Créer un site internet

En kiu Vilhelmo Beno Fosulo ekscias ion utilan al li.

Dimanĉon matene, Vilhelmo Bento Fosulo ellitiĝis je sia kutima horo, sed en iom malpli melankolia inklino ol tiu kiun li travivis ekde la malbonvena alveno de la barelo. Estas ĉar, la antaŭtagon de tiu dimanĉo, fruktodona aldono estis farita al lia familio, en formo de pensionano. La pensionano estis alkondukita de Miĥaelo Finsinko, kiu ankaŭ taksis la gastoprezon, kaj garantiis ĝian regulan pagon; sed, sendube pro nova efiko de sia nerezistebla manio por mistifiko, Miĥaelo faris por Fosulo la kiel eble malplej allogan portreton de la maljunulo kiun li loĝigis en lia hejmo. Li lasis la artiston kompreni ke ĉi tiu maljunulo, kiu cetere estis el liaj proksimaj parencoj, devis esti traktita nur kun granda malfido. "Zorgu eviti ĉian intimaĵon kun li ! li diris; mi konas malmultajn virojn kies komerco estas pli danĝera !" Tiel ke Fosulo unue nur tre timeme alpaŝis al sia pensionano; kaj forta estis lia surprizo malkovrante ke tiu ĉi maljunulo, kiun oni diris al li terura, reale estis bonega homo.

Dum la vespermanĝo, la pensionano pelis la komplezon ĝis prizorgi la tri infanojn de Fosulo, al kiuj li instruis amason da strangaj detaletoj pri diversaj temoj; kaj poste ĝis la unua matene, li interparolis kun la artisto en la ateliero de tiu ĉi, mirigante lin per la diverseco kaj certeco de siaj scioj. Unuvorte, la bona Fosulo estis ĉarmita, kaj ankoraŭ nun, kiam li rememoris la bonegan vesperon de la antaŭtago, rideto, delonge malaperinta, reaperis en liaj okuloj. "Tiu maljuna, Sro Finsinko, estas por ni gajno el la plej altvalora ! li pensis razante sin antaŭ la fenestro. Kaj kiam, fininte sian sinlavadon, li eniris en la etan manĝoĉambron, kie la manĝilaro jam estis surmetita por la matenmanĝo, estis preskaŭ kun la koreco de malnova amiko ke li premis la manon de sia pensionano.

- Mi estas feliĉa vidi vin, kara sinjoro mia ! li diris. Mi esperas ke vi ne tro malbone dormis ?

- Homoj kun hejmamaj moroj volonte plendas pri la perturbo kiun venigas al ilia dormo la devigo dormi en nova lito ! respondis la pensionano. Kaj mi bone scias ke ĉi tiuj homoj, laŭ la statistiko, formas eĉ pli konsiderindan plimulton ol oni povus supozi. Kaj kiam mi diras : "la devigo dormi en nova lito", vi nature komprenas ke tio estas nur maniero por paroli; ĉar la lito povas esti malnova, kvankam por tiu kiu kuŝas en ĝi, ĝi ŝajnas nova ! Ni tiel havas en nia lingvo amason da strangaj parolturnoj, kaj kiuj valorus la penon esti korektitaj. Sed koncerne min, sinjoro, alkutimiĝinta, kiel mi delonge estis, al vivo de preskaŭ senĉesa ŝanĝiĝo, mi devas diri ke fine mi perfekte dormis !

- Mi ĝojas ekaŭdi tion ! varme diris la instruisto de desegno. Sed mi vidas, sinjoro, ke mi interrompis vin dum la legado de via gazeto !

- La dimanĉa gazeto estas unu el la novaĵoj de nia epoko ! respondis Sro Finsinko. Oni diras ke en Ameriko ĝi eĉ estas pli grava ol ĉe ni. Multaj dimanĉaj gazetoj en Ameriko havas centojn da kolumnoj, kies cetere almenaŭ duono estas destinitaj por anoncoj. En aliaj landoj la ĉiutagaj gazetoj aperas eĉ dimanĉe, tiel ke specialaj gazetoj kiel ĉi tiuj tute ne havas kialon de ekzisto. La nuntempa ĵurnalismo, sinjoro, manifestiĝas laŭ vasteco de malsamaj formoj. Tio kio ne malhelpas ĝin esti ĉie kaj samgrade, la granda agilo de la homaj edukado kaj progreso. Kiu povus kredi, sinjoro, ke tiel nemalhavebla afero, ke tia afero, mi diras, ne ekzistis de ĉiam ? Kaj tamen la gazetoj estas relative lastatempa invento : la unua en dato… Sed ĉio ĉi, tiom interesa kiom ĝi estu por scii, estas miaflanke nur flankiĝo. Tio kion mi volis demandi al vi, sinjoro, estis jena : ĉu vi estas, kiel mi, regula leganto de nia nacia gazetaro ?

- Ho ! vi scias, pardonpetis Fosulo, por ni artistoj, la gazetaro ne povas havi la saman utilon kiel por…

- Tiaokaze, interrompis Jozefo, eblas ke vi pasis sen rimarki ĝin, anoncon kiu aperis en diversaj gazetoj dum la pasintaj tagoj, kaj kiun mi retrovis ĉimatene en la Dimanĉaj Tempoj ! La nomo, krom malmulte grava varianto, tre similas vian nomon. Se vi bonvolas, mi tuj legos ĝin laŭte al vi !

Kaj, per la tono kiun li uzis por siaj publikaj citaĵoj, li legis :

"AVIZO _ Vilhelmo Bento Fosulo, se liaj okuloj hazarde falus sur ĉi tiu estanta avizo, estus informita ke li povos ekaŭdi ion avantaĝe por li, la venontan dimanĉon, de la dua ĝis la kvara posttagmeze, sur la deira kajo de la linioj al antaŭurbo, ĉe la stacio de Vaterlo".

- Ĉu vere ĝi estas presita sur la gazeto ? ekkriis Fosulo. Ni vidu ! Bento ? Ĉi tio devas esti preseraro. Ion avantaĝe por mi ? Sinjoro Finsinko, permesu al mi peti al vi favoron ! Mi scias kiel tio kion mi estas dironta al vi strange sonos al viaj oreloj; sed komprenu, estas kialoj el tre intima ordo kiuj igas min deziri ke ĉi tiu afereto absolute restu inter ni ! Mi multe volus ke miaj infanoj… Mi certigas al vi, kara sinjoro, ke estas en ĉi tiu sekreto nenio malhonora al mi; kialoj el intima ordo, nenio pli ! Kaj cetere mi finos trankviligi vian konsciencon kiam mi estos dirinta al vi ke la koncerna afero estas konata de nia komuna amiko, Sro Miĥaelo, kiu, konante tion, ne opiniis devi repreni sian altvaloran estimon !

- Unu sola vorto sufiĉis, sinjoro Fosulo ! respondis Jozefo kun unu el siaj orientaj riverencoj.

Duonhoron pli poste, la instruisto de desegno trovis Miĥaelon en lia lito kun libro; la proceduristo prezentis perfektan bildon de ripozo kaj bonhumoro.

- Saluton, Fosulo, li diris demetante sian libron. Kia vento alportas vin en ĉi tiu horo de la tago ? Vi devus esti en la preĝejo, amiko mia !

- Mi vere ne estas iranta al la preĝejo hodiaŭ, sinjoro Finsinko ! respondis la artisto. Nova katastrofo minacas ataki min, sinjoro !

Kaj li prezentis al Miĥaelo la gazetan anoncon.

- Kio ? Kio estas tio ? ekkriis Miĥaelo ektremegante en sia lito.

Poste, studinte la anoncon dum momento :

- Fosulo, mi tute mokas pri la jena dokumento !

-Kaj tamen, mi ne kredas ke ni povu neglekti ĝin ! murmuris Fosulo.

- Mi supozis ke vi jam sufiĉe laciĝis de la stacidomo de Vaterlo ! respondis la proceduristo. Ĉu vi estus altirita tien de morba impulso ? Nu, vi fariĝis tute amuza de kiam vi perdis vian barbon ! Mi komencas kredi ke estis en via barbo ke vi konservis vian saĝon !

- Sinjoro Finsinko, diris la instruisto de desegno, mi multe pripensis pri la nova intrigo kiu ĵus okazis en mia vivo, pro ĉi tiu anonco. Kaj, se vi bonvolas permesi tion al mi, mi tuj klarigos al vi la rezultojn de miaj pripensoj !

- Komencu ! eligis Miĥaelo. Sed ne forgesu ke hodiaŭ estas dimanĉo ! Neniu fekvorto, aŭ senutila babilado !

- Ni troviĝas antaŭ tri eblaj hipotezoj, komencis Fosulo. 1a Ĉi tiu anonco povas esti ligita al la afero de la barelo; 2a Ĝi povas rilati al la statuo de Sro Semitopoliso; fine, 3a Ĝi povas fonti de la frato de mia mortinta edzino, kiu foriris antaŭ dudek jaroj al Aŭstralio kaj neniam plu sendis siajn novaĵojn. En la unua kazo, la afero de la barelo, mi konsentas ke sindeteno estus, por mi, la plej saĝa decidiĝo.

- La tribunalo samopinias kiel vi ĝis nun, majstro Fosulo ! diris Miĥaelo. Bonvolu daŭrigi.

- En la dua kazo, daŭrigis Fosulo, mi havas la devon nenion neglekti pri tio kio povas helpi min retrovi la malfeliĉe perditan antikvaĵon !

- Sed, kara amiko mia, vi mem diris al mi, antaŭhieraŭ, ke Sro Semitopoliso eligis vin de ĉia respondeco pri la akcidento ! Kion vi volas pli ?

- Mi opinias, sinjoro, krom eraro, ke la neriproĉebla nobleco de la konduto de Sro Semitopoliso trudas al mi, eĉ pli postuleme, la devon serĉi la Herkulon ! respondis la instruisto de desegno. Mi bone komprenas ĉion pri kio mia konduto estis, ekde la komenco, kontraŭleĝa kaj riproĉinda; des pli da kialo por ke mi, ekde nun, klopodu agi kiel ĝentlemano !

Kaj Fosulo ruĝiĝis ĝis la oreloj.

- Pri tio ĉi ankaŭ mi ne vidas kontraŭdiron ! deklaris Miĥaelo. Mi mem ofte pensis ke mi ŝatus, iam, provi agi kiel ĝentlemano. Sed tio estos por pli poste, kiam mi ĉesigos la aferojn. Mia profesio, bedaŭrinde, faras ĝin provizore preskaŭ nepraktikebla por mi !

- Kaj en la tria hipotezo, daŭrigis Fosulo, se la aŭtoro de la anonco estas mia bofrato Timeo, nu, nature, tio signifas riĉaĵon por ni !

- Jes, sed bedaŭrinde la aŭtoro de la anonco ne estas via bofrato Timeo ! diris la proceduristo.

- Ĉu vi konstatis, sinjoro, esprimon, kiu ŝajnas al mi el la plej rimarkindaj, en ĉi tiu anonco : ion avantaĝe por li ? demandis Fosulo, kun ruza rideto.

- Senkulpa ŝafido kiun vi estas ! respondis Miĥaelo. Tiu ĉi esprimo estas la plej ordinara banalaĵo de nia angla lingvo; ĝi simple pruvas ke la aŭtoro de la anonco estas sencerbulo ! Nu ! Ĉu vi volas ke mi tujtuje disskuu vian kartdomon ? Nu ! Ĉu via bofrato Timeo estus homo por fari ĉi tiun eraron, en la maniero skribi vian nomon ! Bento anstataŭ Dento ? Ne estas ĉar, en si mem, la korekto malplaĉu al mi ! Mi male opinias ĝin admirinde taŭga(10), kaj estas eĉ tute rezoluta adopti ĝin de nun, en miaj rilatoj kun vi ! Sed ĉu vi opinias kredebla ke ĝi venas de via bofrato ?

- Ne, fakte, ĝi ne ŝajnas tre natura de lia flanko ! akceptis Fosulo. Sed kiu scias ĉu la kompatindulo ne suferis spiritan perturbon en Aŭstralio ?

- Tiel rezoni, Fosulo, diris Miĥaelo, ni povus ankaŭ supozi ke la aŭtoro de la anonco estas Ŝia Moŝto Reĝino Viktorino, tute brulanta pro deziro estigi vin baronon. Mi lasas vin mem decidi ĉu tio estas verŝajna, kaj tamen, same kiel via hipotezo koncerne la spiriton de via bofrato, tio ne kontraŭas al naturaj leĝoj. Sed ni devas nur konsideri en ĝi la verŝajnajn hipotezojn; tiel ke, kun via permeso, ni senprokraste malakceptu Ŝian Moŝton Viktorinon kaj vian bofraton Timeon ! Nun venas via dua ideo, tio estas ke la anonco rilatus al la perdo de la statuo. Ĉi tio eblas; sed, tiukaze, de kie venus la anonco ? Ne de la italo, ĉar li konas vian adreson, kaj ankaŭ ne de la persono kiu ricevis la keston ĉar ĉi tiu persono ne scias vian nomon. La fervoja oficisto ? vi diros al mi en ekfulmo de saĝeco. Jes, ĉi tiu viro povas ekscii vian nomon ĉe la oficejo de la stacidomo, li povas esti eraranta pri unu el viaj antaŭnomoj, li povas ne koni vian adreson. Ni do akceptu la fervojan oficiston ! Sed jen demando : ĉu vi reale sentas fortan deziron renkonti ĉi tiun personon ?

- Kaj kial mi ne sentus tion ? demandis Fosulo.

- Se la menciita oficisto deziras vidi vin, respondis Miĥaelo, tio estas, nenia dubo pri tio !, tio estas ĉar li retrovis sian libron, iris al la domo kie li demetis la statuon, kaj, bone notu ĉi tion, Fosulo, nun agas instigate de la murdisto !

- Mi bedaŭrus ke tiel estus ! diris Fosulo. Sed mi daŭre pensas ke mi havas devon, rilate al Sro Semitopoliso…

- Fosulo, interrompis Miĥaelo, ne da ŝercoj ! Ne provu fabeli al via laŭleĝa konsilisto ! Ne provu ŝajnigi vin kiel la mortinta Regulus ! Nu ! Mi vetas unu vespermanĝon ke mi divenis vian veran penson ! La vero, Fosulo, estas ke vi ankoraŭ kredas ke la anonco venis de via bofrato Timeo !

- Sinjoro Finsinko, respondis la instruisto de desegno kies la honesta vizaĝeto denove koloriĝis, vi tute ne estas patro de familio kaj zorgoplena por perlabori vian ĉiutagan panon ! Gŭendolino, mia filino, kreskas; ŝi estis konfirmaciata ĉi-jare. Infano kun granda promeso, tiom kiom mi povas juĝi ! Nu ! Sinjoro kaj amiko, vi komprenos miajn sentojn kiel patro, kiam mi diros al vi ke ĉi tiu kompatinda infano, pro manko de lecionoj, ankoraŭ ne kapablas danci ! La du knaboj iras al la kvartala lernejo; tio kio, fine, tute ne estas malbonaĵo. For de mi la ideo senvalorigi la instituciojn de mia lando ! Sed mi sekrete nutris esperon ke la plejaĝa, Haroldo, kapablus iam fariĝi instruisto de muziko, kiu scias, eble virtuozo ? Kaj la eta Otono montras tre firman alvokiĝon por la religia stato. Mi verdire ne estas homo kun ambicio…

- Nu ! Nu ! eligis Miĥaelo. Konfesu tion ! Vi ankoraŭ kredadas ke estas la bofrato Timeo !

- Mi ne kredas tion, respondis Fosulo, sed mi opinias ke tiu povas esti li. Kaj se pro mia neglektemo, mi perdus ĉi tiun okazon de riĉaĵo, kiel mi kuraĝus rigardi en la vizaĝon miajn kompatindajn infanojn ?

- Kaj tiel, rekomencis la proceduristo, vi intencas…

- Iri al stacidomo de Vaterlo, post momento ! diris Fosulo, maskovestite !

- Iri tien sola ? demandis Miĥaelo. Kaj vi ne timas la danĝerojn de la aventuro ? Ĉiuokaze, ne forgesu sendi al mi leteron, ĉi-vespere, de la malliberejo !

- Ho ! Sinjoro Finsinko ! Mi kuraĝiĝis ĝis esperi… ke eble vi konsentus… akompani min ! balbutis Fosulo.

- Ke mi denove alivestiĝu, kaj dimanĉe ! ekkriis Miĥaelo. Kiel vi malmulte konas miajn vivprincipojn !

- Sinjoro Finsinko, diris Fosulo, mi havas neniun rimedon, mi scias tion, pruvi al vi mian dankemon. Sed lasu min meti demandon al vi : se mi estus riĉa kliento, ĉu vi akceptus riski vin ?

- He ! Amiko mia, ĉu vi do imagas ke mi havas kiel profesion vagi en Londono kun miaj alivestitaj klientoj ? demandis Miĥaelo. Mi donas al vi mian vorton ke, eĉ por la tuta oro de la mondo, mi ne konsentintus zorgi pri afero kiel via ! Sed mi konfesas ke mi sentas veran scivolemon vidi kiel vi kondutos en tiu renkontiĝo. Tio tentas min ! Tio tentas min, Fosulo, pli ol oro, ĉu vi aŭdas ? Mi certas ke vi estos ridigega !

Kaj li eksplodis per rido.

- Nu ! Maljuna Fosulo mia, li diris, estas nenia maniero rifuzi ion al vi ! Preparu la tutan materialon de la maskiĝado ! Je la unua kaj duono mi estos en via ateliero.

Ĉirkaŭ la dua kaj duono, tiun saman dimanĉon, la vasta kaj malĝojiga vitra halo de la stacidomo de Vaterlo dormis, silenta kaj senhoma, kiel templo de mortinta religio. Tie kaj tie, ĉe kelkaj el la multnombraj kajoj, trajno pacience atendis. Tie kaj tie eĥiĝis la bruo de paŝadoj, kaj temp' al tempe, sin miksis kun ĝi la albato de ĉevalhufo kontraŭ la sekega pavimo en la ekstera korto kie haltadis la fiakroj. La kajo de la antaŭurbaj trajnoj dormetis, kiel la aliaj. Gazetaj kioskoj estis fermitaj; rustaj kurtenoj el fero kaŝis tie la romanojn de Sro Ridero Hagardo, kies riĉe ilustritaj kovriloj gajigas kaj revigligas preterpasante la animon de la vojaĝanto en la labortagoj. La maloftaj oficistoj kiuj deĵoris, sencele vagis, kiel somnambuloj. Kaj, apenaŭ kredebla afero, vi ne eĉ renkontintus tie, je tiu horo, la plenaĝan sinjorinon (en pelerino kaj kun malgranda vojaĝsako en la mano), kiu tamen ŝajnis esti esenca parto de niaj kajoj de stacidomo.

Ĉe la menciita horo, se iu konanta Ĝonon Diksonon (el Balarato) kaj Ezron Tomason (el Usono de Ameriko), hazarde troviĝus antaŭ la granda enirejo de la stacidomo de Vaterlo, li havus la kontentiĝon vidi ĉi tiujn du fremdulojn elfiakriĝi kaj eniri la biletejon.

- Sed, nu, kiujn nomojn ni prenos ? demandis la eks-Ezro Tomaso, fiksante sur sian nazon la okulvitrojn el fenestrovitro kiuj tiutage estis rezervitaj por li dank'al escepta favoro.

- He ! Knabo mia, koncerne vin, ni ne havas elekton ! respondis lia kunulo. Vi devos nomi vin Benton Fosulon aŭ tute nenio ! Koncerne min, mi havas la ideon ke, hodiaŭ, mi nomos min Depomo. Beleta nomo de iam, Depomo, kaj kun ĉarma parfumo de malnova cidro de Devono. Pri tio, diru do, se ni komencu iom malseketigante nian gorĝon ? Ĉar la renkontiĝo minacas esti malfacila travivaĵo !

- Se tio ne tro ĝenus vin, mi pli bone ŝatus atendi ke ĝi estu finita ! respondis Fosulo. Jes, ĉion bone pripensinte, mi atendos ke la renkontiĝo estu finita ! Mi ne scias ĉu vi havas la saman impreson kiel mi, sinjoro Finsinko, sed la stacidomo ŝajnas al mi tre senhoma, kaj tute plena de tre strangaj eĥoj !

- He ! He ! Amiko mia, ĉu ne ? Vi kredus ke ĉiuj tiuj senmovaj trajnoj estas plenplenaj de policanoj, atendantaj nur signalon por sturmi al ni ! Ha ! Estas tio kion oni nomas konsciencon, rimorson, kompatinda Fosulo mia !

Per paŝado kiu tute ne estis milita, la du amikoj finfine alvenis sur la deira kajo de la antaŭurbaj trajnoj. Ĉe la kontraŭa fino ili malkovris la maldikan vizaĝon de viro apoganta kontraŭ kolono. La viro estis evidente droninta en profunda pripensado. Li havis la okulojn mallevitajn, kaj ŝajnis ne rimarki tion kio okazas ĉirkaŭ li.

- Hola ! Diris mallaŭte Miĥaelo. Ĉu ĉi tiu estus la aŭtoro de via anonco ? Tiuokaze, mi devus diskrete malkuniĝi !

Fine, post sekundo de hezito :

- Vere, li pli gaje rekomencis, domaĝe, mi riskos la petolon ! Rapide, turnu vin kaj transdonu al mi la okulvitrojn !

- Sed vi ja diris al mi ke vi lasas ilin al mi hodiaŭ ! protestis Fosulo.

- Jes, sed ĉi tiu viro konas min ! diris Miĥaelo.

- Ĉu vere ? Kaj kiel li estas nomata ? ekkriis Fosulo.

- Diskreteco devigas min silenti pri tio ! respondis la proceduristo. Sed estas iu afero kiun mi povas diri al vi : se estas li kiu estas la aŭtoro de via anonco (kaj devas esti li, ĉar li havas la malserenan mienon de komencantoj en krimo), se estas li kiu estas la aŭtoro de la anonco, vi povas iri sen timo, amiko mia, ĉar mi tenas la knabegon en mia mankavo !

La interŝanĝo estanta dece farita, kaj Fosulo trovanta sin iom konsolita de ĉi tiu bona novaĵo, la du viroj antaŭeniris rekte al Maŭrico.

- Ĉu estas vi kiu ŝatus vidi sinjoron Vilhelmon Benton Fosulon ? demandis la instruisto de desegno. Mi estas Fosulo !

Maŭrico levis la kapon. Li vidis antaŭ si personon el preskaŭ nepriskribebla senvaloreco, kun blankaj gamaŝoj kaj ĉemiza kolumo tro malsupren faldita, kiel tiuj kiujn portis pentrolernantoj antaŭ tridek jaroj. Je dekkelke paŝoj malantaŭ li staris alia individuo, pli alta kaj pli fortika, sed kies vizaĝo apenaŭ eblis seriozan fiziognomikan esploron, estanta preskaŭ tute kaŝita de lipharoj, vangharoj, okulvitroj, kaj ĉapelo el mola felto.

La kompatinda Maŭrico, ekde tri tagoj, tute ne ĉesis konjekti la probablan aspekton de la homo kiun li imagis esti unu el la plej danĝeraj banditoj de la londona domaĉaro. Lia unua impreso, ekvidante la veran Fosulon, estis iom da elreviĝo. Sed dua ekrigardo al la paro konvinkis lin ke, malgraŭ la ŝajno, li ne eraris pri la reala karaktero de la ricelanto de kadavroj. La fakto estas ke jam neniam antaŭe li vidis virojn tiamaniere vestitajn. "Evidente individuoj kutimiĝintaj vivi marĝene de la socio !" li pensis.

Poste, direktante sin al la viro kiu ĵus parolis al li, li diris : "Mi deziras interparoli kun vi, private !"

- Ho ! respondis Fosulo, la ĉeesto de Sro Depomo ne povas ĝeni min. Li scias ĉion !

- Ĉion ? Ĉu vi scias pri kio mi venis paroli kun vi ? ekkriis Maŭrico. La barelon !…

Fosulo fariĝis tute pala : sed estis lia virta indigno kiu paligis lin.

- Do fakte estas vi ! li siavice ekkriis. Malŝatindulo !

- Ĉu mi vere povas paroli antaŭ li ? demandis Maŭrico, montrante la komplicon de la knabego.

La finomo kiun ĉi tiu ĵus direktis al li, venanta de tia homo, apenaŭ emociis lin.

- Sinjoro Depomo ĉeestis dum la tuta afero ! diris Fosulo. Estis li mem kiu malfermis la barelon. Via kulpa sekreto de nun estas same konata al li kiel al via Kreinto kaj al mi !

- Nu ! Do, komencis Maŭrico, kion vi faris per la mono ?

- Mi ne scias pri kiu mono vi volas paroli ! energie respondis Fosulo.

- Ha ! Necesas ne ŝerce trompi min ! deklaris Maŭrico. Mi malkovris kaj sekvis vian spuron. Vi venis al la stacidomo, ĉi tie mem, poste esti alivestinta vin kiel ekleziulon (sen timi la sakrilegio pro tia alivestiĝo !), vi alproprigis al vi mian barelon, vi malfermis ĝin, vi malaperigis la korpon kaj enspezis la ĉekon ! Mi diras al vi ke mi iris al la banko ! li kriis. Mi sekvis vin paŝon post paŝo, kaj viaj neadoj estas stulta infanaĵo !…

- Nu, nu, Maŭrico, ne ekbolu ! subite diris Sro Depomo.

- Mihaelo ! ekkriis Maŭrico. Denove Miĥaelo !

- Sed jes, denove Miĥaelo ! ripetis la proceduristo. Denove kaj denove, knabo mia, ĉi tie kaj ĉie ! Sciu ke ĉiuj paŝoj kiujn vi faras, estas kalkulitaj ! Detektivoj kun pruvita lerteco sekvas vin kiel via ombro, kaj venas raporti al mi pri viaj movoj ĉiun tri kvaronhorojn. Ho ! Mi ne rigardis la elspezon. Mi faras aferojn malavare !

La vizaĝo de Maŭrico fariĝis el malpura grizo.

- Ba ! li diris, ne gravas al mi ! Male, mi estas nur pli komforta por nenion kaŝi. Ĉi tiu viro enkasigis mian ĉekon; tio estas ŝtelo, kaj mi volas ke li redonu al mi la monon !

- Aŭskultu min, Maŭrico ! diris Miĥaelo. Ĉu vi kredas ke mi volas mensogi al vi ?

- Mi tute ne scias ! respondis Maŭrico. Mi volas mian monon !

- Nur mi tuŝis la korpon ! diris Miĥaelo.

- Vi ? ekkriis Maŭrico retroirante de unu paŝo. Sed tiam kial vi ne deklaris morton ?

- Kion diable vi volas diri ? demandis lia kuzo.

- Finfine, ĉu mi estas freneza, ĝemis Maŭrico, aŭ ĉu estas vi kiu estas tia ?

- Mi kredas ke devas plivole esti Fosulo ! hazardis Miĥaelo.

Kaj la tri viroj rigardis unu la alian, mirigitaj.

- Ĉio ĉi estas terura ! reparolis Maŭrico. Terura ! Mi ne komprenas eĉ unu vorton de tio kion oni diras al mi !

- Ankaŭ ne mi, honorvorton ! diris Miĥaelo.

- Kaj plie, je la nomo de la ĉielo, kial vangharoj kaj lipharoj ? ekkriis Maŭrico montrante per la fingro sian kuzon, kvazaŭ ĉi tiu estintus fantomo. Ĉu estas mia cerbo kiu deliras ? Kial vangharoj kaj lipharoj ?

- Ho ! Ĉi tio estas nur detalo sen graveco ! haste asertis Miĥaelo.

Denove estis silento, dum kiu Maŭrico estis en mensa inklino simila al tiu en kiu li troviĝintus, se oni ĵetintus lin en la aeron, sur trapezo, ekde la supro de la katedralo Sankta Paŭlo.

- Ni iom resumu ! fine diris Miĥaelo. Krom se ĉio ĉi vere estas nur sonĝo, en kiu kazo mi ja ŝatus ke Katerino hastu alporti al mi mian laktokafon ! Do mia amiko Fosulo ĉi estanta, ricevis barelon, kiun laŭ tio kion ni nun vidas, estis destinita al vi ! La barelo enhavis la kadavron de viro. Kiel kaj kial vi mortigis lin…

- Neniam mi frapis lin ! protestis Maŭrico. Jes, jen tio kion mi ĉiam timis ke oni suspektos min ! Sed iom pripensu, Miĥaelo. Vi scias ke mi ne estas el tiu speco ! Kun ĉiuj miaj mankoj, vi scias ke mi ne volas tuŝi haron de la kapo de aliulo ! Kaj, cetere, vi scias, ke lia morto signifis mian ruiniĝon. Estas en Brundekano li estis mortigita, en tiu malbenita akcidento !

Subite, Miĥaelo eksplodis per tiel fortega kaj tiel longa rido ke liaj du kunuloj supozis, sen ombro de ebla dubo, ke lia racio ĵus forlasis lin. Vane li strebis reakiri sian kvieton; ĉe la momento kiam li fine kredis sin sukcesonta, nova ondo de neretenebla ridado alkuris kaj skuis lin. Kaj mi devas aldoni ke, el ĉi tiu tuta drama intervidiĝo, ĉi tio estis la plej malĝoja epizodo : Miĥaelo sensence rideganta, dum Fosulo kaj Maŭrico, kunigitaj de la sama teruro, interŝanĝis rigardojn plenajn de maltrankvilo.

- Maŭrico, fine balbutis la proceduristo inter du ridondoj, mi nune komprenas ĉion. Kaj ankaŭ vi, vi baldaŭ komprenos ĉion, per ununura vorto kiun mi tuj diros al vi ! Sciu do ke, ĝis la momento de antaŭ nelonge, mi ne divenis ke ĉi tiu korpo estis tiu de onklo Jozefo !

Tiu ĉi eldiro iom mildigis la streĉiĝon de Maŭrico; sed por Fosulo, male, ĝi estis kiel lasta ventoblovo estinganta la lastan kandelon, en la nokto de lia malforta panikiĝanta cerbo. Onklo Jozefo, kiun li lasis antaŭ unu horo en sia salono de la strato Norfolko, okupita eltranĉi malnovajn gazetojn ! Kaj jen ke estis ĉi tiu sama onklo Jozefo kies korpon li ricevis antaŭ ses tagoj, en barelo ! Sed, tiukaze, kiu li estis, li, Fosulo ? Kaj la loko kie li troviĝis, ĉu ĝi estis stacidomo de Vaterlo aŭ frenezulejo ?

- Fakte, ekkriis Maŭrico, la korpo estis en stato kiu devis malfaciligi lian rekonon ! Kia stultulo mi estis ne pensinte pri tio ! Nu ! Nun, dank'al Dio ! Ĉio klariĝas ! Kaj mi diros al vi, kara Miĥaelo mia; nu ! ni estas savitaj, vi kaj mi ! Vi prenos la monon de la tontino, vi vidas ke mi ne provas trompi vin, kaj mi, mi povos zorgi pri la led-firmao, kiu estas funkcianta kiel ĝi neniam funkciis ĝis nun ! Mi permesas al vi tuj iri deklari la morton de mia onklo; ne zorgu pri mi; deklaru la morton, kaj ni estas tiritaj el embaraso !

- He ! Jes, sed bedaŭrinde mi ne povas deklari la morton ! diris Miĥaelo.

- Vi ne povas ? Kaj kial tio ?

- Ĉar mi ne povas montri la korpon, Maŭrico ! Mi perdis ĝin !

- Haltu momenton ! ekkriis la led-komercisto. Kion vi diras ? Kiel ! Ne eblas ! Estas mi kiu perdis la korpon !

- Jes, sed ankaŭ mi perdis ĝin, knabo mia ! diris Miĥaelo kun miriga sereneco. Ne rekonante ĝin, ĉu vi komprenas ? Kaj suspektante ion neregulan pri ĝia deveno, mi rapidis por… forigi ĝin !

- Ĉu vi forigis ĝin ? ĝemis Maŭrico. Sed vi ankaŭ povas retrovi ĝin. Ĉu vi scias kie li estas ?

- Mi ŝatus scii tion, Maŭrico, mi donus multon por ekscii tion ! Sed fakte mi ne scias tion ! respondis Miĥaelo.

- Potenca Dio ! ekkriis Maŭrico kun okuloj kaj brakoj levitaj al la ĉielo, potenca Dio ! La led-komerco fiaskas !

Denove, Miĥaelo estis skuita pro ekridego.

- Kial vi ridas, stultulo ? kriis al li lia kuzo. Vi perdas eĉ pli ol mi ! Se vi havus por du cendoj de koro, vi tremus en viaj botoj, pro multe da aflikto ! Sed, ĉiuokaze, estas iu afero kiun mi devas diri al vi ! Mi volas havi tiujn okcent pundojn(2) ! Mi volas havi ilin, ĉu vi aŭdas min ? Kaj mi havos ilin ! Ĉi tiu mono estas mia, jen tio kio estas certa ! Kaj via amiko ĉi estanta devis fari falsaĵon por akiri ilin. Donu al mi miajn okcent pundojn(2), donu ilin al mi tuj, ĉi tie mem, sur ĉi tiu kajo, aŭ mi iros rekte al Metropola Polico, kaj mi rakontos la tutan aferon !

- Maŭrico, diris Miĥaelo metante la manon sur lian ŝultron, mi petegas vin, provu prudentiĝi ! Mi certigas al vi, ke ne estas ni kiuj prenis ĉi tiun monon ! Estas la alia viro ! Ni eĉ ne pensis priserĉi en la poŝojn !

- La alia viro ? demandis Maŭrico.

- Jes, la alia viro ! Ni transdonis onklon Jozefon al alia viro ! respondis Miĥaelo.

- Transdonis ? ripetis Maŭrico.

- Laŭ formo de piano ! respondis Miĥaelo tutsimple. Belega instrumento, aprobita de Rubinstino

Maŭrico levis la manon al sia frunto kaj denove mallevis ĝin, ĝi estis tute malseka.

- Febro ! li diris.

- Ne, ĝi estis Erardo ! diris Miĥaelo. Fosulo, kiu vidis ĝin de proksime, povos certigi al vi ĝian aŭtentikecon !

- Sufiĉas pri pianoj ! diris Maŭrico kun granda tremeto. Ĉi tiu… ĉi tiu alia viro, ni revenu al li ! Kiu li estas ? Kie mi povos trovi lin ?

- He ! Tie kuŝas la malfacilaĵo ! respondis Miĥaelo. Tiu ĉi viro posedas la objekton ekde… ni iom pensu… ekde la pasinta merkredo; ĉirkaŭ la kvara. Mi imagas ke li devas esti survoje al la Nova Mondo, kompatinda diablo, kaj terure hastema alveni tien !

- Miĥaelo, petegis Maŭrico, pro kompato al parenco, zorge pripensu pri viaj paroloj, kaj denove diru al mi kiam vi seniĝis je la korpo !

- Merkredon vespere, neniu eraro eblas pri tio ! rebatis Miĥaelo.

- Nu ! Ne, konstateble, tio ne povas okazi ! ekkriis Maŭrico.

- Kio do ? demandis la proceduristo.

- Eĉ la datoj estas vera frenezaĵo ! murmuris Maŭrico. La ĉeko estis prezentata al la banko marde ! Ne estas la plej eta spuro de saĝo en ĉi tiu tuta afero !

Ĉe tiu momento, junulo vigle kaptis la brakon de Miĥaelo. La supre dirita junulo hazarde pasis apud la grupo de niaj tri amikoj, en la antaŭa momento; subite li eksaltis kaj sin turnis.

- Ha ! li diris, mi ne eraras ! Jen sinjoro Diksono !

La trumpet-sono mem de la lasta juĝo ne pli timigus Fosulon kaj lian kunulon. Koncerne Maŭrico, kiam li aŭdis sian kuzon alvokata, de fremdulo, per ĉi tiu fantazia nomo, li estis ankoraŭ pli plene konvinkita ke li estis viktimo de longa, groteska kaj abomena inkubsonĝo. Kaj kiam poste Miĥaelo, kun la nekredebla hirtaĵo de siaj vangharoj, sin liberigis de la teno de la fremdulo, kaj fuĝis; kaj kiam la stranga vireto kun la faldita kolumo rapidmove sekvis lian ekzemplon; kaj kiam la fremdulo, ĉagrenita pro vidi la ceteron de sia predo eskapi, translokis sian viglan tenon al Maŭrico mem. Tiu ĉi, pro troo de sia konsternego, povis nur duonvoĉe murmuri al si : "Mi bone diris tion !"

- Mi almenaŭ tenas unu el la anoj de la bando ! diris Gideono Forsiso.

- Kion vi volas diri ? balbutis Maŭrico. Mi ne komprenas !

- Ho ! Mi kapablos komprenigi al vi ! firme rebatis Gideono.

- Aŭskultu, sinjoro, vi faros al mi veran servon se vi komprenigos al mi kion ajn el ĉio ĉi ! subite ekkriis Maŭrico, kun bolanta impeto de konvinko.

- Vi intencas profiti pro tio ke vi ne venis en mia domo kun ili ! rekomencis Gideono. Sed ne tio ! Mi tro bone rekonis viajn amikojn ! Ĉar ili ja estas viaj amikoj, ĉu ne ?

- Mi ne komprenas vin ! diris Maŭrico.

- Vi certe ne estas sen aŭdi paroli pri ia piano, ĉu ne ? sugestis Gideono.

- Ia piano ? ekkriis Maŭrico nervoze kaptante la brakon de la junulo. Do estas vi kiu estas la alia ulo ? Kie ĝi estas ? Kie estas la korpo ? Kaj ĉu estas vi kiu enspezis la monsumon de la ĉeko ?

- Vi demandas kie estas la korpo ? eligis Gideono. Jen kiu estas strange ! Ĉu reale vi bezonus la korpon ?

- Ĉu mi bezonus ĝin ? kriis Maŭrico. Sed mia tuta sorto dependas de ĝi ! Estas mi kiu perdis ĝin ! Kie li estas ? Konduku min al ĝi !

- Ha ! Vi volas rehavi ĝin ? Kaj via amiko, sinjoro Diksono, ĉu ankaŭ li volas revidi ĝin ? demandis Gideono.

- Diksono ? Kion vi deziras kun via Diksono ? Ĉu estas Miĥaelo Finsinko kiun vi nomas per ĉi tiu nomo ? He ! sed certe, ankaŭ li volas ĝin ! Ankaŭ li perdis la korpon ! Se li konservintus ĝin, la tontina(1) mono ekde nun estus lia !

- Mihaelo Finsinko ? Kompreneble ne la proceduristo ? ekkriis Gideono.

- Sed jes, la proceduristo ! respondis Maŭrico. Kaj la korpo, kie ĝi estas, pro la ĉiela amo ?

- Jen do kial li antaŭhieraŭ sendis al mi du klientojn ! murmuris Gideono. Ĉu vi scias kiu estas la adreso de la privata hejmo de Sro Finsinko ?

- Strato de la Reĝo, 233. Sed kiuj klientoj ? Kien vi iras ? ĝemis Maŭrico sin alkroĉante al la brako de Gideono. Kie estas la korpo ?

- He, ankaŭ mi perdis ĝin ! respondis Gideono.

Kaj li hastege forkuris.

(1) Tiu traduko ne troviĝas en PIV, tio signifas ŝparasocion kaj estis kreita de Tontio.

(2) Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

(10) "Bent", en la originala angla versio, signifus klinita, dorskurba, deprimita.

Last edited: 12/04/2023

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment