Créer un site internet

Kie Fosulo prenas konsilojn de juristo.

La strato Norfolko ne estas ĉefstrato; kaj ankaŭ ĝi ne estas bela strato. Oni ĉefe vidas eliri el ĝi servistinojn malpurajn, malkombitajn, evidente rabate dungitajn : oni vidas ilin, matene, irante serĉi provizojn en la najbaran straton, aŭ, vespere, promenante tien kaj reen, aŭskultante la amvoĉon. Dufoje tage, oni vidas la vendiston de pulmaĵo por katoj pasi. Fojfoje sensperta ludanto de gurdo sin riskas en la strato, kaj tuj reiras, naŭzita. Dum la festaj tagoj, la strato Norfolko servas kiel areno por la junaj sportistoj de la najbarejo, kaj la loĝantoj havas la okazon studi la diversajn eblajn metodojn de individuaj atako kaj defendo. Kaj ĉio tio, cetere, ne malebligas ĉi tiun straton rajti esti rigardata kiel "respektinda"; ĉar, estante tre mallonga kaj tre malmulte trapasata, ĝi enhavas ne eĉ unu butikon.

En la tempo kiam okazis la ago de nia rakonto, la numero 7 de la strato Norfolko havis sur sia pordo kupran platon kun ĉi tiuj vortoj : V.-D.Fosulo, artisto. Tiu ĉi plato ne altiris la atenton al si per sia pureco; kaj pri la domo, en sia tutaĵo, mi ne povas diri ke ĝi havis ion aparte allogan. Kaj tamen, ĉi tiu domo, laŭ nerefutebla vidpunkto, estis unu el la vidindaĵoj de nia ĉefurbo; ĉar ĝi havis kiel luanton artiston - kaj eĉ eminentan artiston, ĉu li havus por distingi sin nur sian malsukceson - al kiu neniam iu ilustrita revuo dediĉis artikolon ! Neniam iu lignogravuristo reproduktis "angulon de la malgranda salono" de tiu ĉi domo, nek "la monumentan kamenon en la granda salono"; neniu junulino, debutantino en verkado, laŭdis "la simplecon plenan de natureco", per kiu la majstro V. D. Fosulo akceptis ŝin, "meze de siaj trezoroj". Sed, cetere, mi mem, tre bedaŭre, mi ne havos la plezuron plenigi ĉi tiun mankon; ĉar mi havas aferon nur en la antaŭĉambro, la studio kaj la kompatinda "ĝardeno" de la estetika loĝejo de majstro Fosulo.

La koncerna ĝardeno posedis fontanon el gipso (sen akvo, cetere), kelkajn senkolorajn florojn en potoj, kaj du aŭ tri statuojn el la postantikva epoko prezentantaj satirusojn kaj nimfojn laŭ pli mezbona realigo ol ĉio kion mia leganto povos imagi. Unuflanke, ĉi tiu ĝardeno estis ombrata de du malgrandaj atelieroj, subluitaj de Fosulo al la plej senfamaj kaj mallertaj reprezentantoj de nia nacia arto. Ĉe la alia flanko staris iom malpli malgaja konstruaĵo, kun malantaŭa pordo malfermiĝanta al strateton; estis tie kie Sro Fosulo sin dediĉis, ĉiuvespere, al la ĝojoj de la arta kreado. La tutan tagon li instruis arton al junaj knabinoj en pensiono de Kensintono; sed liaj vesperoj almenaŭ apartenis al li, kaj li plilongigis ilin for en la nokto. Jen li pentris pejzaĝon kun akvofalo, per oleo; jen li skulptis, senpage kaj libervole (sed "el marmoro", kiel li ŝatis rimarkigi tion), la buston de iu publika eminentulo; jen ankoraŭ li modlis nimfon el gipso ("povantan servi kiel gaslampo en ŝtuparo, sinjoro !") aŭ la infanon Samuelon, trikvarone de natura grandeco, kiun oni povintus aĉeti al li por la salono de vartejo.

Sro Fosulo antaŭe lernis en Parizo, kaj eĉ en Romo, koste de komercisto de korsetoj, lia kuzo, kiu bedaŭrinde ne malfruis bankroti; kaj kvankam neniu iam troigis sian artan nekompetentecon ĝis suspekti al li la plej etan talenton, oni povis supozi ke li iom lernis sian metion. Sed dek ok jaroj da instruado senigis lin de la maldika bagaĝo de liaj scioj. Kelkfoje la artistoj al kiuj li subluis atelierojn, ne povis sin deteni de rezonigi li; ili remontris al li, ekzemple, kiel neeblis verki bonajn pentraĵojn sub la gaslumo, aŭ naturgrandecajn nimfojn sen helpo de modelo. "Jes mi scias tion ! li respondis. Neniu scias tion pli bone ol mi en la tuta strato Norfolko. Kaj mi certigas al vi ke, se mi estus riĉa, mi ne hezitus dungi la plej bonajn modelojn de Londono. Sed, estanta malriĉa, mi devis lerni rezigni ilin ! Modelo kiu venus de tempo al tempo, ĉu vi komprenas ? utilus nur por konfuzi mian idealan koncepton pri la homa vazaĝo; for de esti avantaĝo, ĝi estus reala danĝero por mia artista kariero. Kaj pri mia kutimo pentri sub artefarita gasa lumo, mi konfesas ke ĝi ne estas sen malavantaĝoj; sed mi ja estis devigita adopti ĝin, ĉar ĉiuj miaj tagoj estas dediĉataj al instruaj laboroj !"

En la preciza momento, kiam mi devas prezenti lin al miaj legantoj, Fosulo troviĝis sola en sia ateliero, sub la mortonta lumo de malgaja oktobra tago. Li sidis sur brakseĝo Vindsoro (kun "simpleco plennatura", certe), kun la kapo kovrita per sia nigra felta ĉapelo. Li estis kompatinda eta brunulo, maldika, sendanĝera, kortuŝa, kun siaj funebraj vestoj, kun sia tro longa redingoto, sia rekta kaj malalta movebla kolumo, kun sia malklare eklezia aspekto, kiu estintus ankoraŭ pli klare sen longa barbo pinte finiĝanta. Kaj fakte estis arĝentaj fadenoj en liaj haroj kaj lia barbo. Li ne plu estis tute juna, la kompatinda viro; kaj vidveco, kaj malriĉeco kaj humila ambicio ĉiam kontraŭita, ĉio tio tute ne estis farita por rejunigi lin !

Antaŭ li, en angulo apud la pordo, staris fortika barelo. Kaj Fosulo vane sin turnis en sia brakseĝo; ĉiam estis ĉi tiu barelo kiu sin prezentis al liaj okuloj same kiel al liaj pensoj.

"Ĉu mi devas malfermi ĝin ? Ĉu mi devas resendi ĝin ? Ĉu mi devas tuj sciigi Sron Semitopoliso ! li demandis al si. Ne ! li fine decidis. Ni faru nenion sen la opinio de Sro Finsinko !"

Post tio li ekstaris kaj iris preni el tirkesto eluzitan submanumon el ledo. Li metis ĝin sur la tablon, antaŭ la fenestro, elprenis folion de tiu laktokaf-kolora leterpapero, kiu servis lin por siaj skribitaj rilatoj kun la direktorino de la pensiono kie li donis lecionojn, kaj pene, li sukcesis redakti la jenan leteron :

"Kara sinjoro Finsinko, ĉu estus tro fidi pri via komplezo peti al vi veni por momento viziti min ĉi-vespere mem ? La temo kiu zorgigas min, kaj pri kiu mi devas peti al vi konsilon, estas el la plej gravaj : ĉar temas pri la statuo de Herkulo, apartenanta al Sro Semitopoliso, pri kiu mi jam havis okazon paroli kun vi. Mi skribas al vi en stato de granda agitiĝo kaj maltrankvilo; mi vere timas, ke ĉi tiu ĉefverko de antikva arto devojiĝis. Kaj plie mi havas por frenezigi min alian embarason, kiu cetere ligiĝas kun tiu ĉi. Bonvolu, mi petegas vin, pardoni la malelegantecon de ĉi tiu rapidskribaĵo, kaj kredu min vian tute sindonema."

Vilhelmo D. Fosulo.

Provizita de tiu ĉi letero, li ekvojiris, kaj iris sonorigi ĉe la pordo de la numero 233, en strato Reĝo, la najbara strato. Estis ĉe tiu ĉi adreso ke la proceduristo Miĥaelo Finsinko havis sian privatan loĝejon. Fosulo renkontis la proceduristo antaŭ kvar jaroj, en Ĉelsio, dum kunveno de artistoj; estante najbaroj, ili kune revenis; kaj Miĥaelo, kiu funde estis bonega knabo, tute ne ĉesis de tiam doni al sia najbareto iom disdegnan, sed helpeman kaj certan amikecon.

- Ne ! diris la maljuna domservistino de la Finsinkoj, kiu venis malfermi la pordon, Sro Miĥaelo ne jam rehejmiĝis ! Sed vi ŝajnas tute malkontenta, sinjoro Fosulo ! Venu preni glason da ŝereo, sinjoro, por revigligi vin !

- Dankon, sinjorino ! Ne hodiaŭ ! respondis la artisto. Vi estas tre bona, sed mi sentas min tro senenergia por trinki ŝereon. Nur bonvolu, senmanke, transdoni ĉi tiun bileton al sinjoro Miĥaelo, kaj petegu lin pasigi momenton ĉe mi ! Li venu tra la malantaŭa pordo rigardanta al strateto, mi restos dum la tuta vespero en mia ateliero !

Kaj li reiris al sia strato, kaj malrapide eniris hejmen. Ĉe la angulo de la strato Reĝo, la montrofenestro de frizisto altiris lian atenton. Longe li konsideris la fieran, noblan, belegan damon el vakso kiu staris centre de ĉi tiu montrofenestro. Kaj, per ĉi tiu spektaklo, la artisto vekiĝis ene de Fosulo, malgraŭ la turmentiĝoj de la privatulo.

"Oni facile mokas tiujn kiuj faras ĉi tiujn aferojn ! li diris al li; sed tamen estas io en ĝi ! Estas, en ĉi tiu vizaĝo, io malfacile difinebla, io fiera, grava, vere eleganta ! Estas ĝuste la sama io malfacile difinebla kiun mi provis esprimi en mia Imperiestrino Eŭgena !" li suspiris.

Kaj, laŭlonge de sia tuta vojo, ĝis sia ateliero, li pensis pri ĉi tiu "io malfacile difinebla".

"Ĉi tiu tuja kontakto kun la realeco, li diris al si, jen tio kion oni ne instruas al vi en Parizo ! Ĝi estas angla arto, pure angla ! Nu mia kompatinda maljunulo, vi lasis vin rutinuligi ! Skuu vin ! Celu pli alten, Fosulo, celu pli alten !"

Dum la tuta tempo de sia teo, kaj pli poste, dum li donis al sia filo lian violonlecionon, la animo de Fosulo forgesis siajn zorgojn por forflugi al la lando de la idealo. Kaj, tuj kiam li finigis la lecionon, li kuris enfermi sin en sia ateliero.

Eĉ la vido de la barelo ne sukcesis malvigligi lian impeton. Li tute sin donis al sia verko, iu busto de Sro Ĝojŝtono, laŭ foto. Kun eksterordinara sukceso, li venkis la malfacilaĵon kiun prezentis al li, pro manko de ia dokumento, de la malantaŭa parto de la kapo de sia famkonata modelo; kaj li estis komenconta la memorindajn pintojn de la ĉemiza kolumo, kiam la eniro de Miĥaelo Finsinko subite revenigis lin al la realo.

- Nu ! Kio estas kiu ne taŭgas ? demandis Miĥaelo antaŭeniranta al la kameno en kiu Fosulo, honore al li, preparis bonegan fajron.

- Neniu vorto sufiĉus por esprimi mian embarason ! diris la artisto. La statuo de Sro Semitopoliso ne alvenis, kaj mi timas ke oni respondecigu min pri ĝia perdo. Tamen ne estas problemo pri mono kiu maltrankviligas min ! Tio kio maltrankviligas min, sinjoro Finsinko, estas la perspektivo de skandalo ! Ĉi tiu Herkulo, kiel vi scias, kontrabande eliris el Italio. La romaj princoj kiuj posedis ĝin, ne rajtis seniĝi je ĝi, kaj estas por fordirekti la suspektojn ke Sro Semitopoliso petis al mi, kontraŭ malgranda provizio, permesi ke la pakaĵo estu adresita al mi. Se la statuo restis survoje, ĉio estos malkovrata, kaj mi estos devigata konfesi mian partoprenon en tiu ĉi kontraŭleĝeco !

- jen io kio ŝajnas al mi afero el la plej seriozaj ! deklaris la proceduristo. Mi antaŭvidas ke ĝi postulos multe da trinkaĵo, Fosulo !

- Mi prenis decidon… prepari ĉion por vi kun ĉi tiu intenco ! respondis la artisto montrante sur la tablo, alkohol-lampon, botelon da ĝino, citronon kaj glasojn.

Miĥaelo preparis al si grogon kaj proponis cigaron al sia amiko.

- Ne, dankon ! diris Fosulo. Mi antaŭe havis la malvirton trege ŝati la tabakon; sed, vi scia, la odoro estas tiel tenaca, sur la vestaĵoj !

- Perfekte ! diris la proceduristo. Nun mi kapablas aŭskulti vin. Komencu vian rakonton !

Kaj la kompatinda Fosulo komplezeme elmontris siajn turmentiĝojn. Li antaŭ nelonge iris al stacidomo Vaterlo, esperante tie trovi sian Herkulon; kaj oni donis al li, anstataŭ la atendata koloso, barelon apenaŭ sufiĉe grandan por enhavi la Diskoĵetanton. Tamen, tute eksterordinara afero, la barelo estis adresita al li, kaj venis el Marsejlo, de kie devis veni la Herkulo, kaj la adreso fakte estis de la mano de lia itala korespondanto. Kaj plie, ankoraŭ pli eksterordinara afero, li eksciis ke giganta pakkesto alvenis per la sama trajno, sed havanta alian adreson, kaj adreson de nun nemalkovreblan. "La kamionisto komisiita por forporti ĝin ebriiĝis, kaj respondis al miaj demandoj per vortoj kiujn mi ruĝiĝus ripeti al vi. Li tuj estis eksigita de la sekciestro, kiu cetere estis tre afabla, kaj promesis al mi informiĝi ĉe Saŭtemptono. Sed intertempe, kion mi devis fari ? Mi lasis mian adreson kaj kunportis la barelon ĉi tien; post tio, rememorante malnovan diraĵon, mi decidis malfermi ĝin nur en la ĉeesto de mia advokato.

- Kaj estas ĉio ? diris Miĥaelo. Mi ne vidas en ĉio ĉi la plej malgrandan kialon por maltrankviliĝi. La Herkulo estas survoje malfruiĝinta. Ĝi venos al vi morgaŭ aŭ la posta tago. Kaj koncerne tiun barelon, kredu min, ĝi estas memoraĵo de iu el viaj junaj lernantinoj. Laŭ ĉia probableco, ĝi enhavas ostrojn !

- Ho ! Ne parolu tiel laŭte ! ekkriis la malgranda artisto. Se oni aŭdus vin moki ĉi tiujn fraŭlinojn, mi tuj perdus mian postenon. Kaj plie, kial oni sendus al mi ostrojn el Marsejlo ? Kaj kial oni adresintus ilin al mi per la mano mem de Sro Ricardo, la partnero de Sro Semitopoliso ?

- Ni iom vidu la koncernan objekton ! diris Miĥaelo. Rulu ĝin ĝis ĉi tie, sub la gaslampo !

La du viroj rulis la barelon tra la ateliero.

- La fakto estas ke ĝi estas tro peza por enteni ostrojn ! observis sagace Miĥaelo.

- Se ni malfermus ĝin, sen pli prokrasti ? proponis Fosulo al kiu la kombinita influo de konversacio kaj grogo restarigis lian tutan bonan humoron.

Post tio, sen atendi respondon, li kuspis siajn manikojn kvazaŭ por boksokonkurso, ĵetis en la paperkorbon sian moveblan kolumon de pastoro, kaj tenante ĉizilon en unu mano kaj martelon en la alia, vigle atakis la misteran barelon.

- Brave ! Vilhelmo Deno ! Jen bona laboro ! kriis Miĥaelo. Kian admirindan arbohakiston oni povus fari per vi ! Kaj ĉu vi scias tion kion mi kredas ? Mi kredas ke estas iu el viaj junaj lernantinoj kiu, por alveni ĝis vi, enfermis sin mem en ĉi tiu barelo ! Ĉu ne estas tia aventuro en la historio de Kleopatro ? Bone atentu ne enigi vian ĉizilon en la kapon de la belulino !

Sed la spektaklo de la agado de Fosulo estis kontaĝa. Baldaŭ la proceduristo ne plu povis rezisti al la deziro preni sian parton de la festo. Ĵetante sian cigaron en la fajron, li elprenis la ilojn el la manoj de sia amiko, kaj komencis siavice disbati la barelon. Kaj baldaŭ la ŝvito defluis, laŭ dikaj grajnoj de rozario, sur lian larĝan frunton; lia pantalono, el la plej nova modo, sin kovris per rustaj makuloj; kaj la tuta ateliero vibris ĉe ĉiu el liaj batoj.

Barelo ĉirkaŭbendita de feraĵo ne estas facila afero por malfermi, eĉ kiam oni lerte elturniĝas, sed kiam oni mallerte traktas ĝin, estas multaj ŝancoj ke, anstataŭ malfermiĝi, la barelo fine rompiĝu entute. Estas ĝuste tio kio okazis al la koncerna barelo. Subite la lasta fera ringo falis; kaj tio kio estis solida barelo, grandioza specimeno de nia provinca barelejo, estis nur konfuza amaso da rompitaj tabuloj.

Meze de ili, stranga pakaĵo da litkovriloj restis staranta dum kelkaj sekundoj, kaj poste peze sinkis sur la marmora slabo de la kameno. Kaj, en tiu sama momento, la kovriloj disiĝis, kaj nazumo el testudaĵo ruliĝis ĝis la piedoj de Fosulo konsternita.

- Silentu ! diris Miĥaelo.

Li kuris al la pordo de la ateliero, kiun li riglis. Poste, tute pala, li revenis al la kameno, finis flankenpuŝi la kovrilojn kaj retropaŝis, tremante.

Estis longa silento en la ateliero.

- Diru al mi la veron ! fine demandis mallaŭte Miĥaelo. Ĉu estas vi kiu faris tiun fiaĵon ?

Kaj, per la fingro, li montris la kadavron.

La malgranda artisto sukcesis nur eligi neartikulaciatajn sonojn.

Miĥaelo verŝis ĝinon en glason. "Prenu, li diris, trinku ĉi tion ! Kaj ne timu ĉion konfesi al mi ! Vi scias ke mi ĉiam restos via amiko !

Sed Fosulo remetis la glason sur la tablon sen havi la kuraĝon gustumi ĝin.

- Mi asertas al vi antaŭ Dio, li diris, ke ĉi tio estas por mi nova mistero ! En miaj plej malbonaj inkubsonĝoj, mi neniam sonĝis pri io simila. Mi ĵuras al vi ke mi ne estus homo por dispremi muŝon !

- Ĉio bone glatas ! respondis Miĥaelo kun profunda suspiro de kvietiĝo. Mi kredas vin, kompatinda maljunulo mia ! - Kaj li vigle premis la manon de sia amiko.

- Pardonu min, li daŭrigis post momento, sed ideo venis al mi ke vi eble liberigis vin de Sro Semitopoliso !

- Mia situacio ne estus pli timiga se eĉ mi farintus tion ! ĝemis Fosulo. Mi estas perdita homo ! Ĉio estas finita por mi !

- Unue, diris Miĥaelo, ni forigu ĉi tion el nia vido, ĉar mi devas konfesi al vi, kara Fosulo mia, ke ĉi tiu vizito de via amiko nur tre malmulte plaĉas al mi. (Kaj li denove tremetis). Kien ni povos meti lin ?

- Vi eble povus transporti la aferon en la kameron kiu estas tie, se almenaŭ vi havas la kuraĝon tuŝi ĝin ! murmuris Fosulo.

- He ! kompatinda Fosulo mia, necesas ke unu el ni du havu tiun kuraĝon, kaj mi timas ke ne estos vi kiu iam havos ĝin ! Iru ĉe la alian flankon de la tablo, turnu la dorson, kaj pretigu al mi grogon ! Tio nomiĝas la divido de la laboro !

Du minutojn poste, Fosulo aŭdis refermi la pordon de la kamero.

- Jen ! deklaris Miĥaelo. Jen kiu tuj havas pli intiman aspekton ! Vi povas returni vin, kuraĝega Fosulo ! Ĉu ĝi estas mia grogo ? li demandis prenante glason el la manoj de la artisto. Sed, ĉielo pardonu min, ĝi estas limonado !

- Ho ! Finsinko, mi petegas, kion ni faros kun ĉi tio ? murmuris Fosulo metante sian manon sur la ŝultron de sia amiko.

- Tio kion ni faros kun ĝi ? Enterigi ĝin meze de via ĝardeno, kaj super ĝi, starigi unu el viaj statuoj laŭ funebra monumento ! Sed unue, enmetu por mi iom da ĝino ĉi-enen !

- Sinjoro Finsinko, bonvolu, ne moku min pri mia malfeliĉo ! kriis la artisto. Vi vidas antaŭ vi homon kiu estis dum sia tuta vivo, mi ne hezitas diri tion, treege respektinda. Krom la eta kontrabando de Herkulo (kaj eĉ pri tio mi humile pentas !) neniam mi faris ion kio ne povis esti elmontrata en plena taglumo. Neniam mi timis la lumon ! ĝemis la malgranda viro. Kaj nun, nun…

- Nu ! Iom pli da vigleco, mil diabloj ! ekkriis Miĥaelo. Mi certigas al vi ke tiaj aferoj ĉiutage okazas ! Ĝi estas la plej ofta afero de la mondo kaj la plej bagatela ! Se nur vi absolute certas ne esti partoprenanta en…

- Kiajn vortojn mi trovos por aserti ĝin al vi ? komencis Fosulo.

- Mi kredas vin, mi kredas vin ! daŭrigis Miĥaelo. Oni klare vidas ke vi ne havas la sperton kiun supozus tia ago. Sed jen tio kion mi volis diri : se, aŭ pli ĝuste ĉar, vi scias nenion pri la krimo, ĉar la… la objekto kiu troviĝas en via kamero, estas nek via patro, nek via frato, nek via kreditoro, nek via bopatrino, nek tio kiun oni nomas "ofendegitan edzon"…

- Ho ! Sinjoro, malaprobis Fosulo, ŝokita.

- Ĉar, unuvorte, daŭrigis la proceduristo, vi havis nenian eblan intereson pri ĉi tiu krimo, la kampo antaŭ ni estas tute libera. Mi eĉ dirus ke la problemo estas el la plej fascinaj. Kaj mi intencas helpi vin solvi ĝin, Fosulo, helpi vin ĝis la fino ! Ni iom vidu ! Jam delonge mi ne havis libertagon; morgaŭ matene mi sciigos al mia oficejo ke oni ne atendas min dum la tuta tago. Ĉiel mia tuta tempo apartenos al vi, kaj ni povos konfidi la aferon en aliajn manojn !

- Kion vi volas diri ? demandis Fosulo. En kiujn aliajn manojn ? En la manojn de policisto ?

- Diablen la polica inspektoro ! respondis Miĥaelo. Se vi ne volas uzi la plej mallongan rimedon, kiu signifus enterigi la objekton, ekde ĉi tiu vespero, en vian ĝardenon, necesos ke ni trovu iun kiu konsentos enterigi ĝin en la lian. Resume, ni devos transdoni la taskon inter la manojn de iu kiu havas pli da rimedoj kun malpli da skrupuloj.

- Privata detektivo, eble ? sugestis Fosulo.

- Aŭskultu, kara mia, estas tempoj kiam vi plenigas min per kompato ! respondis la advokato. Kaj, pri tio, li aldonis per alia tono, mi ĉiam bedaŭris ke vi ne havu pianon ĉi tie en via kaverno ! Se vi mem ne scipovas ludi ĝin, viaj amikoj almenaŭ povus distriĝi muzikante, dum vi estas okupinta fingrumi koton !

- Mi povas akiri pianon, se tio konvenas al vi ! diris nervoze Fosulo deziranta plaĉi. Vi scias, cetere, ke mi iom ludas violonon…

- Jes mi scias tion ! diris Miĥaelo. Sed kio estas violono, ĉefe pro la maniero per kiu vi ludas ĝin ? Ne, tio kio necesas, estas polifonia instrumento ! Bona kontrapunkto, jen la revo ! Kaj, konsekvence, mi tuj diros al vi : ĉar ĉi-vespere estas iom tro malfrue por ke vi povu aĉeti pianon, mi iun donos al vi !

- Mi multe dankas vin ! respondis Fosulo mirstulta. Ĉu vi volas doni al mi vian pianon ? Mi vere estas tre dankema al vi !

- Jes ja, mi donos al vi unu el miaj du pianoj, daŭrigis Miĥaelo, por ke morgaŭ la polica inspektoro distriĝu arpeĝante dum liaj detektivoj traserĉos vian kameron !

Fosulo mirege konsideris lin.

- Mi ŝercas ! rekomencis Miĥaelo. Sed, ankaŭ, vi nenion komprenas sen tio ke oni devu precizigi ! Atentu, Fosulo, bone sekvu mian argumentadon ! Mi intencas profiti de ĉi tiu fakto, tre avantaĝa, verdire, ke vi kaj mi estas absolute senkulpaj pri la murdo. Nenio ligas nin kun ĉi tiu akcidento krom la ĉeesto de… vi scias de kio. Ni sukcesu liberigi nin de… de tio, kaj ni ne plu devos timi ion. Nu ! mi do donos al vi mian pianon ! Morgaŭ ni eltiros ĉiujn kordojn, ni demetos… nian amikon… en ilia loko, ni fermos la instrumenton per ŝloso, ni metos ĝin sur ĉaron, kaj ni enkondukos ĝin en la salonon de juna sinjoro kiun mi laŭvide konas.

- Kiun vi laŭvide konas ?… ripetis Fosulo.

- Sed ĉefe, rekomencis Miĥaelo, kies apartamenton mi pli bone konas ol li mem konas ĝin. Tiu ĉi apartamento iam havis kiel luanton unu el miaj amikoj, mi nomas lin "mian amikon" por mallongigi, li nuntempe estas en punlaborejo. Mi defendis lin, mi savis lian vivon, kaj la kompatinda diablo, rekompence, lasis al mi ĉion kion li havis, inkluzive la ŝlosilojn de sia apartamento. Estas tie kien mi intencas transporti vian… ni diru : vian Kleopatron ! Ĉu vi komprenas ?

- Ĉio ĉi ŝajnas al mi tre stranga ! murmuris Fosulo. Kaj kio okazos al tiu kompatinda sinjoro kiun vi laŭvide konas ?

- Ho ! Mi faras tion por lia bono ! gaje respondis Miĥaelo. Li bezonas skuon por doni al si viglecon !

- Sed, kara amiko mia, ĉu vi ne pensas ke vi elmetas lin al la risko de akuzo de… akuzo de murdo ? balbutis Fosulo.

- He ! Li estos ĝuste en la sama situacio kiel ni ! respondis la proceduristo. Li estas same senkulpa kiel vi, mi povas certigi tion al vi ! Tio kio pendigas homojn, kara Fosulo mia, estas malpli la akuzo ol tiu malfeliĉa pligraviga cirkonstanco kiun oni nomas kulpecon !

- Sed vere ! Vere ! insistis Fosulo, via tuta plano ŝajnas al mi tiel stranga ! Ĉu ne estus pli bone, finfine, sciigi la policon ?

- Kaj okazigi skandalon ! rebatis Miĥaelo. La mistero de la strato Norfolko. Fortaj supozoj de senkulpeco favore al Fosulo. He ! Kian efikon tio kaŭzus en via pensiono ?

- Ĉi tio rezultigus mian tujan elpelon ! konsentis la artisto. Jes, sen iu ajn dubo !

- Kaj plie, cetere, diris Finsinko, vi ja supozas ke mi ne implikiĝos en ĉi tia afero sen donaci al mi iom da amuziĝo, kontraŭ miaj klopodoj !

- Ho ! Kara sinjoro Finsinko mia ! ĉu ĉi tio estas taŭga konduto por fine superi tiel seriozan aferon ? ekkriis la kompatinda Fosulo.

- Nu! Nu ! Mi diris tion nur por kuraĝigi vin ! respondis senhonte Miĥaelo. Kredu min, Fosulo, nenio estas tia en la vivo kia prudenta facilanimeco ! Sed neutile plu diskuti. Se vi konsentas sekvi mian konsilon, ni tuj eliru kaj iru serĉi la pianon ! Se vi ne konsentas kun ĝi, diru tion, kaj mi lasos vin fini la aferon laŭ via plaĉo !

- Vi bone scias ke mi absolute dependas de vi ! respondis Fosulo. Sed ho ! Ho ! Kian nokton mi devos pasigi, kun ĉi tio... ĉi tiu hororo en mia ateliero ! Kiel mi kapablos pensi pri tio, sur mia kapkuseno ?

- Ĉiukaze mia piano ankaŭ estos en via ateliero ! respondis Miĥaelo. Pensu pri ĝi, ĝi kontraŭpezos !

Unu horon poste, ĉaro eniris en la strateton; kaj la piano de Miĥaelo, grandvosta Erardo,cetere tre uzita, estis demetita de la du amikoj en la ateliero de Fosulo.

Last edited: 28/03/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment