Créer un site internet

En kiu la granda Erardo lastfoje aperas (nerevokeble).

Oni plezure diras ke la angloj estas popolo sen muziko. Sed, por ne paroli pri la escepta favoro konsentita de ĉi tiu popolo al la virtuozoj pri gurdo, almenaŭ estas unu instrumento kiun ni povas konsideri kiel nacian laŭ plena senco de la vorto : ĝi estas, nome, la flaĝoleto, komune nomata la unu-spezan fajfilon. La juna paŝtisto de la erikejo, jam muzikemulo en la tempo de niaj plej maljunaj poetoj, vekas (kaj eble afliktas) la alaŭdon per sia flaĝoleto. Kaj mi volus ke iu citu al mi unu sola brikisto ne scipovanta ludi, per la unuspeza fajfilo, la Anglajn Grenadistojn aû la Maturan Ĉerizon. Ĉi tiu lasta ario estas, verdire, la klasika peco de la ludanto de flaĝoleto, tiel ke mi ofte demandis al mi ĉu ĝi ne estis origine konceptita por ĉi tiu instrumento. Ĉiukaze Anglio estas la nura lando en la mondo kie tre granda nombro da homoj kapablas perludi sian vivtenon simple per sia talento por ludi la flaĝoleton, kaj eĉ por ludi per ĝi nur unu arion, la neeviteblan Maturan Ĉerizon.

Sed, aliflanke, oni devas rekoni ke la flaĝoleto estas instrumento, se ne mistera, almenaŭ ĉirkaŭita de dika tavolo de mistero. Kial, ekzemple, oni nomas ĝin la unuspezan fajfilon, dum mi ne vidas ke iu iam ricevis iu el ĉi tiuj instrumentoj por unu spezo ? Oni foje nomas ĝin ankaŭ la "stanan fajfilon"; kaj tamen, aŭ mi ege eraras, aŭ stano tute ne havas lokon en ĝia konsisto. Kaj fine, mi ŝatus scii en kiu malklara katakombo, en kiu dezerto neatingebla de la homa orelo, okazas la lernado de la ludanto de flaĝoleto ? Ĉiu el ni aŭdis homojn lernantajn pianon, violonon aŭ ĉaskornon; sed la lernanto de la flaĝoleto eskapas el nia observado. Neniam ni aŭdas lin antaŭ ol li atingis plenan majstradon.

Des pli rimarkinda estis la fenomeno kiu okazis, dum kelka vespero de oktobro, sur vojo trairanta verdan herbejon, ne for de Padŭiko. Sur la seĝo de granda kovrita ĉaro, sidis junulo el modesta aspekto (kaj iom stulta, ni diru la vorton !); la bridoj mole ripozis sur liaj genuoj; la vipo kuŝis malantaŭ li, ene de la ĉaro; la ĉevalo antaŭeniris sen bezoni aŭ stirado aŭ kuraĝigo; kaj la juna koĉero, forportita en sferon pli altan ol tiu de siaj ĉiutagaj okupoj, kun la okuloj levitaj al la ĉielo, tute sin dediĉis al flaĝoleto en D, tute novega, el kiu li pene klopodis eltiri la agrablan melodion de La Plugisto. Kaj vere, por observanto kiun la hazardo estus alkondukinta sur ĉi tiun herbejon, ĉi tiu momento estintus neforgesebla intereso. "Finfine, li povintus diri al si, finfine jen la komencanto de la flaĝoleto !" La bona kaj stulta junulo (kiu estis nomita Harkero, kaj estis dungito ĉe luigisto de veturiloj en Padŭiko) ĵus deknaŭafoje sin mem bisis, kiam li dronis en staton de granda konfuzo konsciante ke li ne estis sola.

- Brave ! ekkriis vira voĉo de la rando de la vojo. Jen kiu estas bonefika por aŭdi ! Eble nur iom pli da malmildeco en la rekantaĵo ! sugestis la voĉo per kompetenta tono. Nu, ankoraŭ unu fojon !

El la profundo de sia humiliĝo, Harkero ekzamenis la viron kiu ĵus parolis. Li vidis fortikan kvardekjaraĝan knabegon, bruligitan de la suno, razitan, kaj kiu eskortis la ĉaron per tute milita paŝado, turnante klabon en sia mano. Liaj vestoj estis en tre malbona stato; sed li ŝajnis pura kaj plena de digno.

- Mi estas nur kompatinda komencanto, murmuris la malfeliĉa Harkero, mi ne kredis ke iu aŭdis min !

- Nu ! Vi tiel plaĉas al mi ! diris la viro. Vi eble komencas iom malfrue, sed tio ne estas malbono. Nu, mi mem iom helpos vin ! Faru lokon por mi apud vi !

Ekde la sekva momento, la viro kun milita aspekto sidis sur la sidloko, tenis en la mano la flaĝoleton. Li unue skuis la instrumenton, malsekigis la buŝaĵon, laŭmaniere de spertaj artistoj, ŝajnis atendi inspiron de supre, kaj fine sin riskis en La Knabinon kiun mi forlasis malantaŭ mi. Lia ludado eble mankis iom da delikateco; li ne kapablis doni al la flaĝoleto tiun subtilan dolĉecon kiu, en iaj manoj, faras per li la indan samvaloraĵon de la arbaraj birdoj. Sed pri la ardo, la rapideco kaj la fluanta facileco de ludado, li estis senrivala. Kaj Harkero aŭskultis lin per ĉiuj siaj oreloj. La Knabino kiun mi forlasis malantaŭ mi, unue plenigis lin per malespero, konsciigante lin pri sia propra malsupereco. Sed poste, La Plezuro de la Soldato forprenis lin, supre de ĵaluzo, ĝis la plej nobla entuziasmo.

- Viavice ! diris al li la viro kun milita aspekto, prezentante al li la flaĝoleton.

- Ho ! Ne, ne post vi ! ekkriis Harkero. Vi estas artisto !

- Tute ne ! modeste respondis la fremdulo, simpla amatoro, same kiel vi. Kaj mi tuj diros al vi pli bone ol tio ! Mi havas mian propran manieron ludi la flaĝoleton; vi havas alian manieron, kaj mi preferas la vian ol la mian. Sed, vi vidas, mi komencis kiam mi estis ankoraŭ knabo, antaŭ ol mi formi al mi la guston ! Nu, denove reludu al ni tiun arion ! Kiel do tio estis ?…

Kaj li afektis fari grandan strebon por memori La Plugiston.

Timema (kaj cetere sensenca) espero ŝprucis en la brusto de Harkero. Ĉu tio eblis ? Ĉu vere estis "io" en lia ludmaniero ? La fakto estas ke li mem, kelkfoje, havis la impreson de ia poezia riĉeco, en la sonoj kiujn li elsendis. Ĉu hazarde, li estus geniulo ? Kaj, dum li metis al si tiun ĉi demandon, la fremdulo vane plu serĉis, sen sukcesi retrovi la arion de La Plugisto.

- Ne ! fine diris la kompatinda Harkero. Tio ne estas ĝuste tio ! Jen, jen kiel tio komenciĝas !… Ho ! Nur por montri al vi !

Kaj li prenis la flaĝoleton inter siaj lipoj. Li ludis la tute kompletan arion, poste duan fojon, poste trian; lia kunulo denove provis ludi ĝin, kaj denove malsukcesis. Kaj kiam Harkero komprenis ke li, la timema komencanto, estis donanta veran lecionon al ĉi tiu sperta flutisto, kaj ke ĉi tiu flutisto, sia lernanto, ankoraŭ ne kapablis egali lin, kiel mi diru al vi per kiaj gloraj radioj iluminiĝis por li la kamparo kiu ĉirkaŭis lin ? Kiel, krom se la leganto estas mem amatora flutisto, kiel mi povas komprenigi al li la gradon de idiota vanteco kiun atingis la malfeliĉa knabo ? Sed, cetere, unu sola fakto sufiĉos por bildigi la situacion : de tiam estis Harkero kiu ludis, kaj lia kunulo kontentiĝis aŭskulti kaj aprobi.

Aŭskultante, li tamen ne forgesis tiun kutimon de milita singardemo kiu konsistas en tio, ĉiam rigardi antaŭ kaj malantaŭ si. Li rigardis malantaŭ si, kaj kalkulis la valoron de la diversaj pakaĵoj kiujn enhavis la ĉaro, penante diveni la enhavon de la multnombraj pakaĵoj envolvitaj de griza papero, de la dikegan korbon, de la keston el blanka ligno; kaj dirante al si ke la granda piano, zorge pakita en sia tute nova kesto, povus fine esti sufiĉe bona afero, se ne estis, pro ĝia amplekso, konsiderenda malfacileco uzi ĝin. Kaj la fremdulo rigardis antaŭ si, kaj li videtis, en angulo de la herbejo, etan kamparan drinkejon tute ĉirkaŭitan de rozoj. "Vere, mi tuj almenaŭ provos la insidon !" li konkludis. Kaj tuj li proponis glason da brando.

- Estas ke… mi ne estas drinkulo ! diris Harkero.

- Aŭskultu min ! interrompis lia kunulo. Mi tuj diros al vi kiu mi estas ! Mi estas serĝento Brulmarko, el la kolonia armeo. Tio sufiĉos al vi por scii ĉu mi estas aŭ ne drinkulo !

Eble la revelado de la serĝento Brulmarko ne estis tiel signifa kiel li supozis tion. Kaj estas en tia cirkonstanco ke la ĥoro de grekaj tragedioj povintus avantaĝe interveni por rimarkigi al ni ke la parolado de la nekonatulo klarigis al ni nur tre nesufiĉe tion kion ĉifonvestita serĝento de la kolonia armeo devis fari, vespere, sur vilaĝa vojo. Neniu pli bone ol tiu ĉi koruso donintus al ni por kompreni ke, tutverŝajne, la serĝento Brulmarko jam antaŭ kelka tempo rezignis la grandan laboron de nacia defendo, kaj, tutverŝajne, devis nun sin forlasi al la tre persona industrio de la marodado kaj la domŝtelado. Sed ne ĉeestis greka koruso en ĉi tiu loko; kaj la batalisto, sen aliaj aŭtobiografiaj klarigoj, kontentiĝis konstatigi ke estis du tre malsamaj aferoj, regule ebriiĝi kaj tintigi glasojn kun amiko.

En la drinkejo La Blua Leono, la serĝento Brulmarko prezentis al sia nova amiko, Sro Harkero, grandan nombron da geniaj miksaĵoj destinitaj por malhelpi la alproksimiĝon de ebriiĝo. Li klarigis al li ke la uzo de ĉi tiuj miksaĵoj estas necesega en la regimento ĉar, sen ili, ne eĉ unu oficiro estus en stato de sufiĉa sobreco por partopreni, ekzemple, en la ĉiusemajnajn revuojn. Kaj la plej efika el ĉi tiuj miksaĵoj estis kombini pindon da dolĉa elo kun kvar spesoj da aŭtenta ĝino. Mi esperas ke, eĉ en la civila vivo, mia leganto kapablos tiri profiton el ĉi tiu recepto, por si mem aŭ por amiko; ĉar la efiko kiun ĝi produktis al Sro Harkero, estis vere tiu de revolucio. La brava knabo devis esti suprenlevita sur sian sidlokon, kie li de tiam montris spiritan inklinon tute dividatan inter rido kaj muziko. Tial la serĝento sin trovis tute nature pelita preni la bridojn de la veturilo. Kaj, sendube, kun la poezia humoro de ĉiuj artistoj, li havis tute apartan inklinon al la plej solecaj belaĵoj de la angla pejzaĝo; ĉar, post kiam la ĉaro vojaĝis dum kelka tempo sub lia stirado, senĉese la vojoj kiujn ĝi sekvis estis pli senhomaj, pli ombraj, pli foraj de trafikataj stratoj.

Cetere, por doni al vi ideon pri la meandroj kiujn sekvis la ĉaro, sub la veturigado de la serĝento, mi devus ĉi tie publikigi topografian mapon de la grafejo Mezsaksio, kaj ĉi tiu speco de mapo bedaŭrinde estas tre multekosta por reprodukti. Sufiĉu do al vi ekscii ke, iom da tempo post la noktiĝo, la ĉaro haltis meze de arbaro, kaj ke tie, kun tenera zorgado, la serĝento levis el inter la pakaĵoj kaj demetis sur amason da sekaj folioj, la senvivan formon de la juna Harkero.

"Kaj se vi vekiĝos antaŭ morgaŭ matene, infaneto mia, pensis la serĝento, estos iu kiu estos tre surprizata !"

El ĉiuj poŝoj de la dormanta ĉaristo, li milde eltiris tion kion ili enhavis, tio ĉefe estis sumon de dek sep ŝilingoj kaj ok pencoj(3). Post tio, regrimpante sur la sidlokon, li ekirigis la ĉevalon. "Se nur mi iom scius kie mi estas, tio estus tre bona ŝerco ! li diris al si. Cetere, jen kurbiĝo !"

Li turnis ĝin, kaj sin trovis sur la bordo de Tamizo. Je cent paŝoj de li, la lumoj de jakto gaje brilis; kaj tute proksime de li, tiel proksime ke li ne povis revi ne esti vidata. Tri personoj, unu sinjorino kaj du sinjoroj, senhezite iris renkonte al li. La serĝento hezitis dum sekundo; poste, fidante al la mallumo, li antaŭeniris. Tiam unu el la du viroj, kiu estis el la plej impona aspekto, antaŭenpaŝis meze de la vojo kaj levis supren dikan irbastonon kiel signalon.

- Bravulo mia, li kriis, ĉu vi ne renkontis la veturilon de kamionisto ?

La serĝento Brulmarko ne mankis akcepti tiun ĉi demandon kun certa embaraso.

- Ĉu veturilon de kamionisto? li ripetis per necerta voĉo. Vere, ne, sinjoro !

- Ha ! eligis la impona ĝentlemano, flankenpaŝante por lasi la serĝenton preteriri. La sinjorino kaj la dua el la du viroj sin klinis antaŭen, kaj ŝajnis ekzameni la ĉaron kun la plej vigla scivolemo.

"Mi scivolas tion kion diable ili povas havi ?" pensis la serĝento Brulmarko. Li rapidigis sian ĉevalon, sed ne sen diskrete turniĝi ankoraŭfoje, tio kio ebligis al li vidi la triopon starantan meze de la vojo, kun la tuta ŝajno de aktiva pridiskuto. Tial oni ne miros ke, inter la artikulaciitaj gruntoj kiuj tiam eliris el la buŝo de la improvizita kamionisto, la vorto "polico" aperis ĉe la unua plano. Kaj Brulmarko vipis sian beston, kaj tiu ĉi, galopante kiel eble plej bone (tio kiu estis ankoraŭ nur tre relativa galopo), kuris direkte al Granda Hamerhamo. Iom post iom la bruo de la hufoj kaj la knarado de la radoj estingiĝis; kaj la silento ĉirkaŭis la staran triopon sur la riverbordo.

- Ĝi estas la plej strangega afero en la mondo ! ekkriis la pli maldika el la du viroj. Mi perfekte rekonis la ĉaron !

- Kaj mi vidis pianon ! diris la junulino.

- Certe estis la sama veturilo ! rekomencis la junulo. Kaj tio kio estas plej eksterordinara estas ke ne estis la sama koĉero !

- Devas esti la sama koĉero, Giĉjo ! deklaris la alia viro.

- Sed tiam, demandis Gideono, kial li forkuris ?

- Mi supozas ke lia ĉevalo foriris per si mem ! sugestis la maljuna radikalulo.

- Sed tute ne ! Mi aŭdis la vipon bruegi kiel draŝilo ! diris Gideono. Vere, ĉi tio superas la homan racio !

- Mi diros al vi kion ! fine ekkriis la junulino. Ni tuj postkuros kaj, (kiel oni nomas tion en la romanoj ?), sekvos lian spuron ! Aŭ pli ĝuste ni tuj iros en la direkton de kie li venis ! Tien devas esti iu kiu vidis lin kaj kiu povos informi nin !

- Jes, bonege, ni faru tion, estus nur pro la originaleco de la afero ! diris Gideono.

La "originaleco de la afero" sendube konsistis, por li, en tio ke tiu ĉi paŝado permesis al li senti sin tute proksima al fraŭlino Hazeltino. Pri onklo Eduardo, tiu ĉi ekskursa projekto senfine malpli plaĉis al li. Kaj kiam ili estis farintaj kelkcent paŝojn, en la mallumo, sur senhoma vojo, inter muro ĉe iu flanko kaj fosaĵo ĉe la alia, la prezidanto de la radikala klubo donis signalon por ripozo.

- Tio kion ni faras, prezentas nenian sencon ! li diris.

Sed tiam, kiam ĉesis la bruo de iliaj paŝadoj, alia bruo atingis iliajn orelojn. Ĝi mistere eliris el la interno de la arbaro.

- Ho ! Kio ĉi tio estas ? ekkriis Julia.

- Mi havas nenian ideon ! diris Gideono ŝajnigante voli iri en la arbaron.

La radikalulo svingis sian irbastonon, kiel spadon.

- Gideono ! li komencis, kara Gideono mia…

- Ho ! Sinjoro Forsiso, mi petegas, ne antaŭenpasu ! eligis Julia. Vi ne scias tion kio ĝi povas esti ! Mi tiom timas por vi !

- Eĉ se estus la diablo mem, respondis Gideono liberiĝante, mi volas iri vidi kio tio estas !

- Neniun hastegon, Gideono ! kriis la onklo.

La advokato alpaŝis direkte al bruo, kiu fakte havis monstran naturon. Oni trovis miksitaj en ĝi la karakterizaj voĉoj de la bovino, de la sireno de ŝipo kaj de la moskito, sed ĉiuj tiuj kombinitaj laŭ la malplej natura maniero. Nigra maso, ne sen ia simileco kun homa formo, kuŝis inter la arboj.

- Estas viro, diris Gideono; estas nur viro ! Li dormas kaj ronkas ! Hola ! li aldonis post momento, li ne volas vekiĝi !

Gideono ekflamigis alumeton, kaj pro ĝia lumeto, li rekonis la rufan kapon de la ĉaristo kiu promesis alporti al li la pianon.

- Jen mia viro, li diris, kaj ebriega kiel porko ! Mi komencas diveni tion kio okazintus !

Kaj li sciigis al siaj du kunuloj, kiuj nun kuraĝiĝis kuniĝi kun li, sian hipotezon pri la maniero laŭ kiu la ĉaristo estis kondukita disiĝi de sia ĉaro.

- La abomeninda brutulo ! diris onklo Eduardo. Ni skuu lin, kaj regalu lin per bastonadon kiun li meritas!

- Atentu ne fari tion, mi petegas vin ! diris Gideono. Ni ne devas deziri ke li vidu nin kune ! Kaj plie, vere, onklo mia, mi ŝuldas al tiu ĉi bravulo la plej viglan dankemon; ĉar ĉi tio estas la plej feliĉa afero el ĉio kio povis okazi al mi. Ŝajnas al mi, kara onklo Eduardo mia, ŝajnas al mi, verdire, ke jen mi liberigita !

- Liberigita de kio ? demandis la radikalulo.

- Sed de la tuta afero ! ekkriis Gideono. Ĉi tiu viro estis sufiĉe freneza por ŝteli la ĉaron, kun la piano kaj tio kion ĝi enhavis; tio kion li esperas fari kun ĝi, mi ne scias, kaj ne zorgas por scii tion. Miaj manoj estas liberaj ! Ĵimsono ĉesas ekzisti; ne plu de Ĵimsono ! Gratulu min, onklo Eduardo !… Julia, kara Julia mia, mi…

- Gideono ! Gideono ! eligis la onklo.

- Ho ! Ne estas damaĝo, onklo mia, ĉar ni baldaŭ edziniĝos ! diris Gideono. Vi ja scias ke vi mem diris tion al ni, antaŭ momento, en la pavilono !

- Ĉu mi ? demandis la onklo, tre surprizita, mi tute certas esti nenion dirinta similan !

- Petegu al li, ĵuru al li ke li diris tion, alvoku lian koron ! ekkriis Gideono alparolante al Julia. Li estas senegala en la mondo kiam li lasas sian koron paroli !

- Mia kara sinjoro Florkampo, diris Julia, Gideono estas tiel brava knabo, kaj li promesis al mi tiom pledi, kaj mi bone vidas ke li faros tion ! Mi scias ke estas granda malfeliĉo ke mi ne havas monon ! ŝi aldonis.

- Onklo Eduardo havas ĝin por du, kara fraŭlino mia, kiel tiu juna fripono antaŭ momento diris al vi ! respondis la radikalulo. Kaj mi ne povas forgesi ke vi estis honte senigita je via riĉaĵo ! Do, dum neniu rigardas nin, kisu vian onklon Eduardon !… Koncerne vin, mizerulo, li reparolis, kiam tiu ĉi ceremonio estis dece plenumita, ĉi tiu ĉarma fraŭlino estas via, kaj tio certe estas multe pli ol vi meritas ! Sed nun ni rapidege reiru al la pavilono, poste ni varmigu la jakton kaj revenu al Londono !

- Jen tio kio estas perfekta ! ekkriis Gideono. Kaj morgaŭ ne plu estos Ĵimsono, aŭ ĉaro, aŭ piano ! Kaj kiam ĉi tiu bravulo vekiĝos, li povos diri al si ke la tuta afero estis nur sonĝo !

- Jes, diris onklo Eduardo, sed estos alia viro kiu havos tre malsaman vekiĝon ! La knabo kiu ŝtelis la ĉaron, ekrimarkos ke li tro fanfaronis !

- Kara onklo mia, diris Gideono, mi estas feliĉa kiel reĝo, mia koro saltas kiel pilko, miaj kalkanoj estas malpezaj kiel plumoj; mi estas liberigita de ĉiuj miaj embarasoj, kaj mi tenas la manon de Julia en la mia ! En ĉi tiuj kondiĉoj, kiel mi trovus forton por havi malbonajn sentojn ? Ne, estas en mi loko nur por anĝela boneco ! Kaj kiam mi pensas pri tiu kompatinda malfeliĉa diablo kun sia ĉaro, estas tutkore ke mi ekkrias : "Dio helpu lin !"

- Amen ! respondis onklo Eduardo.

(3) Dudekono de pundo(2), 1 penco = 1/12 ŝilingo.

Last edited: 13/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment