Créer un site internet

Ĉapitroj XXXIII

En kiu la feliĉo de Olivero kaj de liaj amikoj spertas subitan trafon.

La printempo rapide fluis, kaj la somero komenciĝis. Se ĝis tiam la kamparo estis bela, ĝi nun estis en sia tuta splendo kaj elmontris ĉiujn siajn riĉaĵojn. La grandaj arboj, kiuj delonge aspektis nudaj kaj senornamaj, reakiris sian tutan viglecon kaj disvolvis siajn verdajn frondojn, proponante sub sia ombro agrablajn rifuĝejojn, de kie la vido etendiĝis sur pejzaĝo orkolorigita de la suno. La tero surmetis sian mantelon de verdaĵo kaj ellasis en la malproksimo la plej dolĉajn parfumojn. Ni estis en la plej bela tempo de la rejunigita jaro; ĉio esprimis ĝojon.

Ni daŭre ĝuis pacan ekzistadon en la dometo, kaj la sama sereneco de humoro regis inter ĝiaj loĝantoj. Jam delonge Olivero reakiris forton kaj sanon. Sed ĉu li malsanis ĉu li bonfartis, estis nenia malsameco en lia sindonema korinklino al tiuj kiuj ĉirkaŭis lin. (Estas multaj homoj kiuj ne povus same diri). Li ĉiam estis tiel afabla, tiel diligenta, tiel amema, kiel kiam suferoj subfosis lian forton, kaj tiel atenta pri ĉio kio povus plaĉi al liaj bonfarantinoj.

Dum bela vespero, ili promenis pli longe ol kutime; la tago estis aparte varmega, la luno estis plene prilumata, kaj malforta venteto ekblovis, pli malvarmeta ol kutime. Rozo estis tute entuziasma, kaj ili plilongigis sian promenadon, ĝoje babilante, multe preter la kutimaj limoj. Sino Majlio estis laca; ili malrapide revenis al la domo. La juna fraŭlino demetis sian ĉapelon kaj sidiĝis ĉe la piano kiel kutime; post esti malatente promeniginta siajn fingrojn sur la klavaron dum kelkajn momentoj, ŝi komencis malrapidan kaj solenan arion. Ludante ĝin, ni aŭdis ŝin suspiri kvazaŭ ŝi plorus.

- Kara Rozo mia ! diris la maljunulino.

Rozo respondis nenion, sed komencis iom pli rapide ludi, kvazaŭ la voĉo de ŝia onklino eltirintus ŝin de ia aflikta pensado.

- Rozo, mia amatino ! diris Sino Majlio subite ekstarante kaj klinante sin al la juna knabino. Kion vi havas ? Via vizaĝo estas banita en larmoj, kara infano mia. Kio suferigas vin ?

- Nenio, onklino mia, nenio, respondis la juna knabino. Mi ne scias tion kion mi havas, mi ne kapablus diri tion, sed mi ĉi-vespere sentas min malkvieta, kaj…

- Ĉu vi estus malsana, mia amatino ? interrompis Sino Majlio.

- Ho ! Ne, mi ne malsanas ! respondis Rozo ektremante kvazaŭ mortiga ekskuo subite kaptis ŝin. Post momento mi plibone fartos. Fermu la fenestron, mi petegas.

Olivero rapidis konsenti ŝian deziron; kaj la juna knabino, penante por reakiri sian gajecon, komencis ludi pli gajan melodion. Sed ŝiaj fingroj haltis senfortaj sur la piano; ŝi metis sian vizaĝon en siajn manojn, sin ĵetis sur kanapon kaj ellasis la larmojn kiujn ŝi ne plu kapablis reteni.

- Infano mia ! diris la maljunulino brakumante ŝin, mi neniam vidis vin tiel.

- Mi volintus ne kaŭzi al vi maltrankvilon, diris Rozo, sed kiom ajn mi provis, mi ne sukcesis finvenki ĝin. Mi timas ke mi malsanas, onklino.

Fakte ŝi tia estis. Tuj kiam oni alportis lumon, ni vidis ke, dum la mallonga tempo kiu fluis ekde ilia reveno hejmen, la brilo de ŝia vizaĝkoloro malaperis, kaj ke ŝi estas pala kiel marmoro. Ŝia fizionomio perdis nenion de sia beleco, sed ĝi estis tamen ŝanĝita, kaj ŝiaj tiel mildaj okuloj ekhavis esprimon de konfuza timeto kiun ili neniam havis. Post momento, ŝi fariĝis purpura, kaj ŝiaj belaj bluaj okuloj estis deliraj. Poste ĉi tiu ruĝeco malaperis, kiel ĵetita ombro de preterpasanta nubo, kaj ŝi denove fariĝis morte pala.

Olivero, kiu maltrankvile observis la maljunulinon, rimarkis ke ŝi estis timigita de tiuj simptomoj, kaj li ankaû ekestis tia. Sed vidante ke ŝi ŝajnigis konsideri ilin kiel negravaj, li provis fari same. Ili tiel bone sukcesis ke, kiam Rozo lasis sin persvadi de sia onklino enlitiĝi, ŝi reakiris konfidon kaj eĉ ŝajnis farti multe pli bone, ĉar ŝi certigis al ili ke ŝi certe vekiĝos morgaŭ matene en perfekta sano.

- Mi esperas, sinjorino, diris Olivero kiam Sino Majlio revenis, ke estas nenio serioza pri tio ? Fraŭlino Majlio ne ŝajnas bonfarta ĉi-vespere, sed…

La maljunulino instigis lin nenion diri, kaj sidiĝinta ĉe la fundo de la ĉambro, restis silenta dum kelka tempo; fine ŝi diris al li per tremanta voĉo :

- Mi ne esperas tion, Olivero. Mi estis tiel feliĉa kun ŝi dum pluraj jaroj ! Eble tro feliĉa, kaj povas esti ke la momento venas kiam mi devos sperti ian malfeliĉon. Sed mi esperas ke ĝi ne estos ĉi tiu.

- Kia malfeliĉo, sinjorino ? demandis Olivero.

- La terura bato, diris la maljunulino per apenaŭ artikulaciita voĉo, de perdi la karan infanon kiu estas de tiom longe mia tuta konsolo kaj mia tuta feliĉo.

- Ho ! Dio antaŭgardu nin kontraŭ tio ! vive ekkriis Olivero.

- Tiel estu, mia infano, diris la maljunulino kunpremante la manojn.

- Sendube ne necesas timi tiel teruran malfeliĉon ! diris Olivero. Antaŭ du horoj, ŝi bonfartis.

- Ŝi estas tre malsana nun, respondis Sino Majlio, kaj ŝi ne ankoraŭ estas en la plej malbonaĵo, mi certas pri tio. Ho ! Rozo, kara Rozo mia ! Kio mi fariĝus sen ŝi ?

La kompatinda sinjorino sin allasis al ĉi tiuj senkonsolaj pensadoj, kaj estis atakata de tiel fortega doloro ke Olivero, regante sian propran emocion, sin riskis prudentigi ŝin kaj arde petegis ŝin, pro la amo de la kara malsanulo mem, sin montri pli kvieta.

- Kaj konsideru, sinjorino, diris Olivero kies larmoj elfluis malgraŭ ĉiuj liaj klopodoj por reteni ilin; konsideru kiel juna kaj bona ŝi estas, kian plezuron, kiajn konsolojn ŝi disdonas ĉirkaŭ si. Mi estas certa… mi estas certega… tute certega… por vi kiu ankaŭ estas tiel bona… por ŝi… por ĉiuj al kiuj ŝi alportas feliĉon, ke ŝi ne mortos. Dio ne permesos ke ŝi mortu tiel juna.

- Ŝŝ ! diris Sino Majlio metante la manon sur la kapon de Olivero; vi rezonas kiel infano, kompatinda knabo mia; kaj, kvankam tio kion vi diras, estas natura en via buŝo, vi malpravas. Sed vi memorigas al mi pri miaj devoj; mi dummomente forgesis ilin, Olivero, kaj mi esperas ke tio estos pardonita al mi. Ĉar mi estas maljuna kaj mi vidis sufiĉe da malsanoj kaj mortoj, por scii kian doloron spertas tiuj kiuj postvivas. Mi vidis sufiĉe por scii ke ne estas ĉiam la plej junaj kaj la plej bonaj kiuj estas garditaj en la amo de tiuj kiuj ilin amas. Sed tio ĉi mem devas esti por ni konsolo plivole ol malĝojo, ĉar la ĉielo estas justa, kaj tiaj perdoj montras al ni, sen permesi dubon, ke ekzistas mondo multe pli bela ol ĉi tiu, kaj ke la vojo kiu alkondukas nin tien, estas mallonga. La volo de Dio estu farita ! Sed mi amas ŝin, kaj nur Dio scias per kia tenero !

Olivero estis surprizita vidante ke Sino Majlio, elparolante ĉi tiujn vortojn, subite triumfis super sia doloro, ĉesis plori kaj reakiris sian trankvilan kaj firman sintenon. Li eĉ pli surpriziĝis vidante ke ŝi persistis en ĉi tiu firmeco, kaj ke meze de la klopodoj kaj zorgoj kiuj sekvis, Sino Majlio ĉiam estis preta por ĉio kaj sinregema, diligente plenumante ĉiujn devojn de sia pozicio, kaj eĉ, se juĝante laŭ ŝia eksteraĵo, kun ia gajeco. Sed li estis juna kaj li ne sciis pri tio kion kapablis fortaj animoj en tiaj cirkonstancoj. Kiel cetere li povintus scii tion, kiam tiuj kiuj posedas ĉi tiun animforton, ofte mem ne konscias pri ĝi ?

La nokto kiu sekvis, nur pliigis la maltrankvilojn, kaj la morgaŭon matene, la antaŭsentoj de Sino Majlio estis nur tute pravaj. Rozo estis en la unua periodo de malrapida kaj danĝera febro.

- Necesas aktiveco, Olivero, ni ne devas allasi nin al senfruktan doloron, diris Sino Majlio metante fingron al liaj lipoj kaj fikse rigardante la infanon. Mi bezonas sendi ĉi tiun leteron kiel eble plej rapide al Sro Losberno; necesas porti ĝin al la vilaĝo, kiu ne estas je pli ol kvar mejloj de ĉi tie, prenante la padon, kaj de tie, sendi ĝin per ekspreso sur ĉevalo rekte al Ŝercejo. Vi trovos en la gastejo homojn kiuj taskos al si provizi tion, kaj mi scias ke mi povas fidi al vi por certiĝi pri la foriro de la kuriero.

Olivero respondis nenion, sed montris per sia tujpreteco ke li jam volus esti foririnta.

- Jen alia letero, diris Sino Majlio pripensante dum momento, sed mi ne estas decidita, ĉu mi devas sendi ĝin nun aŭ atendi por sendi ĝin, ke ni estu certaj pri la stato de Rozo. Mi sendigus ĝin nur se mi timus katastrofon.

- Ĉu estas ankaŭ por Ŝercejo, sinjorino ? demandis Olivero deziranta plenumi la komision kaj etendanta tremantan manon por preni la leteron.

- Ne, respondis la maljunulino maŝine donante ĝin al li.

Olivero legis la adreson, kaj vidis ke ĝi estis adresita al Henriko Majlio, eskviro, ĉe la kastelo de lordo; sed li ne sukcesis ekscii ĉe kiu.

- Ĉu mi portu ĝin, sinjorino ? demandis Olivero rigardante al Sino Majlio kun malpacienco.

- Ne, ŝi diris reprenante ĝin de li, mi preferas atendi ĝis morgaŭ matene.

Ŝi donis sian monujon al Olivero, kaj li ekiris plenrapide.

Li kuris trans la kampojn, aŭ laŭlonge de la padoj kiuj disigis ilin, jen kaŝitaj de la maturaj tritikoj kiuj bordis ilin ĉiuflanke, kaj jen elirantaj al la ebenaĵo kie falĉistoj kaj rikoltistoj laboris. Li tute ne haltis, krom por reakiri spiron de tempo al tempo dum kelkaj sekundoj, ĝis kiam li atingis, tute ŝvita kaj kovrita de polvo, la merkat-placon de la vilaĝo.

Tie li haltis kaj serĉis per la okuloj la gastejon. Li vidis bankdomon blanke farbitan, bierejon ruĝe farbitan, urbodomon flave farbitan, kaj ĉe unu el la anguloj de la placo grandan domon kun verdaj ŝutroj, kun ŝildo : Ĉe la granda Sankta Georgo, al kiu li sin rapide direktis tuj kiam li ekvidis ĝin.

Olivero alparolis al postiljono, kiu vagadis antaŭ la pordo, kiu, aŭdinte pri tio kio temis, sendis lin al la stalisto, kiu, aŭdinte la saman rakonton, sendis lin al la gastejestro, kiu estis granda ulo surhavanta bluan kravaton, blankan ĉapelon, kuloton el kruda ŝtofo kaj botojn kun refaldo, kaj kiu apogis sin sur la pumpilo apud la pordo de la stalo, kun dentopikilo el arĝento en la dentoj.

Tiu ĉi sen rapidi iris al sia vendotablo por skribi la kvitancon, tio kio daŭris ne malmulte da tempo. Kaj, kiam la kvitanco estis preta kaj pagita, bezonis seli la ĉevalon, doni al la kuriero tempon por sin ekipi, tio kio denove daŭris almenaŭ dek minutojn. Dume Olivero estis tiel konsumita de malpacienco kaj de maltrankvilo, ke li volintus salti sur la ĉevalon kaj galopege forrajdi ĝis la sekvonta ĉevalŝanĝo. Fine ĉio estis preta, kaj la mallonga letero donita al la kuriero, kun multaj rekomendoj tuthaste alporti ĝin, tiu ĉi spronis sian ĉevalon, ekiris galopante, kaj estis post kelkaj minutoj tre malproksime de la vilaĝo.

Estis bona afero esti certigita ke oni esti iranta serĉi helpon, kaj ke ne estis perdita tempo. Olivero, kun pli malpeza koro, eliris el la korto de la gastejo kaj estis transpasanta la pordon, kiam li hazarde albatiĝis al altstatura viro, envolvita en mantelo, kiu eniris ĝuste en la sama momento en la gastejon.

- Ha ! diris la viro fiksante siajn rigardojn al Olivero kaj bruske retropaŝante, kio diable estas ĉi tio ?

- Mi petas al vi pardonon, sinjoro, diris Olivero, mi hastegis reiri hejmen, kaj mi ne vidis vin veni.

- Damne ! diris mallaŭte la viro konsiderante la infanon per grandaj minacaj okuloj. Kiu kredus tion ? Oni reduktus lin al cindroj, ke li tamen elirus el la tombo por sin trovi sur mia vojo !

- Mi tre bedaŭras pri tio, sinjoro, balbutis Olivero timigita de la senindulga rigardo de la fremdulo. Mi esperas ke mi ne doloris vin ?

- Malbeno ! murmuris la viro turmentata de terura furiozo kaj grincante per la dentoj. Se nur mi havus la kuraĝon diri vorton, mi estus liberigita de ĝi en unu nokto. Morto kaj damnado al vi, mizeruleto ! Kion vi faras ĉi tie ?

Eldirante ĉi tiujn nekoherajn parolojn, la viro tordis al si la pugnojn kaj grincigis la dentojn. Li antaŭeniris al Olivero kvazaŭ por fortege albati lin, sed li peze falis teren, turmentata de konvulsioj kaj ŝaŭmante pro kolerego. Olivero momente kontemplis la timigajn tordiĝadojn de ĉi tiu frenezulo (ĉar li supozis lin tian), kaj sin ĵetis en la domon por peti helpon. Kiam li vidis lin transportata al la gastejo, li reekiris hejmen, kurante per ĉiuj siaj fortoj por regajni la perditan tempon, kaj pensante kun miksaĵo de miro kaj timo pri la stranga fizionomio de la individuo kiun li ĵus forlasis.

Tiu ĉi okazaĵo tamen ne longe okupis lian menson. Kiam li alvenis al la kampara dometo, li trovis en ĝi sufiĉe por tute absorbi siajn pensojn, kaj forpeli for de sia memoro ĉiun personan animstreĉon.

La stato de Rozo Majlio rapide plimalboniĝis, kaj antaŭ noktomezo ŝi deliris. Loka kuracisto ne forlasis ŝin. Ĉe la unua konsulto de la malsanulino, li prenis Sinon Majlion flanken por deklari al ŝi, ke la malsano estis el tre serioza naturo. Preskaŭ necesus miraklon, li aldonis, por ke ŝi resaniĝu.

Kiomfoje dum tiu nokto Olivero ellitiĝis por piedpinte enŝoviĝi ĝis la ŝtuparo, kaj atente aŭskultis la plej etan bruon kiu eliris el la ĉambro de la malsanulino ! Kiomfoje li tremis per ĉiuj siaj membroj, kaj sentis malvarman ŝviton flui sur lia frunto, kiam subita bruo de paŝado timigis lin ke okazis malfeliĉo tro timiga por ke li kuraĝu enpensiĝi ĝin. ! La fervoro de ĉiuj preĝoj kiujn li iam faris, estis nenio kompare kun la petegantaj deziroj kiujn li direktis al la ĉielo por ricevi la vivon kaj la sanon de la afabla fraŭlino preta sinki en morton.

La atendo, la kruela kaj terura atendado en kiu ni estas, kiam, senmovaj apud lito, ni vidas la vivon de homo kiun ni tenere amas, kompromitita kaj preta estingiĝi; la afliktaj pensoj kiuj tiam sieĝas nian menson, kiuj forte batigas nian koron kaj haltigas nian spiron, ili tiom multe elvokas antaŭ ni terurajn bildojn; la febra deziro fari ion por mildigi suferojn, por forpeli danĝeron kontraŭ kiu ĉiuj niaj klopodoj estas senpovaj; la senkuraĝeco, la malvigleco kiun produktas en ni la malgaja sento de ĉi tiu senhelpeco; ne ekzisstas similaj torturoj ! Kaj kiaj pripensoj aŭ kiaj klopodoj povas kvietigi ilin en tiuj momentoj de febro kaj malespero ?

Tagiĝis, kaj ĉio en la kampara dometo estis malgaja kaj silenta; ni mallaŭte parolis unu al la alia. Zorgoplenaj vizaĝoj vidiĝis de tempo al tempo ĉe la pordo, kaj virinoj kaj infanoj foriris tute plorante. Dum tiu morta tago kaj ankoraŭ post tagfino, Olivero malrapide paŝegis tien kaj reen en la ĝardeno, ĉiumomente levante la okulojn al la ĉambro de la malsanulino, kaj tremetante pro la penso vidi malaperi la lumon kiu lumigis la fenestron, se la morto falus sur ĉi tiun domo. Je malfrua horo de la nokto alvenis Sro Losberno :

- Estas kruela, diris la bona kuracisto, tiel juna, tiel tenere amata… sed estas tre malmulte da espero.

La morgaŭan matenon la suno leviĝis radia, tiel radia kvazaŭ ĝi lumigus nek malfeliĉojn nek suferojn. Kaj, dum ĉirkaŭ ŝi la verdaĵo kaj la floroj brilis per sia tuta splendeco, dum ĉio spiris vivon, sanon, ĝojon, feliĉon, la bela juna knabino rapide malfortiĝis. Olivero sin trenis ĝis la malnova tombejo, kaj, sidiĝante sur unu el la verdantaj teramasoj, li silente ploris pro ŝi.

La naturo estis tiel bela kaj tiel paca. La pejzaĝo origita de la suno havis tiom da brilo kaj ĉarmo. Estis en la kanto de la birdoj tiel ĝoja harmonio, tiom da libereco en la rapida flugo de la palumbo. Ĉie, fine, tiom da vivo kaj da gajeco, ke kiam la infano levis la okulojn ruĝajn pro larmoj kaj rigardis ĉirkaŭ si, instinkte venis al li la penso ke ne nun estis tempo por morti, ke Rozo certe ne mortos, kiam ĉio en la naturo estis tiel gaja kaj tiel ĉarma, ke la tombo taŭgis por vintro kaj ĝiaj frostoj, ne por somero kaj ĝiaj parfumoj. Li estis preskaŭ tentata kredi ke la mortotuko envolvis nur maljunulojn kaj kriplulojn, kaj neniam kaŝis sub siaj funebraj faldoj la junan kaj gracian belecon.

Tintado de la preĝeja sonorilo malgaje interrompis lin en liaj naivaj pripensoj. Poste, alia tintado : ĝi estis la mortosonorado por funebra ceremonio. Aro da modestaj vilaĝanoj transiris la pordegon de la tombejo. Ili surhavis blankajn rubandojn, ĉar la mortintino estis juna knabino. Ili senĉapeliĝis apud tombofoso, kaj inter tiuj kiuj ploris, estis patrino… patrino kiu ne plu estis patrino ! Kaj tamen la suno radie brilis, kaj la birdoj daŭre kantis.

Olivero revenis hejmen pensante pri ĉiuj bonkorecoj, kiujn la juna malsanulino montris al li, kaj esprimante dezirojn por ankoraŭ havi okazon multfoje montri al ŝi kiom da korinklino kaj dankemo li havas por ŝi. Li havis nenion por riproĉi al si pri malatento aŭ forgeso koncerne ŝin, ĉar li dediĉis sin al ŝia servo. Kaj tamen mil etaj cirkonstancoj venis en lian menson, en kiuj li imagis ke li povintus montri pli da fervoro kaj diligenteco, kaj li bedaŭris ne esti farinta tion. Ni devus ĉiam atenti pri nia konduto rilate al tiuj kiuj ĉirkaŭas nin, ĉar ĉiu morto memorigas tiujn kiuj pluvivas ke ili preterlasis tiom multe kaj faris tiom malmulte, ke ili kulpis pri tiom da preterlasoj, tiom da malatento, ke ĉi tiu memoro estas unu el la plej maldolĉaj kiu povus turmenti nin. Ne ekzistas pli korŝiraj memriproĉoj ol tiuj kiuj estas senutilaj; kaj, se ni volas eviti ĝiajn atakojn, ni memoru fari bonon dum kiam estas ankoraŭ tempo.

Kiam li eniris hejmen, Sino Majlio sidis en la malgranda salono. Olivero ektremis ekvidante ŝin tie, ĉar ŝi ne eĉ momenton forlasis la liton de sia nevino, kaj li tremis demandante al si kia ŝanĝo povintus forigi ŝin de ĝi. Li eksciis ke Rozo sinkis en profunda dormo de kiu ŝi vekiĝus nur por resaniĝi kaj vivi, aŭ por diri al ili lastan adiaŭon kaj morti.

Li sidiĝis kun la oreloj akrigitaj, kaj timante malfermi la buŝon, dum pluraj horoj. Oni servis vespermanĝon, al kiu nek Sino Majlio nek li tuŝis. Per senatenta okulo, kaj kiu vidigis ke iliaj pensoj estas aliloke, ili sekvis la sunon kiu, iom post iom, malleviĝis ĉe la horizonto, kaj kiu fine ĵetis sur la ĉielon kaj sur la teron tiujn brilajn kolorojn kiuj anoncas ĝian subiron. Iliaj oreloj, atentaj al la plej eta bruo, rekonis la paŝadon de persono kiu proksimiĝis, kaj ambaŭ instinkte kuregis al la pordo, kiam Sro Losberno eniris.

- Kiaj novaĵoj ? diris la maljunulino. Parolu rapide ! Mi ne kapablas vivi en tiuj antaŭtimegoj. Ĉio prefere ol la necerteco ! Ho ! Parolu, pro la nomo de la ĉielo !

- Trankviliĝu, diris la kuracisto subtenante ŝin en siaj brakoj, estu kvieta, kara sinjorino, mi petegas vin.

- Lasu min iri, pro la nomo de la ĉielo ! diris Sino Majlio per mortanta voĉo; mia kara infano ! Ŝi estas morta ! Ŝi estas perdita !

- Ne ! vigle diris la kuracisto, Dio estas bona kaj kompatplena, kaj ŝi vivos por ankoraŭ feliĉigi vin.

Sino Majlio falis surgenuen kaj provis kunigi la manojn; sed la energio kiu tiel longe subtenis ŝin, fuĝis al la ĉielo kun sia unua dankopreĝo, kaj ŝi svenis en la amikecajn brakojn etenditajn por ŝin akcepti.

Last edited: 09/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment