Ĉapitro XXXIV

Antaŭaj detaloj pri juna rolanto kiu tuj aperos sur la scenejo.

Estis tro da feliĉo en unu momento. Olivero restis konsternita, surprizita, pro ĉi tiu neatendita novaĵo. Li povis nek paroli, nek plori. Li apenaŭ kapablis kompreni tion kio ĵus okazis. Li longtempe promenis en la pura aero de la vespero. Fine li povis eksplodi en larmoj, ekkonscii pri la feliĉa ŝanĝiĝon kiu okazis kaj senti ke li estis ekde nun liberigita de la neeltenebla turmentiĝo kies pezo premis lian koron.

La nokto komenciĝis kiam li ree vojiris al la domo, ŝarĝita de floroj kiujn li plukis kun aparta zorgo por ornami la ĉambron de la malsanulino. Dum li paŝadis laŭ la vojo kun facilanima paŝo, li aŭdis malantaŭ si bruon de veturilo kiu rapide proksimiĝis. Li sin turnis kaj vidis poŝtan kaleŝon plenrapide ruliĝanta. Ĉar la ĉevaloj galopis kaj ĉar la vojo estis mallarĝa, li sin lokis kontraŭ pordo por lasi ilin preterpasi.

Kiel ajn rapide la poŝtkaleŝo pasis antaŭ li, Olivero videtis individuon kun kotona ĉapo, kies vizaĝo ne ŝajnis al li nekonata, sed kiun li ne havis tempon rekoni. Post momento, la kotona ĉapo sin klinis tra la pordo, kaj stentora voĉo kriis al la postiljono ke li haltu, tio kion li faris tuj kiam li povis reteni siajn ĉevalojn, kaj la sama voĉo alvokis Oliveron per lia nomo.

- Ĉi tien ! kriis la voĉo, majstro Olivero, kiaj novaĵoj ? fraŭlino Rozo… majstro Olivero.

- Ĉu estas vi, Ĝilo ? kriis Olivero kurante rekuniĝi kun la poŝtkaleŝo.

Ĝilo denove montris sian kotonan ĉapon, kaj estis respondonta kiam li estis subite retirita malantaŭen de junulo kiu okupis la alian angulon de la seĝo kaj kiu vigle demandis kiaj estis la novaĵoj.

- Per unu vorto, li diris, ĉu pli bone ĉu pli malbona ?

- Pli bone… multe pli bone, respondis rapide Olivero.

- Ĉielo estu laŭdata ! ekkriis la junulo. Ĉu vi certas ?

- Tute, sinjoro, respondis Olivero. La plej bona okazis antaŭ apenaŭ kelkaj horoj, kaj Sro Losberno diras ke ĉia danĝero foriris.

La junulo ne aldonis unu vorton, malfermis la pordon, elsaltis el la veturilo kaj, kaptante Oliveron per la brako, altiris lin apud si.

- Ĉu tio estas tute certa ? Ne estas ebla eraro je via flanko, mia knabo, ĉu ne ? li demandis per tremanta voĉo. Ne trompu min donante al mi esperon kiu ne realiĝus.

- Mi ne farus tion por ĉio en la mondo, sinjoro, respondis Olivero, vi povas kredi min. Sro Losberno diris per siaj propraj vortoj ke ŝi vivos ankoraŭ multajn jarojn por nia feliĉo al ni ĉiuj. Mi aŭdis tion per miaj oreloj.

Larmoj ruliĝis en la okuloj de Olivero rememorante la scenon kiu kaŭzis tiom da feliĉo. La junulo deturnis la kapon kaj gardis silenton dum kelkaj momentoj.

Pli ol unu fojon Olivero kredis aŭdi lin plorsingulti; sed li timis ĝeni lin per pliaj paroloj (ĉar li bone divenis tion kion li spertis), kaj li silentis, ŝajnigante zorgi pri sia bukedo.

Dume Sro Ĝilo, ankoraŭ kun sia kotona ĉapo, sin lokis sur la piedbreto de la veturilo, kun kubutoj sur la genuoj, kaj viŝis al si la okulojn per poŝtuko el blua kotono blanke punktita. La emocio de ĉi tiu digna servisto ne estis ŝajnigita, juĝante laŭ la ruĝeco de liaj okuloj kiam li rigardis la junulon, kiu sin turnis al li por paroli al li.

- Mi kredas, Ĝilo, ke pli bone valoras ke vi restu en la poŝtkaleŝo ĝis mia patrino, li diris, mi, mi preferas iom paŝi kaj retrankviliĝi antaŭ ol vidi ŝin. Vi diros ke mi estas alvenonta.

- Mi petas al vi pardonon, sinjoro Henriko, diris Ĝilo senpolvigante sin per sia poŝtuko, sed, se vi volus ŝarĝi la postiljonon per la komisiono, mi estus tre dankema al vi. Ne taŭgus ke la servistinoj vidu min en tiu stato, mi ne plu havus estonte ian ajn aŭtoritaton super ili.

- Bone, diris Henriko Majlio ridetante. Faru kiel vi volas. Lasu lin iri antaŭen, se vi preferas piediri kun ni. Sed, demetu ĉi tiun kotonan ĉapon, aŭ oni rigardus nin kiel maskeradon.

Sro Ĝilo rememoris pri sia stranga vesto, demetis sian kotonan ĉapon, metis ĝin en sian poŝon kaj surmetis ĉapelon, kiun li elprenis el la veturilo. Ĉi tio farita, la postiljono ekiris antaŭen, kaj Ĝilo, Sro Majlio kaj Olivero sekvis piede, sen rapidi.

Paŝante, Olivero ĵetis de tempo al tempo scivoleman rigardon al la noveveninto. Li ŝajnis havi proksimume dudek kvin jarojn kaj estis mezstatura. Lia fizionomio estis bela kaj malkaŝema, kaj lia sinteno aparte bonhava kaj komplezema. Malgraŭ la diferenco kiu disigas la junaĝon de la plenaĝo, li similis laŭ tiel frapanta maniero al la maljunulino, ke Olivero ne penintus diveni ilian parencecon, eĉ se la junulo ne jam parolis pri ŝi kiel pri ŝia patrino.

Sino Majlio estis malpacienca vidi sian filon kiam li alvenis al la kampara dometo, kaj la intervidiĝo ne okazis sen granda emocio ambaŭflanke.

- Ho ! Patrino mia ! diris mallaŭte la junulo. Kial vi ne skribis al mi pli frue ?

- Mi skribis, respondis Sino Majlio, sed pripensinte, mi decidis ne sendigi la leteron antaŭ ol ekscii la opinion de Sro Losberno.

- Sed, diris la junulo, kial sin riski al tia alternativo ? Se Rozo estus… mi ne kapablas fini la frazon. Se ĉi tiu malsano alimaniere finiĝintus, ĉu vi iam povintus pardoni al vi ĉi tiun malfruon, kaj mi, ĉu mi iam havintus feliĉan momenton ?

- Se tia malfeliĉo okazintus, Henriko, diris Sino Majlio, mi kredas, ke via feliĉo eble detruiĝintus, kaj ke via alveno ĉi tien unu tagon pli frue aŭ unu tagon pli poste estintus tre malmulte grava.

- Kial ĉi tiu eble, patrino mia ? rekomencis la junulo, kial ne rekte diri ke tio estas vera ? Ĉar ĝi estas la vero, vi scias tion, patrino mia; vi ne povas ignori tion.

- Mi scias ke ŝi ja meritas la plej ardan kaj puran amon kiun povas havigi la koro de viro, diris Sino Majlio. Mi scias ke ŝia amoplena kaj sindonema naturo kompense postulas nekutiman korinklinon, profundan kaj daŭreman korinklinon. Se mi ne havus ĉi tiun konvinkon, se mi plie ne scius ke la nekonstanteco de iu kiun ŝi amus, frakasus al ŝi la koron, mi ne opinius mian taskon tiel malfacile plenumeblan, kaj ne plu estus tiom da lukto en mia animo por sekvi, en mia konduto, tion kio ŝajnas al mi la rigora linio de la devo.

- Vi malbone juĝas min, patrino mia, diris Henriko. Ĉu vi kredas min sufiĉe infanon por ne mem koni min, kaj por erari pri la movoj de mia koro ?

- Mi kredas, kara infano mia, respondis Sino Majlio metante la manon sur lian ŝultron, ke la junaĝo spertas noblajn movojn kiuj ne daŭras, kaj ke ne estas malofte vidi junulojn kies ardo ne malcedas al posedo de tio kion ili plej deziras. Kaj ĉefe mi kredas, ŝi aldonis rigardante sian filon, ke se entuziasma, arda kaj ambicia junulo edziĝas al virino kies nomo portas makulon, ne pro kulpo de ĉi tiu virino, sed finfine makulon kiun la vulgara krudulo kapablas riproĉi al la patro same kiel al liaj infanoj, kaj ke li riproĉos al li des pli ke li havos pli da sukceso en la mondo, por sin venĝi per ofendaj mokridoj, mi kredas ke povas okazi ke ĉi tiu viro, tiel ajn bona kaj malavara kiel li nature estas, iam pentas pri la ligoj kiujn li formis en sia junaĝo, kaj ke lia edzino havos la malĝojon, la turmenton rimarki ke li pripentas ilin.

- Patrino mia, diris malpacience la junulo, tiu viro estus nur kruda egoisto, malinda je la nomo de homo, ĉefe malinda je virino pri kiu vi parolas.

- Vi nun tiel pensas, Henriko, respondis lia patrino.

- Kaj mi ĉiam same pensos. La turmentoj kiujn mi travivis dum ĉi tiuj lastaj du tagoj, eldevigis de mi la sinceran konfeson de pasio kiu, vi bone scias tion, ne naskiĝis hieraŭ kaj ne estis senpripense konsiderata. Rozo, ĉi tiu dolĉa kaj ĉarma knabino, posedas mian koron tiel tute kiel neniam virino posedis la koron de viro. Mi ne havas penson, projekton, esperon kies ŝi ne estas la celo. Se vi kontraŭiĝas al miajn dezirojn, preferinde estus preni mian feliĉon per ambaŭ manoj por disŝiri ĝin en pecojn kaj ĵeti ĝin al la vento… Havu pli bonan opinion pri mi, patrino mia, kaj ne rigardu indiferente la feliĉegon de via filo, kiun vi ŝajnas tiom malmulte konsideri.

- Henriko, diris Sino Majlio, estas ĉar mi scias tion kion valoras ardaj kaj sindonemaj koroj, ke mi volus evitigi al ili ian ajn vundon. Sed ni sufiĉe kaj eble tro multe babilis pri ĉio ĉi por la momento.

- Rozo mem decidu pri ĉio, interrompis Henriko. Vi ne troigos la amon de via opinio ĝis starigi por mi obstaklojn sur mia vojo ?

- Ne, diris Sino Majlio, sed mi deziras ke vi pripensu.

- Ĉio estas pripensita, li vigle respondis. Antaŭ multaj jaroj, patrino mia, de kiam mi ne faris aliaĵon, de kiam mi kapablas serioze pripensi. Miaj sentoj estas neskueblaj kaj ĉiam estos. Kial prokrasti la konfeson per malfruoj pro kiuj mi suferas kaj kiuj povas esti senutilaj ? Ne ! Antaŭ mia foriro, necesos ke Rozo aŭdu min.

- Ŝi aŭdos vin, diris Sino Majlio.

- Estas, en la tono per kiu vi diras ĉi tion al mi, patrino mia, io kio ŝajnus kredigi ke ŝi malvarme aŭskultos min, diris la junulo kun maltrankvila mieno.

- Ne ne malvarme, reparolis la maljunulino, for de tio.

- Kiel ! ekkriis la junulo, ĉu ŝi havus alian korinklinon ?

- Ne, certe, diris la patrino, ĉar vi jam havas, aŭ mi forte eraras, tro grandan parton en ŝia korinklino. Jen tio kion mi volis diri, rekomencis la maljunulino haltigante sian filon kiu estis parolonta, antaû ol tute ligi vin al ĉi tiu ideo; antaŭ ol allasi vin iri al senrezerva espero, pripensu kelkajn momentojn, kara infano mia, pri la honoro de Rozo; kaj juĝu kian influon la kono pri ŝia mistera naskiĝo povas efiki sur ŝia decido, sindonema por ni, kiel ŝi estas, per la tuta ardo de ŝia nobla koro, kaj kun ĉi tiu spirito de plena sinforgeso kiu ĉiam estis, en malgrandaj aŭ grandaj cirkonstancoj, la fundamento mem de ŝia karaktero.

- Kion vi volas diri per tio ?

- Mi lasas al vi la zorgon diveni tion, respondis Sino Majlio. Necesas ke mi iru retrovi Rozon. Dio protektu vin !

- Mi revidos vin ĉi-vespere, diris vigle la junulo.

- Intermite, diris la sinjorino, kiam mi povos forlasi Rozon.

- Ĉu vi diros al ŝi ke mi estas ĉi tie ? diris Henriko.

- Sendube, respondis Sino Majlio.

- Kaj vi diros al ŝi ĉiujn miajn maltrankvilojn, ĉion kion mi suferis, kaj kiom mi arde deziras vidi ŝin… Tion vi ne rifuzos al mi, patrino mia, ĉu ne ?

- Ne, diris la maljunulino, ŝi scios.

Kaj, ame premante la manon de sia filo, ŝi rapide eliris.

Sro Losberno kaj Olivero restis ĉe la alia flanko de la ĉambro dum ĉi tiu rapida konversacio. La kuracisto etendis la manon al Henriko Majlio kaj ili interŝanĝis korajn salutojn. Poste, por respondi al la multnombraj demandoj de sia juna amiko, Sro Losberno klarigis per precizaj detaloj la situacio de la malsanulino, kaj konfirmis la bonajn novaĵojn jam donitajn de Olivero, tio kiun Sro Ĝilo, ŝajnigante prizorgi la pakaĵojn, aŭskultis per ĉiuj siaj oreloj.

- Ĉu vi lasttempe pafis ion apartan, Ĝilo ? demandis la kuracisto, kiam li finis.

- Ne, sinjoro, respondis Ĝilo ruĝiĝante ĝis la blanko de la okuloj, nenion apartan.

- Vi ne arestis kelkajn ŝtelistojn aŭ malkovris la identecon de kelkaj rabistoj ? diris petoleme la kuracisto.

- Ne, sinjoro, respondis tre serioze Sro Ĝilo.

- Domaĝe, diris la kuracisto, ĉar vi mirinde plenumas tion. Kiel fartas Nugato ?

- La etulo tre bone fartas, sinjoro, diris Sro Ĝilo reakirante sian kutiman tonon de protektado por sia subulo, kaj li faras al vi siajn respektemajn komplimentojn.

- Bone, diris la kuracisto, via ĉeesto memorigas al mi, sinjoro Ĝilo, ke la antaŭtagon kiam mi estis tiel subite alvokita ĉi tien, mi plenumis, laŭ peto de via bona mastrino, etan komision kiu ne kaŭzos al vi malfeliĉon. Venu por ke mi diru al vi du vortojn.

Sro Ĝilo sekvis la kuraciston ĝis la fino de la ĉambro kun grava sed iom surprizita mieno, kaj havis la honoron de mallonga mallaŭta interparolado kun li; post kio, li faris salutojn post salutoj, kaj retiriĝis per paŝo eĉ pli majesta ol kutime. La temo de ĉi tiu interparolado ne estis diskonigata en la salono, sed en la kuirejo oni tuj estis informata pri ĝi. Sro Ĝilo iris rekte tien, servigis al si elon kaj fiere kaj majeste anoncis ke lia mastrino degnis, konsiderinte lian kuraĝan konduton dum la provo de enira rompo, deponi en la ŝparkason la sumon de dudek kvin sterlingaj pundoj por lia profito. La du servistinoj levis la okulojn kaj la manojn al la ĉielo, dirante ke Sro Ĝilo nun certe ne malsukcesos konduti malhumile; al kio Sro Ĝilo respondis tirante sian ĵaboton :

- Sed ne, sed ne, tute male; se vi rimarkus ke mi estus eĉ iom aroga kun miaj malsuperuloj, mi estos dankema al vi sciigi tion al mi.

Li ankaŭ faris multajn observojn ne malpli honorindajn por siaj sentoj de humileco, kaj kiuj ankaŭ estis akceptitaj per tiom da entuziasmo kaj aplaŭdo, ĉar finfine ili estis same originalaj kaj same interesaj kiel ĉiuj observoj komune raportitaj pri la vivo de eminentuloj.

Ĉe Sino Majlio, la cetero de la vespero pasis ĝoje, ĉar la kuracisto estis verva, kaj kvankam Henriko komence estis zorgoplena kaj laca, li ne kapablis rezisti antaŭ la bonhumoro de la digna Sro Losberno, kiu sin fordonis al mil spritaĵoj parte depruntitaj de memoroj de sia longa praktiko. Li havis tiel amuzajn vortojn ke Olivero, kiu neniam vidis sin en tia festo, ne kapablis reteni sin ridi pro ili el sia tuta koro, je granda kontentiĝo de la kuracisto, kiu mem laŭte ridegis, kaj la kontaĝo de ridado eĉ trafis Henrikon Majlion. Ili do pasigis la vesperon tiel gaje kiel eblis laŭ la cirkonstanco, kaj estis malfrue kiam ili disiĝis, ĝojaj kaj sen animstreĉo, por sin allasi al ripozon kiun ili tre bezonis, post la freŝdataj angoroj kaj la kruela necerteco per kiu ili ĵus estis turmentata.

Morgaŭon matene, Olivero ellitiĝis kun malpeza koro kaj zorgis pri siaj kutimaj okupojn kun kontento kaj plezuro kiujn li ne plu konis ezkde pluraj tagoj. La birdoj ankoraû kantis, sidantaj sur sia nesto, kaj la plej beletaj kamparaj floroj kiujn oni povis vidi, plukitaj de liaj klopodemaj manoj, konsistigis novan bukedon kies lumo kaj parfumo devis ĉarmi Rozon. La malĝojo kiu ŝajnis alkroĉiĝi al ĉiu objekto ekde pluraj tagoj, tiom ke la infano mem estis malĝoja kaj maltrankvila, forbloviĝis kvazaŭ magie. Ŝajnis nun al li ke la roso pli brile brilis sur la folioj, ke la vento movas ilin kun pli milda harmonio, ke la ĉielo mem estas pli blua kaj pli pura. Tia estas la influo kiun estigas la pensoj kiuj okupas nin pri la aspekto de la ekstera mondo. La homoj kiuj, kontemplante la naturon kaj siajn similulojn, ekkrias ke ĉio estas nur mallumo kaj malĝojo, ne tute malpravas. Sed ĉi tiu malhela koloro per kiu ili tegas la objektojn, estas nur la speguliĝado de iliaj okuloj kaj iliaj koroj ankaŭ misinterpretitaj pro la flaviĝo, kiu falsas iliajn naturajn kolorojn. La veraj nuancoj estas delikataj kaj volas esti vidataj per pli sana kaj pli pura okulo.

Necesas rimarki, kaj Olivero ne maltrafis tion, ke liaj matenaj promenoj ne plu estis solecaj. Henriko Majlio, ekde la unua tago kiam li vidis Oliveron reveni hejmen kun sia dika bukedo, komencis havi tian entuziasmon por floroj kaj aranĝis ilin kun tiom da gusto ke li lasis for malantaŭ si sian junan kunulon. Sed se tiurilate Olivero meritis nur la duan rangon, estis li siavice kiu plej bone sciis kie trovi ilin, kaj ĉiumatene ili ambaŭ kuris tra la kampojn kaj alportis la plej belajn florojn. La fenestro de la ĉambro de la juna malsanulino nun estis malfermita, ĉar ŝi amis flari la puran aeron de somero, kies refreŝigaj ondoj revigligis ŝiajn fortojn, kaj sur la fenestrobreto, ĉiam estis, en malgranda vazo plena de akvo, aparta bukedo kies floroj estis zorge renovigitaj ĉiumatene. Olivero ne povis reteni sin observi ke neniam oni forĵetis la velkintajn florojn, post kiam ili estis zorge anstataŭigitaj de pli freŝaj floroj, kaj ke ĉiufoje kiam la kuracisto eniris en la ĝardenon, li senŝanĝe direktis siajn okulojn al la florvazo kaj balancis la kapon kun esprimoplena mieno antaŭ ol komenci sian matenan promenadon. Meze de ĉi tiuj observoj, la tempo pluiris kaj Rozo rapide resaniĝis.

Olivero ne trovis la tempon longa, kvankam la juna fraŭlino ne jam forlasis la ĉambron kaj kvankam ne plu estis vesperaj promenoj, krom kelkaj mallongaj ekskursoj de tempo al tempo kun Sro Majlio. Li profitis kun duobligita fervoro de la lecionoj de la bona maljunulo kiu lin instruis, kaj li tiel bone laboris ke li mem surpriziĝis pro la rapideco de sia progresado. Estis meze de ĉi tiuj okupoj ke li teruriĝis pro neantaŭvidita okazaĵo.

La ĉambreto kie li kutimis sidi por studi, rigardis al la florbedo malantaŭ la domo. Estis ja ĉambro de dometo, kun ŝutra fenestro, ĉirkaŭ kio grimpis tufoj da jasmeno kaj lonicero el kiuj disŝvebis la plej dolĉaj parfumoj. Ĝi rigardis al ĝardeno de kie pordeto malfermiĝis en malgrandan enfermejon. Preter ĝi ni videtis belan herbejon, poste arbaron; ne estis alia loĝejo al tiu flanko, kaj la vidaĵo etendiĝis malproksime.

Dum bela vespero, ĉe la momento kiam la unuaj ombroj de krepusko invadis la teron, Olivero estis sidanta ĉe ĉi tiu fenestro kaj dronita en studado. Li estis restinta dum kelka tempo klininta super sia libro, kaj, ĉar la tago estis tre varma, ni ne surprizos ekscii ke, iom post iom, li duondormis.

Ekzistas ia dormeto kiu kelkfoje kaŝe kaptas nin, kaj dum kiu, kvankam nia korpo estas inerta, nia animo ne perdas la senton de la objektoj kiuj nin ĉirkaŭas, kaj konservas la kapablon vojaĝi kien ĝi volas. Se ni devas doni la nomon de dormeto al ĉi tiu premega pezeco, al ĉi tiu prostracio de la fortoj, al ĉi tiu nekapableco en kiu ni estas, por regi niajn pensojn aŭ niajn movojn, ĝi ja sendube estas ankaŭ dormeto. Tamen, ni tiam konscias pri tio kio okazas ĉirkaŭ ni, kaj eĉ kiam ni sonĝas, vortoj efektive parolitaj, realaj bruoj kiuj aŭdiĝas ĉirkaŭ ni, venas miksiĝi kun niaj vizioj kun mirinda taŭgeco; kaj realaĵo kaj imagaĵo tiel bone kune kunfandiĝas ke estas al ni preskaŭ neeble apartigi unu de la alia. Ĉi tio ne eĉ estas la plej impresa fenomeno de ĉi tiu momenta malvigleco. Ne estas dubo ke, kvankam la vid- kaj tuŝ-senso estas tiam paralizitaj, niaj sonĝoj kaj la strangaj scenoj kiuj sin prezentas al nia imago, spertas la influon, la materian influon de la silenta ĉeesto de kelka ekstera objekto kiu ne estis ĉe niajn flankojn dum la momento kiam ni fermis la okulojn, kaj kiun ni tute kredis en nia ĉirkaŭaĵo antaŭ ol endormiĝi.

Olivero perfekte sciis ke li estis en sia ĉambreto, ke liaj libroj estas metitaj antaŭ li sur la tablo, kaj ke la vespera vento milde blovis meze de la grimpoplantoj ĉirkaŭ lia fenestro, kaj tamen li duondormis. Subite la sceno ŝanĝiĝas, li kredas spiri pezan kaj malfreŝan atmosferon. Li kun teruro sentas sin denove enfermita en la domo de la judo. Li vidas la forlogan maljunulon kaŭriĝintan en lia kutima loko, montrante lin per la fingro, kaj mallaŭte babilantan kun alia individuo sidanta ĉe sia flanko, kaj kiu havas la dorson turnitan al la infano.

Li kredas aŭdi la judon diri ĉi tiujn vortojn :

- Ŝŝ ! mia amiko, ja estas li, ne estas dubo, ni foriru.

- Li ! respondis la alia, ĉu mi povus erari ? Mil diabloj vane prenus lian vizaĝon, se li estus meze de ili, estus io kiu igus min tuj rekoni lin. Li estus enterigita kvindek futojn sub tero, sen iu ajn signo sur lia tombo, ke mi povus diri ke estas li kiu estas entombigita tie. Ne timu.

La vortoj de tiu ĉi viro esprimis tiel teruran malamon, ke timo vekis Oliveron kiu subite ekstaris.

Dio ! Kiel lia tuta sango refluis al lia koro, kaj forprenis de li la voĉon kaj la forton por moviĝi !… Tie, tie, ĉe la fenestro, tute proksime de li, tiel proksime ke li preskaŭ povis tuŝi lin, estis la judo esplorante la ĉambron per sia okulo de serpento, kaj fascinante la infanon. Kaj apud li, pala pro kolero aŭ timo, aŭ ambaŭ kune, estis la individuo kun minacaj trajtoj kiu alpaŝis al li en la korto de la gastejo.

Li vidis ilin nur momenton, rapide kiel penso, kiel fulmo, kaj ili malaperis. Sed ili rekonis lin. Kaj ankaŭ li nur tro bone rekonis ilin. Ilia fizionomio estis tiel profunde gravurita en lia memoro, kvazaŭ ĝi estus skulptita en marmoro, kaj metita antaŭ liaj okuloj ekde lia naskiĝo. Li restis dum momento ŝtonigita; poste, saltinte en la ĝardenon, li komencis krii "Helpon !" per siaj tutaj fortoj.

Last edited: 09/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment