Créer un site internet

Gideono Forsiso kaj la granda Erardo.

Mi certegas ke neniu inter vi legis la "Mistero de la Omnibuso", de E. H. B., romanon kiu troviĝis dum pluraj tagoj ĉe la montrofenestroj de librovendistoj, kaj poste kiu tute malaperis de la surfaco de la terglobo. Tio kio fariĝas la libroj unu aŭ du semajnojn post siaj publikigoj, kien ili iras, por kia uzo oni utilas ilin; ĉi tiuj estas tiom da problemoj kiuj oftege turmentis min dum sendormaj noktoj. La fakto estas ke neniu, miascie, legis la "Mistero de la Omnibuso", de E. H. B., tamen mi povis certigi min ke hodiaŭ ekzistas nur tri ekzempleroj de ĉi tiu verko. Unu sin trovas en la biblioteko de la Brita Muzeo, cetere farita por ĉiam neakirebla pro eraro dum la registrado en la katalogo; alia sin trovas en la formetejaj keloj de la biblioteko de la Advokatoj en Edinburgo; fine, la tria, marokene bindita, apartenas al nia amiko Gideono Forsiso. Por klarigi al vi la tre malsaman sorton de tiu ĉi tria ekzemplero, la plej simpla estas supozi ke Gideono admiris la rakonton. Kaj, mi povas diri tion al vi, vi ne eraros pro ĉi tiu supozo. Gideono, eĉ hodiaŭ, ankoraŭ admiras la "Misteron de la Omnibuso"; li admiras ĝin kaj amas ĝin, kun tute patra tenereco, ĉar estas li mem kiu estas la verkinto. Li subskribis ĝin per la inicialoj de sia onklo, Sro Eduardo Hugo Florkampo; sed estas li sola kiu tute skribis ĝin. Li unue demandis al si, antaŭ la publikigo, ĉu li almenaŭ ne konfidus al kelkaj amikoj la sekreton de sia patreco; sed post la publikigo, kaj la grandega fiasko kiu renkontis ĝin, la modesteco de la juna romanisto fariĝis pli prema; kaj sen la malkaŝo kiun mi faras al vi hodiaŭ, la nomo de la verkisto de ĉi tiu rimarkinda verko riskintus resti por ĉiam nekonata.

Tamen, dum la jam malproksima tago kiam Miĥaelo Finsinko diris sian faman adiaŭon, la libro de Gideono apenaŭ aperis, kaj unu el ĝiaj ekzempleroj estis elmontrita ĉe la montrofenestro de la gazetvendistino en stacidomo Vaterlo; tiel ke Gideono povu ĝin vidi antaŭ ol eniri en la trajnon kiu estis kondukonta lin al Hampton-Korto. Sed, ĉu oni kredos tion ? La vido de lia verko okazigis al li nur disdegnan rideton. "Kia vana ambicio de pigruloj, li diris al si, tiu de faristo de libroj !" Li hontis ke li sin humiligis ĝis praktiki tiel infanan arton. Tute kaptita de la penso pri sia unua afero, li fine sentis sin fariĝinta homo. Kaj la muzo kiu direktas al felietono (sinjorino kiu sendube devas esti de franca deveno) forflugis de apud li, por iri denove miksiĝi en la danco de siaj fratinoj, ĉirkaŭ la senmortaj fontanoj de Helikono.

Dum la tuta duonhoro de la vojaĝo, klaraj, fortikaj kaj praktikaj pripensadoj vigligis la animon de la juna advokato. Ĉiumomente li elektis por si, tra la pordo de la vagono, la kamparan dometon kiu baldaŭ fariĝos la rifuĝejo de lia vivo. Kaj jam, kiel perfekta posedanto, li projektis plibonigojn por la domoj kiujn li vidis. Al unu li aldonis stalon; al la alia, tenisejon; li imagis la ĉarman aspekton kiun havus iu tria kiam vidalvide al ĝi, sur la rivero, li estus konstruigita lignan pavilonon. "Kaj kiam mi pensas, li diris al si, ke antaŭ apenaŭ unu horo, mi ankoraŭ estis senzorga juna malsaĝulo, nur okupata de remado kaj de felietonoj ! Mi preterpasis flanke de la plej ĉarmajn kamparajn domojn sen eĉ honori ilin per rigardo ! Kiel necesas malmulte da tempo por maturigi homon !"

La inteligenta leganto tuj rekonos, kaj laŭ tiu ĉi simpla monologo, la malordigon okazigitan en la koro de Gideono de la belaj okuloj de fraŭlino Hazeltino. La advokato, elirinte la straton Karlon, kondukis la junan fraŭlinon en la domon de sia onklo, Sro Florkampo; kaj tiu ĉi persono, eksciinte de sia nevo, ke ŝi estas viktimino de duobla subpremo, brue prenis ŝin sub sian protekton.

- Mi scivolas kiu estas la pli malbona el la du, li ekkriis, ĉi tiu senskrupula maljuna onklo, aŭ ĉi tiu malsprita juna fripona nevo ! Ĉiukaze mi tuj skribos al Pall Mall por denunci ilin ! Kio ! Ĉu vi diras ne ? Pardonu, sinjoro, oni devas denunci ilin ! Tio estas publika devo… Kiel ? Ĉu vi diras ke ĉi tiu onklo estas radikala konservativulo ? En ĉi tiu kazo, jes, vi pravas, la afero devas esti direktata kun pli da deteniĝo ! Mi certas ke tiu kompatinda onklo estis skandale trompata !

De ĉio ĉi rezultis ke Sro Florkampo ne plenumis sian planon de letero al la Gazeto. Li nur deklaris ke fraŭlino Hazeltino devis esti ŝirmata kontraŭ la probablaj serĉadoj de ŝiaj persekutantoj; kaj ĉar estis ke li posedis jakton, li juĝis ke neniu alia rifuĝejo povus esti pli sekura por la malfeliĉa junulino. La matenon mem de la tago kiam Gideono iris al Hampton-Korto, Julia, akompanata de gesinjoroj Florkampo, forlasis Londonon surŝipe de la familia jakto. Kaj Gideono, kiel ni imagas tion, tre ŝatintus partopreni en vojaĝo, sed lia onklo ne opiniis necesa doni al li ĉi tiun favoron. "Ne, Giĉjo ! li diris al li. Oni certe sekvos vin; necesas ke oni ne vidu vin kun ni !" Kaj la junulo ne kuraĝis kontraŭi tiun ĉi strangan iluzion; ĉar li timis ke lia onklo forgesu sian belan fervoron por la protekto de Julia, se li malkovris ke la afero ne estas tiel romantika kiel li imagis tion. Cetere, la diskreteco de Gideono ricevis sian rekompencon, ĉar la maljuna Florkampo, metinte sur lian ŝultron sian pezan manon, aldonis ĉi tiujn vortojn kies signifo estis tuj komprenita : "Mi bone divenas tion kion vi havas en la kapo, Gideono ! Sed se vi volas akiri ĉi tiun junan fraŭlinon, necesos ke vi laboros, knabego mia, ĉu vi aŭdas ?"

Ĉi tiuj agrablaj vortoj jam kontribuis gajigi la advokaton kiam, adiaŭinte la vojaĝantojn, li revenis hejmen por legi romanojn; kaj nun, dum la trajno forportis lin al Hampton-Korto, estis ankoraŭ ili kiuj formis la fundamentan bazon de liaj virecaj revadoj. Kaj kiam li eltrajniĝis kaj komenci enpensiĝis pri la tikla komisio kiun li taskis al si, li tiam ankoraŭ havis en la okuloj la delikatan vizaĝon de Julia, kaj en la oreloj la adiaŭajn parolojn de sia onklo Eduardo.

Sed baldaŭ fortaj surprizoj komencis pluvi sur lin. Li unue eksciis ke en la tuta Hampton-Korto ekzistis neniu vilao Kurnolo, neniu grafo Tarnoŭo, aŭ eĉ iu ajn grafo. Tio estis tre stranga, sed, bone pripensita, li ne juĝis ĝin tute neklarigebla. Sro Diksono tiel bone tagmanĝis ke li kapablis erari donante al li la adreson. "Kion devas fari en tia cirkonstanco homo praktika, prudenta kaj kutimita al la aferoj ?" demandis Gideono al si. Kaj li tuj respondis al si : "Telegrafi mallongan kaj klaran depeŝon !" Dek minutojn poste, niaj naciaj telegrafdratoj transsendis al Londono la jenan gravan mesaĝon : "Diksono, Hotelo Langhamo, Londono. Vilao kaj persono nekonataj ĉi tie; supozas adres-eraron; alvenos per venonta trajno. Forsiso". Kaj, efektive, Gideono mem ne malfruis eliri el fiakro antaŭ la perono de la Hotelo Langhamo, kun sur sia frunto la kunigitaj signoj de ekstrema hasto kaj de granda mensa strebo.

Mi ne kredas ke Gideono iam forgesu la hotelon Langhamon. Tie li eksciis ke, same kiel la grafo Tarnoŭo, Ĝono Diksono kaj Ezro Tomaso ne ekzistis. Kiel ? Kial ? Ĉi tiuj du demandoj dancis en la konfuzita cerbo de la junulo; kaj, antaŭ ol la kirlado de liaj pensoj kvietiĝis, li sin trovis demetita de alia fiakro antaŭ la pordo de sia domo. Tie, almenaŭ, sin prezentis al li gastigema kaj trankvila rifuĝejo ! Tie, almenaŭ, li povis pripensi laŭ sia plaĉo. Li transiris la koridoron, metis sian ŝlosilon en la seruron kaj malfermis la pordon, jam sereniĝinta. La ĉambro estis tute senluma, ĉar nokto venis. Sed Gideono konis sian ĉambron, li sciis kie estis la alumetoj, en la dekstra angulo, sur la kamenbreto. Kaj li senhezite antaŭeniris, kaj farante tion li albatiĝis al peza korpo, en loko kie neniu el tia korpo devintus ekzisti. Estis nenio en ĉi tiu loko, kiam Gideono eliris. Li fermis la pordon per ŝloso malantaŭ si; li trovis ĝin ŝlosita kiam li revenis; neniu povis esti enirinta; kaj estis ankaŭ malmulte verŝajna ke la mebloj kapablu per si mem ŝanĝi sian pozicion. Kaj tamen, tute sendube, tie estis io ! Gideono etendis siajn manojn, en la mallumo. Jes, estis io, io granda, io polurita, io malvarma ! "Ĉielo pardonu min ! pensis Gideono; ŝajnas ke ĝi aspektas kiel piano !"

Li rememoris ke li havas alumetojn en la poŝo de sia veŝto, kaj ekbruligis unu el ili.

Efektive ĝi estis piano kiu sin prezentis al lia mirigita rigardo; vasta kaj solena instrumento, ankoraŭ tute malseka pro esti elmetita en la pluvo. Gideono lasis la alumeton bruli ĝis la fino, kaj tiam, denove la mallumo refermis sin ĉirkaŭ lia konsterniĝo. Tiam, per tremanta mano, li ekbruligis sian lampon, kaj alproksimiĝis. De proksime aŭ de malproksime, ne estis dubo: la objekto ja estis piano. Estis ja piano kiu staris tie, arogante, en loko kie ĝia ĉeesto estis malkonfirmo de ĉiuj naturaj leĝoj !

Gideono malfermis la klavaron kaj frapis akordon. Neniu sono perturbis la silenton de la ĉambro. "Ĉu mi estas malsana ?" diris al si la junulo dum lia koro ĉesis bati. Li sidiĝis antaŭ la piano, kolereme obstinis en siaj provoj por rompi la silenton, jen per brilaj arpeĝoj, jen per sonato de Betoveno kiun iam (en pli feliĉaj tempoj) li konis kiel unu el la plej sonoraj verkoj de ĉi tiu potenca komponisto. Kaj ankoraŭ neniu sono ! Li donis sur la klavoj du fortajn batojn per siaj kunpremitaj pugnoj. La ĉambro restis silenta kiel tombo.

La juna advokato abrupte rektiĝis.

- Mi fariĝis tute surda, li laŭte ekkriis, kaj neniu scias tion krom mi ! La plej malbona malbeno de Dio trafis min !

Liaj fingroj renkontis la ĉenon de lia poŝhorloĝo. Li tuj eltiris sian horloĝon kaj metis ĝin al sia orelo : li perfekte aŭdis ĝian tiktakon.

- Mi ne estas surda ! li diris. Estas eĉ pli malbone, mi estas freneza ! Mia menssano forlasis min por ĉiam !

Li promenigis ĉirkaŭ si en la ĉambro malkvietan rigardon, kaj interalie ekvidis la brakseĝon en kiu Sro Diksono sin lokis. Cigarpeco ankoraŭ miskuŝis ĉe la piedo de la brakseĝo.

"Ne, li pensis, tio ĉi ne povas esti sonĝo. Estas mia kapo kiu deliras, kompreneble ! Tiel, ekzemple, ŝajnas al mi ke mi malsatas; tio sendube estos denove halucino ! Sed, tamen, mi tuj eksperimentos. Mi tuj regalos min denove per bona vespermanĝo ! Mi vespermanĝos ĉe la Reĝa Taverno, de kie tute eblus ke mi devos esti tuj transportata al frenezulejo".

Laŭlonge de sia tuta vojo, sur la strato, kun malsana scivolemo, li demandis sin kiel sin aperigas lia terura malsano. Ĉu li svenbatos kelneron ? Aŭ volos manĝi sian glason ? Kaj estas tiel ke kurante li sin direktis al la Reĝa Taverno, kun la angordona timo malkovri ke la ekzisto de tiu konsumejo estis, ankaŭ ĝi, halucino.

Sed la lumo, la viveco, la gaja bruo de la konsumejo rapide konsolis lin. Li plie ekhavis la kontentiĝon rekoni la kelneron kiu kutime servis lin. La vespermanĝo kiun li mendis, ne ŝajnis al li tro nekohera, kaj manĝante ĝin, li sentis kontentecon, en kiu li povis malkovri nenion nenormala. "Vere, li diris al si, mi retrovas la esperon. Eble mi freneziĝis tro frue ? En tiaj cirkonstancoj, kion farintus Roberto Skilo ?" Ĉi tiu Roberto Skilo estis, ĉu mi bezonas diri tion al vi ?, la ĉefa heroo de la "Mistero de la Omnibuso". Gideono enkorpigis en li sian idealon de sagaca inteligenteco kaj firma decido. Tial li ne povis dubi ke Roberto Skilo, en cirkonstanco simila al tiu en kiu li mem troviĝis, certe agintus laŭ la kiel eble plej saĝa kaj plej bona maniero. Restis nur scii tion kion li farintus. "Kia ajn estis lia decido, ankoraŭ diris al si la juna romanisto, Roberto Skilo estus senprokraste plenumanta ĝin. Sed bedaŭrinde li mem vidis tiumomente antaŭ si nur unu farendaĵon, kiu estis reiri al sia ĉambro tuj post sia vespermanĝo. Kaj do estis tio kion li tuj faris, imitante sian noblan heroon.

Sed, kiam li revenis hejmen, li ekkonsciis ke vere neniu inspiro venis helpi lin. Kaj li sin tenis stare sur la sojlo, konsternite ekzamenante la misteran instrumenton. Tuŝi la klavaron, unufoje pli, tio estis super liaj fortoj : ĉu la piano gardintus sian nekompreneblan silenton, ĉu ĝi respondintus al li per la tuta tondro de la trumpetoj de la lasta juĝo, li sentis ke lia ektimego povintus nur pliiĝi. "Ĝi devas esti petolo kiun oni ludis kontraŭ mi ! li pensis, kvankam ĝi ŝajnas al mi tre peniga kaj tre multekosta ! Sed se ĝi ne estas ŝerco, kio ĝi povas esti ? Procedante per eliminado, kiel procedis Roberto Skilo por malkovri la farinton de la murdo de lordo Beleŭo, mi nepre estas pelata konkludi ke tio povas nur esti petolo !"

Dum li tiel rezonis, liaj okuloj falis sur objekton kiu ŝajnis al li nova konfirmo de lia hipotezo : nome, la pagodo el cigaroj kiun Miĥaelo konstruis sur la piano. "Kio estas tio ?" demandis al si Gideono. Kaj, alproksimiĝante, li detruis la pagodon, per pugnobato, "Iu ŝlosilo, li poste diris al si, kia stranga maniero meti ĝin tie !"

Li ĉirkaŭiris la instrumenton, kaj ekvidis, flanken, la seruron de la kovrilo. "Ho ! Ha ! Jen al kio respondas ĉi tiu ŝlosilo ! li daŭrigis. Evidente, ĉi tiuj du petoluloj volus ke mi rigardu internen de la piano ! Strange, vere, pli kaj pli strange !" Post tio li turnis la ŝlosilon en la seruro, kaj levis la kovrilon.

. . . . . . . . . . . . . . .

En kia senhelpeco, en kiaj atakoj de nedaŭra decido, en kiaj abismoj de malespero Gideono pasigis la nokton kiu sekvis, mi preferas ke miaj legantoj neniam sciu tion.

La mallonga kanto de la Londonaj paseroj matene de la morgaŭo trovis lin elĉerpita, lacega, rompita, kaj kun menso ankoraŭ malplena de la plej malgranda projekto. Li ellitiĝis kaj, mizere, rigardis fermitajn fenestrojn, senhoman straton, la lukton de la grizo de mateniĝo kun la flavo de la gaslampoj. Estas matenoj kiam la tuta urbo ŝajnas vekiĝi kun migreno : estis unu el tiuj matenoj, kaj la migreno ankaŭ turmentis la nukon kaj la tempiojn de kompatinda Gideono.

"Jam la tago ! li diris al si, kaj mi ne jam trovis ion ! Necesas ke tio finiĝu !" Li refermis la pianon, metis la ŝlosilon en sian poŝon kaj eliris por iri trinki sian laktokafon. Centafoje lia cerbo turniĝadis kiel muelrado, muelanta miksaĵon de teruroj, de abomenoj kaj de bedaŭroj. Alvoki policon, fordoni al ĝi la kadavron, kovri la murojn de Londono per afiŝoj priskribantaj Ĝonon Diksonon kaj Ezron Tomason, plenigi la gazetojn per paragrafoj titolitaj la Misteron de la Templo, la ĉerkan Pianon, Sron Forsison kaŭcie liberan : Ĉi tio estis ebla taktiko, facila, kaj eĉ, finfine, sufiĉe sekura; sed, bone pripensita, ĝi tamen havis siajn malavantaĝojn. Tiel agi, ĉu tio ne estis malkaŝi al la mondo tutan serion da detaloj pri Gideono mem, kiuj havis nenion por gajni pro esti malkaŝitaj ? Ĉar, fine, infano estus suspektanta pri la historio de la du aventuristoj, kaj li, Gideono, tuj kredeme akceptis ĝin. La plej mizera advokataĉo estus rifuzanta aŭskulti klientojn kiuj sin prezentis al li en tiel neregulaj kondiĉoj; kaj li, li kompleze aŭskultis ilin. Kaj se eĉ li limiĝus aŭskulti ilin ! Sed li ekvojiris por la komisiono kiun ili taskis al li. Li, advokato, entreprenis komisionon maksimume taŭgan por privata detektivo ! Kaj kiel lasta aldono, bedaŭrinde, li konsentis preni la monon kiun proponis al li liaj vizitantoj ! "Ne, ne, li diris al si, la afero estas tro klara, mi estos malhonorita ! Mi ruinigis mian karieron por monbileto de kvin pundoj(2) !"

Post tri glutoj de tiu varma, viskoza, kaj ŝlima tizano kiu esti rigardata, en la tavernoj de Londono, kiel dekokton de grajnoj de kafarbo, Gideono komprenis ke estis almenaŭ unu punkto pri kiu neniu hezito eblis por li. La afero devis esti aranĝita sen helpo de la polico ! Sed tamen ĝi devis esti aranĝita iel ajn kaj senprokraste. Denove Gideono demandis al si kion farintus Roberto Skilo : kion povas fari honora homo por sin liberigi de honore akiritan kadavron ? Iri demeti lin ĉe la angulo de la najbara strato ? Tio devis veki en la koroj de preterpasantoj malbonegan scivolemon. Ĵeti ĝin en unu el la kamentuboj de la urbo ? Ĉiaj materiaj obstakloj igis tian entreprenon preskaŭ nepraktikebla. Ĵeti la korpon tra la pordo de vagono, aŭ de la imperialo de omnibuso : bedaŭrinde ! necesis tute ne pensi pri tio. Alporti la korpon sur jakton kaj poste dronigi ĝin, jes, tio estis jam pli bone por koncepti : sed kiom da elspezoj, por homo kun limigitaj vivrimedoj ! La luado de la jakto, la prizorgado de la ekipaĵo, ĉio ĉi estintus ruiniga eĉ por kapitalisto. Subite Gideono rememoris la pavilonojn, en formo de boatoj, kiujn li vidis la antaŭtagon sur la Tamizo. Kaj ĉi tiu memoro estis por li genian trajton.

Komponisto de muziko, ekzemple nomita Ĵimsonon, tre bone povintus, kiel antaŭe la muzikisto eterne famigita de Hogarto, suferi dum sia inspiro de la perturboj de Londono. Li tre bone povintus esti urĝata de tempo, por elfini operon : ekzemple ridigan operon titolita "Orange Pekoe"(5); flirteman ĉinan fantazio el la ĝenro de Mikado(6). Orange Pekoe(5), muziko de Ĵimsono, "la juna majstro, unu el la plej talentaj majstroj de nia nova angla skolo, la rava kvintetaĵo de la mandarenoj, vigla eniro de la drumo, ktp., ktp.", subite la kompleta persono de la Ĵimsono, kun sia muziko, piedostare stariĝis en la menso de Gideono. Kio estus pli natura, kio estus pli akceptebla, ol la subita alveno de Ĵimsono en trankvila vilaĝo ĉe la bordo de la akvo, akompanata de granda vostpiano kaj de la nefinita partituro de Orange Pekoe(6) ? La malapero de la menciita majstro, kelkajn tagojn pli poste, postlasante nur pianon malplenigitan de ĝiaj kordoj; tio certe ŝajnus malpli natura. Sed eĉ tio ne estus tute neklarigebla. Oni tre bone povus, konklude, supozi ke Ĵimsono, freneziĝinta sekve de malfacilaĵoj de ĥoro en duvoĉa fugo, komencis detrui sian pianon, kaj fine sin ĵetis en la riveron. Ĉu tio ne estis, verdire, katastrofo tute akorde kun juna muzikisto de la nova skolo ?

"Diable, necesos ke tio tiel iru glate ! ekkriis Gideono. Ĵimsono helpos nin !"

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(5) Engla nomo por esprimi oranĝan koloron de nigra teo.

(6) Opereto datuminta de 1885, verko de la dramisto William S. Gilbert kaj la komponisto Arthur Sullivan.

Last edited: 03/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment