugestis la alia. Vi ne povas nei ke tio estas fiasko !

Maŭrico donis, en ĉi tiu cirkonstanco, rimarkindan pruvon de sia sinregado : li lasis pasi la aludon de sia frato sen ofendiĝi, sen eĉ respondi.

- Pri tio kiu estas la afero kiu ĉimomente okupas nin, li rekomencis, tuj kiam ni gardos la onklon hejme, en Blomsburio, ni estos ekster embarasoj. Ni enterigos lin en la kelo kiu ŝajnas esti farita intence por akcepti lin; kaj tiam mi devos nur ekserĉi kuraciston kiun ni povu subaĉeti.

- Kaj kial ne lasi lin ĉi tie ? demandis Johano.

- Ĉar ni besonos havi lin sub la mano kiam lia horo venos ! rebatis Maŭrico. Kaj plie, ĉar ni nenion scias pri ĉi tiu lando ! Ĉi tiu arbaro eble estas preferata promenejo por geamantoj. Ne, ne revu viavice, kaj pensu kun mi pri tio kio konsistigas la solan realan malfacilaĵon kiun ni havas antaŭ ni ! Kiel ni transportos la onklon al Blomsburio ?

Pluraj planoj estis proponitaj, diskutitaj, kaj forpuŝitaj. Kompreneble ne necesis pensi pri la stacidomo Brundekano, kiu nuntempe devis esti centro de interesoj kaj klaĉoj, dum la ĉefaĵo estis ekspedi la korpon al Londono sen ke iu suspektu ion ajn. Johano timeme proponis barelon de biero; sed la obĵetoj estis tiel evidentaj ke Maŭrico malŝatis esprimi ilin. La aĉeto de pakkesto ankaŭ ŝajnis nepraktika : kial du ĝentlemanoj sen ia ajn pakaĵo bezonintus tian keston ?

- Ne, ni sekvas malĝustan vojstrekon ! kriis finfine Maŭrico. La afero devas esti esplorita per pli da zorgo ! Ni nun supozu, li rekomencis post silento, parolante per frazpecoj kvazaŭ li pensis laŭte, supozu ke ni pomonate luprenus vilaon ! La luprenanto de vilao povas aĉeti pakkeston sen ke oni pensas miri pro tio. Kaj eĉ, supozu ke ni hodiaŭ mem luprenus la domon, ke ĉi-vespere mi aĉetus la keston, kaj ke morgaŭ matene, per manĉareto kiun mi taskas al mi konduki tute sole, mi kunportus la keston al Ringligno, aŭ al Lindhursto, aŭ nu, al ajna stacidomo ! Nenio malebligas nin skribi sur ĝi : specimenojn, ĉu ? Johano, mi pensas ke ĉi-foje mi ĝuste trafis la solvon !

- Fakte, tio ŝajnas farebla ! malkontestis Johano.

- Estas evidenta ke ni uzus kaŝnomojn ! daŭrigis Maŭrico. Ne estus por fari, konservi niajn verajn nomojn ! Kion vi pensus pri "Virmastro", ekzemple ? Tio havigas al vi dignan kaj trankvilan aspekton !

- Dirlididi ! Mi ne volas esti nomata Virmastro ! rebatis lia frato. Vi povas preni la nomon por vi, se ĝi plaĉas al vi ! Koncerne min, mi nomiĝos Vanco, la Granda Vanco. Almenaŭ, jen nomo !

- Vanco ! ekkriis Maŭrico. Iu nomo de klaŭno ! Ĉu vi imagas ke ni ludas pantomimon por amuzi nin ? Neniu iam nomiĝis Vanco krom en la koncertkafejo !

- Jes, kaj jen ĝuste tio kiu plaĉas al mi pri ĉi tiu nomo ! respondis Johano. Tio tuj donas al vi aspekton de artisto ! Por vi, vi povas nomi vin kiel vi volas; mi volegas Vancon; kaj mi ne cedos pri tio !

- Sed ekzistas amaso da aliaj teatraj nomoj ! petegis Maŭrico; estas Lejburno, Irvingo, Brufo, Toole...

- Estas la nomo de Vanco kiun mi volas, diable, respondis Johano. Mi metis en mia kapo preni ĉi tiun nomon, kaj miaj deziroj estos plenumitaj !

- Bone ! diris Maŭrico kiu ja sentis ke ĉiu klopodo malsukcesus kontraŭ la obstino de sia frato. Mi mem do estos Roberto Vanco !

- Kaj mi estos Georgo Vanco ! ekkriis Johano, la nura originala Georgo Vanco ! Ek por la "nura originalo".

Reboniginte kiel eble plej bone la malordon de sia kostumo, la du fratoj Finsinkoj revenis, per ĉirkaŭvojo, al Brundekano, serĉante manĝon kaj lueblan vilaon. Ne estas ĉiam facile malkovri, improvize, meblitan domon, en loko kiu tute ne estas aktiva pri la akcepto de fremdulojn. Sed la bonŝanco de niaj herooj helpis ilin renkonti maljunan ĉarpentiston, terure surdan, kiu hazarde disponis lueblan domon. Ĉi tiu domo, situanta ĉirkaŭ unu kaj duono kilometro de ĉiu najbaraĵo, ŝajnis al ili tiel taŭga por iliaj bezonoj, ke ili interŝanĝis, ekvidante ĝin, ekrigardon de espero. Vidita de pli proksime, tamen, ĝi ne estis sen prezenti kelkajn malavantaĝojn. Ĝia situo, unue, ĉar ĝi estis lokita en kavon de ia sekigita marĉo, kun arboj ĉiuflanke ĵetantaj ombron; tiamaniere ke oni preskaŭ ne klare vidis dum plena taglumo. Kaj la muroj estis makulitaj de verdaj makulegoj kies la sola ekvido sufiĉus por malsanigi. La ĉambroj estis malgrandaj, la plafonoj malaltaj, la meblaro nur nominalaj; stranga odoro de malsekeco plenigis la kuirejon, kaj la nura dormoĉambro enhavis ununuran liton.

Maŭrico, esperante ricevi rabaton, rimarkigis al la maljuna ĉarpentisto ĉi tiun lastan malagrablaĵon.

- Vere ! rebatis la viro kiam finfine li aŭdis, se vi ne kapablas duope dormi en la sama lito, vi eble pli bone farus provi lupreni kastelon !

- Kaj plie, daŭrigis Maŭrico, ne estas akvo ! Kiel ni havigos al ni akvon ?

- Ni devas nur plenigi ĉi tion ĉe la fonto kiu estas tute proksime ! respondis la ĉarpentisto, frapante per sia dika nigra mano sur malplenan barelon lokitan apud la pordo. Prenu ! Jen sitelo por iri al la fonto ! Tio vere estas sufiĉe plezuriga !

Maŭrico palpebrumis al sia frato, kaj ekekzamenis la barelon. Ĝi estis preskaŭ nova, kaj ŝajnis solide konstruita. Se ili ne estis anticipe rezolutaj lupreni ĉi tiun domon, la barelo finintus decidigi ilin. La kontrakto estis do tuj konsentita, la lupago de la unua monato estis senprokraste pagita, kaj unu horon poste, oni povus observi la fratojn Finsinkoj enirantajn en sia ĉarma dometo, kun grandega ŝlosilo, simbolo de ilia luado, alkoholprimuso kiu devis esti utila en la kuirejo, decaj porkripoj, kaj unu litro da la plej malbona viskio en la tuta Hampŝiro. Kaj jam ili rezervis, por la morgaŭo (pretekste ke ili estas du pejzaĝaj pentristoj), malpezan sed solidan ĉarumon; tiamaniere ke, kiam ili ekokupis sian novan loĝejon, ili rajtis diri al si ke la ĉefa parto de ilia afero estis aranĝita.

Johano ekpreparis la teon, dum Maŭrico, pro multe da esplorado de la domo, havis la bonŝancon trovi la kovrilon de la barelo, sur unu el la tabuloj de la kuirejo. Tiel, la pakada materialo estis tie, komplete ! Pro manko de pajlo, la litkovriloj tre bone povus servi por senmovigi la objekton en la barelo; ĉi tiuj kovriloj estis tiel malpuraj ke la du fratoj ne povis pensi pli bone utiligi ilin. Maŭrico, vidante la obstaklojn glatiĝi, sentis sin inundita per sento kiu similis al ekzaltiĝo.

Kaj tamen estis ankoraŭ unu obstaklo por glatigi : ĉu li konsentos resti sola en la dometo ? Maŭrico longtempe hezitis antaŭ ol kuraĝi meti al li la demandon.

Ne gravas : estis kun reala bona humoro ke la du fratoj sidiĝis ĉe la du flankoj de la tablo el blanka ligno, kaj ektranĉis la porkripojn. Maŭrico fieris pro sia eltrovo de la kovrilo; kaj la Granda Vanco volonte aprobis la parolojn de sia frato, laŭ la vera stilo de koncertkafejo, kadence batante sian glason sur la tablo.

- La sukceso de la afero certas ! li fine ekkriis. Mi ĉiam diris al vi ke estus barelo kiu taŭgus por la ekspedo de la pakaĵon !

- Jes, estas vere, vi pravis ! rekomencis lia frato konsiderante la okazon favora por kaĵoli lin. Kaj nun, vi scias, necesos ke vi restu ĉi tie ĝis kiam mi kontaktos vin ! Mi diros ke onklo Jozefo ripozas en la resaniga aero de Nov-Arbaro. Neeblas ke ni kune reiru al Londono, vi kaj mi : neniam ni povus klarigi la foreston de la onklo !

La nazo de Johano plilongiĝis.

- Hej, etulo mia ! li sciigis. Ĉesu, hu ! Vi mem povas resti en ĉi tiu truo ! Mi, mi ne volas !

Maŭrico konsciis ke li ruĝiĝis. Je kia ajn kosto, necesis ke Johano konsentu resti !

- Bonvolu, Joĉjo, li diris, rememorigi al vi pri la pezo de la tontino(1) ! Se mi sukcesos, ni ĉiu havos dudek mil pundojn(2) por investi en bankon ! Jes, kaj eĉ pli proksime al tridek ol dudek, pro la interezoj !

- Jes, sed se vi malsukcesos ! rebatis Johano. Kio okazos en ĉi tiu kazo ? Kia koloro estos la banka investado ?

- Mi zorgos pri ĉiuj elspezoj ! asertis Maŭrico post longa paŭzo. Vi ne perdos speson !

- Nu ! eligis Johano kun granda rido, se ĉiuj elspezoj estas por vi, kaj por mi la duono de la profito, mi bonvolas konsenti resti ĉi tie unu aŭ du tagojn.

- Unu aŭ du tagojn ! ekkriis Maŭrico, kiu komencis koleriĝi kaj sin ankoraŭ retenis nur malfacile. He ! sed vi farus pli por perludi kvin pundojn(2) sur ĉevalo !

- Jes eble ! respondis la Granda Vanco; sed tio estas mia temperamento de artisto !

- Tio signifas ke via konduto simple estas monstra ! rekomencis Maŭrico. Mi taskas al mi ĉiujn riskojn, mi pagos ĉiujn elspezojn, mi donas al vi duonon de la profitoj, kaj vi rifuzas trudi al vi la plej malgrandan penon por helpi min ! Tio ne estas taŭga, tio eĉ ne estas afabla.

La impeteco de Maŭrico ne estis sen estigi ian impreson sur la bonega Vanco.

- Sed supozu, li fine diris, ke onklo Virmastro estu viva, kaj ke li ankoraŭ vivu dek jarojn : ĉu necesos ke mi putru ĉi tie dum tiu tuta tempo ?

- Sed ne, ne, kompreneble ne ! rekomencis Maŭrico per pli akordiĝa tono. Mi petas al vi maksimume nur unu monaton. Kaj se onklo Virmastro ne estos morta post unu monato, vi povos foriri eksterlanden !

- Eksterlanden ? vigle ripetis Johano. Hej ! Sed, kial mi ne povus tuj foriri tien ? Kio malhelpus vin diri ke onklo Jozefo kaj mi iris por refortiĝi en Parizo ?

- Nu ! Ne diru stultaĵojn ! rebatis Maŭrico.

- Ne ! Sed fine, iomete pripensu ! eligis Johano. Iom rigardu ĉirkaŭ vi ! Ĉi tiu domo estas vera pork-stalo, kaj tiel tristema, kaj tiel malseka ! Vi mem diris tion, antaŭ momento, ke ĝi estis malseka !

- Nur al la ĉarpentisto ! precizigis Maŭrico; kaj mi diris tion nur por ricevi rabaton ! Verdire, nun kiam ni estas ĉi tie, mi devas konfesi ke oni vidis pli malbone ol tio !

- Kaj kion mi faros por mi ? ĝemis la viktimo. Ĉu almenaŭ mi povos inviti kamaradon ?

- Kara mia, se vi ne opinias ke la tontino(1) meritas etan oferon, diru tion, kaj mi sendos la aferon diablen !

- Ĉu almenaŭ vi vere certas pri la ciferoj ? demandis Johano. Nu ! li daŭrigis kun profunda suspiro, zorgu regule sendi al mi la "Legu min !" kaj ĉiujn gazetojn por ridi ! Kaj ja, ek la afero !

Laŭmezure kiel la posttagmezo pasis, la dometo pli intime memorigis pri sia naskiĝmarĉo; pika malvarmo invadis ĉiujn ĝiajn ĉambrojn; la kameno fumis; kaj baldaŭ ventoblovo sendis en la grandan ĉambron, tra la fendoj de la fenestroj, veran pluvegon. Intermite, kiam la melankolio de la du loĝantoj preskaŭ ŝanĝiĝis al malespero, Maŭrico malŝtopis la botelon da viskio; kaj unue ricevis kun ĝojo ĉi tiun distron. Sed la plezuro de la distro estis mallongdaŭra. Mi jam diris ke ĉi tiu viskio estis la plej malbona de la tuta Hampŝiro; nur tiuj kiuj konas la Hampŝiron, povos aprezi la ĝustan valoron de ĉi tiu superlativo; kaj, fine, la Granda Vanco mem, kiu tamen ne estis kompetentulo, ne plu trovis la kuraĝon alproksimigi al siaj lipoj la malbonegan dekoktaĵon. Imagu, aldoniĝante al ĉio ĉi, la veno de la mallumo, apenaŭ malhelpita de senvalora kandelo kiu obstinis bruli nur unuflanke : kaj ni komprenos ke, subite, Johano ĉesis fajfi inter siaj fingroj, ekzerco al kiu li sin dediĉis ekde unu horo por provi trovi iom da forgeso en la ĝojoj de la arto.

- Neniam mi kapablos resti unu monaton ĉi tie ! li sciigis. Neniu kapablus tion ! Via tuta afero estas freneza, Maŭrico ! Ni tuj foriru de ĉi tie !

Kun admirinda ŝajnigo de indiferenteco, Maŭrico proponis ludon de korko. Al kiaj koncedoj diplomato estas kelkfoje devigata malnobliĝi ! Ĝi estis cetere la ŝatata ludo de Johano (la aliaj ŝajnis al li tro intelektaj), kaj li ludis ĝin kun tiom da bonŝanco kiom da lerteco. La kompatinda Maŭrico, male, malbone ĵetis la spesojn, havis denaskan malbonŝancon, kaj plie apartenis al la speco de la ludantoj kiuj ne kapablas toleri perdi. Sed, tiun vesperon, li estis anticipe preta por ĉiaj sinoferoj.

Ĉirkaŭ la sepa, Maŭrico, post kruelegaj turmentoj, perdis kvin aŭ ses ŝilingojn(3). Eĉ kun la tontino(1) antaŭ la okuloj, tio estis la limo de tio kion li kapablis suferi. Li promesis sin venĝi alian fojon, kaj atendante, proponis malgrandan vespermanĝon akompanitan de grogo.

Kaj kiam la du fratoj finis ĉi tiun lastan distron, la tempo venis por ili eklabori. La akvobarelo estis malplenigita, rulita antaŭ la kuireja fajro, zorge sekigita; kaj la du fratoj ŝteliris eksteren, sub senstelan ĉielon, por iri elfosi sian onklon Jozefon.

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€.

(3) Dudekono de pundo(2), 1 penco = 1/12 ŝilingo.

Last edited: 13/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment