Créer un site internet

En kiu la ledaĵoj feliĉe reakiras valoron.

La morgaŭon matene, je la deka, la du fratoj Finsinkoj estis enkondukataj al la granda kaj bela ĉambro kiu servis kiel aŭdiencejo por ilia kuzo Miĥaelo. Johano sin sentis iom resaniĝinta el sia elĉerpiĝo, sed kun unu el siaj piedoj ankoraŭ en pantoflo. Maŭrico, fizike, ŝajnis malpli difektita; sed li estis dek jarojn pli aĝa ol la Maŭrico kiu forlasis Burnmuton antaŭ ok tagoj. Anksieco sulkigis lian vizaĝon per profundaj faltoj, kaj lia nigra hararo abunde griziĝis ĉe la ĉirkaŭaĵoj de la tempioj.

Tri homoj atendis la fratojn Finsinkojn, sidantaj antaŭ tablo. Meze estis Miĥaelo mem : estis dekstre Gideono Forsiso, maldekstre maljuna viro kun okulvitroj, kaj respektinda arĝenta hararo.

- Mia vorto, estas onklo Joĉjo ! ekkriis Johano.

Maŭrico frotis al si la okulojn, pli mirigita ol li jam estis de ĉiuj inkubsonĝoj de la antaŭaj tagoj. Poste, subite, li antaŭeniris al sia onklo, tute tremante pro furiozo.

- Mi tuj diros al vi tion kion vi faris, maljuna friponeto ! li kriis. Vi forkuris !

- Saluton, Maŭrico Finsinko ! respondis onklo Jozefo, sed kun pli da malamikeco ol supozigus ĉi tiuj indulgemaj paroloj. Vi ŝajnas malsana, amiko mia !

- Neutile tumultiĝi, sinjoroj ! observigis Miĥaelo. Maŭrico, provu plivole rigardi la faktojn tutfronte ! Via onklo, kiel vi vidas, ne devis tro suferi pro la skuo de la akcidento; kaj kora homo kiel vi certe nemankas esti kontentega !

- Sed tiam, se tiel estas, balbutis Maŭrico, kio estis la korpo ? Ĉu vere eblus, ke tiu afero kiu kaŭzis al mi tiom da zorgo kaj alarmo, kiu tiom uzis al mi la menson, ĉi tiu afero kiun mi vojaĝigis per miaj propraj manoj, estis nur la kadavro de iu ajna fremdulo ?

- Ho ! Se la ideo tro afliktas vin, vi povas ne iri ĝis tio ! respondis Miĥaelo. Nenio malpermesas vin supozi ke la korpo apartenis al viro kiun vi ŝance renkontis plurfoje, eble iu samklubano, eble eĉ iu kliento !

Maŭrico lasis sin fali sur seĝon.

- He ! li ĝemis, mi malkovrintus la eraron, se la barelo venintus ĝis mia domo ! Kaj kial ĝi ne venis tien ? Kial ĝi iris ĉe Fosulon ? Kaj per kia rajto Fosulo permesis al si malfermi ĝin ?

- Parolante pri tio, Maŭrico, diru do al ni tion kion vi faris kun antikva Herkulo ? demandis Miĥaelo.

- Tio kion li faris kun ĝi ? Li frakasis ĝin per haketilo por viando ! diris Johano. La pecoj ankoraŭ estas ĉe ni, en la kelo !

- Ĉio ĉi tute ne gravas ! haste deklaris Maŭrico. La plejgravaĵo estas ke mi retrovis mian onklon, mian fraŭdan kuratoron ! Ĉiuokaze, li apartenas al mi ! Kaj ankaŭ la tontino(1), ĝi apartenas al mi ! Mi postulas la tontinon(1) ! Mi asertas ke onklo Virmastro mortis !

- Urĝas ke mi ĉesigu ĉi tiun frenezaĵon, diris Miĥaelo, kaj tio unufoje por ĉiam ! Tio kion vi asertas, estas bedaŭrinde preskaŭ vera : en ia senco, mia kompatinda patro mortis, kaj jam delonge ! Sed tio ne estas en la senco de la tontino(1) kaj mi esperas ke, en tiu ĉi senco, multaj jaroj pasos antaŭ ol li mortos. Nia kara onklo Jozefo vidis lin ĉi-matene mem. Li diros al vi ke mia patro vivas, kvankam, ve ! lia inteligenteco estingiĝis por ĉiam !

- Li ne rekonis min ! diris Jozefo.

Kaj por rekoni la meritojn de tiu ĉi maljuna tedulo, ni devas aldoni ke lia voĉo, dirante ĉi tiujn vortojn, tremetis pro sincera emocio.

- Nu ! Mi rekonas vin en tio, sinjoro Maŭrico Finsinko ! ekkriis la Granda Vanco. Mil diabloj, kian idioton vi montris vin !

- Koncerne la ridindan kaj bedaŭrindan servutecon, en kiu vi reduktis onklon Jozefon, daŭrigis Miĥaelo, ankaŭ tio jam daŭris tro longe ! Mi ĉi tie preparis akton per kiu vi redonas al via onklo lian tutan liberecon, kaj kvitigas lin de ĉia devo rilate al vi ! Vi unue, se vi bonvolas, surmetos sur ĝi vian subskribon !

- Kio ! kriis Maŭrico, kaj ke mi perdas miajn 7.800 pundojn(2), kaj mian komercon pri ledaĵoj, kaj ĉio tio sen ia profito interŝanĝe ! Multan dankon !

- Via ŝuldosento ne surprizas min, Maŭrico ! komencis Miĥaelo.

- Ho ! Mi scias ke mi devas nenion atendi de vi alvokante viajn sentojn ! respondis Maŭrico. Sed ĉi tie estas fremdulo, ke cetere la diablo forprenu min se mi scias kial, kaj estas li kiun mi apelacias. Sinjoro, li daŭrigis direktante sin al Gideono, jen mia rakonto : mi estis senigita de mia heredaĵo dum mi estis nur infano, orfo ! Ekde tiam, sinjoro, mi havis nur unu revon, kiu estis reakiri mian kapitalon. Mia kuzo Miĥaelo povos diri al vi pri mi ĉion kion li volos : mi mem konfesos ke mi ne ĉiam regis la cirkonstancojn. Sed mia situacio tamen ne estas malpli ol tiu kiun mi priskribis al vi, sinjoro ! Mi estis senigita de mia heredaĵo ! Iu orfa infano estis ŝtelita de 7.800 pundoj(2) ! Kaj mi aldonas ke mi havas la rajton kun mi ! Ĉiuj artifikaĉoj de Sro Miĥaelo tute ne superregos kontraŭ justeco !

- Maŭrico, interrompis Miĥaelo, permesu al mi aldoni etan detalon, kiu cetere vi ne povus malplaĉi al vi, ĉar ĝi reliefigas viajn kapablojn kiel verkisto !

- Kion vi volas diri ? demandis Maŭrico.

- Fine, respondis Miĥaelo, mi domaĝos vian modestecon ! Ke do sufiĉu al mi sciigi al vi la nomon de persono kiu ĵus tre atente studis unu el viaj plej freŝdataj eseoj en kompara literaturo ! La nomo de tiu persono estas Musko, mia kara amiko !

Estis longa silento.

- Mi devintus konjekti ke ĉi tiu viro venis de via flanko ! murmuris Maŭrico.

- Kaj nun vi subskribos la akton, ĉu ne ? diris Miĥaelo.

- Sed diru do, Miĥaelo ! ekkriis Johano kun unu el tiuj bolantaj impetoj kiuj estis kutimaj al li. Kaj mi, kio mi fariĝas en ĉio ĉi ? Maŭrico forfalis, mi bone vidas tion ! Sed mi, kial mi sekvus lin tien ? Kaj plie ankaŭ mi ja estis ŝtelita, ne forgesu tion ! Ankaŭ mi ja estis orfo, tute same kiel li, kaj lernanto en la sama lernejo !

- Johano, diris Miĥaelo, ĉu vi ne pensas ke vi pli bone farus fidi al mi ?

- Certe, vi pravas, amiko mia ! respondis la Granda Vanco. Vi ne volus profiti de la senkulpeco de orfo, mi ĵurus tion. Kaj vi, Maŭrico, vi tuj subskribos la koncernan dokumenton, aŭ mi koleriĝos, kaj vi scias, mi vidigos al vi ion kio mirigos vian malfortan cerbon !

Kun subita kaj vere neatendata volonteco, Maŭrico deklaris sin preta subskribi la rezignon. Sekretario de Miĥaelo venis alporti la dokumentojn, la subskriboj estis laŭregule surmetitaj, kaj tiel Jozefo Finsinko, unufoje pli, sin trovis libera homo.

- Kaj nun, miaj amikoj, aŭskultu tion kion mi proponas fari por vi ! tiam rekomencis Miĥaelo. Prenu, Maŭrico kaj Johano, jen akto kiu igas vin solaj posedantoj de la led-firmao ! Kaj jen ĉeko, samvalora al la tuta mono deponita en la banko sub la nomo de onklo Jozefo ! Tiel ke vi povas imagi vin, kara Maŭrico mia, ke vi ĵus finis viajn studojn en la Komerca Instituto. Kaj, ĉar vi mem diris al mi ke la ledoj rekreskis, mi imagas ke vi baldaŭ pensos preni edzinon. Jen, antaŭzorge al ĉi tiu feliĉa evento, eta geedziĝa donaco ! Ho ! Ne jam la mia ! Mi zorgos doni al vi ion alian kiam vi decidos la daton de la geedziĝo ! Sed akceptu, ekde nun, ĉi tiun donacon… je la nomo de Sro Musko !

Kaj Maŭrico, ruĝegiĝinta, eksaltis al sia ĉeko.

- Mi nenion komprenas en la komedio ! Observigis Johano. Ĉio ĉi ŝajnas al mi tro bela por esti vera !

- Ĝi estas simpla translokigo ! respondis Miĥaelo. Mi elaĉetas de vi onklon Jozefon, jen ĉio ! Se estas li kiu gajnos la tontinon(1), ĝi estos mia; se estas mia patro kiu gajnos ĝin, ĝi ankaŭ estos mia. Tiel ke mi ne devas tro plendi pri la akordiĝo !

- Maŭrico, kompatinda maljunulo mia, ĉi tio senspirigas vin ! komentis la Granda Vanco.

- Kaj nun, sinjoro Forsiso, daŭrigis Miĥaelo sin turnante al la mutan personon, vi vidas kunigatajn antaŭ vi ĉiujn krimulojn kiujn vi estis tiel dezirema trovi ! Ĉiuj escepte Fosulon, tamen ! Fosulo, komprenu, havas socian mision : li sin dediĉis al la arta regenerado de junaj knabinoj. Tial mi faris al mi skrupulon ĝeni lin, je horo kiam mi scias lin aparte okupatan. Sed vi povos, se vi volos, arestigi lin en lia pensiono : mi konas la adreson, kaj volonte diros ĝin al vi. Kaj pri la ceteron de la bando, jen ĝi antaŭ viaj okuloj, kaj mi timas ke la spektaĵo havu nenion allogan. Vi devas decidi tion kion vi faros kun ni !

- Tute nenio, sinjoro Finsinko ! respondis Gideono. Mi kredas esti komprenanta ke estas ĉi tiu sinjoro, kaj li indikis Maŭricon, kiu estis, kiel ni diras en nia ĵargono, la fons et origo(11) de la tuta aventuro; sed laŭ tio kion mi pensas ankaŭ kompreni, li jam estis larĝe pagita. Kaj plie, por paroli al vi tutsincere, mi ne vidas tion kion iu gajnus en publika skandalo. Mi miaflanke povus nur perdi en ĝi. Kaj male, mi ne kapablus tro laŭdi aventuron kiu valoris al mi la feliĉon konatiĝi kun vi ! Jam vi havis la afablecon sendi al mi du klientojn…

Miĥaelo ruĝiĝis.

- Estis la minimumo kiun mi povis fari por pardonpeti pro kelka ĝeno kiu okazis al vi iom pro mia faro ! li murmuris. Sed estas ankoraŭ io kion necesas ke mi diru al vi ! Mi ne volus ke vi havus tro malbonan opinion pri mia kompatinda Fosulo, kiu certe estas la plej sendanĝera homo en la mondo. Ĉu vi ne povus veni, ĉi-vespere mem, por vespermanĝi en lia kompanio ? Ĉe la restoracio Verejo, ekzemple, ĉirkaŭ la sepa. Kion vi pensas pri tio ?

- Mi promesis vespermanĝi kun unu el miaj onkloj, kun amikino ! respondis Gideono. Sed mi petos liberigi min por ĉi tiu vespero… Kaj nun, kara sinjoro Finsinko, lastan punkton kiun mi volas submeti al via decido : ĉu vere ni povas nenion por la kompatinda diablo kiu forprenis la pianon ? La memoro pri tiu ĉi malfeliĉulo turmentas min kiel rimorso !

- Bedaŭrinde ! Ni povas nur kompati lin ! respondis Miĥaelo.

FINO                                                                                 

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(11) Latina esprimo signifanta "fonto kaj origino".

Last edited: 15/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment